La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Marina ĉe la limo

  • Verkintoj: Sten Johansson
  • Speco: NOVA!, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €17.70
  • Eldonjaro: 2018
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Romano verkita originale en Esperanto: Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj ...
    Ĉi tiu romano ne ŝvebas ie en fikcia mondo. Oni re­trovos en ĝi poli­tikajn okazintaĵojn svedajn, eŭropajn kaj tutmondajn de antaŭ ne tro longa tempo. Kelkaj el ili ŝajnas tuŝi la vivon de la protagonistoj, sed la aŭtoro metas la psikologiajn, inter­familianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado.
  • Paĝoj: 232
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 220 mm
  • Pezo: 313 g
  • ISBN: 978-1-59569-372-3
  • Recenzo:
    • De Carlo Minnaja: Marina ĉe la limo
    • De Alteo (Francio): Marina ĉe la limo
    • Marina: En tiu romano Sten Johansson skizas bildon pri Svedio en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento ĝis la nuno. Temas inter alie pri libereco, amo, simple: pri vivo de relative normalaj homoj.
      La nomo de la romano estas Marina, fakte ĝi ankaŭ povus esti Marina kaj Tomaso, ĉar laŭ mi ambaŭ egale ĉefrolulas en la libro. Ĝi estas tre leginda romano, ankaŭ rekomendinda por komencantoj, ĉar la stilo de Johansson estas tre flua. (Katinjo - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2015)
    • Marina, la libro de Sten Johanssen multe plaĉis al mi : pro la flua stilo kaj la rakonto mem. La aŭtoro priskribas, en la sepdekaj jaroj, la vivon de du svedoj alterne en sinsekvaj ĉapitroj, ne ĉiam kronologie. Tio surprizas ĉe la unua ĉapitro kaj povas ĝeni iomete sed, oni tre rapide alkutimiĝas al tiu sistemo. Oni sekvas ilin laŭlonge de ilia vivo, ekde la junaĝo ĝis plenkresko kaj plu, esplorante kiel la socia medio kaj la familio edukis ilin. (Martine (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2017)
    • Marina kaj la limo: Marina ĉe la limo de Sten Johansson estas impona libro, kiu ŝokas min. Temas pri du svedaj edzinoj, kiuj adoptis du brazilajn infanojn. La knabo nomas Brazilon "feklando", ne akceptas la patrinojn kiel patrinojn, li ege malestimas ilin. Li implikiĝas en populismajn, patriotismajn rondojn. Tiu temo kompreneble ne nur estas grava en Svedujo, sed venenas la tutan Eŭropon, aŭ eĉ pli grave, la tutan mondon.
      Nepre rekomendinda, ankaŭ por relative komencentoj, ĉar Johansson verkas en bona, komprenebla stilo. (Katinjo (Nederlando) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2018)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Marina ĉe la limo


2019
esperanto.net/literaturo/roman/libr/marinalimrec.html
Marina estas jam konata figuro en nia literaturo. Ŝi donis sian nomon al la titolo de psikologia romaneto de la sama aŭtoro kaj sama eldonejo aperinta en 2013, kiu ricevis plurajn recenzojn, la plej brilajn far Sara Spanò en LF 272, dec. 2014, kaj far akademiano Valentin Melnikov en Disvastigo 2014; la nuna verko, je kvarono pli longa ol tiu, rakontas la daŭrigon, sed povas esti legata ankaŭ aŭtonome. La familio de la franca-sveda Marina iĝas kompleta kaj, almenaŭ supraĵe, feliĉa: loĝado en la sveda apudmara Malmö kun sia samseksa dana edzino Helle, dek jarojn pli aĝa, du adoptitaj brazilaj geknabetoj Letti, fakte Letícia, kaj Tom, kiu volas esti nomata Anton, kun haŭtoj malsamkoloraj, oldaj avinoj, ĉiutagaj irrevenaj vojaĝoj de Helle al Kopenhago kie ŝi laboras. En tiu familio, miksa kaj etne kaj lingve, prezentiĝas problemoj: la filo ribelas kontraŭ la antaŭa generacio, ankriĝas al naciismo, aliĝas al bando nazistila, rasisma, kontraŭislama, kontraŭkomunisma, fiera pri la (supozataj) tradiciaj valoroj de la nordeŭropaj popoloj, konsiderataj superaj al ĉiuj aliaj. La bando krimas diversagrese, ĝi eĉ bruligas domon de demokrata ĵurnalistino, feliĉe neniu vundiĝis, sed tiu atenco iras al juĝejo. En la rilatoj intermetiĝas Tomas, iama pli-malpli korknabo de Marina (jam renkontita en la antaŭa romaneto), nun divorcinta edzo kun du filinoj, al kiu Marina turniĝas helpopete por protekti la misvojiĝintan Anton kontraŭ liaj kunkomplicoj, kiuj minacas lin kaj lian familion antaŭvide al eblaj danĝeraj deklaroj pri transŝovo de kulpoj ĉe la proceso. La kvar geknaboj, kun relative granda aĝodiferenco, tre interese proponas malsamajn vidojn al la vivo kaj al la amuziĝo: naĝado, ekskursado, hip-hopado. Fakte la romano estas tute trempita en la hodiaŭon: estas tuŝitaj kaj la regiona referendumo pri aŭtonomeco en Katalunio kaj la kampanjo “Ankaŭ mi” pri virina seksperforto flanke de viroj altprestiĝaj en la mondo de la politiko, de la sporto, de la spektaklo; ĝenas la ordinaran vivon la ĵus starigita polica kontrolo, neniam antaŭe okazinta, por malhelpi neregulan enmigradon de Danio al Svedio.

Tiu streĉa situacio taŭzas ankaŭ la rilatojn inter Marina kaj Helle, kun la suspekto ke ĉi lasta kokras la alian kun tria virino, Louise, pli juna, kun kiu ja estis mallongdaŭra amafero, aŭ la neniam estingiĝinta ĵaluzo de la fora tempo kiam Marina kaj Tom amikumis ĉe la universitato. La nunaj kunedzineco kaj kunpatrineco, komence prezentitaj kiel normale senproblemaj, tamen akriĝas kiam la gefiloj en la ĉiamaj konfliktoj inter adoleskantoj defendas sian propran sekson, kun la kutimaj insultoj al la alia (“La virinoj naskas, do ili zorgu pri la infanoj kaj la hejmo. Tio estas laŭ la naturo.” Aŭ: “la viroj estas subevoluintaj kretenoj”). Ankaŭ la haŭtkoloro iĝas dorna punkto: Anton krias malŝate “nigrulino!” al sia (duon)fratino Letti. Dum longa vojaĝo por eskapi el la risko ke la bandanoj ilin turmentos, la knaboj devas ensorbi longajn historiajn-biologiajn prelegojn de Tomas klopodantajn komprenigi kial biologie ne estas diferencoj inter rasoj, kaj ke ni ĉiuj estas miksaĵo el ĉiuj etnoj; la argumentadoj volas esti sciencaj, sed la verko multe profitus se tiuj predikoj, eĉ pri la malsameco de la haŭtkoloro, estus reduktitaj al minimumo, ja ili nenion kontribuas al la leganto nek, cetere, al la klopodo ŝanĝi la pensmanieron de Anton. La vojaĝon oni devus sekvi kun mapo, tiel la ofte menciataj lokoj, por ne-svedo fakte nur nomoj legataj sen ajna lokiĝo kaj reciproka distanco, estus kompreneblaj kiel etapoj de racie planita itinero.

Dum kuna somerumo la familia vivo knaras: “Vi ne estas mia panjo”, “Vi ne estas mia familio!” fariĝis la kutimaj akraj respondoj al ambaŭ patrinoj far Anton, kiu estas serĉanta sian identecon. Kaj Helle retrospektas al Marina: “Kulpas vi. Kulpas la adopto. Kulpas mi, ĉar mi estas senradika danino. Kulpas via patro, la franca esperantisto kiu enamiĝis al svedino. Kulpas la divorco de miaj gepatroj. […] Eble ja kulpas iu. Ekzemple lia biologia patro, kiun neniu konas. Nu, kaj do? Kion fari pri tio hodiaŭ?” Kompreneble, ankaŭ la lingvo rolas en la serĉo de propra identeco (temo pritraktita ankaŭ en La familio de Anto Speri de G. Silfer, teatraĵo ludita en Ĉaŭdefono, 2003); Anton kaj Letti jam interparolas svede, forlasinte sian brazilan devenon.

Forte impresas la rakontata agado de la naziaj bandoj, kiujn tre probable leganto akceptas veraj, ili ja okazas reale en pluraj landoj eŭropaj kaj transoceanaj, eĉ se kun malpli da intenseco ol la libro prezentas en Svedio. Inter amuza kaj agaca estas la proceso pri la dombruligo: atestoj de la diversaj spektintoj, pridemandadoj, serĉado (kaj netrovo) de pruvoj pri individua kulpeco. Al akuzito estas montrata foto: “Jen alia foto, kie vi faras hitleran saluton”. “Ne, mi nur gimnastikas por ekzerci la brakon.” Evidentiĝas kiel Interreto peras ĉion, ja ankaŭ amason da minacaj mesaĝoj al la ĵurnalistino. La streĉa atendo de la verdikto kaj la plenumo de ĝiaj sekvoj plenigas kvardekon da paĝoj. Kia estas la limo ĉe kiu troviĝas Marina, kiu, por mediti, bezonas forvojaĝi ekster la kutiman medion? Nun eble ŝi konscias, ke tio, kio povis ŝajni stabila dek jarojn antaŭe, ne plu estas tia, kaj la ideo ŝanĝi vivon, divorci, lasi la filon al sia destino en nerekomendinda rondo de pridubindaj amikoj estas konsiderebla alternativo, ja rifuzinda, sed ĝi muelas interne. Entute romano bele konstruita kaj alloga kun granda atento al la psiko de la rolantoj, eĉ se dumvoje enmetiĝas, de tempo al tempo, paĝoj superfluaj.

Ankaŭ Sten Johansson (n. 1950) estas konata tra nia revuo: recenzoj pri liaj verkoj aperis pluraj, jam ekde 1993. Majstro en la krimromanetoj (kaj ne nur), li verkis pli ol kelkon da ili, tiel ke en tiu ĝenro li marŝas kun la same produktivaj Julian Modest, vicprezidanto de la Esperanta PEN-centro, kaj Cecil Gates. Aldone, li ricevis en 2018 premion Grabowski pro la starigo kaj flegado de la ttt-ejo Originala Literaturo Esperanta (OLE), enhavanta datenojn ĉiuspecajn, inkluzive pli ol 1600 recenzojn el kiuj ne malgranda parto estas verkita de li mem. Pri recenzado aperis en Esperanto, febr. 2016, elstara artikolo lia, kiun komplementas, samrele kaj sampense, preskaŭ ĝemele, artikolo de mi mem en Beletra Almanako, febr. 2018; aliflanke, Johansson en Libera Folio argumentis, ke propono de esperanto-verkisto al Nobel-premiado estas “stultaĵo”, kaj tiun, aperte dirite, defetisman pozicion kontraŭis aliaj elstaraj verkistoj. Lia lingvaĵo legiĝas tute flue, simpla sed ankaŭ kun geniaj vortkombinaj eltrovoj; eta librofina listo de vortoj netroveblaj en NPIV indikas profite, ke neniu estas nova propono, sed ili ja troviĝas en tuta aro da aliaj vortaroj, kio montras lingvon tute ĝisdatan kaj rapide riĉiĝantan.

Carlo Minnaja

Marina ĉe la limo


Novembro 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2018.html -
La rolantoj estas malpli multnombraj ol en la antaŭa libro Marina: la sveda Marina, ŝia dana edzino Helle, la du adoptitaj gefiloj: Tom (Anton) kaj Letti (Leticia). Apenaŭ estas citita la antaŭa generacio. Jen Tomas, la pacperanto (tiun rolon havis la plenkreskulino Marina antaŭe). Unu el liaj du filinoj: Moa. Membroj de la Norda Fronto (naziaj junuloj).
Ankaŭ la sinteno de Marina ne estas sama: en la unua libro, ŝi kvietigis Tomason, en tiu ĉi, ŝi estas ĉiam turmentita (pri la amrilato, kaj ĉefe pro Anton.)
Dum okazinta proceso la defend-argumentoj de la advokatoj ŝajnas al mi tre simplaj, la sinteno de la suspektatoj en la tribunalo, tute neverŝajna.
Estas skribite ke tiu romano povas esti legata tute sendepende de la antaŭa. Tio devigas la verkiston fari oftajn aludojn al la pasinteco por klarigi la sintenon de diversaj rolantoj.
La etoso plej ofte estas tre griza, ĉefe pro la sinteno de Anton kaj la zorgoj de Marina. Helle ne estas tre simpatia. Ŝi provas eduki Antonon per admoneston, sed eskapas el la problemoj: "ŝi legas danan leĝeran romanon de Hanne-Vibeke Holst […] Ni prefere donu prioritaton al ni mem. […] Marina rigardas ŝin. Kiel ŝi povas esti tiel indiferenta?".
Pri kiu limo temas? Ne kiel ĉe Marjorie Boulton (Virino ĉe la landlimo) pri interlanda limo, kvankam la familio loĝas en Malmö, kaj Helle ĉiutage veturas al Kopenhago kaj aliflanke "vere transiris ĉiujn limojn". Sed ĉefe pri la limo de tio, kio estas nervoze eltenebla por Marina.
Anton, kiu naskiĝis en Brazilo de brazilanino, ripetas ke li estas svedo, kaj ke la aliaj rasoj estas forĵetindaj fekaĵoj. Li adoptas rasistan sintenon eĉ rilate sian duonfratinon, pli brunhaŭtan. Li abomenas la eksterlandanojn, la enmingrintojn, la samseksemulojn, la nearjanojn. Li malpermesas al siaj patrinoj eniri lian ĉambron kaj li algluis sur ties vando: REKONKERU LA PATRUJON! PURIGU LA NACION DE LA NIGRA FEĈO! "Feministoj estas nenaturaj. La virinoj naskaj, do ili zorgu pri la infanoj kaj la hejmo. Tio estas laŭ la naturo. Tiel faras la bestoj."
La romano aludas multe da nuntempaj eventoj: la olimipiajn ludojn en Rio-de-Ĵanejro, la dekkvarjarajn norvegajn ĝemelajn kantistojn Marcus kaj Marinus, la atencon faritan de Anders Breivik en Oslo kaj sur la insulo Utoya en 2011, tiujn en Nico, Berlino, Londono kaj Stokholmo.
Jen svedaj kutimoj: studsistemo por eniri universitaton, deviga alternativa puno, ekzemple per servo en la kafeja artmuzeo (sub la respondeco de desegnista iranino, kaj danke al tiu persona kontakto, la sinteno de Anton komencas evolui). Nomadlernejoj por laponoj kaj eskimoj.
La fino estas malfermita. La stilo, la dialogoj, ege simplaj. Ne temas pri grandioza verko, sed facile legebla. Denove problemo pri: ĉu familio povas resti longe stabila? Kiel agrabla junulo povas esti allogata de naziismo? Kiel pritrakti lin?

Alteo (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.