La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kvarteto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kvarteto, en kiu ĉiu muzikas aparte


esperanto.be/fel/mon/rec/kvar.html

Tiu ĉi libro fare de tri rusoj kaj unu baŝkiro estas plia esprimo de la tradicio prezenti sin pokvare. Ĉiuj kvar aŭtoroj estas mezaĝaj maskloj kaj esperantistiĝis inter 1965 kaj 1981. Jen la similecoj inter la kvar poetoj, sed, laŭ vortoj de William Auld, ili "... nek kompareblas nek komparindas", tial necesas trakti ĉiun unuope.

La verkoj de Viktor Ĉaldajev estas tre fragmentaj kaj pli ofte efikas eldire ol poeme. La prezento de la plejparte nostalgiemaj temoj foje estas kliŝa. La troa uzado de elizioj malplaĉas, aparte ĉe la liberaj versformoj, kiuj efektive, pro manko de rigida metriko, ne bezonas tiun rimedon. Entute do, malgraŭ fojaj belaj nuancoj, la verkaro de Ĉaldajev ne vere satigas mian animon. Elstaras, kiel admirinda escepto, la mallonga "Fotono":

Fantoma foton
vivanta en mallum,
estas vi eton
da nun kaj nenun ...
Eta la id
de Eter' vibrata,
ita ata ...
ita ata...
itata ...

Gafur Gazizi emas al fortaj ritmoj kaj rimoj, kaj li esploras eblecojn de diversaj formoj, kio fojfoje gvidas al plaĉaj efikoj, ekzemple:

Sonas fajna violono
super dorma mia domo
super dorma milda domo
sonĝas fajra violono
Sur la drono violonda
kombas harojn luno blonda
kombas harojn lumo blonda
sur la fono violonda
Lulas min la lunkanzono
inter kanoj de lagzono
inter kantoj de la zono
fajlas min viola sonĝo ...

kaj foje ne:

Jen en urb' nokt' ven' nigr' iĝ tut' mond' jam mi ne
dorm' pro splen' en la brust' brul' flam'

... ktp, ktp.

Lia temaro foje ŝajnas tre eksdata, aparte en la sukere sentimentala "Palais Royal" (Vintra Fantazio). Sed ĉe li troviĝas ankaŭ poemo dediĉita al la viktimoj de stalinismo, en kiu li kuraĝas voĉigi propran kulposenton:

Ne povas mi al mi pardoni
ke mi ne sciis pri la faktoj,
teruraj kanibalaj aktoj,
ne povas tion mi pardoni.

Multaj el la poemoj de Nikolai Lozgaĉev estas elegante verkitaj en tradiciaj formoj. Ankaŭ lingve ili riĉas kaj nepre meritas atentan legadon. Inter la poemoj troviĝas du, kiuj konsistas el dudek-naŭ kaj naŭ palindromoj. Lozgaĉev proponas kelkajn pri-esperantajn poemojn, inter kiuj "Piĉeske" parodias obsedan neologismemon. "Est-etiko de la lingvo" enhavas lertajn verdajn aludojn kaj vortludojn:

Ĉu vane nomis Zamenhof nacion gento?
En la noci "naci" sin kaŝas io noca.
Sed genton povas rimi ni kun Nova Sento.
En la epok de l ras infana kaj feroca,
dum genocido, genucedo en katenoj,
laŭ l gen-etik generu gentoj,
l kazo-genojn.

Ĉe Alen Kris tute mankas stumbloj kaj singultoj; ĉiu elizio estas trapensita kaj pravigita. Kris ŝajne vidas la sanktecon de ĉio vivanta, tiel ke vermoj (en la samtitola poemo) al li estas "kreaĵoj de mirakla rava raso", kiuj "fleksaj, konas la ekstazon, / sen timo, ĝoje faras ĉiun trukon." Tamen, pri moskitoj li malpli entuziasmas: "Senkalkulaj jukaj vundoj, / senindulgaj inokuloj. / Paranojaj nigraj hordoj - / mi forkuras, ĉesis svingi, / Ili scios min atingi / eĉ post du fermitaj pordoj."

Ripetiĝas en liaj poemoj la konstato, ke la esto pezas/ŝarĝas. Eble pro tio li sopiras al la "nostalgia muziko de la alia vivo, de tiu, kiu ĉiam estas, sed kiun ni plejofte preterpasas."

Entute, temas pri plaĉa kolekto, kiu bone aŭguras pri estontaj verkoj.

Krys Ungar

4 en 1


1997. №6 (37)
esperanto-ondo.ru/R-kvarte.htm
Atentindaj esperanto-poetoj ial emas aperi popare aŭ eĉ pokvare. Hungara Ora duopo, brita Kvaropo, kaj nun venis la ruslanda Kvarteto. Interalie, pluraj legantoj, parolante pri la ruslanda libro, erare nomas ĝin Kvaropo – pli kutima vorto. Ni rigardu, ĉu kompareblas la nivelo, aŭ eble pravas la alia komparo, kontraŭvole aperanta ĉe la vorto Kvarteto – tiu pri la fama fablo de Ivan Krylov.

La aŭtoroj estas bone konataj al la legantoj de Sezonoj & Ko. Pluraj poemoj jam estis presitaj en la almanako Sezonoj (1984-90) – fakte nur tiu trajto estas komuna por la kvar poetoj, sed ne la verkmaniero aŭ loĝloko, ankaŭ ne la nivelo.

La kovrilpaĝon ornamas kvar violonoj sen kordoteniloj, se rigardi atente – la formo de tiuj strangaj violonoj klare aludas al la jubilea emblemo de esperanto. Tamen feliĉe tio indikas nur la naskiĝtempon de la verkoj, ne la temon. Ĉaldajev eĉ rekte deklaras sian malŝaton al la "konstanta verda menuo". La temoj plejparte estas "eternaj", apenau indas ilin listigi... tamen ĉiu poeto klare montras propran individuecon.

Viktor Ĉaldajev verkas minore. Elekti ion por aparta mencio malfacilas, la poeto ĉie fidelas al siaj stilo kaj temaro. Liaj versoj tre kurtas, plimulto de liaj poemoj enhavas nur po unu ideon, kaj ne ĉiam sufiĉe profundan. Rimoj maloftas aŭ iel kaŝitas, la vortoj liberas kaj abruptas – ĉu la aŭtoro preferas modernismon (kio estis moderna antaŭ jardekoj, ne nepre ĉiam restas tia), aŭ simple ne sufiĉe majstras en la verstekniko? Post la tralego de lia libroparto restas impreso de peza premo enanime, despero, nigra senelirejo. Sopiro, angoro, soleco, pensoj pri rapide forpasanta vivo... Verŝajne, oni iam bezonas ankaŭ tiajn verkojn, ja nia vivo ne ĉiam rozkoloras. Tamen estas bone, ke tiu parto komencas la libron, sed ne finas ĝin – aliel la tuta impreso estus tro morna.

Gafur Gazizi antaŭ kelkaj jaroj meritis famon per siaj versaĵoj, eble iom ekstravagancaj el vidpunkto de ŝatantoj de tradicia poezio. Aparte skandalan famon akiris lia Nokt-pens-ad, la opinioj pri ĝi draste diversis. Nun la legantoj povas refoje pritaksi ĝin kaj aliajn verkojn el lia unua libreto Zigzage (1986) – samizdate presita kaj delonge neakirebla. La verkoj de Gazizi estas tre diverstemaj kaj diversnivelaj, tamen inter ili troveblas veraj perloj, ekzemple: Soneto al sonato kaj Nia vivo – suferi la vortojn. La poeton karakterizas freŝeco de sentoj, neatenditeco de komparoj, vario de poemformoj kaj bone sentebla juna ardo. Li emas Revolucii – tiu poemo kun la refreno "Ribelu kontraŭ la publiko!" perfekte esprimas lian stilon. Emocioj ŝprucas kaj sparkas, larmigas nervozajn legantinojn. Iu povas kulpigi Gafuron pri narcisismo (ne tute senbaze), sed fakte ĉiu leganto trovas ion konforman al sia karaktero, humoro kaj animstato. Vere bedaŭrindas, ke lastatempe la poeto pli inklinas al politiko kaj malpli aktivas literature.

Nikolai Lozgaĉev – jam bone konata kaj aprezata laŭ sia unua poemaro La tago del eterno (1987). Multaj recenzantoj, ne nur nialande, atentis kaj laŭdis lin, komparante lin kun plej elstaraj poetoj de la rusa skolo. Brilaj verstekniko kaj lingvosento, originalaj vortludoj, profundaj pensoj. Preskaŭ samaĝulo de Gazizi kaj veninta al esperanto pli malfrue, li aspektas pli matura kaj trankvila. Li kapablas verki fundamente kaj piĉeske, ordinare kaj palindrome. Iam eĉ ne eblas konvene epiteti lian verkon – endas legi lante, gustumante ĉiun vortelementon, ĉiun sonon: tiaj estas Primavero kaj La verdaj ver-diroj. La plej bonaj verkoj el La tago del eterno reaperis en Kvarteto. Dankon, tamen ni ŝatus legi ankaŭ novajn liajn kreaĵojn – tro malmultaj ili estas, bedaŭrinde, kaj la poeto nun apenaŭ rimarkeblas en la esperanto-komunumo. Se li kabeos, tio estos granda perdo por nia kulturo...

Alen Kris, la malplej konata kaj eble la plej talenta el la kvaro, enigma ermito neniam aperanta persone en esperanto-kunvenoj... Li perfekte komprenas la lingvon de la viva naturo kaj videble preferas ĝin al la homa socio – ofte malica kaj nefidinda. Legu la Konfeson, kaj pensu en tumulta homamaso de moderna urbego, eĉ en komforto: "Ĉu ne solas vi mem, separita / de l' socio de vulp' kaj sciur'?" Apenaŭ iu sukcesos rimarki en kampo kaj arbaro tiom da ravaj subtilaĵoj, kiom vidas Kris. Tamen ankaŭ la homan esencon li konas bone kaj trovas neatenditajn, sed trafajn analogiojn kun la cetera mondo, kaj ne ĉiam favore al homo. Li verkas kun profunda filozofio, kaj la poemo estas inda rimedo por porti ĝin al legantoj – sen vortludaj kaj formaj artifikoj. Indas primediti la tutan 20-pecan poemon Plenumo de deziroj – ĝi vere estas, kiel konfesas la aŭtoro en la postparolo "enigma rakonto", en kiu "sonas... nostalgia muziko de la alia vivo, ... kiun ni plejofte preterpasas".

La poezi-ŝatanto ricevis libron interesan, varian kaj valoran; la tutmonda legantaro konatiĝis kun parto de la nuna ruslanda esperanto-poezio. Ne ĉiu poeto havas sufiĉan materialon por plena libro, malmultaj libroŝatantoj aĉetas ĉion eldonatan, do tute prave la redakcio decidis aperigi libron kolektivan. Mi riskus eĉ diri, ke Sezonoj ĝenerale neniam maltrafas, elektante verkojn por eldono. Dankon, gratulojn kaj riverencojn. Certe, ne ĉio vere eminentas, sed... "kritiki estas facile...", – diris la Majstro.

Valentin Melnikov

Freŝa vento el Oriento


n-ro 168 / aŭgusto 1997
esperanto.net/literaturo/lf/kvartetrec.html

Venelin Mitev

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.