La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La lingvo serena

  • Verkinto: Baldur Ragnarsson
  • Speco: antologio
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€29.63
  • Priskribo: Plena originala verkaro de Baldur Ragnarsson, redaktita de Mauro Nervi, kun eseoj de Renato Corsetti, Marjorie Boulton, Jorge Camacho, Probal Daŝgupto, Edwin De Kock, Nicola Ruggiero, Humphrey Tonkin kaj Mauro Nervi. La volumo kolektas kaj transdonas la vivoverkon de aŭtoro, jam klasika pro sia mejloŝtona kontribuo al la poezia kaj esea kulturo de Esperanto. Ĝi enhavas la du poemarojn, ĉiujn disajn poemojn, kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo. Baldur Ragnarsson, naskiĝinta en 1930 en Islando, estas fakulo pri islanda kaj angla lingvoj. Lia unua poemaro en Esperanto, "Ŝtupoj sen nomo", aperis en 1959.
  • Paĝoj: 800
  • Larĝo: 115 mm
  • Alto: 175 mm
  • Eldonjaro: 2007
  • Pezo: 536 g
  • ISBN: 978-88-7036-078-3
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Li ne pigras sur siaj laŭroj


esperanto.net/literaturo/uea/lingvserenrec.html
Sur la skribotablo de la recenzanto kuŝas volumo ne nur dika, sed ankaŭ tre riĉa, bunta kaj ampleksa. En ĝi defilas ne malpli ol 108 poemoj kaj 66 plurĝenraj kaj malsamlongaj prozaj tekstoj de la konata kaj elstara islanda poeto, literaturkritikisto, eseisto kaj tradukisto Baldur Ragnarsson (n. 1930), krom uverturo de 7 diversaŭtoraj eseoj pri lia poezio.
Marjorie Boulton (Etaj pensoj antaŭ ega kolekto), Jorge Camacho (Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto) kaj Edwin de Kock (Baldur Ragnarsson kaj mi) elmetas ĉefe personajn rememorojn pri konatiĝo kun la aŭtoro kaj senpretende ŝparvortajn (tamen interesajn) pripensojn pri la ĉefaj facetoj de lia talento. Same mallonge sed tre dense Probal Daŝgupto (Proceza poeto) liveras originalan, profundan kaj fruktodone cerbostreĉan analizon pri kelkaj poemoj el la kolekto. En pli longa (19‑paĝa) eseo (La poezio de Baldur Ragnarsson: tradiciismo renkontas modernismon) Humphrey Tonkin trafe lokas la aŭtoron en la historia fluo de la Esperanta poezio, skizas liajn ĉefajn literaturajn influojn, kaj verdajn kaj etnajn, kaj ligas lian poemadon al lia propra literatura teoriumado, renkontebla en la dua parto de la nuna volumo. La simillongan (16‑paĝan), erudician kaj konvinkan eseon de Nicola Ruggiero (La ĉerizarboj de Baldur Ragnarsson) okupas nur unu ĉefideo: la influo (ĉu evidenta, ĉu kaŝa) de la greka poeto Konstantinos Kavafis sur la produktadon de nia islanda bardo. Ĉi unuan parton inde epilogas 28-paĝa eseo de Mauro Nervi (Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento), legebla ankaŭ rete. Ĝi pintas ĉi-parte, ne tiom pro sia longeco, sed ĉefe tial, ke ĝi fake, gvide kaj detale (tamen sen vanaj digresioj) traarkas la tutan poezian itineron de nia serena eminentulo. La suprajn eseojn (precipe la lastajn kvar) mi rekomendas legi almenaŭ dufoje: antaŭ kaj post tralego de la tuj sekvaj poemaroj. Tion mi faris kun granda profito.
La duan parton malfermas la du konataj poemaroj Ŝtupoj sen nomo kaj Esploroj, eldonitaj de Régulo Pérez ĉe Stafeto, respektive en 1959 kaj 1973, kaj fermas fasketo de 16 Aldonaj poemoj, verkitaj inter 1955 kaj 2007 kaj distie publikigitaj aŭ unuafoje aperantaj. Nervi informas, ke la du poemaroj prezentiĝas en formo reviziita ekskluzive por ĉi tiu eldono. Kvankam la ŝanĝoj estas nek multaj nek gravaj, tamen komparo inter la Stafeta kaj la Edistudia eldonoj montras konstantan zorgon precizigi la tropojn kaj poluri la lingvaĵon: [plen’ > fort’] kaj virto, larĝegaj stratoj > stratoj sen difino, vojon [fari > plani], vako [ankoraŭa > finomanka], molliniaj > mole konturaj, kun multa scienco > ja tre erudicie, [ridetis > grimacis] triste, [ŝvelantan > veluran] molon, sunaj sagoj tiklis miajn [plandojn > vangojn]. Aliiĝas ankaŭ la titoloj de apartaj poemoj: La magoj > La optimistoj, Akvoj > Speguloj, Vi skribis pri la vitroj > Vitroj. En la unua alititola poemo la aŭtoro proponas ankaŭ, inter pluraj etaj plibonigoj, kuriozan pronoman modifon [ni > ili], kiu ŝanĝas la tonon de la mesaĝo kaj eble signas subkonscian distanciĝon disde la kristana tradicio. En alia poemo metamorfoziĝas eĉ tuta mitologia figuro, bedaŭrinde kun mistajpo: de Sizifo > de la riverdio Sefizo (anstataŭ la ĝusta Cefizo). En Ŝtupoj sen nomo, kelkaj poemoj el la Tria Ŝtupo (12a, 13a, 14a, 16a, 17a) draste transformiĝas enhave, kvankam ne metrike. Samverke kaj samŝtupe, la poemo 19-a liveras la finan verson, kiu mankas ĉe Stafeto (verŝajne pro komposta koboldo) kaj la 21-a prezentas plibonigon en la 5-a strofo kaj ege pli bonan redakton de la lastaj tri strofoj. Interesajn modifojn ricevas ankaŭ la prologo de Esploroj. Maturiĝo alportas bezonon pluraligi, nuanci kaj mildigi: Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti [disfluantan penson > disfluantajn pensojn kaj impresojn] por [ĝin > ilin] fiksi en spaco kaj tempo; La sentoj estas [la miaj; > miaj,] [neniel aliaj personoj > aliaj personoj apenaŭ] povas ilin sperti absolute same; mi ja deziras doni, ne nur elmeti mian memon sur publikan tablon por profana dissekcado > mi deziras laŭeble partoprenigi aliajn en miaj spertoj, sentoj kaj pensoj.
La poezio de Ragnarsson estas intelekte postula. Oni ne serĉu en ĝi lindajn madrigalojn aŭ pepajn najtingalojn. Kvankam serena, lia liro abomenas serenadojn. Ĉio ĝermas, disvolviĝas kaj vortumiĝas ene de lia fekunda kaj kribrema menso. Ankaŭ eksteraj pejzaĝoj tien transŝoviĝas kaj tie trovas sian ekzistokialon. Ĝi elfiltras frapan aŭ subtilan gangon (eĉ kiam ĉi lasta fontas el kulturaj aŭ metrikaj konvencioj) kaj liveras rafinitan, puran, iasence perfektan poezion. Al liaj poemoj eblas kaj indas reveni ofte. Oni trovas ilin ĉiam novaj, defiaj kaj stimulaj. La sama leganto en malsamaj okazoj eble malsame interpretos liajn bildojn kaj figurojn. Tio venas ne de eventuala komplikeco aŭ hermetikeco de lia poezio, sed de trajto, kiu diferencigas poeton eternan disde poeto nur efemera aŭ laŭmoda: la kapablo naski mensan malkvieton.
La trian parton ĉi-voluman konsistigas eseoj, artikoloj, prelegoj, recenzoj, prefacoj kaj postparoloj, dediĉitaj al tri ĉefaj temoj, al kiuj respondas sama nombro da ĉapitroj: Esperanta literaturo originala kaj tradukita (216 p.); literatura teorio (141 p.); islandaj lingvo kaj literaturo (96 p.). Pri ĉiuj ĉi temoj Ragnarsson montras sin fidinda fakulo. Tamen li ne kirasas sin per apenaŭ penetrebla ĵargono, bedaŭrinde ofta ĉe fakuloj. Lia stilo fluas, kaj ĉiam klaras lia maniero aliri, elmeti kaj ekspliki ŝajne komplikajn aferojn. Elstaran lokon, ne nur ĉi-parte, sed en la tuta kolekto, okupas lia 64‑paĝa La poezia arto, aro de kvin prelegoj faritaj kadre de la 26-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo en 1986 kaj libroforme eldonitaj de Artur E. Iltis (t.e. de Reinhard Haupenthal) en 1988. Jen nepra legaĵo por iu ajn serioza amanto aŭ studanto de la Esperanta poezio. Fine de la kvina prelego la aŭtoro atentigas, ke la temo estas vasta kaj malfacile traktebla kaj ke ĝi eventuale impresis vin kiel komplika, eble tro komplika en mia prezento. Tamen lia timo estas tute senbaza: post lego kaj relego de lia eskvizita pritrakto, ĉio ŝajnas ege klara kaj travidebla. Poeto kaj eseisto osmoze kunekzistas en la sama persono. Ili nutras kaj influas sin reciproke. Tio estas eble la ĉefa ŝlosilo de la unikeco de Ragnarsson kiel Esperanta verkisto.
La libro plaĉas ankaŭ kiel fizika produkto. Ĝi estas kompetente redaktita kaj bele eldonita. Ĝin ŝirmas glacea jaketo kun plenpaĝa kolora portreto de la aŭtoro. La unua jaketa faldoklapo cite resumas la sintenon de Ragnarsson pri la lingvo kaj ankaŭ pravigas la titolon de la kolekto: ĝia fonetika skribmaniero, ĝia vortofara travidebleco, ĝia celado al alta idealo, similas al serena ĉielo. [...] Tian senton pri Esperanto kiel lingvo serena mi transportis tute senbare kaj nature en ĝian literaturan mondon.
Feliĉe la subtitolo plena originala verkaro ne plu estas aktuala. Nur kelkajn monatojn post la nuna eldono, aperis ĉe Mondial La neceso akceptebla, 116‑paĝa volumo, kiu enhavas la plej novajn originalajn poemojn de la islanda verkisto, kreitajn en 2007 kaj 2008. Krome, sameldoneje kaj preskaŭ samtempe eliris du pliaj dikaj elislandaj tradukoj de Ragnarsson. Sojle de 80-jariĝo, nia serena poeto videble ne pigras sur siaj laŭroj nek formetas sian plumon.
Laste mi menciu, ke en la nuna kolekto mankas la poemo Post tiom da jaroj, aperinta en la festlibro Speciale por Henri Vatré (p. 58), eldonita de Artur E. Iltis en 1988. Interkonsente kun la aŭtoro, mi plene citu ĝin recenzoŝlose, por iel ripari la mankon:


Post tiom da jaroj verki trasenteme
ne plu senciĝas, ĉeas la realo
komplika tro, kaj kontraŭ lasta falo
nenio nin protektas.
Tamen ĝeme
ni ne esprimu nin, dum tiuj ondoj
plu nin subportas, kies vastaj krestoj
neniel cedas pri siaj brilogestoj
sub ĉiel’ ŝanĝiĝanta.
Vagabondoj
ni kredas nin, sed tamen niaj ŝipoj
gvideblas minimume, ilin pelas
ventoj kaj kurentoj, kaj nenion celas
homdeciditan, forestas la precipoj.
La rando nin atendas, ne haveno,
falo duobla: de ŝipoj kaj kurteno.

1) www.liberafolio.org/2007/baldureseo/?searchterm=Ragnarsson

Gonçalo Neves

La Ragnarssona fenomeno


n-ro 10
esperanto.net/literaturo/ba/lingvserenrec.html

Iu lin diras poeto duklinga, ne, poeziisto tia. Laŭ aliula pritakso: proceza poeto, kiu nin instigas serĉi precizojn. Kaj tio nin puŝu stampi mortaj niajn poezi-konceptajn ŝablonojn. Cetera komentisto nin kondukas de tradiciismo al modernismo, mangvide kaj instrue, tra lia esperanta verkaro poezia kaj proza. Kaj lian poetikon, librokomence, oni alrigardas tra prismaj perspektivoj iluminaj por niaj menso kaj koro. Eĉ ĉerizarbojn, elvokantajn sud-italajn Lukulajn vilaojn, oni enfokusigas por prilumi kelkajn ecojn de la Ragnarssona poezi-arto, eĥanta Kavafis’eskajn sobrojn… Sed ne sufiĉas: kompetentulo al ni porciume detalas la anhelan antaŭenmarŝon de Baldur Ragnarsson sur la poezia vojo, laŭ dezerto retorika, sinue tra liaj esprimivaj atingoj kaj serĉe pri surfaciĝintaj influoj aliulaj. Kaj plie, pens-instigaj komparoj de Edwin de Kock pri siaj kultur-engaĝaj poeziaj spertoj kaj pri la Ragnarssonaj, en la esperanta poetiko: similoj kaj apartaĵoj…

Kia libro estas La lingvo serena? Certe poezia kaj proza libro de Baldur Ragnarsson entenanta la du ĝistiamajn poemarojn, datitajn je 1959 kaj 1973, plurajn liajn eseojn kaj iom plie. La libro atestas pri la vivoverko, ĝis la jaro 2006, de unu el la ĉefaj kolonoj (mi ja dirus: portanta piliero) de la esperanta kulturo entute. Fakte ne lia tuta verkaro, ĉar post tiu dato aperis du pliaj liaj poemaroj, La neceso akceptebla kaj La fontoj nevideblaj[1].

La lingvo serena estas verko de artisto kaj pri artisto: la artisto vorta kaj esprima, do la poeto. Jen libro kompleksa, ĉar temas ne nur pri originalaj poemoj en esperanto de Baldur Ragnarsson, sed pri ĉi ties sinteno intelekta kaj senta al la propra poezio kaj al la esperanta literaturo entute. Recenzi ĉi libron estus rerakonti la verkistan vivovojon de nia islanda poeto, kion mi apenaŭ kapablus.

Mi klopodos skizi kelkajn disajn pripensojn pri lia versarto, kiuj stimulu legontojn al pliaj pritaksoj direkte al ekkono de la Ragnarssona fenomeno. Lia poezio similas juvelon dissendantan lumrebrilojn ĉiam novajn kaj malsamajn, depende de la lumfontoj ĝin trafintaj. Ni legantoj estas tiuj humilaj lumfontoj enfokusigantaj la verkon, kiu resendas al ni diversnuancajn reflektojn ekkomprenajn.

Nia kompreno pri la Ragnarssona poetado dependas de nia enluma amokvanto, per kiu ni ĝin envolvas kaj sukcesas trapenetri: la lumo de nia intuicia kompreno. Aliro al lia poezio estas trasenti samvibre kaj prigvati malsamperspektive lian mens- kaj sento-mondon, kiun ĉiu individuo perceptas diverse kaj plurfacete, tra lia poezia kreivo. Kiom multflankas kaj unikas la Ragnarssona mondkonceptaro?

Konceptoj metamorfoziĝas daŭre, sin submetas al pulsado de la sentoj je la servo de la amo, por konstrui propran universon el vivopulsaj brikoj, preter tuŝoj kaj rezonoj, por akuŝi esprimojn neprajn sed maldefinitivajn. Konceptoj kreaj, kaj miroj kaj deziroj interŝanĝiĝaj, cedemaj, ĉar

mi konstruas
mian universon
sen anguloj
ĝi portiĝas
tra la vejnoj
en la oran nebulon
de la deziroj…

(Esploroj, Odo al la ruĝa koro)

La poeto ne havas, ne povas alpreni definitivan starpunkton pri la vero, kiu neniel konturiĝas precize, ĉiam je kelkaj coloj ĝi sin formovas pli distancen. La veroserĉanta homo apenaŭ povas pravigi tiujn, kiuj trabatalis al si vojon pro vero pruviĝonta friponaĵo, ĉar

neniam
desegnas sin
oratore
la vero.

(Esploroj, Ĉe la rando)

Ofte la vero poeta situas malsamnivele ol tiu, kiun ni ordinaruloj meziomaj, civitanoj de l’ ĉiutageco perceptas tia. La intensa vibroplena esprimklopodo poetika igas la poeton pli akravida, pli ricevema, pli palpokapabla trasenti la tensiojn de l’ sopiroj, la klingajn akrojn de la desapontoj. Trapenetri la veron postulas altajn kostojn je tempo kaj memesplora sindediĉemo, altrudas korfundajn suferojn, akumulas surfacajn spertojn, kiujn endas esplori por respuri al

memoroj
endorme viziteblaj
okuloj
enrigardeblaj
diskonscie.

(Esploroj, Difinoj 2)

Kaj por insulloĝanto, kiel nia islanda poeto, maro kaj akvo estas elementoj plurnivele ĉeestaj kaj diversdirekte inspiraj: … kaj denove akvo en ties pluroblaj formoj: nebulo, maro, riveroj, glacio tratrempas lian versarton kaj surprizas nin emocie.

Ekde la jubilondaj sentoj fontantaj de juneca vervo

Sunoŝaŭme maro ŝvelas
sub la klar’ de l’ norda bluo…

Gaje dancas sur la ondoj
sub lazura ark’ ĉiela
mia bark’ al novaj mondoj…

(Ŝtupoj sen nomo, X, 1)

en esperoplena serĉemo por eltrovo de novaj vojoj ĉe klaraj sukcesohorizontoj de la vivo, ĉar indas kanti:

Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la fjordo.

(ŜSN, XIX, 1)

Indas kuri al tiuj feaj, pensorevaj bordoj, kie poetoj kaj bardoj povas planti kaj kreskigi siajn poemkantojn kvazaŭ bon-odorajn florojn. Sed la nigra marofundo estas por la poeto ankaŭ plia simbolo de tristo kaj timo, pro plenda malespero kaj faŭkanta mavfata futuro. Tro ofte la homa animo grizas kaj la homa koro sombras pro faktotrempita realo, aŭ inkubsonĝa vizio, kiujn simbolas verse ago apenaŭ imagebla, se ĝin plenumas maro:

Falas maroj: pezan bruon
eĥas sombre mia koro.
Saman tombon ni okupas,
la poet’ kaj nigra floro.

(ŜSN, VII, 2)

Apenaŭ imageblas marofalo: ĝi falas de kie kien? Al kiu loko? Maro ondadas, ondokreste ŝaŭmas, ventvipate sin kirlas muĝe, disbatiĝas roken, sed… ĉu falas ĝi? La poeta vizio levas maron alinivelen, igas ĝin simbolo de nia turmentoplena memo falonta en nigron de estonto malcerta, ĉar

En koro mia malluma
velka voĉo ululas,
tremanta noktoblovo
fride kordojn modulas.

(ŜSN, XII, 2)

Kaj tamen li kaj la maro kunfande alipersoniĝas, vizie fuĝas alidimensien. Per bildecaj metaforoj la poezia tensio sin levas esprimive ĝis altoj neimageblaj, en perfekta ekvilibro de senco kaj sonoro vortaj, de sufiĉo kaj kompakto mesaĝaj:

Ĉielo maras. Ŝtalegriza fluo
muras. La realo dronas.
Osmozo korpa. Ĉiela menstruo.
Pluvoblo tifonas.

Ni vadas…

(ŜSN, XI, 2)

Jes ni vadas. La homoj vadas sub pluvoza ĉielo, tra kotoplenaj vadejoj, sur glaci-kovritaj vojoj, tra la likvaj sufer-ondoj de la vivo, kiujn tamen, foje, freŝa pluv-akvo mildige pansas, kvazaŭ larmobeno esperiga:

Kiel freŝigan pluvon
mi faligas miajn larmojn
sur la pensan drivon.

(ŜSN, XVI, 3)

Jes ja, la poetaj pensoj, kiel ĉe la ceteraj homoj, drivas plurdirekten, iras kaj fluas revene, diseriĝas centfadenen, implikiĝas sonĝe kaj nostalgie, sin reflektas spegule, sur diafane kvazaŭ akvaj speguloj, kiujn eta spiro povas krispige perturbi…

La speguloj de la akvoj
senĉese trafluas mian menson,
diseriĝas en mil mil facojn mikroskopajn
rekuniĝas…

… Tiel delikataj estas tiuj bildoj
ke la plej eta penso
agitas iliajn surfacojn
difektas la harmonion…

(Esploroj, Speguloj)

Harmonion celas ajna poeto. Harmonian ekvilibron de la sencohava vorto kaj de ties sonoro alstrebas celkonscia poeto, kiel B. Ragnarsson, kies faktece kompetentaj analizoj pri la ĝenerala esperanta poezi-evoluo estas ĉi-libre legeblaj. Li plurloke ŝajnas pledi, en siaj poezi-teoriaj pritaksoj, por nepra, sencohava mesaĝo nemiskompreneble komunikebla per ĉiu unuopa verso, aŭ versgrupo. Ne tiom gravas, laŭ Ragnarsson, la vortsonora liriko en poemo, kiom ĝia sencoporta komunikota mesaĝo. Ni ne povas ne konsenti kun tiu aserto, kvankam mi ne povas plene akcepti ian duarangigon de la verssonoro, ĉe sukcesinta poezi-lingvo. Ne senutile, unu el niaj majstroj de la esperanta poezio, Mauro Nervi, difinas poezion jene, en sia poemaro Havenoj: “Poezio estas fizika lerto / kaj sento de malpleno…”, do iaspeca ŝnurdancista, ĉiam necesa ekvilibro inter sencoporta enhavo kaj ties lingva sonoro.

La mesaĝo versa esence gravas por nia islanda poeto, kies poetado estas tutcerte pli ofte fakteca ol lirika, pli influita de la poemoj de iu kiel Konstantinos P. Kavafis, ol de esperantaj lirikistoj parnasismaj:

Oni transdonis
la mesaĝon en mian manon
mi prenis ĝin
kaj rigardis
al la malklara horizonto.

(Esploroj, La kuriero)

Ĉi kvinversan strofon ni povus dismeti unulinie kvazaŭ prozon: la saman mesaĝan komunikon ni ricevus, sed ĉu ni tiam konstatus, ke temas pri poezia esprimivo? Do, kio faras ĉi tripredikatan frazon (oni transdonis / mi prenis kaj rigardis) poezio?

Laŭ mia humila pritakso la demando respondindas dunivele: unue oni pritaksu poemon en ĝia tuteco. La supre cititan strofon influas
poezi-tensie kaj esprim-elvokive ankaŭ la kompakto senca kaj la elvokiveco vortsonora de la du ceteraj strofoj kunkreantaj la tutan poeziaĵon. La unuopaj vortoj kaj frazeroj sin reciproke influas per aludoj kaj resendoj al signifoj kaj subsignifoj, kiuj trateksas la tuton. Cito de alia strofofragmento helpus pli bone kompreni ĉi mian vidpunkton:

Ĉirkaŭe la homoj silentis
kiel spektroj..

… silentis/ kiel spektroj[2] resendas alude kaj subsignife, per subtila poezia tensio, al la lastaj du versoj antaŭstrofaj: kaj rigardis / al la malklara horizonto, tiel teksante ian poezian vibron per aludo, sin reciproke influanta, al iu sombroprema horizonto minaca, kiu silentigas homojn ĉirkaŭstarajn per ia deprimo spektr-etosa, timodona.

Due, ni konsideru nur la komencan kaj tutsolan strofon jam cititan, kiu grafike, proze dismetite, impresas kvazaŭ plata kaj ĉiutageca. Sed tia ĝi ne estas, se ni enplektas, dumlege, ioman emocion kaj mensan engaĝon. Kaj krome kaj ne malgrave, la titolo La kuriero neniel duarangas en la elspurado de la poezia tensio subtenanta la strofon. Titolhavaj poemoj ĉiam entiras gvidfadene la titolon en la peradan rolon mesaĝi poezian kunvibron al ajna legonto. Mi, la kuriero, ricevis transdonotan mesaĝon, ĝi kuŝas miamane, sed mi timigite perpleksas antaŭ la malklara minaco de sombr-aspekta horizonto. Kiajn danĝerojn kaŝas tiu malklara horizonto minaconta plenumon de mia kuriera misio? Jen kelkaj subsignifoj perantaj ian aludan eksenton pri poezia tensio, kiu subtenas la nur ŝajne platan vortumon.

La poeto foje inspire, sed plejofte pene, akuŝas sian poemon, kiun la leganto/traĝuanto kunkreas partoprene per cerbostreĉa elkodigo de aludoj kaj signifo-resendoj. Tiel elŝeliĝas la dolĉa kerno gustuminda de frukto nur supraĵe durŝela. Plejofte ni tion forgesas, ĉar nepre…

Ni forgesis
aŭskulti la flustron de l’ koro…

Ni forgesis
ke ankaŭ hodiaŭ matene
sin levis la suno.

(ŜSN, XIX, 39)

Ja valoras la penon al si meti tian legoklopodon por plene traĝui la Ragnarssonan poemarton, lian poetikan esploron.

Calvizzano, 08.01.2011


[1]   Eld. Mondial, Novjorko, resp. 2008 kaj 2010.

[2]   spektro: fantomo, aperaĵo, videbla senkorpa spririto, speciale se te­rura aŭ de mortinto (uzita i.a. ankaŭ de Chaves: “tiu forgesita io spek­trojn formas”, Ciklo de deliro, I, en Animo prisma (1959; p. 63); la sig­nifo “lumgamo” estas scienca metaforo uzita de Neŭtono en 1671) – Red.

Nicolino Rossi

LALINGVOSERENAMAJ2015

Publikigita ĉe
Jutubo, Paulo Viana, 17/5/2015
youtube.com/watch?v=CPUt5MRhXVA

Paulo Sérgio Viana

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.