La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Morto de artisto

  • Verkinto: Anna Löwenstein
  • Speco: originala verko, romano, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €20.00
  • Eldonjaro: 2008
  • Formo: libro kudre bindita
  • Aliaj formoj/eldonoj: Kindle8 €10.50, ePub €10.50, PDF €10.50
  • Priskribo: Juna komika aktoro, Prokulpio, estas nura sklavo, kiam li renkontas Neronon ĉe festo. La du junuloj baldaŭ amikiĝas pro sia komuna intereso pri teatro kaj la artoj. Kune ili esploras la noktan vivon kaj aliajn distraĵojn de Romo, ĝis Nerono, nur 16-jara, estas nomumita imperiestro. Kun lia subteno, Prokulpio iĝas la ĉefa organizanto de mirigaj spektakloj prezentataj al la roma publiko, inkluzive de la amasa ekzekutado de fanatika nova sekto, la kristanoj. Kaj tamen, ne ĉiam facilas esti amiko de imperiestro.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 624
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Stafeto n-ro: 33
  • Pezo: 714 g
  • ISBN: 978-90-77066-39-3
  • Recenzo:
    • De Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo
    • De Bjørn A. Bojesen: Nekropsio
    • De Paul Gubbins: Pri historia romano kaj romana historio
    • De Sten Johansson: Admirinde pri kiel potenco koruptas
    • De Paŭlo Sérgio Viana: Morto de artisto, vivo de romano
    • De Davide Zingone: Scienca rekonstruado
    • De Mia: Morto de Artisto
    • De Ugo: Morto de artisto
    • De Fiŝino (Germanio): Morto de artisto de Anna Löwenstein
    • Morto de artisto de Anna Löwenstein, same kiel La ŝtona urbo, estas interesa historia romano, kiu priskribas la vivon dum la Romia Imperio, ne de la vidpunkto de povaj altranguloj, sed de tiuj en la plej malaltaj sociaj niveloj. Ambaŭ romanoj estas tre interesaj kaj facile legeblaj (speciale pro tio, ke la verkisto penas uzi kiel eble plej malmulte novajn radikojn, por faciligi la legadon). Mi kore rekomendas ambaŭ verkojn al ĉiuj. (Rafa - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Panoramo de la Nerona Romo


2009/05, p. 22

Pri Nerono, la imperiestro, mi sciis – aŭ memoris – nur, ke li bruligis Romon. La verko de Anna Löwenstein diras multe pli, kaj donas detalojn absolute interesajn. Ŝi prezentas al ni aliajn facetojn de tiu imperiestro: liajn talentojn, lian karakteron.

La rakontanto estas Prokulpio, aktoro kaj amiko de Nerono. Ni renkontas Lukanon, Oktavian kaj Senekon. Tiel Anna Löwenstein situigas por ni en la kunteksto de la historio verkistojn de (kaj personojn el) jamaj tradukaĵoj en Esperanto. La du amikoj ie eĉ komentas diron de Seneko. Tra ili ŝi transdonas al ni kulturajn citojn, interalie kelkajn versojn. Scenoj – kruelaj aŭ idiliaj – estas jen alude tuŝataj, jen ankaŭ perage kaj detale. Ĉu la „publiko” finfine maturiĝis, mi miris, – ke oni povas priskribi la morojn de Romo laŭvere kaj laŭfakte? Eĉ se lerta aludo ofte sufiĉas.

Fine de la libro ni trovas liston de 172 roluloj, el kiuj 67 vere ekzistis. (Eĉ pliaj nomoj menciiĝas en la teksto, sed de homoj ne rolantaj.) Tiu nombro ne timigu. Ni tiun „amason” ne rimarkas en la 600-paĝa verko. Ofte Anna Löwenstein montras karakterfacetojn, alude mencias etajn flankojn de roluloj. Ni konstatas: funde, homoj en 2000 jaroj ne ŝanĝiĝis.

La romano estas bone konstruita: ok partoj kun numeritaj subdividoj. Pli kaj pli, laŭ la plulegado, la fabulo montriĝas trapensita, bone planita en funkcio de la fono historia. Lertaĵo estas alporti iujn sciigojn postprokraste-ĝustatempe. Fojfoje tre subtila humuro subsonas en iu frazo. Konversacioj iĝas pli kaj pli naturaj.

Kiam ni prijuĝas legitan libron, ni serĉas kriteriojn. Ĉe tio, por ni mem estas tute nature, – malgraŭ averto – ke ni faras komparojn. Kaj mi pensas ne sole pri konfrontado de la du romanoj de la recenzata aŭtorino. Neeviteble kaj nerezisteble, niaj pensoj iras al du – ankaŭ tradukaĵoj – klasikaj verkoj de nia kulturo: La faraono de Prus (trad. Kabe) kaj Cezaro de Jeluŝiĉ (trad. Ivo Rotkvič, lingvovirtuozo). En nia menso poste tuj aperas aliaj nomoj; kaj titoloj de „historiaj romanoj” originalaj kaj eble iugrade pli fikciaj: unuflanke Trevor Steele (Sed nur fragmento kaj la brila Neniu ajn papilio), aliflanke Spomenka Štimec (Tilla kaj Hodler en Mostar, se ne paroli pri la delikata Tena). Štimec revivigas ekzistintajn personojn, Steele metas siajn rolulojn en iun historian periodon. Zagrebo ne estas Romo. Aŭstralio ne estas Eŭropo. Sed vidu: rekta pensado en iu lingvo certe rezultigas malsaman lingvaĵon ol traduko al tiu lingvo. Arto, ĉi-okaze verkado, estas afero de ekvilibro inter multaj prikalkulindaĵoj kaj ĝia sukceso dependas de diversaj faktoroj. Eblus fari komparon ankaŭ inter Kaj staros tre alte (Steele) kaj La tago kiam Jesuo perfidis Judason (de Seabra). Ja estus interese, se literaturfakulo analizus kaj komparus certajn romanojn, malkovronte la esencan diferencon.

Sed ni restu ĉe la romanoj de Löwenstein. Kiam ni tiel paŝtas la penson tra nia memoro de legemulo, iĝas klare, ke la ĵus „konsumita” verko estas historia romano, ne beletraĵo. La rakonto progresas kronologie, sen retroiroj, trankvile kaj nekomplike, kaj iom post iom ĝi konstruas koheran totalbildon de la Roma civilizacio, de ĝiaj moroj, de ĝiaj kulturaj pintoj, de la ĉiutaga vivo, de krueleco kaj maljusto, de degenero kaj dekadenco.

Kun siaj tri partoj (Britujo, Romo, Kristanoj) La ŝtona urbo estas pli varia, pli densa, ankaŭ enhave, ol Morto de artisto, kiu temas sole pri la vivo en Romo tempe de Nerono. La malvolviĝo de okazaĵoj estas do pli rapida kaj pli kuntrena en la unua libro. En la nuna duoble ampleksa Morto de artisto la agado aperas pli modera, minimuma, kaj jen kaj jen apenaŭ vivtenas la intereson, eĉ se plu ĝi tenas la atenton: intensa streĉo forestas preskaŭ entute. Ĉar mankas lingva vervo, vivo, efervesko; mankas energio, eksperimentemo, pasio. Oficialaj vortoj, jes! Vortoj ligitaj strikte laŭleĝe en frazoj preskribitaj gramatikiste. Nu, bone. Nenia ĵonglado do. Neniu libera, nelimigita, defia kreado. Teksto iomete enkorseta, korsetita, sen novismoj. Sed por multaj legantoj tio estos avantaĝo: ke en la lingvaĵo nenio surprizas, nenio frapas, nenio mirigas aŭ konsternas. Tio, tamen, forprenas el la eventuale beletreca valoro, kiu nun kuŝas sole en la alta kvalito de la teksto, vere elstara el gramatika vidpunkto. Jes, nepre: la stilkvalito konsistas precize en tio: la gramatika ĝusteco. Jen elekto de la aŭtoro: gravas precipe la enhavo. Ŝia krea kapablo kuŝas ne en la lingvaĵo, sed en la rakonto, substrato, kiu portu la historian faktaron.

La teksto de La ŝtona urbo komenciĝas tuj ege pli densa ol tiu de la nova verko, kies lingvaĵo estas pli facila, pli ordinara, pli komunvorta. Tiu simpleco estas intenca kaj sekvo de evoluo, de polurado, de laboro. La peza libro bezonas subapogan sinon, eble eĉan tablon (aŭ fortikajn brakojn), sed la legaĵo mem estas multe malpli peza. Malgraŭ tio, aŭ ĝuste graŭ ĝi, daŭris pli longe antaŭ ol la fluo de l' rakonto kaptis min. Kelkaj – tamen raraj – paĝoj tanĝas tedon pro similripeta frazado, pro troa reuzo de la samaj vortoj. La ŝtona urbo kuntrenas la leganton sed Morto entenas tekstopartojn malpli atentotenajn: kvin paĝoj por priskribi konkurson – la vetkuradon de ĉaristoj – estas tro. Same preskaŭ enuigas la priskribo de la preparoj al la imperiestra citroludado en Neapolo. (Ĉu hazardo? Humor-agordo? Sur paĝo 344 ni legas: „Dum la unua peco proksimiĝis al fino, aŭdiĝis jen kaj jen tusado kaj flustroj, kaj mi rimarkis, ke maljuna senatano endormiĝis en la unua vico.”) Kelkfoje preterglitas banalaĵoj. Ekzemple: „sur la strato ekstere” (ja ne interne); „la noktoj longiĝis pro la proksimiĝo de la vintro” (evidente). En la rakonta prozo tio kompreneble tute ne ĝenas, sed tio tamen, nerimarkate, maldensigas la beletrecon, diluas la arton, eĉ se tio neniom adulteras la sciencan aŭ fakan nivelon de la verko. Sekve, plezuro kaj utilo estas ĉefe trovendaj en la historia fundo de la rakonto, ĉar la frazado ofte donas malmultan beletran ĝuon. Tamen la verko, kiu sendube postulis seriozan dokument-esploradon, vere estas fortostreĉaĵo. Por prezenti la faktojn de la historio la aŭtoro devis elpensi kaj strukturi fikcian framon. La fikcio servu al la eksponado de historia epizodo: ĝi devas krei koheran priskribon de la realo kaj igi tiun pli viva, pli kredinda, pli konvinka. Multaj detaloj pri la „civilizo de la Romanoj” estas enŝovitaj tra la teksto, tiel ke, iom post iom, kvazaŭ senkonscie, ni absorbas la etoson de la granda urbo kaj la vivo en kaj ĉirkaŭ ĝi. Anna Löwenstein teksis, varpe kaj vefte, legindan romanon el fikcio kaj el faktoj. Ŝi lerte pentras interhoman konduton, esprimante homajn sentojn kaj pensojn. La oka kaj lasta parto alportas klimakson: fine sentiĝas ia streĉo. Anna Löwenstein kulminigas la rakonton per resumeca traktado de la imperiestra karaktero: elstarigo de lia psiko.

Ŝi trovis helpon: apogantojn, instigantojn, provlegantojn; ili korektis kaj konsilis. Tamen ne ĉiuj mistajpoj kaj eraretoj estis elsarkitaj (mi kalkulis kvardekon). Krome, ĉu ne ia hezito inter „de” kaj „da”? Vortordo: „Mi vidis plurajn batalantojn ricevi la mallevitajn dikfingrojn, kiujn en Romo oni pardonus.” Vortelekto: „gvardiisto” (gvardiano, gardisto); konfuzo inter „vesto” kaj „vestaĵo”; „forbruligita” (364, 383, kial ne forbrulinta?).

Laste du linioj pri la libro kiel materia produkto: bona blanka papero, klara preso sufiĉe grandlitera, firma bindo en fortika supla kovrilo. Ĉio tio faras novnivelan atingon de la eldonejo. Sed, bedaŭrinde, oni ne atentis la vortodividojn: ofte ili ne elegantas: ra-jtis, rima-rkos, brako-jn, dankop-agon, ek-spalaco, mala-ltan, dancol-ecionoj, sv-ingis, he-jmo. Mi streknombris 38 da tiaj. Sed fojfoje fuŝo amuzas: pub-liko.

Christian Declerck

Nekropsio

Dum mia finlegado de la freŝa romano de Anna Löwenstein, Morto de artisto, mi stumblis je retartikolo pri la itala ĉefministro Berlusconi kaj ties laŭklaĉa emo al tre junaj belulinoj. "En Italujo nenio nova," mi iom antaŭjuĝe ekpensis. Sed al tio mi revenu.

Morto de artisto apartenas al la nebula ĝenro "historia fikcio". Kie la scienca fikcio priskribas eblajn ontojn, tie la historia fikcio celas elvoki eblajn (eĉ: verŝajnajn) intojn. Tra preskaŭ 600 paĝoj, la aŭtoro vigle imagas la vivon kaj farojn de Nerono (latine: Nero), estro de la iama Roma Imperio inter la jaroj 54 kaj 68 de la Komuna Erao. La leganto estas klarlingve gvidata tra la teatroj kaj stratoj, bordeloj kaj palacokoridoroj de tiu marmora mirlando kiun ŝli probable jam konas de Asteriks kaj eble el filmoj kiel Gladiator (2000). La propraj vivospertoj de Anna Löwenstein – ŝi loĝas en Italujo – donas al Morto de artisto tre verecan vernison. Kvazaŭ ŝi priskribas sian propran loĝlandon, nur antikviginte la materiajn kulisojn.

Tamen indas memori ke historia fikcio same fikcias kiel scienca fikcio. La du variabloj ’tempo’ kaj ’spaco’ povas senfine varii. Por mi la esenca demando estas ĉu la fikcio funkcias kiel rakonto. (Se oni scivolemas pri la konjektoj de arkeologoj, oni konsultu faklibron.)

Ĉu la fikcio de Morto de artisto funkcias? Jes kaj ne. Löwenstein pentras sian mondon tre zorge kaj scioplene, sed iom tro proze. Leginte kelkajn ĉapitrojn, mi trovis min saturita de informoj, sed malsata je misteroj.

Por prezenti la potenculon, Löwenstein elektis konatan 2 formulon: ŝi videbligas lin tra la okuloj de proksima aliulo. Prokulpio, la mi-persono, estas adoleska sklavo, kiu Rome aktoras en teatra trupo. Dum iu spektaklo lin vidas Nerono, adoptofilo de la imperiestro. La du knaboj amikiĝas, kaj subite la vojo de Prokulpio ŝajnas pavimita por libero kaj prospero… Per tiu interkonatiĝo la romano ekas, daŭrante ĝis la morto de Nerono. Kiel ĝena librotitolo! Ne bezonatas multe da imagopovo por kompreni kiu artistas, kaj, rezulte, kien iras la tutaĵo. Tiu antaŭscio iel deviigis mian atenton de la rakonta spino, nome la rilato inter du viroj, naskitaj kun maksimuma socia interdistanco.

Leginte la tuton, mi demandas min ĉu la ĉefroluloj efektive aliiĝas, aŭ ĉu nur plifortiĝas dekomencaj ecoj. (Eble mi devus relegi?) Nerono pli kaj pli paranojiĝas, timante komploton ĉie. Prokulpio, dank’ al sia potenca amiko, fariĝas pli kaj pli hava, sed ankaŭ pli kaj pli senprotesta antaŭ la Neronaj ekscesoj.

Je pli eksterpsika nivelo, gravaj ŝanĝoj por ambaŭ estas iliaj diversaj (eks)edziĝoj (Prokulpio eĉ plurfoje patriĝas). Jen tempo reveni al Berlusconi 3 . Kvankam multe pli junaj ol tiu ulo, kaj Prokulpio kaj Nerono ŝajnas esti Berlusconi-eskaj viroj – kontentegaj pri si mem kaj sia potenco; obseditaj de virinaj korpoj, sed ne same komprenemaj pri virinaj koroj. Pluraj scenoj (frandu ekzemple paĝojn 426–7) vole-nevole pensigis min pri la ĵusaj gazetaraj skandalfotoj de duonnuduloj apud Berlusconi-a vilao.)

Sendube la romanaj priskriboj de (seks)rilatoj multe fontas el la historiaj esploroj fare de la verkisto (vidu la postrakontan libroliston), kaj estus seksisme de mi legi la romanon kiel inisman nur ĉar la aŭtoro estas virino. Tamen mi ne povas ne flari ian kritikon. La mi-persono je aĝo 17 baneje hontas "senvestiĝi antaŭ Nerono" (p. 37), sed sen detektebla honto fikas bordelaninojn dum la vesperoj. (En paĝo 149 li retrosopiras "Same kiel eksprostituitino, kiu je sia propra surprizo memoras kun nostalgio sian vivon en la bordelo".) En siaj pli stabilaj rilatoj li elstaras per sia malfideleco, kaj sintenoj kiaj povus veni rekte el kontraŭmasklisma karikaturo: ke li havas rajton "bati mian propran edzinon" (p. 259), ke lia amegata amatino "apenaŭ havus kialon plendi pri iom da sensignifa amuziĝo kun sklavido." (p. 468). Nu, kion scias mi pri la Romaj valoroj.

Tamen la mi-persono montras mildigajn trajtojn. (Komika aktoro ne povas esti tute malsimpatia!) Severe agresinte sian "bat-rajtigan" edzinon, li ŝajnas sincere penti: "Mi sentis kulpon pro mia rolo […] kvankam mi nur agis same kiel farus iu ajn edzo" (p. 261.). Kaj sur paĝo 414 li ploras pro la morto de amiko, la filozofo Seneko.

La agoj de Nerono estas, el nuntempa vidpunkto, multe pli abomenindaj. Kiel histeria praonklo de Augusto Pinochet li "purigas" sian ĉirkaŭon. Mi aparte menciu lian ordonon amasekzekuti la frukristanojn. Samtempe li alstrebas altan idealon: Li volas esti la plej lerta artisto de la mondo. Tiu daŭra kontrasto inter la revoj kaj agoj Neronaj estis por mi la plej interesa aspekto de la libro. Vera frando satireska estas la malfrua ĉapitro pri la Nerona vojaĝo al la Olimpikaj Ludoj en Grekujo. Kion faras imperiestro kiu volas pli ol veni-vidi? Aldone al perfido, perforto kaj koruptiĝo, gravega temo de la romano estas … arto. (Memoru denove la titolon!) Multnombras la citoj el la poezio latina, la priskriboj de teatraĵaj prepariĝoj kaj prezentoj, dancado, poeziaj vesperoj, kaj super ĉio la hontigaj lirokoncertoj de Nerono, sekvataj de ĝentila sed falsa aplaŭdo. (Kelkfoje mi havis la senton ĉeesti iujn el la pli malprofesiaj spektakloj de tipa Esperanto-renkontiĝo…)

Sed: Priskribo de skeĉo ne povas ridigi. Priskribo de dancmovo ne povas sentigi al oni la antaŭparolan stuporon je eleganta rapideco. Tro, tro, tro da vortoj enhavas tiu klopode ellaborita romano de Anna Löwenstein, spite al ĝia interesa bazkoncepto. "Mi revenis post la somero al Lanuvio surĉevale" komenciĝas la deka ĉapitro de la tria parto (p. 256). Sed kial do ŝarĝi tiun facilventan ekon per la superflua klarigo "– temis pri donaco de la imperiestro"? Estas ironie ke pluraj el la priartaj diskutoj de la romano kvazaŭ temas pri la romano mem: "Ĝi estis malfacila peco, kies senco ne estis tuj kaptebla" (p. 67.) ."Ni ne havis elekton krom plukuŝi, ŝtoniĝintaj pro enuo, dum nia gastiganto laŭtlegis senfinajn eltiraĵojn el sia ankoraŭ kompletigota familia historio, aŭ, eĉ pli malbone, siajn filozofiajn cerbumaĵojn" (p. 146.).

Je la fina triono, Morto de artisto por mi fariĝis vere atentokapta, kiel bona krimromano. Jen plievidentiĝas la frenezo de Nerono, la ritmo akceliĝas, kaj mi komencis kuntimi kaj kunesperi kun la roluloj. Jam antaŭ tio mi certe havis agrablajn legomomentojn, sed pli ofte mi devis discipline devigi min mem tralegi la longajn babilojn kaj detalajn priskribojn. Eĉ ne la fojaj tikloj de sekso, perforto kaj skandaloj helpas sur tiel zigzaga vojo.

Resume: Morto de artisto estas tro longeca, ĝia mi-persono tro supraĵe emocia (ne sufiĉe kunsentiga), kaj ĝia intrigo tro disa kaj lante evoluanta por mia gusto. Por semajno sur plaĝa bantuko ĝi certe taŭgas kiel distraĵo, sed se vi esperas je spirhaltiga historia fikcio, eble konsideru alian libron.

Fine mi volas emfazi ke nova Esperanta romano estas maloftaĵo, kaj pro tio ne indas subtaksi la niakulturan valoron de Morto de artisto. Nun la ĉapellitera publiko decidu ĉu ĝi same populariĝu kiel la unua E-romano de Löwenstein – La ŝtona urbo, kiu ja tiel brile furoris.

 

Noto

ŝli: ŝi aŭ li.

1 nekropsio: (laŭ Reta Vortaro) "Esplora dissekco de kadavro." Mi pensis ke jen taŭga titolo por verko nomiĝanta "Morto de…"

2 Ekzemploj pri tiuspecaj romanoj estus interalie The Great Gatsby ("La grandioza Gatsby") de F. S. Fitzgerald kaj Dracula ("Drakulo") de Bram Stoker, kie Gatsby kaj Dracula, respektive, estas pentrataj per la vortoj de malpli gravaj ĉeestantoj.

3 Kiel li aperas en la klaĉgazetoj

Bjørn A. Bojesen

Pri historia romano kaj romana historio


printempe 2010

Anna Löwenstein. Morto de artisto. FEL: Antverpeno, 2008. ISBN: 978-90-77066-39-3. 624 paĝoj.

Trevor Steele. Kvazaŭ ĉio dependus de mi. FEL: Antverpeno, 2009. ISBN: 978-9077066-41-6. 343 paĝoj.

Invitas al komparo du romanoj kun fonoj faktaj kaj historiaj. Ambaŭ devenas de la sama prestiĝa eldonejo, ambaŭ de konataj esperantaj verkistoj. Ambaŭ rekondukas legantojn al kampoj jam plugitaj de siaj aŭtoroj: Anna Löwenstein al antikva Romo, en La ŝtona urbo (1999); Trevor Steele al triaregna Germanujo, en Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994). Tamen ĉi tie ĉesas similaĵoj: la du romanoj tiel diferencas kiel Esperanto kaj Volapuko.

Verdire la romanoj meritas studadon kiel pritrakti – aŭ ne pritrakti – la pasintecon en beletra formo. Evidentas du kontrastaj manieroj procedi: Löwenstein verkas de la vidpunkto de romanisto, kaj do kreas historian romanon; Steele – malgraŭ tio, ke eble li celis historian romanon – tamen verkas de la vidpunkto de historiisto, kaj do kreas romanan historion. Tial multe pli imponas, multe pli legindas la volumo de Löwenstein.

Temas en Morto de artisto pri la epoko de la imperiestro Nerono. Sed ne la imperiestro ĉefrolas. Pivotas ĉio ĉirkaŭ Prokulpio, aktoro, iama sklavo, kiu fariĝas amiko de la imperiestro kaj kiu fine organizas la spektaklojn kaj teatraĵojn, pri kiuj fifamiĝis la imperiestro. Prezentatas do ne nur la kortumo de Nerono sed ankaŭ la privata vivo de Prokulpio: interplektiĝo de unuflanke politiko kaj intrigo, aliflanke personaj deziroj kaj zorgoj.

Neniam, tamen, entrudiĝas la historia fono. Aperas en la romano multe da figuroj el la epoko, kelkaj konataj, kelkaj malpli konataj, samkiel diversaj ejoj kaj institucioj: tiuj, kiuj scivolemas, povas informiĝi en 14-paĝa glosaro pri 'nomoj, lokoj kaj romaj apartaĵoj' (p.601). Sed eblas ĝui la romanon, ne ĉiam kontrolante, kaj simple akceptante la historian fonon kiel specon de sursceneja dekoracio. Tiel verkas Löwenstein romane, ne historie.

Kontraste, en Kvazaŭ ĉio dependus de mi, ĝenas la multaj piednotoj: ekzemple 'Freikorps, germana vorto por neoficiala soldataro, kutime kun reakciaj celoj' (p. 71), aŭ 'Fritz Thyssen, tre riĉa industriisto' (p. 281). Se gravas konceptoj kaj nomoj tiaj por ankri la eventojn en la elektita epoko, kial ne – kiel en Morto de artisto – klarigi la signifon kuntekste kaj ne, por tiel diri, subtekste?

Tiamaniere, kaj kontraste al Löwenstein, Steele sklaviĝas al siaj historiaj modeloj, la skribistoj Carl von Ossietzky kaj Kurt Tucholsky, kiuj kuraĝe, sinofere, kampanjis pere de la gazetaro kontraŭ nacisocialismo. Pro tio la ĉefrolulo de la romano, la ĵurnalisto Kurt Lenz, neniam plene konvinkas kiel kredeble, ronde formita karaktero.

Troas diskutoj inter la ĵurnalistoj pri la politika situacio kaj, precipe, la Hitler-minaco; kiom ajn gravaj la temoj – rajto pri libera esprimado, naciismo, ktp – nomoj de kancelieroj, generaloj, politikistoj kaj mencioj pri diversaj historiaj eventoj bremsas la intrigon kaj tro 'historiigas' la romanon. Nur en la malmultaj scenoj, kiam videblas Lenz inter familianoj (ekzemple paĝoj 165–172), spiras pli libere, pli romane, la rakonto. Tro ofte Lenz sidas en trinkejo, diskutante, ne agante: la sorto, eble, de ĵurnalisto-observanto, sed tio ne vivigas romanon.

Tial la 624 paĝoj de Morto de artisto pli agrable, pli flue legiĝis ol la 343 paĝoj de Kvazaŭ ĉio dependus de mi. Varme rekomendata estas la romano de Löwenstein, kiu rakontas, ne prelegas; honeste, tamen, la hibrida romano/historio de Steele ne plenumis esperojn. Dum gratulindas la aŭtoro pro la deziro prilumi malluman kaj malfacilan epokon, verŝajne nur tiuj, kiuj interesiĝas aparte pri prahitlerismo, aprezos la libron.

Paul Gubbins

Admirinde pri kiel potenco koruptas

Anna Löwenstein debutis kiel romanverkisto en 1999 per La ŝtona urbo pri la brita knabino Bivana vivanta antaŭ du mil jaroj, kiu estas kaptita kaj iĝas sklavino en Romo. Ŝia dua romano, Morto de artisto (2008), okazas samepoke kaj en la sama Roma imperio. Nun tamen temas ne pri nekonato, sed pri unu el la plej fifamaj personoj de la Roma historio, la imperiestro Nerono. Kredeble oni jam verkis amason da romanoj kaj alio pri li, sed tio ne fortimigis Annan. Ambaŭ ŝiaj romanoj estas verkitaj originale en la angla lingvo kaj poste esperantigitaj de la aŭtoro. Tamen oni ĝenerale kalkulas ilin inter la originala Esperanta literaturo.

Historiaj romanoj estas ĝenro kiu inkluzivas tre divesspecajn verkojn. Same kiel ekzemple pri scienc-fikcio, granda parto de la ĝenro konsistas el leĝeraj distraĵoj sen granda literatura valoro. Sed evidente troviĝas ankaŭ verkoj tre valoraj. Iasence Milito kaj paco de Tolstoj estas konsiderebla kiel historia romano, kaj samtempe unu el la grandaj verkoj de la monda literaturo. Konata verko pri la tempo kaj medio, kiun traktas Morto de artisto, estas Quo vadis de Sienkiewicz.

La ĉefa risko de historia romano eble estas, se la historia dekoraĵo iĝas preteksto por ne prezenti konvinkajn, multfacetajn personojn kaj interesan, riĉan intrigon. Tiu risko kredeble kreskas, se oni verkas pri famaj, okulfrapaj personoj, korifeoj de la reala historio. Pro tiu risko mi apriore preferus la ideon verki pri fikcia sklavino rabita el kelta Britio, ol pri famega imperiestro.

Cetere, mi konfesu ke mi entute ne oftege voras historiajn romanojn. Eble pro tio mi dum kelkaj jaroj prokrastis legi la duan romanon de Anna Löwenstein, kvankam ŝia unua ja grandparte plaĉis al mi. Alia kialo estis, ke Morto de artisto ampleksas 621 paĝojn, kio – same apriore – vere ŝajnis al mi iom tro.

Tamen ankaŭ en Morto de artisto ni trovas fikcian sklavon, la komedian aktoron Prokulpio, kiu junaĝe renkontas la ontan imperiestron, estas malsklavigita de li kaj iĝas lia dumviva amiko kaj helpanto. La tuta romano estas rakontata en mi-formo de tiu Prokulpio. Sekve ĝi havas du protagonistojn tre malsamajn. El tiuj, la aktoron ni ekkonas intime, la imperiestron ne same proksime. La tuta vivo de Prokulpio tamen dependas de Nerono kaj cirkulas ĉirkaŭ li, de komenco ĝis fino.

La elekto de mi-formo donas ian avantaĝon pro la senpera rakontado, kiu alportas kredindecon kaj personan tonon. Malavantaĝo estas, ke Prokulpio povas rekte rakonti nur pri tio, kion li mem spertis aŭ ĉeestis. Ĉion ceteran la aŭtoro devas sciigi per nerektaj rimedoj. Praktike ŝi tamen solvas tion ŝovante Prokulpion en preskaŭ ĉiujn situaciojn, kiuj gravas en la romano. En ties dua duono tio kelkfoje necesigas iom da inĝenio, sed ŝi elturniĝas sufiĉe konvinke. Dank’ al sia profesio kaj amikeco kun Nerono, Prokulpio iĝas organizanto de ĉiuj spektakloj, kiuj plej gravas en la vivo de ĉi tiu imperiestro, kaj pro tio li vere troviĝas surloke pli-malpli ĉie, kie gravas.

Kiel konate, la historion verkas la venkintoj. La imperiestro Nerono (latine Nero) estas tradicie priskribita kiel unu el la plej abomenaj monstroj de la historio. Tiu portreto ŝuldiĝas al kelkaj Romaj historiistoj kaj politikistoj, kiuj plejparte vivis post la epoko de Nerono. Plej gravas Suetonio kaj Tacito. Laŭ ili, Nerono murdis sian fraton, unuan kaj duan edzinojn, patrinon, eksan instruiston Seneko, amikojn, kunlaborantojn kaj – pli kompreneble – rivalojn pri potenco kaj arto. Li koitis kun sia patrino, kaj apud sia tria edzino li bigamie edziĝis ankaŭ al kastrita knabo. Nokte li diboĉis, surstrate interbatalis kaj prirabis renkontatojn. Liaj plej gravaj malvirtoj tamen estis, ke li neglektis politikon kaj militojn, ofendis la senaton, kaj praktikis arton en formo de teatro, muziko kaj precipe aranĝado de grandegaj spektakloj ĉiaspecaj, kie li mem aperis sursceneje. Fine li bruligis Romon kaj festenis spektante la brulegon.

Nu, eble sufiĉas.

Anna Löwenstein do alprenis la taskon transformi tiun ĉarman monstron en personon psikologie kredindan kaj interesan. Ŝi povus faciligi al si la taskon, decidinte ke la konataj priskriboj estas mensogaj. Tio ja estus tute ebla. Sed ŝi elektis la malan vojon. Principe ŝi akceptas pli-malpli ĉion, kaj restas do krei kredindan – aŭ almenaŭ konvinkan – interpreton pri la agoj kaj trajtoj de Nerono. Krome necesas iel krei realisman bildon pri Prokulpio, lia evoluo kaj sinteno al Nerono.

Pri ambaŭ tiuj taskoj ŝi sukcesas tre bone, laŭ mia opinio. Ambaŭ protagonistoj komence estas petolaj junuloj. Unu estas stampita de sia eduko tro riĉa, potenca kaj dorlota. La dua posedas talenton elturniĝi en neatenditaj situacioj, evoluintan dum lia profesia aktorado. La postan evoluon de la duopo oni povus priskribi per la kliŝo, ke potenco koruptas – kun la aldono, ke ankaŭ proksimeco al potenco koruptas. La konkreta realiĝo de tiu koruptado tamen ne estas kliŝa, sed interesa, atentokapta, ofte eĉ ekscita.

Mi antaŭvidis, ke sescentpaĝa historia romano almenaŭ de temp’ al tempo tedos min. Okazis la malo. La rakonto kaptis min, kaj mi plulegis kun granda intereso, preskaŭ avide. Eble okazis ie-tie en deko da paĝoj, ke perdiĝis la ekscito, tamen ĝi baldaŭ reaperis. Mi devas diri kun granda admiro, ke Anna Löwenstein mastris sian taskon ege pli sukcese ol mi atendis.

La rakonta tono de Prokulpio plejparte estas iom seka, neŭtrale raporta. Eble oni atendus iom pli da emocioj ĉe komika artisto, tamen li ja estas figuro kun individuaj trajtoj. Unu tia estas lia organiza talento, alia lia kapablo travivi en tre danĝera medio. Do, lia tono ne estas malbone elektita.

Ĉar li rakontas en mi-formo, oni ja ekscias iom pri liaj sentoj kaj pensoj. Tamen la aŭtoro uzas tiun rimedon relative modere, kaj mi ne ricevas la impreson penetri tre profunden en la menson aŭ psikon de Prokulpio. Eble tio estas manko. Mi tamen pasigas kun li sescent paĝojn kaj dek kvin jarojn. Do, por paroli pri vere altnivela literatura verko, mi eble dezirus plian, pli profundan ekkonon de Prokulpio. Tiu ja povus okazi ne per liaj propraj pensoj, sed per interpreto de liaj agoj. Ankaŭ ĉe tiuj tamen eble mankas io. Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro iomete suferas pro tre ofta problemeto, kiam oni verkas pri parte veraj okazaĵoj: la realo certagrade katenas onin kaj bridas la liberon vere riĉe kaj profunde imagi kaj tajli la personajn karakterojn. Nu, mi ne certas pri ĉi tio. Eble kulpas mia rapida legado.

Ankaŭ La ŝtona urbo estas verkita en mi-formo. Tie la aŭtoro kelkloke ŝarĝis la rakontanton, kiu komence estas dekkvinjara kelta vilaĝanino, per tro malfacila tasko. En Morto de artisto la rakontado estas pli lerte adaptita al la karaktero de la rakontanto.

Al ĉiu verkanto pri pasinta epoko minacas anakronismoj. Tio povas koncerni konkretajn detalojn ŝajne senkulpajn. Ĉu en la traktata epoko oni vere uzis tiun ilon, tiun materialon. Ne vere konante la ĉi-kazan epokon, mi ne povas certi pri la afero, sed mia impreso estas, ke Anna Löwenstein mirinde lerte mastras ĉi tiun flankon. Aperas amaso – eble iuj eĉ opinius, ke tro – da detaloj pri artaĵoj, mebloj, manĝoj, vestoj, kaj neniu ajn detaleto donis al mi kaŭzon dubi, ke ĉio estas tute laŭepoka kaj laŭmoda.

Pli malfacile estas pri spiritaj aferoj. Ĉu la personoj pensas kaj reagas, kiel oni vere farus tiuepoke? Aŭ ĉu la aŭtoro plantis en ilin ideojn el nia tempo? (Kompreneble oni povas fari tion intence, sed tio jam estus alia ĝenro.) Ankaŭ en tiu rilato mi trovis nenion vere pridubindan. Eble troviĝas unu escepto. Prokulpio amas virinon, Vitalison, kiu estas neatendite sendependa, ne nur pri sia profesia vivo, sed ankaŭ private kaj en sia pensado. Ĉu tro moderna? Eble. Tamen ŝiaj apartaj vivkondiĉoj almenaŭ parte povas kredindigi tiun trajton.

Parolante pri amaj aferoj, mi devas mencii la sintenon de Romaj viroj al seksumado kun infanoj. Tiu malfacila temo sufiĉe ofte ĉeestas en la romano, kaj la aŭtoro tre bone traktas ĝin sen altrudi la sintenon de nia epoko. La samo cetere validas ankaŭ pri la rilato inter edzoj kaj edzinoj, ankaŭ ĉe la du protagonistoj.

Kiel mi jam diris, pli-malpli ĉiuj konataj asertoj pri Nerono estas akceptitaj de la aŭtoro. En la dua duono de la romano tio signifas, ke gravaj eventoj iomete amasiĝas, kaj pro la elektita rakontomaniero Prokulpio devas ĉeesti preskaŭ je ĉiu okazo. Eble estus pli prudente akcepti, ke la romano ne traktu ĉion ĉi. Precipe la teruraj fiagoj de Nerono dense kolektiĝas antaŭ la fino, kio signifas, ke la lojaleco de Prokulpio al lia amiko estas elprovata. Kvankam li mem ne estas anĝelo, tamen li nur malfacile akceptas kelkajn agojn de Nerono. Liaj psikologiaj problemoj eble bezonus iomete pli zorgan traktadon, sed esence la aŭtoro bone mastras ankaŭ tiun temon.

La fino de la romano estas iomete stumpa. Povas esti, ke tio tute fidele spegulas la historiajn eventojn, sed el romanstruktura vidpunkto estus preferinde iom malpli subite fini la aferon, eĉ se tio necesigus aldonon de pliaj dudek paĝoj al la jamaj 621.

Iufoje oni trovas en historiaj romanoj provon adapti la lingvaĵon al tiu de pli frua epoko – aŭ eble mi diru ŝajne adapti, ĉar kutime ne eblas uzi veran lingvaĵon el la koncerna tempo. Anna Löwenstein tre prudente faris nenion tian. Ŝi tradukis sian anglan originalon en tute normalan Esperanton, plejparte tre bonstilan. La frazoj preskaŭ ĉiam estas normalaj, ne tro komplikaj. Same kiel aliaj Esperantaj verkistoj, ŝi uzas vortojn fundamentajn, oficialigitajn kaj neoficialajn. Povas ŝajni superflue mencii ĉi tiun fakton, sed ĝi estas iomete atentinda pro tio, ke ŝi aktivas en la tielnomata "bonlingva" rondo. Do ŝi insiste rekomendas al aliaj ne uzi neologismojn. Sed same kiel la plej multaj homoj – ĉu fundamentistoj, ĉu novemuloj – ŝi "ordonas, sed ne faras" (Mateo 23:3). Cetere, pri kelkaj vortoj de PIV ŝi iam verkis detalan kritikon, pri kiu mi almenaŭ parte konsentas.

Nu, efektive en Morto de artisto ŝi evitas konatajn ŝiboletojn kiel mava, tarda, kurta ktp, sed oni ja trovas ekzemple hororo, kojono, predo, pugo, vori kaj multajn aliajn, kiuj ne estas tipaj "bonlingvaĵoj". Librofine aperas listo pri cento da vortoj neoficialaj, kiujn ŝi uzis, kaj kiuj "espereble baldaŭ ricevos oficialan sankcion de la Akademio" (p. 596). Nu, mi forte subtenas ŝian esperon sed volas nur atentigi, ke por ĉiu esperantisto la propraj vortoj estas espereble oficialigotaj, dum tiuj de aliaj homoj estas fiaj neologismoj. Do, ankaŭ ĉi-rilate Anna Löwenstein estas tute normala.

En La ŝtona urbo oni facile povis trovi pliajn neoficialajn vortojn, krom tiuj en ŝia listo, sed ĉi-verke mi ne sukcesis trovi eĉ unu tian. Nu, krom se temas pri "kelkaj teknikaj terminoj" (p. 596), kaj pri aro da nomoj de popoloj, kiel ĝermanoj, fenicoj, partoj kaj aliaj.

Cetere, la teksto enhavas ankaŭ kelkajn formojn ne tute ortodoksajn, kiel genepo (en singularo).

Kvankam la traduka lingvaĵo estas ĝenerale natura kaj flua, oni jen kaj jen povas flari spuron de la origina lingvo. Ja temas tute ne pri krudaj anglismoj, sed pri paŭsaĵoj, anstataŭ kiuj oni eble povus trovi alian formon pli internacian. Tia estas la uzo de tiam en la senco de poste, p. 128 k.a. Sekvi iufoje (p. 19) aperas en la senco sekvigi. Malaperantaj en la distancon (p. 184) sonas al mia orelo iomete angle. Same aktiveco (=agado, p. 71), mi ne vidas lin kiel imperiestron (p. 255), antaŭ la sunleviĝo, ŝi estis morta (p. 261), preni riskojn (p. 480), bone situita (p. 481) kaj en la longa daŭro (p. 565). Tamen temas pri malmultaj diskuteblaj vortumoj.

Eble iomete ĝena estas la sistema uzo de estus -inta. Ŝajne laŭ Anna Löwenstein ne eblas uzi simplan -us pri pasintaj aferoj. Ekzemple en p. 441 aperas diraĵo: ‘Li ne estus farinta, se li estus havinta alian elekton.’ Poste sekvas du paĝoj da dialogo kun ankoraŭ manpleno da tiaj pezaj estus -inta.

Alia apartaĵo estas la "kiaismo". Anna Löwenstein preferas formojn de kia por egaligaj komparoj, anstataŭ la klasika kiel, ekzemple: ĉe tiaj fontoj kiaj bordeloj (p. 46).

La lingva reviziado kaj polurado estis admirinde sukcesa en la unua duono de la verko. Poste la korektlegantoj iomete laciĝis, kaj oni trovas manplenon da tajperaroj kaj plian manplenon da netrovitaj fuŝetoj pri refleksivo, akuzativo kaj simile. Tamen, ni parolas pri tre ampleksa teksto, do vere ne indas plendi, kaj foje dormetis eĉ Homero.

Ĉiuj nomoj aperas en esperantigita formo, kiu ja alportas kelkajn avantaĝojn. Librofine aperas listo pri aperantaj nomoj, realaj kaj fikciaj, bedaŭrinde sen origina latina formo. Alia listo enhavas klarigojn pri nomoj, lokoj kaj alio, sed la personoj rolantaj en la rakonto ne aperas tie. Do oni ekscias, kiuj estis ekzemple Herkulo kaj Remulo, sed nenion pri Petronio, Seneko ktp. Ankaŭ en tiu listo originaj nomoj aperas malofte kaj kaprice. Aperas ankaŭ Noto de la verkisto, Klarigoj pri la traduko kaj alio.

Kiel mi jam menciis, miaj atendoj antaŭ eklego de ĉi romano estis iomete miksitaj. Postlege mi estas tre kontenta kaj admira. Ĉi dua romano kelkrilate superas la unuan, kaj se aperos tria romano de Anna Löwenstein, mi estos tuja aĉetanto! La samon mi rekomendas al aliaj.

Sten Johansson

Morto de artisto, vivo de romano

Publikigita ĉe
La Lampiro 2010

Paŭlo Sérgio Viana

Scienca rekonstruado

Mi konfesas, ke komence la dikeco de la libro iomete timigis min kaj, ke mi penis enpenetri la historion en la du unuaj ĉapitroj. Poste, tamen, mi komencis kompreni la esencon de la verko, kaj mi multe ĝuis la legadon de la restantaj partoj. Anna Lowenstein verkis romanon, kiu esence estas scienca rekonstruado de iom dekadenca Romo en la unua jarcento, kvazaŭ dokumenta raportaĵo, en kiu ŝi analizas la travivaĵojn de la vivo de Nerono tra la ironia kaj foje kompatema lupeo de la fikcia personeco de Prokulpio. Mi nur povas imagi kiom da tempo la verkinto devis dediĉi al la studado de la historiaj dokumentoj! Mi aparte ŝatas la priskribon de Napolo (sed, kiel napola, mi estas partiemulo!) kaj la eblecon revivigi iamajn filozofojn kaj poetojn kiel kredeblajn personojn de la romano.

Davide Zingone

Morto de Artisto


Novembro 2017
Ankaŭ ĉi tiun libron mi ŝatis, sed malpli ol La Ŝtona Urbo (kiun mi legis dum la julia sumoo, kaj kiun la sama aŭtoro verkis). Tio estis surpriza, ĉar multaj homoj rekomendis la du librojn al mi, kaj, male, plejparte ili preferis la libron Morto de Artisto. Ĝenerale, miaj opinioj estis similaj pri ambaŭ: bele verkitaj rakontoj kiuj ensuĉas la leganton kaj ankaŭ informas pri historio. Morto de Artisto laŭ mi estis iom tro longa kaj ripetema, kaj denove kelkaj okazaĵoj estis tre antaŭvideblaj. Estis multaj detaloj, eĉ foje tro multaj. Ĉi-foje, sciante ke la libro ne estis originale verkita en Esperanto sed tradukita, mi rimarkis kelkajn frazojn kiuj laŭ mi estis tro rekte tradukitaj kaj pro tio ne tre fluaj. Mi ankaŭ malpli ŝatis la figurojn, kaj ne nepre volis daŭre legi pri malagrablaj kutimoj de tiuj tempoj, do eble tiuj aferoj iom influis mian opinion. Resume, mi ĝuis la legadon sed ne nepre rekomendus ĉi tiun libron.

Mia

Morto de artisto


Januaro 2017
Ĉu vi ŝatas la romanan historion?

Morto de artisto estas pli granda ol sescent-paĝa romano. La libro temas pri la vivo de la roma imperiestro Nerono, (pK 54-68), pridiskutata personeco, unu el la plej kalumniataj el ĉiuj romaj imperiestroj.
La verkistino, per grava historia esplorado eĉ raportas pri la vivo de aliaj samtempuloj de Nerono kaj de iuj personoj de lia tempo.
Je la fino de la libro, Anna Löwenstein aldonas utilan suplementon: klarigoj pri la traktado de latinaj nomoj - Ĉu Romo aŭ Romio? - k.t.p.
Karaj partoprenantoj de la sumoo, ĉu vi volas bonan konsilon? Do, mi konsilas legi la interesan libron de Anna Löwenstein kaj mi kaptas la oportunon konsili ankaŭ la legon de la unua romano de la sama verkistino: La ŝtona urbo.

Ugo

Morto de artisto de Anna Löwenstein

Tiu romano estas la dua en la serio pri la malnova Romo de A. Löwenstein. Sed ĉiuj estas memstaraj romanoj. Ĝi temas pri la vivo de la imperiestro Nerono kaj estas prezentata esence el la vidpunkto de iu aktoro, kiu sian sukceson dankis al la protekto de tiu ĉi reganto. Nerono, kiu havis pli multe da ĝojo en la artistado ol en la regado, liberigis la junan viron el la sklaveco kaj ili iĝis amikoj. Nerono lin superŝutis per donacoj, kaj el dankemo la junulo fermis siajn okulojn antaŭ la misagoj de Nerono. Do, li eĉ helpis lin en tio. Lia lojaleco estas tiel vasta, ke li ne unufoje kuraĝis kritiki la patrinmurdon, kaj li helpis Neronon ankaŭ ĉe la persekuto kaj terura murdado de la kristanoj kaŭzintaj la grandan fajron en Romo, kvankam li ne estis konvinkita pri ilia kulpo. Sed ne nur fido kaj dankemo lasis lin agi tiel, ne, memkompreneble li tutcerte ankaŭ timas, ke aliokaze Nerono neniigus lin, kiel tiom multajn aliajn homojn. Tial la juna artisto ne povis esti feliĉa.
Ni, legantoj vidas, kiel danĝera estas la proksimo al la potenculoj, kaj estus pli bone, ne fariĝi dependaj de tiuj. Ĉar nepre la potenco malmoraligas homojn. Kaj tio validas ankaŭ hodiaŭ, en ĉiuj rilatoj. La verkistino montras denove sian profundan scion pri la roma historio, kaj montras al ni la vivon en tiu tempo, tiun fojon je la fokuso de artistoj kaj ludoj en la grandaj arenoj.
Bone skribita, bone legebla.
Sed pri la traduko de la famaj nomoj mi havas kelkajn problemojn. Kial ekzemple Kleopatro, sed Agripina? Kleopatro sonas vire kaj ne ĉarme. Kaj ĉiu homo en la mondo konas Kleopatra-n. Nu do, ne tre grave. Nur iomete ĝena en la legadoĝuo. Mi nun ĝojos je mia nova legado pri la antikva Romo - La ŝtona urbo - devus esti la unua, sed mi ne sciis tion antaŭe.

Fiŝino (Germanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.