La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Meditadoj el la animo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Emfazo pri la ĝenerala spiritualismo


2017/02, p. 24

Certan nombron da amikoj ni havas en la kirkoj, certan nombron da amikoj ni havas en la temploj ... Tiu ĉi vorto atingos tiun, kiun mi volas, eĉ se post mil jaroj ... (Ŝams Tabrizi 1185–1248)

Belaj vortoj multas en nia mondo, sed belaj agoj malmultas, kaj eĉ pli malmultas homoj, kiuj mem bonfarante bonfarantigas organize ankaŭ aliulojn. Paiva Netto certe estas unu el ili.

Persone mi admiras lian persiston antaŭenirigi ne nur la vortigon de bonaj faroj, sed ankaŭ la farigon de bonaj vortoj, ekzemple en Legio de Bona Volo, kiun oni nomas la Esperanto de la religioj.

Tie kaj tiele, kaj ankaŭ per similaj aktivadoj, li klopodas trovi vojon al vera homa interkompreno. Tial tre konscie kaj prave li uzigas kaj subtenas Esperanton.

La verko bazas sin sur Kristo, plenas de kristanismaj terminoj, sed tio ne ĝenas min, ne-kristanon. Ĉar mi rigardas ĝin kiel kristanan kontribuon al la homara ekumenismo. La terminon la aŭtoro uzas en ĝia origina signifo „laŭcela, aŭ laŭ tutmonda aplikebleco; universala”.

Verdire, multfoje interpreteblas Kristo, en lia libro, kiel vastasenca Amo. Ni havus pli belan mondon, se la samo okazus en aliaj religioj.

Alia reliefa trajto de la libro estas ĝia emfazo pri la ĝenerala spiritualismo, ke la homo ne estas nur ventro kaj subventro, ke la homo serĉas ian eternecon per siaj internaj intuicio kaj racio. Tian aserton, en tempo kiam regas praktikemo kaj teknologiemo, mi konsideras kuraĝa kaj devenanta de profunda kora kredo.

Paiva Netto kredas, ke la vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni. Tiun koncepton mi ŝatas. Ne mirigas min, se du bonfaruloj en du tempoj kaj du lokoj konkludas samajn konceptojn el siaj verŝajne malsamaj kulturoj. La persa poeto Rumi diris: „Amo estas astrolabo de la diaj sekretoj ...”

La enciklopedieta citaĵaro, laŭ mi, iom longas. Por mi estis iom temporabe trovi la aŭtentikajn tekstojn de la aŭtoro kaj distingi ilin de tiuj de aliaj.

Al la libro ne mankas sufiĉaj biografioj pri menciitoj. Ankaŭ belege elektitaj pentraĵoj pli beligas la bone aranĝitan libron.

Aparte laŭdindas la bona esperanta lingvaĵo de la tradukinto. Ĝi estas tute fidinda traduko.

Mi rekomendas la libron al tiuj, kiuj emas legi flue-legeblan Esperantan kaj esperantan libron.

La literoj, la bildoj kaj la koloroj estas tiom bone aranĝitaj, ke oni ne laciĝas pro la longdaŭra legado. Mi gratulas la aŭtoron, la tradukinton kaj la eldoniston.

Said BALUĈI

Jesuo ŝtatestro


novembro 2012
Entuziasma anonco sur la unua bindopaĝo: “Pli ol 400 000 venditaj ekzempleroj, 1-a eldono en Esperanto!” Tre altira; oni ja estas tre kontenta scii, ke oni estos la kvarcent-mil-unua leganto! Krom tio, interne, elstara prezentado didaktika, kriobele ilustrita, de lernolibro mezlerneja.
La aŭtoro estas José de Paiva Netto, brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto. Li naskiĝis en 1941, en Rio-de-Ĵanejro, do en urbego kun pli ol ses milionoj da loĝantoj, sub la rigardo de giganta Jesuo-statuo mondfama. Tio ĉi ja gravas, ĉar ĝi tuj klarigas la fonon de lia funkcio – direktoro-prezidanto de Legio de Bona Vola (LBV) – kaj de liaj opinioj.
La titolo de la propedeŭtika unua peco estas: Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo; ĝi estas unupaĝa. Poste, parenteze: “Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo, aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Kristo de Dio, laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12 ĝis 17 kaj 9.” Unuavide, la aŭtoro ne “aranĝis” multon; ni trovas la evangeliajn tekstojn cititajn, kiujn Paiva Netto rediras preskaŭ tro fidele (kun la eraro “lia” anstataŭ “sia” en Joh. 15.15). Kelkaj transformoj tamen: “Per tio ĉiuj homoj scios” fariĝas “Nur per tio ĉiuj homoj scios”; “kiel vi min amis” fariĝas “kiel vi min amas”; “donu frukton” fariĝas “donu bonan frukton”; “Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian” fariĝas “Tion mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel mi amas vin”. Post 15.14 troviĝas ripeto el 13.34 “Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.” Neniu el tiuj ĉi transformoj estas absurda aŭ malica; eĉ ne temas pri resumo, estas iom freŝigita versio de la konata tradukaĵo farita de la “Brita kaj alilanda biblia societo” en 1931.
Sed… ĉu la aŭtoro diras ion novan? Jes, en la unua frazo: “Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto.” Do, la centra persono de la kristana religiaro, Jesuo, estas (as-tempe!) “ekumena” kaj “ŝtatestro”. Tio signifas, ke Paiva Netto ne donas prioritaton al ajna religio en la interpretado de la instruoj de Jesuo Kristo, kiu, laŭ liaj konvinkoj, estas aktuala reganta estro politika de ĉiuj homoj, eĉ de nekristanoj. Jesuo Kristo estas aganta politika potenco, liaj instruoj estas dekretoj. Kiel kaj kial realiĝos la dekretoj de la “Dia Ŝtatestro”, ni ekscios el la postaj homilioj kaj citaĵomozaikoj, kiuj konsistigas la libron malfermantan al ni la spiritan mondon de Legio de Bona Volo (LBV).
Paiva Netto utiligas en la cento da sekvantaj pecoj (meditoj, leteroj, homilioj, predikoj) la saman metodon, kiel en la propedeŭtika peco: li pledas per atestaĵaj citaĵoj, por pruvi, ke Jesuo estas la kosma Majstro de la tuta homaro, kaj ke ne ekzistos feliĉo sur tiu ĉi tero tiel longe, kiel oni ne aŭskultadas, ne akceptadas liajn instruojn. Li citas preskaŭ ĉiujn religiajn librojn konatajn, centojn da saĝuloj, filozofoj, verkistoj, politikuloj kaj alispecaj famuloj. La notoj piedpaĝe okupas preskaŭ tiom da loko kiel la teksto. Ili estas interesaj, ĉar ili evidentigas la kulturnivelon de la publiko celata de la aŭtoro; ili similas al artikoletoj de leksikono por uzado de lernejanoj. Ni povas tamen spikumi el ili kelkajn utilajn informojn; ekzemple, ke “Francisko el Asizo [estas] Patrono de Legio de Bona Volo” (p. 129).
La tekstoj mem pledas por honestaj kaj esperindaj aferoj: “la vojoj de Paco postulas pli grandan aŭtoritatecon kaj obstinon ol tiuj de perforto” (p. 33); “la mondo laciĝas pro tro da vortoj kaj maltro da efikaj agoj” (p. 65); “spiritan progreson de la homaro oni ne povas deteni” (p. 69); “bona penso konstruas feliĉan popolon; la negativa povas detrui ĝin” (p. 89); “egoismo kaj aroganteco: du malsanoj en la socia interrilato” (p. 115); “la paradizo, … troviĝas tre proksime, en [la homo] mem” (p. 129); “mortintoj ne mortas. Do, Spirita vivo ne estas ia abstraktaĵo” (p. 129) …
Enhavtabelo ne ekzistas, kaj ne estus utila, ĉar temas pri meditolibro, el kiu oni povas pluki iun ajn pecon por sia ĉiutaga meditado. En ĉiu peco temas pri iu aŭ alia malsano de nia moderna mondo; malsano ĵurnalisme elmetita, kaj advokate kuracita per ekumena kristana bonvolemo. La esperantigo, fare de Paulo Sergio Viana, estas klara kaj flua.
En la libro, plena je dekoraĵoj kaj bildoj, la unukolore prezentitaj pentraĵoj de famaj pentristoj (Van Gogh, Cézanne, van Eyck kaj aliaj) meritas apartan atenton, eĉ se oni ne tuj trovas iliajn rilatojn kun la teksto.
Sume: ne temas pri libro konceptanaliza, t. e. “filozofia,” sed pri popolisma saĝolibro, preskaŭ perfekta en sia ĝenro. Ĝi povas alporti al eŭropanoj multajn informojn pri la brazila socio. Al sud-amerikanoj ĝi alportas spiritan panon ne malhaveblan en la tutmondiĝanta teknika barbareco.

Eugène de Zilah

Spirita instruo per valora verko

Publikigita ĉe
Bona Volo 72
José de Paiva Netto, brazila verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo kaj havante multajn aliajn gravajn funkciojn, estas bonege konata en Brazilo, sed ankaŭ en multaj aliaj landoj kiel unu el la famaj personecoj de nia mondo.
Per sia nova verko “Meditadoj el la Animo” li alvenas por konfirmi niajn antaŭajn vortojn. La 1-a eldono de ĉi tiu libro aperis en 2003, sed en 2011 estis publikita la ĉi-version en Esperanto pere de la traduko de Paulo Sergio Viana.
La libro estas impresiga el pli multaj vidpunktoj. Ĝi estas ege belaspekta kaj bonkvalita, do alloga por la okuloj de la leganto. Riĉe ilustrita kaj plena de belaj dekoraĵoj kaj interesaj bildoj, kiuj aldoniĝas al la originala aranĝo de la enhavo. Krome ĝi havas veran enciklopedian valoron rilate al multaj informoj pri famuloj el la historio de la homaro.
Krom la propraj opinioj/meditadoj la aŭtoro utiligas diversajn pecojn: leterojn, homiliojn, predikojn, citaĵojn, por krei veran literaran puzlon, kiu spegulas la centran ideon, ke Jesuo estas la kosma Majstro de la tuta homaro, kaj veraj paco kaj feliĉo sur nia planedo ne povas esti ĝis kiam la homoj ne respektos kaj sekvos la instruon kaj la novan ordonon de Jesuo: “Tion mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel mi amas vin”.
Sed kompreneble nin interesas unue ĝia enhavo kaj ĝia valoro kiel spirita instruo. El tiu vidpunkto ni povas fari kelkajn substrekojn. La aŭtoro ofte parolas pri la neceso de “Frata Amo”, do pri kompato, solidareco kaj karitato, pri altruismo. Kiam la homo suferas, li devas senti tiun humanan apogon por rezisti: “Se homo sentas, ke li estas humane apogata, tiam li kreas iaspecan tre fortan internan reziston, kiu helpas lin resaniĝi aŭ pacience elteni doloron” (paĝo 85). La homo devas bone regi la proprajn sentojn kaj pensojn por ke siaj faroj estu bonaj por la homaro: “Antaŭ ol eksplodi en la mondo, milito kreskas en la homoj…” (paĝo 93). Sed la homa konduto devas esti ekzemplodona, kaj pro tio oni devas respekti la instruon de Jesuo: “Sekvi Jesuon postulas pli ol elvolviĝintan intelekton: ĝi postulas koron senteman, tamen liberaman, tiamaniere kuraĝan, ke ĝi povu laŭte diri, ke trans la necertaj asertoj de la mondo, ŝvebas ia Aŭtoritato pli solida ol tiu de armiloj, ĉar ĝi milde parolas al Animoj kaj estas de ili komprenata” (paĝoj 103-104). Paiva Netto evidentigas la ideon pri la neceso kunigi la cerbon kun la koro, do la intelekton kun la sento, kaj tiel agadi laŭ kosmaj spiritaj leĝoj: “… ĉar la Homo, antaŭ ol esti materia korpo, estas eterna Spirito. Sen tia kono, ĉia intelekto reduktiĝas al unuagrada lernejo de vivo” (paĝo 105).
Paiva Netto subtenas la idealismon, sed mezure: “Esti idealisto, jes. Sed bonvolu kun talento kaj kompetenco” (paĝo 114).
Alia meditado de la aŭtoro rilatas al la kosmaj leĝoj: “Por travivi Bonon sur la Tero, oni devas koni la leĝaron de la Ĉielo, la Diajn Leĝojn, kiuj per Amo kaj Justeco kondukas la Universon” (paĝo 124), kiuj leĝoj paŝo post paŝo estis malkovritaj ankaŭ de la nuna Scienco.
Ofte la aŭtoro revenas al la graveco sekvi la spiritan instruon, kiun ĉiuj teraj homoj devus lerni kaj sekvi: “La Nova Ordono de la Kristo estas Leĝo de Solidareco tutplaneda, ankoraŭ malmulte konata kaj eĉ malpli travivata…” (paĝo 177). Fakte tio estis la fajrero, kiu igis lin krei en 1994 la Mondan Parlamenton de Ekumena Frateco de Legio de Bona Volo, ĝuste la 25-an de decembro, la naskiĝdaton de Jesuo, ĉar kiel asertas la aŭtoro sur la paĝo 177 de sia libro: “Mi kredas pri Universala Amo, kiu impulsas civilizacion al postvivado.”
Kiel realiĝas la spirita instruo en la opinio de Paiva Netto? Li ne nur teorie parolas pri tio, sed ankaŭ agadas praktike. Li opinias, ke “La Tero estas ia Dia Edukejo, kie disvastiĝas la noblaj instruoj de Jesuo, la Ĉiela Profesoro”, kaj li donas multajn ekzemplojn pri la lumaj figuroj de la Resenanco: Da Vinci, Mikelanĝelo, Cellini, Rafaelo, Giovanni Picco della Miradola, Pietro Pomponazzi. Kaj lige de la homa kaj spirita evoluo la aŭtoro substrekas la ideon de reenkarniĝo: “Same okazas koncerne la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo, per niaj alvenoj al la Tero, kaj revenoj al la Ĉielo…ĝis ni meritos resti tie supre”.
Kiel ni asertis supre, la edukanto Paiva Netto ne nur teorias pri la valoraj spiritaj instruoj de Jesuo, sed li profunde praktikas tion. En la lasta parto de la ĉi-libro, “Biografio”, sur la paĝo 246 troviĝas priskribaj frazoj pri tiuj faroj: “Kiel estro de Legio de Bona Volo ekde 1979, li multobligis programojn por Homa, Socia kaj Eduka Elvolvado de la Institucio, per ĝiaj modellernejoj, kiuj taŭgas por pli grandaj projektoj, al kiuj li sindediĉas de longa tempo: reedukado kun Ekumena Spiritualeco, efektivata per Pedagogio de Bona Volo, kiu propones ian novan lernmodelon, ligantan Cerbon al Koro. Ĝi enhavas esence du segmentojn: Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano. Ĉi tiu edukpropono, kies metodon oni sukcese aplikas ĉe la instru-reto kaj ĉe sociaj kaj asistaj programoj de Legio de Bona Volo, troviĝas ankaŭ ĉe hejmoj por infanoj, junuloj kaj maljunuloj; Komunumaj kaj Edukaj Centroj; kaj sportaj kaj kulturaj centroj”. Laŭ aserto de la kreinto de la propono, ambaŭ formoj de la ĉi-pedagogio: “…havas kiel fundamentojn la valorojn, kiuj devenas de Frata Amo, alportitajn sur la Teron de pluraj lumaj homoj, precipe Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”. Per tio la luma kaj moderna pedagogo Paiva Netto donas novan orientiĝon al la instrumetodoj de nia tempo. Multaj kulturaj homoj kaj naciaj kaj internaciaj organizoj rekonas kaj aprobas tian agadon. Ni ŝatus mencii pri tio almenaŭ du opiniojn, kiuj aperas en “Biografio”. Laŭ analizo de Profesoro Arnaldo Niskier, membro de Brazila Akademio de Beletro “Paiva Netto nuntempe alportas tute novan instrumetodologion, kiu bezonas fakajn instruistojn, kiuj ne facile troviĝas en nia medio, kaj do oni devas prepari ilin ene de la originala, revolucia sistemo, laŭ pedagogia vidpunkto”. Alia socipolitika personeco el afrika lando, kie vere oni bezonas konscian transformiĝon, la Direktoro de Departamento de Forigo de Malriĉeco en la Ministerio de Ekonomia Planado kaj Socipovigo, en Tanzanio, Anna Mwasha, asertis inter aliaj: “…Edukado surbaze de tiaj valoroj povas tute ŝanĝi socion, pacigi homojn, kaj tiel plibonigi la tutan mondon”. Fakte temas pri vera spirita kontribuo por pli rapida transformiĝo de la homa konscio per edukado por amo al proksimulo, solidareco kaj respekto por ĉiuj bonaj valoroj, respekto por vivo.
Tiel la verko de Paiva Netto, Meditadoj el la Animo fariĝas alia vera “mesaĝo de Jesuo” al nia mondo, spirita instrulibro por ĉiuj aĝoj, kiu igas nin gardi Dion en nia interna mio kaj agadi samfervore je la bono de la aliaj.
Konklude ni povas diri, ke per ĉiuj verkoj kaj faroj, José de Paiva Netto, aŭtoro de la verko Meditadoj de la Animo kaj de multaj aliaj kreaĵoj, fariĝas unu el la Instruistoj de nia moderna sed ankoraŭ malsufiĉe evoluinta mondo, Instruisto kiun oni meritas sekvi por plialtigi la konscion de la homaro.

Mihai Trifoj

Libro, kiu riĉigas la animojn

Publikigita ĉe
Bona Volo 74
José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, komponisto kaj poeto, sed pli gravas, ke li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Tiu ĉi legio estas neordinara kaj ĝian noblan agadon tre bone karakterizas la vortoj de Anna Mwasha – direktoro de Departemento de Forigo de Malriĉeco en la Ministerio de Ekonomia Planado kaj Socipovigo en Tanzanio: “En plej evoluintaj landoj, oni multe parolas pri plibonigo de Edukado, sed mi komprenas, ke LBV batalas precipe por formi la karakteron de infanoj per valoroj kiel Amo, kaj trankviligi ilin. Edukado surbaze de tiaj valoroj povas tute ŝanĝi socion, pacigi homojn.”
La noblaj edukceloj kaj la brilaj rezultoj de Legio de Bona Volo delonge estas konataj en pluraj landoj de la mondo kaj la plej grandan meriton por tio havas Paiva Netto. Dum multaj jaroj li verkis librojn, kiuj aperis en centmiloj da ekzempleroj.
Nun danke al Esperanto mi havis eblecon tralegi lian libron “Meditoj el la Animo” kaj mi estas feliĉa, ke pere de tiu ĉi rimarkinda verko mi konatiĝis kun aŭtoro, kiu ne nur amas la homojn, zorgas pri la edukado kaj la spirita vivo de gejunuloj, sed estas verkisto kaj filozofo, kiu profunde esploras la plej grandajn kaj gravajn problemojn de la homa ekzisto.
Por Paiva Netto la ĉefa celo de la homaro estas la paco, sed li avertas, ke “la vera paco naskiĝas unue el la pura koro de Homo”. Tamen por ke la homa koro estu pura, en ĝi konstante devas nesti la amo. La aŭtoro diras: “La vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni.” Paiva Netto detale analizas la Amon. Li emfazas, ke nur la vera amo liberigas nin de la katenoj de malprudento, kiu kaŭzas la psikajn, korpajn kaj sekve sociajn malsanojn.
La verkisto esploras diversajn problemojn de la homa vivo. Li opinias, ke unu el la danĝeroj, kiujn la homaro trapasas estas la vulgarigo de la suferoj. “Post tiom longa rigardado de suferoj per la bezonataj komunikrimedoj, parto de la popolo komencas supozi, ke tio estas neŝanĝebla afero.” Paiva Netto instruas nin esti kuraĝaj. La kuraĝo donas fortojn, esperon kaj volon venki la malfacilaĵojn. Paiva Netto citas la grekan filozofon Plutarko, kiu diras: “Vere kuraĝa homo ne serĉas danĝerojn. Li alfrontas ilin.”
Por Paiva Netto la Fido je Dio, kune kun bonaj agoj, estas tre grava por la homa vivo. La Fido devas esti firma kaj kiel diris Marteno Lutero: “Savo dependas ekskluzive de fido je Dio.”
En tiu ĉi riĉenhava libro pluras la gravaj temoj, kiujn traktas la filozofo Paiva Netto. Unu el ili estas la demando pri demokratio kaj la aŭtoro konstatas, ke la demokratio estas respondeco esprimi opiniojn boneduke sen emo al kverelo.
Paiva Netto argumentite pruvas, ke materio estas sprito. “Necesas do konkludi, ke Spirito kaj kreo de Filo, kiu esprimiĝas en la Naturo per planeda materio, ankaŭ estas Unu, tio estas, ili havas la saman spiritan devenon.”
“Meditadoj el la Animo” instigis min mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo kaj de la universo: la paco, la amo, la demokratio, la spirito, la materio… La aŭtoro posedas grandan intelekton kaj riĉan kulturon. Li trastudis la vivon kaj sciencan agadon de pluraj mondfamaj filozofoj, sciencistoj kaj verkistoj. En la libro estas detalaj biografiaj kaj bibliografiaj notoj pri ili. Paiva Netto ne nur citas iliajn verkojn, sed analizas iliajn sciencajn konceptojn pri la vivo, Dio, la mondo kaj universo.
Ege impresis min la fakto, ke la filo de Paiva Netto, Jose Eduardo studis en mia lando, Bulgario, orkestroreĝisoradon kaj en Bulgario estis registritaj diskoj kun muzikaj verkoj de Paiva Netto kun la koruso kaj Orkestro de Nacia Radio.
La libro enhavas tre detalan prezenton de la konata pola esperantisto kaj reĝisoro de dokumentaj filomoj Roman Dobrzynski, kiu faris dokumentajn filmojn pri Legio de Bona Volo. “Meditoj el la Animo” estas modele tradukita en la Internacian Lingvon. Certe multaj geesperantistoj el la tuta mond havos eblecon tralegi tiun ĉi neordinaran libron, kiu anime riĉigos ilin.

Georgi Mihalkov

Libro de elstara beleco kiu espereble aperos en la angla por la ses miliona bahaanaro kaj miaj bahaaj amikoj!

Publikigita ĉe
Paul J Desailly
Malofte okazas en la religia historio de la mondo ke ‘ali-religiano’ ricevas inviton recenzi verkon kiu merito-plene estas jam memstare fam-konata jene: (a) en pli ol 400.000 ekzempleroj venditaj (b) plena je saĝeco (c) modelstile Esperantigita kaj (d) kvankam tre profesie kaj preskaŭ lukse prezentita, tamen malmult-koste aĉetebla. Koran dankon do al la redaktoro de F V Lorenz pro la invito kiun mi ret-letere ricevis en majo 2019! Mia magra plumo tamen ne kapablas recenzi tian bonegan kvaliton sed volante mi komentetas:

Antaŭ ĉio mi menciu ke miaj impresoj rilate al la elirpunkto de ‘senlima ekumenismo’ en tiu ĉi valora literaturaĵo belega baziĝas je la instruoj de Baha’u’llah (1817 – 1892) kiu en fifama otomana malliberejo fondis Bahaismon en 1852.

Per tra-legado de abunda "Tabelo de nomoj" (p. 233 – 235) oni tuj konstatas grandaniman kaj inkluziveman sintenon de la aŭtoro, Paiva Netto. El la kronikoj de la Historio aperas nomoj kaj eldiroj de preskaŭ 200 sciencistoj, filozofoj, politikistoj ktp. Super ĉio elstaras – kompreneble – maksimoj kaj sentencoj kiujn revelaciis Fondintoj de la mond-religioj de la aŭtoro cititaj: Budho, Mahometo kaj Jesuo Kristo. Ne surprizos legontojn ke ĉi-lasta Manifestiĝo de Dio tenas la unuan rangon en libro verkita de Kristana erudiciulo. (59 referencoj al Jesuo aperas.) Pri tiu fakto mi neniel grumblas ĉar la nazareta Savinto per perfektaj konsiloj (kaj viv-ekzemplo!) disponigis al la homaro la solan solvon: ‘Amu Dion! Amu la najbaron!’

Eble en onta eldono sinjoro Netto detale aludos ankaŭ Abrahamon ĉar fondis Li la religion de Moseo (p. 54, 55, 66). Elde "La Malvova Testamento" plenumis Jesuo profetaĵojn pri la veno de la Mesio kiun adeptoj de Judismo ankoraŭ atendas – jam kvar mil jarojn proksimume. Alidirite, kiel oni diplomate kaj ĝentile konvinku judojn en ekumena etoso ke Jesuo Kristo vere estas la Mesio? Kiel konvinki ateistojn en la elektronika generacio ke Jesuo promesis reveni kaj ke nun eblas pruvi danke al Abrahamo, Moseo, Jesuo, Mahometo kaj Baha’u’llah ke Dio ekzistas? Gravega! aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf p. 28 - 30

Antaŭ ol komenci Sian tri jaran misiadon tra la Sankta Lando por inaŭguri la Kristanan epokon Jesuo observis la regulojn kaj normojn de Judismo. Iasence do Li dum dudeko da jaroj estis adepto de la religio starigita de Moseo KAJ Abrahamo; ĉi lasta estis la Iniciatinto de monoteismo.

Homamaso da novaj tre sinceraj Kristanoj spirite kaj mense tuj rekonis dum "La Surmonta Parolado" ĝisdatigitajn instruojn de la Kreinto vortigitajn de la Kristo. Nominte tiujn instruojn Feliĉpromesojn oni ilin ofte taksas la kernon de "La Evangelio". (Vidu la du finajn paĝojn, t.e. p. 231 – 232 sub la rubriko: "Feliĉpromesoj el la Prediko de Jesuo sur la Monto".) Ĝuste pro tiuj novaj revelacioj kaj ikonrompaj instruoj de Jesuo por reteni politikan kaj religian potencon en tiu romia provinco la romianoj, la sinedrianoj kaj la fariseoj konfuzis kaj koruptis la saman homamason kaj krucumis la Savinton de la mondo.
http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-128-sep2017.pdf (paĝo 21) (Mateo 5: 1 – 16)
Ekzistantaj bahaaj tekstoj profetas ke paco en Palestino kaj Israelo ekokazos nur kiam la judoj rekonas Jesuon kiel la Mesion.

Mistajpa afero ensaltis sur paĝon 61. Io misas: ‘Santa Korano’ estu ‘Sankta Korano’.

Paul J Desailly

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.