La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kie miozotas memor'

  • Verkinto: Ed Borsboom
  • Speco: movado
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €9.50
  • Eldonjaro: 2017
  • Priskribo: Pensoj pri aŭ lige kun trideko da famaj esperantistoj: William Auld, Claude Nourmont, Karoli Piĉ, Humphrey Tonkin, Luuk Wensing kaj multaj aliaj. En „Kie miozotas memor'” la aŭtoro rememorigas 32 diversajn esperantistojn, kiuj por li kaj por Esperantujo havis grandan signifon. La biografietoj baziĝas sur intervjuoj, personaj kontaktoj, historiaj dokumentoj, artikoloj en gazetoj, kaj aliaj fontoj. Tiel la libro prezentas buntan kaj varian galerion de homoj el Esperantujo „kiujn ni ne forgesu”.
  • Paĝoj: 165
  • Larĝo: 125 mm
  • Alto: 180 mm
  • Pezo: 159 g
  • ISBN: 978-90-805651-4-2
  • Notoj: Kun fotoj de la vizititaj personoj.
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La miozota pejzaĝo en la retrospegulo


2018/04, p. 24

Oni jam konscias, ke la universo de la esperantaj libroj estas vere plenstela, ne nur ĉar en ĝi estas verkoj por ĉies gustoj, sed ankaŭ ĉar en ties diversaj kategorioj de verkoj, estas eĉ tiuj (neoftaj) libroj, kiuj pli valoras ne pro tio, kion ili diras, sed pro la etoso, kiun ili elvokas al ni. Unu el tiuj kategorioj, kiu laŭvide kreskas dum la lastaj jaroj, estas la tiel nomataj „rememorigaj tekstoj”, tio estas, tiuj, kiuj alportas al ni ies biografion aŭ memoraĵojn pri ne tro fora pasinteco aŭ pri malnovaj tempoj de nia historio.

Esplorenda pasinteco

La multobligo, dum lastaj jaroj, de tiuj tekstoj ja estas interesa fenomeno, ĉar ĝi elmontras, ke nia jam ne tro nova movado havas jam esplorendan pasintecon. Ili ankaŭ kontribuas, por ke oni pli bone konu, kion faris la antaŭaj verdulaj generacioj; ili ja plenigas vakuojn de nia historio kaj eĉ atentigas nin pri homoj, kiuj alie estus kondamnitaj al tute nejusta forgeso.

Evidente, oni devas kompreni, ke tiuj tekstoj ne estas „historio” (laŭ scienca senco): ili enhavas maksimume fragmentojn de la memoroj de la aŭtoro, kaj ili suferas, de la aŭtoro mem, du „cenzurojn”: de la (eble jam febliĝinta) memoro, kiu ĉiam perfidas nin; pri tio, kion ŝi/li preferis ne rakonti. Krome ne ĉiam eblas konfirmi, ĉu tio estas vero aŭ ne. Tamen tiuj problemoj ne malvalidigas la dokumentan rolon de tiuj verkoj, nek por ni, ĝeneralaj legantoj, nek kiel esplormaterialo por estontaj historiistoj de Esperantujo. Kaj tiu estas la plej granda valoro de Kie miozotas memor', ĵus eldonita libro de Ed Borsboom.

Tuta movada historio

La nur 165-paĝa libreto alportas al ni intervjuojn, artikolojn, skizajn biografiojn de 31 homoj, kies nomoj varias inter Andreo Cseh kaj Gaston Waringhien; nomoj kiel Edmond Privat, Eŭgeno Lanti kaj Humphrey Tonkin (tio estas, preskaŭ la tuta movada historio de la lastaj cent jaroj). Pri nia literaturo, oni trovas tekstojn, kies koloro iras de la sekretaj sonetoj de Kalocsay ĝis la hetajra dancado de Urbanová, kun la spionecaj grizaj tonoj, kiam la aŭtoro renkontiĝis kun Karolo Piĉ.

Tamen eĉ pli gravaj ol tiuj jam konataj nomoj estas tiuj de homoj, kiuj (preskaŭ) ne lasis spurojn en nia historio, kiel Walter Kampfrad (kabeinto pro politikaj kialoj) kaj Margarete Saxl (pri kiu la aŭtoro kolektis eble ĉion, kio ekzistas). Sed estas same konsterne konstati, kiel komentite en la antaŭparolo, la nomojn de tiuj, kiuj, pro la dimensioj de la verko mem, ne trafis la finan tekston: kiel Borsboom kuraĝis flankenlasi homojn kiel Atanas Atanasov kaj Sabine Fiedler?! Ĉu ne estus preferinde prepari pli longan verkon? Al tiuj demandoj nur la aŭtoro mem povos prezenti (ĉu konvinkan?) respondon, tamen oni bedaŭras scii, ke tiuj informoj ekzistas, sed nealireblas.

Mikrohistorio

Oni trovas ankaŭ valorajn informojn pri homoj, kies agado aŭ verkado neniam vekis grandan atenton ene de la tuta Esperantujo, sed kiuj ne estis malpli gravaj por sia loka movado. Ĉi-okaze tiu, kiu legos la informojn, diserigitajn ene de diversaj biografietoj, rapide konstatos, ke, duonkaŝite en multaj biografioj, kuŝas kvazaŭ skizo de la historio kaj de la nederlanda movado kaj de Internacia Esperanto-Instituto (kies agado estis, dum jardekoj, unu el la ĉefmotoroj de la instruado de nia lingvo).

En tio oni tuj perceptas plian gravecon de la libro, ĉar, malgraŭ tio, ke oni multe esploras la historion de niaj internaciaj movadaj asocioj, oni malmulte atentas pri la naciaj kaj lokaj, kvazaŭ ili ne estus samskale, kelkfoje eĉ pli gravaj ol la unuaj. La samo direndas pri kelkaj el niaj institucioj, kies graveco ne rekonatas, ĉar ili mem ne estas konataj. Tial la verko de Borsboom funkcias kiel bona ekzemplo de tio, kion historiistoj nomas „mikrohistorio”: per la analizo de eta institucio aŭ organizo oni eltrovas erojn, kiuj kompletigas pli grandan bildon de nia komuna historio.

Kaj kontemplado de tiu pli kompleta bildo kunportas nin al plia, kaj eble la plej ŝoka, konstato: kiam oni legas tekstojn, kiel tiuj de Borsboom, kiuj, kiel mi diris supre, havas la povon elvoki en ni alitempan etoson de nia verdula mondeto, kaj komparas la tiamajn kaj la nunajn movadajn kondiĉojn, pri kiuj oni preskaŭ ĉiutage ricevas novajn, preskaŭ ĉiam malagrablajn, informojn; ni, kiuj hodiaŭ kunvojaĝas en la esperanta aŭto, ne kapablas eviti tiun vere amaran senton, ke la plej bela pejzaĝo, kiun oni nun povas rigardi, estas tiu montrata de la retrospegulo.

Fernando Pita

Mozaiko da eminentuloj konataj kaj nekonataj


oktobro 2017, №10
Borsboom

Ed Borsboom, naskita en Hago en 1936, studis germanistikon kaj instruis la germanan en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999. Li eklernis Esperanton en 1951, aktivis en Internacia Esperanto-Instituto, kiel instruisto de Esperanto kaj specialisto pri literaturo en La Chaux-de-Fonds kaj en Kvinpetalo kaj kiel aŭtoro de kontribuaĵoj por la revuoj Literatura Foiro kaj La Gazeto. Ĉefe li estas konata kiel biografo de Eŭgeno Lanti (1976) kaj Andreo Cseh (2003). Kiel okaze de tiuj du bibliografioj, por Ed Borsboom la homo staras en la centro de la intereso, la esperantisto.

Dum la pasintaj jardekoj aperis multaj intervjuoj, biografietoj, korespondaĵoj, nekrologoj kaj recenzoj el lia plumo en Esperanto-ĵurnaloj. Tridek unu el tiuj li nun elektis por kolektaĵo kun la bela titolo Kie miozotas memor’ – verso pruntita de Eŭgeno Miĥalski. Ili estis origine publikigitaj inter 1965 kaj 2016, ĉefe en la revuoj La Gazeto, Dialogo, Literatura Foiro, Dia Regno, Esperanto, La Ondo de Esperanto, Svisa Esperanto-Societo Informas kaj Nederlanda Esperantisto. La artikoletoj prilumas la agadojn por Esperanto de tiom konataj personoj kiel William Auld, Marjorie Boulton, Kálmán Kalocsay kaj Humphrey Tonkin; sed la aŭtoro same honoras kunlaborantojn, ĉefe nederlandajn aktivulojn, per kontribuaĵoj, kies nomojn la leganto aŭdos eble la unuan fojon, kiel Ewa Bondar aŭ Adolf Mildwurf, “por savi el la forgeso [ilian] signifon” (p. 101).

Malgraŭ la fokuso pri la personoj, el tiu kolektaĵo ni lernas multon pri la lingvo mem, ekzemple, pri la etimologio de Esperanto (p. 150-151), pri principoj de tradukado de teatraĵoj (p. 132-133) aŭ la individuaj stiloj de unuopaj verkistoj, same kiel pri la historio de la komunumo, ekzemple, pri la laboro de la Akademio (p. 68), la propra monsistemo de Esperanto (p. 31-32) aŭ la uzo de la lingvo por scienca komunikado (p. 88). Tial mi povus imagi, ke kelkaj artikoletoj taŭgas kiel legaĵoj en Esperanto-kursoj por progresantoj. Pro la granda tempospaco kovrata de la volumeto ĝi verŝajne prezentas ion novan por ĉiu leganto. Por mi ekzemple precipe utilaj estis indikoj pri eseo de M. Boulton pri la traduko de Ŝekspiraj dramoj (p. 132) kaj pri frua interlingvistika verko de W. Manders (p. 94). (Ĉi-rilate, cetere, pli detalaj bibliografiaj informoj estus utilaj.)

Notindas la klopodoj de la aŭtoro ricevi informojn pri la prezentitaj personoj el eble plej multaj fontoj (“Pli mi volis scii pri Ivan Genadieviĉ” – p. 125) aŭ, se eblas de la homoj mem. Borsboom vojaĝis por konatiĝi kun la homoj, pri kiuj li skribas. En la 1980aj jaroj li veturis al Leipzig en orienta Germanio por paroli kun Walter Kampfrad kaj vizitis Karel Pič en Litomiŝlo en Ĉeĥoslovakio. Liaj raportoj el tiu tempo de la malvarma milito estas ekskursoj al la historio, kiuj legiĝas kiel priskriboj de alia mondo aŭ preskaŭ forgesita tempo.

Kiel ni legas en la enkonduko, la artikoletoj estis transprenataj en siaj originaj formoj. Jen kaj jen piednotoj aŭ postparoloj tamen aldonas aktualigajn faktojn. Malgraŭ la diversaj periodoj, en kiuj la tekstoj estis verkataj, la libro faras impreson laŭstile homogenan. Al mi neniu teksto efikis malfreŝa. La recenzon pri la majstroverko “Hetajro dancas” de Eli Urbanová ekzemple mi legis kun la sama plezuro kiel antaŭ pli ol dudek jaroj, denove ĝuante la modifitajn frazeologiaĵojn kaj aludojn de la aŭtoro (“Eli malblinde pafis kaj ekzakte trafis” – p. 140; “Sob mia ĉapelo!” – p. 144). Simile plaĉas al mi la vortfaroj de la aŭtoro (ekz. “li sendis elplumaĵojn al Stellan Engholm” – p. 44; “elŝrankigante ‘Esperantan Antologion’” – p. 42) kaj metaforaj uzoj en la pli novaj kontribuoj (ekz. “la Internacia Lingvo estas ankoraŭ en lakt-infaneco, surhavas maksimume infanŝuojn” – p. 131).

Mi bonvenigas la decidon de Ed Borsboom sekvi al la rekomendo de amiko kaj kunigi elektitajn tekstojn de sia verkaro en tiu volumo por ke ili plu estu alireblaj. Per tiuj 31 kontribuoj li prezentas mozaikajn ŝtonojn, kiuj tutaĵe formas bildon de la historio kaj nuntempo de la Esperanto-komunumo, bildon, kiu baziĝas sur la spertoj, travivaĵoj, aspiroj kaj atingaĵoj de homoj, kiuj dediĉis sin al tiu lingvo. Oni pli bone komprenas la terurajn sekvojn de la reĝimoj de Hitler kaj Stalin por Esperanto leginte pri la personaj sortoj de esperantistoj (ekzemple, E. Drezen). Evidentiĝas krome en kelkaj biografietoj, kiomgrade Esperanto-parolantoj pretas oferi sian energion, monon kaj vivotempon por la lingvo (“mia sole pagita posteno en Esperantujo” – p. 114; “mi faris en Nijmegen la elementan ekzamenon, biciklinte en la frua mateno de Rotterdam al Nijmegen, ĉar en tiuj krizaj jaroj mankis la mono por vagonara bileto” – p. 157).

Sed ni ankaŭ lernas el la libro, ke malgraŭ ĉiuj komunaj idealoj Esperantujo ne ĉiam estas nur loko de amikeco kaj harmonio. Sed la ĉefa trajto de la Esperanto-komunumo, kiel montriĝas ankaŭ en tiu libro, estas verŝajne ĝia heterogeneco. Tiel la kolektaĵo de Ed Borsboom estas ankaŭ kontribuo al profunda pristudado pri la planlingva parolantaro, kiu post la 130-jara sukcesa komunikada historio de Esperanto prezentas urĝan esplortaskon.

Sabine Fiedler

Recenzo de Kie miozotas memor’ fare de Ed Borsboom


decembro 2017
Aperis en poŝlibra formato no­va verko eldonita de Internacia Es­peranto-Instituto (IEI) en Hago: Kie miozotas memor’ fare de Ed Borsboom, la nun emerita multjara direktoro de IEI kaj fama fakulo pri Esperanta literaturo. Fakte temas pri kolekto de elstaraj artikoloj, kiujn Ed Borsboom verkis por diversaj Esperanto-gazetoj iam inter 1974 kaj 2016.
La libreto enhavas sekve 31 ĉa­pi­trojn, kiuj prezentas en alfabeta or­do sur po tri-ses paĝoj eminentajn verkistojn kaj aktivulojn el la historio de Esperanto, kaj jam mortajn kaj an­koraŭ vivantajn.
Interesa estas la ideo enplekti en la vivdatojn, kiuj troviĝas sub la ti­toloj de la ĉapitroj, post la nomoj de la priskribitoj, meze inter la naskiĝ- kaj mortodato kiel kvazaŭ ĉefan kroman daton en la vivo de esperantisto la ko­natan jaron de ties esperantistiĝo.
Oni do lernas ion pri konataj emi­nentuloj de la movado kiel Edmond Privat, Andreo Cseh kaj Kolomano Ka­locsay, sed ankaŭ pri eventuale por mul­taj iomete malpli konataj elstaraj sam­ideanoj kiel ekzemple Berci Darazs, Leendert Deij aŭ Wim Derks, por nomi nur kelkajn.
Kio kaptas la atenton dum la le­gado de tiu alloga libreto, estas la spe­ciala stilo de la tekstoj, kiuj preskaŭ kreas memstaran ĝenron: filologian mi­niaturon, kiu kaj sprite kaj precize kom­binas informojn pri la aŭtoroj, iliaj gravaj verkoj aŭ aktivulaj sukcesoj kaj fascinajn epizodojn, kiujn Ed Borsboom mem travivis serĉante, intervjuante aŭ renkontante la priskribitojn.
Oni ricevas bonan impreson pri la efiko de la firma kaj inspira konvinko de Ed Borsboom, ke indas vere, persone, vidi kaj renkonti la samideanojn.
Resume Kie miozotas memor’ tre bo­ne taŭgas kiel mallonga enkonduko en la Esperantan literaturon en la spe­gulo de la personeco kaj vivo de ĝiaj verkistoj. Ege indas la legaĵo!

Christoph Klawe

Kie miozotas memor’

Publikigita ĉe
La Movado2018年7

Toshihiko Ito

Kie miozotas memor


Novembro 2017

Ed Borsboom ofte gvidis studsemajnojn pri Eo-literaturo kaj longe estris ĝis 2016 la Internacian Esperanto-Instituton (IEI, fakte la Cseh-Instituto, ankaŭ nomita Ĉe-Instituto, en Hago, Nederlando). Li kolektis 31 artikolojn liajn aperintajn en diversaj revuoj, ekzemple Literatura Foiro, La Gazeto, Esperanto, La Ondo de Esperanto, kaj aliaj, de 1965 ĝis pli ofte pli freŝaj datoj. Kompreneble plurfoje temas pri Ĉe-instruistoj: Eva Bondar, Margarete Saxl, kelkfoje pri klasikuloj: Edmond Privat, Andreo Cseh, Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien, Marjorie Boulton, Eli Urbanova. Kelfoje pri amikoj liaj aŭ personoj kiujn li intervjuis, ofte nederlandanojn ne devige konatajn de ĉiuj. La artikoloj estas mallongaj: 3-4 etaj paĝoj laŭ la bela formato de la libro, kaj reliefigas novajn informojn aŭ prezentas analizetojn liajn.
La legado estas agrabla, sprita kaj kelkfoje amuza. Vidu pri lia opinio ke "Teatraĵon oni devas VIDI". Pri la traduko de Hamlet far Humphrey Tonkin li spertis malkonfortaĵon okaze de tiu diro: "Mi konukle lin forpelis". "Sidante en la teatro je la 6-a vico de la partero mi maĉas kaj remaĉas 'konukle!'". Fakte Tonkin aldonis piednoton: 'konuklo estas ŝpinbastoneto, ankaŭ trovebla en PIV'; sed tio ne helpas dum la spektaklo, pro tio Ed Borsboom preferas la nederlandan tradukon el 1981 de Hugo Claus kiu dum jardeko reprezentis la nederlandan literaturon sur la kandidatlisto de la nobelpremio: "Mi hejmen lin forpelas".
Tian libreton oni legas kaj denove konsultas kun plezuro.

Alteo (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.