La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La arto labori kune
Festlibro por Humphrey Tonkin

  • Verkintoj: Detlev Blanke, Ulrich Lins
  • Speco: movado
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €60.00
  • Priskribo: Panorama kolekto de diverstemaj artikoloj de 106 aŭtoroj, eldonita okaze de la 70a datreveno de unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj.
  • Paĝoj: 901
  • Alto: 260 mm
  • Eldonjaro: 2010
  • ISBN: 9789290171133
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Elstara libro al elstara homo (Sekcioj I-III; p. 1-256)

Humphrey Tonkin sendube estas unu el la plej elstaraj figuroj de la internacia Esperanto-movado kaj verŝajne la plej influa en la lastaj 40 jaroj. Tial ne estas mirinde, ke la festlibro honore al Humphrey estas 900-paĝa volumego kun pli ol 100 kontribuoj el la tuta mondo – abundo apenaŭ rapide analizebla por unuopulo. Tial la recenzado estis dividita inter tri personoj; mi entuziasme akceptis recenzadon de la unua triono: sekcioj I (Enkonduke), II (Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado) kaj III (Interlingvistiko). La enhavo de la libro estas tiel riĉa, varia, pensoveka, abunda kaj inspira, ke (pro la limigiteco de la recenza spaco) mi povas nur tuŝe mencii la kontribuojn.
La volumegon malfermas antaŭparolo (Probal Dasgupta), enkonduko (Detlev Blanke kaj Ulrich Lins), omaĝo (Ludoviko Zaleski-Zamenhof) kaj la surprize informriĉa 22-paĝa biografia intervjuo kun Tonkin titolita “Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme” (Mark Fettes). La intervjuo estas aparte interesa kiel rakonto pri malantaŭkulisaj detaloj de la plej signifaj eventoj en Esperantujo en la lastaj 50 jaroj. En tiu ĉi dialogo kun Mark Fettes, kiu fermas Sekcion 1, Tonkin aperas kiel homo sagaca, pensema, sprita, konscia pri sia gravega rolo en la Esperanto-movado kaj nia komunumo, tamen sobre modesta; tio kreas la ĝeneralan impreson de saĝa, digna kaj sincera homo, kaj ĝuste tian impreson mi havas pri li el la reala vivo. La intervjuon (kaj la tutan enkondukan sekcion) fermas la dupaĝa biografia tempotabelo, kiu sinoptike prezentas la profesiajn kaj movadajn rolojn de Humphrey Tonkin sur la kronologia fono indikita per la koncernaj UK-oj kaj IJK-oj.
Sekcion II komencas la artikolo “Humphrey Tonkin kaj Language Problems and Language Planning” (Frank Nuessel), kiu komplementas la informojn el la Sekcio I pri la historio de LPLP, periodaĵo prestiĝa ankaŭ ekster la Esperanto-komunumo, kaj pri la rolo de Tonkin en ĝia flegado kaj redaktado. La pensinstiga “Lingvo – rimedo aŭ resurso” (Jouko Lindstedt) analizas la internacian uzadon kaj la rolojn de lingvoj (speciale, la angla kaj Esperanto) kaj prilumas kelkajn tiurilatajn paradoksajn trajtojn de Esperanto. Vilmos Benczik en “Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo” analizas la evoluon de la socia rolo de lingvo kaj sagace skribas “Ne-legado – manko de ripetataj, longdaŭraj kontaktoj kun skriba teksto – inside, nerimarkeble erodas la nuancitan pensokapablon”.
Rafaela Urueña Álvarez en “La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo” parolas pri la agnosko de la koncerna valoro de lingvoj, inkluzive Esperanton. Dan Maxwell skribis pri “La lingvobariero kaj rimedoj por superi ĝin”. En “Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco” Bengt-Arne Wickström enkondukas simplan matematikan modelon por ilustri la rolon de ekonomiaj faktoroj en la lingvoplanado cele al egaleco, efikeco kaj justeco. Federico Gobbo en “Lingvoplanado kaj planlingvoj” kompare analizas lingvoplanadon de etnaj lingvoj kaj Esperanto kaj interalie (tre prave!) konkludas, ke “planlingvo, publikigita [...] obeas la leĝojn de la ‘normalaj’ etnaj lingvoj” kaj mencias interesan (ĝis nun validan, sed ĉu nur provizoran?) trajton de Esperanto: “la normigo de la lingvo ne dependas de denaskaj parolantoj”. Liu Haitao en “Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado” fokusiĝas sur teĥnologiaj aspektoj de lingvouzado (informaj teĥnologioj kaj interreto) kaj faras interesajn observojn pri la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto. En “Vojoj al egalrajta komunikado” Sabine Fiedler interalie esploras plurlingvecon, translingvan kompreniĝon, uzadon de la angla aŭ planlingvo (Esperanto), revivigon de morta lingvo.
Bo Sandelin esploras transiron “De la germana al la angla en la sveda ekonomiko” en la lastaj pli-malpli cent jaroj. En “La angla kaj Esperanto: pensoj pri estonteco” Dalibor Brozović proponas sian vidpunkton oponan al la pesimistoj, kiuj opinias, ke la angla povos estonte plenumi la funkciojn, kiujn – laŭ la optimistoj en nia komunumo – plenumos Esperanto. István Ertl, stariginte artikoltitole la demandon “Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?”, esploras diverstipajn strebojn uzi Esperanton kiel solvon de variaj lingvaj problemoj en Eŭropa Unio kaj eŭropa vivo kaj enkondukas multajn freŝajn aŭ ne tre konatajn faktojn, dokumentojn, siajn proprajn argumentojn kaj klarvidajn (kaj polemikajn) observojn. En “Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo” Michele Gazzola esploras la staton, evoluon kaj defiojn de la titoltemaj fenomenoj. A. Giridhar Rao en “Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko” kritike analizas la lingvan situacion en Barato kun aparta fokuso je la minaco al la lingvoj de la malplimultoj kaj tiras interesajn lecionojn el la spertoj de tiu lando kun buntega lingva mapo.
Kelkaj artikoloj komparas Esperanton kun aliaj lingvoj, plejparte en planlingvistika perspektivo. Kimura Goro Christoph (La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj?) demonstras mirinde multajn sociolingvistikajn similecojn en la evoluo kaj funkciado de la du lingvoj. Seán Ó Riain (La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?) argumentas, ke Esperanto havus signifan propedeŭtikan valoron por instruado de la irlanda kaj la franca en la irlandlingvaj lernejoj.
Sekcio III alportas rikolton de variaj kontribuaĵoj dediĉitaj al la plan- kaj interlingvistiko. José Antonio Vergara (Interlingvismo kaj scienca kulturo), elirante el la principo, ke la strebado al scienca kulturo estas civitana rajto, esploras la lingvajn aspektojn de sciencaj komunikado kaj edukado. En “Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko” Sergej Kuznetsov analizas kelkajn historiajn provojn igi interlingvistikon/planlingvistikon parto de la tradicia lingvoscienco kun aparta fokuso sur la historio kaj agado de IALA (International Aŭiliary Language Association = Asocio por la Internacia Helpa Lingvo) kaj finas sian artikolon per edifaj kaj atentindaj konkludoj pri la lingvistika valoro de la planlingvoj ĝenerale, kaj Esperanto speciale. “Tezoj pri la slava interlingvistiko” de Aleksandr D. Duličenko baziĝas sur la ideo distingi branĉojn de interlingvistiko laŭ geneza aspekto (ĝermana, romana, slava), kaj interalie referencas al pli ol dudeko da tutslavaj lingvoprojektoj. Věra Barandovská-Frank (Arto inter lingvo kaj literaturo) esploras “arte” faritajn lingvojn (kreitajn kadre de diversaj avangardismaj literaturaj skoloj) kiel literaturan fenomenon kaj riĉe ilustras sian teorian analizon per abundaj ekzemploj.
En “Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner” Wera Blanke esploras la mirindan (sed ne hazardan!) interrilaton inter la scienca esplorado de Esperanto/interlingvistiko kaj la terminologia agado. Claude Gacond (Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio) rakontas pri la historio de la elstara arĥivejo CDELI (Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale = Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia), kies kunfondinto (en 1967) kaj longtempa prizorganto li estis. Detlev Blanke en “Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL” prezentas la imponan sperton de la germana scienca organizaĵo “Gesellschaft für Interlinguistik” (Societo pri interlingvistiko), modeste malemfazante sian propran elstaran rolon en la organizado de interlingvistika agado en Germanio antaŭ kaj post ĝia reunuiĝo.
Estas tute atendeble, ke multaj kontribuoj dediĉas grandan atenton al la (pliiĝantaj) internacia uzado kaj leksika influo de la angla lingvo el la vidpunkto de internacia komunikado. Tamen estas notinde, ke la konkludoj kaj la sintenoj de la aŭtoroj estas mirinde variaj. Dalibor Brozović argumentas, ke tia disvastiĝo de genta lingvo en la internacia sfero ne estas senprecedenca, ke la angla estas nur provizora en tia rolo kaj do ne prezentas danĝeron al la hela estonteco de Esperanto. Kelkaj aliaj kontribuantoj ne estas tiel optimismaj. Aliflanke, István Ertl avertas kontraŭ neraciaj “krioj kontraŭ la angla”. “Estas foje konsterne konstati la akrecon de kontraŭanglismo inter esperantistoj”, li rimarkas, “... Tia tendenco estas ne nur bedaŭrinda, sed eĉ danĝera.” Plejparte la kontribuintoj konsentas, ke la homa strebo al justeco kaj egaleco (ankaŭ en la lingva sfero) estas faktoroj sufiĉe gravaj por malebligi la “finan venkon” de genta lingvo kiel ĝenerala solvo de la internacilingva problemo kaj ke Esperanto, justa kaj plene provita solvo, estos finfine vaste adoptita.
La volumo estas zorge kompilita, redaktita kaj kompostita. La lingvaĵo estas bone kontrolita. Preseraroj preskaŭ forestas. Tion, ke unu aŭ du kontribuintoj kelkfoje uzas konfuze agacan vortordon, probable kaŭzis ilia idiosinkrazia “stilo” aŭ eble trorapida verkado kaj memredaktado, kaj estas detalo neglektinda. Tipografie kaj enhave ĝi sendube estas unu el la plej impresaj eldonaĵoj en Esperanto. Mi plej sincere rekomendas ĝin al ĉiu serioza esperantisto.

Alexander Shlafer

Mejloŝtono en la esplorado pri la temoj ĉirkaŭ Esperanto Sekcioj IV-VI (p. 257-581)

Kiel sufiĉe juna kunlaboranto de Humphrey Tonkin, estas por mi honoro recenzi la duan trionon, pli ol 300 paĝojn, de la festlibrego al li dediĉita. Estante kontribuinto pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado (sekcio II), mi recenzos alian parton, konsistantan el tri sekcioj: esperantologio (IV), historio (V) kaj movado kaj komunumo (VI). Mi klopodos arigi la kontribuojn laŭ la temoj tuŝitaj kadre de ĉiu sekcio, por evidentigi laŭeble la plej interesajn rimarkojn kiujn leganto povas trovi. Temos pri simpla gustumado, ĉar 31 kontribuoj entute postulus ne unu, sed tri recenzojn.
Nepre pro miaj personaj emoj mi trovis tre interesa sekcion IV dediĉitan al esperantologio. La atento de Wim Jansen, Boris Kolker, Geraldo Mattos kaj Klaus Schubert fokusiĝis en la fundamenta lingvo, pli precize, en tio kio estis priskribita de L. L. Zamenhof en la Unua Libro kaj en la Fundamento de Esperanto. Pli precize, Jansen alfrontas la problemon de la tipologia klasifikado de Esperanto: ĉu – kaj jeskaze kiom – Esperanto estas eŭropa lingvo? Lia metodo estas preni tipologie konatajn interlingvistikajn trajtojn pri (hindo-)eŭropeco de lingvo kaj apliki ilin al la fundamenta lingvo. La plej interesa rezulto miaopinie estas, ke "okulfrapan diferencon inter Esperanto kaj la referenclingvoj ni trovas en... aspektoj de la morfologio, kiu ŝajnas esti unikaĵo, retrovebla nek en Eŭropo nek ekstere." Krome Jansen montras kiel neatenditaj komunaĵoj kun lingvoj kiuj ne estas referencaj al Esperanto (kiujn Zamenhof tute ne konis), devas esti rigardataj tre singardeme. Sur la sama linio, Kolker malkaŝas la gravecon de la rolo de la rusa en Esperanto, "kiel decida kontrola lingvo, t.e. de lingvo-formilo", ĉar tute probable la rusa estis la ĉefa lingvo de Zamenhof, kaj fakte eŭropismoj eniris Esperanton tra ĝi. Malpli konvinka estas la kontribuo de Mattos, kiu relegas la fundamentan lingvon kompare kun la portugala, kaj pridiskutas la nekoheron de la originala participa sistemo, fakto vaste konata kaj solvita de specifa lingvoplaniga ago fare de Akademio de Esperanto pli ol 30 jarojn antaŭe. Male Schubert prezentas investigadon pri la koncepto ‘vorto’ en la planlingva antaŭvivo de Esperanto, el la kabineto de Zamenhof, enfokusigante la faman eltiraĵon pri la plena dismembriĝo de la ideoj en memstaraj, senŝanĝaj vortoj, tute fremda por la eŭropaj popoloj, sed al ilia spirito alkonforme por ne malfaciligi la lernadon de la lingvo. Tiu ĉi eltiraĵo montras al ni, kiel multaj planlingvaj premisoj de Esperanto estas implicaj, kaj spegule kiel la plejparto de neplanitaj trajtoj estu afero lasita al la lingva uzo, kio estas surprize nuntempa percepto de lingvo el lingvoplanada vidpunkto.
Sed esperantologio ne estas nur analizado de la zamenhofa lingvo: Ken Miner, Christopher Gledhill kaj John Wells analizas la lingvon tra la lensoj de modernaj lingvistikaj ilaroj, dum Ilona Koutny, Aleksandro S. Melnikov kaj Till Dahlenburg alprenas pli socilingvistikan vidpunkton. Fine, en kompara lingvistiko ni povas enmeti la kontribuojn de Renato Corsetti, Otto Prytz kaj Michel Duc Goninaz. Miner prenas la vidpunkton de lingvistiko fare de Chomsky, montrante kial por la fama usona lingvisto Esperanto ne estas proprasence lingvo (esence, ĉar denaskuloj ne estas native speakers [denaskaj parolantoj] en la normala senco de la esprimo). Gledhill sekvas la modelon de la britaj skoloj de Firth pri "kunokazemo" (collocation) kaj de Halliday pri leksiko-gramatiko por korpuse analizi la diferencon inter analizaj formoj kiel ‘havi okazon’ kaj respondaj sintezaj kiel ‘okazi’. Wells sin demandas ĉu la diversaj frazmelodioj de la etnaj lingvoj posedataj de esperantlingvanoj povas starigi problemon al la lingvo mem. Feliĉe, en la plej tikla parto de frazmelodio, t.e. demandomelodio, Zamenhof elektis la polan vojon, pruntante la vorton czy (ĉu) anstataŭ fidi je frazmelodiaj rimedoj kiel ekzemple en la itala. Do, ĝenerale dirite, ne fidu tro je frazmelodioj kiam vi parolas Esperante. Koutny prezentas malgrandan retan enketon (10 demandoj kaj 100 respondintoj estas samplo bona por sugesti tendencojn) pri la bildo de la mondo laŭ esperantlingvanoj. Kiom da influo havas la etnaj lingvoj en ilia semantika mapo, ekzemple en la kolornomoj? Kiom da kono pri la Esperanta kulturo necesas por kompreni kelkajn esprimojn (ekz. ‘kabei’)? Unu nepra konkludo estas la tendenco uzi sintezajn formojn kiel ‘malsati’ anstataŭ analizajn, kiel ‘havi malsaton’. Melnikov prenas alian vojon por montri la realecon de la Esperanta kulturo, kies speguloj estas la gazetoj, speciale en specifaj trajtoj kiel esperantonimoj. Aparte interesa estas la semiotika analizo de la bildoj uzataj en la gazetaro: ne nur lingvouzo, sed lingvouzo kune kun desegnaĵoj. Dahlenburg argumentas, ke la alpropriĝo de la etnolingvaj parolfiguroj al Esperanto per poezio riĉigas la lingvonivelon de la poezi-leganto. Kvazaŭ rekte responde, Corsetti argumentas, ke ekzistas supertavola lingvo por esperantlingvanoj, nome la plej prestiĝa nacia lingvo de la momento (nun, la angla), komparante Esperanton kun kreolaj lingvoj. Pri la tiel-nomata kreoliĝo de Esperanto, mi tute dubas, ĉar kreoliĝo postulas piĝinon kaj Esperanto neniam estis piĝino sed ĉiam planlingvo: mi preferus nomi la fenomenon ‘naturiĝo’. Ĉiukaze, aparte de harfendaj diskutoj pri la plej oportuna termino, multaj observoj fare de Corsetti estas atentvekaj kaj diskutprovokaj. Prytz analizas la diferencon inter la etnolingvaj sufiksoj, kiuj ne povas roli kiel memstaraj radikoj, kaj la Esperantaj, kiuj ja povas, sed kelkkaze la vortkombinoj leksikiĝis (ekz. ‘homaro’ indikas ĉiujn homojn, ne laŭkombine ‘aro da homoj’). Kiel etnolingvajn studkazojn li prenas la hispanan, anglan, germanan kaj rusan etnolingvojn. Finas la sekcion eseeto de Duc Goninaz, kiu alfrontas la problemon de tradukado el lingva vidpunkto, nome ĉiu dulingvulo havas iom da interfero inter la lingvaj sistemoj, kiu povas eĉ grave influi la proceson de tradukado. Bedaŭrinde li ne profundigas la specifajn problemojn malantaŭ tradukado en kaj el Esperanto, temo miaopinie ankoraŭ malmulte esplorata sed fakte esplorinda.
Sekcio V enhavas kontribuojn pri la historio, buntajn kaj atentvekajn. Eĉ ĉi tie ni povas arigi ilin laŭ kelkaj temoj: Zamenhof kaj la pionira epoko (Christer Kiselman, Marc Bavant, Carlo Minnaja, E. James Lieberman); pri la malneŭtralisma movado (Ulrich Lins, José Antonio del Barrio, Vladimir Samodaj); pri specifaj historiaj epizodoj kaj kuntekstoj (Doron Modan, Vlastimil Novobilský, Tacuo Huĝimoto, Shi Chengtai, Ed Borsboom). Kiselman prezentas la ideojn de Zamenhof pri la neŭtrale-homa religio de la frua hilelismo (1900) ĝis la matura homaranismo (1917). Bavant relegas la zamenhofan eseon pri esenco kaj estonteco de la lingvo internacia preskaŭ jarcenton post ĝia aperigo. Ĉu ĝi ankoraŭ validas? Laŭ la aŭtoro la zamenhofa pretendo ĉion solvi per la "nuda logiko" fiaskis, kaj pro tio stariĝas la demando ĉu la eseon ne verkis de Beaufront anstataŭ Zamenhof. Minnaja prezentas al ni ege interesan rigardon al lingvokontrolado antaŭ la starigo de la Lingva Komitato, en la diskuto inter la legantoj de la unua revuo, La Esperantisto. Ekzemple, kelkaj lingvaj trajtoj de la antaŭbulonja lingvo, nome ankoraŭ sen netuŝebla Fundamento, perdiĝis por reaperi poste kiel avangardaj fenomenoj! Lieberman klopodas skizi psikologian analizon de la personeco de Zamenhof laŭ klasika freŭda vidpunkto kaj priskribi la psikologojn kiuj subtenis la lingvon, interalie Auguste Forel, Pierre Bovet kaj John C. Flugel, kiuj eĉ estris kurson ĉe la unua Somera Universitato en Ĝenevo (1925). Oni povas diri, ke la historio de la frua epoko de nia lingvo ankoraŭ estas priesplorinda. Lins reprenas la enketon de li faritan en la jaroj 1982/83 inter komunistaj esperantistoj pri la trajtoj de ilia "duobla lojaleco". Temas pri 30 demandoj al 79 homoj, multaj naskitaj antaŭ la Unua Mondmilito. La rilato inter la du ismoj estis plejofte malfacila, ĉar ilia vivo estis entute nefacila. Esperanto rolis precipe kiel persona klerigilo. Eble ne tro surprize la ekstera socio (komunistoj ne-esperantistaj) tute vidis esperantismon kiel kromaĵon. Post la disfalo de Sovetunio, multaj el ili vivis tragedian momenton, kaj Esperanto rolis kiel postrestaĵo de la idealismo. Kvazaŭ komentarie, Samodaj atestas pri la vanaj klopodoj eldoni Esperantan revuon en Sovetunio en la 1970/80-aj jaroj, eĉ kiel ‘angulo de esperantisto’ kiel suplementon de jam starigita anglalingva revuo, Moskvaj Novaĵoj. Nur provekzemplero sukcesetis. Del Barrio klarigas kial hispanaj laboristoj emis lerni Esperanton en la komenco de la 20-a jarcento. Resume oni povas diri, ke krom la volo kleriĝi la malaltaj klasoj emis krei novan, alternativan klasbatalan kulturon per malnacia lingvo, nome Esperanto. Socialistoj emis substreki la kleriĝon dum anarkiistoj la alternativan novan kulturon. Modan enkondukas la leganton en specialan momenton, en kiu Esperanto rolis vere kiel superetna lingvo de paco: la Palestina kaj Egipta areo antaŭ la milito de 1948/49. Tiam araboj kaj judoj uzis la lingvon praktike por konstrui zamenhofan neŭtrale-homan ponton inter la du popoloj. Tute diversan fonon prezentas la kontribuo de Novobilský pri la personeco de Ota Ginz, elstarulo en la esperantista movado en Ĉeĥoslovakio. Estis por mi surprize kaj kortuŝe ekscii pri Esperanta-ĉeĥa vortaro kompilita en getto.
Nun, de proksima Oriento al fora Oriento. Huĝimoto prezentas al ni la vivon de Takagusi Itirô, interalie tradukinto en la japanan de Kumeŭaŭa de Tibor Sekelj, unu el la plej famaj infanliteraturaĵoj en Japanio, kaj de Eroŝenko, la konata blinda poeto. Shi enkondukas la leganton en la misteran personecon de Elpin, koreo kiu longe vivis en Ĉinio kaj multe engaĝiĝis kontraŭ la japana invado. Finas la sekcion la kontribuo de Borsboom, kiu pritraktas la historion de la juna movado ekde 1938 ĝis 1958, kiam ekaperis junulo kiu ege influos la junan (sed ne nur) movadon: Humphrey Tonkin. Interese, mi eksciis, ke la hazardemo de partoprenantoj en la junaj internaciaj kongresoj ja ne estas novaĵo.
Sekcio VI estas malgranda kompare kun la aliaj ĉianalizitaj (malpli ol 70 paĝoj entute), tamen ne seninteresa, ĉar ĝi pritraktas du strebojn de la esperantismo: movadon kaj komunumon, kiuj ne ĉiam paceme kunvivas. Werner Bormann efike pritraktas la distingon inter labori por Esperanto (movade) kaj labori per Esperanto (komunume), kun speciala atento al la frua epoko de UEA, kaj (denove) oni vidas, ke foje akraj lastatempaj diskutoj enradikiĝas en la fondiĝo de la moderna, postpionira movado. Jorge Camacho profundiĝas en la afero, vigle diskutante la tradician nocion de ‘Esperanta popolo’. Ĉi tiun oni interpretu metafore, samkiel ‘la futbala popolo’. Sed metaforoj plenas de danĝero, kiam ni forgesas la metaforecon kaj permesas al ili plasmi nian pensmanieron. Pro tio, li proponas anstataŭigi la esprimon per ‘Esperanta malpopolo’. Stariĝas do la demando, ĉu entute ekzistas Esperanto-kulturo. La respondo de la aŭtoro jenas: bezonatas lingva malaparteco por krei universalan, mondskalan kulturon, nome esperantistoj devas daŭre dialogi kun la alilingvaj kulturaĵoj por diri ion vere universale valoran. La kontribuoj de Zbigniew Galor kaj Nikola Rašić estas sociologiaj espoloroj pri la ĝenerala movado, dum Hèctor Alòs i Font pritraktas la katalunan. Galor prezentas superrigardon de sociologiaj esploroj rilataj al la konsciado de la UEA-membroj pri la asocio mem, speciale diskutante la koncepton de Diabla Cirklo de Eckhard Woite, nome la tendencon de UEA ekzisti por pluvivi kiel memcelo anstataŭ ekspluati la originajn celojn. Kvazaŭ responde, Rašić analizas la Universalajn Kongresojn, eble la plej fortostreĉan ĉiujaran laboron de UEA. Per statistika ellaborado, ŝajnas fakte, ke la komunumo pli pezas ol la movado, alivorte UK iĝas "fermema kongreso de malfermema movado". En 2007, por doni socilingvistikan bildon, Alòs i Font faris enketon inter 98 katalunaj esperantistoj, kiuj estas ĉefe viraj, kleraj, diversaĝaj, ekonomie mezklasaj kaj poliglotaj. Fine Ziko van Dijk komparas la ideologiojn malantaŭ Vikipedio kun tiu malantaŭ Esperanto, kun speciala atento al la esperantlingva Vikipedio, relativa sukceso se oni rigardas aliajn Vikipediojn subtenatajn de pli-malpli samnombraj lingvaj komunumoj.
Ĉiosume, ĉiu sekcio povus valori kiel memstara monografia volumo. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉi tiu librego estas mejloŝtono en la esplorado pri la temoj ĉirkaŭ Esperanto. Sekvaj pluesploroj ne povos ne sin referenci al unu aŭ alia kontribuaĵo de la festlibro, kaj do mi sincere rekomendas posedon al ĉiu esploranto aŭ esploronto pri la lingvo, la historio kaj la movado.

Federico Gobbo

Ne nur unu haro de naŭ bovoj. Sekcioj VII-X (p. 585-876)

Ĉu ekzistas libro esperantlingva pli dika ol tiu ĉi? Kaj volumo kies titolon enestas pli da kaŝitaj sencoj? (Vidu la apudan skatolon kun mia frivola post-omaĝeto.) La kvanto certe honoras la omaĝaton, ĉu ankaŭ la kvalito? Mi esploru tion trafoliumante la sekciojn VII-X; la trian parton de la volumo, kiu restas al mi post la laboro de miaj kunrecenzantoj Shlafer kaj Gobbo.

Fortika kaj kvalita
Ni komencu per la materia flanko: malgraŭ la detabla falo kaj mia dorsosaka kunporto de la libro, la fortika bindo bonege eltenas. La okulojn plezurigas bele dezajnita paĝaro, kun agrablaj tekstokorpo kaj marĝeno. Da preseraroj troviĝas statistike neglektebla aro. Tamen, iom amuze: „esperperantistoj" (p. 868, l. -9); ni notu kelklokan malaperon de spacoj intervortaj (ekz. „provincoViktorio", p. 868, al. 4., lasta l.) kaj postkomaj (ekz. „patrino,dommastrino", p. 868, al. 3., l. 1). Ĝenerale, la lingva kvalito estis atentata: mi notis nur iun misuzon de komenciĝi anst. komenci (kontraŭ unu internacia respondkupono mi diros sur kiu paĝo).

Natura lingvomedio
Ĉapitron post ĉapitro, mia paŝtiĝo komenciĝas sur la promesaj herbejoj de „Apliko kaj disvastigo", temo kiu ŝajnas ampleksi duonon de la strategiaj prioritatoj de UEA. Nu, temas pri kontribuoj kies temo rilatas, por diri per sinonimo, al „faka agado", ekde instruado ĝis informadiko. La instru-sperta Radojica Petrović panoramas, de Lingva Prismo tra lernu.net ĝis Lingvolanĉilo, edukprojektojn pri kaj por diverseco en kiuj Esperanto rolas, atentigante ke ĉiam necesas konsideri ankaŭ la internan diversecon de Esperantujo. La ĉefmotoro de edukado.net (82 748 vizitoj en la jaro 2008!), Katalin Kováts, prezentas la celojn, historion, kunlaborantojn kaj atingojn de tiu porinstruista retejo, malkaŝante eĉ sekretojn de la sukceso: temas pri informrimedaro kiu „en tiom kompleksa formo" eĉ „en nacilingvaj eduksistemoj ne disponeblas". Stefan MacGill elmontras ke la flekseblo de nia lingvo ebligas ke didaktikistoj fiksu lernoŝtupojn kun granda vari-libero, malpli ortodokse ol ĉe etnaj lingvoj; sed avertas ke ni devas aparte atenti specifajn malfacilojn kiel transitiveco kaj -ig/-iĝ. Imre Ferenczy kaj István Gulyás kompendias la centjaran historion de la esperantista agado medicina resp. fervojista, kun forta emfazo, ĉe la dua, pri la agadoj terminologia kaj fakaplika. La institucian flankon de faka aplikado prilumas Petro Chrdle kaj Amri Wandel, kronikante respektive la ekzemplodonan historion de la scienca-teknika aranĝo SAEST/KAEST (ekde 1978) kaj de la Internacia Kongresa Universitato. Barbara Pietrzak ilustras kiusence radio-elsendoj signifas „naturan lingvomedion" por Esperanto, ekde la kvalit-salta ekfunkcio de Pola Radio en 1959 ĝis la nuna epoko de interretaj podkastoj; per analizo de korespondaĵoj ŝi montras la varian rolon kiun ludas la polaj elsendoj por diverslandaj esperantistoj. Inform-fakulo Thomas Bormann statistikas pri la preskaŭa neĉeesto de Esperanto kiel temo en raportoj de novaĵagentejoj kaj konkludas ke pli celtrafas koncentri niajn fortojn al informado loknivela. Reinhard Fössmeier ilustras problemojn de komputila internaciigo – eĉ piktogramo de rubujo ne ĉie samas, pro kulturaj malsamoj. Mauro La Torre, forpasinta kelkajn semajnojn post la apero de ĉi tiu libro, pristudas la rekoneblecon de frazeologiaĵoj per komputila analizo. Victor Sadler priskribas unu aspekton de la angla-Esperanta traduksistemo TRUKILO, „rezulto de ĉ. 8500 horoj da laboro", kaj heredanto de spertoj el la fama projekto Distribuita Lingvo-Tradukado. Toon Witkam pripensas la sekvojn de novaj teknologioj, el kiuj povas rezulti, paradokse, eĉ „prospera mondo, en kiu la plejmulto estas analfabetoj".

Pli ol unu haro de naŭ bovoj
Ĉekape de la sekcio Literaturo, Probal Dasgupta donas malpli da motivoj ol kutime por plendi pri densa stilo: ni lernas de li kiel Esperanto rilatu al la „postnacia literatura entrepreno", forkreskante de vitrina elmontrado de apudmetitaj naciaj kultureroj, enkreskante postnacian scenejon kie ĝi plene plenumu sian funkcion kiel „kvintesence traduka lingvo". Trevor Steele elmetas siajn personajn motivojn verkadi, samtempe fascinate de historioj kaj de vortoj. Paul Gubbins prezentas „sub la spoto" la historion de originala teatrado en Esperanto, specife atentante la strangaĵon ke E-dramoj malmulte ligiĝas al la „verda" fono socia kaj kultura el kiu ili elkreskas. Esperantan Ŝekspiron oni atendu, laŭ li, nur post paso de mil jaroj... Georgi Mihalkov analizas la novelaron La granda aventuro de Szilágyi – cetere, trafante la koincidon ke fine de 2009 aperis grand-merkata hispana traduko de la tiulibra La liberiĝo de la juĝisto. Baldur Ragnarsson pruvas, per riĉa ilustra materialo, la altan kvaliton de la Ŝekspir-tradukoj de Tonkin, kiuj baziĝas sur la principo „fidele redoni la spiriton... en kazoj de dubo, trakti kun la veraj poetoj". Anna Löwenstein klarigas kial Tonkin interesiĝis pri Tolkien, t.e. kiajn literaturajn valorojn portas la ofte subtaksata La mastro de l’ ringoj. Roman Dobrzyński ĉiĉeronas nin tra la enhavo, historio kaj fono de la kvintesenca pola verko Sinjoro Tadeo, tra la vivo de la aŭtoro Adam Mickiewicz, sed detale traktas ankaŭ la legendan esperantigon de Grabowski kaj la spektindan filmigon de Andrzej Wajda. La dojeno de ĉina esperantismo, Laŭlum, kompendias la ĉinan klasikan beletron en Esperanto: la vastecon de lia temkampo montras ke la E-tradukoj de klasikaj ĉinaj verkoj ampleksas jam 7000 paĝojn, sed ke tio egalas, laŭ ĉina diro, al „nur unu haro de naŭ bovoj". Duncan Charters alojas siajn engaĝojn beletran kaj pedagogian, analizante la motivojn legi literaturon ĝenerale kaj en Esperanto specife.

Sekcio pri defioj
Kun nur ses kontribuoj, la sekcio pri Strategio unuavide ŝajnas magra, sed tion la kvalito de la eroj riĉe kompensas. Nur 30 jarojn aĝa, Peter Baláž parolas jam el vasta propra sperto, resumante tre mature la kondiĉojn sub kiuj nia movado sukcesos adaptiĝi al la postuloj de la 21-a jarcento: la kapvortoj por tio estas moderniĝo, profesiiĝo, malfermiteco, ĉiuflankeco, bunteco kaj kunlaboro. Se tiuj pozitivaĵoj sonus malplene, legindas kiuj konkretaj spertoj subtenas ilin, ekde la DVD-o Esperanto elektronike ĝis la filmo Esperanto estas... Miroslav Malovec alfrontas unu specifan aspekton de tiu adapta moderniĝo, la demandon pri virtualaj bibliotekoj: temo aparte grava por disa komunumo kiel la nia, por kiu ofte fizike malfacilas aliri siajn kulturaĵojn. Jukka Pietiläinen spuras la historion de eterne aktuala demando, la prilingva ideologio de nia movado: kiel ni idee vojis ekde eventuale unulingva homaro, penso trovebla ĉe Zamenhof, tra „la" lingva problemo de Lapenna, ĝis la agnosko, kun la generacio de Tyresö (1969), de pluroblaj lingvaj problemoj kaj multlingveco kiel valoro. Pietiläinen pruvas kaj ilustras la idearan evoluon per ĉerpo el multaj trafoliumitaj revuartikoloj, kongresrezolucioj k.s. Aparta merito lia estas larĝe pentri la eksteresperantujan fonon kaj priskribi la rolon de niaj eksteraj rilatoj, kulminintaj en alianciĝo kun la Unesko-subtenita „nova monda lingva ordo". Post Unesko, venas UN: Edmond Brent lupeas la rilatojn inter UEA kaj Unuiĝintaj Nacioj, montrante ankaŭ problemojn malantaŭ ŝajne harmonia valorkomuneco. Grégoire Maertens prilumas kial kaj kiel prosperis en la lastaj tridek jaroj agadflanko malpli atentata ol la strikte movadaj peripetioj: la financa stabileco de UEA. Li opinias ke la ekspansio de UEA en la 80-aj jaroj, kun centroj ankaŭ en Antverpeno, Budapeŝto kaj Novjorko, estis sekvenda vojo. So Gilsu detalas la evoluojn de nia movado en Azio inter 1989 kaj 1995, kiam li estis UEA-estrarano pri tiu fako.
Kaj la deserto
Fine, pri la lasta sekcio mi konfesu ke mi legis ĝin antaŭ la aliaj, kiel infano voranta la deserton antaŭ la ĉefplado: „Anekdotoj kaj rememoroj". Mi rezignu pri vicigo de ĉiuj 23 nomoj, kies kontribuoj tre varias laŭ kvanto kaj karaktero. Kelkaj mallonge sed suke anekdotas pri eventoj kiel aŭtobusa paneo survoje al Bona Espero (Eliza Kehlet) aŭ regula sendado de kato-fota libro (Marjorie Boulton) aŭ citas, plej persone, sian taglibron pri la konatiĝo kun Tonkin (Wera Blanke). Aliaj kontribuoj alportas movadhistoriajn novaĵojn (novajn almenaŭ por mi), kiel detalojn pri trans-ferkurtena, sovetia vizito de Tonkin en 1975 (Mikaelo Bronŝtejn) aŭ pri prelego de Lapenna pri studentaj movadoj en Tyresö (Tomas Jansson). Estas tre interese analizi kun Hans Michael Maitzen momentfoton el silvestra balo de 1964/65. Ĉi-sekcie aparte elstaras, pro sperta mikso de personaj rememoroj kaj historiografiaj detaloj, panoramo de Ivo Osibov pri la agado de TEJO en la 1960-aj jaroj.

István Ertl

Malpli estintus pli


2010, n-ro 4 (186)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-laarto.htm
Malpli estintus pli
La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin / Red. Detlev Blanke, Ulrich Lins. — Rotterdam: UEA, 2010. — 901 p.
1. La ĝenro
Fest-libroj (D Festschrift, termino transprenita ankaŭ en aliajn lingvojn) havas firman tradicion en la ĝerman-lingva sfero akademia. Ilia celo estas omaĝi konatan scienciston, kutime okaze de “(duon)ronda” (60, 65, 70, 75, 80) aniverso. Disĉiploj, amikoj kaj kolegoj kontribuas artikolojn el la fako de la omaĝato. La fest-libroj laŭas striktan skemon: uverturas foto kun subskribo de la jubileulo, sekvas enkonduka eseo (ofte biografia) kaj bibliografio de la publikigaĵoj[1] (ĝi povas laŭokaze situi libro-fine), Tabula Gratulatoria (listo de gratulantoj, kutime pli ampleksa ol la listo de kontribuantoj) kaj la kontribuoj mem (kun aŭ sen subdividoj).

Oni kritikas ĉe fest-libroj mankon de selektivo kaj fortan heterogenon, ankaŭ “recikladon” de artikoloj — riproĉoj validaj ankaŭ por la recenzata volumo.
2. Kritiko
Malgraŭ sia firma establiĝo, fest-libroj ne imunas kontraŭ kritiko. La art-historiisto Henry Keazor (Saarbrücken) citas[2] recenzinton kiu formulis mordan verdikton, nome ke fest-libroj estas obscenaj aranĝoj: oni deklaras iun festo-porko por poste rosti lin surspise[3]… Pro tempo-lima premo, fest-libroj ofte degeneras al ĝena ritualo[4]. Pro manko de tempo kaj trankvilo multaj fest-libroj pleniĝas per materialo ĉerpita el sliparoj kaj tir-kestoj, cirkonstanco responsa pri la hazardeco de la temoj. Pro tio la teksto-speco “fest-libra kontribuo” malkvalifikiĝas kiel sinonimo de scienca bagateleco.

Ni devas ekzameni, ĉu en la kazo de la tonkinalo ĉi riproĉoj konfirmiĝas.
3. Fest-libroj en Esperantujo
La manko de klerigaj institucioj en la Esperanto-movado kaŭzis i.a. eĉ tion, ke la scienca ĝenro “fest-libro” malfrue establiĝis.

En 1985 mi lanĉis kaj la nocion kaj la ĝenron mem per Li kaj Ni (por la 80-jariĝo de G. Waringhien). La ekzemplo imitiĝis:

1998. Menade bal püki bal (Reinhard Haupenthal, 50-jariĝo)
1999. Lingva arto (William Auld, Marjorie Boulton, 75-jariĝo)
2000. De A al B (André Albault, 75-jariĝo)
2001. Studoj pri interlingvistiko (Detlev Blanke, 60-jariĝo)
2003. Klaro kaj Elasto (Fernando de Diego, 80-jariĝo)
2004. Esperante kaj Ekumene (Adolf Burkhardt, 75-jariĝo)

Ekster la strikta kadro movada festlibrojn oni dediĉis al konataj esperantologoj/interlingvistoj, i.a. Otto Back, Hermann Ölberg, Fabrizio Pennachietti, sed nur kun “hazardaj” plan-lingvistikaj kontribuoj.[5] La fest-libro Humphrey Tonkin estas retrofalo en la movadajn dimensiojn. Kvankam Tonkin celebriĝas kiel “elstara literatursciencisto” (kun honora doktoreco de Hartford), la nuna fest-libro ne elkreskis sur la fertila grundo de universitata produktivo, sed en areno kie Tonkin rolas divers-funkcie de jam duona jar-cento: la Esperanto-movado, precipe la asocia vivo de TEJO kaj UEA kaj la universalaj kongresoj de ĉi lasta. En ĉi sfero Tonkin estis kaj plu estas speco de faktoto kaj evidente bezonas la banon en la verdaj amasoj…
4. La kontribuintoj
La fakto, ke la redaktoroj, D. Blanke kaj U. Lins, kuntamburis centon da personoj por iel-tiel kontribui, pruvas ĉi konatecon kaj popularon de Tonkin, sed entenas riskon kondensitan en la fama formulo de Grosjean-Maupin: ju pli multaj, des pli stultaj. Tiel trudiĝas la impreso, ke malpli estintus pli. Sendube tio validas por la tuta bloko X (Anekdotoj kaj rememoroj) kiu impresas kiel ia suplemento de Adoru. Sed en sia emo al dikotomio la editoroj volis “ĵeti iom da lumo sur la homon”. Se temus pri hagiografio… Ne eblas listigi ĉiujn aŭtorojn nek ties geografian distribuitecon, sed eble interesos la aĝo-strukturo kiu oscilas inter 1923 (Li Shijun) kaj 1979 (Baláž) jene:[6]

1920-29: 5
1930-39: 27
1940-49: 35
1950-59: 20
1960-69: 10
1970-79: 6

5. La enhavo
La strikta-sencaj kontribuoj dividiĝas en naŭ blokojn: lingvo-politiko kaj lingvo-planado (2), interlingvistiko (3), anekdotoj kaj rememoroj (10). La cetero apartenas al esperantologio, kvankam la redaktoroj apartigas la sekciojn 5 (historio), 6 (movado kaj komunumo), 7 (apliko kaj disvastigo), 8 (literaturo) kaj 9 (strategio), en efektiveco nur disciplinoj de la esperantologio. La ordo ene de ĉi blokoj ne evidentas: supozatan laŭaŭtoran alfabetecon oni ne trovas.

Se ni plu difinas interlingvistikon kiel sciencon de la plan-lingvoj, la artikolo de Vergara falas el ĉi kadro. D. Blanke (la kioman fojon?) prezentas sian dorlot-infanon GIL konfirmante la impreson, ke li parolas pro domo. Cetere, la enir-kriterio de GIL ne estas la faka kvalifiko de kandidato, sed ĉu li plaĉas al Blanke. Neniel kompreneblas, ke la kontribuo de W. Blanke jam antaŭe aperis en alia fest-libro (por H. Salvesky, 2004) kaj en ŝia volumo Esperanto — Terminologie… (2008). Ankaŭ la artikoloj de C. Gacond (pri CDELI) kaj C. Kiselman (pri hilelismo) jam aperis pli frue kaj ali-loke. Povas esti, ke Tonkin ŝatas revarmigitan gulaŝon, sed kial ŝtopi remaĉaĵon ĉi-libren? La s.m. riproĉo pri renversitaj sliparoj kaj tir-kestoj trudiĝas ĉe la bibliografieskaj listoj de Wandel, Chrdle, Barandovská-Frank (p. 221-222 kun kameleonaj Internet-referencoj).

Persone mi legis kun plezuro kaj profito la artikolojn de Chengtai (pri Elpin), Huĝimoto (pri Takasugi Itirô), Lins (pri komunistaj esperantistoj), Minnaja (pri lingvo-kontrolaj institucioj) kaj Ragnarsson (pri la Shakespeare-tradukoj de Tonkin).

Ftize feblas multaj artikoloj, por ekzemplo tiu de W. Bormann kiu milda-voĉe draŝetas la Civiton sen trafi la kernon de la absurdo. Ĉi taskon neniu kontribuinto kapablis (kuraĝis?) alfronti. La sola kiu povus, fuĝis: Carlevaro. La artikolon de Bormann-filo oni prefere metintus en man-libron por propagandistoj.

Ne eblas ĉi-kadre sublupeigi centon da artikoloj. En sia strebo al vastega aŭtor-gamo la editoroj subfalis la eraron konfuzi kvanton kun kvalito. Lins mem (en iom sinincensa artikolo en Esper- anto 2010: 2, p. 28) konfesas: “Ni lasis al ili mem kion verki”. La rezulto estas tre sentebla malekvilibro kaj nivel-diferenco. Drasta selekto kaj forrifuzo de straso kaj fatraso aldonintus al la valoro de la verko. Kombini makdonaldismon kun alta gastronomio estas sia-speca kvadratigo de la cirklo…
6. La intervjuo de Fettes
Kerna kaj ŝlosila mozaikero montriĝas la enkonduka “biografia konversacio” (p. 20-43). Ĉi intervjuego de M. Fettes rivelas multon, ne nur pri la rilato Lapenna-Tonkin (kaj inverse). Ia-sence Tonkin estas klonaĵo de Lapenna: ambaŭ estas uretraj tipoj (se uzi la terminon de Carlevaro) kaj nepraj narcisoj: manko de populareco estus mortiga por ambaŭ. UEA estis/as por ili areno kun publiko (ofte mediokra) tut-monda. Tie ili matadoris kaj nul taŭro potencis sufiĉe por mortigi la matadoron. Kiam Lapenna tamen instinkte rimarkis la alvenon de tia taŭro, li eliris kaj neniam plu revenis: la arenon li foroferis al la pulĉinela teatro de NEM. 22 jarojn post sia forpaso li tamen sepultiĝis en flanka navo de UEA…

Detaleto en ĉi intervjuo rivelas la enverguron de la literatura flug-kapablo de Tonkin. Demandite kiun verkon de la lastaj 40-50 jaroj li taksas plej elstara, la ŝekspirologo ne hezitis stultigi sin mem per jena diro: “Mi hontas diri tion, sed La Litomiŝla tombejo estas verŝajne inter la plej supraj. Mi hontas diri tion, ĉar subteni Píč estas katastrofa pozicio”. Tiel oni kreas sian Salman Rushdie… Ali-flanke la lingva preciozulo Dasgupta finas sian antaŭparolon jene: “Li estas sufiĉe renesanca, ke mi permesas al mi uzi avangarde litomiŝlan sufikson kaj deziri … feliĉan sepdekjaralon, Humphrey!” (p. 13) Kia katastrofa pozicio!

Nu, pri la povra bengalo Tonkin bon-volas diri jenon: “Sed ni bezonas [literatur-]teoriiston, kiun oni ankaŭ povas kompreni […] eble la plej bona maniero havigi al ni tiun teorion estas dresi Probal. Aŭ interpreti lin!” (p. 37) La mulo… lamulo…
7. Resumo
Persone mi ĝojas, ke mia fest-libra iniciato ne perdiĝis ensable. Certe Tonkin ne restos la lasta en la vico.

La arto labori kune (titolo kiu karakterizas pli la stilon de Tonkin ol la esencon de lia verkado) estas krono kunplektita ne nur de fakuloj kaj specialistoj, sed ankaŭ de huraistoj kaj jodluloj. Tiele al la folioj laŭraj almiksiĝis velkaj kaj maldaŭraj. Se tion oni ignoras, restas bela kvanto da atentindaj kaj legindaj artikoloj kiuj gardos aktualon kaj malbanalon. Ili konsistigas la veran valoron sub la stuko. Al ĉi valoro interna aldoniĝas tiu de la fizika libro kiun makulas preskaŭ nul lingva miso nek komposta fuŝo. En neniu ŝranko ĝi manku.

Reinhard Haupenthal (Francio)
Notoj
1. Pro tio fest-librojn oni konsideras grava fonto por la scienco-historio.

2. Kp. www.sehepunkte.de/2002/10/3517.html en recenzo pri Ars et Scriptura (Festschrift für Rudolf Preimesberger. Berlin: Mann 2001. 272 p.)

3. spiso: bastono [metala] pinta ĉe unu fino sur kiun oni pikas viandon por rostado kaj turnado [super fajro]; rosto-spiso. Rosti bovon sur spiso. (A spit; D Spieß; F broche; I spiedo; P espeto, Io spiso.)

4. ritualo: ripetata, ĉiam sama, regula procedado laŭ fiksita ordo. (La difinoj de rito en PIV kaj NPIV estas nek kongruaj nek sufiĉaj.)

5. Iom escepta estas la kvar-voluma fest-libraro por Juan Régulo realigita de la universitato de La Laguna: unu volumo estas dediĉita al “esperantismo”.

6. Brent, Charters kaj Pietrzak (*1944) prisilentas sian aĝon, ĉe Ragnarsson (*1930) forfalis person-indikoj (p. 727).

Reinhard Haupenthal

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.