La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La kastelo de Vitro

  • Verkinto: John Francis
  • Kontribuantoj: Ilustraĵoj: Francisco L. Veuthey
  • Speco: originala verko, por infanoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€9.00
  • Priskribo: Kion Stela kaj Ernesto trovos malantaŭ la pordo al ... alia mondo? Evidente ion magian, mirindan.
  • Specimeno: Kiam Stela konstatis ke temas pri magio, ŝi ekscite kuris laŭ la rivera bordo por sciigi Erneston. Ŝi trovis lin en la sama loko, konstruantan kiel antaŭe havenon por sia eta ŝiparo el plataj lignopecoj kun folioj por veloj. Li momente ekrigardis kiam ŝi alproksimiĝis, antaŭ ol reokupi sin pri la longigo de ĵetea muro. "Ernesto, mi trovis ion vere mirindan", ŝi kriis, "pordon al - al alia mondo. Ĝi devas esti tempoĉifo", ŝi aldonis, sciante ke li ŝatas tiajn esprimojn...
  • Paĝoj: 197
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2004
  • ISBN: 9290170794
  • Recenzo:
    • De Donald Broadribb: Neniom vitra, tute diamanta
    • De Marie-Hélène Désert
    • De Anne Jausions (Alteo): La kastelo de vitro
    • Kion Stela kaj Ernesto trovos malantaŭ la pordo al... alia mondo? Evidente ion magian, mirindan. (UEA.)
    • Ĉiu ĉapitro iĝas iom pli kompleksa. Ne prijuĝu la libron laŭ la nura unua ĉapitro...
      Bedaŭrinde tiu versio enhavas multajn tajperarojn, eĉ en la nomoj. (Marion - familioj.wikispaces.com)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Neniom vitra, tute diamanta


2005. №7 (129)
esperanto.net/literaturo/loe/kastelvitrrec.html -

Memoru vian junaĝon... Ĉu vi konis, aŭ eble eĉ enestis, misteran domon, aŭ alian konstruaĵon, aŭ eble sekretan lokon, pri kiu via fantazio povis imagi ĉiajn magiajn eventojn? Eble en tiu domo loĝis sorĉist(in)o, aŭ eble en ĝi estis pordo kondukanta al alia mondo, mondo kiun nur vi povus renkonti.

En mia junaĝo tiel estis, kaj en tiu de mia fratino. La mistera neloĝata domo, laŭaspekte iom kaduka, en kiu laŭdire la fantomoj vagadis. Mi mem ne kuraĝis esplori tie, sed mia pli aĝa fratino ja, ŝi kun unu-du amikinoj. Kaj ŝi verkis rakonton por mi, por distri kaj samtempe timetigi kaj min, kaj sin mem. Kiom da rakontoj kaj romanoj tiaj jam estas verkitaj, kaj tute sendube verkotaj, ankaŭ de tre talentaj kaj mondkonataj aŭtoroj! Ankaŭ de ne tre talentaj verkistoj, kia mi. (La mia neniam estis eldonita, kaj pro tio miaj amikoj dankas min!) Kio distingas ilin, unu de alia, estas ke malgraŭ la simileco de la ĉefintrigo, la detaloj ĉiam malsimilas, kaj la leganto ĉiam estas logata en la landon de fantazioj, kie ĉio eblas, kaj el kie oni fine sukcesas eliri.

Por John Francis tiu lando estas la Mondo nomata Reva, kaj lia romano komenciĝas jam en siaj unuaj linioj, tiel:

"Kiam Stela konstatis ke temas pri magio, ŝi ekscite kuris laŭ la rivera bordo por sciigi Erneston ... "Ernesto, mi trovis ion vere mirindan", ŝi kriis, "pordon al - al alia mondo. Ĝi devas esti tempoĉifo", ŝi aldonis, sciante ke li ŝatas tiajn esprimojn."

John Francis jam estas tre bone konata en nia imagata lando "Esperantujo" pro sia verktalento. En ĉi tiu, sia unua porinfana romano, li kreas por ni la landon de niaj revoj, kies detaloj varias laŭ niaj propraj revoj, tiuj prarevoj kiuj okupas la mensojn de imagemuloj de multaj jarcentoj: drakoj, kavaliroj, sorĉistoj, magia vojo inter la tero kaj la luno...

El la manpleneto da tute malsimilaj aventuroj, kiujn spertas la du infanoj en Reva, min plej allogas la dua, tiu en kiu Pikolo, intima amiko de la gereĝoj, enamiĝis al la Luno. La infanoj devas trovi metodon per kiu li povos renkonti sian amatinon. Kaj ili sukcesas krei luntapiŝon, per kiu Pikolo povas supreniri al, kaj reveni de tiu lia revatino, ekstaze.

Infanoj volas aŭskulti pli ol nur aventurojn, ili volas povi imagi sin mem kiel partoprenantojn en la aventuroj, kaj ĉi-rilate John Francis elstaras. Li sukcesas krei la etoson tiom necesan por ke oni povu kredi la ekziston de tiu magia mondo.

Sufiĉe da detaloj por ebligi propran imagplenigon de la epizodo: sed ne tiom da detaloj ke oni ne povas rekrei tiun mondon laŭ onia propra inklino. Ĉio ĉi metas lian verkon en la literaturan gamon - ne nur rakonto, sed vera literaturo. Jes, mi scias ke recenzistoj sentas ian devon laŭdi ĉiun nialingvan novan verkon, parte ĉar gemoj tiom maloftas, ke oni devas kontentiĝi per vitraj imitaĵoj. Sed mi preferas nomi vitran bidon vitra, kaj veran diarmanton diamanto. Pri ĉi tiu gemo mi ne havas dubon: neniom vitra, tute diamanta.

Donald Broadribb

Publikigita ĉe
Lego-klubo de Kvinpetalo
retpaĝo

Marie-Hélène Désert

La kastelo de vitro


Marto 2015
esperanto-sumoo.pl/recenzojmar2015.html
Du geknaboj, Stela kaj Ernesto, malkovras aperturon malantaŭ radego de malnova muelejo.

Ili eniras la alian flankon de la spegulo kiel ĉe Alico en Mirlando. En la unua ĉapitro, ili trairas La Kastelo'n de Vitro en kiu ili povas legi mapojn, kun desegnaĵoj kaj belsonaj nomoj de ebenaĵoj, golfoj, deklivoj, kaj tio tiklas ilian scivolemon. Ĉe la alia flanko de la kastelo, ili malkovras Mezepokon kaj blankan kavaliron kiu savas Stelan de buĉofero al drako, monstro al kiu en difinita tempo necesas oferi junulinon, kiel ĉe la legendo pri Minotaŭro. Inter ĉiuj ĉapitroj la infanoj revenas hejmen. Poste ili estas transportitaj en mondon de nanoj, elfoj, gnomoj. Do, ni pensas pri Gulivero kaj aŭ ankaŭ pri Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári.

En la sekvantaj paĝoj, ili ricevas de maljunulino likvaĵon kaj trinkinte ĝin, ili kapablas libere naĝi en markavernoj, kaj sirenoj estas elvokitaj. Poste, fiarbaro etendas siajn kaptilbranĉojn kaj la infanoj tamen sukcesas eskapi kaj lastfoje kurtrairi la kastelon de vitro.

John Francis estas unu el la famaj verkistoj de Kvaropo. Liaj verkoj La Granda Kaldrono kaj tiuj pri "la kosmo", precize en Kvaropo, estas famaj. Ĉi tie, li produktas libron por gejunuloj, kaj estas bone ĉar preskaŭ neniu verko el tia genro ekzistas en nia literaturo. La libro belaspektas same la kelkaj blank-nigraj desegnaĵoj. La lingvaĵo de Francis estas tre agrabla, kompreneble.

Anne Jausions (Alteo)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.