La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mistero ĉe Nigra Lago
Originala romaneto por infanoj

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€6.00
  • Eldonjaro: 1996
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: Ses infanoj de naŭ- ĝis dek-tri-jaraj hazarde renkontiĝas en la sveda urbo Äsköping. Ili amikiĝas kaj kune travivas ferian aventuron. Kio kaŝiĝas ĉe Nigra Lago? Ĉu la suspektindaj viroj vere estas "bovinaj piratoj"? Kaj ĉu Marko vere estas kaptita - aŭ nur kaptita de sia propra fantazio? Ĉu la unua esperanta romaneto por kaj pri de-naskuloj? Riĉe ilustrita de Beatrix Svenonius
  • Specimeno:
    Ili staras senmovaj dum la viro proksimiĝas. Sed subite aŭdiĝas fora voko de la kabano. La voĉo de Marko!
    "Ne venu!" li krias, sed subite eksilentas. Ĉu iu metis manon sur lian buŝon?
    Eva kaj Timo ekkuras sammomente reen, for de la pirato, for de la kabano, for de Marko. Tiam Marko denove sukcesas ion ekkrii:
    "Lupa faŭ..."
    Ili kuras, spiregas, stumblas. Foje-foje ili ĵetas okulon malantaŭen. Jes, la pirato persekutas ilin, li kuras post ili. Ĉu ili sukcesos eskapi? Li havas multe pli longajn krurojn ol ili, kaj li ŝajnas forta. Sed ili estas du. Almenaŭ unu devus saviĝi. Eble unu devos oferi sin, por ke la alia povu reveni al la urbo. Sed kion fari? Ĉu voki la policon, aŭ la gepatrojn? Ili kuras senhalte, peze spirante, Eva la unua, Timo poste. La viro proksimiĝas. Ili venas al falinta arbo, Eva rampas sub ĝi, Timo sekvas ŝin, kaj kurante plu ili aŭdas la viron sakri kiam li baraktas por grimpi trans la trunkon.
    Fine ili alvenas al la floso, ŝovas ĝin eksteren kaj sursaltas. Timo tuj prenas la stangon kaj furioze puŝas por rapide forlasi la teron. Sed kion fari se la viro naĝos post ili? Eble li renversos la tutan floson?
  • Paĝoj: 80
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 109 g
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • De Manuel Gonzalez (15-jara): Aventuro kaj humuro
    • De Don Harlow: Recenzo: Mistero ĉe Nigra Lago/Review: Mystery At Black Lake
    • De Daniel Luez: Mistero ĉe Nigra Lago
    • De Paul Gubbins: Bone verki por infanoj duoble malfacilas
    • De Jorge Camacho: Tri rekomendoj
    • Mistero ĉe Nigra Lago de Sten Johansson: Mi planis legi 5 paĝojn ĉiutage, mia elektita libro estas Mistero ĉe Nigra Lago. La libro enhavas 80 paĝojn. Mi tre ŝatas tiun libron pro multaj kialoj sed mi povas resumi pri kelkaj:
      1- ĝi temas pri bravaj infanoj
      2- ili iom aŭ bone parolas Esperanton
      3- La kulturo kaj sinteno de infanoj estas tute alia ol tiuj de mia lando
      La libro rakontas pri 5 infanoj, kiuj ludis en arbaro kaj lagoj kaj malkovris malbonan aferon, nelaŭleĝan vendiston de armiloj. La infanoj estas bravaj. (Fafah (Madagaskaro) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2021)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Aventuro kaj humuro


1997/09, p. 24
Mistero ĉe Nigra Lago

estas romaneto pri ses infanoj inter naŭ kaj dek tri jaroj, kiuj renkontiĝis hazarde. Ili ofte iris al la Nigra Lago por kampadi tie. Iam ili trovis tie ŝlosilon kaj provis diveni, por kio ĝi servas. Rimarkinte du suspektindajn homojn, ili ekesploris, kion tiuj volas fari, kaj ĉu ili estas fidindaj. Post mallonga tempo ili malsukcesis pri tio. Kaj unu el ili ? Marko ? estis forkaptita. Post du tagoj ili trovis Markon, sed ĉi-foje triopo da infanoj estis forkaptita. Do la du postrestintoj, Frederik kaj Nataŝa, devis liberigi siajn amikojn. Post kiam tio sukcesis, ili telefonis al la polico. Policistoj kaptis la du misterulojn, kaj la geknaboj iris hejmen. La sekvantan tagon ili legis en la ĵurnalo, ke la du kaptitoj estas ŝtelistoj, kiuj specialiĝis pri ŝtelado de armiloj. Sed la artikolo prisilentis la rolon de la ses aventuruloj.

Mistero ĉe Nigra Lago estas infanlibro plena de aventuro kaj humuro. Ĝi estas verkita per flua, eleganta stilo. Estas plezuro legi ĝin. Tio estas bona Esperanto-ekzerco kaj amuzaĵo por junaj esperantistoj.

Manuel Gonzalez (15-jara)

Recenzo: Mistero ĉe Nigra Lago/Review: Mystery At Black Lake

Ĉi tiu romaneto celas pliparte la saman grupon de gejunuloj, kiel la anglalingva romano de Sylvan ZAFT La Sekreta Lingvo de Peter Jameson ― nome, tiujn 10-15-jarajn. Ĝi estas nelonga, verkita en relative simpla lingvaĵo, kaj traktas du el la tradiciaj temoj de gejunula literaturo: reveno al la bela naturo kaj solvo fare de junaj homoj de krimo.

 

This novella is for the most part aimed at the same group of young people as Sylvan Zaft's English-language novel Peter Jameson's Secret Language ― i.e., those in the 10 to 15-year age group. It is not overly long, written in relatively simple language, and has two of the traditional subjects of literature for young people: return to the beauties of nature and young people solving a crime.

Temas pri ses gejunuloj en la sveda urbo (ĉu fikcia?) Aaköping. Timo kaj Fredrik estas ... nu, ni diru "kvazauxfratoj" (ilia parenceco neniam estis tute klara al mi; temis pri familio kiu travivis diversajn eksgeedziĝojn kaj regeedziĝojn). Parto de la aktuala familio volis trudi al ili lerni Esperanton, lingvon evidente senutilan, kaj estas miriga afero por Fredrik kiam, unu tagon en McDonald's, li aŭdas du aliajn geknabojn interparoli en la sama lingvo. Tiuj estis Saŝa kaj Nataŝa, gefratoj kiuj lastatempe migris al Svedio el Moskvo. Post nelonge, kiam Timo venas al Aaköping por la somera ferio, li alportas la adreson de du aliaj Esperanto-parolantaj geknaboj, Marko kaj Eva Nagy, kiuj antaux kelkaj jaroj migris el Beograd (kvankam la patro estas etna hungaro el Jugoslavio kaj la patrino estas kroatino). Tuj, la ses geknaboj fariĝas bonaj geamikoj, kaj komencas kune vagi en la naturo, kie ili eltrovas belan lagon kun bela insulo, kie ili povas tendumi. Sed proksime al ili troviĝas kabano, kiun frekventas du krimuloj, kiujn Marko antaŭe renkontis en la industria parto de la urbo. Kion ili faras? La geknaboj sentas la bezonon solvi tion ...

  The story is about six youngsters in the Swedish city (fictitious?) Aaköping. Timo and Fredrik are ... well, let's say "quasi-brothers" (their relationship was never completely clear to me; this was a family that had passed through various divorces and remarriages). A part of the current family has wanted to force them to learn Esperanto, a language obviously useless, and it's an astonishing thing for Fredrik when, one day in a McDonald's, he hears two other children speaking together in the same language. These are Sasha and Natasha, a brother and sister who have recently immigrated to Sweden from Moscow. A bit later, when Timo comes to Aaköping for the summer vacation, he brings with him the address of two other Esperanto-speaking children, Marko and Eva Nagy, who immigrated a few years earlier from Belgrade (although their father is an ethnic Hungarian from Jugoslavia and their mother is Croatian). The six children immediately become close friends, and begin to wander in the wilderness together, where they discover a lovely lake with a lovely island where they can camp. But there is a cabin nearby, frequented by two criminals whom Marko has met earlier in the industrial part of the city. What are they doing? The children feel the need to solve this ...

Denove, temas pri relative legxera kaj facila legado. En la fino estas dupaĝa glosaro, kiu enhavas ne nur specialajn vortojn kiel kolimbo, miriko (1) kaj perko, sed ankaŭ kelkajn relative facilajn kunmetaĵojn (akvolilio, pendseruro).

  Again, this is relatively light and easy reading. At the end there is a two-page glossary, which contains not only special words such as kolimbo (loon), miriko (1) and perko (perch — the fish), but also a few relatively easy conjoined words (akvolilio - water lily, pendseruro - padlock).


 

(1) "miriko" estas "arbedo kun spica odoro", kiun, laŭ la rakonto, unu patro uzas por spici sian vodkon; lia filo ne komprenas, kial li tiel artefarite traktas la trinkaĵon, kiam estas same facile enverŝi iom da Coca-Cola ...

  (1) OK, I haven't the vaguest idea what "bog myrtle" is or looks like — I don't think we have it in California. Johansson describes it as "a bush with a spicy odor", which, according to the story, one of the fathers uses to spice his vodka; his son does not understand why he treats his drink in such an artificial manner when it is just as easy to pour in some Coca-Cola ...

 

Don Harlow

Mistero ĉe Nigra Lago


n-ro 14 (1993), 2000,

Alloga romaneto por infanoj de Sven Johansson, 1997, eldono de la aŭtoro, riĉe ilustrita de Beatrix Svenonius, 80 paĝoj, vinktita.

Jen vere tre plaĉa libro, kiun prezentas la sveda eldonejo Al-fab-et-o cele al la juna legantaro. Ĝi estas originala verko el la plumo de Sven Johansson, al kiu ni jam ŝuldas multajn interesajn librojn kaj rakontojn, kiuj aperis en Fonto. Tiu libreto (kun nur 80 paĝoj) aspektas tre plaĉe dank’ al la ilustraĵoj de Beatrix Svenonius, helpe de kiuj la junaj legantoj pli bone konatiĝos kun la samaĝaj herooj de tiu ĉarma rakonto. Sed ne nur geknaboj plezure legos tiun Mistero’n ĉe Nigra Lago, ankaŭ plenkreskuloj, se ili kapablis konservi sian infanan animon...

De la dua ĉapitro, ni sentas la agrablan freŝecon de la renkontiĝoj inter infanoj venintaj el diversaj landoj. Kaj tiu diverseco donas rolon al Eo, sola lingvo komuna inter la ses geknaboj. Estas eĉ amuze, ke unu el ili parolas ĝin kun eraroj, interalie la ofta forgeso de la n ĉe akuzativo, kiu kaŭzas moketon de la aliaj.

La stilo estas facila, sed estas en la teksto multaj maloftaj vortoj, interalie nomoj de bestoj kaj de plantoj. Feliĉe enestas glosaro kun klarigo pri tiuj vortoj.

Mi mem devis kelkfoje serĉi en tiu glosaro la sencon de vortoj de mi nekonataj, sed foje mi ne trovis, ekzemple la vorton ŝaŭmbombono...

Sed subite ŝanĝiĝas la romantika etoso de la rakonto, kiam aperas danĝeraj viroj, kiuj kaŭzas al la simpatiaj infanoj terurajn malfacilaĵojn, kiuj eĉ iĝas torturoj iom kruelaj al kelkaj inter ili. Ĉu tio ne riskas timigi la plej junajn legantojn? Kompreneble ĉio finiĝas bone kaj la maliculoj pagos siajn misfarojn. Nur la infanoj elreviĝas, ĉar la gazetoj tute ne mencias, ke la sentimaj herooj de la rakonto estas precize ILI!

La stilo de Sven Johansson estas tre moderna, kaj estas en lia teksto multaj neologismoj.

Sed tio ne tro ĝenas la legadon. Li kelkfoje plisimpligas vortojn, donante tiel al ili malsaman sencon. Ekzemple: gardi anstataŭ gardostari, fiŝi anstataŭ fiŝkapti.

Ĝenis min: Silentu, fekulo! en la buŝo de 13-jara knabino parolanta al sia frateto.

Sed tiuj detaletoj ne tre gravas, kaj ne forprenas la ĉarmon de tiu infanromano. Se vi konas esperantoparolantajn geknabojn, ne hezitu donaci al ili tiun libron. Kaj vi mem, plenkreskulo, antaŭ ol doni, povos mem legi ĝin. Kiel al mi mem, tiu ĉarma libro certe plaĉos ankaŭ al vi. Do, ne hezitu!

Daniel Luez

Bone verki por infanoj duoble malfacilas


n-ro 171/februaro 1998

Verki por infanoj diable malfacilas; bone verki por infanoj duoble malfacilas. La malfacilo klare evidentas ĉe Mistero ĉe Nigra Lago.

La magra intrigo magre skiziĝas: infano-bando kaptas ŝtelistojn. Tiel la verketo de Johansson sekvas centojn, milojn, centmilojn da similaj infano-rakontoj, kiuj en naciaj lingvoj jam kurbigas la bretojn de sennombraj urbaj bibliotekoj. En esperanto ĝi daŭrigas la tradicion flegitan de ekzemple Bert Sullivan, kiu verkis infano-rakontojn en la 50aj kaj 60aj jaroj (La junaj detektivoj, 1953; La junaj trezorserĉantoj, 1968). Tamen � kaj pro tio tiom malkontentigas Mistero ĉe Nigra Lago � dum nacilingvaj infano-rakontoj (almenaŭ en la angla) evoluis, la teda, oscediga, ja formula infano-rakonto bedaŭrinde pluvivas en esperanto.

Bone... eble ankoraŭ necesas en esperanto tiaj aventuretoj, tiaj misteroj (ha!) por niaj dekkelkjaruloj; eble juna leganto � kia mi ne estas � alimaniere reagus ol grumblemeta, cinika mezaĝulo. Sed infano-libroj (almenaŭ anglalingvaj), kiuj hodiaŭ aĉetiĝas, konkurse premiiĝas (kaj supozeble legiĝas), tiom similas al Mistero ĉe Nigra Lago, kiom esperanto al pazigrafio. Ili pulsas pro fantazio, humuro, aktualeco; ili prezentas realan, esplorindan mondon; ili kaj distras kaj informas. Mistero ĉe Nigra Lago faras nek unu nek la alian. Alivorte: Mistero ĉe Nigra Lago efikas mucide, malgraŭ la klopodoj de la aŭtoro aktualigi sian intrigon. En la dua ĉapitro pasive, priskribe riveliĝas, ke unu el la infanoj ŝatas futbalon, rokmuzikon, bildstriajn rakontojn, hamburgerojn, televidon, slaloman skiadon kaj glitadon per skitabulo (p. 6). Tamen tiuj ĉi ŝatokupoj apenaŭ rolludas en la intrigo kaj kontribuas nenion al ĝi. Verkinto pli sperta ja enkondukus hobiojn tiajn, tamen aktive, nature, kiel agojn antaŭenpelantajn la intrigon. Ne sufiĉas simple pendigi modernecon ĉirkaŭ la kolon de infano; ĝi restas superflua.

Kaj superflua restas la plejparto de la romaneto. Ekzemple, post la ekscita, atentokapa unua ĉapitro, en kiu sentiĝas dramo, danĝero, streĉemo, la intrigo lamas. La mistero malaperas: ne plu videblas inter paĝoj 5 kaj 22 la du viroj, kiuj nokte strange kondutis, aŭ ilia pluruza aŭto. La infanoj renkontiĝas, enŝoviĝas nebezonataj, pezigaj detaloj pri familiaj cirkonstancoj; ili ektendumas apud la lago... sed nenio okazas, almenaŭ nenio mistera. Forestas streĉiteco, forestas leganto-intereso. Kaj kial la ŝtelistoj posedas kabanon en la arbaro apud la Nigra Lago neniam kontentige klariĝas (aŭ eble jes, sed ĉi-loke mi pro enuo dormetis; eble la rolo de la kabano estas ja mistero): sub la kabano estas kesto, kiun foje la viraĉoj malŝlosas. Sed kial? Ho, misteroj, misteroj!

Instruiĝos al infanoj pere de Mistero ĉe Nigra Lago plej verŝajne nekonataj vortoj pri la natura mondo; la romaneto proviziĝas per glosaro por helpi al junaj legantoj. La lingvo facile fluas kaj sendube la vortostoko de dekkelkjarula leganto pligrandiĝos. Male la fantazio, la imagpovo, la kompreno pri la mondo, kiujn oni vane serĉos en la romaneto de Johansson, sed kiujn oni nuntempe atendas en la plej sukcesaj modernaj infano-libroj.

Verdire, la plej interesaj roluloj en la romaneto estas la du haŭtkapuloj, kiuj timigas la infanojn en la aŭtobuso (p. 20). Pli suka, pli trafa, pli aktuala infano-romaneto koncentriĝus pri ili. Kial oni fariĝas haŭtkapulo? Kion ili pensas, opinias? Kial ili tiel vestas sin? Ĉu kaŝiĝas ordinarulo malantaŭ la haŭtkapula masko? Respondinte al tiuj demandoj, ŝpininte romanon ĉirkaŭ ili, la aŭtoro kreintus legindan, vere originalan infano-rakonton, kiu kaj pensigus kaj distrus. Mi konsilas al Johansson � en spirito de amikeco, helpemo � se eble legi kaj studi verkojn ekzemple de Roald Dahl aŭ de Ian Strachan.

Paul Gubbins

Tri rekomendoj


1998
"Interkona mateno", "Mistero ĉe Nigra Lago", "Falĉita kiel fojno". Sten Johansson

La sveda aŭtoro Sten Johansson eldonas mem siajn verkojn sub la marko Al-fab-et-o. Antaŭ ol recenzi tri el ili mi menciu, ke, kiel okazas al la same valor-enhavaj mem-eldonaj libroj de André Cherpillod aŭ Gerrit Berveling, lia romano "Falĉita kiel fojno" (aŭ la drasta "La vojo de serpento sur roko", de Torgny Lindgren, tradukita kaj eldonita de Johansson) meritas aperi en pli luksa vesto. Vinktita kajero kun kolorkartona kovrilo, kvankam digna kaj certe leginda, tamen apenaŭ montreblas al neparolantoj de la lingvo aŭ en ekspozicio pri ĝia literaturo, se ne paroli pri la juĝkomisiono de la koncerna Nobel-premio.

Interkona mateno konsistas el kvar teatraĵoj originalaj, du el ili premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Johansson konfesas du motivojn por verki dramojn en esperanto: ekzerci sian esprimkapablon en tute aparta artbranĉo, kaj esperi iaman prezenton, ekzemple kasedan. La komenca unuaktaĵo, "Interkona mateno", okazas, en maniero sprita kaj amuza, dum Universala Kongreso (kio, en opinio de kelkaj, sufiĉus por ŝovi ĝin en la kategorion "Esperanta Kulturo"). Plej sukcesaj kaj interesaj mi trovas la duan kaj trian teatraĵojn, resp. "Nepo benita" (malgraŭ iom tro rapida transiro en la antaŭlasta dialogo) kaj "Savboato" (absurdeta, pli surpriza ol la antaŭa, kun subtile dozita angorigo). Resume, plia paŝo aŭ ŝtupo en la malabunda historio de nia teatro.

Ĉu "Mistero ĉe Nigra Lago" estas, kiel demandas sin kaj onin la dorskovrilo, la unua esperanta romaneto por kaj pri denaskuloj? Probable jes. La hazarda kuniĝo de ses denaskaj geknaboj (tri geparoj) en sveda urbeto same probablas, kiel renkonti madridan taksiiston kiu parolus volapukon, sed, nu, tiajn riproĉojn oni ne faris al la fama serio "La kvinopo", de Enid Blyton, multrilate pli fantazia. Kaj gravas, ke Johansson prezentas la aventurojn de sia plurgenta kaj plurlingva sesopo verŝajne, versimile. La intrigo, krom teni la atenton de la leganto, evitas la pekon de multaj infanlibroj, nome supozi infanojn stultaj. En stilo samtempe simpla kaj flua, ĝi ne ignoras aktualaĵojn, ekzemple rasismon kaj ksenofobion. Finas la romaneton glosaro kun vortoj bone konataj ("brovo"), ne tiom kutimaj ("riceli") kaj bezonataj en ĉiutaga lingvouzo ("terpomfrito", "haŭtkapulo").

"Se la infanoj Schulze ne estus tiel lacaj kaj varmaj, eble Brian Jespersen neniam estus murdita. Aŭ eble - pensas Renate Schulze, ilia patrino, kvankam ŝi nenion diras - eble ankaŭ la infanoj estus buĉitaj kiel kunikloj." Jen kiel startas "Falĉita kiel fojno", krimromano realeca kiel la vivo mem. Germanaj, svedaj kaj alilandaj roluloj implikiĝas en enketon pri mortigo ĉe la bordo de sveda lago. Kiel dirus Piron, Johansson verkas en "la bona lingvo", kiun li mastras kun la esprimivo, elasto kaj eleganto de, kial ne?, Trevor Steele. La fakto, ke temas pri ĝenra verko, ne ambicia laŭ siaj amplekso aŭ profundo, ne lasas tro da spaco, por ke lia proza talento manifestiĝu plene. Ĝi tamen sin anoncas freŝe kaj impete. Tian impreson faras lia prezento de socio komplika kaj kompleksa, ofte pretervidata sub la bildkarta aspekto de "la kvieta, idilia Svedio". Ne senmotive, do, oni rajtas nun atendi de Johansson la romanon, kriman aŭ ne, kie disfruktos liaj potencialoj.

Du-vorte: tri rekomendoj.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.