La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La lupo sur Kapitolo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Grava servo, imponaj tekstoj


retpaĝo

Stellan Engholm estas konata kiel originala Esperanta romanisto, tradukinto de pluraj verkoj kaj eldoninto de Malgranda Revuo en 1943-52. Krome li verkis kelkajn novelojn, kiuj aperis en revuoj de 1932 ĝis 1958. Du noveloj, Maljunulo migras kaj Venĝo, aperis libroforme en 1943.

Herbert Mayer kolektis liajn novelojn kaj en 1997 eldonis ilin en volumo ĉe IEM, kio signifas gravan servon al la nuntempaj literaturamantoj Esperantaj. Legante la naŭ novelojn, mi eĉ bedaŭras, ke Engholm ne pli multe dediĉis sian talenton al tiu ĝenro, ĉar temas plejparte pri tre imponaj tekstoj.

La enkonduka titola noveleto estas unupaĝa, tre koncentrita teksto, kiu en amara tono kaj distilita lingvaĵo prezentas al ni la senesperan sorton de lupo katenita kiel simbolo de la urbo Romo. "Granda estas la ŝarĝo sur malgranda mizera lupo, kiu portas la pezon de epokoj, de la paŝtistaj kabanoj sur Palatino ĝis la mondregno de Pax Romana" (p. 7). Ĉi simbola novelo aperis en 1958, du jarojn antaŭ la morto de Engholm.

La plej multaj el la noveloj havas filozofian bazon kaj traktas demandojn pri esenco aŭ moralo de homeco. En Silenta Fredriko la ĉefa temo estas la homa libereco, kaj en kio ĝi konsistas. "Kiam mi estis infano, la sencela vagado sufiĉis por mi, kaj en tio estis libereco sufiĉe. Sed nun mi bezonas sencon kaj celon, kaj en tio estas libereco" (p. 25), cerbumas Fredrik post duona tago, kiam li forestis de sia laboro por gustumi liberecon.

En Stult-Kuraĝa el 1934 temas pri la baza senco de la vivo. Ĝi prezentas viron, kiu kredis trovi tiun, sed kiam li - reale aŭ sonĝe - venas en la ĉielon, nenio tie estas laŭ lia atendo. Ĉi tie la aŭtoro trovis samtempe humuran kaj pensigan formon por diskuti la vivon.

La branĉetoj estas alegoria fabelo pri la vivo, verkita en leĝera kaj naiveca tono. Nova balailo el betulaj branĉetoj sopiras je la printempa ekfoliado, sed klarigas al ĝi fosilo: "La senco de nia vivo estas esti utilaj, ripozi kaj denove esti utilaj. Ĉu la vivo povas havi alian sencon?" (p. 39-40)

La Fajrofesto rakontas okazaĵon tre konatan al multaj svedoj. Temas pri milito inter infanoj kaj junuloj kun la celo prirabi unu la alian je brulligno por la plej impona printempa fajro. El tiu realisma kaj preskaŭ folklora temo Engholm kreis idean novelon pri la amara gusto de perdita konkordo, eĉ ĉe la venkintoj. "Ni sentis same kiel li, kaj por kaŝi, ke ankaŭ ni estas ploremaj, ni faris same kiel li: malfiere iris for en la mallumon kaj lasis la fajron por bruli laŭ propra plaĉo" (p. 14).

Ĉiuj noveloj, krom la fabeleca La branĉetoj, estas verkitaj en realisma stilo - eĉ Stult-Kuraĝa, kiu okazas parte en la ĉielo. Kaj ĉiuj noveloj estas tre sukcesaj, bonaj artaĵoj, krom la plej frue verkita. Tiu estas Festo el 1932, kaj ĝi aperas plej multe kiel skizo aŭ provo, kie la aŭtoro prilaboras temojn, kiujn oni rekonas en postaj verkoj. La novelo rakontas pri maljunulo, kies infanoj formigris de li, sed revenas vizite dum Kristnasko. Ĝi tamen ne havas kompletan formon, sed ŝajnas nur komenco de io pli ampleksa.

La plej gravaj eroj de la aro tamen estas la du finaj noveloj, kiuj aperis libroforme en 1943. Plej imponas Maljunulo migras. Ĝi estas bonega portreto psikologia de maljuna viro. La novelo estas trafa, homeca, plena de klarvido kaj komprenemo. Krome ĝi donas riĉan kaj profundan mediopriskribon el kampara Svedio. La novelo estas verkita en tria persono, "li-formo", sed senescepte konservas la perspektivon de la maljunulo.

Dume vagas ankaŭ liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas la kaŭzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed jen li vekiĝas el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejzaĝon ĉirkaŭ si kaj demandas sin, kial li tie ĉi iras. Poste li rekonsciiĝas, memoras la virinojn kaj la filon. (p. 55)

Plej longa kaj eble plej grava el la naŭ noveloj estas Venĝo. Ĝi estas filozofia kaj morala novelo en realisma mantelo. Ĉi tie Engholm traktas homan malicon, ĝian kaŭzon kaj celon, kaj la sencon de venĝo - por la venĝanto, por la persono al kiu li venĝas, kaj por la ceteraj homoj. "Kian sencon havus tio?" (p. 73) demandas sin la ĉefrolanto, pensante pri eventuala venĝo pro antaŭlongaj malicaĵoj. Kaj malgraŭ liaj finaj vortoj: "Ne, ne, tio ne havas sencon" (p. 81), tamen la novelo havas nedeciditan finon. La aŭtoro havas la kuraĝon lasi al la leganto mem juĝi, kaj ne multe trudas al ni la ĝustan respondon. Se konsideri, ke la novelo aperis en 1943, tio estas fino kiu rivelas ion pri la sendependeco de Stellan Engholm.

La novelo Venĝo tamen havas ankaŭ malfortajn flankojn, kiujn mi rekonas de aliaj verkoj, precipe de la Torento-trilogio. Teknika malglataĵo troveblas en la maniero rakonti. La novelo havas unu ĉefan tempo-planon, kaj krome necesas sciigi kio okazis antaŭ ses jaroj. Tion la aŭtoro faras parte per dialogo inter restinta patrino kaj ŝia filo, formigrinta kaj nun revenanta vizite. Tio estus bonega metodo, tamen ilia dialoga rememorado ne aperas realisma, ĉar efektive ĝi ja estas informado al la leganto. Alia, pli grava problemo estas, ke la homoj ne nur agas kaj parolas, sed krome filozofie motivas kaj diskutas la sencon de siaj agoj. Ambaŭ tiuj problemoj fontas el la sinteno de Engholm al la realismo. Li efektive ne estis realisto, sed filozofia verkisto kiu uzis realisman formon. En ordo, sed pro tio li kredis, ke li povas rezigni la realismon, kiam ĝi ne konvenis al lia celo, ekzemple en la traktado de moralaj dilemoj.

Kiel evidentas el la supre diritaj vortoj, aldona temo de Venĝo estas la situacio de tiu, kiu formigris kaj poste revenas. "Li fariĝis homo sen hejmloko. En la ĉefurbo li ĉiam pensis pri sia naskiĝloko kiel pri sia vera hejmo, egale ĉu li tie loĝos aŭ ne. La reveno detruis tiun imagon" (p. 72). Tiun senton de fremdeco ĉiuloke, ĉiumedie, Stellan Engholm evidente bone konis. Klare, ĝi rekoneblas ankaŭ de multaj legantoj. Pro tiu kaj multaj aliaj detaloj, la noveloj ŝajnas pli legindaj kaj ĝueblaj de nuntempuloj, ol liaj romanoj.

Pri la stilo kaj lingvaĵo de la noveloj sufiĉus diri unu vorton, kiu signifas la plej altan gradon de rekomendo: Ili estas Engholmaj!

Sten Johansson

Recenzo: La lupo sur Kapitolo


esperanto-usa.org/en/node/705

Mi unue renkontis ne la verkiston sed la tradukiston Stellan Engholm tre frue en mia esperantisteco, kiam mi aĉetis, legis, kaj raviĝis de lia traduko de Gösta Berling de Nobelpremiito Selma Lagerlöf. Jarojn poste oni informis min, ke li ankaŭ tradukis, en la daŭro de nur 20 tagoj, la tutan manuskripton de Per balono al la poluso pri la Andrée-ekspedicio tial, ke ĝi povu aperi en Esperanto ĉe la eldonisto samtempe kun versioj en ok aliaj lingvoj. Sed inter esperantistoj li estas pli bone memorata unue pro siaj originalaj romanetoj pri la vilaĝo Torento (Al Torento, Infanoj en Torento, Junuloj en Torento, Vivo vokas) kaj pro la plenvalora romano Homoj sur tero. (1)

I first met not the author but the translator Stellan Engholm very early in my Esperanto-speaking career, when I bought, read and was enchanted by his translation of Nobel Laureate Selma Lagerlöf's Gösta Berlings Saga. Years later I was told that he was also the translator, in only 20 days, of the entire manuscript of By Balloon to the Pole, about the Andrée Expedition, so that it could appear in Esperanto from the publisher simultaneously with versions in eight other languages. But among Esperanto speakers he is better remembered primarily for his original novellas about the village of Torento (Al Torento, Infanoj en Torento, Junuloj en Torento, Vivo vokas) and for his complete novel Homoj sur tero. (1)

Cxi tiu libro prezentas al ni naŭ liajn originalajn novelojn, verkitajn en bonegstila kaj relative facile legebla Esperanto inter la jaroj 1932 kaj 1958, kiam aperis lia fina verkaĵo antaŭ lia morto (la titola noveleto).

This book gives us nine of his original short stories, written in Esperanto that is of excellent style and relatively easily readable. Stories date from the years between 1932 and 1958, when his last work before his death appeared (the title vignette).

"La lupo sur Kapitolo", dupaĝa, priskribas enkaĝigitan lupon en la koro de urbo, kiun fondis knabo kies patrino mem estis lupo (Romulus). "La fajrofesto" traktas la komencon de la printempo en Svedio kaj rivalecon inter du grupoj de gejunuloj. En "Silenta Fredriko" sveda taglaboristo provas liberigi sin de la ĉiutagaj rutinaĵoj kaj tuj ekkomprenas, ke li ne scias, kio estas vera libereco. "Stult-kuraĝa" levas la demandon: kia estas la postmorta ĉielo, kiel atingi ĝin, kion oni trovos tie. En "Knabo kaj birdo" juna knabo sagpafas birdon kaj tiam provas reflegi ĝin al bona sano. "La branĉetoj", kiu tekstas kiel pastiĉo de Hans Christian Andersen, rakontas la vivon kaj morton de kelkaj branĉetoj detonditaj de siaj plantaĵoj por "utili", t.e. servi kiel neĝobalailo. En "Festo", kiu reportas nin al la amata de Engholm vilaĝo Torento, maljuna viro ne tute komforte bonvenigas al sia hejmo la gefilojn, bogefilojn kaj genepojn por la kristnaska sezono. En "Maljunulo migras", alia maljuna viro, mistraktite de la edzino kaj bofratino, decidas eskapi de sia hejmo kaj promeni 240 kilometrojn al Stokholmo por serĉi helpon ĉe sia filo; tro baldaŭ li eltrovas, ke 76-jarulo ne estas tiel elasta kiel 26-jarulo iam estis. "Venĝo" revenigas sukcesa domkonstruisto al sia hejma distrikto por viziti sian patrinon — kaj por renkonti bienan administranton kiu malbone traktis lin dum lia junaĝo, kaj lerni, ke venĝo ne ĉiam estas bongusta.

"La lupo sur Kapitolo" (The Wolf on the Capitoline), two pages long, describes a caged wolf in the heart of a city that was founded by a boy whose mother was herself a wolf (Romulus). "La fajrofesto" (The Fire Celebration) treats of the beginning of spring in Sweden and a rivalry between two groups of young people. in "Silenta Fredriko" (Silent Frederick) a Swedish day-worker tries to liberate himself from the daily routines and immediately learns that he does not know what real freedom is. "Stult-kuraĝa" (Stupid-Brave) raises the question: what is Heaven like, how can you get there, what will you find there. in "Knabo kaj birdo" (A Boy and a Bird) a young boy shoots a bird with an arrow and then tries to nurse it back to health. "La branĉetoj" (The Branches), which reads like a Hans Christian Andersen pastiche, tells of the life and death of a few branches cut off of their plants to "be useful", i.e. serve as a snow broom. In "Festo" (Festival), which carries us back to Engholm's beloved village of Torento, an old man with some discomfort welcomes his children, their spouses and their children to his home for the Christmas season. In "Maljunulo migras" (An Old Man Travels), another old man, mistreated by his wife and sister-in-law, decides to escape from his home and walk 240 kilometers to Stockholm to seek help from his son; too soon he discovers that a 76-year-old is not as elastic as a 26-year-old once was. "Venĝo" (Vengeance) brings back a successful home-builder to his home district to visit his mother -- and to meet an estate administrator who treated him badly in his youth, and to learn that vengeance doesn't always have a good taste.

La libron finas tri artikoloj pri Engholm. El Literatura Mondo en la jaro 1932 Jean Forge priskribas viziton al la hejmo de la verkisto Engholm kaj lia edzino. Kaj el la paĝoj de La Espero de la jaro 1960 Ernfrid Malmgren kaj Ferenc Szilágyi proponas eŭlogiojn pri la ĵus forpasinta verkisto.

The book finishes with three articles about Engholm. From Literatura Mondo in the year 1932 Jean Forge describes a visit to the home of author Engholm and his wife. And from the pages of La Espero of the year 1960 Ernfrid Malmgren and Ferenc Szilágyi offer eulogies about the author who has just passed away.

Plezure legebla libro.

A book that can be read with pleasure.

(1) Oni povas legi mallongan artikolon pri Engholm kaj liaj verkaĵoj ĉi tie.

(1) You can read a short article about Engholm and his works here.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.