La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nomoj

  • Verkinto: Johan Hammond Rosbach
  • Speco: novelo, originala verko, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €8.00
  • Eldonjaro: 1999
  • Formo: libro vinktita
  • Aliaj formoj/eldonoj: Kindle8 €5.00, ePub €5.00, PDF €5.00
  • Priskribo: "Nomoj" estas aro da travivaĵoj, kiujn la aŭtoro spertis en Norvegujo, Italujo, Madejro,... , kie li renkontis diversajn, ofte strangajn personojn. Jen kelkaj tipaj rakontoj el la leginda libro.
    Ĉu vi jam renkontis la ŝoforon Lionadon, kiu regas ne nur la ŝoforadon, sed ankaŭ la pentradon, la dancadon, la botanikon, la brodadon kaj la limerikverkadon, eĉ pli bone ol eksperto? Malriĉa universitata studento Bobo regule trovas novajn vestaĵojn en sia ŝranko. Kiu estas la bona feino? Kial nomas la ĉefo de firmao sian sekretariinon (jam la sepan) ĉiam Callipygue kaj krome kial li vojaĝas kun ŝi al Grekujo? Kio aŭ kiu okazigas la morton de ambaŭ? En Gwynplaine ni konatiĝas kun malbela viro kaj lia mirbela blinda edzino. "Animalo" donas metodon por facile gajni vivmonon. Vi estos atestanto de transmigrado de la animo de maljuna itala kantistino al la korpo de afrikano kun kuraca povo. Kiel li akiris tian povon, vi legos en Mowambo.
  • Paĝoj: 74
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 90-71205-83-5
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nomoj

Jam de la komenco de la ĵus finiĝinta duonjarcento, Rosbach estas konata kiel kapabla verkisto de noveloj en Esperanto (kaj eĉ de unu romano). Espereble, la nuna libro ne estas lia lasta, ĉar ĝi estus maltaŭga monumento por fini estimindan karieron.

Temas pri 18 noveloj, vinjetoj, kaj simplaj anekdotoj, pliparte 2-3-paĝaj, el kiuj ĉiu diskutas ion en la vivo de unu persono kaj titole portas nomon, kiun oni atribuas al tiu persono. Kelkaj estas interesaj -- jam la unua ("Lionardo") merite kaptas la atenton, kaj konvene finiĝas per bela ŝerco; la leganton simile trafas kelkaj aliaj mallongaĵoj, kiuj ŝajnas havi ian celon "Gwynplaine", "Animalo", "Kobold, "Mowambo" kaj (ĝis iu grado) "Profesoro Kalsono", ekzemple. Aliajn difektas diversaj problemoj; ekzemple, la fino de "Cecilia" (la kvara) lasis min tute nekontentigita. Du relative longaj pecoj, "Callipygue" kaj "Anemone", estas fakte partoj de unusola rakonto, disrompebla nur pro tio, ke ĉefrolas du malsamaj personoj (patro respektive filino).

Eble eĉ pli grava problemo devenis de la redaktanto, eventuale de la eldonisto. Du el la rakontoj estas evidente nekompletaj. "Bobo", la dua novelo, finiĝas meze de konversado. "Kamma", preskaŭ la fina novelo, eĉ finiĝas meze de frazo. Mi unue supozis, ke malaperas kvarpaĝaĵo dum la vinktado, sed laŭ la paĝnumeroj, tiu evidente ne estas la problemo. Oni povus esperi, ke FEL iam proponos novan, ĝustigitan eldonon; sed mi dubas, ĉu la enhavo ĉiuokaze meritas tion.

Mi aldonu, ke lingve la libro estas tute kontentiga; Rosbach estas tute kompetenta pri Esperanto. La kvar paĝoj de piednotoj fine de la libro iom ĝenas -- temas cetere pri kulturaj, ne lingvaj, aferoj. La novelo "Anemone" sola generis 24 notojn, el kiuj la plimultaj estis sennecesaj.

Don Harlow

Rubo

La novelaro Nomoj enhavas 18 du- ĝis sespaĝajn novelojn. Kiel en pli fruaj novelaroj de Johan Hammond Rosbach, multaj el ili estas anekdotetoj kiuj baziĝas sur ia simpla spritaĵo. Bedaŭrinde la memkritiko de la aŭtoro ŝajne ŝrumpis kun la paso de jaroj, kaj pluraj eroj de ĉi kolekto estas malspritaj, stultaj aŭ sensencaj. Tio validas ekzemple pri Galileo Galilei, Mowambo, Julia kaj Ega. En kelkaj el ili - Lionardo, Bobo, Gwynplaine kaj Profesoro Kalsono - li tro fidas je sia kapablo glutigi al la leganto vicon da neverŝajnaj koincidoj, sen vere sukcesi pri tio. La laste menciita krome estas ekstreme malrealisma el psikologia vidpunkto.

Decus nomi ankaŭ la sukcesajn novelojn de ĉi kolekto, sed mi trovas nur unu: Manuela, kiu estas ĉarma kaj bonstila vojaĝmemoro.

Entute temas pri malzorge faritaj petolaĵoj, kiujn la eldonejo devus rifuzi, aŭ almenaŭ submeti al rigora sarkado. Sed tion oni ne faris, male, oni aperigis ĝin en unu el la plej fuŝaj eldonoj viditaj delonge. Svarmegas preseraroj. Ĉiuj citiloj en la libro estas misaj. Kaj de du noveloj - Bobo kaj Kamma - plus de la fina notaro, oni tutsimple perdis la finojn. Estas mistero, ke renoma eldonejo ne hontas produkti, kaj krome vendi, tian rubon. Al esperantistoj ŝajne konvenas ĉio ajn.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.