La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lingvo kaj popolo
Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lingvo kaj popolo


2007. №3 (149)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-tonkin.htm
Kiam oni parolas pri Esperanto al eksteruloj, ni ofte kaŝas kio ni estas: ni prezentas ofte ion pli ol ni estas, kaj aliflanke ion malpli. Ni iom pufigas la nombron de parolantoj kaj de rekonoj, la kvalitojn de niaj ĉefoj ekster la Esperanto-medio, ni iom indulgas al kelkaj mitoj ripetiĝantaj de generacio al generacio, ne surprenante la penon historie kaj objektive kontroli ilin. Aliflanke ni preferas silenti pri kelkaj el niaj malsukcesoj, pri la fakto ke multaj niaj institucioj apenaŭ plenumas onon de siaj celoj, ke multaj aktivadoj estas nur surpaperaj, ke multaj klopodoj estis malsukcesaj ĉar mankis al ni ideoj, strategio, taktiko: ni ja estas amatoroj-volontuloj. Nia “movado” estas plejofte senmova, kaj eĉ la vorto “movado” estis ekzilita el la subtitolo de Heroldo, kie ĝi pompis dum pluraj jardekoj. Kio do estas ni esperantistoj? Ni estas popolo kunigita per nur unu elemento, fortika ligilo pro sia graveco, sed aliaspekte malfortika pro sia ununureco: la lingvo.
Trovi tiun feblan trajton kunigantan lingvon kaj popolon, kiu tamen rezistas de 120 jaroj ne ĉiam estas facile: decentraj fortoj nin disigas, alcentraj fortoj nin rekunigas. Humphrey Tonkin estas bona observanto dum jam pli ol duona jarcento: li travivis kiel atestanto la malfermiĝon de TEJO al la orienteŭropa vento (dum la 17a IJK, de li kunorganizita en 1961, estis subskribita la “Interkonsento de Wokingham”); li protagonistis en la konfliktoplena amo inter TEJO kaj UEA; filo kaj patrino ofte kverelas, disiĝas, sin insultas reciproke (“Ŭa, ŭa, UEA!”), sed restas intime ligitaj. Kaj post la necesa generacia ŝanĝo ŝuldita al la Sesdekoka, sed alveninta al nia mondo kun plurjara histerezo, Tonkin alprenis la postenon de plej alta ĉefo de tiu popolo; kaj, ni diru sincere, el la postaj prezidantoj de UEA, sendube siavice meritplenaj, neniu taŭgis kiom li. La rilatoj de Tonkin kun Ivo Lapenna estis tiu de filo al patro, patro kontestata, sed spurata kaj superata: Tonkin estas universitata profesoro, eĉ rektoro, akademiano, denaska parolanto de la lingvo plej firmiĝinta en la mondo, literaturisto, oratoro, docento, preleganto, vojaĝanto, organizanto: li do estas escepte bona gvidanto por nin konduki lernocele tra la meandroj de nia esperantista vivo. Recenzo entute ne necesus: por vino bona, ŝildo ne bezona.

Lia verko Lingvo kaj popolo, kun subtitolo “Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado”, originas kiel prelegaro por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. La prelegoj ne estis persone prezentitaj pro lastmomenta malhelpo, sed estis aŭdigataj per disko, kun eblo por la studentoj altelefoni la malĉeestan preleganton. Tiu origino estas unuflanke ĝia atuto: didaktike klaraj subdividoj de la temo, esencaj elementoj sen fatraso, science dokumentitaj asertoj, rapidaj aludoj por publiko atenta, jam lingve sperta kaj movade duonsperta. Aliflanke tiu origino estas ankaŭ malatuto: se la persona pronomo “mi” taŭge impetas elokvente fare de profesoro malantaŭ katedro kaj antaŭ publiko, kiu ja vidas la personon, vidas liajn gestojn kaj mienon kaj partoprenas en lia streĉo komuniki, tiu “mi” invadas la skribitajn paĝojn iom tro sturme. Tonkin raportas pri siaj streĉoj, tiel ke ofte la eventoj ŝajnas personaj, kaj sukceso aŭ malestas atribuata pli multe al unuopuloj ol al la popolo mem. La verko estas ege instrua por la publiko al kiu ĝi estis origine destinita; certe ĝi povus prezenti nian popolon ankaŭ al la eksteruloj, kaj tradukado al naciaj lingvoj estus ege dezirinda. Tamen en ĉi okazo necesus plurloke adaptoj: multaj mencioj estas klare (kaj prave) direktitaj nur al la interna publiko.

La verko dividiĝas laŭ ok ĉapitroj; al UEA estas dediĉita unu tuta el ili, plus pluraj aliaj paĝoj dise en la aliaj ĉapitroj. Diskutinde estas, ĉu efektive UEA estas tiel preskaŭ ekskluziva centra motoro: ekzistas amaso da aliaj organizaĵ(et)oj kiuj sume levas la prestiĝon de Esperanto kaj tamen ne estas ligitaj al UEA kaj flegas aliajn mediojn: IKUE, la PEN-klubo, Esperanto Radikala Asocio, Oomoto eĉ ne estas menciitaj, kaj AIS San Marino aperas nur en rilatoj kun la Internacia Kongresa Universitato, malgraŭ ke tiu kongresa partopreno estas nur eta ero (kaj ne ĉiam la plej sukcesa) de la vasta agado de AIS. Kaj tamen tra tiuj strukturoj, kaj ekzistas multaj aliaj, venas al la lingvo ne sensignifa nombro da personoj. Ili ne fariĝos movadanoj, sed ili ja konsistigos parton de la popolo kaj kontribuos al la ekstera aspekto de la lingvokomunumo. Ni volonte sekvas la aŭtoron en la plena agnosko, ke UEA estas la ĉefa strukturo, la skeleto, sed la lingvon praktikas kaj evoluigas ankaŭ multaj aliaj instancoj paralele al UEA. Ekzemple, sur la kultura kampo aliaj eldonejoj estas multe pli produktivaj, kaj UEA eĉ ne celas konkurenci; se veras, ke UEA subtenas la libromerkaton per sia konstanta mendo de preskaŭ ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj kaj alvenas per sia gazeto al certe pli ol dekmilo da legantoj (dekoble ol la aliaj plej disvastiĝintaj gazetoj), estas ankaŭ vere, ke pluraj aliaj libroservoj, unuope pli etskale, sed kune pli grandskale, ludas siavice konsiderindan rolon por krei kaj disvastigi la Esperantan kulturon.

Tonkin tuŝas la eternan demandon: kiom da esperantistoj ekzistas? Sagace, li ne respondas, sed proponas aliajn demandojn: kio estas esperantisto? Ĉu kotizpaganto, kursfininto, diplomakirinto? Ĉu utiliganto de la Pasporta Servo aŭ detempaltempa leganto de iu gazeto hazarde trovita? Ĉu aktiva movadano aŭ trareta babilulo? Ĉi tiu nerespondo estas tute saĝa kaj scienca sinteno, kiu krizigas ĉiujn tiaspecajn statistikojn ankaŭ pri la aliaj lingvoj. Tamen, ne ricevante respondon al tiu baza demando, la leganto riskas senti sin iom mistifikita., ĉar eĉ ne proksimuman takson li ricevas laŭ la diversaj niveloj de lingvokono. Ja, esperantistoj ne havas ŝtaton kiu statistikas, kaj eĉ kie ŝtatoj statistikas pri lingvoj, tiuj rezultoj havas vastan gamon de nekredindeco. Sed ni bezonas kredi ion, eĉ nombrojn nekredindajn, kiam aliajn nombrojn ni ne havas.

Kvankam polemiko estas, kaj ĉiam estis, esenco en la idealismaj kaj pacemaj movadoj, laŭ mia modesta opinio en la verko oni tro evidentigas konfliktojn kompare al konkordoj, kaj laŭdojn apudas ĉiam kelkaj “sed”-oj. Ja veras, ke Heroldo ludas, nun same kiel ĉiam antaŭe, opozician rolon rilate al UEA, sed entute estus preferinde evidentigi la kunfluojn ol la diverĝojn. Eble la recenzanto pekas je neobjektiveco, sed aliflanke la konfliktoj estas videblaj nur de interne: la ekstera mondo entute ne perceptas ĉu ene de la Akademio estas malsamaj opinioj (kiel en ĉiuj akademioj) aŭ ene de estraro konfrontiĝas eĉ akre diversaj strategioj (kiel en ĉiuj estraroj). La subtitolon “Aktualaj problemoj” mi estus aliiginta al “Aktualaj celoj kaj agadoj”.

Ofte Tonkin, ekzamenante nesukcesintan aŭ nur parte sukcesintan agadon, konkludas per “ni devus agi pli”; mi estus preferinta konkludon per “ni devus ĉesi (agi tiel kaj male agi alimaniere)”. Ja, la granda ŝanĝiĝo de la komunikado ŝanĝis (kaj ŝancelis) ankaŭ niajn celojn: se antaŭe ni celis al komunikado, nun ni celas al egalrajteco je komunikado kaj sekve al faciligo de la homaj rilatoj ĝenerale. Tre skrupule kaj precize Tonkin ilustras la redifinon de nia celaro: kaj efektive la nunaj celoj, kompare kun la praaj de la tempoj de la UEA-fondo, estas pli entuziasmigaj. Tamen ĉiam rolas, iom obsede, komparo kun UEA: la celoj de la komunumo ne nepre kongruas kun tiu de (sia plej granda) asocio. Almenaŭ, ne ĉiam la ordo de graveco de celoj, se entute oni volas vidi tion en statuto, kongruas. La UEA-lorno plene kontentigas la centran vidon, sed aberacias ĉe la lensorando.

Impona kolekto de bibliografiaj referencoj estas alia atuto de la verko. Ĉiuj mencioj kaj citoj havas sian respondan fonton librofine. Granda helpo al la informanto pri Esperanto, granda helpo al memlernado de la priinforma strategio. Krome, apendice aperas tri gravaj dokumentoj: la Deklaracio de Tyresö (1969), la Manifesto de Raŭmo (1980) kaj la Manifesto de Prago (1996). Ĉi tiuj dokumentoj fiksas la ritmon de la evoluo de celoj kaj metodoj: do bone, ke ili estas kolektitaj kaj abunde komentariitaj en la libro.

Verko priskriba, do, sed ankaŭ preskriba; verko paĝonombre modesta, sed sugesta; verko impeta, kaj eble profeta. Ĝi plenrajte povus aparteni al serio “Ni lernu per la eraroj”, samkiel al serio “Obstine antaŭen, la nepoj nin benos”. Tonkin estas optimisto kaj rigardas kun espero al la estonto: malgraŭ diverĝoj kaj konfliktoj, la Esperanta popolo estas tamen pli bona ol la cetera ĉirkaŭa mondo, kaj povas plibonigi ĝin: “La nova sento restas ĉiam nova” estas la lastaj vortoj de la libro, plene prikonsentindaj.

Carlo Minnaja

Por pli bone kompreni nian movadon


decembro 2006, p. 252-3
Por la aǔtoro Humphrey Tonkin, kiu estas konsiderata kiel „la plej elstara gvidanto de la Esperanto-movado de la lastaj jardekoj“ (dorsa kovrilo), Esperanto signifas lingvan revolucion, sed la metodoj de la Esperanto-movado disvastigi tiun lingvon apenaǔ montriĝas revoluciaj. La artikoloj de la fama brita-usona esperantisto, publikigitaj en la libro Lingvo kaj Popolo, kiuj estas la skriba formo de prelegserio, kiu devintus okazi kadre de la postdiploma programo de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, mem ne celas esti revoluciaj, sed klarigaj, informaj kaj diskut-instigaj. Ĉiuj el la ok aparte legindaj ĉapitroj estas dediĉitaj al alia prioritata temo, kaj ĉiu ĉapitro starigas amason da konsideroj, asertoj, tezoj, demandoj kaj meditoj pri pasinteco, aktuala periodo kaj estonteco de la Esperanto-movado, de UEA kaj de la esperantismo. La aǔtoro referencas al propraj kaj fremdaj artikoloj, kies bibliografion oni trovas fine de la volumeto.
Ĉar en la historio de la Esperanto-movado ĝiaj komunumanoj ofte debatis kaj kverelis pri la adekvataj organizaj formoj kaj ne certis, ĉu ili fondu organizaĵon aǔ prefere agu ekster ajna organiza kadro, Tonkin atentigas en la unua ĉapitro pri la lingvo kaj ĝia rolo: idearo kaj ideologio, ke necesas sin demandi pri la dezirinda identeco: ĉu do ni estas – aǔ estu – movado, lingvokumunumo, popolo aǔ civito, diasporo aǔ ĉu (novtipa) kulturo ? Do la esperantistan socion oni povas koncepti laǔ diversaj manieroj, depende de la valoroj atribuataj al ĝi, kaj oni povas vidi ĝin tra pli ol unu prismo. La motivoj por esperantisteco povas tre varii, same la karaktero de la Esperanto-movado en la plej diversaj landoj.
La konkludo, ke ju pli efika Esperanto fariĝas, des malpli urĝa estas la bezono disvastigi ĝin, certe estas paradoksa kaj malagrabla vero por la esperantistaro, kiun necesas digesti kaj al kiu oni devas adekvate reagi: Ne per unuiĝo en negativa opinio rilate la lingvan problemon en la mondo kaj la eksteran publikon, ĉar la ĉirkaǔanta ekstera socio tiel malestime konsideras nian lingvoprojekton, sed per pozitiva aliro al tiu lingva realeco, eĉ se la usonangla lingvo dominas. En la dua ĉapitro pri lingva politiko interna kaj ekstera Tonkin lamentas pri la malkapablo de la Esperanto-movado kongruigi la du sferojn de la interna kaj ekstera politiko.
En la tria, teoria ĉapitro pri kio estas lingvopolitiko? Tonkin atentigas, ke lingvoplanado ne estas afero nur de registaroj, sed ankaǔ de neregistaraj organizaĵoj. Sekve UEA okupu la adekvatan lokon en tiu diskutado, kondiĉe ke la diversaj difinoj kaj aspektoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado estas korekte aplikataj al Esperanto.
Granda parto de la teksto koncernas la rolon, taskojn kaj problemojn de Universala Esperanto-Asocio (UEA), la pinta rolulo de la Esperanto-movado. Por rompi sian izolecon, Tonkin rekomendas al UEA alianciĝi kun tiuj, kiuj almenaǔ komprenas la gravecon de la lingva dimensio en internaciaj rilatoj. La kvara ĉapitro emfazas la gravecon de lingvokultivado kaj atribuas al UEA, kiu sendube estas konservenda, sed ankaǔ reformenda kaj modernigenda, en tio amason da gravaj taskoj. Koncerne la neǔtralecon de UEA, Tonkin apartenas al tiuj, kiuj favoras aliancojn kun samtipaj aǔ similcelaj organizaĵoj, eĉ se ili estas neneǔtralaj kiel ekzemple komunistaj. Lapenna, kiu daǔre estas traktata en la libro, evidente devis resti por Tonkin speco de koŝmaro, de kiu li ŝajne malfacile liberiĝas, ĉar la travivitaj krizoj kun li devis profunde impresi la tiaman junulon, en kiu iuj mem kredis malkovri la novan Lapennan. Kiel gravega influanto rilate la lingvouzon de ĝiaj membroj, parolan kaj skriban, UEA do neniel neglektu la lingvan nivelon de la membroj, sed male, altigu ĝin, mem uzu la lingvon modele kaj krome ankaǔ okupiĝu pri la kultura dimensio de la lingvo. Se Tonkin kritikas ankaǔ la neadekvatan plenumadon de la prizorgado kaj stimulado de la libro-kulturo en Esperanto, li trafas alian vundan punkton de la Esperanto-movado.
Kiom grandan signifon havas por Tonkin la eksteraj rilatoj kun UN kaj Unesko, eblas konstati en la kvina ĉapitro. La ĉefa celo de la ekstera agado estas gajni statuson kaj influon por Esperanto. Eksteraj rilatoj estas delikata tereno kaj dependas de multaj faktoroj kaj kapricoj ofte malfacile antaǔvideblaj. Same la sukceso de eksteraj rilatoj dependus ne nur de formala diplomatio, sed ankaǔ de personaj amikecoj kun gravaj funkciuloj, kiuj simpatias al la afero de Esperanto.
En la sesa ĉapitro pri nunaj kaj estontaj strukturoj Tonkin montras sin konvinkita, ke la falo de la komunismo, la enkonduko de la kapitalismo en Orienta Eǔropo kaj la interreto profunde ŝanĝis la mondon kaj postlasis spurojn ankaǔ en UEA. Antaǔ ol enkonduki iujn ajn strukturajn reformojn sur la ebeno de la Komitato, Estraro kaj oficistaro, estas neeviteble, ke UEA unue okupiĝu pri siaj financoj, kaj ankaǔ pri sia Strategia Plano. Krome necesus eviti la rivalecon inter la Centra Oficejo kaj la Estraro kaj forte distingi la rolon kaj taskojn de ambaǔ instancoj. La Estraro ludu sole superrigardan rolon, la Centra Oficejo ricevu la okazon por garantii, krom la administraj, aldonajn servojn sur la eduka kaj kultura kampoj, nelaste favore al la Landaj Asocioj. La malnova konstruaĵo de 1887 en Rotterdamo devus esti renovigita. La Universalan Kongreson oni ne devas malmunti, sed tamen reekzameni ĝiajn celojn por plenumi tiujn celojn pli bone. Antaǔ ĉio necesus eviti, ke la UK-publiko restu pasivaj konsumantoj, ke la kultura kaj kleriga dimensioj estu pli efike flegataj kaj ke la individuaj kotizoj estus reduktitaj.
Pri ĉefaj trajtoj de la Esperanto-komunumo en la mondo oni povas legi en ĉapitro 7. La tiklan demandon de la esperantista identeco traktas la fina, oka ĉapitro esploroj kaj estonteco. Laǔ Tonkin, kaj aliaj, ne tio estas konvinka, ĉu Esperanto havas aǔ ne havas akuzativon, sed ĉu ĝi havas estontecon.
Kiu do deziras konatiĝi ne nur kun la pensado de unu el la plej elstaraj, spertaj kaj kleraj movadaj aktivuloj, sed ankaǔ por pli bone kompreni bazajn debatojn, diagnozojn, analizojn kaj interpretojn pri la Esperanto-movado, kiel ĝi aperigas sin dum jardekoj kaj nuntempe, nepre legu tiun libron.

Andreas Künzli
Ĉi tiu recenzo aperis en Esperanto (UEA), decembro 2006, p. 252-3.

Andreas Künzli

La popolo en movado


liberafolio.org/2006/tonkinrecenzo/
Nuntempe aperadas libroj kaj artikoloj, kiuj analizas la memdifinon de la Esperanta komunumo kaj la identecon de la esperantistoj, aŭ celas revizii la movadan strategion. Tian diskutadon bezonigas la drastaj ŝanĝiĝoj en la mondo, kie ni agas, precipe la nehaltigebla disvastiĝo de la angla kiel senrivala interlingvo – procezo, kiu laŭ Zamenhof neniam povus okazi, ĉar li kredis, ke grandaj nacilingvoj per rivaleco ĉiam neŭtraligos unu la alian. La tradiciaj Esperanto-organizaĵoj perdas membrojn, kvankam la ekflorado de Esperanto en la reto parte kompensas la malgajnojn. Tiaj etikedoj kiel "raŭmisto", "finvenkisto" aŭ "pracelano" estas algluataj en diskutoj, kvankam iliaj difinoj varias de unu diskuto kaj diskutanto al alia. (Mi mem kunverkis la Manifeston de Raŭmo kaj, se mi ne eraras, elpensis la vorton "pracelo", sed apenaŭ rekonas kelkajn uzojn de tiuj sloganvortoj nun post kvaronjarcento...)

En tiu kunteksto la nova libro de Humphrey Tonkin estas grava kaj bonvena. Li ja estas unu el la plej konataj movadaj aktivuloj, unu el la plej gravaj prezidantoj en la historio de UEA. Krome, li estas unu el la malmultaj movadaj gvidantoj, kiuj havis abundan organizan kaj administran sperton ankaŭ ekster niaj verdaj rondoj, kiel li mem volonte emfazas. Tial li en ĉi tiu libro helpas al ni vidi nian movadon en ĝustaj proporcioj.

La verko estis origine konceptita kiel prelegserio por interlingvistika studprogramo ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. La ĉapitroj iom konservis sian karakteron de prelegoj – ĉiun el ili oni povas legi kiel sendependan eseon, kaj ili ofte revenas al la samaj temoj el diversaj vidpunktoj. Legante la tuton oni trovas plurajn kernajn temojn, kaj la leganto certe komencas ankaŭ mem formi kaj reformi sian propran mensan bildon pri la fenomeno Esperanto.

Efektive, nek la titolo de la libro nek ĝia subtitolo plene kovras la fenomenon priskribatan. Unu el la ĉefaj temoj de la libro estas la duobla naturo de la esperantistaro: unuflanke ĝi estas movado, aŭ organizaĵo; aliflanke diaspora "popolo", lingva komunumo, kulturo. Eble la plej ĉiokovra termino estus la tradicia "Esperantujo"? Tonkin montras, kiel ambaŭ ekzistomanieroj de Esperantujo estas realaj kaj gravaj kaj kiel ambaŭ fontas jam el la decidoj de Zamenhof, kiu volis krei ne nur movadon por disvastigi la lingvon, sed ankaŭ kulturon por pravigi kaj plenvalorigi ĝin. Tamen, la duobla karaktero kaŭzas ankaŭ streĉitecon kaj konfliktajn agadcelojn.

Tonkin havas spertojn kaj kiel organizanto de la movado kaj kiel kultura aganto kaj esploranto, sed oni ne povas eviti la impreson, ke detalojn de la Esperanta kulturo li kelkloke pritraktas kvazaŭ administranto, el la vidpunkto de la organizanto. Sed ankaŭ tiam li ja faras gravajn observojn ekzemple pri nia gazetaro: post la malaltiĝo de la nivelo de Literatura Foiro mankas al ni avangarda kultura revuo, kaj la "malpli kohere prezentita" Fonto neniam povis vere ŝtopi tiun breĉon.

Tre interesa kaj verŝajne prava estas la analizo de la kaŭzoj de la neeviteble malkreskantaj membronombroj de la tradiciaj Esperanto-organizaĵoj. Kun la falo de la socialismaj ŝtatoj falis ankaŭ la tieaj oficialaj Esperanto-asocioj, kaj malaperis la rolo de Esperanto kiel la sola iom libera fenestro al la ekstera mondo. Samtempe la eksploda kresko de Interreto proponis realan alternativon al la piramidaj strukturoj kaj formalaj kunsidoj de la tradiciaj organizaĵoj en la okcidento. Tonkin mencias ankaŭ unu plian kaŭzon: la merkata ekonomio forrabis la liberan tempon de la homoj, ĉu ligante ilin al novtipaj profesioj kie vera libera tempo ne ekzistas, ĉu regante ilian libertempon per televido kaj aliaj komercaj distriloj.

Tonkin atentigas, ke tradiciaj ideologiaj organizaĵoj ankaŭ ekster Esperantujo perdas membrojn kaj havas ekonomiajn malfacilaĵojn. Tial li proponas novtipan movadon kun la nomo "Esperanto internacia", modelitan laŭ Amnestio Internacia aŭ Greenpeace: kernon de aktivuloj, kiuj kunigas ĉirkaŭ sin interesatojn kaj subtenantojn per kampanjoj kaj diversaj aliaj aktivecoj, ne per formala membreco. Li skribas:

"La moderna politiko montras, ke la plej efikaj politikaj movadoj ekspluatas la fakton, ke ili konsistas el agkapablaj homoj, kaj malpli emfazas ton, ke ili konsistas el strukturoj. Se tiu ĉi serio de ĉapitroj havas iun mesaĝon, tio estas la mesaĝo" (pĝ. 12).

Mi kredas, ke tia evoluo estas neevitebla, sed ĝi ankaŭ enhavas danĝeron de nedemokrateco: ĉu la direkton de la agado tiam decidos malgranda grupo de profesiaj esperantistoj, dum ĉiuj aliaj havos nur la rolon de helpantoj aŭ financantoj? Aliflanke, Tonkin eĉ en la nuna UEA ne kredas, ke indas per elektoprocezoj tro simuli ŝtatajn parlamentojn kaj registarojn. Se estas malfacile persvadi iun ajn elektiĝi al pezaj estraraj postenoj, kial permesi al si la lukson de alternativaj kandidatoj?

Kvankam mi ĝenerale samopinias kun Tonkin pri la malmoderneco de kelkaj movadaj agadmanieroj – kiu bezonas delegitan reton kaj presitan Jarlibron en la Interreta epoko? – mi trovas lin kelkfoje tro senkritika pri novaj iniciatoj, ekzemple Vikipedio aŭ terminologia laboro. Sendube la Esperanta Vikipedio demonstras la surprizan vivipovon de la lingvo kaj la dinamikecon de nia komunumo, sed por kia praktika celo oni ĝin faras? Estas bone havi artikolojn pri la historio de Esperanto, sed rilate la artikolojn ĝeneraltemajn estas klare, ke ili neniam povos rivali la anglalingvan Vikipedion kvante aŭ kvalite. Aŭ: unuavide ŝajnas esti grave subteni la terminologian laboron, sed ĉu ĝi eĉ principe estas realigebla, kiam ne ekzistas kaj ne baldaŭ aperos signifa faka literaturo en Esperanto? La terminoj ja naskiĝas en uzo kaj por uzo. En ĉi tiaj detaloj ŝajnas, ke ankaŭ por Tonkin estas kelkfoje malfacile decidi, ĉu ni agu kiel movado, cele al la ekstera mondo, aŭ kiel komunumo, fortigante nin mem – kaj kia estus racia ekvilibro inter la du. (Nu, mi tion scias eĉ malpli!)

Eble la plej interesa (kvankam parte jam aperinta aliloke) estas la analizo de Tonkin pri la fama rezolucio de Unesko favore al Esperanto en 1954 en Montevideo, kaj pri la "heroo de Montevideo", la prezidanto de UEA Ivo Lapenna. Tonkin montras, kiel Montevideo estis publikrilata sukceso dudirekta: ĝi grave helpis disvolvi la eksterajn rilatojn de UEA, sed ĝi ankaŭ kunigis la movadon ĉirkaŭ tiu troigita sukceso kaj la figuro de Lapenna. Preskaŭ tuj la okazaĵoj en Montevideo komencis estis prezentataj romanece, kiel epopea batalo. Eĉ tiaj mense plene sanaj verkistoj kiel Auld kaj Boulton verkis tekstojn, kiuj neniel diferencas de la ŝtata personkulto en kelkaj landoj. (Ĉi tio tamen estas miaj vortoj, ne tiuj de Tonkin, kiu ne rekte plendas pro tiu mallojala subfosado, kiun li kiel juna prezidanto de UEA devis toleri de la flanko de la eksprezidanto Lapenna kaj liaj partianoj.)

Ankaŭ Tonkin estas forkondukata de sia temo, kiam li per kolorplenaj bildoj priskribas la aperon de Lapenna en diversaj konferencoj kaj la kontraston inter ties vera signifo kaj tio, kion la Esperantistoj volis vidi en tiuj heroaĵoj. Li priskribas la perŝipajn alvenojn kaj forirojn de Lapenna (kvankam li diskrete ne rekte mencias la flugofobion de Lapenna). Sed li rekonas la signifon de la frua agado de Lapenna por pli postaj sukcesoj ĉe Unesko, ĉefe por la enhave pli grava rezolucio en la ĝenerala konferenco de Unesko en Sofio en 1985. Li ankaŭ analizas, kial tiuj rezolucioj finfine ne tiom signifis por Esperanto. Tonkin ne mencias, ke efektive la subtenantoj de Lapenna mem subfosis tiujn pli postajn sukcesojn disvastigante la onidiron, ke UEA-n kaperis komunistoj. Mia propra opinio estas, ke Tonkin montriĝis pli granda gvidanto kaj pli granda homo ol Lapenna, kvankam ĉirkaŭ Tonkin oni feliĉe neniam konstruis kulton.

Kiel oni povas atendi de Tonkin, la lingvaĵo de la libro estas senriproĉa, kristale klara kaj bele flua. Eble la sola preskobolda atako troviĝas, bedaŭrinde, sur la kovrilo ("Aktulaj" anstataŭ "Aktualaj").

La verko de Tonkin estas tre utila helpilo por kompreni la nunan staton de Esperantujo, kaj ĝi ankaŭ klarvide analizas nian estontecon, kie la tradiciaj membreco-bazaj organizaĵoj kun jarkotizo-baza ekonomio neeviteble ŝrumpos. Se mi tamen devus indiki mankojn en ĝi – aŭ diri, kion ĝi eventuale povus pritrakti, se ĝi estus pli multpaĝa – mi eble dezirus legi pli detalan analizon pri la pozicio de la Esperanto-movado en la mondo, kie la angla lingvo ŝajnas ĝui absolute senrivalan prestiĝon kaj disvastiĝon. Tonkin ne neas tiun fakton, fakte li diversloke aludas al ĝi, sed tamen li ne rekte alfrontas la defion. Kion fari, se la plua disvastiĝo de la angla ne estas nur antaŭjuĝo de la mondo ekster-Esperantuja, precipe en la anglalingvaj landoj mem, sed vere reala kaj nehaltigebla procezo, kiu fine emancipos eĉ la ne-denaskajn variojn de la angla? Oni devus trapensi ankaŭ tiun penson ĝis la fino, kvankam ni neniel trovus tian disvolviĝon dezirinda. Ĉu ni estas en la sama pozicio kiel la frua kristana eklezio, kiam iĝis klare, ke Jesuo tamen ne tre baldaŭ revenos?

Aliflanke, en la interno de Esperantujo, mi rimarkas, ke Tonkin ne rekte aludas al la tradicia koncepto de "interna ideo", kvankam li plurloke pritraktas rilatajn temojn, kiel ekzemple la historian kuntekston de la Zamenhofa idealismo aŭ la konstruadon de la esperantista identeco. Iusence oni povas do diri, ke Tonkin evitas kaj la plej minacajn trajtojn de la ekstera mondo kaj la plej malfacile analizeblan kernon de nia verda mikrokosmo. Sed inter la du ekstremoj li sukcesas formuli tre gravajn demandojn kaj skizi por ili netradiciajn, forte pensinstigajn respondojn. Legu la libron por koncepti vian propran identecon kiel esperantisto!

Jouko Lindstedt

Jouko Lindstedt

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.