La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Memori kaj forgesi
Noveloj el la Norda Montaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Etoso aŭtentike aŭstralia


1993
esperanto.net/literaturo/uea/memorforgesrec.html

Tiuj ĉi kvin noveloj havas, kiel oni verŝajne atendus de la aŭtoro de Sed nur fragmento, firman geografian bazon (nome en Norda Aŭstralio), kiu havigas al ili aparte aŭtentikan etoson en nia mondo esperantista, kie, precipe en la literaturo, oni emas varti geografian neŭtralecon aŭ anonimecon. Trevor Steele sukcese kaj intence sentigas al ni la apartajn etoson kaj problemojn de tiu regiono, almenaŭ tia kia ĝi estis antaŭ kvardeko da jaroj (do dum la infaneco de la aŭtoro). Du el la noveloj koncernas problemojn de sociaj kontaktoj inter blankuloj kaj aborigenoj, kaj ties miksrasaj idoj. Tri noveloj prezentas, diversmaniere, certan pioniran krudecon konstateblan ankaŭ en aliaj landlimaj mondpartoj. Ĉiuj kvin noveloj estas majstre verkitaj en klara lingvaĵo kaj meritas esti vaste legataj.

Ankaŭ forme la noveloj diferencas inter si. La novelo "Memori kaj forgesi" havas la plej "rutinan" formon de simpla rakontado, kaj tre bele pritraktas moralan problemon de blankula dekjarulo fronte al amikeco kun samaĝa aborigeno. "Aminduma vespero" registras, sur kvin paĝoj, tri horojn kaj duonon da banaleco kaj manko de komunikado en familio kuna kun eventuala fianĉo de la filino. Ĝi tion sentigas per nekutima sed trafa rimedo; ĝi registras la tempopason:

19h52(…) Kevin prenas pli da teo kaj biskvitoj, ektrinkas, kaj metas la maldekstran kruron sur la dekstran.

19h55Sinjorino Blank demandas ĉu Kevin ŝatas la l'boron ĉe la rip'rejo. Kevin respondas ke ne tro m'lbone.

Mi jam diris ke la lingvaĵo de la noveloj estas klara, kaj tia ĝi estas, eĉ dum Steele kuraĝe kaj sukcese frontas sian deziron prezenti kaj konturi ankaŭ lingve la medion kaj ties loĝantojn. La supra citaĵo ilustras la lakonan senkulturan prononcadon de iuj aŭstralianoj kaj tion faras tre konvinke sed kompreneble.

Alian problemon li frontas en la bonega "Heroo de nia epoko", en kiu li detale konigas al ni la infanecon kaj postan evoluon de milionula entreprenisto en kapitalisma socio. Tiel lerte li faras tion ke la leganto ne povas ĝis preskaŭ la lasta momento certi ĉu la sinteno de la aŭtoro al la traktata vulgara krudulo estas efektive admira aŭ satira. Niajn dubojn fine forviŝas brila deklaro, kiu krucumas ne nur tiun kapitaliston sed ankaŭ la tutan krudecon de la senbrida kapitalismo:

"Dio aŭ io donu, ke mia amiko, vera legendo de nia epoko, daŭrigu sian gloran karieron. Mi ripetu, li kaj nia ekonomia sistemo perfekte akordas."

Portretante tiun vulgarulon, Steele bezonis krei la monotonan filingvaĵon kiu estas natura al tia tipo kaj kiun en iuj rondoj oni aŭdas ĉiutage. Estus facile diri ke Esperanto ankoraŭ ne kapablas transdoni konvinke tian vulgaraĵon – sed Steele pruvas ke diri tion estas poltroneco rilate la jam ekzistantan vortprovizon; li vere sprite uzas la eblojn merdi kaj furzi lingve, kaj tion farante li kreas-elpensas nur du freŝajn slangaĵojn: mono iĝas por li konkoj, kaj pundo iĝas kvido. Ĉio alia estas "nova" nur laŭkuntekste, ne neologisme. Tion farante, Steele levas – aŭ mallevas, se vi preferas – nian disponeblan leksikon sur novan nivelon.

El la du aliaj noveloj unu estas leterforma kaj bildigas la vivon en nordkampara urbeto, kaj la dua supozigas sin (kaj probable estas) reala epizodo koncerne misiiston kaj ties klopodojn konverti aborigenojn.

Entute la libro estas elstara en nia literaturo, kaj konfirmas la reputacion kiun la aŭtoro ricevis pro sia brila romano. Certe ni lin subtenu, kaj ankaŭ atendu senpacience liajn pliajn verkojn.

William Auld

Memori kaj relegi


esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/memorrec.html

Parte mi konsentas kun István Ertl, ke Sed nur fragmento de Trevor Steele estas unu el la tri plej bonaj originalaj romanoj aperintaj de la komenco de la okdekaj jaroj, kune kun La litomiŝla tombejo (por la tria mi proponus Adolesko de Blazio Vaha). Mi skribis "parte", ĉar ŝajnas, ke niaj preferoj iom diverĝas. Ĉiel ajn mi supozas, ke li konsentos, ke La Bermuda Triangulo de Karolo Piĉ kaj Memori kaj forgesi de Steele estas la du plej bonaj originalaj novelaroj aperintaj ekde 1980, kaj miaopinie do superaj al Lappar, la antikristo de Endre Tóth.

La novelaro bonegas teme, intrige kaj stile. La esperanto de Steele tuj sentiĝas riĉa, trafa, natura, flua kaj supla, ĉiam konforma al la temo. Plej plaĉas lia parola, dialoga esperanto. Ekzemple, troveblas en la dialogoj pli da sukaj sakroj kaj insultoj, ol en deko da sekaj kaj senpekaj terminaroj.

Krome, liaj historioj vivas, ĉar pli ol unudimensiaj (ĝuste la manko de plurdimensieco amatorigas multajn el niaj verkistoj). Trevor Steele havas ligojn kun la mondo, en kiu li vivas, kaj liaj verkoj prezentas al ni tiujn mondon kaj ligojn kune kun la problemoj, kiujn ili implikas kaj implicas.

La unuan novelon, Memori kaj forgesi (17 p.), parencan al Fianĉo de l' sorto de Johan Hammond Rosbach, karakterizas fino neverŝajna kaj iom manka rilate la sorton de unu el la tri roluloj.

Nur unu pecon el la kvinopo mi trovas nebona (bonŝance ĝi longas nur 4 p.): Aminduma vespero. Temas fakte pri duone malsukcesa Steele-ekzerco. Li fakte povus dediĉi al la aminduma vespero ne kvar, sed 40 aŭ 400 paĝojn, kaj sendube nia originala romanaro ekhavus per tio belan alpon.

Sekvas la letera Mia kara Rita! (23 p.). Nu, malgraŭ la antaŭparolo de la eldonisto mi dirus, ke ne ĝi, sed ja la du lastaj noveloj enhavas pli multe da membiografiaj eroj. Cetere mi opinias ilin la plej brilaj el la kolekto. En Heroo de nia epoko (29 p., sen evidentaj ligoj kun la samtitola romano de M. J. Lermontov) la aŭtoro rekreas antaŭ la leganto propran aŭstralian litomiŝlon kaj en ĝin lokas ĉi tiun sian heroon, ne sen kritika ironio. Ankaŭ ĉi novelo finiĝas iom strange. Fine kaj krone, Savo de nigra animo (41 p.), preskaŭa romaneto kun pli sistema interplekto de la temoj komunaj al la tuta kolekto.

Kiuj ili estas? Ununivele, la demando pri individua identeco fronte al genta identeco; la demando pri kunviva toleremo fronte al rasismoj kaj gentismoj, kiuj ne ŝatas miksojn (kulturajn, lingvajn aŭ amorajn); nenion mi scias pri liaj realaj kontaktoj kun aborigenoj, sed certe li nigriĝis t.e. aborigeniĝis fikcie kaj porfikcie. Alinivele, kiel en Adolesko kaj la romanoj de Piĉ, liaj temoj estas jen la duope kompletaj vivo kaj morto, jen la beletre triunuaj amo, amoro kaj religio. Oni bonvolu atenti, kiel la aŭtoro prezentas kiel proprajn la ĉi-demandajn vidpunktojn de aliaj.

Nove kaj freŝe en nia literaturo, la agadejo de liaj noveloj estas la vilaĝoj kaj urbetoj de Aŭstralio, kun ties pejzaĝoj landaj kaj homaj. Ni do troviĝas antaŭ vere internacia verkisto, kies rakonta arto ne kompatas, sed konstatas: la mondo tias.

En nia nuna panoramo Memori kaj forgesi estas nunatako, kiun endas memori kaj relegi. Se ĉiuj verkus tiel, kiel Trevor Steele, rezultus tede kaj monotone; sed se ĉiuj verkus tiel bone, kiel li, nia originala prozo gajnus por eterne almenaŭ himalajon.

Jorge Camacho

Alproksimiĝo al temaro


retpaĝo

Literaturaj debutoj okazas diversmaniere. Eblas aperi singarde, po-iome, per rakontetoj en simplaj kajeroj, aŭ per multjara versa kontribuado al regionaj bultenoj kaj informiloj. Aŭ eblas tuj prezenti 450-paĝan romanon pri gravegaj temoj kiel imperiismo kaj rasismo, persona respondeco kaj socia dependeco, nomante ĝin "Sed nur fragmento". Trevor Steele en 1987 elektis ĉi lastan manieron. Per tiu fulmatako, sekvota de kelkaj pliaj romanoj kaj novelaroj, li gajnis grandan respekton kaj admiron, ŝajne de ĉiuj tendaroj en la "skoloza" Esperanta kulturmondo. Kaj se temas pri la ambicioj, ne eblas postuli plion. Se la atingoj de Steele ne ĉiam kaj senescepte plenumas liajn altajn ambiciojn, nu, tion oni facile pardonas, ĉar jam nur la duono estus grava kontribuo al nia literaturo.

En 1992 aperis lia novelaro Memori kaj forgesi – Noveloj el la Norda Montaro. Ĝia eldonanto Herbert Mayer antaŭparole anoncas aŭtoron, "pri kies verkoj ĉiu etna literaturo fierus." Nu, li ja eksponreklamas sian varon. En la novelaro efektive troviĝas pluraj rakontoj aŭ partoj de noveloj, kies temo estas seninteresa kaj kies stilo tedas. Sed kial paroli pri tiuj partoj? Ni okupiĝu pri tio, kio ja interesas! Ĉar en la volumo troviĝas ankaŭ partoj pripensindaj, eĉ ĝuindaj.

Kelkfoje mi imagas, ke Steele suferas de minusvalora komplekso pro sia Aŭstralia kulturo. Li klopodas kaŝi tiun komplekson sub dika tavolo da (ŝajne) bonvola humuro, prezentante krudajn sed komikajn samlandanojn, tamen sub la humuro mi fojfoje sentas malestimon – aŭ ĉu memmalestimon? Tio kaŭzas al mi malbonan guston dum la legado. Se mi pravus, tio kompreneble prezentus gravan temaron por beletra esplorado, sed por tio necesus granda kuraĝo. Kaj eble mi eĉ ne pravas...

Kio pli evidentas, estas la kulposento de Steele (kiel reprezentanto de sia nacio) rilate al la Aŭstraliaj aborigenoj. Tiu sento fonas aŭ ĉefrolas (krom en Sed nur fragmento) ankaŭ en du noveloj de ĉi novelaro, la titola novelo Memori kaj forgesi, rakonto pri infanaĝo, kiu ŝajnas eble parte membiografia, kaj en Savo de nigra animo. Bedaŭrinde Steele havas grandan problemon. Kulposento kaj kompato sendube fojfoje povas kaŭzi bonajn agojn, sed malofte bonan literaturon. Pro naturaj kaŭzoj la aŭtoro ne sukcesas (eĉ ne provas, tre prudente, laŭ mi) eniri la memon, la spiriton de iu aborigena rolanto en siaj noveloj. Tiuj rolantoj do restas objektoj, kaj tiel ilia ekstereco kvazaŭ daŭras eĉ en la bonvolaj rakontoj. Ŝajne neevitebla problemo. Sed en Savo de nigra animo Steele trovis manieron almenaŭ alproksimiĝi al la temaro. Unue necesas diri, ke tiu novelo kiel tuto estas preskaŭ fuŝe konstruita. Ĝi komenciĝas kiel ŝajnigita historia raporto pri misiisto Claude Wood, kompilita de iu "mi", kiu poste perdiĝas komplete en la rakonto, kaj ĝi finiĝas kiel normala psikologia novelo, kie oni eniĝas en la privatan vivon, konsiderojn kaj sentojn de kelkaj roluloj. Kaj en tiu dua parto la novelo vere ekvivas, precipe kiom koncernas la figuron Chad Andrews. Ĉar per li Steele trovis konvenan rolanton, kiu povas konduki la aŭtoron kaj la legantojn ĝis la temo, se ne penetri profunde en ĝin. Chad estas duonaborigeno, edukita en la "blanka" kulturo, tamen li rifuzas tiun kaj strebas iĝi vera, fiera aborigeno, kio kompreneble ne facilas. En li la leganto povas rekoni la aŭtoron kaj sin mem, ĉar sendube ni ĉiuj havas similajn sentojn kaj spertojn, ĉu grandajn kaj dramajn, ĉu etajn kaj ĉiutagecajn. Chad povus esti filo de enmigrintoj, kiu sopiras "reen" al devenlando, kiun li neniam konis. Li povus esti juna socialisto, kiu ambigue spertas la "realan socialismon". Aŭ li povus esti Trevor Steele mem, vojaĝanta al Germanio.

En alia novelo, Heroo de nia epoko, Steele starigis al si tro malfacilan taskon. Ĝi temas pri iu viro, la "li" de la rakonto, ege malsimpatia ulo, senlime admirata de alia viro, la "mi" aŭ rakontanto, relative simpatia. Nu, la problemo de Steele estas, ke li ne sukcesas kredindigi la amikecon inter tiu duopo, des malpli kial la "mi" tiel admiras la krudulon, kiam evidente la vera aŭtoro de la novelo ege malestimas lin. Ĝenerale ne estas rekomendinde kombini simpatian "mi" kun fia "li". Ĉi tiu novelo tamen lasas ion memorindan en la kapo de la leganto, ĉar en ĝi la aŭtoro ekscesas pri sakroj, insultoj kaj precipe krudaj slangaĵoj. Ĉar la okazoj vere aŭskulti tiajn esprimojn en Esperanto tro maloftas, lia lingvaĵo sonas relative artefarita, tamen mi havas la impreson, ke per nur ioma ekzercado, oni povus havigi naturajn kaj sukajn nuancojn al esprimoj kiel merdo en la kokoso, povra pisosako, fetora kapraĉo, iru fiki vin mem, lernis furzi pli lerte, kakis la lastan fojon, fetora puglekulo, preni ĝin el iu ajn pugtruo ktp ktp. Do, nun restas nur la tasko trovi konvenajn forumojn praktiki ilin...

Sten Johansson

Memori kaj forgesi


jan-feb 1993
esperanto.net/literaturo/esk/memorforgesrec.html

Originala literaturo en Esperanto malofte estas escepte bona. Verŝajne ĉar la plej bonaj aŭtoroj preferas eldonigi siajn verkojn en nacia lingvo, kie ili povos ne nur konatiĝi sed ankaŭ espereble ricevi iom da mono pro la vendoj. Eldonejoj en Esperanto preskaŭ senescepte postulas ke la aŭtoro mem pagu la plejparton de la eldonkostoj, tiel ke por vidi sian verkon en eldonita formo la aŭtoro devas rezigni pri ia ajn honorario aŭ eĉ rericevo de la monsumo elpagita. En la angla lingvo tiajn eldonejojn oni nomas "vanitĝ presses" kaj ili estas neoftaj. En Esperanto ili estas la regulo, tiom ke eĉ ne ekzistas Esperanta vorto por distingi ilin disde honoraridonaj eldonejoj.

Negrave kia ajn estas la kaŭzo, altkvalita literaturo originala en Esperanto estas tre rara – eĉ kvankam la kvanto da originala literaturo estas tre granda. La kvanto da vere altkvalitaj literaturaj verkoj preskaŭ estas nombrebla per la fingroj de unu mano, aŭ eble du manoj. Da profesinivelaj fikciverkistoj en Esperanto dum la pasintaj kvindek jroj oni eble povus nomi nur duon, Stellan Engholm kaj Ferenc Szilágyi.

Nun tamen sekvas la vojon parte montritan de tiuj du granduloj nia aŭstralia Trevor Steele. Lia romano Sed nur Fragmento (1987) aŭguris altkvalitan literaturan karieron por li. Nun lia Memori kaj Forgesi, kies subtitolo estas "Noveloj el la Norda Montaro", reemfazas tiun aŭguron. Kaj – kvazaŭ miraklo en Esperantio! – li eĉ ne devis pagi la eldonkostojn, sed ricevos tantiemeton.

Temas pri kvin noveloj. En ĉiuj la scenejo estas norda Kvinslando. Plej impona estas la titolnovelo, "Memori kaj forgesi", 16-paĝa proza tragedio pri juna knabo 9-10jara kies amiko estas similaĝa aborigena knabo, en vilaĝeta socio kiu ne toleras tian amikecon. Feliĉan kulminon ne atendu. Kvankam la epoko estas la 1950oj, la socia sinteno en Aŭstralio ĉirilate ne multe ŝanĝiĝis ĝis nun.

Interesa konstato, ĉu akcidenta aŭ intencita?, estas ke la ennovela rivero de "forgesi kaj memori" tamen donis inversan vortordon al la titolo de la rakonto kaj de la libro, "memori kaj forgesi". 1)

1) Leginte presprovaĵon de ĉi tiu recenzo, Trevor Steele informis min ke la inversigo de la vortordo en la titolo estis (laŭ mi: serendipa) eraro de la eldoninto. Por kompreni la signifon de tio, necesas legi la novelon kaj efektive la tutan libron.

Sekvas "Aminduma vespero", kvinpaĝa kronologio de eventoj dum ensume 1 horo kaj 20 minutoj, kiu ne tre nostalgiigas pri la pasinta epoko de senkulpeco. La aŭtoro informis min ke efektive ĉi tiu noveleto estis "ŝerco" kaj ne intencita por la libro, sed la eldonisto insistis enmeti ĝin. Tiurilate, mi opinias ke la eldonisto tute pravis.

"Mia kara Rita" estas 24-paĝa serio da 11 "amleteroj", kies scenejo denove estas vilaĝeto, ĉifoje Monto Eliza. Sukcesa, iom amuza, iomete senesperiga, bildo de aŭstralia vilaĝeta vivo, denove en la 1950oj. Verkis la leterojn juna instruisto dum iomete malpli ol kvar monatoj. Kvankam ne atinganta la profundecon de la titolnovelo, ĉi tiu nostalgia verketo rajtas fierigi sian aŭtoron.

"Heroo de nia epoko" estas tre alispeca peco da aŭstraliologio. Ĝia akuta krudeco rilate al parolado kaj al sinesprimado de la "heroo" (sed ne nur de li) eble pravigeble ŝokos iujn legantojn. La "socia realismo" de ĉi tiu novelo estas palpeble malsimila al tiu de la antaŭaj, kvankam ne malpli vera kaj "reala". Ĝi foje pensigas min pri la skolo de tragediistoj kiaj Eugene O’Neill, Arthur Miller, Tennessee Williams, aŭ, pli trafe, John Steinbeck; kaj efektive, la "rakontanto" en la novelo estas mem "plejparte idioto" (noto sendita al mi de la aŭtoro). Se tiel, do tre pensiga idioto! Nu, ĉi tiu novelo montras verktalenton kiu severe disciplinite povos prave renomigi la aŭtoron.

Lasta estas "Savo de nigra animo", 42-paĝa tragedieca verko en kiu la socia realismo egale forte, kvankam iom pli mildanime, ĉefrolas. Denove la "aborigena problemo" kaj la sinteno de "blankaj" aŭstralianoj rilate la "nigrajn" (pli precize, "nigajn", malestima fiformo de la vorto "negrojn", angle "niggers"), kaj iomete inverse, estas sub la lupeo. Ĉu tiom da "malpuraj tolaĵoj" ni devus montri al la mondo? Nu, ni sinfiere prezentas tiujn de Sudafriko, do ni ne rajtas por ĉiam kaŝi honestan prezenton de la vero aŭstralia.

Trevor Steele verkas pli koncize, do pli distre, en ĉi tiuj noveloj ol en la antaŭa romano. Eble la ĉefa diferenco estas la pli klara distingo inter la komplotfadenoj, en la noveloj – ĉu nur pro la relativa mallongeco de noveloj, aŭ pro ioma plimaturiĝo de lia verktalento? Ĉu eble pro ambaŭ? Negrave pro kiaajna kaŭzo, en Trevor Steele ni havas prifierindan literaturiston.

Donald Broadribb

Memori kaj forgesi

Publikigita ĉe
La Dua Jarcento
retpaĝo

(Harald Scharfegger lernis Esperanton nur antaŭ kelkaj monatoj. Memori kaj forgesi estis inter la unuaj libroj, kiujn li legis en Esperanto. La recenzo povas doni al ni informon kiel vidas nian literaturon novulo, homo kvazaŭ ekster la Espcranto-medio.)

Trevor Steele naskiĝis en 1941. Li pasigis siajn infanjarojn en la nordo de Aŭstralio. Ĉi tiun regionon, pli precize: la urbon Cairns kaj ties ĉirkaŭaĵon, li virtuoze priskribas en siaj noveloj, kolektitaj sub la titolo Memori kaj forgesi. Li prezentas al ni la mondon de sia infaneco kaj juneco, do, revokante al ni la bildon de mondo jam ne ekzistanta: Hodiaŭ Cairns estas moderna turisma centro, la provinca, aspra ĉarmo, kiun ni renkontas en la noveloj, malaperis, la pejzaĝo, tiam eble pristina, "virga", probable fariĝis nerekonebla. La leganto, do, havas la eblon gajni impreson de tiu fora mondo.

Sed tute certe, Steele ne estas sentimentalulo, kiu volus romantikigi kaj plibeligi la pasintecon. Kontraŭe, li estas akra observanto, desegnante realisman portreton de l' tiama mondo kaj la homoj, plej probable plektante en sian verkon proprajn spertojn. Tamen, kiel verkisto Steele ne senteblas en siaj noveloj, li ne volas okupi moralan pozicion, li, do, ne estas aŭktoriala rakontisto, ekkrianta pro la vicoj kaj mankoj de l' tiamaj samtempanoj. Li kontentiĝas paroligi la figurojn en siaj noveloj. Oni povas diri, ke li "ne riproĉas, ne laŭdas, sed simple rakontas".

La novelaro de Steele eldoniĝis en Esperanto kaj an la angla. Li unue verkis la Esperantan version, poste li mem tradukis ĝin en la anglan. Fakte, ne estas ĝi traduko, sed pli korekte: reverkado. Evidente, Steele amas modifi siajn rakontojn, prifajli ilin. La anglalingva versio entenas sep novelojn, dum la Esperanta nur kvin novelojn. Krome, la versioj diferencas rilate al nomoj, sed kerne ili komunikas al ni la samon.

Kompreneble - ĉar la rakontoj scenas en Aŭstralio, en anglalingva lando, plifacilas prezenti la parolmanieron de la tie vivantaj homoj en la anglalingva versio. Sed Steele klopodas - pro tiu ĉi klopodado konvenas al li danko - esperantigi la lokan dialekton. Karakteriza estas la glutado de vortsilaboj.

La noveloj ne interligitas. Komunaj estas al ili nur la topografia kaj tempa fundoj: ili scenas dum la juneco de Steele, do, en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj en la nordo de Aŭstralio. La temoj abundantaj en la noveloj estas temoj, kiujn ankaŭ ni trovas en la ĉiutaga vivo: miskompreno de fremdaj kulturoj, antaŭjuĝoj kontraŭ fremduloj kaj fremde aspektantoj, amikeco, amo, malkuraĝo...

Sed la noveloj ne nur diferencas en la temoj, Steele ankaŭ varias la formon de siaj noveloj. Kelkaj el ili estas rakontoj laŭ la propra senco de l' vorto, sed ni trovas ankaŭ rakontojn verkitajn leterforme. Speciale menciindas "Aminduma vespero", kies titolo ekspektigus romantikan aferon. Sed Steele ironie provizas la rakonton per kronologia tabelo kaj atribuas al ĉiu horindiko priskribon de tio, kio estas farata, atingante per tio spritan, sed ankaŭ pensigan efikon.

La nomo de la novelaro - Memori kaj forgesi - devenas de l' unua novelo de la libro. Laŭ la antaŭparolo oni rajtas supozi, ke tiu rakonto estas almenaŭ parte aŭtobiografia. Temas ĝi pri la amikeco inter aŭstralia knabo de aŭropa descendo kaj aŭstralia indiĝena knabo kaj ties fratino. Estas tio problema amikeco, ĉar la medio suspekte rigardas tian amikecon trans la rasajn kaj kulturajn limojn.

Tiel unufoje venas por la blanka knabo la momento fari decidon, decidon por sia indiĝena amiko aŭ por la kompanio de alia blanka knabo. Kaj li decidiĝas por la blanka knabo, do kontraŭ la indiĝeno.

La libro estas nepre leginda. Konvinke la aŭtoro refutas la opinion, ke Esperanto ne sukcesis naski bonegan originalan literaturon. La verko estas lingve sur alta nivelo, tamen facile legebla. Kun rajto oni povas aprobi la aserton de la antaŭparolo, ke tiu ĉi novelaro estas literaturo, pri kiu povus fieri ĉiu etna literaturo. Mi tre ĝojus, se la libro trovus multajn legantojn.

Harald Scharfegger

Recenzo: "Memori kaj forgesi"

Publikigita ĉe
Kvinpinto 1995 (3)
retpaĝo
La kvin noveloj kunigitaj ĉi tie havas la komunan trajton, ke ili okazas en la norda parto de Aŭstralio komence de la 50-aj jaroj, do kie kaj kiam la verkisto knabis. Laŭ tema vidpunkto Steele kantigas du kordojn diversajn, kiuj de tempo al tempo aŭ kunsonas aŭ disonancas, dum li unuflanke priarabeskas la impetan kaj liberan vivmanieron, kiu karakterizas tiun plej novan inter kontinentoj, kaj aliflanke obtuze arĉumas la situacion de ties aŭtoktonoj, la aborigenoj.

En la titoliga historio "Memori kaj forgesi" ni renkontas la 9-jaran Brammy, kiu kontraŭ la volo de siaj gepatroj amikiĝas al indiĝena gefrata paro. Sed infaneca malkulpo ne sufiĉas se oni vivas en medio de dornaj antaŭjuĝoj, kaj por reteni la interrilaton al blankula kamarado Brammy finfine estas devigita abnegacii siajn du nigrajn. Kiam li estas agnoskigita sian eraron estas je kortuŝa grado tro malfrue ŝanĝi la faritan, kaj ni sentas nin kiel atestantoj al simbola enpekiĝo, kiu temas pri la konkreta rasismo sed ankaŭ en pli profunda nivelo pri la neevitebla venko de la fia pragmatismo de la adolta mondo super la infanaĝa malfermeco.

Sekvas la hiper-realisma priskribo de "Aminduma vespero", en kiu notiĝas ĉiu banalaĵo, kiun povas komuniki inter si ne tro intelekte altnivela geamanta paro, en la zorgema formo de horaro. Legu kaj ĝuu!

La tria novelo "Mia kara Rita" ŝajnas iom aŭtobiografia. La juna instruisto Hugo nin provizas per siaj ĉastaj amleteroj, kiuj (probable pro lia ioma timideco) ŝajnas pli temi pri la klopodoj fare de la estro de vilaĝa benzinejo havigi al sia urbeto la situon kiel la plej nordan lokon sur la itinero de grandioza aŭtomobila ralio, tiel ke li povas establi profitigan kermeson.

Tamen la perlo de la kolekto, laŭ pura histriona elokvento, estas sendube "Heroo de nia epoko", en kiu la amatora verkisto Rik Morton klopodas eldoni sian eseon pri sia iama samklasulo Bobby Boss, kiu pugnobatis sin el la inercia provinca medio de Neniujo ĝis la sunbanita pinaklo de la aŭstrala komerca sfero. Malantaŭ la negoca sukceso, tamen, sin kaŝas evidenta idioto (videble por ĉiu krom Rik), kies firlifancoj evidentas per kaj lia lingvouzo kaj lia Don ĵuane nesatigebla lascivo.

("Dolĉulino se vi volas ĝisfreneze ludi trajnon kaj tunelon, venu poste al mia Motelo....." - la fantazio de Steele traktante frivolan babilaĉon estas nekredebla. Kial tia interparolado neniam aŭdiĝas en niaj renkontiĝoj?)

La lasta peco "Savo de nigra animo" nin rekondukas al la elirpunkto, nome la misagoj kontraŭ la aborigenoj. Kun ne tro kaŝita indigno Steele liveras al ni la nur malmulte konatan veron pri la klopodoj "helpi la nigrulojn, tiel ke ili forlasu sajn malbelajn vivmanierojn". La misiuloj de la diversaj eklezioj ŝajne kontestis neniun metodon, inklusive la forprenon de ĵusnaskitoj, por eksperimenti "krei el la plej primitiva popolo preskaŭ normalajn blankajn homojn". Kontraste al la nun bone konata ekstermo de la indiana kulturo en Usono kaj la dumlonge kondamnita aparthejdo en Sudafriko la alilokenigo kaj izolo de aŭtoktonoj en Aŭstralio estas nekonata por la plimulto. Ĝia senvualiĝo devus prezenti demandojn tro longe forgesitajn: Ĉu nia eŭropcentra individualismo rajtas senĉese ataki ĉiujn (laŭ materialisma vidpunkto) neevoluintajn kulturojn; ĉu du kulturoj de malsamaj ecoj kaj fortoj povas paceme kunvivi en la same lando; ĉu la eklezioj daŭre povas utili kiel morala preteksto sankciante evidente maljustajn paŝojn kontraŭ marĝenaj grupoj en kaj ekster nia socio.....

Entute tiu ĉi libro bone povus ornami la breton de ĉiu, kiu interesiĝas pri literaturo kun stile larĝa enverguro, verkita en bela kaj natura lingvo, sendepende ĉu oni estas amuziĝema aŭ cerbumema.

lykke (Jesper Jacobsen)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.