La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nordmara duopo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Belo, profundo kaj vivo

En tiu ĉi libro aperas po 19 elektitaj poemoj de Albert Goodheir (el «Merlosurmenhiro” kaj «Enlumiĝo”) kaj Rejna de Jong (el «Divershumore” kaj «Facetoj”). Kiel diras William Auld en la enkonduko, la du poetoj havas komunan trajton verki poemojn, en kiuj regas la formo, ĉe Goodheir la formo estas plej ofte metra, nerima. Ĉe de Jong troviĝas kaj ritmoj kaj rimoj en multaj poemoj, sed ĉeestas ankaŭ liberaj formoj. Auld cetere atentigas, ke ambaŭ poetoj uzas «la lingvaĵon de la popolo”, t.e. lingvaĵon, nekomplikitan de multaj neologismoj. En siaj temaroj Goodheir kaj de Jong malsimilas, kvankam ĉe ambaŭ evidentiĝas kapablo detale priskribi kaj kapti momentojn en la vivo, kiujn multaj homoj ne rimarkas.
Jam en la unua poemo de Goodheir, „Antaŭ matena roso”, eblas rekoni la fonton de lia inspiro. Ĝi komenciĝas per priskribo de promeno aŭrora, en kiu la tero alvokas la promenanton al la poezia laboro: «Prikanti antaŭ tago la mondan enlumiĝon / kaj laŭdi ĝin alaŭde dum dormas la mondanoj / jen via tasko, bardo, ŝafisto gregperdinta.” Ankaŭ en la posta poemo, «Lumturgardisto”, Goodheir konsideras la celon de sia metio:
«Ne por ke tediĝintaj homoj sciu mian solecon, revon aŭ feliĉon vivtenas mi serĉlumon de la verso, sed por lumigi la senliman riĉon de la ĉiam pulsanta universo, eĉ nesciante ĉu rigardas iu.»
Goodheir konscias pri la saĝo de niaj prauloj. Ekzemple, en «Odo al Delfoj” li sin demandas, «ĉu nome voku min al Apolono, / dio de lumo, kiun Dante vokis / starante sur la sojlo paradiza, / aŭ al diino antaŭ dioj, / praa patrino, Rhea aŭ Demeter?” Tial menhiroj kaj dolmenoj estas por li fokuso, kie «la forgesita centro nin altiras”
„Antaŭ matena roso” finiĝas asertante, ke „ne ĉiam mutos la terpatrino”, ke «vivas daŭre la sanktaj lokoj, / vibre respondas al atento”. Kiel evidentiĝas en la ceteraj poemoj, Goodheir sentas tiun vibradon kaj provas komuniki ĝin al la mondo, kiu forgesis pri tio. La poeto vidas la energion de la universo. Por li senfoliaj arboj, tiom ofte uzataj de poetoj por metafori pri tristeco, restas «senĉeso ĝojplenaj”, ĉar ili «festas kaŝitan energion”; granito «vibras ... submane”, kaj «riveroj, arboj dancas elektrone / kantas peane” („Adoro”). Tamen, Goodheir ne estas egoisma mistikulo, kiu perdiĝas en kontempladon por ignori la problemojn de la mondo. En tiaj momentoj de adoro li sentas sin «unu kun la homfrataro / pasinta, nuna”.

Infano

En la plej frua de la someroj
kiam tago ŝafide blankis
mire mi aŭdis la alaŭdon
kanti en arko de lannubetoj;
super floranta fojnherbejo
dancis kriante du vaneloj,
en la kanalo flamis suno,
birde kantis la verdaj junkoj,
kuŝis remaĉe la bovinoj,
verdan terodoron mi flaris
ĝis la grandaj homoj laciĝis,
diris: tempo jam iri hejmen.
Mi ne volis iri kun ili,
mi serĉis lokon por min kaŝi
en la fojnherbo buntkolora,
inter la junkoj akvorandaj,
inter la tremfoliaj salikoj,
resti tie, nenien iri
kiel la birdoj kaj la bovinoj.

Rejna de Jong proponas pli grandan gamon da temoj: ŝiaj poemoj priskribas la kamparon, sed ankaŭ la urbon, hejman vivon, rilatojn, bestojn. La naturo, tamen, pleje gravas. La miraklo en «mirakle” estas por ŝi la eblo mense resperti kamparajn promenojn kun sia kunulo dum ŝi faras hejmajn taskojn. Same kiel ĉe Goodheir, ĉe de Jong troviĝas multaj prisriboj, kiuj ofte traktas belajn, apartajn momentojn, kiel ekzemple en la poemo „En la arbaro”:
En arbosuproj muĝas la vento min bombardas branĉe, folie. Ride mi spitas, spiras plenpulme, kun lumflakoj ludas.
Tre impresas la mallonga, sed mistera „La merlo”: Dum la krepusko pintpenike repentras la teron per malhelaj farboj, la praa merlokanto min renaskigas Eva; la brilaj, trilaj tonoj jubile brillante envolvas mian nudon, ree en Paradizo.
El la poemoj de Rejna, plej tuŝis min la lasta, „Bio-industrio”, pri amasproduktado de ovoj, verkita el la vidpunkto de la enkarcerigitaj kokinoj, kiuj „estas ciferoj de l’ ekonomio”. La lastaj versoj prezentas pesimisman envidon en la estonton:
Ni estas ciferoj de l’ ekonomio, ni servas al la profito. La tuja profito de homo senkora de homo malsaĝa kiu fine detruos sin mem.
Ankaŭ de Jong pritraktas la laboron de la poeto, en „Vana provo”, priskribante, kiel malfacilas enversigi la plej belajn momentojn. Tamen estas ĝuste tiaj momentoj, kiuj tiom eviden- tas en la poemoj de Rejna de Jong. Jen ekzemplo:

ORLUDO
Somere fruvespere
mi iris laŭ kanalo,
la sun’ monerojn ŝutis el sia orpokalo.
La ondoj prance dance kun ili ludis lerte,
la oro saltetadis, petolis, fluis sperte.
Mi mane preni penis,
sed ili sparke spitis,
pludancis sur la sulkoj al malproksim’ forglitis.

Konklude, tiu eta libro enhavas multon da belo, da profundo kaj da vivo – legu gin.

Krys Ungar

Nordmara Duopo


jan-feb 1995

En sia enkonduko William Auld afable citis (sen mencii mian nomon) mian recenzon pri la antaŭa libro de Albert Goodheir, Enlumiĝo, recenzo aperinta en nia marta ( 1994) numero. Do nun denove mi aspiras anonime famiĝi per recenzo pri la plej nova kolekto de poemoj de Goodheir, ĉifoje kun tiuj de lia kunsentanto Rejna de Jong.

Denove la plej bona recenzo estas ekzemplo.

Infano

En la plej frua de la someroj
kiam tago ŝafide blankis
mire mi aŭdis la alaŭdon
kanti en arko de lannubetoj;
super floranta fojnherbejo
dancis kriante du vaneloj,
en la kanalo flamis suno,
birde kantis la verdaj junkoj,
kuŝis remaĉe la bovinoj,
verdan terodoron mi flaris
ĝis la grandaj homoj laciĝis,
diris: tempo jam iri hejmen.
Mi ne volis iri kun ili,
mi serĉis lokon por min kaŝi
en la fojnherbo buntkolora,
inter la junkoj akvorandaj,
inter la tremfoliaj salikoj,
resti tie, nenien iri
kiel la birdoj kaj la bovinoj.

Albert Goodheir

La Merlo

Dum la krepusko
pintpenike
repentras
la teron
per malhelaj farboj,
la praa merlokanto
min renaskigas Eva;
la brilaj, trilaj tonoj
jubile briliante
envolvas mian nudon.

ree en Paradizo.

Rejna de Jong

Kion diri post tio?

Nur ke sur mia mallarĝa librobreto hejmas nun vera literaturaĵo plia...

Donald Broadribb

Poemoj facile legeblaj kaj kortuŝaj


n-ro 166, 1994

Rie van der Kooij

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.