La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La mastro de l' Ringoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Moderna klasikaĵo


2008
esperanto.be/fel/mon/rec/mrin.php

Ĉu vere moderna klasikaĵo? Nu, pripensu: la ekapero de ĉi tiu libro, en sia anglalingva originalo, okazis en 1954. Dum la sekvaj jardekoj, pluraj dekoj da verkegoj, de tre diversaj aŭtoroj, estas eldonitaj, imite al la karaktero de ĉi tiu. Jam de 54 jaroj, ĉi tiu verko estas eldonita, kaj reeldonita, kaj rereeldonita, ne nur en sia anglalingva teksto, sed en preskaŭ kvindek aliaj lingvoj. Tri filmoj (po unu pri la tri volumoj) furioze sukcesis.

Tradukis ĝin en Esperanton William Auld; la unuan volumon eldonis Sezonoj en 1995, la duan en 1996, kaj la trian en 1997. La aktuala, dua eldono estas zorge korektita. (Pro sia tre granda amplekso, la origina traduko fare de Auld enhavis plurajn nekonsekvencaĵojn, grandparte rilate al la varianta ortografio de diversaj nomoj.)

Por legantoj de ĉi tiu recenzo, kiuj ne jam legis la verkon, mi povas diri, ke temas pri aventurromano, verkata kaj prilaborata dum kelkaj jardekoj. En aparta romano, La hobito, Tolkien verkis pri mistera sorĉoringo, kiu regas areton de aliaj sorĉoringoj. Kiu posedas ĉiujn el la ringoj kaj scipovas ilin uzi, povas mastri la tutan teron, iĝi senmorta kvazaŭ-dio, kaj senscie esti tiom, kaj tiel, koruptita, ke neniu fiaĵo maleblas, por tiu mastro. Ĉar la senlima potenco, kiun donas la ringoj kune, plene koruptas ilian mastron. Nu, la ĉefringon akiras hobito (speco de hometoj, en la fantazia mondo de Tolkien) nomita Frodo, kiu supozas ĝin nur kuriozaĵo, utila, ĉar kiam oni surfingrigas ĝin, oni iĝas nevidebla.

En La mastro de l' ringoj, potenca sorĉisto, nomita Gandalfo, informas Frodon pri la danĝera karaktero de la ringo, kaj la neceso pereigi ĝin, kio fareblas nur per ĵeto en tre malfacile atingeblan vulkanecan monton.

Tamen nekredeble potenca fiulo, kiu jam posedas preskaŭ ĉiujn el la ringoj, strebas akiri, iel ajn, la ringon nun havatan de Frodo. La veturo al la monto por pereigi la ringon eblas nur per danĝeroplena penado, dum kiu abundas militoj, kaj vere strangaj popoloj diversnaturaj, amikaj kaj malamikaj. Kaj konstanta minaco kaj atencado fare de la potenca fiulo, kiu strebas konkeri kaj regi la mondon.

La tri volumoj de la romano ampleksas grandan, detalan priskribon de la multaj bataloj kaj de la kvazaŭ senfinaj misspertoj de Frodo kaj liaj akompanantoj.

La traduko farita de Auld estas neriproĉebla. La preso estas vere bona. Do al tolkienismuloj mi multe rekomendas ĝin.

Donald Broadribb

Serĉante alian transmondon


2008. №2 (160)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-jrrt.htm
Tolkien. La Kunularo de l' RingoFrodo Baginzo heredis ringon, kiu montriĝas esti la “Unu Ringo”, forĝita de la malbona Saŭrono por regi la mondon. Naŭpersona kunularo devas porti la ringon al la lando Mordoro por detrui ĝin en vulkano kaj tiel savi la mondon. La tri volumoj de La Mastro de l' Ringoj de multaj junaj homoj en kelkaj landoj estas konsiderataj kiel ĉefverko de la monda literaturo. La lingvaĵo estas bela. Amuzaj dialogoj kaj priskriboj sekvas post poezio kaj priskriboj pri naturaj belaĵoj kaj kvazaŭhistoriaj tekstoj.

Recenzanto ordinare havas la taskon prijuĝi la kvaliton de verko. Recenzante La Mastron de l' Ringoj tio ŝajnas al mi tute nenecesa. La verko havas sian lokon en la monda literaturo, sendepende de la opinioj de la recenzanto. Ne prijuĝante ĝian kvaliton, mi komentos la tradukon kaj kelkajn interpretojn de la enhavo.

Recenzo pri la traduko

En 1995–1997 aperis la unua Esperanta eldono. En 2007 tiu ĉi trivoluma traduko de William Auld aperis en sia dua eldono. Tolkien eldonis plurajn versiojn de la verko, kun ialoke gravaj ŝanĝoj en la teksto. Por la unua eldono Auld uzis sufiĉe malnovan version. La dua eldono estas korektita laŭ la plej ĝisdata angla teksto. Kelkaj komposteraroj kaj malmultaj tradukeraroj estis korektitaj. Pri la korektado helpis multaj esperantistoj menciitaj en la enkonduko.

Al la dua eldono estis aldonitaj enkonduko al la Esperanta eldono, antaŭparolo al la dua angla eldono, Noto pri la Provincaj Analoj kaj por esperantistoj interesega artikolo de Tolkien pri Esperanto el 1932. En la dua eldono ankoraŭ mankas ses aldonoj en la tria volumo.

La poemo Tri ringoj por la elfoj…, per kiu la verko komenciĝas, ne estas tradukita de Auld, kvankam li estis poeto je Nobelpremia nivelo. Responde al mia demando skribas Bertilo Wennergren: “Kiam mi eksciis, ke li okupiĝas pri tio, mi kontaktis lin, kaj prezentis kaj mian tradukon de la poemo, kaj mian provon traduki la unuan ĉapitron de la libro. Mi tute ne pretendis, ke miaj provoj estas uzindaj aŭ eĉ uzeblaj. Mi faris ilin nur kiel lingvoekzercon (kaj pri Esperanto, kaj pri la Angla). Sed Auld ekŝatis mian tradukon de la poemo kaj petis mian permeson uzi ĝin”.

Auld akceptis ankaŭ kelkajn el la proponoj de Wennergren pri propraj nomoj, sed mem tradukis aliajn. Eble tio kaŭzis ke malsamaj sistemoj por esperantigo de propraj nomoj ekzistas unu apud la alia, ekzemple: Frodo (jam la angla formo estas bona Esperanto), Sam (sen aldono de -o), Aragorno (kun aldono de -o), Gaja (Vira nomo uzita en adjektiva formo, same kiel oni ofte esperantigas virinajn nomojn), Paŝegulo (traduko), Grinĉjo (ĉjo-formo).

Eble Auld havis kialojn traduki la nomojn per malsamaj sistemoj. Tamen montriĝis ke multaj legantoj de la Esperanta versio reagas kontraŭ la bunteco da tradukmanieroj. Eble kiu legis la verkon en alia lingvo, pli forte reagas, ol tiu kiu unue legas la Esperantan version.

Auld estis kandidato por la Nobelpremio, kaj la traduko havas ĝenerale tre bonan kvaliton.

Komentoj pri la verko

Kial do estis verkita La Mastro de l' Ringoj? Laŭdire ĉar la eldonisto petis al Tolkien verki daŭrigon de La Hobito, kiu bone vendiĝis. La daŭrigo tamen fariĝis tute malsamstila ol La Hobito. Ne infana fabelo, sed mitsimila fantastaĵo por dekkelkjaruloj kaj plenkreskuloj. Inspiron Tolkien ĉerpis el multaj fontoj. Ekzistas multaj provoj analizi de kie. La skandinavaj mitologioj en la Eddo kontribuis per multaj personaj nomoj. Okazaĵoj kaj estaĵoj estas rekoneblaj el popolaj fabeloj. La Dua mondmilito — dum kiu verkiĝis la verko — ne povis ne influi la verkinton. La forhakado de arboj kaj la kirasa produktado en Isengardo similas al la industriiĝo de Anglio.

Ni tamen ne povas forgesi ke Tolkien estis pia katoliko. La similaĵoj inter la verko kaj kristanismo estas multaj. Ĉio, eĉ Saŭrono, estis bona en la komenco. Malgranda popolo havas la taskon savi la mondon. Gandalfo mortas, sed releviĝas, post tio li estas blanka. Oni tamen ne sisteme serĉu la similaĵojn, ĉar la Kristosimila Gandalfo ne apartenas al la malgranda popolo k.t.p. Interesan artikolon pri La Mastro de l' Ringoj kaj la Fido Kristana de Pastro Edmund Little oni povas legi interrete ĉe http://mikeleon.orcon.net.nz/signo/tolkien.htm.

Ne estas strange ke ĝuste katolika gazeto novzelanda origine publikigis tiun ĉi artikolon, ĉar la verko ja estis filmigita en Nov-Zelando.

Ni ankaŭ iom pensu pri la rolo de la verko en la monda literaturo. Verŝajne literaturhistoriistoj tute malsame opinias pri la kvalito de la verko. Tamen ĉiuj devas konfesi ke ĝi ricevis gravan lokon precipe en fantasto, sed ankaŭ en la monda kulturo ĝenerale. Precipe multaj gejunuloj estimegas la libron. Pri tio atestas ekzemple la granda nombro da retpaĝoj kun komentoj pri La Mastro k.t.p. Tio povas esti sekvo de la malplifortigo de religioj, precipe en la riĉaj landoj.

Gejunuloj kiuj perdis la kontakton kun la transmondo de religioj, serĉas alian transmondon kaj trovas ĝin en La Mastro.

La kovriloj de Vladimiras Beresniovas plaĉe allogas la legonton, almenaŭ mezaĝulon kiel min. Ili tamen estas tute malsimilaj al fantastaj ilustraĵoj, kiuj aperas sur eldonoj en multaj lingvoj. Interesa ideo estus fari ekspozicion pri ilustraĵoj de La Mastro. Danan eldonon de la libro ilustris pseŭdonima artistino, kiu montriĝis esti la reĝino Margrethe la 2a de Danio.

Tute inde la Dana reĝino ilustris la reĝon inter fantastaj libroj.

Leif Nordenstorm pri la dua eldono

Tri recenzoj pri unu libro


1995. №6 (25)
esperanto-ondo.ru/R-tolk1.htm

Tri recenzoj pri unu libro

Ringoj, elfoj, hobitoj... Planedo Ardao.

Ĉu povas unu homo verki tutan mondhistorion — ne malpli, aŭ eĉ pli buntan, reliefan kaj vivoplenan ol la reala? Multaj sobraj pensantoj diros: “certe, ne” kaj aldonos konvinkajn argumentojn. Tamen ni demandu la samajn personojn: ĉu unu homo povas krei vivan lingvon ne malpli, aŭ eĉ pli riĉan, flekseblan kaj belan, ol la naciaj evoluintaj dum jarmiloj?.. (Mi preterlasas kelkajn frazojn kun la enhavo, evidenta por la legantoj. — V.M.). Jes ja, estis multaj provoj tie kaj tie, sed nur po unu atingis tutmondan sukceson kaj famon. Aperis grandaj komunumoj de la homoj, aprezantaj la artefaritaĵojn ne malpli, aŭ eĉ pli, ol la naturajn eventojn. Aperis abunda “folkloro” — poemoj, kantoj, anekdotoj — en esperanto pri ĉio ajn kaj en pluraj lingvoj pri la Tolkiena mondo (ekz-e, en Plejo de Ivan Naumov, paĝoj 35—38; ruslingvaĵoj multe pli abundas). Pluraj el miaj amikoj apartenas al ambaŭ komunumoj samtempe. Do, finfine la libro de Tolkien aperis en esperanto, ĉar tio nepre devis okazi (Mi denove preterlasas frazojn pri la bona kvalito de la traduko far William Auld kaj de la preso far Sezonoj: nenion novan mi dirus. — V.M.).

Mi “sukcesis” neniam legi Tolkien nacilingve, do legado de la esperanta eldono estis mia unua renkonto kun tiu stranga kaj mirakla mondo. Tro malrapida kaj pena estis la legado — mi baraktis en amaso de person- kaj lok-nomoj, plurfoje devis rerigardi antaŭajn paĝojn kaj la mapojn de la Mez-Tero kaj de la Provinco. Mi ne “fanatikiĝis” pri tiu fikcia mondo, eble ĉar mi jam maljunas? Eble eĉ mi bedaŭru pri tio — ja mi ne povas trovi vere indajn vortojn por omaĝi tiun elstaran libron. Tial mi preferas cedi la parolon al miaj pli junaj geamikoj.

Valentin Melnikov (Ruslando)


Konatas la principo: por daŭre vivi oni bezonas aŭ refari sin laŭ la ĉirkaŭa mondo, aŭ — la mondon laŭ si.

La libroj de profesoro Tolkien penetris nian mondon, kaj la mondo devas modifi sin.

Jam hontindas ne scii, kio estas hobitoj kaj nazguloj, jam aperis amaso da anekdotoj pri Saŭrono kaj Gandalfo, jam estas kompilata de M.Ramanoŭski en Minsk elf-esperanta vortaro (pri la elf-angla kaj elf-rusa eĉ paroli superfluas), jam aperis daŭrigoj far popularaj scienc-fikciaj verkistoj, kaj oni apenaŭ povas nombri la mokaĵojn kaj perversaĵojn.

Saŭrono eksciis, ke Gandalfo veturigis en la provincon multegon da artfajraĵoj, petardoj kaj ceteraj piroteknikaĵoj por festo. Li ege miris.

— Sed ĉu tie, — li fingroklakis super la kapo, — ne pli simplas?

Sed kial? Kial tiel allogaj iĝis tiuj libroj, ke multaj saĝaj (kaj ne tre saĝaj) talentaj (kaj ne tiel talentaj) homoj, sendepende de la sekso, nacieco, loĝloko kaj politika situacio — de la paca Novosibirsk ĝis sufiĉe malkomfortaj Bakuo kaj Jerevano — kudras mantelojn, plektas maŝĉemizojn, fabrikas glavojn kaj sagojn, elpensas por si kaj por aliaj ludnomojn k.t.p.? Ne 10—12-jaruloj, ekde pratempo ludintaj Robin Good, — eĉ post la trideka vivojaro oni ne malpli verve skermas, pafas, kantas...

Mi provis analizi, almenaŭ laŭ la pli konata por mi eŭropa parto de eksa USSR.

1.

“Kie estas romantiko?
eble en la Rom-antikvo,
aŭ en iu roman-tiklo...”

(G.Gazizi)

En la tolkiena movado ĉeestas tio, sen kio jam komencas sufokiĝi la mondo: romantiko, heroaĵoj. Viro povas senti sin vire: en kiraso, kun glavo — dum batalo; virino — virine: leĝera mantelo, ornamaĵoj strangaj por nia tempo (memfarita diademo sen diamantoj, sed ne gravas) kaj ponardo submantele. Gitaro bonas por ĉiuj: menestrelojn (preskaŭ oficiala statuso) oni ŝatas, estimas kaj nutras.

Ĉu maskobalo? Jes, ankaŭ tiu. Sed ajna pli-malpli klera psikologo scias, kiomgrade simpla masko povas transformi homon. Ne nur ekstere, kvankam plejparto de la porludaj ekipaĵoj vere belas.

2. La tolkiena movado estas, antaŭ ĉio, komunumo de homoj, por kiuj agrablas esti kune. Saĝulo diris: ``La ĝangala slogano “Ni estas de la sama sango: vi kaj mi” transformiĝis. Nun pli korekte direndas: ni estas de la sama anaro''. Trovi sian anaron ne tre simplas. Sed la trovintoj spertas mirindaĵojn. Mi neniam forgesos, kiel mi kun mia amiko venis en absolute nekonatan por mi urbon Kazanj, kaj la unua renkontito, kiun ni demandis pri la vojo je la duono post la sesa matene, evidentiĝis tolkienulo.

3. Plia stimulo, malpli rimarkebla (ĝi mirigus bonmoran kristanon Tolkien) por la hodiaŭa eksploda disvastiĝo de la tolkienismo estas kunfandiĝo de kelkaj soci-psikologiaj fenomenoj:

— adoro al “disidentoj” de la 1960—70aj jaroj (rememoru la gazetaron en 1988—90);

— preskaŭ plena malapero de la politika disidenteco pro nebezono (pardonu min s-ino V.Novodvorskaja!);

— senbrida ekspansio de kristanismo dum la lastaj jaroj.

Unu el la sekvoj iĝis opozicio al kristanismo (F = -F, evidente). Limigante min per mia temo, mi diru, ke la romantiko de “nigra disidenteco” en la tolkienismo prosperas kaj ne velkas. Sorĉado pli noblas ol kredo, ĉar magio estas krea procezo... Kie estas bono kaj kie malbono?.. Kion skribis hindaj aŭ persaj historiistoj pri Aleksandro la Macedona?

4. La tolkienismo bonas, ĉar ĝi ne metas limojn por sinesprimo. Se vi subtenas la “nigrajn”, estu Melkoro aŭ simpla orko, se — la helajn, estu Frodo aŭ eĉ Iluvataro (se vi malsanas je manio de grandiozo). Troveblas loko por anarkiistoj, kosmopolitoj k.t.p. Se nenio taŭgas por vi, kreu ion propran; se vi tute ne emas ludi, simple kaptu plezuron en baladoj kaj parodioj. “Ni vojaĝas, ni serĉas ringojn.”

Rezultas tre specifa kreado. Unuavice, nature, baladoj. Mirinde belaj kaj poeziecaj. Magie logas duonforgesitaj noblaj vortoj...

Legu, gesinjoroj. Vi ne bedaŭros. Sed memoru la konatan anekdoton pri la stadioj de la tolkienismo:

I. Tralegis. Plaĉas.

II. Tolkieniĝis mem — tolkienigu alian.

III. Hieraŭ en arbaro vidis hobiton.

IV. En la rubriko nacieco skribas “elfo”.

V. La profesoro ne pravas. Ne tiel okazis. Mi mem ĵus revenis de tie.

Interalie, la kolekto de ruslingva tolkienista folkloro, kiu nun pli ampleksas ol la angla, enhavas ĉ. 400 versaĵojn kaj kantotekstojn, multajn sonkasedojn. Interesitoj skribu al mi: UA-270012 Ukrainio, Odesa, per. Dm.Uljanova, 5-3.

Tatjana Lugovskaja (Ukrainio)


Sam metis la sakon sub la kapon de sia amiko, kuŝiĝis ĉee kaj kovris sin per la elfa mantelo. Liaj pensoj tuj glitis al la lando benata, kaj li plenkore esperiĝis, ke la sorĉa ŝtofo kaŝos ilin en tiu timiga loko.

Nin obsedas kutimeco de la vivo, kaj ĉiu estas devigata trovadi novajn elirojn. Tiuj povas esti strangaj, kiel flankeca religio aŭ danĝeraj kiel drogoj. Sed pere de ili ni ricevas trankvilon havante kaŝvojon el ajna kaĝo de la homa mondo.

Tamen ĉiu pado havas du finojn. Kaj ne ekzistas eloj, nur transoj. Lasante postdorse la realan mondon, vi marŝas ne en vakuon, ĉar iu nova mondo devas premi vin en sia brakumo.

Ĉi-jaro feliĉas por la verda popolo, ĉar en esperanto aperis unu el kelko da plejaj libroj-pontoj. Ankoraŭ atendas sian tempon Cent jaroj de soleco, [Noto] Kronikoj de Sukceno, Sorĉisto de Maraj Teroj, sed la ora runo jam premsignitas sur la nigra kovrilo de la Tolkiena La Mastro de la Ringoj, tradukita de William Auld, — ĉi-jaro feliĉas por ni.

“Frodo vivas!” — proklamis fine de la kvardekaj jaroj surmuraj skribaĵoj en la Londona metroo.

Frodo vivas! — kaj la koro hastigas sian ritmon sen klara proo, kaj malvarmo tuŝas la spinon, kaj la lipoj reflustras la kvar silabojn, kiuj el ĉuo hazarde iĝas certo, nepro, leĝo.

Frodo vivas. Kvazaŭ magia ŝlosil' al pordeto, post kiu pendas en aer' transirinda ponto. Malfermu la libron je ajna paĝo, kaj ne plu disigos konversacia tablo vestitajn en grizo Bonon kaj Malbonon, ne plu vi devos elspezi viajn pensojn kaj vian orvaloran tempon por solvado de memsolviĝontaj problemetoj, por teda umado ripetiĝanta ĉiutage kaj ĉiumonate. Ĉar trans la ponto vin ĉiam pretas renkonti ne ĉi tiu reala mondeto, sed la Mondo.

Kie homoj ne pretendas esti la supro de la naturo, sed trovas sian lokon inter elfoj, gnomoj, entoj, agloj… kaj drakoj, homlupoj, orkoj, troloj…

Kaj homo ne estas mezurunuo de Bono, — male, kristale klaras, ke la homo estas la plej delogebla estaĵo, ĉiam preta akcepti donacon ne sciante ĉu ĝi venas el puraj manoj aŭ ne.

Kaj ne la apero de la homo estas la komenca punkto de la monda historio, — male la lasta gasto venis preskaŭ post disiro de aliaj, por resti fine en trista solo, ĉe lignofajro sub nokta ĉiel' recitonte fabelojn de prauloj…

Pri antikvaj ĵuroj kaj enkatenigaj malbenoj, metiaj mastroj kaj iliaj signifoplenaj kreaĵoj, pri ĉiama milito de Nigro kontraŭ Blanko kaj lamento de disiĝantaj amikoj, pri gentoj de arbaroj kaj dentoj de montaj internoj, pri devo de elektito kaj mirakla Valinoro — insulo de eterna vivo… Ja Frodo vivas!..

Kaj lante sed pretersente pasos la nokto, po unu fornavos endormen la aŭskultantoj. Nur mateno tiros ilin el hela sonĝaro per fanda sun', per bruantaj stratoj kaj urbaj fumoj flugantaj anstataŭ drakoj tra ĉiela bluo.

Tago pasis al fino. Antaŭ li estis lia domo. Tie brulis fajreto en kameno, tie oni kuiris vespermanĝon kaj atendadis lin. Roza renkontis Samon ĉesojle, venigis lin internen, sidigis en fotelon kaj alportis Elanoran — la filineton. Sam lace ridetis kaj enspiris profunde.

Enhejmas mi, jen, — li diris.

Ivan' Naumov (Ruslando)


Noto

Cent jaroj da soleco aperis en 1994 ĉe Fonto per la traduko de Fernando de Diego.

V. Melnikov, T. Lugovskaja, I. Naumov

Recenzo


https://legacy.esperanto.org.uk/lbe/arkivo/941/06.html -

Abundas eseoj, traktaĵoj, volumoj pri traduk-arto; miaopinie elstaras du. En 1530 Martin Luther, tradukinto en la germanan de la Biblio (versio, kiu tiel riĉigis la germanan kiel tiu de Reĝo Jakobo la anglan), publikigis Sendaĵo de tradukinto, en kiu li konsilas, ke, por sukcese reprodukti sencon kaj guston de alia lingvo, nepras, ke tradukonto 'ĉe bazaro vulgarulon pridemandu kaj tiun enfaŭken rigardu, por konstati, kiel tiu lingvas'. Alivorte: traduko devas vivi, speguli uzon ne de donanto-, sed de donato-lingvo — konsilo, kiu hodiaŭ tiom aktualas kiom en 1530.

La dua, trafega analizo de traduk-arto publikiĝis 460 jarojn post tiu de Luther. En 1990 aperis en Fonto eseo 'Prozaj tradukoj en Esperanto' elplumigita de William Auld, kies traduko de la tria parto de la Tolkien-a majstroverko kompletigas la du jam pretajn volumojn. La eseo — feliĉe — represiĝis en lastatempe aperinta Pajleroj ka stoploj, kolekto — nepre (re)leginda — de elektitaj Auld-prozaĵoj.

En la eseo Auld resumas siajn principojn vid-al-vide al tradukado, 'la plej malfacila arto'. Esprimiĝas tiuj principoj per tri bazaj demandoj al tradukonto: '1. Kion la aŭtoro fakte diris? 2. Kiel li diris tion?, kaj 3. plej grave: Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto? [emfazo de WA]. Kiam vi trovas respondon al tiu tria demando, vi jam trovis la ĝustan tradukon' (Pajleroj, p.41).

Ridinde simplaj demandoj… sed plorige diablaj por praktike respondi. Kiel Mozart-simfonio: supraĵe simpla, zume resumebla… sed mem komponi? Tamen esplori, kiel Auld siajn principojn aplikas, kiel li siajn demandojn respondas, meritas studadon, restudadon… ĉar Auld donis al la Esperanto-mondo ne nur unu el la plej popularaj, plej riĉaj verkoj de la angla literaturo de la 20-a jarcento sed ankaŭ lecionaron pri traduk-arto. Pro tio — eĉ sen konsidero de la kvalito de la romano mem — tiu ĉi traduko (kaj ne nur la tria, sed ankaŭ la unua kaj dua volumoj) nepre akompanu ĉiun seriozan studanton de Esperanto.

Eblas en mallonga recenzo nur skize sugesti, kiel Auld — laŭ Luther — en la faŭkon de la Esperanta popolo rigardas, kiel li mem respondas siajn tri demandojn. Tamen malfermu ie ajn la tradukon kaj komparu ĝin kun la originalo. Ĉie — jen la genio de Auld — lingvo natura, neniel tordita; lingvo — ankoraŭfoje Luther — bazare-suka, esprimiva, sed samtempe eleganta, klare klasika:

— Jam temp' está! Jam ek al la lasta peno! — diris Sam, barakte stariĝante. Li klinis sin al Frodo, vekante lin delikate. Frodo ĝemis, sed per granda vola klopodo li stariĝis ŝanceliĝe kaj poste falis denove surgenuen. Li levis malfacile siajn okulojn al la malbelaj deklivoj de la Monto de Sorto turantaj super li, kaj poste ekgrimpis kompatoveke antaŭen per la manoj.

Sam rigardis lin kaj ploris en sia koro, sed venis neniuj larmoj al liaj sekaj kaj brulsentaj okuloj.

— Mi diris, ke mi portos lin eĉ se tio rompos mian dorson, — li murmuris, — kaj tion mi ja faros!' (pĝ. 276–7)

Angle:

'Now for it! Now for the last gasp!' said Sam as he struggled to his feet. He bent over Frodo, rousing him gently. Frodo groaned; but with a great effort of will he staggered up; and then he fell upon his knees again. He raised his eyes with difficulty to the dark slopes of Mount Doom towering above him, and pitifully he began to crawl forward on his hands.

Sam looked at him and wept in his heart, but not tears came to his dry and stinging eyes. 'I said I'd carry him, if it broke my back,' he muttered, 'and I will!'

Lerte-leĝeraj kunmetaĵoj por traduki 'pitifully', 'stinging'; elegantaj elturniĝoj por 'struggled to his feet', 'staggered up'; solvo simpla por eventuale peza elangligo de 'last gasp'… plus pra-Esperanta 'jam temp está' kaj modela participo-uzado. Preskaŭ ĉiu linio ion montras, ion malkaŝas, por riveli, kiel trafe Auld respondas sian trian demandon: Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto?

Mi emas diri — volante lezi nek memoron nek valoron de Tolkien — ke la Auld-a traduko, almenaŭ al Esperantisto, pli gravas ol la Tolkien-a romano mem. Auld ne simple peras rakonton, li peras lingvon, stilon, (traduk-)arton. Li lecionas al ni… subtile, delikate, sentrude… se ni pretas lerni. Ĉio imitinda, ĉio modela. Malmultas tradukoj, pri kiuj eblas tion diri.

Paul Gubbins pri la tria volumo

La Mastro de l'ringoj


Januaro 2015
esperanto-sumoo.pl/recenzojan2015.html
La libro estas fama fantazia romano verkita de J.R.R. Tolkien. Mi spektis la filmojn de la romano, kiuj estis mirinde bonaj. En la libro troviĝas pli multe da rakontoj ol la filmoj kompreneble pri la aventuroj de la kunularo el hobitoj, elfo, gnomo, homoj kaj sorĉisto. Ili vojaĝis por destrui Ringon, la fia potenco, kaj okazis multaj bataloj inter ili kaj orkoj, teruraj vivaĵoj ktp.
Post la plenumo de ilia tasko denove ekestis batalo, sed tiam la ĉefludanto Frodo kriis, "Senutlas per venĝo rebati venĝon: tio rebonigas nenion". Tio estas kvazaŭ la aserto al tiuj, kiuj nun batalas ie en la mondo, ĉu ne?

Aŭroro

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.