La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nesto de viperoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kie fiaskas sciencpolico solvas inspektora malico


n-ro 154/aprilo 1995

Plenplenas ĉiu literaturo je "viperaj" familioj, ekde la Biblio.

Cetere ne necesas posedi eksterordinaran fantazion por eltrovi la plej komplikajn historiojn familiajn; la ĉiutaga gazetaro instruas nin pri kio eĉ la plej fervora menso de novelisto ne aŭdacus inventi.

Sed tiu historio, kiun ni trovas en la lasta romano de István Nemere, entenas plurajn ingrediencojn por doni al ĝi ian originalecon.

Ĉio aperas, iom post iom, el la krimenketo de policisto, sekve de nokta mistera murdo okazinta en altburĝa vilao. Kaj, kiel kutime, malantaŭ la formala prezento de animagordo kaj harmonio en familia etoso, kaŝas sin ĉiu ebla falsaĵo kaj malbono.

Ne multaj la rolantoj, ĉio disvolviĝas praktike en unu ĉambro dum unu longa somera tago: unueco tipe teatra, kaj kiel en teatro sin sekvas sur la scenejo la rolantoj, malkaŝante siajn timojn, siajn malvirtojn, unuvorte sian kaŝitan vivon.

La polica enketo ne estas preteksto por enscenigi la rolantojn, ĉar la murdo estas la kerno de la historio. Kaj por malkovri la kialon kaj la murdiston, la inspektoro renversas la sekretan animon de ĉiuj.

Ne konsideru tamen la verkon krimromano, aŭ ne legu gin kiel tian: kiel krimromano ĝi ne tro valorus. Jam de la unuaj paĝoj eĉ ne kutimiĝinta leganto de polichistorioj facile divenas la solvon, kvankam la aŭtoro klopodas plurfoje devojigi la leganton.

Kompreneble la recenzisto ne povas detale indiki la kialojn de tiu malforta parto, por ne elpreni tiun plezuron al tiuj legantoj, kiuj tamen volus mem malkovri kio kaj kiu rolis malantaŭ la kulisoj.

Sufiĉus konstati ke por helpi la verkiston la sciencpolico malbone laboris kaj la inspektoro sukcesas solvi la enigmon antaŭ ol siaj kolegoj de la laboratorio. Tamen, kiel menciite, ne la krimromanon oni legu, sed la psikologian aspekton de la historio, kiel (se komparo licas) por la fama La nomo de la rozo de Umberto Eco.

La lingvo kaj la stilo de Nemere estas konataj: kiel kutime sekaj kaj rapidaj. Iomete ĝenas iu vortfarado pere de streketo - ne nova por la aŭtoro - ekzemple: sidis-kuŝis, kiun eble oni povus samefike diri kuŝsidis.

Gratulon meritas la eldonisto, al kiu ne eskapis preseraroj, krom se ni volas tiel konsideri prezidanton anstataŭ Prezidento (p. 177), kaj du akuzativojn, kiuj eble (la dua certe) ne devus esti: nur la pintoj de kelkaj arboj desegniĝis sur !a ĉielon kaj kuŝante en liton. Male mankas la akuzativo (p. 60) en kelkaj gutoj defluis sur lia mentono. Sola vera preseraro sur p. 14, siaj anstataŭ "viaj": Jes, kompreneble, Trebs, kun siaj homoj, traserĉu...

Preskaŭ neniu neologismo, nur la nePIVaj vortoj meldo (p. 9) kaj parkano plurloke: sed kial la longa eksedziniĝi anstataŭ la akceptita divorci? Etaj makuloj, kiuj neniel forigas la valoron de brila, atentokapta legaĵo.

Marco Picasso

Malnove, malnove!

Naŭ personoj troviĝas en granda vilao. Tondras pafo, kaj jen restas ok, el kiuj unu estas la murdinto. Alvenas detektivo, kiu interparolas kun la suspektatoj. Ĉiuj agas strange, ĉiuj havis motivon murdi. Finĉapitre li kolektas ilin en la salono kaj rakontas al ili, kiel ĉio okazis. Ĉiuj surpriziĝas, ankaŭ la kunlaboranta detektivino kaj la murdinto mem.

Tia ekstreme kliŝa intrigo de krimromano ja neniel rilatas al realaj murdoj kaj enketoj, tamen oni legante pretas akcepti ĝin, sub kelkaj kondiĉoj. Unue, la aŭtoro devas kredindigi la bazajn konfliktojn de la dramo. Due, li devas mastri la arton de suspenso, t.e. konservi la eksciton de evento al evento en la ĉeno ekde komenca enigmo ĝis fina solvo. Kaj trie, li devas krei intrigon funkciantan kvazaŭ kiel horloĝa mekanismo, sen paneoj, sen hazardaj misoj.

En Nesto de viperoj bedaŭrinde István Nemere ne plenumis tiujn postulojn. Lia mekanismo havas gravajn mankojn. En ĝi li rakontas pri la fama kaj sukcesa verkisto Theo Velmer, kiu estas riĉa sed ne feliĉa, ĉar ĉirkaŭ li svarmas malicaj parazitoj, la viperoj, kiuj profitas de lia verkado. Ili estas la eldonisto, la edzino kaj ŝiaj amantoj, la filino kaj ŝia fianĉo, kaj eĉ la geservistoj ŝajne incitas lin. Ĉu jen esprimo de membiografiaj frustriĝoj? Neeble scii, sed la sento de la verkisto Theo iĝas nekomprenebla al la leganto, kiam montriĝas, ke ne li sed unu el la "viperoj" verkis liajn librojn. Theo Velmer nur pruntedonis siajn nomon kaj vizaĝon. Malgraŭ tio, li opinias ke la tuta bando profitas de lia laboro, ne male, kaj li volas seniĝi de ili. Sed anstataŭ vendi la domon kaj forvojaĝi, kiel eble farus normala homo, li elpensas komplikan "fuĝo-planon", kiun la aŭtoro simple ne sukcesas motivigi aŭ kredindigi. Entute la personeco de Theo restas nesolvita enigmo.

Ĉi krimromano baziĝas sur la modelo "fermita ĉambro". La murdinto devas esti unu el limigita aro da personoj ĉeestantaj. Por garantii tion, verkistoj ĝis nun elpensis plej strangajn teknikajn solvojn. Nemere male eĉ ne zorgas ion ajn elpensi, sed simple supozigas al ni, ke neniu alvenis de ekstere. Bedaŭrinde, tian aŭtoritaton li ne havas, ke mi kiel leganto akceptas tian supozon.

Verkanto de tradicia krimromano devas provizi al la leganto kelkajn detalojn, kiuj ebligas spekulativi pri ebla kulpeco de diversaj suspektatoj sinsekve, tamen necesas konservi malcertecon ĝis proksimiĝas la fino. Pri tio Nemere plene fiaskas en Nesto de viperoj. Sur la paĝo 15a jam evidentas la ĝusta klarigo de la ĉefa, baza enigmo, kaj baldaŭ poste oni komprenas la plenan solvon. Poste oni nur tediĝas pro la stulteco de la detektivoj, dum ĉio ade-ade konfirmas la ĝustan solvon. Tial ankaŭ la subita fina klarvido de la policisto - kiel fulmo de klara ĉielo - ŝajnas stulta.

Troviĝas ankaŭ pluraj misoj en la intrigo, kiuj rezultas de granda malzorgemo ĉe la aŭtoro. Iu antaŭ la murdo portis (kaj perdis) vestaĵojn ien (p. 138), sed poste tiuj vestaĵoj estas uzataj tie, de kie oni portis ilin (p. 171-172). Evidente, Nemere forgesis kion li skribis antaŭ tridek paĝoj... En paĝo 88 estas menciata io pri la staturo de suspektato, kio malebligus la tutan intrigon, se la aŭtoro plu memorus ĝin. Ĉe nekropsio oni konstatas, ke la murdito kun kapo krevigita en sangan mason estis - ĵus razita! (p. 71) En paĝo 169 aperas stultaĵo pri testamento, kiu senkiale ne estus ebla. Amuza detalo estas, ke pro murdo de romanverkisto oni avertas la ministron pri internaj aferoj (p. 39). Ĉu ankoraŭ persona ambicio de la aŭtoro?

Malgraŭ ĉiuj menciitaj fuŝoj, oni tamen rimarkas, ke la aŭtoro estas profesia metiisto, kiu eĉ per la maldekstra mano, dum li sendube pensas pri io pli interesa, kapablas teksi pli-malpli funkciantan rakonton. Kvankam ĉiuj fuŝoj ja ĝenas, tamen eblas legi la tuton sen tro enui.

Se diri ion ankaŭ pri ne-intrigaj ecoj de la verko, oni trovas iom da naturpriskriboj sufiĉe banalaj komence kaj fine, kaj tre malnovstilan prezentadon de diferencoj klasaj kaj seksaj. Temas pri servistoj el epoko longe antaŭ sindikatoj kaj socialaj leĝoj, kaj pri virinoj el tempo eble ekzistinta nur en la revoj de viroj.

Se la enhavaj mankoj estas pretervideblaj, la lingvaj makuloj bedaŭrinde ne tiel facile forgeseblas. En ĉiuj verkoj de Nemere oni trovas apartaĵojn, kiel ekz. mankon de subjekto en subpropozicio - "la 'maljunulo' ege kolerus, se scius pri tiu kutimo" (p. 5). Oni trovas adjektivan participon kie devus esti adverba - "vi saltis al li, eluzinta miron" (p. 53). Kaj oni trovas uzadon de "ĝis" en la senco de dum (p. 93, 135, 167 k.a.). Sed en ĉi verko tio estas apenaŭ la antaŭnomo. Svarmas aliaj lingvaj fuŝoj. Jen aperas misuzo de "si" ĉe la unua kaj dua persono - "se vi ion tion sugestus al si mem" (p. 103), "ni sukcesis forigi de si" (p. 134). Oni trovas misuzon de "ni kun..." en la senco mi kaj... (p. 131). Troviĝas impona vico da vortoj aliloke neekzistantaj: "toaleto" (p. 5, 98 k.a. = necesejo), "mikroskopia" (p. 8), "reprodukcio" (p. 8), "meldo" (p. 9, = anonco, averto), "velveto" (p. 24, = veluro), "frizuro" (p. 30, 178, = frizaĵo), "muskulo" (p. 47, = muskolo), "pantalono 'farmera'" (p. 47, = ĝinzo), "noteso" (p. 50 k.a. = notkajero), "akciono" (p. 63, = ago), "parkano" (p. 65 k.a. eble = fenestrobreto), "seksuala" (p. 160), "inferna" (p. 161), kaj krome la tre rara "trampli" (p. 82, = treti, stamfi). Eĉ pli ĝena estas amasa misuzado de vortoj: "mallaŭte" (p. 5, = silente), "materio" (p. 12, = ŝtofo), "damaĝigos" (p. 19, = damaĝos), "vestaĵo (...) maljuna" (p. 30, = malnova), "puno" (p. 52, = kulpo), "murdisto" (p. 78 k.a. = murdinto), "konservbiero" (p. 97, = skatolo/doso da biero), "konfesi" (p. 104, = atesti), "lumigi" (p. 107 k.a. = lumi), "elpresi" (p. 116, = elpremi), "sur la koridoro" (p. 134, = en), "hareroj" (p. 148, = haroj), "ekscitiga" (p. 149, = ekscita), "reciproka" (p. 150, = mala), "demonstrantoj" (p. 152, = manifestaciantoj), "ekpenso" (p. 168, 174 k.a. = ideo), "venĝi ilin" (p. 169, = venĝi kontraŭ ili). Plej stranga el ĉiuj lingvaj strangaĵoj de ĉi libro tamen estas la vorto "malnove". Ĝi eble ne ŝajnas strangaĵo, sed jam aliloke Nemere iufoje uzis ĝin en la sencoj longe, delonge, antaŭlonge. Ĉi-verke tiu uzo iĝis manio, se ne diri obsedo. Sendube aperas cento da kazoj, ofte dufoje en unu paĝo: "malnove li ne pensis pri tio" (p. 120), "de malnove mi lin amis" (p. 128), "tio jam okazis tre malnove" (p. 133), "li konis Rotten jam malnove" (p. 133) ktp. Oni havas la impreson, ke temas pri teksto malzorge tradukita de sensperta kaj senvortara tradukanto, kaj poste neniam kontrollegita.

El ĉiuj verkoj de Nemere mi konsideras ĉi libron la malplej leginda. Kolofone oni mencias "respondecan redaktoron" Ŝevĉenko. Estus interese ekscii, pri kia redaktado li respondecis.

Sten Johansson

Nemere, la profesiulo


n-ro 122 januaro 2006

Eĉ televidilo povas, foje, inspiri ideojn. Limakis sur la ekrano unuela programo "literatura". Generinto de la t.n. "nova romano", Alain ROBBE-GRILLET, ĉantis la gloron de sia arto kaj gutigis galon sur la vulgaran literaturon, kies ĉefa difekto estas ke ĝi bone vendiĝas kaj, ankaŭ en nia tempo "en kiu oni ne plu legadas", legiĝas de amasoj. La malbona mono forpelas la bonan; la malbona literaturo de furoraĵoj forpelas la bonan de ’veraj’ verkistoj.

Sed kio do estas "bona" literaturo? Ĉu vere nur tio kio ankoraŭ povas stimuli la lacajn cerboĉelojn de maljunaj intelektuloj kiuj jam tro legis kaj tro longe vivis? Poetoj, verkistoj, dum jarmiloj estis bardoj de siaj popoloj. Karolo PIĈ opiniis ke literaturo kiu ne havas ĉiujn ĝenrojn kaj ĉiajn legantarojn, pereos. Kaj li provis per ’detektivromano’, tio estas per libro el la ĝenro porkonsuma, per libro kiun oni legas en la metroo, en la necesejo, dum soleca manĝado, kaj kiun oni forĵetas post ĝuado kvazaŭ kondomon. Sed ĉu iu el ni iam forĵetis La Litomiŝla Tombejoon? Aŭ Ĉu...-libron de Johano VALANO? Eble la esperanta literaturo ne obeas al la samaj reguloj kiel la etnolingvaj. Piĉ kaj Valano-Piron probable pravas: nur post ĝuado per la simpla "bona lingvo", esperantoj alvenas al la kapablo taksi sian literaturon.

Po kiom da "komencantoj", po kiom da "progresantoj", ekzistas ĉe ni unu leganto juĝkapabla? Ĉu po dek, ĉu po cent? En etnolingvoj, komencantoj kaj progresantoj estas infanoj kaj junuloj; plejmulto da esperantoj ’progresantaj’ estas... jam nejunaj. Libroj por infanoj, libroj por junuloj ne taŭgas al iliaj gustoj. Ni tre bezonas bonajn legaĵojn en nia lingvo, kiuj ne estas kulture tro postulemaj: krimromanojn, sekslibrojn, aventuraĵojn. Tiajn, kiajn, pro ilia enhavo realisma oni ne emas enmanigi al juna legantaro. Tiajn, el kiaj oni povas multe multe legi en malmulte da tempo. Ne gravas, ĉu oni forgesas la enhavon post la legado; gravas nur atentokapta legado.

La problemo estas, ke tiajn facilajn kaj interesajn librojn nur veraj profesiuloj povas verki. Kaj mi konas nur unu verkiston esperantan kies panodona laboro estas verkado: István NEMERE-on. La aliaj vivtenas sin per emeritsalajroj, instruado, universitataj laboroj kaj baŝibozukado. Ni do havas ununuran profesian verkiston kapablan verkadi librojn kiajn ni tiom multe bezonas, kaj tiu ĉi verkisto apenaŭ elmergiĝas el la stako de kalumniaj insultoj per kiuj lin superŝutis kolegoj malpli, aŭ tute ne, produktivaj.

Mi malŝaltis la televidilon, iris ĉe mian librobretaron kaj el inter dudeko da esperantaj libroj, kiujn Nemere verkis inter la 1981a kaj 2002a mi elektis unu por ĝin relegi malrapide, por ĝin pritaksi senantaŭjuĝe. Mi elektis la libron kiu, laŭ miaj kriterioj eble eksmodaj, pleje similis al "konsumsocia libro", krimromanon titolitan Nesto de viperoj. La libron eldonis Impeto, en MOSKVO, en 1994, kvin jarojn post la Malta Diktato.

La rakonto estas simpla kaj laŭplane akorda kun la internacia skemo de tiaj romanoj. Estas krimo, enketanta policisto, aro da gesuspektatoj, sekvosignoj kaj spuroj, situacio-renversiĝoj kaj suspenso. Memkompreneble, mi ne diros kiu(j) estas la murdinto(j). La enigmo estas inteligente kaj profesie konstruita. La tuta veneno, kiel decas, estas en la vosto. Sed ĉu mi vere forigus ĉiujn kialojn legi tiun ĉi libron se mi rakontus ĝiajn agaĵojn? Ĉu ĝia "vivefekto" konsistas nur el suspenso? Ĝin relegante mi konvinkiĝis ke ĝi valoras relegon.

La scenejo kaj la personoj estas baspaj 1), plej verŝajne nord-eŭropaj. Tion ĉi atestas la propraj nomoj: Kars KOLLER (policisto), Lina BRENT (ina policisto), TURNER (policisto), Theo VELMER (fama verkisto), s-ro ROTTEN, f ino NICOLLE, s-ro REET kaj la aliaj; ankaŭ la riĉa domo kun ĉambristino (Betty BESS), kuiristino (Mathilde TERSTEN) kaj enmigrinta ĝardenisto (Tomar).

Sed la aŭtoro (nevidebla kaj neenmiksiĝanta atestanto pri agoj kaj aĵoj), kiu rakontas, ne estas samkulturano de siaj personoj. Ni ja scias kio li estas: hungara verkisto sin vivtenanta per sia plumo, aŭtoro de ĉirkaŭ 200 libroj en la hungara kaj de 27 tradukaĵoj el la pola en la hungaran 2). Li naskiĝis en 1944. La komenciĝo de lia kariero okazis jam en forta blovo de atlantikaj ventoj kaj sub lia rigardo suferis lia lando pro malsanoj kaŭzitaj de socisistemo forpasanta. Ĉiuj kondiĉoj estis kunigitaj por ke li entuziasme aliĝu al la armeo de malŝatantoj de la klasika eŭropa civilizacio. Tamen sufiĉas legi liajn esperantajn librojn por ke evidentiĝu ke tio ĉi ne okazis. En Nesto de viperoj ĉiuj rolantoj estas ’okcidentaj’ burĝoj, la policistoj same kiel la suspektatoj. La pripentro Ensoreska de iliaj kondutoj, kiu donas beletran valoron al libro teorie ne postulante tiaĵon, estas latenta, sed drasta kritiko de konsumsociaj idealoj ŝprucadas ĉie el inter la linioj.

La parfumo de ajlo

Nemere sprite atakadas la histeriajn kampanjojn de la konsumsocio kontraŭ naturaj odoroj per metodo ekspresionisma konsistanta en karikatura rakonto pri minoraj aspektoj de kritikindaj faktoj.

Inter la suspektatoj troviĝas "beluĝistana" gastlaboristo: Tomar. La lando nomita "Beluĝistano" 3) troviĝas ie en Hindio ĉar la fama verkisto Theo Velmer ellernis la lingvon dum siaj veturesploroj en Hindio. Etnaj karakterizadoj estas volonte malprecizaj ĉe Nemere, almenaŭ en Nesto de viperoj. Ne gravas do ĉu Tomar JAWAHAL PINTENNARAS estas "beluĝo" aŭ beluĉo, gravas ke li nutras sin, kiel suduloj kutime faras, abunde uzante ajlon. La odoro de ajlo starigas veran muron inter li kaj ĉiuj aliaj personoj. La en si mem agrabla odoro de hindiaj spicoj ŝajne kaŭzis svenojn kaj kapdolorojn ĉe anglaj sinjorinoj sed ĝenerale ne ĝenis la sinjorojn kaj tute ne la soldatojn britajn. Cetere, antaŭ kvar jarcentoj, ĝi ĝenis neniun. HENRI la 4-a, franca reĝo renesanca, haladzis ajloodoron pli ol Tomar kaj la tuta kortego klopodis haladzi same. En la romano "la ĝardeniston ĉirkaŭe defendis malbonodora murego" 4) kiu retropaŝigis eĉ la policistojn.

Nemere prezentas tiun ĉi odoron kvazaŭ ĝi timigus pli ol lepro. La negativan sintenon de burĝa socio al malriĉaj fremduloj, kiujn, pro ilia malriĉeco, oni prenas por stultaj brutoj kaj malbonuloj, substrekas, prezentas kaj reprezentas la ajloodora Tomar. Neniam temas pri li, sen temi samtempe pri ajlo. La histerian kontraŭstaron de baspa socio al fumado kaj drinkado simiadas, ĉe Nemere, la kontraŭstaro nekonscia de la personoj al la ajloparfumo. La avataroj de ajloflarado ĉirkaŭ Tomar donas sociologian dimension al la libro, faras el ĝi ion pli ol krimromano. Mi legis la libron unuafoje antaŭ deko da jaroj kaj ĵuse antaŭ relegado mi memoris nur pri tiu ĉi ajloodoro.

Amo kaj amoro

Neniu beletra priskribo pri amoro en la libro, memkompreneble, la scenejo ja estas en ia protektorato de tio kion Peter BROWNE nomas "Granda Baspio", tie kie regas baspaj moroj. Sed sen la hontinda, kaŝenda kaj danĝera seksa agado nenio, eĉ ne krimo, povas okazi. La fumekrano antaŭ la okuloj de bonfidaj legantoj estas ĝuste la konviko, ke la motivo de iu ajn murdo devas esti seksala aŭ monala. Do, en la libro, temas pri amoro nur alude.

En la eduklingvo de la aŭtoro, la hungara, ekzistas, kiel en la esperanta, du vortoj por esprimi la semantikan kampon de la franca "amour" kiu signifas kaj "am"-on kaj "amor"-on: "szeretet" kaj "szerelem". Bedaŭrinde ili ne dividas la semantikan kampon same kiel "amo" kaj "amoro". "Szerelem" ne povas ekzisti sen "szeretet"; dum en la nuna eŭfemisma uzado "amoro" ja povas esti sen "amo". Sed, se tiu ĉi uzado estas prava, kian utilon havus la verboj "seksumi", "koiti" kaj eĉ "f..."? Nemere ne estas dupo. Malantaŭ la konceptoj baspaj de siaj personoj staras la aŭtoro kun siaj konvinkoj pri la vera geedza amo. Giorgio SILFER iam rimarkigis, ke nur en la hungara poezio estas kutime verki ampoemojn al sia edzino. Nemere reprenas ekspresionisme kaj lakone la kutimajn priskribojn de internaj konfliktoj de baspaj paroj:

" - Ne, - flustris Klara tute neniigita. Ĉio ĉi estis tro multe por ŝi samtempe. Sed Velmer fariĝis ĉiam pli gaja, eble ankaŭ pro tio, ĉar li vidis la suferon de Klara. Nun li finfine povis repagi ĉion tion, kion dum jaroj li estis devigata suferi pro ŝi. Kaj li tute ne sekretis tiun senton. En la duonlumo Klara rigardis sian edzon. Velmer jam estis fremdulo, tre fremda viro. Nun precipe. La nokto donis kadron al tiu ĉi stranga bildo de sorto. Du homoj dentŝirantaj unu la alian rande de senmova, neuzata naĝbaseno, inter nigriĝinta herbejo kaj samtiel nigraj arbustoj. Ili sentas-rigardas unu la alian, dume per tuta volo kaj korpo volus venĝi" (p. 118)

Kontraste kun tiu ĉi ’realo’, la intrigon de la tuta libro paralelas la Sento kiu disvolviĝas inter la policisto kaj la policistino. Ambaŭ jam spertis la baspan geedziĝon, la kuniĝon de du egalrajtaj homoj por prave koiti kaj por kunhelpe akiri komforton kaj havaĵojn. Ambaŭ alvenis al la konkludo, ke pli bone vivi sola, ol en tia paro. Tamen, ambaŭ nekonscie esperas, ke geedziĝo povus esti io alia. Ili eĉ scias, ke "malnove" ĝi estis io alia. Ili scias kion ili gajnis pro la moderna moralo, sed ili konfuze sentas ke ili ankaŭ perdis ion, ion multe pli gravan, sed ili ne scias, ne komprenas, kion.

Elpensi kaj verki

Dum la problemo de "vera paro" nur paralelas la intrigon de la romano, la duobleco de literatura kreado enteksiĝas en ĝin. Verkisto estas elpensanto, inventanto, de eventoj okazantaj en imagita mondo kunteksta; li ankaŭ estas raportoskribanto pri tiuj eventoj kaj mondo. Sed ne nur verkistoj imagadas kuntekstajn mondojn al eventoj; ni ĉiuj faras tion ĉi. Tiel funkcias la homa menso. Aldone, oni ofte imagas ke ekzistas ia ’reala’ mondo kiu estus pli ol kunteksto de eventoj. Tiam la mondo imagita de artisto fariĝas falsaĵo, misformadaĵo de 1a t.n. ’reala’ mondo, kaj ne, simple, unuela mondo ebla. La beletro ŝanĝos aplikopunkton, kaj la arto fariĝos ne la inventado de evento-mondoj, sed la raportado pri tiuj ĉi. La verkisto ne plu estos tiu kiu inventas mondojn, sed tiu kiu lerte manipuladas frazojn.

En Nesto de viperoj, la frazmanipulanto estas disigita de la inventanto de rakontoj. Ekzistas en la libro du homoj kiuj opinias sin verkisto de la sama verkaro. Nemere portas la internan konflikton de ĉiu verkisto en mondon imagitan de romano. Li donas la pli belan (la malpli malbelan) rolon al la imaganto de mondoj. Se oni konas la konfliktojn kiujn li havis kun la verkista baŝibozukaro de sia lando, tiu ĉi disduigo de verkisto ekhavas etikan dimension. Se temus pri ekskurso, pri digresio malhavebla, tia parentezo estus konstrudifekto en la romano. Sed la disduigo de unu verkisto en du homojn estas precize unu el la moviloj de la agado. La arta valoro de la romano gajnas unu plian poenton.

Se en tiel mallonga (nur 180-paĝa) romano mi povas trovi tiel rapide temojn tiel interesajn, ekster la intereso de la atendita krimenigmo mem, ĉu mi ne rajtas supozi ke la verko havas literaturan valoron? Fakte, Nesto de viperoj estas leginda eĉ fare de tiuj, kiujn krimenigmoj ne interesas.

La lingvo de Nemere

La temoj de Nemere estas facile alireblaj, interesaj kaj amuzaj. La lingvaĵo de la aŭtoro estas simpla kaj bona, tamen li feliĉe transpasas la limojn de la baspiĝinta kongreso-lingvo. Nu, ankaŭ li ne kuraĝas uzadi la ciumadon tie kie ĝi taŭgus, sed plejofte li metas siajn eventojn en mediojn kie ĝia foresto ŝajnas preskaŭ natura. En Nesto de Viperoj ne estas bestoj alparolataj nek interbabilantaj infanoj, tiel la banala urbaneca viumado ŝajnas preskaŭ ĉiam natura. La personoj ja povus esti anglaj. Nemere mem ne estas anglalingvano kaj mi certas ke li majstras ĉiajn nuancojn de la ciumado kvankam mi ankoraŭ ne legis iun el liaj hungarlingvaj libroj. Aliflanke, lia stilo ne elmontras emojn al sklava, malriĉiga imitado de la angla. Ŝajne li ne havas lingvistikan motivon por igi defektivaj 5) ĉiujn esperantajn verbojn. La ciumado ne ekzistas en lia idiolekto pro banalaj motivoj ekzistalaj: li ne volas trudi lingvon nekutiman en UEA-rondoj al sia legantaro pri kies lingva kapablo li havas tre modestan opinion. Sed la neutiligado de la dua persono de la singularo estas la nura baspa trajto de lia lingvaĵo. En ĉiuj aliaj okazoj li klopodas konservi la sendefektivan regulecon de la lingvo, nome:

- li ne uzadas "fakultativan akuzativon", eĉ ne je propraj nomoj, ekzemple, li diras:
"La posedanto de la vilao mortis, sed ja tio ne interesas Tomar-on" 6);

- li konscias pri la graveco de la la gramatika naturo de radikoj. Li diras ekzemple. "ĉefulo" 7),

en kio li pravas kontraŭ Zamenhofo mem, ĉar la radiko "ĉef " estas adjektiva. Tamen lia instinkto diktas al li nenion sistemecigi, do li ankaŭ uzas la zamenhofan "ĉefo" 8) -on;

-li elprofitas la latentaĵojn de la lingvo kun senĝeneco de denaska parolanto de aglutina lingvo. Ekzemple, la adverbo "malnove", eble hungarismo, bone ŝtopas truon en la fontolingva konceptoreto. Kio okazis "malnove", okazis antaŭ tio, kio okazis ’ĵuse’ kaj post tio, kio okazis ’prae’. Kiam li diras: "romanojn jam malnove verkitajn.." 9), li certe estas pli logika, ol tiuj kiuj dirus: "romanojn jam delonge verkitajn...". Unu el la ĉarmoj de la esperanta literaturo estas ĝuste tiu ĉi eblo inventadi, preter la ofte nelogika uzado, novajn, pli logikajn formojn.

- Li uzadas kunmetitajn kaj apudmetitajn verbojn tre kompreneblajn ĉiufoje, kiam li bezonas ilin. Sten JOHANSSON afable primokis la farmanieron de Nemere en Pasteĉo. Mi ne primokus ĝin. Nur al baspaj oreloj de baspaj aŭtoroj "sonas fremdige, nenature" 10) ĉio kio ne ekzistas en la angla. Ne pro tio ke ni ne trovas en esperanta-angla vortaro, ekzemple, la vortojn "dentŝirantaj", "ŝerce-soldate", "sentas-rigardas" kaj "timzorgis", ke ili estas neologismoj aŭ nekompreneblaĵoj. Cetere ankaŭ la verbaj apudmetaĵoj faritaj de Johansson por pastiĉi Nemere'n ("fuĝis-kaŝiĝis", "ekparolis-sufloris", "ekstaris-saltis") 11) ne estas por nebaspaj oreloj fremdigaj kaj/aŭ nenaturaj. Oni ne rajtas konfuzi tion kio estas internacia, kun tio kio estas angla. Se sinceraj esperantistoj estus certaj ke la angla estas taŭga internacia lingvo, ili esprimadus sin en la angla anstataŭ la esperanta. La tre granda plimulto da esperantoj ne estas denaskaj anglalingvanoj, kial oni devus senigi ilin de fajnaĵoj por ili rekte kompreneblaj? Kial ne lasi ilin diri en la esperanta ĉion kion ili kapablas diri en siaj etnaj lingvoj? Tiel longe kiel ili restas en la limoj de la Fundamento, kompreneble. Nu, mi ne memoras pri vere ŝoka verba apudmetaĵo en Nesto de Viperoj: aŭ ne ekzistas tiaĵo en tiu ĉi libro, aŭ, se tamen ekzistas, ĝi ne sufiĉe ŝokis min.

Ĉar mi forte konsilas tiun ĉi libron (kaj ankaŭ la aliajn) de Nemere al ĉiuj progresantoj, mi devas rimarkigi, ke ekzistas en ĝi kelkaj (ne multaj!) tajperaroj, kelkaj solecismoj ("faldita virino" anstataŭ "faltiĝinta virino", "elpresis" anstataŭ "elpremis" k.a.), kelkaj nedifinitaj neologismoj ("parkano", "noteso") kiujn oni povas diveni en kunteksto kaj kelkaj malglataĵoj ("malmultlaboremmova", "sportita" ktp.). Vi konas mian opinion ofte esprimitan pri tiuj ĉi kozoj: verkisto ne respondecas pri tiaj aferoj. Verkisto responsas pri sia stilo kaj sia rakonto; relegado kaj korektado estas laboro de eldonisto. Etnolingvaj eldonistoj havas profesiajn relegistojn. István Nemere estas nia sola profesia verkisto, almenaŭ li rajtus havi profesiajn relegistojn se tiaj ekzistas en Esperantio.

1. B.A.S.P.-a = blankula angla-saksa protestanta; kulture subigita al la nord-atlantik-borda konsumsocia civilizacio.

2. A. KORĴENKOV: Historio de Esperanto, p. 123.

3. Beluĉolando (Beluĉistano) estas regiono rajdanta la landlimon inter Pakistano kaj Irano kie vivas Beluĉoj parolantaj beluĉe.

4. NEMERE: Nesto de viperoj, Impeto, Moskvo, 1994, p. 23.

5. En gramatiko, "defektiva" diriĝas pri verboj kiuj malhavas certajn konjugaciajn formojn (modojn, tempojn, personojn). En la franca choir, gésir, quérir estas defektivaj. En la esperanta pro strukturaj kialoj, ne ekzistas verboj defektivaj. Ĉirilate PAG danĝere eraras.

6. Istvan NEMERE: Nesto de viperoj, Impeto, Moskvo, 1994, p. 66.

7. s. sl. p. 57

8. István NEMERE: Nesto de viperoj, Impeto, Moskvo, 1994, p. 71.

9. s. sl. p. 21.

10. Paul GUBBINS: Traduko bezonas kuntekston, Literatura Foiro, n-ro 218, temas pri ciumado en tradukaĵo de Mikaelo POVORIN.

11. Sten JOHANSSON: Pasteĉo, Bero, Rotterdam 2005, ilustraĵoj de Niko VOLOŜIN, pp. 88, 90, 90.

Eugène de Zilah

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.