La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La nova vivo

  • Verkinto: Ivan G. Ŝirjaev
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€10.44
  • Priskribo: Romano el la 20-aj jaroj, pri la antaŭrevolucia Rusio.
  • Paĝoj: 78
  • Alto: 240 mm
  • Eldonjaro: 1993
  • ISBN: 3851820207
  • Recenzo:
    • De Nicolae Macovei: Esperanta Dostojevskij
    • De Silvia Moritz: Ofte tro simpla, sed ĉarma rakonto
    • De Sten Johansson: Fabeleca klasikaĵo
    • De Miguel Fernández: Ĉu Esperanta Dostojevskij?
    • La Nova Vivo: Tiu ĉi libro estas maldika, sed tre interesa romaneto. Verŝajne Ŝirjaev verkis ĝin en 1925 aŭ 1926. Li gajnis premion per ĝi. Estas mirinde, kiel simpla kaj klara estas la lingvaĵo el tiu relative frua periodo de Esperanto. La libron mi rekomendas al ĉiaj legantoj, certe ankaŭ al komencantoj.
      La rakonto temas pri fraŭlo fervojservisto, kiu edukas pli malpli harzarde knabinon, dum 15 jaroj. Li estas helpata de genajbaroj, kiuj ja mem havas infanojn. Post 15 jaroj subite la biologia patro de la knabino aperas neatendite. Sed vi mem legu plu! (Katinjo - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2016)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Esperanta Dostojevskij


esperanto.net/literaturo/mon/novvivrec.html

Ivan G. Ŝirjaev: La nova vivo. Editoris Herbert Mayer. Eld. Pro Esperanto, Vieno, 1993, 80 p.

Ivan G. Ŝirjaev: La dormanta grafino. Editoris Herbert Mayer. Eld. Pro Esperanto, Vieno, 1993, 80 p.

La rusa Ivan G. Ŝirjaev meritis rangi inter la plej gravaj prozistoj en la unuaj 50 jardekoj, kiel Baghy, Bulthuis, Engholm, Emba. Sed eĉ kleraj esperantistoj destinis liajn manuskriptojn al tiuj subpolve forgesitaj. Bonŝance, “Pro Esperanto” post precize 60 jaroj de sia morto (1993) projektis eldoni ties plenan verkaron en kvar volumoj, po du kun romanoj kaj noveloj. La unua verkaĵo estas kolekto de dek tri noveloj dise aperintaj en revuoj kaj broŝuretoj inter 1914 kaj 1937. La novelaro elvokas jen la primitivan ĉarmon de la vivstilo de Rusio antaŭrevolucia, jen la alienecon de simplaj homoj spertintaj la kruelaĵojn de la unua mondmilito. En la peco La peko de Kain, soldato travivinta la militon de unu al alia ekstremo de Eŭropo tranoktas antaŭ ol atingi hejmon en domo de diotima vilaĝano kies filo enkarceriĝis dum la milito pro la rifuzo porti pafilon kaj mortigi. La sinteno de tiu rifuzinto ribeligas la konsciencon de la soldato sennoma kiu la tutan nokton “surscenigas” enpense okazaĵojn kies kruela rolulo estis ankaŭ li. De ĉi tiu nokto la pentofaronto penos “supersoni la riproĉojn de la konscienco”. Antaŭ siaj edzino kaj filo tiu ĉi lavas al si manojn kiel Pilato. Laŭ konsilo de piulo kiu gastigis lin, direktas sin al dezertulo meditinta en grotoj apud Kievo. De tiu ĉi la soldato ricevis ordonon turmenti al si fingrojn de la du manoj per kupraj ringoj surportitaj ĝismorte. Tiel turmentiĝita li pilgrimas.de vilaĝo al vilaĝo.

La romano La nova vivo ricevis premion en 1927 okaze de la 13aj Internaciaj Floraj Ludoj. Ties manuskripto troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Libro kun luma etoso, esploras la mistikan evoluon de la ĉefrolulo, impresas per meditema substanco, per la viveco de roluloj. Ipato, mezaĝa needziĝinta fervojisto renoncas iun tagon “fumaĵi la ĉielon” (sencele vivi). Li trovas en stacidomo korbon kun infaneto aristokrate vestita abandonita. Ipato ŝarĝas sin kreskigi la knabineton. De tiu momento li fariĝos pentofaranto por sia antaŭa malrespekto al Dio. Li manĝos sekalpanon kaj dormos sur la planko ĝis la maturiĝo de Anĝelina. Je destinita jaro la knabino retrovas siajn gepatrojn kaj forlasos sian zorganton. Por la homo Ipato la disiĝo estas suferiga, sed por la mistikulo Ipato ĝi estas pekliberigo. Pli alta ŝtupo al la ĉielregna vojo atendas lin. Malriĉa je ĉiu ajn havaĵo li ĝisvivos la maljunecon kiel pilgrimulo. Ĉar kiu havas Dion tiu estos konstanta feliĉulo.

La verkaro de Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev (1877-1933) konservas la antikvan lingvaĵon de la frua Esperanto komunan ankaŭ al la frua zamenhofa stilo per la tre ofta uzo de certaj sufiksoj kiel -ec, -em, -et kaj -anta, la funkcio de unu kiel pronomo. Malglate legebla estas lia prozo por nuntempa leganto pro la abundo de kunmetitaj vortoj, sinsekvaj adverboj (“responde malaprobe-nee skuis la kapon”), de gerundioj, de nekutimaj formoj por moderna Esperanto kiel “zorgoatakite, senpostsigne, tetaniĝis”, tamen geniaj en kondiĉoj de la malriĉa vortprovizo de tiuepoka Esperanto. Belaspekte eldonitaj estas la du volumoj kun taŭga enkonduko biografia kaj kritika fare de Herbert Mayer.

Nicolae Macovei

Ofte tro simpla, sed ĉarma rakonto


n-ro 149 / junio 1994
esperanto.net/literaturo/lf/novvivrec.html

Nova vivo? Kion signifas tio? Ĉu simple naskiĝon de infaneto aŭ ŝanĝon de vivo? Ĉu entute eblas rekomenci? Lasi malantaŭ si memorojn, spertojn, vivmanieron kaj kutimojn? Kaj kial deziri novan vivon novan ekon?

Ipato, la protagonisto en la romano La nova vivo de la rusa pastro, instruisto, dekano kaj, ĉefa intereso por ni, esperantisto Ivan G. Ŝirjaev, revas pri nova vivo.

Ipato, fervoja gardisto, faras signalojn al preterpasantaj trajnoj, ie en grandega densa arbaro, en Rusio. Lia estado tedas lin, nur donas distron insultado kaj drinkado. La solaj amikoj estas la najbaraj kolegoj Sidor, malsaneta, nelaborema ebriulo kaj Filip, religiema kaj bona familiestro.

Vi vidas, leganto, ke la baza situacio konsistas el griza, soleca kaj dezerta fono kaj heroo, kiu troviĝas inter du polusoj: diabla malvirto kaj diotima kredemo. Iom post iom Ipato enuas je la malbono kaj sensenseco de sia ekzistado kaj ekpensas pri "nova vivo". Elstara en la serĉado de vivsenco estas la kreskanta pieco de Ipato, kiun la kristanega Filip verve subtenas. La nova periodo komenciĝas por Ipato kiam li trovas la forlasitan suĉulinon Anĝelina. Ankaŭ por ŝi ŝanĝiĝis la mondo. La kompatanto decidas preni ŝin hejmen kaj ekde tiu momento anstataŭi ŝiajn gepatrojn. Kiel poste montriĝos, ŝi devenas el nobela familio kaj pro la senamo de la avo estis forlasita. A1 la gepatroj oni mensogis, dirante, ke ŝi pro malforteco mortis post la naskiĝo.

Cirkuladas pluraj famaj rakontoj pri trovitaj infanoj, en la monda literaturo: Moseo, Remo kaj Romulo, Caspar Hauser, Remi en Sans Famille (Sen familio) de Hector Malot, Jean Baptiste Grenouille en La parfumo de Patrick Süsskind. Ofte temas pri beboj de nobeloj, kiuj maturiĝas en diferenca, malriĉa medio, ĝis oni malkovras ilian originon. La fortunuloj reprenas sian lokon en la nobela socio kaj la fabelo finiĝas. La ideo, kiu ebligas tiajn historiojn, radikas en la supozo ke nobeleco estas transdonita al la novnaskito. Mi ne certas, ĉu tiu ĉi ideo hodiaŭ ankoraŭ validas. Ĉu la moderna homo opinias, ke ido de nobelo estas pli bona ol kreitaĵo de simpla kamparano? Ĉu bono, inteligento, nobleco de koro kaj animo estas fruktoj de titoloj, de nobeleco?

Tempo pasas kaj neatendite prezentiĝas la patro de la jam dekkvinjara Anĝelina. Li estas altranga generalo, kiu amas la knabinon kaj, por savi la vivon de la malsana edzino kaj patrino elpetas sian filinon. Ipato multege suferas, kvankam li pretas fordoni ŝin, vidante ke la edukitino sopiras al kuniĝo kun gepatroj ŝin amantaj. Anton, pilgrimanto, vizitante Ipaton en ties malplena budo, sukcesas modifi la vidpunkton de la senespera viro: Sed vi, mia animo, rigardu la aferon alie, kristane. Neniu disputos pri tio, mi scias: multajn zorgojn, mizerojn kaj malĝojojn vi spertis, kreskigante la knabinon, sed ĉu Dio donis ŝin por tio al vi, ha? Se li nun reprenis ŝin de vi, tio signifas, mia animo, ke ŝi nun fariĝis superflua por vi, plu ne bezonata (!) por vi, ankaŭ vi por ŝi... Tio signifas, ke vi ĝuste plenumis vian unuan destinon, ke nun la Sinjoro montras al vi alian, pluan vojon al la savo.

La nova vivo estas nekomplika kaj ĉarma rakonto pri la kredo en Dio, pri la amo inter homoj kaj la forto, kiun donas Dio al tiuj, kiuj havas la fidon. Ŝirjaev tre detale kaj senteme priskribas la diversajn personojn, kvankam la romano pro la antagonismo inter pieco kaj nekredemo, ofte ŝajnas tro simpla.

Silvia Moritz

Fabeleca klasikaĵo


esperanto.net/literaturo/roman/libr/novvivrec.html

La rakonto La nova vivo de Ivan Ŝirjaev en 1927 estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj, sed nur en 1993 Herbert Mayer eldonis ĝin. La eldonisto nomas ĝin romano, sed eble pli trafe estus karakterizi ĝin kiel novelon aŭ fabelon en realisma kadro.

La rakonto komenciĝas inter kelkaj malriĉaj fervojgardistoj, el kiuj la ĉefrolulo Ipato estas naiva kaj iom kruda fraŭlo. Li revas pri ia nova vivo, sed ne scias kia. Tamen lia tuta vivo ŝanĝiĝas, kiam cirkonstancoj igas lin akcepti zorgadi pri trovita suĉinfano de nobela origino kaj eduki tiun kiel sian filinon. Zorgante pri la knabino li edukas ankaŭ sin mem kaj iĝas pia kaj bona homo. Tiu ŝanĝiĝo kaj ĝia sekvo estas prezentitaj tute ne realisme, sed en pure fabela etoso. La fino de la rakonto iĝas ĉiam pli kaj pli fabeleca kaj religie edifa.

Estas malfacile imagi, ke tiu rakonto estas verkita en la 1920aj jaroj en Sovetunio, fare de ortodoksa pastro. Ĉiuokaze la eldoninto opinias, ke ĝi ne originas el pli frua tempo. Por hodiaŭa leganto la intrigo do ne estas tre alloga. Malgraŭ tio oni povas ĝui la verkon dank' al ĝia plaĉa stilo kaj trafaj priskriboj de homoj, precipe en la unua duono de la verko. La fervojgardisto Ipato, lia kolego Filip Vasiliĉ, kaj la knabino Angelina estas tiel prezentitaj, ke ili ekvivas en la imago de la leganto.

Jen kaj jen oni eĉ trovas grajnon da humuro en la teksto:

La maljunulo ofte aludis pri lia sencela vegetado, esprimis miron, kiel li povas kontentiĝi je sia soleca kaj senokupa vivo fraŭla kaj ne nur unufoje riproĉis al li la trouzadon de abomenindaj insultaĵoj, kiujn Ipato uzis ĉiam en sia parolo, tute ne rimarkante tion kaj kvazaŭ opiniante tion necesaĵo kaj neanstataŭebla elemento, sen kiu lia parolo perdus sian ĝustecon kaj precizecon, - unuvorte, la insultaĵoj ludis por li la saman rolon, kiun ludas la artikoloj en kelkaj lingvoj. (p. 10)

La lingvaĵo de La nova vivo estas tute klasika kaj bela. Oni trovas en ĝi eĉ malpli da nacilingva influo ol ĉe la plej multaj hodiaŭaj verkistoj. Nur escepte troveblas vortoj, kiuj hodiaŭ havas alian formon, kiel "imaginebla" (p. 37) kaj "toastis" (p. 77, = tostis).

Ĉefe pro la stilo de ĉi verko la eldono signifas gravan kontribuon por kompreni la historian evoluon de la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

Ĉu Esperanta Dostojevskij?


1993
esperanto.net/literaturo/uea/sirjaevrec.html

La dormanta grafino. Ivan G. Ŝirjaev. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 157p. 24cm.

La nova vivo. Ivan G. Ŝirjaev. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 78p. 24cm.

Originalaj rakontkolekto kaj romano, respektive. Pri la aŭtoro, la ruso Ivan G. Ŝirjaev (1877-1933), scioj pokas. La editoro, H. Mayer, preface faras biografiajn peniktirojn: Ŝirjaev lernis Esperanton en 1895, instruistis, pastris ekde 1904, iniciatis la Enciklopedion kaj ellaboris gemojn – dise-mise aperintajn – de nia novel-arto.

Mayer plendas kontraŭ la ĝenerala forgeso pri la rusa E-pioniro. Prave. Projektas eldoni ties kompletan verkaron. Aplaŭdinde. Kaj kolumbe elfervoras: "En niaj vicoj estis Esperanta Dostojevskij. Sed ni ne sciis tion." Supertakse.

La ŝirjaevaj personoj en la novelaro havas ja korpon kaj animon, konstituas psikologie interesajn tipojn, sed ne universalvalorajn arketipojn. Por memrealiĝi kiel tiaj, mankas al ili la spaco de romano kaj troas ĉirkaŭ ili sentimentalo. Tamen, lokite sur romana dimensio, ili transiĝas al simplaj marionetoj metitaj je la servo de intrigo pasintjarcenteska kaj mielo-drama, kvankam ĉiam atento-kapta.

Ŝirjaev dominas la regionon mezan inter longa novelo kaj kurta romano. Kaj ĝuste tie li pleje trafas. Pejzaĝas arkadiojn kaj mornejojn. Beltakte fantazias kaj realumas. Teneras kaj ironias. Kaj uzas skurĝon subtile sed senkompate. Kontraŭ perfido kaj ciniko – multkaratas la epistolstila Stranga knabinaĉo, miaopinie, la plej altkvalita rakonto en la kolekto. Kontraŭ kruelo kaj malkaritato – Venĝo – sine de la klerikaro! Altfluge.

En La nova vivo, male, Ŝirjaev perdas la takton situacian, rolulan kaj rakontan, kvankam ne sian priskriban scipovon nek sian kapablon tenadi la intereson de la leganto. Nenie en ĝi percepteblas la pretendita reflekto de la Rusujo antaŭrevolucia. La roluloj askete bonas aŭ pliboniĝas. Neniam ili konscias pri – des malpli ribelas kontraŭ – sia sociale maljusta situacio. Eĉ pli, la feliĉan finon ebligas ĝuste anĝele bonkoraj riĉuloj. Tian finon aŭ pluvon roz-petalan – laŭan al felietona elnodiĝo – antaŭas fabeleska peripetio (verŝajne konceptita kiel provo savi la romanon) tute ne kongrua kun la supozita realismo de la verko.

Pleja surprizo ĉe Ŝirjaev: lia stilo. Lia lingvaĵo lirla kaj sentubera kaj natura – artisma –, diferenca disde la koda skemeco ĉe liaj samtempuloj. Lia talento por beletri per la magra vortprovizo de la fru-epoka Esperanto.

Pro ĉiuj bonoj ĝis nun komentitaj – ne pro lia eventuala dostojevskijeco – la verkaro de Ŝirjaev meritas diskonigon. Bonvenos la apero de pliaj liaj elplumaĵoj. Dume mi atendas kaj esperas kaj tiel plu.

Miguel Fernández

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.