La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Litovio dum jarcentoj

  • Verkinto: Petras Čeliauskas
  • Speco: historio
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€9.54
  • Priskribo: Inter esperantistoj estas multaj scivolaj homoj, kiuj interesiĝas pri eksteraj landoj. Al ili estas dediĉita ĉi tiu libro, koncize rakontanta la historiajn peripetiojn de la lando, en kiu troviĝas la geografia centro de Eŭropo, kiu planas en sia ĉefurbo organizi la 90an Universalan Kongreson de Esperanto en 2005. La sorto ne dorlotis Litovion: en nur la 20a jarcento litovoj devis dufoje restarigi ŝtatecon de sia lando (en 1918 kaj en 1990). Tamen el tio neniu konkludu, ke Litovio estas ŝtato juna. La unuan fojon la nomo Litovio (origine: Litua) estis menciita en la jaro 1009 en la kvedlinburgaj analoj (de la germana urbo Quedlinburg), do preskaŭ antaŭ mil jaroj. Ne multaj scias, ke en la 15a jarcento Litova Granda Duklando laŭ areo estis la plej granda Eŭropa ŝtato, okupinta preskaŭ milionon da kvadrataj kilometroj. Kaj en la fino de la 19a jarcento jam neniu sciis la ŝtaton Litovio, ĝi malaperis de sur la mapoj kaj nomiĝis nur „nordokcidenta regiono” de la Rusa Imperio. Dum la dua mondmilito germanoj nomis ĝin Ostland (Orienta Lando), kaj post la milito ĝi denove estis parto de Soveta Imperio, kiun eksterlandanoj ofte identigis kun Rusio kaj ĉiujn ĝiajn loĝantojn nomis rusoj, kvankam rusoj konsistigis nur duonon de loĝantaro.
  • Paĝoj: 146
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2002
  • ISBN: 9986-10-110-7
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malgranda lando, longa venkiteco


2004
monato.be/2004/008128.html -

Litovio estas tre malgranda lando: proksimume tri kaj duona milionoj da loĝantoj en 2001, sur areo de iom pli ol 65 000 kvadrataj kilometroj. Ĝia popolo estis menciita de Tacito (unua jarcento a.K.), kaj de tiam ŝajnas, ke ĝis antaŭ nelonge, ĝi preskaŭ neniam konis kvindekjaran periodon senmilitan. Estas malfacile por multaj el ni kompreni, ke popolo dum du jarmiloj konis militon en pli-malpli ĉiu generacio.

La aŭtoro donas al ni plejparte la milit-historion de sia lando. Por specialisto pri la spertoj de la nacioj de Eŭropo, tio povas esti tre helpa; kvankam, por ekkoni la popolon, ĝiajn kulturon, kutimojn, ĉiutagan vivon, vivspertojn, ni lernas preskaŭ nenion.

En la libro estas abundaj nigra-blankaj fotoj, kies vidaspekto varias inter bonega kaj malbonega. Grandparte ili aspektas faritaj per fotokopiilo, anstataŭ esti skanitaj laŭ la originalaj fotoj. Rezulte, simplaj linidesegnaĵoj estas klaraj, sed tre ofte kompleksaj fotoj, fotoj de personoj kaj pejzaĝoj, estas malfacile aŭ tute ne distingeblaj.

La libro estas tre bone presita, kaj fortike broŝurita. Por personoj dezirantaj koni la detalan milithistorion de Litovio, ĝi enhavas multe da informoj. Lingve, riproĉinda estas nur misa kompreno pri la uzado de la vorto „la”.

Donald Broadribb

Periferie kaj tamen centre


2003. №11 (109)
esperanto-ondo.ru/R-litva.htm

Iam en miaj studentaj jaroj mi legis la rememorojn de generalo de Gaulle [degol'], kaj unu ties frazo sur la unua paĝo min ridetigis. Ĝi priskribis Francion kiel landon kies sorto estas “perfektaj sukcesoj kaj rigoraj malfeliĉoj”.

Mi neniom obĵetas pri la “perfektaj sukcesoj”, sed mi ankaŭ opinias ke malmultajn landojn sur la terglobo la historio traktis tiom milde kiel Francion. Ajna lando orienteŭropa, sen paroli pri la landoj aziaj, havis senkompare pli tragikan historion.

Tamen mi komprenas la senton de la generalo, samkiel la senton de la aŭtoroj de multaj landokonigaj broŝuroj, kiuj aspektas kiel katalogo de iamaj ofendoj suferitaj, kaj de la gloragoj memorindaj. Ĉiu el ni jam legis aŭ aŭdis nemalmulte da tioj.

Nu, kompare kun la averaĝa nivelo, la recenzata libreto estas modesta; la ofendoj kaj la gloragoj ja enestas, sed iom malpli multaj ol mi atendis. Kaj — ho surprizo! — en la libro mi ne renkontis la kliŝan rekantaĵon ke la koncerna lando estas “la ponto inter Okcidento kaj Oriento”.

Fakte, ĝuste tiu malpretendemo estas iom surpriza: mi atendus pli vastan bildon de la orienteŭropa historio, kies grava parto iam estis la Litova Regno (Litvo), lando vere tre granda (precipe laŭ la modesta skalo eŭropa). Sed tian larĝan perspektivon en la libro mi ne trovis; kaj eĉ ŝajnas al mi, ke ĝi ne konvenus al la koncepto de la libro, kiun interesas precipe la litovoj — dum en la Litova Regno ilia rolo estis, iel paradokse, marĝena.

Nu, se mi pravas, kaj la aŭtoro celis konigi al ni siajn samlandanojn, li ne tute sukcesis: mi eksciis nenion novan (kvankam kiel sovetiano mi ja kompreneble jam antaŭe sciis pli multe pri Litovio ol ekz-e averaĝa eŭropano aŭ afrikano), kaj mi konas multajn menciindaĵojn, kiuj en la libro malestas.

Ne estas surprizo ke malestas mencio pri Felikso Dzierżyński, kiu naskiĝis en la Vilna gubernio, tie aliĝis al la loka partio socialdemokrata, poste iniciatis ties union kun la responda partio pola, poste kreis la Sovetian sekretan policon, kiu lasta ja estas atentita en la libro. Sed ial mankas ankaŭ nomoj de pure litovaj kaj tute pozitivaj figuroj, kiel la pentristo kaj komponisto M. Čiurlionis, sen paroli pri la personoj de la Sovetia periodo, kiel E. Mieželaitis (kiu povis esti interesa al la esperantistoj jam tial, ke ekzistas kolekto da liaj versoj esperantigitaj; estas menciitaj nur J. Marcinkevičius kaj J. Avyžus — sed ĉu al la publiko esperantista tiuj nomoj ion diras? Se ankaŭ iliaj verkoj estas esperantigitaj, tio meritus mencion).

Aliaj malmencioj

Ĝenerale, estas interese kompari, kion la aŭtoro mencias, kaj pri kio li silentas.

Komence aperas sufiĉe kompleta rakonto pri la baltaj etnoj — kaj litoviaj, kaj parencaj, de la prusoj ĝis la apudmoskvaj galindoj (голядь). Estas ankaŭ parolo pri la arkaikaj trajtoj de la litova lingvo kaj ĝia simileco al Sanskrito.

Tio ĉi estas normala, sed atentindas malesto de mencioj pri la slavoj, kaj pri la “balta-slava lingvogrupo”; finfine, malgraŭ sia mirinda simileco al Sanskrito la litova lingvo ne estas lingvo hinda-irana. Oni povas malakcepti la koncepton pri la balta-slava pralingvo aŭ parenceco, sed ĝi ja estas menciinda, eĉ se nur por ĝin kontesti.

Ŝajnas ke la aŭtoro volas eviti ĉian eventualan asociaĵon kun la slava mondo — kaj en la antaŭparolo li eĉ mencias kiel speciale sentaktan la demandon: “Ĉu litovoj estas slavoj?” La litovoj, kompreneble, ne estas slavoj, sed ili ja longe vivis kun bjelarusoj, poloj kaj rusoj — kaj tiu kunvivado estis por mi la ĉefa motivo interesiĝi pri Litovio. Por mi, sed ne por la aŭtoro.

La eksteraj rilatoj precipe estas prezentitaj el la “okcidenta” vidpunkto — t.e. tiuj kaj tiom, kiuj kaj kiom koncernis la rilatojn kun la okcidentaj najbaroj (la poloj, la ordeno). Restas enigmo, kial la Gediminidoj tiom facile anstataŭis la Rurikidojn en la okcidenta parto de la Kieva Regno (ankaŭ mi ne scias la respondon, sed mi almenaŭ vidas en tio esplorindan problemon). Ĝenerale, la rilatoj kun la poloj ricevas konsiderindan atenton, la rilatoj kun la bjelarusoj estas apenaŭ tuŝitaj.

Parolante pri la plorinda situacio de la servutuloj en la cara Ruslando, la aŭtoro preterlasas la okazon mencii ke ĝuste ĉi-koncernan iniciaton de la bienuloj el la litovaj gubernioj (en la jaro 1857a) imperiestro Aleksandro la Dua uzis kiel pretekston por liberigi la servutulojn (sentere).

La aŭtoro ne mencias la terminon Litvo, kiun PIV uzas por nomi tiun pluretnan komunumon, kaj kies tradicio en Esperanto venas de Grabowski:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano:
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi
hejmsopiras.
Ankaŭ ĉi tie, oni rajtas akcepti aŭ kontesti la utilon aŭ neceson de la termino Litvo, tamen ĉiel ajn ĝi estas menciinda en tiutema verko esperanta.

Esperanto entute estas menciita solfoje, kaj ne tiom pro si mem, kiom okaze de persekutoj fare de NKVD. Pri la antaŭmilita (ĝis 1933) Litovia Esperanto-movado oni povas lerni pli multe el la “Enciklopedio de Esperanto”, kiu cetere rakontas pri la gazeto “Litova stelo” tiuepoka (la aŭtoro de la recenzata libro estas redaktoro de la nuna “Litova stelo”, sed ial ne juĝis interesa mencii tiujn faktojn).

La lingvaĵo

La libro prezentas iom da vortoj uzindaj por priskribi la historiajn realaĵojn de la koncerna regiono (precipe rilatajn al la baltoj). Kelkaj nomoj estas uzataj en oportune asimilitaj formoj, havantaj konsiderindan tradicion en Esperanto: Vilno, Kaŭno, Kazimiro, Sigismondo la Maljuna. Iuj derivaĵoj implicas asimilon, sed en la ĉefformo restas neasimilitaj; ekz-e Gediminidoj (pĝ. 50), sed Gediminas (pĝ. 22; kp гедиминовичи, Гедимин).

La aŭtoro tre ŝpareme uzas la difinan artikolon — nur en tiuj lokoj, kie ĝi estas gramatike neprigita, kaj sekve logike redunda. Kiel ruslingvano, mi ne havis eĉ malplejan problemon pro malesto de tiu onidire necesa lingvoelemento.

Dukoj, princoj kaj reĝoj

Estas iom ĝene paroli en Esperanto pri la historio de landoj ekstereŭropaj (aŭ ne okcidente eŭropaj, por ne ofendi la eŭropanajn sentojn de la litovoj). La esperanta leksiko estas bazita sur la okcidenteŭropa feŭdismo, kiu fakte ne estis fenomeno universala, sed specifaĵo tre loka, limigita al sudokcidenta parto de la duoninsulo formanta okcidentan ekstremon de Eŭrazio.

Por moderna lingvo tiuj arkaikaĵoj malmulte gravas, sed verkante pri historio oni ja devas uzi iujn ŝtatnomojn; kaj stranga por mi estas la Litova Granda Duklando (ekz-e, pĝ. 31). Iom nekutima ordo de la adjektivoj, sed ne pri tio nun temas: nun min interesas la titolo de la reganto, el kiu la ŝtatnomo estas farita.

La recenzata libro uzas la vorton duko por traduki la titolon de siaj regantoj — kaj egale tiujn de la najbaroj, princoj de la Moskva Regno kaj Pollando. Kiom mi scias, en la lingvoj pola kaj litova ne estas kutimo distingi la titolojn princo kaj duko: por ambaŭ estas uzata książę (pole) resp. kunigaikštis (litove).

Tradukante en Esperanton, ankaŭ la rusaj esperantistoj komence stumblas ĉe la vorto князь, kaj iom hezite akceptas traduki ĝin per princo. Mi opinias ĝin la malplej maltaŭga traduko, ĉar ĝia signifokampo estas tre proksima al tiu de князь — ekde la senco “monarko” ĝis la senco “altranga nobelo”. Etimologie князь parencas al la germana König (tio plej evidentas en la ina formo княгиня [kňagiňa] — kp Königin); en la skandinavaj sagaoj la titolo de la princoj de la Kieva Regno estas konungr; en la grekaj tekstoj al ĝi respondas ἄρχων, ἡγεμών, βασιλεύς. Laŭ tiu etimologio, la plej trafa traduko por князь estus reĝo — sed poste la titolo konsiderinde malplivaloriĝis, ĉar en la Kieva Regno la tuta klano de la Rurikidoj estis kvazaŭ kolektiva reĝo (la tronon heredis ne la plej aĝa filo, kiel en la Okcidento, sed la senioro de la klano).

Kial mi parolas pri la Kieva Regno en recenzo pri libro temanta pri Litovio? Ĉar la nocio, kaj sekve la problemo, estas komunaj al la lingvoj kaj historioj rusa, litova kaj pola; ĉar la okcidenta parto de la Kieva Regno iĝis parto de la Litova Regno, kaj sendube influis ties historion.

Rilate al la pola la problemo eble estas eĉ pli akra: ankaŭ la poloj, kiom mi vidis, tradukas sian książę per princo; kaj konsidere ke la litova nobelaro tre baldaŭ tute poliĝis, aperas tiu malkoheraĵo, ke iu kunigaikštis Radvila estus, laŭ litova fonto, duko Radvila, dum en traduko el la pola li estus princo Radziwiłł(kaj simile en la rusa aŭ franca).

Ankaŭ el aliaj slavaj lingvoj oni kutime tradukas per princo; ekz-e “princo Kocel'” (“Slovaka antologio”, pĝ. 27).

Mi jam diris, ke la plumpa hierarkio de la okcidenteŭropa feŭdismo estas malkonvena por la historio de la Eŭropo Orienta; mi aldonu ke eĉ en la kadro okcidenteŭropa la rilato inter princoj kaj dukoj estas malklara (laŭ PV princo estas pli alta rango ol duko; laŭ iuj aliaj tradicioj estas inverse). Laŭ la tradicio germana Litvo estis princujo (Großfürstentum); laŭ la angloj kaj francoj, ĝi estis dukujo (grand duchy).

Mi ne havas necesajn fontojn pri la historio litova, tamen pri la rusaj princoj la tradicio latina estas tre hezita:

La polo Mattheus Mechovita en sia Tractatus de duabus Sarmatiis parolas pri “Kazimiri, Magni ducis Lithuaniae”; pri “duci Moskoviae” — sed ankaŭ “alios Susdalorum principes”, kaj ankoraŭ pli amuze, prezentinte la ĉefprincon Ivano: “Unde Iwan, quod sonat Ioannes, princeps Moskorum”, li poste referencas lin per “Iwan, dŭ Moskorum praefatus”.

Aliflanke, la aŭstro Sigismondo Herberstein en siaj famaj Rerum Moscoviticarum commentarii klare preferas la titolon princo: “Lecho Polonorum principe”, “in principatu Plescoviensi”, “Moscoviae princeps”.

Do, la okcidenta tradicio rilate la koncernan titolon orienteŭropan estas hezita kaj konfuza.

Fakte, mi jam divenas, kiel estiĝis ĉi tiu dukkaĉo.

Oriente la epiteto granda en la titolo великий князь (ĉefprinco, la granda princo) estis uzata pli-malpli rektasence, simile al la granda reĝo. Alie estis en la Okcidento.

Laŭ sia koncepto, ideale, princo estis superulo, kaj duko, subulo. Sed la vivo ofte rompas la intencitajn skemojn, kaj en la realo aperis tute sendependaj dukoj. Por distingi ilin disde la proprasencaj dukoj la okcidentanoj ekuzis (misuzis) la vorton granda: fakte granda duko signifis suverena duko. La princoj insisti pri tio ne bezonis, kaj la titolo granda princo en la Okcidento ne aperis.

Nu, la aŭtoroj angla-latinidaj, skribante pri moŝtuloj de la Orienta Eŭropo, konservis la titolon princo al la princoj ordinaraj (kiel princo Radziwiłł), sed parolante pri la “grandaj reĝoj” ili renkontis problemon: ili ne trovis pretan kliŝon en sia Latino. Do, ĉar ili pensis ne per konceptoj sed per vortoj, kaj ĉar fari ion similan al la germana Großfürst ili malkapablis, ili ekuzis la bone konatan kombinon granda duko. Koncepte maltrafe, sed lingve glate.

Kaj je la sekva paŝo la litovoj, vidante ke la granda kunigaikštis estas “granda duko”, naive konkludis ke la ordinara kunigaikštis estas duko.

Mi diris, ke en la Orienta Eŭropo la kontrastigo duko/princo ne ekzistas; tio fakte ne tute ĝustas. La lingvoj slavaj ja havas vortojn strukture identajn al la germanaj Her|zog, Herzogtum — voje|vodo, vojevodujo; tamen tiuj lastaj konservas sian administran sencon.

Krom ĉio dirita, ĉi tie gravas alia konsidero:

Nu, el tio oni povas fari tute malajn konkludojn: se oni celas tutmondecon kaj preferas la bazan leksikon, oni probable uzos princon; sed eble oni volos iel akcenti sian apartenon al la koncerna mondeto, kaj preferos la regionvorton emiroduko.

Diverse

La aŭtoro opinias (pĝ. 4), ke manko de sendependo kaŭzis demandojn kiel “Ĉu la lando nomiĝas Letonie aŭ Lituanie?”. Ho ve, la demandoj kiel “Tamen finfine, kiu formo estas la ĝusta, ĉu IrakoIrano?” pruvas ke la kaŭzo estas alia. Eĉ en la periodo de sia plej alta gloro, kian ĝi probable neniam plu reatingos, la Litova Regno estis regata de Supremus (aŭ Magnus) dŭ Lithuaniae…

El mia Siberia malproksimo iom surprizis min la titolo de “prusa imperiestro (tiele!) Friedrich la Dua” (pĝ. 71).

La libreto finiĝas per amuza alineo:

Kiam tio (aliĝo al NATO kaj EU) iĝos realaĵo, Litovio estos Eŭropa lando. Fakte laŭ geografia vidpunkto ĝi ĉiam estis tia, eĉ geografia centro de Eŭropo troviĝas en Litovio, norde de Vilno.
Ĉu mi menciu, ke en Novosibirsko kie mi loĝas jam antaŭ la Revolucio estis konstruita kapelo por marki la mascentron de Eŭrazio, kaj ke en la Krasnojarska regiono oni simile montras la centron de Ruslando?


Notoj

1. J'ai, d'instinct, l'impression que la Providence l'a créée [la France] pour des succès achevés ou des malheurs exemplaires.

2. Ho ne, mirakloj tamen ne eblas. Jam fininte la recenzon, mi ĵetis rigardon sur la dorsan klapon de la jaketo … kaj legis tie: “Litovio, situanta en danĝera vojkruciĝo inter Okcidento kaj Oriento”. Jen freŝa turno de la rekantaĵo.

3. Mickiewicz A. Sinjoro Tadeo / Tradukis A. Grabowski. Libro 1a, v. 1–4.

4. Samkie [3], libro 2a, v. 823–824.

Sergio Pokrovskij

Faktoplena verko pri la litova historio


marto 2004

Kiam la greka nacia teamo korbopilkis kontraŭ la litova dum iu internacia ĉampioneco antaŭ kelkaj jaroj, la greka komentariisto miris pri la simileco inter la finaĵoj de grekaj kaj litovaj nomoj, proponante rektan (lingvistikan) parencecon kiu ligus ambaŭ popolojn. Kvankam la novaperinta libro de Petras Čeliauskas Litovio dum jarcentoj prezentas nenian hipotezon pri tia ligo en siaj 144 paĝoj, vi trovos ke ĝi koncize prezentas la tutan historion de tiu eks-Soveta kaj baldaŭ estonta EU-membroŝtato.

La libro komenciĝas per komentoj pri la antikvaj popoloj, kiuj vivis ĉe la Balta Maro antaŭ 12 jarmiloj kaj finiĝas per detaloj pri la nuntempa politika situacio en Litovio. Preskaŭ triono de la libro estas dediĉita al la batalo de la litovoj por sendependeco dum la 20-a jarcento.

Simpatiantojn de la soveta reĝimo mi konsilus preterlasi tiun sekcion. La aŭtoro certe ne ekzamenas tiun periodon el la tradicia marksista vidpunkto kaj li evidente ne kredas ke la suferoj de ĝia popolo estas forgesindaj aŭ nemenciindaj.

La ceteraj paĝoj ekzamenas la litovan historion el politika kaj milita vidpunktoj koncentriĝante sur la agoj de reĝoj kaj estroj kaj prezentante la kulturan produktadon de Litovio nur supraĵe. La libro plenas je bildoj kaj desegnaĵoj kiuj permesas la tekston vivigi, kvankam mankas anekdotoj laŭ la herodota stilo. Tamen, oni povas trovi diversajn informojn kiuj fojfoje ŝajnas humuraj aŭ simple strangaj. Ekzemple, mi kredas ke la antaŭ- nelonge elektita estro de Kalifornio tremante legus ke ekstermantoj aperis en Litovio tuj post la 2-a mondmilito. Persone, mi ne komprenas kial la litova lingvo bezonas 258 sinonimojn de la vorto ĉevalo, sed tio eksplikus kial blanka ĉevalo aperas en la litova blazono! Ĝenerale, Litovio dum jarcentoj prezentas mallongan, faktoplenan version de la litova historio, kiu enkondukas la leganton al la konfliktoj kaj problemoj, kiuj turmentis Litovion kaj ĝiajn najbarojn dum multaj jarcentoj. La sola problemo estas ke la aŭtoro evitis uzi konjunkciojn inter frazoj kaj, en kelkaj okazoj, tio rezultigas sintaksan idiotismon.

Efthimios Mavrogeorgiadis

Čeliauskas, Petras. Litovio dum jarcentoj: Ilustrita

Publikigita ĉe
Svisa Esperanto-Societo informas n-ro 4/2005
Laŭ ia mezuro, la geografia centro de Eŭropo troviĝas norde de Vilno, do en Litovio. Ne nur tion ne scias la plimultaj eŭropanoj (ĉar kun Vilno konkurencas aliaj punktoj ambiciaj je la eŭropa centro), ankaŭ la nacia historio de Litovio estas grandparte nekonata al averaĝa civitano de Eŭropo, kaj nacilingvaj libroj kiuj rakontas tiun longan kaj interesan historion, kiu pasis grandparte en la ombro de la multe pli konata historio de Pollando, ege malmultas.

La esperantlingva libro Litovio dum jarcentoj de Petras Čeliauskas, multjara redaktoro de la gazeto 'Litova Stelo' kaj honora membro de UEA, aperis jam tri jarojn antaŭ la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, nome en 2002, en la litova eldonejo Varpas (Kaŭno). En konciza, sed trafa kaj bone strukturita maniero la aŭtoro resumas la historion de sia patrujo ekde la pratempoj, kiam la baltaj litovoj komencis loĝadi en tiu regiono, ĝis la reakiro de la ŝtata sendependeco fine de la 20a jarcento. La litovoj apartenas al la plej maljunaj popoloj en Eŭropo, kiuj parolas lingvon, kiu konservis arkaikajn formojn de la hindeŭropa pralingvo kaj tial estas ŝate uzata de lingvistoj por komparaj studoj.

La nomo Litovio menciiĝas en historiaj fontoj unuafoje en la jaro 1009. En la 13-15aj jarcentoj Litovio elstaris kiel grandpotenco en orienta Eŭropo, formante komunan ŝtaton kun la poloj. Legendecaj estas la litovaj regnestroj Mindaugas, Gediminas, Algirdas kaj Vytautas. Nur fine de la 14a jarcento Jogaila/Jagiełło pretis (formale) baptiĝi kaj kristanigi sian popolon, ĉar tio estis politike oportuna, kaj tial la litovoj restis la lasta pagana popolo en Eŭropo, ja ilia paralela paganeco eĉ pludaŭris du pliajn jarcentojn. Hodiaŭ, Litovio apartenas al la 'plej katolikaj' landoj de Eŭropo. En tiu epoko elkristaliĝis la unika litova simbiozo kun la pola kulturo, kies kulmino estis atingita en 1569 per la Lublina Unio, cementanta la komunan ŝtatecon. Ekde tiam samtempe estis enkondukita la falo de Litovio, ĉar unue la poloj kaj poliĝintaj nobeloj litovaj pli kaj pli dominis politike, socie kaj kulture la komunan ŝtaton, dum due la etnaj litovoj mem restis kondamnitaj ekzisti kiel simpluloj kaj kamparanoj sen politika influo, ekonomia prospero kaj kleriga subteno. Ilia lingvo estis abomenata de la polaj sinjoroj. Trie, la potenciĝantaj rusoj en orienta najbareco per ripeta atakado de la litova teritorio kontribuis al la ruinigo de la Litova Granda Duklando, kiu ampleksis ankaŭ partojn de Blankrusujo kaj Ukrainio kun etendiĝo ĝis la Nigra Maro. Tial, la rilatoj kun la najbaroj, precipe kun la poloj kaj rusoj, estas streĉitaj ĝis nun. La historie memorinda tranĉado aŭ disdivido de Pollando-Litovio en la jaroj 1772, 1793 kaj 1795 inter Rusujo, Prusujo kaj Austrujo finis samtempe ankaŭ la gloran epokon mezepokan de la litova ekzistado. Sekve, la litovoj devis elteni la sufokan jugon de la cara regado ĝis 1917/18. Fine de la 19a jarcento, la litovaj lingvo, skribo kaj lernejoj estis entute malpermesitaj. En 1918 Litovio proklamis sian ŝtatan sendependecon, sed ĉefurbo fariĝis Kaŭno, ne Vilno, pro tio ke inter la mondmilitoj la tradicia centro litova restis okupata de Pollando. Malgraŭ ŝtatrenverso en 1926 fare de la aŭtoritate reganta prezidento Antanas Smetona, Litovio sufiĉe prosperis ekonomie kaj kulture. La pluan sorton de Litovio decidis Hitler kaj Stalin en la sekreta aldona protokolo de la t.n. pakto inter Ribbentrop kaj Molotov en 1939, kiam Litovio estis liverita unue al Sovetunio (1940-41), sekve al nacisocialisma Germanio (1941-44), poste definitive al Sovetunio. La sovetan okupacion de sia lando kaŭze de la anekso far Moskvo Čeliauskas priskribas en nigraj koloroj. La litovoj, kiuj devis suferi plej diversajn reprezaliojn de malpermesoj ĝis deportado kaj fizika ekstermado far la stalinistoj, preskaŭ perdis siajn identecon kaj ekziston. Se en la 1980aj jaroj Gorbaĉov kaj liaj kunlaborantoj ne estus enkondukintaj la epokfarajn reformojn sub la slogano "rekonstruo, publikeco kaj nova pensado", verŝajne la komunisma imperio ekzistus ĝis hodiaŭ kaj Litovio daŭre estus parto de Sovetunio. Neniu povas vere scii tion.

Kun sia historio de Litovio Čeliauskas sendube vekas inter esperantistoj intereson pri sia lando, kiu travivis sorton zigzagan kaj tragikan. La ĝenerala tono de la skizo restas iom patriota, kun tradicie kontraŭpolaj kaj kontraŭrusaj akcentoj, ĉar la aŭtoro ellaboris la litovan nacian historion laŭ litova interpretado (bedaŭrinde mankas fontindikoj kaj bibliografio de la uzita literaturo). Tial ne estas mirinde, ke la libro estis malvolonte akceptita en Pollando. Jen kaj jen estas neglektitaj gravaj detaloj kiel ekzemple la mencio de la signifa rolo de la judoj (kaj karaimoj) en la Litova Granda Duklando (judoj rolis fakte ĝis en la 20an jarcenton). En koncerna ĉapitro ili ja estas resumitaj sub "eksterlandanoj", "metiistoj" k.s. vokitaj en la landon. Tamen alia subĉapitro traktas iom la kruelan genocidon kontraŭ la judoj dum la dua mondmilito, kiu trafis ankaŭ Litovion. Tiu ĉi ekzemplo montras, ke kiel la pola kaj rusa, ĉiukaze ankaŭ la juda temo restas tikla por la litova historiografio. La problemo de tiuspecaj historilibroj estas: la atingojn kaj suferojn de la propra popolo oni glorigas, dum pri la aferoj de aliaj oni pli malpli silentas kaj indiferentas. Analogajn ekzemplon oni konas ankaŭ el aliaj landoj. Se do oni volus vere utili al la scienceca perado de objektiva bildo pri la historio de Litovio, kiu estas multfaceta kaj kelkfoje iom nebula, precipe en la mezepoko, necesus konsideri la verkaĵojn lastatempe publikigitajn de diversaj historiistoj, kiuj science okupiĝas pri la temo. Sed por unua konatiĝo inter la esperantistaro kun la historio de Litovio la teksto de Čeliauskas taŭgas kaj sufiĉas.

La esperanta lingvaĵo de la libro estas flua, tamen stile kaj gramatike iom slavece influita kaŭze de la karakteriza uzo respektive maluzo de la difinita artikolo 'la' far litovoj (kiuj tamen ne estas slavoj), de la 'forgeso' de la persona pronomo (ekz. 'li') kaj de kelkfoje iom siaspeca frazkonstruo. La esperantigo de lokaj toponimoj estas modera kaj akceptebla, la enkonduko de nekutimaj esperantigitaj formoj interesa (kie eblas Čeliauskas referencas al PIV). Krome la libro estas riĉe ilustrita, sed bedaŭrinde multaj bildoj estas fuŝpresitaj. Cetere ankaŭ la bele eldonitaj gvidlibroj pri Vilno kaj Trakai, tradukitaj de Laimius Stražnickas kaj dankinde donacitaj al ĉiu vilna UK-aliĝinto, 'suferas' ekzakte je la samaj lingvaj 'problemoj' (aŭ fuŝoj) supre menciitaj. Tiu observo ree levas la demandon, ĉu en orienta Eŭropo, kie dominas slavoj kaj baltoj, oni uzas Esperanto-lingvaĵon iom diferencan de la uzado en 'okcidento', kie vivas precipe ĝermanoj kaj romanidoj. Rilate la uzon de la difinita artikolo L.L. Zamenhof mem esprimis sin tolerema, tamen lia modela lingvouzado estis ĉio alia ol slaveca.

Andreas Künzli

Litovio dum jarcentoj


Septembro 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzosep2016.html

Al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri tuteca kaj kontinua historio de nun ekzistantaj landoj mi rekomendas la libron, de mi legitan dum la septembra sumoo-2017.
De praktika vidpunkto la libro trafe taŭgas por sumoo: dum la 15 sumooaj tagoj eblas tralegi la tuton, po 8-10 paĝoj tage. La litertipo estas tre komforta por okuloj, preskaŭ ĉiu paĝo enhavas ilustraĵojn, kiuj signife reduktas la tekston. Do, la legoŝarĝo ne estas troa. Se ni menciis ilustraĵojn, rimarkindas, ke, bedaŭrinde, temas pri tre malbonaj nigra-blankaj fotoj - la sola por mi evident manko de la libro. Rapidan legadon helpas simpla kaj ĝusta lingvaĵo, klara pensesprimo - kaj absolute senriproĉa stilo por la ĝenro de la historia skizo.
La enhavo plene respondas al la titolo: ekde la deveno de la antikvaj baltoj antaŭ 4500 jaroj ni iras tra litova historio al la komenco de la dua jarmilo. Estinte en la 15-a jarcento laŭ areo la plej granda Eŭropa ŝtato, Litova Granda Duklando travivis multajn frakasiĝojn kaj rekunfandiĝojn, kaj en la fino de la 19-a jarcento Litovio tute malaperis de la mapoj, estinte inkludita de la kolosa Sovetia Imperio. Nur en la 20-a jarcento litovoj devis dufoje restarigi sian ŝtatanecon. Do, ne estas mirinde, ke eĉ nun multaj homoj en la mondo ne scias eĉ pri ekzisto de Litovio, des pli pri ties drama kaj heroa historio.
Necesas konfesi, ke ankaŭ antaŭnelongaj samlandanoj de litovianoj - la civitanoj de iama Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR) - ne multon scias pri Litovio. Persone min speciale interesis la periodo 1940-1990, ekde anekso kaj sovetigo de Litovio tra Hitlera okupacio kaj la dua soveta okupacio, ĝis la sendependiĝo de la Litova Respubliko. Des pli interese estas ekvidi tiun periodon per la okuloj de litova historiisto-esperantisto.
Kun danko dum la legado mi pensis pri Petras Ĉeliauskas - la multestimata aŭtoro de la libro. Malgraŭ sciencece senemocia tekstofluo, la leganto sentas la profundan amon de la rakontanto al sia Patrujo kaj vole-nevole rekaptas fieron de la aŭtoro pri la litova popolo, kies plej granda valoro estas la sendependeco kiel la sola kondiĉo por konservi sian nacian identecon.

Mirinda strigo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.