La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Malantaŭ la muro
Puzleroj pri Ĉinio

  • Verkinto: Sabira Staahlberg
  • Speco: alia libro
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €11.17
  • Eldonjaro: 1994
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Ĉinologo pri Ĉinio, el persona perspektivo. Impresoj pri pluraj vojaĝoj al diversaj anguloj de Ĉinio kun multaj faktoj kaj spertoj, renkontiĝoj kun homoj - ankaŭ esperantistoj - kaj la historio kaj nuntempo de Ĉinio.
  • Specimeno: Kvina horo. Matene. Mi elpuŝiĝas el trajno en la stacidomo eta de Chongqing. La nomo sonas bele, kiel printempa venteto someron promesanta, aŭ kiel lokomotivo pufanta vaporon sub blua ĉielo sur la stepo. Tamen mi vidas ankoraŭ duondorme en mia fantazio montaran urbon kie eterna vivo gajnas poentojn de morto kaj mizero. Kie gajeco kaj forteco regas homojn kaj atmosferon.
    Chongqing. Mi gustumas la vorton, la urbon, la aeron. Ĉio gustas nun je mateno, ankoraŭ je mallumo antaŭ la kreado antaŭ la ekesto de la mondo antaŭ la divido de tero kaj ĉielo. Chongqing. Unu el la fornoj de la Yangzi-rivero, unu el tri varmegaj urboj ĉe varmega akvofluo larĝa kaj danĝere griza kaj flava. Unu el multaj montaraj urboj. Unu urbo kun unu ponto trans La Rivero. Unu urbo. Ĉe unu rivero. Unu Chongqing. (p. 32)
  • Paĝoj: 78
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 110 g
  • Notoj: Ilustrita
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.