La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nomoj kaj sortoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bela sonĝo de l' homaro ...


2012/01, p. 25

Antaŭ kelkaj tagoj nia poŝtisto alportis libreton al mi. Ĝi venis de Julia Sigmund, la inspira redaktorino de alia libreto kun atestoj de cento da samideanoj pri ... la tagoj, kiam ili estis plej feliĉaj. Do mi pensis ricevi denove kolekton kun korvarmigaj, feliĉigaj kaj ĝojigaj vivomomentoj.

Sorto donas favoron, sorto donas doloron

Tamen la titolo de la libreto igis min dubi. Nomoj kaj Sortoj. Kial Julia elektis la vorton sorto? Por mi la vorto alportas timon, necertecon, malbonan aŭguron. Sed la zamenhofa proverbo 194a sugestas, ke ne nepre estu tiel! Ĝi ja ankaŭ povas esti favora. Nu ja, la „necerteco”, tamen, estas nepra elemento de la ideo „sorto”.

Neniu evitos sian sorton

Aĥ, se oni bone pripensas, oni komprenos, ke la ideo „sorto” estas iu „sapveziko” ... aŭ iu „figo post Pasko”, ĉar oni algluas la etikedon „estis ŝia sorto!”, nur kiam oni priparolas intan okazaĵon. En la lasta historieto de la libreto, knabineto eskapas esti viva entombigita nur, ĉar la patro ankoraŭ lastafoje deziras rigardi ŝin antaŭ ol li fermas la tombon. Nu! Ĉu la knabino „eskapis sian sorton” aŭ ĉu estis ŝia sorto, ke ŝi lastmomente saviĝis? Interesa estas la konstato de la knabino – nun jam 65-jara – ke „ŝi estis kondamnita al la vivo”. Do altajn ideojn pri sia vivo ŝi certe ne havas!

Ĉifona vesto ...

Tute ne temos pri la kovrilo de la libro! Ĝi estas tre deca, sincera kaj eble aluda! Montriĝas soleca homa figuro, suriranta la vivovojon kaj trenanta longan incitan ombron malantaŭ si ... iom timigan. Tiu figuro kaj tiu ombro regule revenas en la libro kiel fono sub la teksto. Bonega ideo! Mia intertitolo „ĉifona vesto ... ” aludas la zamenhofan proverbon el paragrafo 229a, kiu ilustras la temon „honesto”: Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. La dek tri historietoj, tute klare plejparte „veraj”, honeste priskribas homajn sortojn kaj ne kaŝas mizeron, malfeliĉon, malhoneston, kruelon kaj korupton. El la dek tri historietoj estas nur du aŭ tri, kiuj havas iom „gloran finon”. Tamen ili povos alporti apogon en propran mizeron, ĉar pere de mizero de aliaj homoj oni povas trovi ian memkonsolon!

Vivo kaj lingvo

Homoj, kiuj konas Julia – kaj kiu ja ne konas ŝin? – sentos dum legado, kvazaŭ ke ŝi sidus antaŭ ili, en fotelo, kaj trankvile rakontus la historietojn. Kaj ŝi uzas sian propran kutiman lingvon, kun kelkaj (tre malmultaj, sed tamen iuj) personaj propraĵoj, do sian propran idiolekton ... kaj tio vere ne ŝokas min. Konsideru, baldaŭa leganto de la verketo, tiun rimarkon kiel instigon serĉi la kelkajn privataĵojn, ĉar ... mi mem estis instigita al interesa pensado, ke (kaj Zamenhof mem iam esprimis tiun ideon) fojfoje logiko povas pravigi (necesigi?) gramatikan eraron.

Petro Desmet'

Universalaj rakontoj


aprilo 2013
Jen serio da personaj historioj, iuj feliĉaj, aliaj malgajaj, ĉiuj pensigaj. Knabino naskas post perforto fare de la vicpatro, fama dirigento fuŝgvidas orkestron, viro mirakle resaniĝas je malofta kancero, vidvino malsaĝe transdonas al malica bofilino sian tutan havaĵon: jen nur kelkaj el la dekduo da vivhistorioj en ĉi tiu libro. La rakontoj estas mallongaj, tamen ĉiu estas tiom riĉa je okazaĵoj, kiom sufiĉus por tuta romano.
En ĉiu noveleto la emfazo estas sur la persona rakonto, ne sur la ĉirkaŭaĵo aŭ historia periodo. Eble per tio la verkistino celas doni al la rakontoj universalecon, ĉar la legantoj povus senti, ke ĉi tiaj vivrakontoj povas okazi al iu ajn, ie ajn, iam ajn. Kaj tamen neankrite en specifaj vivmedio kaj epoko, la rakontoj reduktiĝas al serio da rapidaj skizoj. Mankas al ili la profundeco, kiun ili gajnus per pli ellaborita fono.
La lingvaĵo, kiel ĉiam ĉe Sigmond, estas elegante klara. De tempo al tempo ĝenas la apero de vortoj kiaj “stupida” kaj “kozo”; kaj ĉu ŝi neniam lernis la rolon de la streketo en Esperanto? Tra la libroj aperas dekoj da misskriboj de la speco “30 jara viro”, “ŝi estis nur 14 jarulino”, “ses monata gravedeco”, “Esperanto Klubo” kaj simile. Ĉu temas pri konscia malatento de pedanta detalo aŭ kompleta manko de kontrollegado?

Anna Löwenstein

Nomoj kaj sortoj


2013, №6 (224).
Nomoj kaj sortoj

Kiel kutime: iu ajn libro, legota de mi, devas dum iom da tagoj simple kuŝi sur apudlita tableto. Por ke mi povu legi kaj relegi la titolon de la libro.

Kial? Nu, por provi konjekti pri la tuta libro. Ĝiaj ideo, strukturo, koncepto, intrigo, fabulo ktp ĝis 30–35 parametroj. La lastaj estas la enhavo mem kaj la lingvoposedo. Ĉu stulte? Tute ne. Vi nur provu. Post tiuj ekzercoj la propra legado estas multe pli emocie riĉa kaj profunda.

Do, Nomoj kaj sortoj. Tre interesa temo! Iuj el ni kredas, ke la nomo de persono influas al lia/ŝia sorto. Aliaj nur ridas. Ceteraj… Ceteraj eĉ ne pensas pri similaj bagateloj. Mi kredas, kaj pro tio mi atendis de la libro ian novan rigardon, aspekton, traktaĵon. Finfine mi maturiĝis kaj eklegis la libron.

Kaj ricevis senteblan frapon kontraŭ mia kompatinda “emociaro”. Plena senreviĝo en mia kapablo antaŭlegi.

La unuan rakonton Adela mi legis eĉ trifoje, sed trovis neniun ligon de ŝia nomo kaj ŝia sorto. Do, la nomo (titolo) de la libro neniom estas/os kun ĝia sorto ligita. Samkiel en malnova anekdoto. Sidas du verkistoj. Unu gaja, la dua trista. Tre trista.

– Karulo! De kie tristo?

– Mm… mi romanon finverkis…

– Do, ĝoju!

– Aha… ĝoju… titoli ne povas!

– Fu… dirlididi… bagatelo… Ĉu vi menciis bovon aŭ submarinon?

– Ne…

– Do jen la titolo “Sen bovoj kaj submarinoj”…

La samon mi povas diri pri ĉiuj rakontoj. Sed kiaj rakontoj! La sekva Elmero min simple kortuŝis. Belega rakonto. Antaŭ ĉio – ĝustego de la priskribo. Temas pri jeno: Elmero svingas hakilon super la kapo de infano kaj diras: “Mi povus mortigi, sed mi ne mortigas, ĉar mi amas lin”.

La saman scenon mi travivas kvar–kvin fojojn dum la jaro. Jes! Ĉar mi vivas eĉ kun du debiluloj reale kaj konkrete. La unua – 51-jara viro. Recidivulo. La dua – 36-jara virino. Ankaŭ ŝatantino svingi hakilon. Ŝia eksedzo, ne debila, sed stulta, faris provon forpreni hakilon kaj ricevis baton kontraŭ sia “brasiko”. Tiu idioto simple ne scias, ke svingado de hakilo por debilulo estas simpla danco por eligi “vaporon”. Por altiri atenton al si. Mi ne estas idioto kaj pro tio permesos al ili ambaŭ esprimi amon al mi pere de svingata hakilo super mia kapo. Ili sufiĉe rapide trankviliĝas kaj… kaj… nun min kaptas la sento, ke sinjorino Júlia tutsimple ĉeestas apud ni. Ŝi simple rigardas kaj preskaŭ dokumente priskribas ĉion. Strange kaj mirinde, sed… la fakto.

Ankaŭ mia Elmero havante la tutan ĉambron da molaj pupoj, iam ridante, iam plorante, perdante la salivon, ludas kun pupoj. Mi povas ĵuri, ke li neniam legis pri iu ajn historia evento. Des pli li ne povis legi Esperantan libron, sed li agis, kvazaŭ leginte la libron Nomoj kaj sortoj. Aŭ inverse.

La koincido estas plena. Tio ne povas esti, sed jen okazis. Inter ni kaj sinjorino Júlia kuŝas miloj da kilometroj kaj – eĉ pli grave – diferenco de la tempo. La libro estis jam verkita, sed priskribas tujajn eventojn. Kaj priskribas tre ĝuste. Sen elpensaĵoj, falsoj, afektoj. Tio signifas, ke sinjorino Júlia estas tre, tre riĉa sinjorino. Ŝi dungis dudekon da agentoj (spionoj) kaj sendis ilin al mia kompatinda urbeto, por ke ili ĉion dokumentu…

Nu, nu … mi ŝercas. Sed se daŭrigi serioze, min varmigis la lingvaĵo. Trankvila, pacienca, senpeza. Pure virina, pro tio varma. Senteblas zorgemo pri uzo de la vortoj. La kompozicioj de ĉiuj rakontoj estas senriproĉaj. Mi rekomendas ĝin al ontaj legantoj.

Bonan legadon!

Viktor Sapoĵnikov

Pri simplaj homoj en normala lingvaĵo


oktobro 2012
Júlia Sigmond estas delonga verkisto en esperanto. Ŝi estas ankaŭ delonga parolanto de hejma esperanto. Kaj tia duflanka (beletra kaj hejma) uzado klare speguliĝas en ŝia plej freŝa verko, kiun mi legis plurfoje antaŭ ol mi decidis kiel recenzi ĝin.

Lernolibro pri recenzoj eble preskribus, ke oni difinu la lokon de verko en la verkaro de aŭtoro, kaj la verkaron de aŭtoro en la rilatoj vivcirkonstancaj kaj literaturaj. Nu, mi ne estas tiel ambicia, precipe ĉar tiajn sciojn biografiajn kaj literaturhistoriajn mi tute ne havas nek povas akiri facile. Tamen mi povas prilumi kelkajn angulojn, kiuj espereble kontribuu al ia (dezirinde sobra) pritakso de ĉi tiu kolekto de rakontoj.

Ĉar, jes ja, kiel la strikte priskriba titolo montras, la libreto de nia aŭtorino estas ŝajne senfadena kolekto da personnomoj, kies vivhistoriojn ni ekkonas. Pri kiaj vivhistorioj temas? Ili estas normalaj homoj, kiel ci kaj mi, kiuj naskiĝas, vivas kaj mortas. Ili estas homoj, rapide skizitaj kvazaŭ per peniktuŝoj (tamen realecaj, eble eĉ realaj), kies centro estas iliaj emoj kaj malemoj, nescio kaj pasio, sen plia horizonto, kiujn la vivo pelas de plaĉoj al malplaĉoj kaj inverse. Ili vojaĝas tra la vivo per siaj lertaj-mallertaj decidoj en favoraj-malfavoraj cirkonstancoj, iele trapele duone malbone.

Oni povus konsideri la rakontojn ampleksigitaj klaĉoj de nenifara najbaro, aŭ kronikoj pri nekonatoj en renkontiĝo kun geamikoj aŭ kun familianoj en posttagmanĝaj konversacioj; fakte, dum mi legadis, mi havis fortan impreson, ke avino rakontas al vizitantaj familianoj, dum ĉi tiuj neniam scios, kiom el la rakonto estas reala kaj kiom estas ornama. Tamen, se la rakontoj ne estas veraj, ili almenaŭ estas bele eltrovitaj "mensogoj"; nome ĉar tiaj simplaj-komplikaj sortoj okazas ĉirkaŭ ni ĉiun tagon, malgraŭ la mala opinio de aliaj recenzantoj, kies konatoj eble havis pli rutinajn vivojn, eble eĉ enue raciajn. Tiuj vivo-sortoj estas tipaj de Eŭropo en la 20a jarcento, tamen mi povas imagi tre similajn en preskaŭ ĉiu mondoparto kaj en diversaj epokoj; nur akcesoraĵoj malsimilus. Aŭ eble mi dorlotas mian fantazion...

Kelkaj rakontoj estas individuaj tragedioj ampleksantaj jen unu, jen plurajn generaciojn, pro nebridita pasio (Adela, Elmero, Florika), aŭ pro nebridita memtrompo (Georgo), aŭ pro forlasiteco kaj nehelpateco (Jozefo). En la kazo de Kazimiro ni trankviliĝas pro lia saviĝo el promalsana tragedio. Linka prezentas tutan vivon da ĝojoj kaj malĝojoj en nuraj dek du paĝoj. Kun Marioara ni dividas ĝojegon pro ricevita letero en fono de preteksta longa rakontero pri loko fadenanta la tutan rakonton. Apud Olga ni lernas, ke surteraj paradizo kaj infero dependas de homaj kondutoj kaj sintenoj. La vivo de Peeter estas ekzemplo de saviĝo el angoro per persista laboro. Se Stepan avertas ke, se la animo mortas, ankaŭ la korpo mortas sekve, tamen Viola donas al ni esperon, ĉar eblas saviĝi el la morto per sopiro.

Por fora leganto eble ne gravas tio, kiel venis la aŭtorino al tiuj kortuŝaj rakontoj. Por tiuj el ni, kiuj havis bonŝancon iam, eĉ nur tanĝe, renkonti ŝin (ekzemple, okulsigne al Júlia, mi estas tiu kompare pli juna "anĝelo", kiu en la Libroservo de la Bjalistoka UK aĉetis relative grandan amason da libroj, kies altan prezon mi pagis rekte al ŝi), la eble membiografia karaktero de parto de la rakontoj nur aldonas al la kortuŝeco de la tuta kolekto.

De kiam ŝi ricevis la pokalon de "Nova Talento" en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1969 (tion mi ne vivis mem, ĉar mi eklernis esperanton en 1977, jaro de UK en Rejkjaviko) ĝis ĉi tiu rakontaro, kies Postparolo havas daton de la unua de aprilo 2011, ŝia ne tute diskreta literaturado ampleksis premiojn, librojn, pupteatron, redaktoradon... por ne mencii ŝian organizan engaĝiĝon en la socia vivo de Esperantujo, kio inkluzivas ankaŭ la dek du novajn fabelojn, kiujn ŝi rakontas senĉese al ni el KD, kvazaŭ elektronika panjo aŭ avinjo.

Do ĉi tiu rakontaro estas apenaŭ pli fajne polurita surpaperigo de tio, kion ŝi verŝajne faras en sia ĉiutaga uzo de la lingvo, eĉ familie kun sia edzo, la esperanto-verkisto Filippo Franceschi, alinome Sen Rodin, kiu redaktis ankaŭ ĉi tiun verkon.

La lingvaĵo de la edzino estas preskaŭ nepercepteble malpli avangarda ol tiu de la edzo, tamen sur ambaŭ sidus bone la priskribo, ke ĝi estas normala esperanto de Eŭropo, kun siaj tipaj leksikaj malglataĵoj (tamen tiel plaĉe allaseblaj, laŭ mia takso, kiel la trajtoj de aliaj esperantoj, eĉ se nur ĉar tio donas lokan "eŭropan koloron") kaj kun sintakso komuna al plimulto de eŭropaj lingvoj, kiu fuĝas de ordoj tipaj nur en malplimultoj; do longaj "komplementoj", kaj precipe prepoziciaj "komplementoj", kutime ne antaŭas la vortojn, de kiuj ili "dependas", dum la tuto havas duone liberan vortordon, almenaŭ en la limigita senco, ke la subjekto ne ĉiam nek nepre antaŭas la verbon.

Ne gravas ke ŝi foje kreskigas infanon kaj foje nur kreskas la etulon. Mi trovas tiajn ŝanceliĝojn nura pipro kaj spegulo de la fakte uzata esperanto malgraŭ la skandalo, kiun tiaj fenomenoj reprezentas laŭ niaj lingvaj severmoraj fariseoj, kiuj kutime ŝiras siajn lingvajn vestaĵojn pro tiaj lingvaj ofendoj. Sed, kiel dirus multaj kristanoj: kiu estas libera de (lingvaj) kulpoj, tiu komencu la ŝtonumon.

La plej grava, laŭ mia pritakso, estas, ke ni jen havas facile kaj rapide legeblan rakontaron pri simplaj homoj en normala lingvaĵo, kun tia polurado, kiu sufiĉas por ŝminki ĉiutagaĵojn nur por fari ilin pli allogaj, tamen for de virtuozaj stilekzercoj, lingvaj saltoj kaj transkapiĝoj de nia literatura cirko, kiajn ni vidas precipe en niaj poetoj. Fakte, mi preferas ŝin kiel poeton malgraŭ ŝia foje dolĉaĉa stilo, kiu similas al tiu de Ĝubran' Ĥalil' Ĝubran', la fama usonaraba verkisto en la araba kaj en la angla, kiu populariĝis en la t.n. "kontraŭkultura (mi dirus "alikultura") movado" de la 1960aj jaroj (n. 1883, m. 1931). Do jen estas ĉeffluero de nia diligenta kolegaro, konvena kaj eĉ necesa ŝmiro, por ke iru plu la karavano.

Ricardo Felipe Albert Reyna

Resumaj skizoj

De Júlia Sigmond aperas en ĉi volumeto dek du "grandparte veraj historioj" (laŭ postparolo). Nu, ne gravas ĉu veraj aŭ ne. Gravas, ke la aŭtoro jen havis je sia dispono aron da interesaj fabuloj aŭ "historioj" pri la vivoj de homoj. Sed gravas ankaŭ, kaj eĉ pli, ke ŝi tute ne sukcesis transformi tiujn historiojn en literaturon. La sortoj de tiuj dek du homoj estas resumataj kvazaŭ en skiza plano aŭ sinoptikaĵo de romano. Kelkaj el la planoj plene sufiĉus por verki po romanon. Sed por ke tio iĝu literaturo kun povo kapti mian atenton, ĉu romanoj, ĉu noveloj, necesus krei scenojn, doni karakteron al la figuroj, loki ilin en medion, apliki ian ajn provon je psikologio, planti en ili dilemojn aŭ interesajn konfliktojn, paroligi ilin, vivigi ilin. Nun ĉio ĉi plene mankas. Troviĝas nur primitiva referanta voĉo, kiu klarigas al ni la etapojn de ilia vivo. La solaj trajtoj de tiuj homoj estas ilia boneco aŭ malboneco, kaj tiuj estas sciigataj en edifa kaj moralisma maniero. Krome, en pluraj el la rakontoj troas sukero, mankas salo.

Mi tamen pensas, ke Júlia Sigmond havas verkan talenton. En du lokoj mi trovis embriojn de atentokaptaj scenoj. Unu estas aminduma nokta koncerto sur paĝo 19. Dua estas la komenco de la rakonto Florika sur paĝo 21, kie mi sentas ĉeeston en reala loko kaj tempo. Sed cetere la aŭtoro ŝajne trovis tiajn scenojn kaj etoson luksa balasto, kiu superflue pezigus la raportadon. Domaĝe!

La lingvaĵo estas plejparte normala, kvankam lingva reviziado povintus eĉ pli normaligi ĝin. En kelkaj lokoj aperas la vortoj Dolĉapatro, dolĉapatrino kaj eĉ dolĉaj gekuzoj. La signifo de tiuj vortoj ne estas klarigita, kaj la magra rakonta stilo ne donas kuntekston, kiu helpus min kompreni ilin.

Sten Johansson

Nomoj kaj sortoj

Publikigita ĉe
Rusia Esperanto-Gazeto, 2011, n-ro 3 (64), p. 48-49
La nomo de Júlia Sigmond estas jam konata en la Esperanto-literaturo, ŝi kelkfoje laŭreatiĝis en Belartaj Konkursoj de UEA, ŝia unua novelaro aperis en 2001. Tial mi volonte prenis por recenzo ŝian novan libron, supozante verkon literature valoran aŭ almenaŭ plaĉe legeblan. Sed ve!

La nova libro, “Nomoj kaj sortoj”, estas, laŭ priskribo en katalogo, “12 rakontoj inspiritaj de 12 homoj kaj ilia sorto”. Do la rakontoj supozeble devus esti realecaj, kvankam dum legado poiomete kreskas duboj...

Ĉiu rakonto priskribas sorton de unu homo, nepre kun multaj malfeliĉoj en la vivo. Foje la fino estas relative bona, pli ofte ne. Aperas knabino, junaĝe perfortita de duonpatro (Adela); facilanima aktorino, spertinta multajn am-aventurojn, kaj eĉ pli multajn suferojn (Linka); knabino forlasita tuj post la naskiĝo kaj post 20 jaroj retrovinta sian patrinon (Florika), ktp. Jen ankaŭ figuroj pli simplaj, sed ne malpli malfeliĉaj – psike malsana oldulo (Elmero), drinkema senhejmulo (Jozefo), subite mirakle resaniĝinta kancer-malsanulo (Kazimiro)... Senteblas, ke la aŭtorino ne bone konas virajn karakterojn (aŭ eble ne ŝatas virojn?), do la priskriboj de virinoj estas multe pli detal- kaj nuancoriĉaj.

Legi unu-du rakontojn eblas trankvile. Poste poiomete kreskas miro kaj agaco – ja ne povas en la reala vivo okazi tiom da malfeliĉoj al unu homo samtempe, tiom da strangaj koincidoj. Plurloke rolas denaske malsanaj infanoj – pli ofte ol ili troveblas en realo. Ĉu “renoma dirigento”, invitita el eksterlando, povas esti tute nekapabla gvidi orkestron (Georgo)? La rakonto “Marioara” komenciĝas per ŝablona legendo pri malnova kastelo, kie iam loĝis feliĉaj geamantoj, kaj same ŝablonaj vortoj pri mirakla kuracfonto. Sekvas “kortuŝa” (pli ĝuste – programite larmiga) historio pri virino (certe, malsana), ne scianta legi-skribi (en Eŭropo, dua duono de la 20-a jc – ĉu kredeble?) kaj eĉ uzi lifton, al kiu la aŭtorino bonkore helpas. Jen alia, sufiĉe banala historio pri tio, kiel la aŭtorino venis al Esperanto; plejparton de la rakonto konsistigas plenaj tekstoj de kelkaj senditaj kaj ricevitaj leteroj. Junulo (Peeter), suferanta pro multaj malsanoj kaj aliaj plagoj, same korŝire kaj plorige, sed tute malversimile, rakontas pri sia vivo. Ĉio estas miksita kun plumpa edifa filozofiumado; plian negativan impreson aldonas klarigoj, kvazaŭ prenitaj el elementa lernolibro, pri la vorto “scenlaboristo” (ĉu tio imageblas en letero al amiko?). Ĉion kronas trosentimentala simbola letero post multaj jaroj – al la delonge mortinta amiko. Komparo de kelkaj menciitaj datoj kaj eventoj klare indikas, ke la tuto estas plene elpensita, kaj la aŭtorino eĉ ne tre zorgis pri versimileco – do probable ankaŭ aliaj “sortoj” estas fikciaj...

Ie-tie aperas nekorektaj vortoj: “cinismo” (=cinikismo), “bazeno” (=baseno), “volumo” (laŭsence devas esti “laŭteco”) k.a.; ofte lamas gramatiko: “ŝin kreskis ŝia onklino”, “li ne nomis ilin laŭ ŝiaj veraj nomoj” (temas pri du virinoj), “li daŭris la hakadon”, “Florika ... sukcese ekzamenis” (devas esti: ekzameniĝis), “la filon ŝi neniam amis, eble ĉar li tro similis al sia edzo” ktp.

Do – la libron eble ŝatus legi (nur unufoje) tiuj, kiuj kutimas larmeti pri fremdaj malfeliĉoj en senfinaj TV-filmserioj (ankaŭ tie ja ĉiuj “sortoj” estas elpensitaj). Literaturan valoron ĝi fakte ne havas, kaj evoluintan leganton ne kontentigos.

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.