La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Metamorfozo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Plia metamorfozo


esperanto.be/fel/mon/rec/metab.html

Eminenta esperantisto Reinhard Haupenthal ekstreme malkontentis pri la antaŭaj Esperantaj tradukoj de ĉi tiu novelo, klasikaĵo de la moderna literaturo, kaj entreprenis fari novan. Jen la rezulto.

La rakonto mem estas tre konata en la moderna mondo, ankaŭ ekster la germana literaturo, en kiu ĝi originis. Ĝi estis, kelkrilate, la sola grava verko de Kafka, kiun li permesis publikigi dum sia vivo. (Liaj aliaj ĉefverkoj aperis nur longe post 1915, la aperjaro de La metamorfozo.) Iom interese, Haupenthal diras, en sia Antaŭparolo, ke „Kafka apartenas ne nur al miaj plej neŝatataj aŭtoroj, sed mi rekte abomenas lin. Mi dubas kaj kontestas, ke lia Metamorfozo meritas la atenton kiun eŭforia hordo da germanistoj aŭ ditirambe galimatiaj interpretistoj atribuas al ĝi.” Ŝajnas, ke li faris la tradukon pli kiel rebaton al Mauro Nervi, kiu jam en 1996 publikigis sian propran tradukon de la novelo, ol pro amo al la verko aŭ al ĝia aŭtoro.

Nu, la kialon de lia malamo al Kafka kaj al La metamorfozo mi ne konas, sed mi mem tre amas la verkojn de Kafka, kaj al mi multe plaĉas la nova vesto, kiun, malgraŭ sia malamo, donis al ĉi tiu majstroverko Reinhard Haupenthal.

La metamorfozo temas pri tre stranga evento: junulo nomata Gregor subite, unu matenon, trovas sin transformiĝinta en ian fiinsekton. (Ĉu blato? Ĉu sterkoskarabo? Oni devas konjekti, Kafka mem ne precizigas.) Kompreneble, tio surprizas lian familion: liajn patron, patrinon, fratinon, same kiel la servistinojn. Sed, nekompreneble, ĝi tute ne surprizas lin mem. Li bezonas iom da tempo por kutimiĝi al sia nova formo, sed post kelkaj misprovoj li sukcesas manipuli sian korpon sufiĉe por povi sin turni kaj finfine ankaŭ marŝi. Li eĉ sukcesas turni ŝlosilon por malŝlosi la pordon de sia ĉambro.

Tamen, la familio kaj la servistinoj malpli facile akceptas la ŝanĝon. Kvankam ili ĉiuj jam de la komenco scias kaj akceptas, ke la fiinsekto estas la antaŭe amata Gregor, kaj ŝajne ili ne miregas pro la ŝanĝo, post sia unua ŝokiĝo, nur lia fratino konservas sian amon al li. (Poste ankaŭ lia patrino iomete memoras sian amon al li, sed ne sufiĉe por akcepti lin en lia nova formo.) Ŝi zorgas doni al li manĝaĵojn, kaj kiam li rifuzas la normalajn manĝaĵojn, kiujn kiel homo li amis, ŝi zorgas trovi kiajn manĝaĵojn li nun preferas. Ĉar li trovas malfacila rampadon en la meblita ĉambro, ŝi penas malplenigi ĝin kaj tiel doni al li pli da spaco.

Sed ankaŭ tiu amo malaperas, kiam montriĝas ke li nun havas la psikon de fiinsekto, kaj ne plu havas homajn sentojn (aŭ ĉu? Kvankam fiinsektiĝinte, Gregor neniam perdas la tuton de sia spirita homeco).

Lin grave vundas la patro, kiu strebas repuŝi lin en lian ĉambron; poste la patro ĵetas fruktojn kontraŭ lin, kaj grave difektas lian dorson. Fine Gregor mortas, restas nur disfalanta insektokadavro, kaj la familio sukcesas reakiri sian iaman feliĉon, eble eĉ pli ol ili havis antaŭ la misfortuno okazis.

Ĉu la rakonto estas ia alegorio? Aŭ nur koŝmara imagaĵo? Verŝajne, alegorio, kaj ne necesus multe profundiĝi en la vivospertojn de Kafka por kompreni tion. Eble, en la moderna tago ni povas vidi en Gregor bildon de la junulo, kiu ne plu estas senkulpa ĉarma infano, sed sin turnis al drogoj, aŭ estas trafita de aidoso, aŭ alimaniere fremdigas al si la konservativan socion.

Nun pri la traduko. Ofte oni diras, ke nia lingvo Esperanto, jam 113-jaraĝa, estas matura lingvo, kiun oni devus respekti kaj akcepti same kiel tradician etnan lingvon, sen streboj ĝin radikale ŝanĝi. Nu, ŝajnas, ke Haupenthal, tamen, preferas ludi per la lingvo. Li ne nur anstataŭigis ĉiujn mal-vortojn per "neologismoj", sed ankaŭ provis kelkajn gramatikajn novaĵojn. Do iom eksperimentema traduko.

Tamen mi ĝuis la legadon, kaj iom strange la eksperimentema traduko iel kongruas kun la rakonto.

Donald Broadribb

Lingva metamorfozo

La metamorfozo (Die Verwandlung) de Franz Kafka (1883-1924) estas fama novelo el la eŭropa literaturo de la dudeka jarcento, kiu eĉ hodiaŭ grave influas legantojn kaj verkistojn. Ĝi estas lia plej konata verko, kreita en 1912, aperinta en 1915, kaj apartenas al tre limigita aro da tekstoj, pri kiuj la aŭtoro estis tiel kontenta ke li aprobis publikigon. La novelo temas pri Gregor Samsa, juna viro en etburĝa familio, kiu iumatene trovas sin transformita en grandegan insekton. En la plua teksto Kafka detaleme kaj konkrete priskribas ĉiujn fazojn en absoluta fremdiĝo de la protagonisto disde la familio kaj ĉirkaŭa mondo.

La realismo aŭ superrealismo de la rakontmaniero sendube kontribuis famigi ĉi novelon. Eblas interpreti ĝin kiel priskribon pri la situacio de germanlingva judo en Prago de 1912, aŭ de la filo Franz Kafka rilate lian patron, aŭ de sentema artisto en filistre stulta medio, aŭ ankoraŭ alie. Tamen ne necesas tiaj interpretoj; sendube ni ĉiuj iam vekiĝis post premaj sonĝoj kaj trovis nin - se ne granda insekto, do almenaŭ tre fremda al ĉio kaj ĉiuj. La alieco de Gregor Samsa post lia transformiĝo estas tiel nedubebla, ke interpretado cedas al rekonado kaj identiĝo. Evidente ni ĉiuj havas motivon rekoni la fremdecon de Gregor, kvankam niaj specifaj malsamecoj malsamas. Jen juna virino sveltigas sin ĝis skeleta figuro, jen alia male kaŝas sin en graso, jen viro sentas sian rigidan maskon kunkreski kun la vizaĝo, jen iu subite trovas ke li vivas kiel roboto. Juna homo ekkonscias ke li aŭ ŝi estas geja, maljunulo konkludas ke li aŭ ŝi vivis vane, mezaĝulo sentas la ĉiutagecon kiel trudkitelon, migrinto ŝvebas senradike inter la kulturoj, iama idealisto trovas sin spirita orfo sen idoloj kaj idealoj. Eblus senfine ekzempli niajn diversajn aliecojn, kaj ni ĉiuj estas Gregor Samsa, kiu demandas sin, kion pensos la aliaj homoj vidante lin tia, kia li estas.

En 1996 aperis ĉe Edistudio Esperanta traduko de La metamorfozo fare de Mauro Nervi. Samjare krome aperis versio en Ŝulcisma dialekto de "Vilhelmo Lutermano". Fine aperis en 2000 versio de Reinhard Haupenthal en lia persona idiomo.

Troviĝas ne nur malsamaj fremdecoj, sed ankaŭ malsamaj motivoj por traduki literaturon. La motivon mono ni povas forgesi, se temas pri esperantigoj. Plej ofte ŝatanto de iu verko volas dividi ĝin kun alilandanoj. Jen sufiĉe taŭga motivo, kvankam bona intenco ne ĉiam sufiĉas por krei sukcesan rezulton. Ĉe Haupenthal la afero estas pli komplika. Laŭ lia antaŭparolo li "rekte abomenas" Kafka'n kaj la novelon Die Verwandlung.

Oni asertas, ke Franz Kafka tre amuziĝis verkante siajn nigrajn novelojn kaj romanojn. Max Brod kaj Ernst Pawel eĉ rakontas, ke li foje ridegante laŭtlegis al konatoj iun el siaj tekstoj. Kiel Kafka reagus al la formo, kiun Reinhard Haupenthal donis al lia novelo? Ĉu ridege? Ĉu plore? Ĉu neglekte? Ne facilas imagi. Nek facilas decidi, kiel recenze trakti tian tradukaĵon.

Iam la lingvaĵo de Haupenthal estis sufiĉe eleganta kaj bonstila, kvankam iom dense farĉita per novismoj. Ankoraŭ restas ioma leĝero, precipe ĉe la sintakso. Ĉe La metamorfozo la traduko tamen ne profitas el tio. La originala stilo de Kafka estas malkonciza, detalema, kaj inter tiu etburĝe "kontista" lingvaĵo kaj la absurda enhavo estiĝas grava kontrasto, kiun ĉiu traduko devus iel konservi. Haupenthal male algluas ankaŭ lingvan absurdecon. Li draste buĉas la sinuajn frazojn de Kafka kaj entrudas siajn vortajn monstrojn, zorgante nek pri stilo nek pri signifo.

Por bone ekzempli, necesus pluraj paĝoj. Jen tamen kelkaj specimenetoj, unue la germana originalo, due la Haupenthal’a versio kaj (parenteze) la signifo en pli normala Esperanto.

die Decke abzuwerfen war ganz einfach
simplis la reĵeto de la plumono (p. 14)
(= forĵeti la litkovrilon estis sufiĉe facile)

man hörte gar nicht die Türe zuschlagen
nul pordo-klako aŭdiĝis (p. 20)
(= oni tute ne aŭdis la pordon fermiĝi)

gab es kein Gespräch, das nicht irgendwie, wenn auch nur im geheimen, von ihm handelte
okazis nul konverso sen ia, eĉ se kaŝita, rilat’ al li (p. 31)
(= okazis neniu interparolo, kiu ne iel temis pri li, eĉ se nur kaŝe)

legte der Vater die ganzen Vermögenheitsverhältnisse und Aussichten sowohl der Mutter, als auch der Schwester dar
la patro dismetis antaŭ la patrino kiel ank-antaŭ la fratino la proprieto-situacion (p. 31)
(= la patro prezentis ĉiujn financajn cirkonstancojn kaj perspektivojn, same al la patrino, kiel ankaŭ al la fratino)

da flog knapp neben ihm, leicht geschleudert, irgend etwas nieder
jen subite, tuj apude, leĝere katapultita, io dosflugis (p. 42)
(= jen io flugis suben proksime apud li, neforte ĵetite)

lebhaften Unterhaltungen der früheren Zeiten
vivaj konversoj olimaj (p. 43)
(= viglaj distradoj de iama tempo)

Kio do okazis al la lingvaĵo de Haupenthal? Ĝi transformiĝis, kiel Gregor Samsa, kaj iĝis io strange fremda, io kion la ĉirkaŭaj esperantistoj ne volas rekoni. Tamen li mem ja scias, kiu li estas, kaj li certas, ke lia Esperanto estas la sola ĝusta Esperanto. "Ĉar nenio agacas min pli ol la masakrado de nia lingvo fare de nekompetentaj diletantoj, restis al mi nur tio, ke mi mem entreprenu la tradukon" (el lia antaŭparolo). Jen parolas soldato vidanta, ke nur li mem marŝas takte, dum la cetera armeo sentaktas. Jen pruvo, ke kvankam Haupenthal abomenas la verkon de Kafka kaj nenion komprenas el ĝi, li mem senvole enkarnigas la angoran fremdiĝon esprimitan en La metamorfozo. La tradukinto sin montras al ni kiel ĝuste tia insektego nekapabla moviĝi, ne nur en la granda socio, sed eĉ en la Esperanta mondeto. Li rifuzas kompreni la novelon, same kiel li ne kapablas vidi sian propran rolon. Lia decido traduki La metamorfozon iĝas tre simbola.

Se iu ŝatus legi la novelon de Kafka en Esperanto, mi rekomendus la tradukon de Nervi el 1996. Ja troviĝas en ĝi iom tro da diskuteblaj vortelektoj, tamen ĝi ne fuŝas la stilon kaj etoson de la novelo.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.