La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Meznokto metropola

  • Verkinto: Krys Ungar
  • Kontribuinto: Aldo de' Giorgi
  • Speco: baza literaturo, originala verko, poezio, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €9.50
  • Eldonjaro: 1991
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: La unua poemaro de tiu ĉi elstara poetino. Meditoj pri paco, patrineco, medio ...
  • Paĝoj: 112
  • Larĝo: 125 mm
  • Alto: 205 mm
  • Stafeto n-ro: 14
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 90-71205-41-X
  • Recenzo:
    • De Don Lord: Plaĉos al plej postulemaj beletristoj
    • De Jorge Camacho: Poetino anime sennacia
    • De Antonio Valén: Meznokto metropola.
    • De Gonçalo Neves: Verkaroj tro kompletaj
    • De Henriette Beaupaul: Meznokto ne-tro-pola
    • De Fortegulo (Rusio): Meznokto metropola de Krys Ungar
    • Baza, nepre leginda kaj legenda libro. (William Auld)
    • Meznokto metropola estas juvelo (Carlo Minnaja - Heroldo de Esperanto)
    • Ni devas gratuli la eldonejon pri libro, kiu tre meritas serinomon Stafeto (Geoffrey King - La Brita Esperantisto)
    • Kiaj trezoraj perloj! Kia frazritma impeto! Kia konvinka prezento! (Gerrit Berveling)
  • Pritakso: 6/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★★ Bonega verko por (re)enamiĝi en poezio! (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Plaĉos al plej postulemaj beletristoj

La unua virino kiu gajnis la titolon „Florluda Majstro" en la Internaciaj Floraj Ludoj de Kataluna Esperanto-Asocio (1990), Krys Ungar, prezentas sian poemkolekton.
Poemverkantoj abundas en Esperantujo, sed veraj poetoj estas tiel maloftaj kiel en aliaj landoj, eble pli maloftaj. Fenomeno de la Esperanto-mondo estas tio, ke homoj kiuj nekuraĝus verki en sia denaska lingvo, ne hezitas elverŝi siajn kontribuaĵojn en lingvo, kiu por ili restas ankoraŭ sufiĉe fremda, Ili distordas la frazojn, fuŝkombinas la vort-elementojn, kaj parolaĉas pri la libero de la poetoj. La vera poeto, regante sian materialon, atentas egale la sonon kaj la signifon. (Radikkombinoj knaru nur kiam knarendas!) Krys Ungar estas elstara poeto kun aŭtentike propra voĉo. Ŝi regas la lingvaĵon kvazaŭ ĝi estus ŝia denaska esprimilo. La ritmoj kaj parolturnoj ja nature fluas (jen arto, kiu kaŝas la arton), kaj la rimoj, ofte tre lertaj, neniam efikas bizare. Ŝi ne nur majstras formalajn strukturojn tradiciajn, sed ankaŭ povas diri: foje rimoj / kvazaŭ ne validas / falsas ritmoj / ĉar vivo mem malharmonias ...
Neatenditaj kontrastoj povas ŝoki: la tero mortas, tamen la butikaroj floras. Multaj esprimoj kaj parolturnoj donos ĝojon al ĉiuj amantoj de la poezio: neonraŭko, hararo lumtaŭzita, laboro vivmuela, bobelbrila tonorojo, borbordelo kaj aliaj, kie ŝi disponas la riĉajn rimedojn de Esperanto. La poemoj povas esti pri publikaj temoj (ekz. Al junulo kiu sola alfrontas la tankojn (Pekino 1989)), aŭ intime personaj (ekz. Patrineco). Ĉi lasta, en kvin ,aktoj', senpera kaj ja kortuŝa, plenmerite gajnis internacian premion en 1990. La aŭtoro montras sin ankaŭ kompetenta por brile traduki poemojn el la angla (Yeats, Frost, Wordsworth). Jen verko, kies lingvaĵo ne estas tro malfacila por tiuj, kiuj ne kutime legas poemojn, sed kies enhavo plaĉos la plej postulemajn beletristojn. Esperantujo gajnis pluan elstaran poeton.

Don Lord

Poetino anime sennacia


n-ro 53 – 15 junio 94, p. 12-17

Tri jaroj (aŭ pli) jam pasis de la apero de Meznokto metropola, la debuta poemlibro de Krys Ungar [(1954)]. Tri recenzojn mi legis pri ĝi, aperintajn en Kataluna Esperantisto (Januaro-Februaro 1992, p. 11), Esperanto (Februaro 1993, p. 36) kaj Literatura Foiro (Aprilo 1993, p. 89-90). La unuan verkis Antonio Valén, hispana filologo kaj kritikisto; la duan, Gonçalo Neves, portugala prozisto kaj poeto; la trian, Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla Ari Martinelli.

La titolo de ĉi lasta, Meznokto ne-tro-pola, estas same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem. Fakte estas surprize, ke Paul Peeraerts epitetis per la pironismo "kotŝmiraĵo" la, en vortoj de István Ertl, "argumentan kaj nuancitan" recenzon de Neves anstataŭ ĝuste tiun ĉi. La teksto de Beaupaul-Martinelli ekpafas kontraŭ Krys Ungar per la akuzo, ke "io nekonvinka (...) en tiu poldevena aŭtorino estas ŝia strebo al angleco", kaj ke tiel ŝi provas "nei siajn radikojn". Havas nenian sencon aserti ion tian pri aŭtorino naskiĝinta kaj edukiĝinta en Londono, kaj kiu poste studis en Bristol, t.e. kiu vivis kaj kreskis merge en la brita kulturo dum la plej granda parto de sia vivo, senkonsidere pri tio, ĉu ŝiaj gepatroj estis, statis aŭ esencis polaj. Ĉu iam oni postulis de Reto Rossetti, ke li verku 'pli svise'? Ĉu iu ajn protestis, ĉar li esperantigis la faman Otelo de la anglalingva Ŝekspiro, “tiel neante siajn radikojn"? Ĉu de nun mi devigu min verki en Esperanto hispanece, madridece aŭ ĉantadece (laŭ la nomo de mia strato)? En la nuna epoko, kiam eŭrop-fokusaj gentismo kaj ŝovinismo pavas kaj dandas ankaŭ nia-movade, aplaŭdindas sintenoj kiel tiu de Krys Ungar, skribinta al mi antaŭ mia lastsomera vizito al Britujo, ke ŝi "estas do oficiale brita sed anime sennacia". Ne pro nenio ŝi redaktas la periodaĵon Sennacieca Revuo, anstataŭ ĵongli per sofismoj, kio pli facilus.

Se oni bezonas erarojn, ili certe ie aperos. Beaupaul-Martinelli kritikas ĉion el la poemaro: la elekton de la vorto "meznokto" anstataŭ "noktomezo", la uzon de recikla papero, la "koketan litertipon", la "katalogecan" diversecon de metroj kaj skandoj... Resume la poemaro estus nur "salato por ĉiuj gustoj", en kiu mankas "profundeco, sincereco kaj vera komprenemo, kompato al homoj". La recenzistino kategorie verdiktas pri la sincereco de Ungar, laŭ mi facilanime kaj, el literatura vidpunkto, ankaŭ demagoge.

Kontraste, la recenzo de Valén parolas ege favore: "Nur tre escepte renkonteblas elstara verko de same eminenta poezia individueco, kia estas Meznokto metropola de Krys Ungar: jen poemkolekto unutire legebla, kiu poiome kaj neeviteble katenas la leganton per kreskanta entuziasmo. Ĉu trous diri, ke ĉi verko altrangas en nia moderna poezio tuj post La turoj de l' ĉefurbo?".

Kaj, malgraŭ ŝajnoj, pozitivas ankaŭ la takso de Neves: "Ŝiaj strofoj ja vitrinas enorman, maturan talenton lingvan kaj versfaran. Ĉi-flanke pravas panegiroj prefacaj kaj recenzaj. Fluas hemistikoj harmonie, kun svarmo da koloroj kaj sonoroj. Agnoskinde, Krys dirigentas bravure tutan orkestron da metroj kaj parnasoj. Aplaŭdinde". Sed li aldonas: "Tamen sin trudas la demando: ĉu tiela enverguro, sufiĉa por ŝin kroni, laŭri, etikedi kaj reklami ‘klasika’, ĉu tia vervo pure ‘lingva’ kuniras samdimensian armaturon ne nur ‘poezian’, sed ĉefe ‘poetan’. Alivorte: ĉu versarto enorda kaj ‘stiloza’ nepre titolindas poezio. Aŭ alipense: ĉu la poemoj Krys-aj rivelas iom da novo trans aŭ preter la kutimaj formuloj de Kalocsay kaj Boulton, ĉu ŝi entute iĝis pli ol epigono, eĉ se virtuoza". Videble liajn agnoskon kaj aplaŭdon kompensas granda skeptikeco, kiun li kronas per prijuĝo malaproba pri la piroteknikeco de plimulto el la poemoj: "Plejparte tamen regas nur efektoj de petardoj stilaj, kiuj per bril-eksplodoj blindumas la vakuon de enbavoj iom kliŝaj".

Unue necesas atenti la poetikajn premisojn kaj principojn de Krys Ungar. Ŝi apartenas al literatura skolo, kiun laŭ mia scio konsistigas Timothy B. Carr kaj ŝi mem: ‘neoparnasismo’ aŭ ‘novparnasismo’. Oni ne miru, ke mi parolas pri du-persona skolo; jen du esperantaj verkistoj vivantaj en la samaj tempo kaj lando, kun oftaj kontaktoj, kaj (malkiel la t.n. skota skolo) kun klara komuna poetiko (verki konforme al la reguloj kaj konsiloj de Parnasa Gvidlibro) kaj komunaj temoj.

Ni legu nun el la tria eldono de Parnasa Gvidlibro, el ties paragrafo Liberaj versoj, opinion de Gaston Waringhien (mi forigas la versajn ekzemplojn): "Malgraŭ malfavoraj juĝoj de kelkaj aŭtoroj multiĝas en la nuntempa literaturo lirikaj pecoj, arbitre dividitaj en serio da pli-malpli longaj linioj, en ĉiu el kiuj oni vane serĉus ian elementon de ordo. La solaj ecoj, kiuj iel distingas tiajn pecojn disde simpla prozo, estas ia denseco de la lingvo kaj intermeto de silento ĉe la fino de ĉiu linio – sed ĉu tio sufiĉas por konsistigi versojn? Oni povus pleje paroli pri ia pli aŭ malpli bone ritmita prozo, kiun oni povus tute egale ricevi, tranĉante hazarde en unu proza paĝo". En noto li citas el tri aŭtoroj: "Libera verso estas io sama, kiel libera amo: kontraŭdiro en la vortoj" (G.K. Chesterton); "Libera verso estas kiel fiŝado per senpikilaj hokoj" (R. Kipling); "La libera verso estas precipe libera degliti el la memoro" (P. Valéry).

Al la vortoj de Waringhien mi respondas per taŭtologio: kio distingas poemon (liberversan aŭ ne) disde simpla prozo, estas ne la denseco, sed la poezieco de la lingvo, apenaŭ difinebla sed certe perceptata de leganto. Proza teksto, eĉ kun rimoj kaj metroj, restas prozaĵo, dum poezia teksto, eĉ se proz-aspekta, estas, ĉu ne? poemo.

Ekzemple, en la ĉi-poemara "Sencele", legeblas la sekva strofo:

Knabino kun verva aŭdaco

siname spegulen ridetas

sen vidi, ke ŝi nur koketas

al moka grimaco:

sub haŭto rozvelure kaj ŝminke eleganta

sin kaŝas fiaŭgure kranio rikananta.

La saman bildon jam prezentas (probable ne por la unua fojo en la tutmonda literaturo) fragmento el poemo de Edwin de Kock en Ombroj de la kvara dimensio, nome el "Odo al la morto":

[...] Eĉ

sub nia propra karno ni portadas,

ĉiuj, la skeletan mortsimbolon.

De Kock revenas al tiu ideo, miaopinie pli vive kaj trafe, en la samvoluma "Utao":

Sub karno skelet’.

Malgraŭ logoj kaj vipoj

ĉio ja vanas.

Tra ridetantaj lipoj

morto rikanas.

Komparo evidentigas plumpa la strofon de Ungar, kies lastajn du versojn oni povus plengajne redukti al "sub haŭto embuskas kranio" aŭ similaĵo. Tia, kia ĝi estas nun, la strofo el "Sencele" impresas proze, kun tro da rimoj (eble ĝuste tial): temas fakte pri prozo kun rima garno.

Aliajn prozecajn erojn mi trovis ie-tie tra la verko. Jen, por ekzemplo, du el la vers-duoj en “Responde”:

Ve-larmojn kaŝas buŝo rida,

sed frostas kor' dum rito frida.

Kaj:

La mit' mucida jam disfalas,

sed sub ĝi nur despero knaras.

Obeas ukazon de la Rim-Diktaturo ankaŭ la tria kaj kvara versoj de "Frakasiĝo", post fluaj unua kaj dua:

La vivo piedbatas sen kompato,

feliĉon montras, kaj ĝin tuj forprenas.

Malicridete mokas nin la fato,

kaj suben, ĉiam suben korojn trenas.

Same stumbletas la komenca kvaro de "Patrineco – Kvara akto":

Ankoraŭ unu fojon ek al ludo

ludenda, kvankam oni ne plu certas

pri amo; kiam koro nur inertas

dum korpo mimas en glacia muto.

Aŭ, por fini, la du lastaj versoj de "Pacmeditoj – I":

Inerton for; ne licas plu pasivi

la pacon devas ĉiu hom' kultivi!

Tamen atentu: estus malhoneste, se mi asertus, ke Meznokto metropola abundas je ĉi tiaj mankoj. Male. En la poemaro de Krys Ungar pli oftas kaj plimultas pecoj parnasisme senriproĉaj. Ne nur sonetoj metiisme perfektaj, kiel "Aserte", "Februaro""Sen vi", nek la (enhave apenaŭ interesaj) rondeloj "La nova florluda majstro", "Dankrondelo al Reto Rossetti" kaj "Postbrajtone", sed ĉefe poemoj rimitaj ne fiksformaj, kiel la famiĝinta "Balonoj", kies komenco jenas:

Flamoj. Muĝo draka. Ŝnurostreĉo.

La korboj tremas ekscite.

Subite

balonoj en bunta arpeĝo

trovas liberon,

forlasas la teron.

Balonoj kaj revoj... Bele... Sed mi plu demandas min: kial rimi tiom insiste? En "Dankrondelo al Reto Rossetti", laŭ mi tro modeste (se ne ŝajn-modeste), Ungar epitetas sin "studentino ordinara, kiu verketas amatore" kaj "majstro de verstekniko knara"; simile ŝi skribas en "Versletero al William Auld":

[...]

Fojfoje mi, poetoaspirante,

submikroskopan provas analizon,

sekcias rimojn, skandas plej pedante,

sed tiam trovas nur demoralizon

ĉar arto via ĉion ĉiel kantas

sublime. Nu, aperas superflua

strebado mia; ĝi ja diletantas!

[...]

Ĉu aŭtenta memkritiko? Probable ne. Ni plu serĉu: en du fragmentoj, komenca kaj fina, el la 25-versa "Foje", Ungar kvazaŭ pridubas sian parnasemon (nehazarde sen majuskloj):

foje rimoj

kvazaŭ ne validas

falsas ritmoj

ĉar vivo mem misharmonias

[...]

Poste la poemo eksonas ironie, blage. Finas ĝin retorika demando, nerekte inspirita de Chesterton, Kipling kaj Valéry:

[...]

kaj eble flagretos

kompreno el la tenebro

tamen

ĉu estos ĝi nepre

poezio?

Refoje ni troviĝas antaŭ baza principo de novparnasismo. Ĉu rimi aŭ ne rimi – tiel staras la demando en la cerbujo de multaj poetoj. Kaj al ĝi novparnasismo respondas jese, senkomplekse. Mi volas nun por kelka tempo pritrakti alivojajn argumentojn, kaj mi faros tion pere de unu el miaj prefer-aŭtoroj. En la ĵus reeldonita artikolaro La grando de mia espero (1926) de Jorge Luis Borges (1899-1986) legeblas la tre interesa peco "Milton kaj lia rim-kondamno". Ni eklegu:

Jam antaŭ preskaŭ tricent jaroj formulis la plej arogantan kaj justoplenan refuton de rimado ne rim-amatoro nek literatura pelmelisto, sed doktega viro, kies suverenaj prodaĵoj en la verkado de epopeoj kaj sonetoj akreditis lin senmorta. Mi parolas pri Milton kaj pri la rezono sur la sojlo de lia Perdita paradizo. Sen ia motivo, tiel signifa dokumento ne cirkulas inter ni. Nun, kiam la validecon de blankaj versoj pridubis kaj eĉ forneis unu el niaj plej famaj poetoj, mi trovas tre oportunaj ties tradukadon kaj komenton.

Bele, se Borges legus la gastonan difinon de blanka verso sub blanka 5 (!) en PIV... Nu, por ilustro mi traduku kelkajn liniojn el la fidinda hispanigo de Borges de la refuto de Milton (aŭ, kiel esperantigas PIV kaj certe ankaŭ Ŝulco, Miltono):

Rimo, konforme al la vero, estas nek necesa aldono nek vera ornamo por la poemoj aŭ la bona vers-arto (precipe en longaj verkoj), sed inventaĵo el barbara epoko por levi ruinajn ideojn kaj lamajn metrojn.[1]

Borges distilas kaj komentas el la teksto de Milton tri argumentojn, la historian, la hedonisman kaj la intelektan, kiujn mi ripetos ĉi-sekve post iomaj adapto kaj koncizigo. 1) Historia: rimojn ne uzis la gloraj klasikaj poetoj, kiel Homero aŭ Vergilio; tamen Borges ne entuziasmas pri la ideo liberigi sin de sonetoj por alkateni sin re al la striktaj metrikoj latina kaj greka. 2) Hedonisma: la distro atribuata al rimoj estas bagatela; kian plezuron eblas trovi en tio, ke, aŭdante "zingibro", ni certas pri posta aŭdo de "vibro""ekvilibro"?; la lerto rimi koncernas (krom rimvortarojn) ne sentivon, sed inĝenion; verdire konsonanca (t.e. ne asonanca) rimo estas ne nur plumpa orel-delektilo, sed eĉ rekte senmuzika. 3) Intelekta: rimistoj celas kaj serĉas samsonecon de vortofinoj, de vokaloj kaj konsonantoj, anstataŭ sekvi la naturan fluon de vortoj en ideoj ale al akordo de la bildoj kaj konceptoj.

Ĝenerale mi emas konsenti kun la juna Borges, kvankam mi ne rezignas la eblon rimi laŭvole kaj laŭplaĉe, kiel Borges intense faris dum longaj periodoj de sia poeziado. Foje bildo aŭ ideo estigas rimon, foje inverse, kaj tre malfacilas atingi, ke leganto ne rimarku aŭ elsentu la verkan procedon aŭ vojon. Ĉiel ajn mi opinias, ke la plej sukcesaj, plej bonaj poemoj en Meznokto metropola estas tiuj kun rimoj dampitaj aŭ dampaj, t.e. kie troveblas kuna uzo (foje alterna, foje kombina) de rimoj abortaj (kiel vundo-profunda), pli-ol-abortaj (profanas-malsanon), rimoidoj (aĵo-paŝo, vintro-cindro) kaj agordoj (celinda-plenda).

Ekzemple: "Facilis ĵuri" (malgraŭ, aŭ eble pro, la patoso de la lastaj versoj), "Fratinoj" (vidu sube) kaj "Iam la blankajn ĉevalojn mi rajdis".

Novparnasismon mi opinias samtempe konservativa kaj, jen ĝia merito, neelitisma. Tial ĝin aprobas, laŭdas kaj elĉerpas nia publiko. Sed tiun ĉi publikon interesas ne nur la antaŭaj teknikaj konsideroj. Ĝi volas legi ankaŭ ion pensigan, emocian aŭ memorindan. Ĉu ĝi trovas tion en la verko de Krys Ungar? Certe jes.

Malgraŭ apero de gaje serenaj poemoj ("Februaro", "Preludo kaj fugo"), la ĝenerala tono estas pesimisma, tre pesimisma. En "Printempo kun gaja flirtemo", la simbola "Dam' Printempo" iĝis "primavero spita", kaj eĉ la leĝera "Balonoj" finiĝas tiel, ke

descendi neeviteblas,

ĉar tenas Gravito la finan atuton.

Kaj korboskue,

 korposkue,

       koroskue

realo revenas,

ĉagrenas.

Superpezas ŝiajn am-poemojn ("Aserte", "Sen vi", "Ŝtelitaj horoj", "Facilis ĵuri", "Moduloj") la poemoj pri ama elreviĝo, pri elamiĝo kaj amvanuo, inter ili la cikloj "Patrineco" kaj "Meznokto metropola", kaj la japaneska "Tankaotriste". El ĉi tiu ni legu la duan tankaon:

Glasrenversiĝo:

surtable sangas vino;

sed nevideble

kiom sangas la koro

de l' amvundita ino.

La elreviĝo prezentas ankaŭ socian dimension. Gravas en la versoj de Ungar senkompromisa socia protesto kontraŭ la plej proksimaj simboloj de la nuna kaj misa (nova) monda ordo, nome: la neonluma urbego; la vintra, nokta aŭ subtera metropolo kiel avatara regno de Plutono. En "La urbego", "Kristnaskaj salutoj", "Subterfervoja incidento" (kies du lastaj eroj malpli impresas ol la unuaj) kaj la librotitola ciklo ŝi kun speciala intenso kritikas la kapitalisman kulton al la Mono-Dio, al Mamono, kiu metropolanojn daŭre kondamnas al rutina laboro vivmuela.

Foje, kiel en "Sencele" kaj "Pacmeditoj – II", kaj ne nepre aparte de aliaj zorgoj, ŝiaj versoj kritikas el vidpunkto ekologia kaj medi-protekta. Malfacile oni vidus en ĉi sinteno mankon de profundeco aŭ sincereco se konsideri, ke Krys Ungar profesie laboras por organizo, kiu riserĉas[2] sciencajn metodojn alternativajn al eksperimentado per vivaj bestoj.

Pli frue ni konstatis, ke nia poetino rigardas sin anime sennacia, kio grave karakterizas ŝian socian (respektive ekologiisman, inisman) engaĝiĝon. lom malpli verve, tamen, ŝi verkas pri politiko en "Kaj pro tio la ajatol[ah]on ni kondamnis" (mia ĝustigo), "Salvadoro" kaj "Al la junulo kiu sola alfrontis la tankojn", kies akuzo "korupto nia inkognitas" pri la brita kaj ĝenerale okcident-eŭrop-usona demokratio memorigas min cetere pri la filmoj Kaŝa agendo (de Ken Loach) kaj En la nomo de l' patro (de Jim Sheridan).

Meritas specialan atenton ŝia pritrakto de la situacio de virinoj iam, nun kaj poste. Inismas "Fratinoj" (vidu sube), "Antaŭ la Madono", kie elreviĝo kaj kritiko transformas sin en ribelon aŭ, almenaŭ, en volon ribeli, kaj "Patrineco", kie ribelo ĝemeliĝas kun libero. Sed en la kazo de Krys Ungar inismo pleje enkorpiĝas en la figurojn de ŝiaj du filinoj. Ni ne forgesu, ke idoj estas itoj (ne ili generis sin mem, sed adolta geparo generis, eldonis ilin), kaj ke komparo inter ties kaj nia vivsituacioj povas efiki instrue. Ungar parolas al ni pri siaj filinoj en "Nataŝa" kaj "Akuŝoj", kies unua parto finiĝas jene:

(...) Mi estas do fiera,

ĉar mia filineto fariĝos pli libera

ol mi por lukti kontraŭ la ĉenoj de l’ sistemo.

Jen la sola optimismo: la eblo ne cedi, sed ribeli kaj lukti. Dum aliaj preferas baladi pri gakaj ranoj, Ungar eksplicite celas per belo sproni sentojn al ribelo, kerna ideo revenanta en la lasta strofo de la sama Akuŝoj, kvankam ĉi-okaze ĝin sekvas drasta reenfermiĝo:

Prikanti tiun veron, kiun la mond' sopiras;

per flamaj vortoj sproni: jen tio min inspiras.

Sed mia kanto estas malpli ol tiu semo,

el kiu ĝi ekestis; kreskaĵo degenera

kun flava foliaro kaj floro efemera,

ĉar nutris ĝin la sablo de mia magra memo.

Novparnasismo ne adekvatas al tiu celo, al tia poezio. Leginte (kaj legante) tiom da fiksformaj poemoj mi ricevadis la impreson, ke, post ŝia momenta protesto, "denove regis laŭregula ordo". Jen la problemo: kontrasto inter la direndo kaj la maniero ĝin diri; ribelo ne el fera mallibero, sed, paradokse, en malliberon mem! Temas pri la sama kontraŭdiro, kiu troviĝas ĉe Tim Carr, kun la diferenco, ke Carr, malkiel Ungar, limigas sian poetikon ekskluzive al unu fiksa poemformo: sonetoj. Mi nenion riproĉus al tia kontrasto, se ĝi estus intencita. Tamen ŝajnas al mi, ke ĉi-okaze ĝi ne nur estas pretervola, sed ke aldone ĝi transturnas la poeziajn celojn de la aŭtorino.

Kaj nun, kun danko al via pacienco, mi finu tiun ĉi sepkilometran recenzon per unu el miaj preferataj poemoj, "Fratinoj", por ke, se eble, vi (laŭt)legu ĝin plurfoje:

Kun la infanoj al la bestĝardeno

el devoj mi forfuĝis; senpripense

de kaĝ’ al kaĝo amblas. Jen ĉimpanzo,

jen fok' momente distras. Leonino

paŝadas antaŭ mi tra mondo eta.

Dum gade gapaj buboj ŝin alkriĉas,

al nesaltebla salt’ muskolojn streĉas

frenezo ŝtalostrikte ĉirkaŭata.

Ŝi haltas, kaj rigarde min altiras

dividi pramemoron pri l' savano,

pri l' gusto de ankoraŭ varma karno.

Kompaton vekas ŝia viv' sterila.

L' okuloj, tamen, min demande celas:

“Ĉu vi, fratino, pli ol mi liberas?”



[1] [...] Rhime being no necessary Adjunct or true Ornament of Poem or good Verse, in longer Works especially, but the Invention of a barbarous Age, to set off wretched matter and lame Meeter [...]

https://www.poetryfoundation.org/articles/69378/introduction-to-paradise-lost

[2] riserĉi: la PIVa “reserĉi”

Jorge Camacho

Meznokto metropola.

Frandema leganto de esperantaj versoj lernas iom post iom, ke ne ĉio en la kampo de nia poezio hele brilas. Tial, ioma malfido, ioma skeptikemo bonvenas antaŭ ol eklegi novan poemaron: Ĉu ree peza stilo, teda vortotreno, mallerta tekniko kaj misgustaj versoj? Ĉu denove plumpe dehakitaj prozaĵoj sub aspekto de poemoj? Nur tre escepte renkonteblas elstara verko de same eminenta poezia individueco, kia estas Meznokto metropola de Krys Ungar: jen poemkolekto unutire legebla, kiu poiome kaj neeviteble katenas la leganton per kreskanta entuziasmo. Ĉu trous diri, ke ĉi verko altrangas en nia moderna poezio tuj post La turoj de l' ĉefurbo?

Plej ĝueblas en Meznokto metropola la kelkaj ampoemoj, forme diamantaj kaj ŝire sinceraj. Tamen, la pliparton el la verko karakterizas preskaŭ obseda okupiĝo pri sociaj problemoj, kun evidenta naŭzo kontraŭ ĉia maljusto kaj, malgraŭ la dekomenca kvazaŭmoto:

"(...) Kontraŭ l' aksiomoj
de l' teknokratoj kaj de l' borsbordelo
eksonu nia kant' insurekcia"
la tuta libro despertone pesimismas.

La lingvaĵo de la pola aŭtorino montriĝas plastika, supla kaj rafinita, kvankam foje iom tro kunmetema (ekstrem-ekzemple: "mondkomerckonspiroj") kaj malgraŭ la fakto, ke ĉe nure-dure sociaj temoj, la kvalito blinde desupras pro la probabla hastemo forĵeti la galon. Tio ĉi certe ne malhelpas eltrovi perfektajn poemojn kun draste taŭgaj bildoj kaj metaforoj: "Fatrasas ĉio", "frontas sorton plenvizaĝe", "balonoj en bunta arpeĝo", "kiam koro nur inertas / dum korpo mimas en glacia muto", "Edzinoj idĉenitaj"... aŭ elegantan, surprizetan uzon de mal-: "jam malverdas / iama trifoli' al nigra trefo", "Anstataŭ bisoj, malaplaŭd' kresĉendas", "dum pulse en fervojaj suboj / la formikaro malripozas".

Graciplenaj, vibraj aliteracioj ne povas ne sugesti nian unikan Tárkony, fojfoje kvazaŭ ni tenus enmane la poemkolekton de nia granda intimisto:

"Verdveluro-ombre, susurŝvebe
l' arbaro vibris en animoj mondofremdaj,
kiuj pro kompat', per provoj pentraj,
versaj, tonaj, dividis savocele
vizion kun la mondo malespera."

Krome, kiel ne rekoni Tárkony en Aserte? Kiel ne rekoni Auld en Februaro kaj en Nataŝa? Kiel ne rekoni do Boulton -kaj ties virinan prismon- tra la tuta verko?

Evidentas, ke Ungar bone konas la esperantan beletron kaj funde ĉerpis el ĝi por akiri poetan maturecon. Meznokto metropola indas sidi sur la bretaro de ĉiu postulema vers-amanto, kaj espereble la aŭtorino plu fruktivos per eĉ pli bona(j) verko(j). Ĉu estonte? Jes, mi petas.

Menciindas fine la libro mem: la ekstera aspekto elegantas per sia rekta simpleco kaj la litertipoj perfekte taŭgas por poezio. Pli da tiaj libroj, FEL!

Antonio Valén

Verkaroj tro kompletaj


1993

Meznokto metropola. Krys Ungar. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1991. 112 p. 21 cm. 22,20 gld.

Manuskriptoj por bruligo. Ljubomir Trifonĉovski (1958- ). Sofio: Pres-Esperanto, 1992. 32 p. 16 cm. 4,50 gld.

Miaj legoj tra la Esperanta poezio spuris plurajn stratumojn de nivelo, talento, lerto, vervo. Ankaŭ diversajn prototipojn de poetoj. Lastatempe mi surprize renkontis novicinon ĉi-metie. Temas pri la albanino Enkela Xhamaj, nur 15-jara. Ŝi apartenas al la tavolo de gvataj bardoj, loĝaj en regionoj de profunda, subtila mondo nepre pripoeminda, kies manipulado de la lingvo tamen (ankoraŭ) ne eminentas, foje eĉ iom lamas. Al tia universo ekzemple apartenas ankaŭ la ukraino Ternavski.

La brita aedino Krys alipolusas. Ŝiaj strofoj ja vitrinas enorman, maturan talenton lingvan kaj versfaran. Ĉi-flanke pravas panegiroj prefacaj kaj recenzaj. Fluas hemistikoj harmonie, kun svarmo da koloroj kaj sonoroj. Agnoskinde. Krys dirigentas bravure tutan orkestron da metroj kaj parnasoj. Aplaŭdinde.

Tamen sin trudas la demando: ĉu tiela enverguro, sufiĉa por ŝin kroni, laŭri, etikedi kaj reklami klasika, ĉu tia vervo pure lingva kuniras samdimensian armaturon ne nur poezian, sed ĉefe poetan. Alivorte: ĉu versarto enorda kaj stiloza nepre titolindas poezio. Aŭ alipense: ĉu la poemoj Krys-aj rivelas iom da novo trans aŭ preter la kutimaj formuloj de Kalocsay kaj Boulton, ĉu ŝi entute iĝis pli ol epigono, eĉ se virtuoza.

Nu, legante la kolekton Krys-an, oni trovas distie stampojn de latento poezia, kun svagaj eroj de tiu aparta mondo kiu aŭreolas kaj samtempe stigmatas la itineron de poetoj. Tiuj trajtoj pleje rimarkindas en la ravaj poemoj Balonoj, Antaŭ la Madono, Iam la blankajn ĉevalojn mi rajdis, i.a. Tie vere senseblas la saporo de aparteco, freŝo kaj memo. Plejparte tamen regas nur efektoj de petardoj stilaj, kiuj per bril-eksplodoj blindumas la vakuon de enhavoj iom kliŝaj. Eĉ ĉeestas tradukoj, miŝmaŝe kun originaloj, ankaŭ rimleteroj kaj rondeloj, ŝimaj heroldoj de poetiko pasintjarcenta. Jen do alia manko ĉi-verka. Krys volis ĉion enmeti. Ĉion sian ĝistiaman. Kvazaŭ opera omnia de debutanto. Tiu strategio sendube stompis la glimadon de la bonaj pecoj menciitaj. Selekto laŭ mi necesas. Precipe se temas pri premieroj.

Inversa parabolo

La disĉiplo preferata de Jesuo analas lian famon pri la nupto en Kanao, kie li kutimojn spitis, bonan vinon spilis epiloge, dum mostaĉon oni sorbis inaŭgure. Iom iel malas Trifonĉovski ĉi-librete. Jen entree balado simpla-ĉarma, kun la ravo de leĝero filigrana, tamen drasta pro suspenso limanta tragikon kaj ŝveba super diroj de koruso, kiu, laŭ kanonoj pure grekaj, rolas kerne. Ĉi-kampe vervas Ljubomir. Fake-fakte. Sekvas tamen fasko da tekstetoj subnivelaj, pendolaj inter kliŝo kaj kiĉo, klopodaj randi la regionojn de liriko, hake prozaj aŭ hajke versaj, sed suple vanaj. Ĉe la fino iomete soras ree la valoro ĉi-kolekta, kiam temas pri babiloj de galinoj. Plia pruvo pri la agro kie plugas lerte ĉi aŭtoro. La teatro. La cetero troas.

-----------

miŝmaŝo = senorda miksaĵo

opera omnia (latine) = kompleta verkaro

Gonçalo Neves

Meznokto ne-tro-pola


n-ro 142 / aprilo 1993

- Ha, vi havas la poemaron de Krys Ungar por recenzi! Ankaŭ mi ĝin tralegis.

- Nu, kaj kiel...?

- En trajno, dum veturo norden.

- Ne, karulino, mi intencis: kiel ĝi plaĉis al vi?

- Belan anglismon vi uzas! Ĝuste, io nekonvinka por mi en tiu poldevena aŭtorino estas ŝia strebo al angleco. En la antaŭparolo (spicita per italismoj) de' Giorgi aludas pri ŝia malfacila infanaĝo. Punkto, fino. Tio ne sufiĉas, laŭ mi; por nei siajn radikojn.

- Eble ili embuskas en tiu titolo: metro pola, mi tro pola... Sed fine, se ŝi fartas pli komforte en angla kostumo, kial ne?

- Ĉu nacieco povas esti nur modo?

- Eble. Kutimoj kungluas popolon pli ol ideologio aŭ religio. Kvankam ekzistas interefiko. Ekzemple judoj estus asimilitaj de longe, se ili ne havus propran gastronomion, kiu gardis ilian diversecon tra la jarmiloj. Kaj tiujn manĝoregulojn fiksis la religio, ĝuste tiucele. Sed kio pri la libro?

- Mi ne komprenas. Kial paroli pri la Biblio, nun?

- Ne pri la Libro temas, sed pri la poemaro de Ungar! Mi ŝatus scii la opinion de virino pri verko de virino.

- Ho, ĉio en tiu libreto estas celita por plaĉi. Tuŝo de arkaismo (aŭ SAT-varianto ?) en la elekto de la vorto "meznokto" anstataŭ "noktomezo". Severa papero virte reciklita, sed kun koketa litertipo. La tuto impresas kiel vitrino de verstekniko, katalogo de ĉiuj eblaj metroj kaj skandoj, salato por ĉiuj gustoj.

- Ĉu nur tio?

- Ne, ne tute. Tuŝis min kelkaj personaj poemoj, aparte tiu dediĉita al pli olda amikino, Joyce.

- Salutkarto via frue venis: / nur eta frazo, preskaŭ senpersona, / kvazaŭ vi jam per ultrasent' divenis, / ke restas nur semajno pasiona / dum mi Kristnaskon festos. (...) (p. 62)

- Jes, ĝuste tiu. - Kaj la cetero?

- La cetero... malmulte. Ja brili ne signifas ori.

- Kio mankas, laŭ vi?

- Profundeco. Sincero anstataŭ sinmontro. Sento, ke la mondo estas senlime interesa, kaj ne reduktiĝas al ni mem. Tiom da aferoj restos por ĉiam nekonataj, neesploritaj, malgraŭ ilia netaksebla valoro... Kaj vera komprenemo, kompato al la homoj, anstataŭ vakua trouzo de hiperboloj pri libero, ribelo, amo.

- Ĉu Krys Ungar entute ne spertas tion, kun tiom da versoj pri Salvadoro, la Golfo-milito, kun reagoj kontraŭ novaj fariseoj?

- Abstraktan homaron facilas ami kaj... ĉion pri ĝi scii. Sed kion ni vere scias pri tiuj realoj? Sociribele bombardi fariseojn per vortoj... ili ja ne legos. Kaj belversi pri ekologio... ni ĉiuj loĝus ekster la grandurboj, se ni povus: unuavice la proletoj.

- Ĉu la feminisma krio de Antaŭ la Madono (p. 52) ne tuŝas vin?

- Tio laŭ mi ligiĝas al certa vivsinteno, tro nematura por homo en ŝia aĝo. Stelulino nepre devas havi princon idealan, vizaĝojn ridetantajn ĉirkaŭ si post akuŝo, se ne ŝi sentas sin trompita (Patrineco, p. 79, Akuŝoj, p. 12, k.a.) Ĉu ŝi vere opinias, ke la vivo devas esti tia? Aŭ ŝi estas tre naiva, aŭ temas nur pri la kutima retoriko por plaĉi al (ge)feministoj. Pli da simpla sincero mi sentas en la senpretenda Nataŝa, kie la naiva stilo plene kongruas kun la temo:

...
manon mian ne bezonas,
timojn de l' patrin' oponas,
provas ĉion plej kuraĝe,
frontas sorton plenvizaĝe
filineto mia kara.

(p. 23)
kaj en unu-du ampoemoj nepre ne en la kiĉa Stelitaj horoj (p. 19): se la povra Sapfo ĝin legus, probable ŝi taksus ĝin parodio!

Ankaŭ Subterfervoja incidento (p. ..) plaĉus al mi, malgraŭ la monstra titolo, se ĝin konsistigus nur la tri unuaj partoj. Ja la tristo seniluzia de la verso denove regis laŭregula ordo ekvilibre fermus la ciklon, lasante en la leganto emoci-vibron, kaj ion por pensi. Bedaŭrinde, la poetino ne kapablis bridi sian egocentrismon, kaj aldoniĝas du paĝoj da vakua galimatio...

- Sed Krys Ungar triumfis ĉe Belartaj Konkursoj, ĉe Internaciaj Floraj Ludoj...

- Ne ĉiuj Florludaj Majstroj egalvaloras, tio estu klara. Nia literaturo estas ankoraŭ tiom juna, ke foje sufiĉas versa facilo, bona teknika rego kaj certa kvanto da demagogio por esti aklamata poeto. Ĉe Ungar mankas profundo, kaj nur forma brilo lumas, sed ne varmigas.

- Vere, vi ŝajnas al mi tro severa. Kaj al alia virino!

- Eble vi pravas. Sed ĉesu diri stultaĵojn pri virinoj aŭ viroj. Poeto estas poeto: ne gravas sekso, temo aŭ stilo, gravas la rezulto, la artverko kiu restu por ĉiam, kiel rava konko marborde, inter algoj kaj rubo. Bunte okulfrapa aŭ ame malkovrenda, gravas ke ĝi estu unika kaj universala.

Sed ion mi trovas nepre laŭdinda ĉe Ungar: el la diversaj lecionoj de Kalocsay ŝi asimilis perfekte unu, la parnasisman prozodion. Ŝian poemaron oni povus konsili al diletantaj versuloj kiel manlibron: en la kampo de novparnasismo ĝi sendube utilus.

- Kaj se vi renkontus persone Krys Ungar, kion vi dirus al ŝi?

- Ke ŝi havas la metion en la mano, tempon kaj inteligenton: tial mi atendas plenfide la momenton kiam ŝi fariĝos vera poeto.

Henriette Beaupaul

Meznokto metropola de Krys Ungar


Marto 2019
Unuafoje mi legis tiun ĉi libron en 1993a jaro. Nun, post 26 jaroj mi decidis refreŝigi mian memoron kaj denove ĝui legadon de la libro.
En 1992a jaro, kiam mi estis komencanto, pere de SAT-adresaro mi skribis al Krys Ungar, brita esperantistino. Tiel komenciĝis nia korespondado per kutimaj, paperaj leteroj. Ŝi okazis interesa homo kaj talenta esperantisto (ŝi verkis, redaktis, skribis artikolojn ktp). Krys skribis ne ofte, sed ŝiaj leteroj ĉiam estis interesaj por la tuta mia familio (la edzino kaj gefiloj). Ŝi konsilis al mi, kion legi en Esperanto kaj multe helpis al mi, donacinte revuojn, lernolibrojn kaj librojn. Inter ili estis: Meznokto metropola kun aŭtografo de la a?torino, PIV, Paŝoj al plena posedo de W.Auld, "William Auld. Unu el ni".
Ni korespondis pri ĉiuj temoj: porĉiama vivo en niaj landoj, politiko, kulturo, edukado de infanoj, vegetarismo... Sed nia korespondado post preskaŭ 3 jaroj ĉesis, pri kio mi kaj mia edzino tre bedaŭris. Poste mi eksiis, ke Krys kabeiĝis. Mi mem en 2011 lasis Esperanton kaj dum 8 jaroj tute ne interesiĝis pri ĝi. Nur antaŭ la Nova 2019 Jaro, ĝuste la 31-an de decembro mi eniris en fejsbukon, serĉante miajn malnovajn amikojn, trovis ilin kaj ricevis novajn kaj revenis al Esperanto.
Nun pri la versoj de Krys Ungar, kiuj tre plaĉas al mi. Ili estas originalaj, ĉarmaj, muzikritmaj. Jen la versoj estas teneraj, jen tristaj, jen ribelaj.
Temoj de ŝia poezio estas diversaj, formoj variaj (sonetoj, tankaoj, odoj, rondeloj) kaj lingvo perfekta kaj sen neologismoj.

Fortegulo (Rusio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.