La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lukio aŭ azeno

  • Verkinto: Lukiano
  • Tradukinto: Gerrit Berveling
  • Originala lingvo: Helena
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €2.24
  • Eldonjaro: 1988
  • Priskribo: Humura rakonto.
  • Paĝoj: 43
  • Alto: 210 mm
  • Recenzo:
    • De Don Harlow: Recenzo: Lukio aŭ azeno / Review: Lucius or an Ass
    • Lukio aŭ Azeno: La aŭtoro, Lukiano el Samosato, vivis de antaŭ 120 ĝis 180 p.Kr. Li estis verkisto, filozofo kaj retoro.
      En tiu historio Lukiano rakontas la strangan aventuron, kie, pro magio, ili iĝas azenon kaj suferas multajn malfacilaĵojn.
      La historio raportas multajn humiligojn kaj mistraktadon, ke la azenoj suferas. Sed en la fino li povis iĝi homo denove. (Limao - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2016)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Lukio aŭ azeno / Review: Lucius or an Ass

Ĉi tiun novelegon verkis Lukiano el Samasota kiel mallongigon de samnoma romano de Lukio el Patrajo; pli bone konata estas la parenca, sed multe pli longa, romano La ora azeno de Apulejo (tiu lasta aperis, almenaŭ parte, en Esperanto jam antaŭ multaj jaroj).

  This novelette was written by Lucian of Samasota as an abbreviation of the novel by Lucius of Patraios of the same name; the related, but much longer, novel The Golden Ass by Apuleius is better known (this has been published, at least in part, in Esperanto a number of years ago).

Temas pri vojaĝanta magientuziasmulo, kiu mise transformiĝas al azeno kaj spertas multajn (mis)aventurojn antaŭ ol li trafas la okazon manĝi rozpetalojn, kio retransformas lin al viro.

The hero is a traveling magic enthusiast who blunders into being transformed into an ass and goes through a number of (mis)adventures before he gets the chance to eat rose petals, which turns him back into a man.

La libro ne taŭgas por geknaboj, ĉar estas kelkaj partoj, kiuj estas erotikaj (ĉapitretoj 9-10 [1]), foje eĉ triviale erotikaj (ĉap. 51-52). Ankaŭ estas kelkaj partoj sufiĉe sangaj (ekz-e ĉap. 19).

The book is not suitable for children, because there are some parts that are erotic (chapters 9-10 [1]), occasionally even vulgarly so (chap. 51-52). There are also some quite bloody parts (e.g. chap. 19).

Amasas klarigaj notetoj (kvar paĝoj da). La lingvaĵo estas gramatike neriproĉebla, sed la stilo estas eble tro heleneska. Kelkaj tajperaroj makulas la verkaĵon, sed ne malfaciligas ĝin.

There are a number of explanatory notes (four pages of them). The language is grammatically irreproachable, but the style may be too classical. A few typos mar the work, but do not make it more difficult.

Legebla. Ĉu leginda? Depende de la propra gusto.

Readable. Worth reading? A matter of taste.



(1) Tamen, nur malfacile infano — aŭ eĉ plenkreskulo — malĉifros la amorkonversacion inter Lukio kaj Palestra… (1) But it would be difficult for a child — or even a grown-up — to decipher the love conversation between Lucius and Palestra…

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.