La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj
La originala verkaro de Lidia Zamenhof

  • Verkinto: Lidia Zamenhof
  • Ilustrinto: Julia Litvinova
  • Kontribuinto: Kompilis: Jean Amouroux, Zofia Banet-Fornalowa, Masayosi Higasida, Bernhard Westerhoff; Antaŭparolo: Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
  • Speco: movado, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €24.00
  • Eldonjaro: 2009
  • Formo: libro kudre bindita
  • Aliaj formoj/eldonoj: Kindle8 €12.61, ePub €12.61, PDF €12.61
  • Priskribo: La kompleta verkaro de Lidia Zamenhof.
    La vivon de Lidia Zamenhof, plej juna el la tri Zamenhof-infanoj, stampis la du mondmilitoj. La unuan ŝi travivis adoleske kaj dum la dua ŝi pereis koncentreje. Ŝiaj en tiu ĉi volumo kolektitaj artikoloj, paroladoj kaj fikciaj verkoj pentras unikan bildon de la periodo intermilita. Ili sumigas al granda, arda prediko por la esperantistojn savi kaj mobilizi. Ŝi volis ilin savi de la regantaj naziismo, rasismo kaj aliaj materiismaj ideologioj. Kaj ŝi sopiris vidi ilin fermenti la venon de paca kaj justa estonteco pri kiu revis ŝia patro kaj kiun profetis ŝia religio.
  • Paĝoj: 430
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Pezo: 460 g
  • ISBN: 978-90-77066-38-6
  • Recenzo:
    • De Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?
    • De Telemo (Francio): Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj de Lidia Zamenhof
    • Lidja Zamenhof apartenas al la idea, intelekta kaj kultura elito de la Esperanto-komunumo. Tiukaŭze tio kion ŝi postlasis devas esti alproprigita kaj konsistigi gravan parton de ĝia kulturo ... Publikigon por la unua fojo kaj en unu volumo de la kolektitaj artikoloj, paroladoj, leteroj kaj kelkaj aliaj dokumentoj plume de Lidja Zamenhof, ankaŭ kelkaj artikoloj pri ŝi, oni devas konsideri grava paso, ebliganta ne nur al la esplorantoj de la historio kaj kulturo de la Movado, sed entute al la esperantistaro konatigon kun la postlasaĵo de Lidja, avana kultur-kreintino. (Zofia Banet-Fornalowa)
    • ... kliniĝante sur la vivo, sur la agado de Lidia, mi miris fronte al la pura idealismo kiu estis la ŝia. Esperanto, ne nur la lingvo, sed ĉefe ĝia Interna Ideo, kompletigata de la bahaisma Kredo, plenigis la vivon de Lidia ..., kiu dediĉis sian vivon al la estontaj pli lumaj tagoj de la homaro. (Louis C. Zaleski-Zamenhof)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?


2010/01, p. 16

Se fotojn oni vidas pri Lidia Zamenhof, ĝene povas malhelpi nin bone rigardi la tiama modo: virinon ni vidas en ege eksmodaj vestaĵoj – kiuj ja supozeble estis tre laŭmodaj tiutempe. Ĉar se io certas, tiam ja, ke Lidia Zamenhof staris firme en sia propra epoko; ŝi ne estis „eksmoda”. Ŝi vidis la minacojn, sed ŝi ankaŭ vidis multajn eblojn por strebi al bono. Ŝi vivis en fido al Dio, kies signojn kaj mesaĝojn ŝi kredis trovi en la revelacioj de Bahaismo.

La volumo estas kompilaĵo de ĉiuj ĉi-momente konataj originalaj tekstoj de la plej juna filino de L. L. Zamenhof: eseoj, artikoloj, paroladoj en kunvenoj kaj antaŭ radiomikrofonoj, kaj rakontoj. En la dua parto troviĝas la retrovitaj leteroj.

Leteroj kaj recenzoj

Jam en 1980 – same en Antverpeno, sed ĉe TK/Stafeto – aperis de Isaj Dratwer la kompilaĵo Lidja Zamenhof; vivo kaj agado. En ĝi krom mallonga enkonduko kaj kelkaj fotoj la ĉefan rolon havas pluraj leteroj – fotokopie kaj preslitere. Siatempe mi recenzis ĝin. Laŭ mia memoro: iom strange estas, ke la erara redono Contona (p. 32 ĉe Dratwer) de la manskribita bontona (p. 33 samlibre – oni do mislegis ŝajne la minusklan b kiel majusklan C), pri kiu siatempe mi atentigis, ne estas ĝustigita. Oni bonvolu do en p. 302 de la presita verko ĝustigi tion en la antaŭlasta linio.

La leteroj, kiuj restas de Lidia, ĉefe temas pri renkontiĝoj kun konatoj, pri Ĉe-kursoj, kiujn ŝi donis, pri prelegoj en bahaaj kunvenoj ktp. Estas bone konservi tiujn atestaĵojn de ŝia vivo – eĉ se enhave fojfoje ili estas sufiĉe simplaj.

En la nuna libro kelkfoje okazis bedaŭrinda komputila ŝovo de linioj al sekva paĝo. La unuaj du linioj de p. 323 troviĝas tute sube je p. 322; la 3 lastaj linioj de p. 325 troveblas je p. 326 supre.

Pli interesa supozeble por la ĝenerala publiko estas la unua parto de la libro – paĝoj 29-297. Jen ŝi donas tute modelan recenzon – p. 84-92 – pri Sinjoro Tadeo, p. 174-183 pri Plena Gramatiko de Kalocsay-Waringhien; jen kortuŝas nin tute senpretenda memoraĵo pri rompita paperpremilo el la gepatra domo – p. 105-106; jen trafas la priskriboj pri kreskantaj zorgoj pri la malproksima patrujo Pollando – p. 121-123: „kapti la eĥojn el fora Polujo”; jen estas klara pledo kontraŭ tro da neologismoj, pledo por multaj tre rekonebla ankoraŭ – p. 124-125. En pluraj tekstoj oni kvazaŭ travidas la animon mem, kiun nutras la bahaa fido: sur p. 161, ekzemple, ŝi provas klarigi, ke laŭ ŝia kompreno vere konkrete ekzistanta malbono tutsimple ne ekzistas: ekzistas nur „manko de bono” (la saman doktrinon oni konas ĉe Aŭgusteno). Kelkfoje ŝi regalas nin per ŝajne simpla fabelo – pri Hom’ kaj lia ombro – p. 242-246.

Viva junulino

Kiel ajn oni aliras ĉi tiun libron, ĉu kiel historiisto, kiu deziras plireliefigi la historion de la leginda libro de Wendy Heller – Lidia, la vivo de la Lidia Zamenhof; filino de Esperanto, ĉu kiel simpla esperantisto scivola pri tiu filino de Zamenhof, ĉu kiel interesito pri la frua bahaa historio – kiel ajn: ĉi libro montras ege vivan junulinon, kiu vidis la kreskantajn minacojn de naziismo kaj milita perforto, kiu samtempe plu fidis je pozitivaj fortoj – fortoj de Dio kaj fortoj de homa fidelo – kaj kiu ĝis sia morto plu strebis al la bono. Tamen, kiam fine ŝi reiras hejmen meze de la minacoj, oni tamen emas demandi sin, ĉu iel ankaŭ ŝi eble estis iom naiva, ne povante kredi je tioma malbono de naziismo. Sed mi kredas, ke tiun subtaksadon de la malbonaj fortoj povus fari preskaŭ ĉiu.

Lidia poluris sian lingvuzadon ĝis alta nivelo. Estas bone kompreneble, ke dumlonge ŝi estis kvazaŭ unika reprezentantino de Esperanto, kiel vojaĝanta instruistino, kiu logis amasojn al siaj kursoj.

Dankon al la kompilintoj por la konservado de ĉi memoroj!

Gerrit Berveling

Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj de Lidia Zamenhof


Julio 2021
Legu kaj relegu tiujn tekstojn de Lidia Zamenhof!
Tiu originala verkaro staru en ĉiu biblioteko de ĉiu esperantisto... kaj ĝi estu regule legata. Tiu verkaro estas vojaĝo en la menso kaj koro de Lidia Zamenhof. La leganto tie konatiĝas kun ŝiaj pensmanieroj, ŝia idealismo, ŝiaj streboj kaj bataloj kaj eĉ kun kelkaj ŝiaj sonĝoj. Diversaj tekstoj estas tre kortuŝaj kiel la teksto pri la patra skribmaŝino "Ni laboru kaj esperu", la teksto pri ŝia travivaĵo la 14an de aprilo kaj multaj aliaj.
Leginte la verkaron, mi sentis min tre dankema pro ŝia eksterordinara laboro kiel intruistino laŭ la Ĉe-metodo kaj specife en Francio, kaj pro ŝia multfaceta agado. Lidia multe tro frue mortis pro abomeninda kaj malhoma ideologio. Ankoraŭ nun, post la legado, mi konsterniĝas. Ŝi spertis teruran destinon pro sinsekvo de malbonaj cirkonstancoj. Nekredeble! Neimageble!
La naskiĝo de Ludwik Lejzer Zamenhof estis mirakla evento por nia homaro. Mi opinias, ke ankaŭ la naskiĝo de Lidia Zamenhof estis eksterordinara miraklo, kaj granda donaco por la homaro.
Nuntempe en julio 2021 komenciĝas la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto. Certe Lidia estus tre feliĉa partopreni! Ŝia tro mallonga sed intensa vivo kaj agado por la homaro estu por ni ĉiuj gvidilo "por ke la venontaj tagoj de la homaro estu lumaj".
La fama franca sociologo Edgar Morin en sia intervjuo okaze de sia 100a naskiĝdatreveno la 8an de julio 2021, diris: "Mi venis tro frue en mondo ankoraŭ ne naskiĝinta". Lidia venis eĉ multe pli tro frue, kaj nun en 2021 la mondo ankoraŭ ne pretas por baldaŭa naskiĝo!
Estas "Nia Misio" (titolo de teksto de Lidia) al ni samideanoj labori por ke nia ununura mondo finfine naskiĝu, por ke la idealismo de L. L. Zamenhof, t.e. la homaranismo, la interna ideo de la lingvo Esperanto, finfine realiĝu.

Telemo (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.