La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nesenditaj leteroj el Japanio

  • Verkinto: Spomenka Štimec
  • Speco: novelo
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€5.50
  • Eldonjaro: 1990
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Facetoj de Japana socio.
  • Paĝoj: 65
  • Larĝo: 13 mm
  • Alto: 18 mm
  • Pezo: 94 g
  • Recenzo:
    • De Giulio Cappa: Japanaj facetoj zorge poluritaj
    • De Sten Johansson: Vojaĝi kun Spomenka
    • Nesenditaj leteroj el Japanio de Spomenka Stimec: Ĉi tiu libro havas la rakontojn de la spertoj de aŭtoro en la vojaĝo en Japanio dum la jaro, de 1988 ĝis 1989. La aŭtoro vojaĝis de sudo al nordo en Japanio. Ŝi renkontis multajn esperantistojn kaj tranoktis ĉe ilia domo. Ŝi vidis diversaĵojn per siaj okuloj kaj pensis per si mem. Ŝi profunde komprenis japanajn aĵojn kaj skribis siajn proprajn impresojn intelekte. Mi kun intereso trovis kelkajn japanajn konatojn en ĉi tiu libro. Ja, ĉi tiu libro estas bona libro por kompreni Japanion. (Osho (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Japanaj facetoj zorge poluritaj


1993

Historiaj popol-rakontoj de Ikuno. Horii Morizô. Trad. Okumura Rinzo. Oôsaka: la tradukinto, 1990. 100+12p. 18cm.

La armeo de Hirohito. Notoj de japanaj militkrimuloj. Div. aŭtoroj. Trad. Japana Pacdefenda E-ista Asocio. Numazu: Biblioteko Kolombo, 1990. 200p. 18cm.

Flustras Hiroŝimo. Div. aŭtoroj. Trad. Tanaka Sadami. La trad., 1990. 118p. 18cm.

Rakonto komenciĝanta per terpomoj. Masaĵi Iŭakura (1903- ). Trad. Sejŝro Nomra. Numazu: Biblioteko Kolombo, 1989. 91p. 18cm.

Nesenditaj leteroj el Japanio. Spomenka Štimec. Zagreb-Hukuoka: Hukuoka E-Societo, 1990. 66p. 18cm.

Sur la skribotablo kuŝas staketo da malgrandaj libroj presitaj en Japanio. Ĉiuj atestas la akuratan zorgon per kiu japanoj produktas objektojn celitajn al privata tuŝado. Bonkvalitaj papero, kovriloj, ilustraĵoj kaj litertipoj kunestigas librojn agrable tenindajn en la manoj.

La enhavoj de la libroj prezentas kelkajn el la multenombraj facetoj de la neelĉerpebla Japanio.

Historiaj popol-rakontoj de Ikuno proponas kvindek vidindaĵojn en la plej antikva kvartalo de Osaka per po du-paĝaj historietoj kun desegnaĵoj kaj fotografaĵoj. Elprenebla mapo instigas utiligi la rakontaron kvazaŭ veran turisman gvidlibron.

Pli proksiman pasintecon – la duan mondmiliton – pritraktas La armeo de Hirohito. Temas pri kolekto de deklaroj de japanaj soldatoj militkaptitaj pri perfortaj agoj dum la japana okupacio de Ĉinio. La evidenta propaganda celo iom forprenas de la ebla efiko de la libro.

Flustras Hiroŝimo konsistas el ses rakontoj pri la atombombado. Ĝi priskribas la sekvojn de la evento tra la spertoj de kelkaj viktimoj, ordinaruloj, kies vivon la atombombo tragike ŝanĝis. Ĉi tie aŭdeblas nur mildaj ĝemoj, des pli efikaj ĉar ili ne trudas ideologian starpunkton.

La du porinfanaj noveletoj de Rakonto komenciĝanta per terpomoj elstaras pro atente internacia uzado de Esperanto. Ambaŭ historioj esprimas sintenon zorgeman pri la problemoj de la malriĉuloj kaj kontraŭan al ĉia subpremado.

Estas signifoplene ke ĝuste japana eldonejo aperigis ne nur en la Esperanta originalo, sed ankaŭ en la japana Nesenditaj leteroj el Japanio de Spomenka Štimec. Tiun grandan honoron por vojaĝ-kajero de okcidentanino reciprokas la plej bela prozo hodiaŭ legebla en Esperanto. Štimec verkas per tre nuancita tamen tre komprenebla lingvo, ŝi manipulas ĝin en propra, emocia kaj kortuŝita maniero. Tiu aparta talento venas al ŝi de longa praktiko de Esperanto en unu el la malmultaj oficejoj kie ĝi estas ĉiutaga laborilo, kaj ankaŭ de persona klereco movada, nacilingva kaj internacia. Ŝi priskribas sian Japanion per la samaj lerteco kaj sentemo de Ombro sur interna pejzaĝo. Rapidaj, elokventaj penik-tuŝoj igas la libreton kaj atentinda prezento de civilizacio kaj artaĵo grava por nia originala literaturo.

Giulio Cappa

Vojaĝi kun Spomenka

Spomenka Ŝtimec: Geografio de miaj memoroj. 140 p. Pro Esperanto. Vieno 1992.

Spomenka Ŝtimec: Nesenditaj leteroj el Japanio. 65 p. Hukuoka Esperanto-Societo. Zagreb - Hukuoka 1990.

Multaj esperantistoj verkas kaj publikigas rakontojn pri vojaĝoj. Vizitoj al kongresoj, renkontiĝoj kun konataj kaj nekonataj samideanoj en aliaj landoj. Ofte tiaj rakontoj havas nulan literaturan valoron kaj esprimas ĉefe naivan edifon pri la mirindaĵo, ke dank' al Esperanto oni havis okazon vidi novajn lokojn. Temas pri tekstoj, kiujn eblus nomi vastigitaj bildkartoj.

Kiam Spomenka Ŝtimec verkas en tiu ĝenro, la rezulto estas alia. Ŝi sukcesas - almenaŭ de temp' al tempo - transformi tiujn bildkartojn en literature valorajn novelojn. Per ŝiaj okuloj ni vere vidas kaj miras, per ŝia temperamento ni sentas kaj reagas, kaj per ŝia asociado ni ricevas impresojn, ideojn kaj konsiderojn trafajn, interesajn kaj pripensindajn.

La tekniko de Spomenka ofte estas ŝajne simpla, sed efektive tre konscia. Kutime ŝi apudmetas diversajn konkretajn observojn kun siaj propraj pensoj, asociaĵoj kaj sentoj. La rilatojn, la klarigojn kaj konkludojn ŝi emas lasi al la leganto. Kelkfoje ja aperas klarigoj historiaj aŭ aliaj, tamen ŝi iel sukcesas eviti la ĝenan impreson de prelegado al la leganto. Oni sentas pli-malpli ke ŝi memorigas al si mem tiujn aferojn, samtempe okulumante al ni. Kaj ŝi havas mirindan talenton densigi la grandajn, nekapteblajn aferojn de la mondo - politiko, kulturaj diferencoj, eĉ milito - en palpeblajn detalojn kaj ĉiutagajn situaciojn. Per tio ŝi ne malgrandigas ilin, sed alproksimigas ilin, senvualigas al ni ilian konkretan signifon por la ordinaraj homoj.

En Geografio de miaj memoroj aperas naŭ relative ampleksaj rakontoj el Azio, Ameriko, suda kaj norda Eŭropo. Tiu formato konvenas al la stilo de Spomenka, kaj mi legis ilin kun granda ĝuo. Kompreneble ŝi ne sukcesas senĉese teni saman sorĉan etoson - jen kaj jen aperas partoj kie iom tro stakiĝas sekaj informoj aŭ indiferentaj taglibraj notoj de laca vojaĝanto. Kiel tuto la kolekto tamen estas tre plaĉa. Eble mi tamen dezirus iom pli zorgan redaktadon, kiu povus ĝustigi la ortografion de kelkaj nomoj kaj eble glatigi iujn vortoformojn, sed la teksto ja legiĝas flue kaj ĝue.

Nesenditaj leteroj el Japanio estas parte iomete alistila. Temas pri sep nelongaj rakontoj pri vojaĝo tra Japanio en 1988. Iuloke, ekzemple en la komenca En Hiroŝimo, oni rekonas la tipan stilon de Spomenka, kun multaj personaj komentoj kaj pensoj. Sed pli ofte atakas nin vicoj da faktoj, spertoj, informoj, travivaĵoj, laŭ iom rapida ritmo, kiu eble bridis la Spomenkan asociadon. Nu, tio povas esti sekvo de tro plenplena vojaĝplano kaj eble influo de tro senripoza vivstilo de la vizitata lando. Kompreneble ankaŭ nura raportado pri kiel oni en Japanio manĝas, sidas, lavas vestaĵojn, banas sin, iras trajne ktp estas tre interesa por eŭropa leganto, tamen de Spomenka Ŝtimec mi atendus ion plian. Nu, kelkloke mi efektive ja ricevas tion, sed tute ne ĉie.

Malgraŭ tiu kritiko, necesas emfazi, ke al tiu, kiu ŝatas vojaĝi sidante en sia hejma fotelo, mi tre rekomendas vojaĝi kun Spomenka!

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.