La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Metropoliteno

  • Verkinto: Vladimir Varankin
  • Speco: baza literaturo, originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€11.00
  • Eldonjaro: 1992
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Klasika romano de la sovetia verkisto, pereinta en la stalina epoko. Juna sovetia inĝeniero Vitalij Zorin venis en Berlinon por studi konstruadon de metropoliteno. Li partoprenas en klasbatalo de germanaj komunistoj kaj samtempe verkas aŭtobiografian romanon pri la vivo en la komunisma Moskvo. La eldono de Sezonoj estas provizita per detala komentario kaj analizo de la lingvo de la romano. Zorga redaktado permesis forigi la plej krudajn faktajn, lingvajn kaj kompostajn erarojn, kiu makulis la paĝojn de la unua (1933) kaj dua (1977) eldonoj.
  • Paĝoj: 264
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Metropoliteno


2010
William Auld diversloke diras pri Metropoliteno de Vladimir Varankin: “forgesita ĉefverko”, “unu el la plej interesaj kaj maturaj el niaj originalaj romanoj”, kiun “ni dece ŝatu”. Eldonita en la malbonaŭgura jaro 1933 de EKRELO en Amsterdamo, ĝi havis limigitan disvastiĝon pro la aperigo en la klasbatala medio kaj pro la politika situacio. Reeldoninte ĝin en 1977, TK elvokis la romanon el la forgesiteco. Pli vastan konatecon ebligis du samtempaj reeldonoj en Moskvo kaj Jekaterinburg en 1992.

Varankin. MetropolitenoLa romano komenciĝas en Berlino, aprile 1928. La sovetia inĝeniero Vitalij Zorin en la germana ĉefurbo studas la konstruadon de metropoliteno, ja li estas plurjara proponanto de la metrokonstruo en Moskvo, kie la transporta situacio estas kriza. Varankin uzas nekutiman verkmanieron: en la unua parto de la romano alternas du rakontoj, mi-forma taglibro de Vitalij kaj li-forma rakonto el la romano, kiun tiu verkas en Berlino.

La unua perspektivo rilatas al la aktualaj eventoj en Berlino; krom spertiĝi pri konstruado de metropoliteno, Vitalij partoprenas en la aktivado de la germanaj ruĝfrontanoj, agitantaj kontraŭ konstruado de kirasŝipo kiel signo de la germana militemo, disvolviĝas amikaj/amaj rilatoj de Vitalij kaj kamaradino Alice Berg. La dua perspektivo pentras Moskvon unu jaron antaŭ lia alveno al Berlino. Ni vidas lukton de Vitalij kontraŭ Moskvaj burokratoj, kiuj kontraŭstaras konstruadon de metropoliteno. Lia privata vivo statas nekontentige, ni ekscias pri malboniĝantaj rilatoj kun la edzino Olga, kiu pro la longa vivo en mizero ĉiam estas grumblema kaj malĝoja, kvankam kompatinda.

La unua parto de la romano finiĝas per la forveturo de Vitalij el Germanio al Moskvo sojle de la 1a de majo 1929. La verkata de li romano venas samtempe al la tago antaŭ la forveturo el Moskvo al Germanio. Laŭ la aŭtoro “ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto”.

En la dua parto per la taglibro de Alice Berg ni ekscias pri la bataloj sur Berlinaj stratoj la 1an de majo, pri ŝia veno en Moskvon kaj renkontiĝo kun Vitalij. Intertempe dum la foresto de la edzo, Olga eklaboras kaj ŝia karaktero pliboniĝas. La fino de la romano estas nereale optimisma. Danke al la partia purigado malamikoj estas senmaskitaj, kaj metropoliteno en la proleta ĉefurbo estas konstruota per la fortoj de la sovetia popolo. Ankaŭ la ŝanceliĝado de Vitalij inter la du virinoj ricevas solvon.

La romano multrilate estas biografia, laŭ la aserto de Feina, filino de Varankin: “Olga estas mia patrino, Feino estas mi, la patro estas la protagonisto”.

Vladimir Varankin naskiĝis en 1902 en Niĵnij Novgorod en la familio de malaltranga oficisto. En 1920 li finis gimnazion. Post la morto de la patro pro la militaj vundoj en 1921, li vivtenis la patrinon kaj pli junajn fratojn. Li eklaboris en elektroproduktejo, poste aliĝis al la kavaleria lernejo, en kiu li laboris kiel politika organizanto, bibliotekisto kaj klubestro. Fine de 1922 kune kun la lernejo li translokiĝis al Tverj kaj fine de 1927 al Moskvo. Li finis fakultaton de sociaj sciencoj ĉe la Moskva ŝtata universitato kaj instituton pri eksteraj rilatoj. Eklaboris kiel direktoro de teknikumo de fremdaj lingvoj, kiu poste transformiĝis je la 2a Moskva ŝtata pedagogia instituto de fremdaj lingvoj kaj gvidis ĝin ĝis sia aresto. En 1935 li eklaboris ankaŭ en la Moskva historia-arkiva instituto kiel docento kaj estro de la katedro pri ĝenerala historio. Membro de la komunista partio ekde 1925.

Varankin lernis Esperanton en la lasta gimnazia jaro kaj tuj aktiviĝis. Li aranĝis propagandajn spektaklojn, eldonis la gazeton Ruĝa Esperantisto, verkis, tradukis. Lia aktivado estis rimarkita, en 1921 li eniris en la Centran Komitaton de la ĵus fondita SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio). Li gvidis kursojn ĉeeste kaj koresponde, okupiĝis pri la metodiko de propagando de Esperanto, verkante artikolojn por la gazetoj de SEU. En 1927 li partoprenis la 19an UK en Danzig. Li verkis la libron Teorio de Esperanto. Helpilo por superaj Esperanto-kursoj (1929) kaj kunaŭtoris la lernolibron Esperanto por laboristoj (1930). En 1932 en La Nova Etapo aperis fragmentoj el Metropoliteno. Laŭ rememoroj de lia unua edzino li verkis ankaŭ ruslingvan romanon, kiun li laŭtlegis hejme al esperantistoj, sed ĝi ne konserviĝis. Li edziĝis al Avgusta Muravina en 1923, ili havis la filinon Feina, la disiĝo okazis en 1931. Lia dua edzino Maria Galinovskaja estis esperantistino.

En la nokto inter la 7a kaj 8a de februaro 1938 Vladimir Varankin estis arestita kaj akuzita pro «partopreno en la faŝisma spiona organizaĵo “Unia Centro”, ekzistanta en USSR sub la ŝildo de la organizaĵo de esperantistoj, kaj celinta la renverson de la soveta potenco per spionado, sabotado kaj per terorismaj agoj kontraŭ la gvidantoj de VKP(b) kaj de la Soveta Registaro». La mortkondamno estas subskribita la 3an de oktobro 1938. Li estis rehabilitita en 1957.

Pri la lingvaĵo de Varankin ekzistas diversaj opinioj: de “brila” kaj “alternativa” ĉe Auld ĝis “simple fuŝa, atestanta pri nesufiĉa alproprigo de Esperanto” ĉe Benczik. Nu, la romano estis verkita sojle de la 1930aj jaroj, kiam nemultaj originalaj romanoj ankoraŭ ne starigis firman tradicion, kaj la Plena Vortaro, aperinta fine de 1930, apenaŭ estis en la manoj de Varankin dum la verkado. Krome, pro la kreskanta izoliĝo de Sovetio, la sovetiaj esperantistoj estis malproksimaj de la internacia Esperanto-komunumo. Sed plej grave, en Metropoliteno konstateblas kompleta manko de redaktado, pro kio sampaĝe najbaras formoj korekta kaj erara (ekzemple, aŭtomobilo kaj maŝino). En la 3a eldono (Jekaterinburg, 1992) en la teksto estis forigitaj la plej krudaj eraroj. La stilo, kiun kelkaj recenzintoj nomis “slava”, eĉ kreis supozon, ke Varankin verkis Metropolitenon ruslingve, sed ne havante eblecon eldoni ĝin, mem tradukis en Esperanton. Konante lian profesian kaj socian engaĝitecon, oni facile kredas, ke al Varankin mankis tempo por polurado.

Metropoliteno aperis ankaŭ en la angla kaj la rusa lingvoj. Estas interese, ke kontraste al Varankin, la romanheroo ne estas arda esperantisto, kvankam plurloke Esperanto estas menciita en la romano, ekzemple: “verki en la fremda lingvo estas pli malfacile. Estas multe pli simple pri Esperanto. Du monatoj sufiĉis. Nun mi perfekte ĝin posedas”.

Halina Gorecka

Nova vivo de la "forgesita ĉefverko"


1992. № 5-6 (6-7)
Antaŭlonge certa kritikisto, multe pli konata ol mi, nomis certan romanon (multe pli konatan ol Metropoliteno) — “Enciklopedio de l' rusa vivo”. Mi ne povas trovi por Metropoliteno pli sukcesan epiteton ol “Enciklopedio de l' sovetia vivo”, almenaŭ de la tiutempa sovetia vivo (la unua jarkvino, industriigo, kolektivigo k.s., 1927–1932). Same detale la romano priskribas tiutempan vivon en Germanio.

Ne estas senco rerakonti la enhavon (krome, tio estas farita en la prefaco) — prenu kaj legu! Ĉiuj epizodoj estas egale gravaj, kaj la romano estas juste konsiderata en la esperanta literaturhistorio kiel klasika. La senlaca Nikolaj Stepanov en la prefaco* multon diras pri la malfacila sorto de la aŭtoro kaj de lia libro. Indas rimarki, ke tiu prefaco havas propran literaturan valoron kaj samtempe estas bona suplemento al la teksto de la romano.

Ĉiu sperta leganto, des pli alilanda, tuj rimarkas la eksmodecon de la stilo de V.Varankin, influon de la rusa lingvo. Pri la lingvaĵo de la romano ekzistas plej diversaj opinioj, de “brila” (W.Auld) ĝis “simple fuŝa” (V.Benczik). Kiu pravas? Iuj diras, ke la lingvo mem tiutempe ankoraŭ ne estis sufiĉe evoluinta, iuj pravigas abundon de monstraj rusismoj per “izoliteco” de sovetiaj esperantistoj. Mi trovas tiujn argumentojn neseriozaj. Miaopinie, la verkista talento de V.Varankin koliziis kun la malbona lingvoposedo. Ĉu tia stilo decas por unu el gvidantoj de SEU, aŭtoro de lerniloj, membro de la Lingva komitato de la Akademio de esperanto? Kaj ĉu iu kredas, ke estante akademiano li estis vere “izolita” de alilandaj esperantistoj? Ĉu decas verki tiamaniere en la epoko de J.Baghy kaj K.Kalocsay, multajn jarojn post Kabe kaj A.Grabowski?..

Certe, ne indas kondamni nur la aŭtoron, ja li estis tipa reprezentanto de sia lando kaj de sia tempo, kiam vervo kaj fervoro anstataŭis kompetentecon kaj ĉiu kuiristino scipovis regi ŝtaton… El la studoj pri V.Varankin, verkitaj de N.Stepanov, oni vidas, ke li estis arda adepto de esperanto, ĉiam entuziasma, sed ofte malhavanta necesan sperton — do ofte suferinta fiaskojn. Cirkulas onidiroj, ke V.Varankin komence verkis Metropolitenon ruse, sed ne trovinte eldoneblon tradukis ĝin al esperanto. Neniu pruvis tion, sed ankaŭ neniu malpruvis. La lingvaĵo de la romano kelkloke eĉ rememorigas la krestomatian “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” Legante la unuan eldonon mi konsterniĝis.

Tamen enhave la libro eminentas, kaj tiun enhavon endas transdoni al legantoj. A.Korĵenkov kaj liaj kolegoj faris grandegan laboron, verkinte specialan postparolon pedante, laŭ maniero de R.Ŝulco aŭ B.Golden, listigis ĉiujn korektojn. Post la zorga redakto la teksto jam aspektas multe pli impone.

Ja malgraŭ ĉio la romano estas elstare talenta. Legante ĝin mi fizike sentas la etoson de tiuj antaŭstormaj jaroj — tiel majstre estas priskribitaj ĉiuj okazaĵoj. Malfacilas apartigi la aŭtoron disde la protagonisto. Ni legis multajn librojn pri la tujsekva tempo, kaj ĉiuj ili estis verkitaj jam poste, dum Metropoliteno estas preskaŭ unika verko, montranta la “antaŭkomencon” de la plej makabra periodo en la nova historio. Historiisto, kiu mem ne trasuferis la priskribatan epokon, povas fari sobran kaj senemocian esploron, sed notoj de samtempulo estas ĉiam pli valoraj kaj interesaj.

La fino de la romano aspektas optimisme, sed eĉ se ne konsideri la aŭtobiografiecon, eĉ se ne scii pri la sorto de V.Varankin mem — restas neniu dubo pri la plua sorto de la herooj. Vanas iliaj revoj. Vitalij ekvidos la unuajn staciojn de la moskva metropoliteno (malfermita la 15an de majo 1935), sed post du tri jaroj, lin neeviteble mortigos la terura NKVD. Homoj kun tia naturo ne havis ŝancon postvivi… Alice eble ĝisvivos komencon de la 1940aj, sed apenaŭ pli — ja en Germanio la fatalo same mornas. Sciante la eventojn de l' sekvintaj jaroj, ni jam perceptas la romanon aliel ol la unuaj legantoj de l' unua eldono (1933).

Kurioza fakto: la libro, neniam eldonita en nia lando kaj neatingebla por ni, aperis samtempe en du eldonejoj: Sezonoj (Jekaterinburg) kaj Progreso (Moskvo). Prefacoj de la sama aŭtoro, la samaj fotoj. Progreso delonge anoncis pri preparo de tiu eldono. Videblas, ke la lasta cifero de la eldonjaro estas korektita, kaj la vortoj “Presita en Soveta Unio” jam aspektas moke. Ne klaras: por kio necesis elspezi tiom da tempo? Parenteze, estas malbona tradicio, ke esperantaj libroj kuŝaĉas en moskvaj eldonejoj dum pluraj jaroj: rememoru, kiom longe ni atendis la lernoliblon de Z.Semjonova/M.Isajev kaj tiun de B.Kolker! Progreso faris neniun seriozan laboron: simpla represo de la unua eldono kun ĉiuj malnovaj fuŝaĵoj kaj aldono de novaj. Iom pli bonkvalita papero — sed ĉu ĝuste tio plej gravas en serioza libro?

Antaŭe moskvaj instancoj ĉiam rigardis desupre al la “periferio”. La nuna tempo rivelas realan valoron de ĉio kaj de ĉiuj. Ni devas agnoski, ke la ŝtata, centra eldonejo, ekzistanta dum jardekoj, kun riĉe ekipita presejo, evidente malgajnis la konkurencon kun tute nova, sed jam juste aprezata firmao en Jekaterinburg, havinta nemultan tempon kaj neriĉan bazon. Certe, Metropoliteno estas nova sukceso de la redakcio kaj eldonejo Sezonoj.

Valentin Melnikov

Publikigita ĉe
Vereco, distro, stilo. 1981.
La laŭforme plej eksperimenta esperanta romano [...] La unua duono de la verko konsistas el la mi-forma taglibro de soveta inĝeniero en Berlin dum 1928, kiu samtempe verkas romanon li-forman pri siaj propraj travivaĵoj en Moskvo la pasintan jaron. Do seninterrompe sekvas mi-formaj "hodiaŭaĵoj" kaj li-formaj "duonfikciaj pasintaĵoj". Tio komence kapablas iom ĝene cerbumigi la leganton, sed iom post iom konstruiĝas tridimensia portreto de la ĉefrolanto Vitalij, kaj liaj medioj, kaj liaj problemoj personaj kaj ideologiaj. Oni ne povas tro laŭdi la maturecon de tiu ĉi sukcesa eksperimento. [...]

Ju pli ofte mi legas tiun ĉi romanon, des pli admire mi konstatas, ke ĝi estas unu el la plej maturaj kaj valoraj en Esperanto, kaj, cetere, unu el la plej atentokaptaj. Mi jam aludis al ĝia unika formo; tio estas nur unu el la elstaraj meritoj de la verko. Ĝia tolo estas granda, ampleksanta tri jarojn da tempo, du landojn, kaj multajn zorge diferencigitajn kaj plejparte tridimensiajn rolantojn. Unu temfadeno, kompreneble, estas la klopodo ekkonstrui metropolitenon en Moskvo; tiucele strebas inĝeniero Zorin kaj malhelpas lin la burokrataro en Mosĥozupr (Moskva Trusto por Urba Mastrumo). La jaroj estas 1927-29; kiam aperis en 1933 la unua eldono de la romano, tio estis la ĵusa pasinteco, kompreneble; sed hodiaŭ, por ĉiuj krom la plej aĝaj legantoj, tio estas historia epoko, kun ties apartaj politikaj kaj ekonomiaj situacioj. Unu el la triumfoj de la verko estas ĝuste tio, ke ĝi vivigas kaj realigas al ni la aktualaĵojn de tiu tempo.

Dua temfadeno pritraktas la personajn kaj familiajn malfacilaĵojn de Zorin. Li estas dediĉita al la socialisma konstruado kaj al sia revo solvi la moskvan transportproblemon; lia edzino estas malkontenta post jaroj de malfacila kaj mankohava kunvivado. La rilatojn inter ili Varankin konigas al ni per delikataj, veremaj, vivrealaj dialogoj.

Ĝuste la verkista stilo de Varankin estas nekredeble matura. Malofte li ion asertas pri rolanto, sed komprenigas ties sentojn kaj sintenojn oblikve, per ties propraj vortoj kaj agoj. La rakontfadeno (parte per la romano interne de la romano, pri kiu mi jam sciigis vin) vagas tra la tempo, tuŝante jen estantecon, jen la estintecon, tiel ke la leganto iom post iom akiras tridimensian komprenon de la kompleksaĵoj. Ĉiam Varankin lerte evitas ŝablonaĵojn. Kiam li priskribas iun lokon, lia stilo iĝas preskaŭ poezia, sed samtempe filmeca; per la rapida kunmetado de signifoplenaj detaloj ni ricevas viglan mensan bildon pri la sceno pentrata.

William Auld

Metropoliteno


1978

Detlev Blanke

Klasikajho reaperas


1993

Metropoliteno, unuafoje aperinta en 1933, estas unika romano, klasikaĵo kaj historia mejloŝtono en la originala esperanta literaturo. Hodiaŭ, post sesdek jaroj, ĝi aperas surprize freŝa, malgraŭ sia aparta stilo (kun multaj lingvaj strangaĵoj kaj slavismoj) kaj malgraŭ temo, kiu unuavide povas ŝajni neaktuala.

Kiel priskribi la intrigon? Se mi dirus, ke en ĝi rolas amo kaj ĵaluzo, Moskvo kaj Berlino de la 1920-aj jaroj, komunistoj kaj nazioj, laboristoj kaj burokratoj, kaj krome konstruado de subtera fervojo, eble neniu riskus eklegi la romanon? Faru tion malgraŭe! Kaj iomete persistu; post deko da paĝoj vi jam alkutimiĝos al la apartaj stilo kaj medio, kaj trovos rakonton vere vivan kaj originalan!

En tiu ĉi eldono oni (tamen ne konsekvence) reviziis la lingvon de Varankin laŭ principoj specifitaj en detala komento.

La eldono de Sezonoj estas teknike bona kaj enhavas ankaŭ interesan biografieton pri la aŭtoro, mortpafita de KGB en 1938.

Sten Johansson

Metropoliteno


maj-jun 2002

En Amsterdamo en la jaro 1933 estis eldonita Metropoliteno 1), unu el la dekkelkaj romanoj plej frue verkitaj en Esperanto, kaj aserteble klasikaĵo.

1). "Metropoliteno" = subtera fervojo. - DB

La aŭtoro, Vladimir Varankin, ruso naskita en 1902, elstaris inter aktivuloj pri Esperanto en tiama Sovetunio.

Eklerninte la lingvon en la lasta jaro de siaj gimnaziaj studoj en Niĵnij Novgorod, li fondis en tiu urbo rondeton de junaj esperantistoj. Tiel en 1920 komenciĝis dek sep jaroj da sidediĉo 2) al Esperanto pere de verkado, tradukado, organizado, kaj propagandado.

2). = sindediĉo. - DB

Li akiris postenon ĉe kavaleria lernejo kiel politika kunlaboranto kaj bibliotekisto. Transloĝiĝinte al Moskvo en 1927, li studis en universitata fakultato pri sociaj sciencoj, kaj poste iĝis direktoro de alta lernejo pri fremdaj lingvoj. Ekde 1935 li samtempe instruis historion en alia moskva instituto. Dume li multe verkis (eĉ aperigante romanon en la rusa), kaj aktivis en la tutrusia komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio, iĝante fine ĝia ĝenerala sekretario. Li iĝis ankaŭ membro de la Lingva Komitato de Akademio de Esperanto.

Tamen Esperanto ne estis imuna kontraŭ la stalina buĉado ante 3) "popolmalamikojn". Ĝi estis proklamita "lingvo de cionistoj, kosmopolitoj kaj faŝistoj", pro kio kaj la literaturo kaj la esperantistoj mem suferis kampanjon celantan ilian neniigon. Varankin-on oni arestis en februaro 1938, kondamnis kiel aktivan membron de spiona kaj terorista organizaĵo, kaj tuj mortpafis.

3). =je. - DB

Devis pasi preskaŭ du jardekoj, antaŭ ol la militista kolegio de la supera kortumo, kontrolinte lian kazon, trovis ke li estis kondamnita senbaze, nuligis la verdikton kaj restarigis lin en la Komunista Partio.

Metropoliteno longas pli ol okdekmil vortojn. La originala eldono estis relative malmultkvanta kaj la libro estis malelegante prezentita. Kvardek kvin jarojn poste, en 1977, aperis en Kopenhago dua kaj multe pli luksa eldono. Kaj fine, en la jaro 1992, la romano publikiĝis en Rusujo mem, ĉe la eldonejo Sezonoj.

Ekzempleron de tiu tria eldono mi akiris en 1999, dum la berlina Universala Kongreso, kaj post sufiĉe longa prokrasto mi legis ĝin.

La volumo estas plaĉe bindita, sed la kompostado kaj presado estas nur mezkvalitaj. Tamen kio multe pli gravas, tio estas, ke la libro enhavas seppaĝan enkondukon, verkitan de Nikolaj Sepanov, pri la romano kaj ĝia aŭtoro; sespaĝan postparolon ate de 4) la redaktinto, Aleksander Korĵenkov, pri la lingvaĵo de Varankin kaj pri la korektoj faritaj dum la redaktado; kaj kvin paĝojn da klarigoj pri diversaj nomoj kaj esprimoj, kiujn en la teksto la redaktinto kursivigis. Al la enkonduko mi ŝuldas preskaŭ ĉion, kion mi scias pri la historio kaj de la romano kaj de Varankin mem.

4. = verkitan de. - DB

La strukturo de la romano estas iom komplika, ĉar la verko laŭiras du plimalpli paralelajn intrigojn. Juna rusa inĝeniero, vizitante Berlinon en la jaroj 1928 kaj 1929 por studi la konstruon de metropola subtera fervojo, skribas taglibron; kaj tiu unuapersona rakonto konsistigas la skeleton, aŭ eble pli ĝuste la ŝelon, de la verko.

Tamen en la taglibro la sennoma skribanto rakontas pri sia verkado de romano, kiu temas pri vizito al Berlino de juna sovetia inĝeniero, nomita Vitalij, por studi la konstruon de "metropoliteno". Kaj la plimulto de la libro konsistas el la evoluanta teksto de tiu romano, traplektita per ofte longaj enskribaĵoj el del la taglibro kaj fine (amenaŭ ĉe la unua ekvido) okupanta sola, sen interrompo, la duan parton de la verko, nome la lastajn okdek unu paĝojn el sume ducent tridek sep.

1) elde=el. DB

Kaj en la taglibro kaj en la interna romano, troviĝas forta biografia elemento, ne kiom koncernas inĝenieraĵojn, sed ja kiom koncernas la personan historion de Varankin, kaj liajn edzinon kaj filineton, kaj liajn spertojn dum eventoplenaj jaroj en Sovetrespubliko.

Laŭ la postparolo de la redaktinto, krom la korektado de preseraroj troviĝantaj en la unua eldono kaj de eraroj evidente rezultintaj el aŭtora preteratento, oni opiniis dezirinde fari lingvajn korektojn en ne malpli ol dek naŭ kategorioj: vorto misliterumita (ekzemple defekto) aŭ neekzistanta (grimi anstataŭ ŝminki); semantike malĝusta vortelekto (aŭtomaŝino anstataŭ aŭtomobilo); malĝusta vortkunmetado (kvinjaro); uzo de transitiva verbo kiel netransitiva (ĉagrenigi); la malo (enmiksiĝi ion); uzo de indikativo anstataŭ kondicionalo (kvazaŭ nenio

okazis); uzo de indikativo anstataŭ volativo (ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon); eraro pri nombro (tridek unu procento); superflua artikolo (al la nia taĉmento); manko de artikolo (enigis en dorson); malĝusta aŭ superflua uzo de ĝi (kiu ĝin kriis kaj ĝi estas bone); uzo de nek anstataŭ ne...eĉ (li faras nek unu movon); uzo de ni kun anstataŭ mi kun, kiam temas pri du personoj (ni kun la patrino); malbona elekto de prepozicio (afero hun loĝejo); preterlaso de ke (mi komprenis, vi parolis pri... ); mislokado de ankaŭ (mi ankaŭ petas pardonon); erara uzo de adverba finaĵo (ĝi estas interese); nekonsekvenca ortografio de rusaj nomoj (Nikolaeviĉ); kaj erara transskribo de nerusaj nomoj (Gindenburg).

Malgraŭ la longeco de tiu listo, la redaktinto asertas, ke "sufiĉe multaj pekoj kontraŭ la gramatiko estis lasitaj senŝanĝe [tiele] ankaŭ en la nuna eldono por ne damaĝi la stilon kaj enhavon de la romano" (ĉe paĝo 252). Do, kion oni povas diri pri tiuj stilo kaj enhavo?

Nu, la paralela evoluigo de du similaj intrigoj, unu ene de la alia, estigas en la menso de la leganto iom da konfuzo; kaj oni eĉ demandas al si, ĉu de tia konfuzo ne suferis iomete Varankin mem. En la baza taglibro, ĉe la fino de la unua parto de la romano, la ĉefrolulo skribas:

Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: La romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria persono. Alie la legonto nenion komprenos.

Kaj efektive en la sekvanta dua parto la du rakontoj – tiu prezentita per la taglibro kaj tiu evoluigita en la interna romano – kunfandiĝas. Germanino Alice, kiu en la taglibro reciproke enamiĝis kun la sennoma aŭtoro, aperas nun kun la sama rilato al Vitalij; kaj rolas en la dua parto, en la romano pri Vitalij, ankaŭ aliaj gegermanoj, kiuj antaŭe aperis nur en la taglibro.

Tiu konfuzo tamen ne malpliigas la efikecon de la traktado ante 1) gravajn temojn el tiamaj Sovetunio kaj Germanujo, kaj ante 1) interpersonajn rilatojn. Detale kaj kun verŝajneco prezentiĝas klaskonflikto kaj stratbatalado en Berlino; longdaŭraj diskutoj en kunsidoj en Moskvo; kaj la siserva 2) konduto de tieaj burokratoj. Subtile prezentiĝas la rilatoj de Vitalij (kaj de la skribanto de la taglibro) kun siaj edzino kaj filineto en Rusujo kaj kun sia amatino en Germanujo.

1) = pri. DB

2) = sinserva. DB

La verko ja estis pionira: la romano en Esperanto ankoraŭ junecis; kaj estas forte dubinde, ĉu Varankin ĝuis aliron al la ĵus aperinta Plena vortaro. Estas interese, ke li adoptis la francisman absolutan infinitivon, kiel ekzemple en "Se rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektis fiera..." (ĉe paĝo 175).

Pro la laŭŝajna multego de tekstaj ŝanĝoj faritaj de la redaktoro, oni hezitas taksi la lingvan stilon de Varankin. Tamen probable restas sufiĉe de la originalo por subteni verdikton pri lingva konservismo. Kaj certe la verko montras kaj viglecon kaj superordinaran priskriban povon. Se la legado postulas penadon, tio ne estas sen rekompenco.

[Ĉi tiu recenzo estis parto de ekzameno por la

Klereca, de R.C. Gates. Ĝi estas reprodukita neŝanĝite.-DB]

Ronald Cecil Gates

Metropoliteno

Publikigita ĉe
The British Esperantist 1934

Frederick E. Wadham

読書日記(3)V.Varankin“Metropoliteno”について

Publikigita ĉe
センター通信1994年11月号掲載

Toshihiko Ito

Metropoliteno


Septembro 2013
Post la legado de tiu libro, mi tute ne surprizas, ke Stalin decidis forsendi la verkiston al Siberio. Varankin pli malpli priskribis la malagrablajn kondiciojn kaj burokratismon en Sovetunio en la jaroj 1928-9, kiuj malhelpis al ĉiuj, kiuj volis plibonigi vivkondiciojn ĉiutagajn. Jen interesa libro por iuj, kiuj interesas pri la historio de Sovetunio dum la antaŭmilita periodo.
La libro Metropoleteno meritas multe pli ampleksajn komentojn. Jen libro, kiu oni plurfoje bezonas legi por tute kompreni ties celon. Interese estas, ke la unua eldonado okazis eksterlande; mi imagas, ke la verkisto ne kuraĝis peti al sovieta eldonisto eldoni ĝin.

Betty Chatterjee, Vallensbaek Strand, Danio

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.