La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Laŭdo de l' stulteco

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pli aktuala ol iam ajn


1989:5
Verko, kiu duonjarmilon aperas ĉiam same freŝa kaj aktuala, estas pli ol brila, "Laŭdo de l’stulteco" eĉ multe pli: tiu ĉi freneza jarcento, en kiu "la tempoj grandas kaj la homoj etas" (Kalocsay), horore faris ĝin eĉ pli aktuala.

UEA ne estus povinta elekti pli taŭgan verkon por saluti la kongresanojn de la Roterdama UK ol tiu ĉi. Ja Erasmo estas la plej granda filo de Roterdamo, sed antaŭ ĉio li estas la plej elstara figuro en la tuta historio de humanismo kaj ĝuste tial ni esperantistoj devas lin koni. Verŝajne multaj el ni eĉ laŭnome ne konis lin, ĉar kiel diras Goodheir: "Li metis fundamenton de edukado por jarcentoj, sed li faris sian taskon tiel bone, ke oni povis forgesi pri li." Sed tiu ĉi verko, "lia plej genia … ankoraŭ vivas kaj postulas tradukojn."

"Laŭdo de l’stulteco" estas majstroverko de ironio kaj parodio, moko kaj kompato. Homan vanton kaj memamon apenaŭ eblus draŝi samtempe tiel funde-detrue kaj kun tia humurpleno kaj stila deliro kiel ĉi-libre okazas. Sed la stulteco, kiun Erasmo dismuelas, ne estas nur niaj vantaĵoj. El ili kreskas io multe pli danĝera: aroganteco kaj perforta trakto de vero kaj pravo. Kiel facile estas trovi pruvojn en nia propra tempo al lia denunco pri teologoj, kiuj "ĉie elprenas kvar aŭ kvin vortojn kaj, se necese, eĉ tordante, ili akomodas tiujn por sia celo, eĉ se kio antaŭas kaj kio sekvas neniamaniere rilatas al la afero, aŭ eĉ rekte kontraŭas al ĝi." Per ĉi-speca kritiko Erasmo preparis vojon por la Reformacio, al kiu li tamen ne aliĝis; eĉ male, li venis en konflikton kun Luther pro ties ekscesoj.
La koncepto de stulteco tamen estas tre kompleksa. Ne temas nur pri kondamno de io efektive stulta kaj malsaĝa, eĉ se prezentata saĝa kaj racia. Same tiel ŝajna stulteco fine estas saĝeco kaj la plej alta saĝeco evidente estas kredo je Dio, ĉar en tiu "frenezaĵo" eblas ete antaŭgustumi futuran feliĉon. (Kiam mi, ŝaŭma junulo, legis Erasmon en la suoma, mi perfortis el li ateiston pro tiu komparo de kredo kun frenezo. Efektive, stulteco tre prosperas en junaĝo, kiel diras nia majstro.) En nia ĉiutago stulteco estas ankaŭ kompatema, eĉ ne eblus vivi, se ni antaŭscius ĉion, kio nin atendas.

Esperantistoj povas en tiu ĉi verko legi ne nur humanisman pledon por veramo kaj toleremo, sed ion pli: eĉ se ni ne estus "stultaj pro Dio", ni ja estas stultaj pro Esperanto. Saĝuloj lernas la anglan, dum ni restas ĉe nia stultaĵo. Ja ĉiam la plej saĝaj estis la plej stultaj.

Erasmo certe ne enuis kiam li verkis sian libron, kaj certe ankaŭ Gerrit Berveling ne enuis kiam li ĝin tradukis: eĉ se mi ne kapablas konfronti la Esperantan tekston kun la latina originalo, mi ja spertas kiel virtuoza estas ĝia stilo. Ĝi nete venkas la suoman. Tiu eminenta rezulto certe ne devenas nur de la kompetenteco de Berveling kiel latinisto kaj verkisto. Oni trasentas, ke ankaŭ spirite li estas erasmano. Vere gratulinda traduko!

Abundaj notoj kaj klarigoj helpas al detala kompreno de la enhavo, sed mi konsilas neglekti ilin ĉe la unua lego por senĝene ĝui la stilon. Ankaŭ tiel oni kaptas la mesaĝon de la verko, precipe se oni komencas per la prilumaj antaŭparoloj de Tonkin kaj Goodheir. Plian ĉarmon donas la desegnaĵoj de Hans Holbein la Juna.

Nur unu aferon mi fine bedaŭris: nemencion de H. J. Bulthuis, kiu la unua tradukis tiun ĉi verkon. Sendube lia esperantigo, kies bela manskribaĵo kuŝas en Biblioteko Hodler, paliĝas apud tiu de Berveling. Oni tamen sciu, ke kiam la mondo vere freneziĝis en formo de la dua mondmilito, la reago de Bulthuis estis ektraduki Erasmon kiel unu el siaj lastaj faroj.

Osmo Buller

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.