La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Malmalice
Poemaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Meritanta ne nur reeldonon


2001
esperanto.be/fel/mon/rec/malm.html

Temas pri la dua eldono de kolekto el 28 poeziaĵoj, aperinta en 1977 ĉe La Nuova Frontiera/LF. Pri ĝi estis aperintaj du recenzoj en Literatura Foiro: unu estis (n-ro 47) la antaŭparolo de H. Vatré (kun foresto de unu alineo), la alian (n-ro 52) verkis C. Conterno. Ĉi lasta finiĝis per jenaj frazoj: „...la rezultoj estas mirindaj. Ni atendu, do, la sekvojn de ĉi tiu premiso.”

Tial seniluziige, ke ĉi dua eldono, krom la ekstera lukso, tute ne diferencas de la unua. La antaŭparolo eĉ ne estas ĝisdatigita, krom unu -ita ŝanĝita al -ata; la lokucio „versaro dorminta longe en tirkesto”, skribita jam antaŭ kvaronjarcento, bezonus almenaŭ revortumadon nun, kiam la dormolongo, minimume, duobliĝis. Datoj tute mankas, kaj ke temas pri la dua eldono, spuriĝas nur en preskaŭ kaŝita linio, kie estas la dato de la unua eldono. Eĉ la lokigo de la poemoj en la paĝoj restas neŝanĝita, diferencas nur la litertiparo. Egalaj restis la kelkliniaj komentarioj de la aŭtoro mem, kiu pri si parolas triapersone, kvazaŭ pri aliulo. Ununura novaĵo: la aldono de „Stilekzercado”, mikroeseeto pri tradukado de kantoj kaj ritmoj, aperinta jam en Literatura Foiro antaŭ dek tri jaroj, kaj, miaopinie, tute senkoneksa al la poemaro.

Se fine ni venu al la kerno, la poemoj estas diversnivelaj. La unuaj provoj estas de knabo ankoraŭ adoleska en la aĝo kaj en la inspirfontoj, en la verstekniko kaj en la lingvomajstrado. Cetere, la aŭtoro verkis por propra bezono kaj tute ne supozis pri publikigo: la epoko estis je la fino de la milito, en la distaŭzita Belgio. Se klasi ĉi poemojn laŭ la terminologio de Auld, ili apartenus al la primitiva romantismo, kvankam la iama recenzo de Conterno ilin klasas en la polurita. Sed apartaĵo ege atentinda jam en ĉi unuaj poemoj estas la subtila rimkonstruo, evidentigita de Silfer en fina gloso: rimas inter si radikoj, kaj finaĵoj rimas sendepende (la antaŭparolo de Vatré identigas tion kun parnasgvidlibra aborta rimo, sed fakte ĝi estas fenomeno alispeca).

Post deko da paĝoj, la stilo altiĝas subite: evidentas sufiĉe longa tempopaso post la unuaj provoj. La renkonto kun la virino kiu estos lia edzino, la vojaĝoj tra la vasta mondo, la vivo en sia plena aktivado, la vivo jam en retrospektivo, kvankam la lastaj poeziaĵoj estis verkitaj antaŭ ol atingi la duonjarcenton. La poemoj evoluas de la nuraj rapidaj impresoj kaj disvolviĝas kvazaŭ rakontoj: forlasinte mallongajn versojn, ili fariĝas pli kompletaj, kvazaŭ parolante ne plu al si mem, sed al la leganto. La verstekniko evoluas, kaj la latento de la lingvo dismontriĝas: sed, maloftaĵo inter la samtempaj poetoj, la lingvo restas klara kaj plene komprenebla, facile flua, ĝuebla.

Valano ŝatas Esperanton kaj ĝian esprimkapablon internan, kaj ne bezonas uzi neordinarajn vortojn aŭ kunmetojn, nek torditajn frazojn. La leganto pluiras facile, sen la streĉo de malfacila kompreno. Pluraj poeziaĵoj estas sen rimo kaj kun nur fona ritmo, aliaj estas, male, tiom rimitaj kaj tiom ritmitaj, ke ili taŭgus por rekantaĵoj: versofinoj rimantaj per tabelvortoj, aŭ viraj rimoj per personaj pronomoj.

Du baladoj skurĝas la lakeojn de unu aŭ la alia el la ĉefaj ideologioj de la lasta duonjarcento; sed Valano-Piron estas psikologo (tiun profesion li akiros fine, post periodo kiel interpretisto), kaj al la homo li ĉiam indulgas. Eĉ en plej amaraj momentoj aperas optimismo. Sentiĝas en la temaro iuj reeĥoj el la infanrasa Auld; sed alia estas la pritrakto: pli simpla, malpli altnivela filozofie, kvankam ne malsupera poezie.

Kio pri Piron inter la du eldonoj de ĉi poemaro? Atentulo pri eldonado certe rimarkis la sukceson de la ritme aperintaj Ĉu-romanoj kaj de aliaj prozaj verkoj diverstemaj, el kiuj iuj atingis ankaŭ vendorekordojn. Piron produktas abunde, li prelegas, li novelas. Li poetis ne plu, eble nur sporade. Bedaŭrinde: Malmalice estus meritinta, krom reeldonon, pluan ĉapitron.

Carlo Minnaja

Bonvena reeldono de interesa poezio


n-ro 192/aŭgusto 2001
esperanto.net/literaturo/lf/malmalicrec.html

La nomo de Johán Valano ne bezonas prezentojn en la esperanta medio, kaj estas ligita al fenomeno preskaŭ unika en nia literaturo: fakte la aŭtoro estas nia sola verkisto kies libroj furore vendiĝas; unu el liaj krimromanoj (Ĉu vi kuiras ĉine?) inaŭguris la faman Ĉu-serion, pasie legatan de multaj esperantistoj. Literaturaj snoboj povus plendi, ke krimromanoj estas niaj solaj amase vendataj tekstoj; sed mi emas pensi ke sukcesaj aŭtoroj ĉiam kaŝas talenton, alivorte iun ŝlosilon, per kiu ili komprenas kaj interpretas la kulturon de siaj legantoj. Certe tiu kvalito apartenas al Johán Valano.

Nun revenas ankaŭ kolekto de liaj poemoj, por firmigi tiun opinion. Ni havas ĉi-volume 28 poemojn, pri kies plejparto la aŭtoro siatempe ne celis publikigon; ilian formon, simplan kaj direktan laŭ supraĵa aspekto, oni dirus taŭga por tuja kompreno ankaŭ por legantoj, kiuj neniam okupiĝis pri literaturo. Tamen, tuj sub la krusto, oni perceptas ke Valano prilaboras la formon samstrebe kiel la enhavon. Jam lia dua poemo, verkita dum adoleskanteco, pruvas lian forman sentivon, montrante en nur tri versoj rimon enversan, kaj, tuj poste, radikan asonancon:

Ekdetrue en mallumo
venis
brue granda zumo,
prenis
brute en la fumo
vivojn de la ter'
(p. 12)

aŭ, en pli posta poemo:

alaŭdo
aŭdas la ĵuron
murmuran...
(p. 21 ).

Tiu esploro pri formo ŝajne naiva kaj preskaŭ spontanea karakterizas la valanan poezion. Al ĝi on ŝuldas ankaŭ tiun komplikan rimoskemon, kiun Vatré en sia enkonduko nomas aborta rimo kaj kies kaŝitan poluritecon Silfer prave substrekas en sia postparolo. Mi alpinglus rimarkon pri lia amo al aliteracioj (kp. Solena saluto, p. 43, kie aliteracio nestiĝas eĉ en la titolo) kaj pri la intenca, kuraĝa kaj kontraŭtendenca uzo de adasismoj (kp. Balado pri vespera amo, p. 57).

Same varias la enhavo. Ĝin modlas rememoro pri dummilitaj bomboj en la unua fazo, poste amo, aŭ sociaj temoj. Interese, ke erotika obsedo surprenas la formon de aŭda halucino en Ombroj dimanĉaj, laŭ procedo, kiun memorinde priskribis Roland Barthes en Fragmentoj de amparolo; la alternativo ĉeesto/malĉeesto etendiĝas ne nur en la spaco sed ankaŭ en la tempo en Senpoveco, en kiu la hodiaŭa ploro refrene kontrastas kun la strofa vojaĝo antaŭen al la estonteco. (Cetere, ankaŭ Spegule, p. 49, prezentas morton kiel tempokomfuzan fandaĵon de diversaj aĝoj). Sed ne nur erotiko: ne mankas socia kritiko, aŭ la aparta ĉarmo de noktaj antaŭurboj (Havena nokto, p. 39). Fine, la poeto amuzas la leganton per Stilekzercado inda je la tradicio de Raymond Queneau, kiu prilaboras laŭ diversaj stiloj kaj ritmoj ĉiutagan, ŝajne sensignifan mikroeventon.

La lingouzo estas senmakula, kion oni povis atendi de tia prozisto; la esprimmaniero estas simpla kaj direkta, ĝuebla ankaŭ por tiuj legantoj kiuj ne spertas pri literaturaj artifikoj. La volumon eldonis per profesieca kompetento Internacia Esperanto-Muzeo, kies meritoj en la aperigo de literaturaj originalaĵoj rimarkinde kreskis. Libro ankaŭ ekstere belaspekta, kiu diskonigos poeton ĝis nun popularan nur pro sia proza verkado, malgraŭ ĉeesto en EsperantaAntologio.

Mauro Nervi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.