La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ombro sur interna pejzaĝo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ombro sur interna pejzaĝo


esperanto.net/literaturo/dh/ombrrec.html -

Pro la lingvaĵo, mi nepre volas rekomendi ĉi tiun libron al ĉiu, kiu legas. Pro la enhavo ... nu, iu antikva Romiano sugestis, ke oni ne disputu pri gustoj.

La intrigo estas pli-malpli klasika, sed eble de pli moderna vidpunkto. Nome: knabino perdas knabon ... knabino pasigas pli ol cent paĝojn obsedite de memoroj pri knabo ... knabino klopodas dronigi siajn sopirojn per aliaj knaboj, sed sensukcese. Knabino tamen daŭre vivas. Eble knabino verkos aŭtobiografian romanon?

Nu, multaj el la intrigoj de Ŝekspiro estis simile sensukaj; ili ankaŭ ricevis sian guston el la lingvaĵo. Ekde la komenco -- "Mi fartis iom kiel uzita glubendo, kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis" == mi atendis kvazaŭ majstran regadon de la lingvo tra la tuta libro. Aŭ, de paĝo 128:

Antaŭ relvoja barilo aŭtoj haltigitaj: vico de ruĝaj lumoj kiel koliero etendita en skatolo el nokto. En vilĝo mallumo grimpas sciurrapide al pinopintoj. Ruĝaj lumoj post ili oftiĝas, detruante silenton per rebrilo. La trajna sireno laŭtiĝas: akra radio de ĝeno entranĉas la nokton. Urbiĝas. Mi venas hejmen.

Ĝenoj venas de la literstilo -- la oblikvan oni nepre rezervu por elstarigendaj vortoj aŭ esprimoj -- kaj de la diversaj preskoboldaĵoj, kiuj aperas tra la tuta libro. Inter tiuj lastaj mi nenie trovis senintencan klasikaĵon; sed eble hispanlingvanoj ridus vidante la vorton "nalgluiĝis" sur paĝo 10.

Bonan legadon.

Don Harlow

Ombro sur interna pejzaĝo

Publikigita ĉe
Stanislavo Belov's Reviews
goodreads.com/review/show/724805554 -
Nu, kion diri pri ĉi tiu libro? Mi komencis sian konatiĝon kun esperanta literaturo ekde ne plej bonaj ekzemploj. Ne, mi ne volas diri, ke Iŝtvan Nemere aŭ Lena Karpunina estas senespere malbonaj, tute ne. Sed romanoj de Iŝtvan ŝajnas esti skribitaj kurade, sen profundiĝo de la aŭtoro mem en sian kreaĵon. Unu simpla linio plus tradicia paro (ŝi kaj li), kaj... la nova romano pretas! Lena Karpunina ŝajne skribas sincere, ŝi efektive kredas je sia priskribata mondo, sed... preskaŭ ĉiuj ties personaĵoj estas ebenaj, kvazaŭ eltranĉitaj el kartono. Kaj finfine, kiom longe oni povas priskribi sian antaŭ 20-jaran sperton? Eble por okcidentuloj estas interese legi pri vivo en malproksima kaj timiga Sovetunio, sed skribaĵoj de tiu ĝenro tre abundas kaj ekster la esperanta literaturo. Sed "Ombro sur interna pejzaĝo" - ho, ĉi tio estas tute alia historio...

La belega, admirinda, sincera kaj ĉe tio absolute pura rakonto pri la virino dum serĉado de feliĉo. Malnova historio? Sed ĉiuj bonaj historioj estas malnovaj, ĉar ili rakontas pri realaj homoj kaj iliaj sentoj, kiuj malgrande ŝanĝiĝas dum tempo. Mi kutime sufiĉe severe rigardas beletrajn tekstojn, tekstojn entute, sed ĉi-okaze mi eĉ ne vidas kiun ajn mankojn. Ĉiu vorto staras je sia loko kaj ĉiu frazo iras elinterne, el animo mem - virina animo. Spomenka rakontas pri sia malsukcesa edzineco, pri siaj provoj akiri novan amon, pri novaj malvenkoj sur tiu vojo. Laŭvoje ŝi diras pri siaj sentoj, mensoj, travivaĵoj, perceptoj de nia komplika mondo. Mi estas konvinkita, ke, se tiu libro estus tradukita kaj eldonita en aliaj lingvoj, ĝi senkondiĉe havus sukceson. Ĝi ja rakontas tre kutiman historion - banalan, kiel ĉiuj veraj historioj en la mondo...

P.S. Kaj jen lasta - ĉi tio estas Literaturo! Sen iuj ajn rabatoj kaj allasoj - je cent procentoj!

Stanislavo Belov

La plej bona


esperanto.net/literaturo/roman/libr/ombrorec.html
En la Esperanta originala literaturo abundas verkoj, kie la aŭtoro uzas sian plenan imagpovon por rakonti nenion pri si mem, nenion el siaj spertoj aŭ sentoj, kaj nenion pri la reala vivo, ofte kaŝante ĉi vakuon sub komplika intrigo kaj vepra lingvaĵo. Kompreneble, fojfoje tamen io el la vivo likiĝas inter la linioj. Sed la surfaco preskaŭ ĉiam estas fantazia. Krimromanoj, fantastaj romanoj, sciencfikcio, utopioj, distraĵoj, filozofiumado, fabeloj kaj epopeoj.

Kiam aperis en 1984 Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec, ĝi estis alia. Tre alia. Ĝi estis verko vera, kiu povus aperi en nacia literaturo. Persona, senŝminke sincera rakonto el la privata vivo de iu "mi". Ne gravas, ĉu tiu "mi" identas aŭ similas al la aŭtorino. Gravas la verko, kiun ŝi kreis, kaj ĝi estas granda artaĵo rava, pentrita per simplaj rimedoj - almenaŭ ŝajne simplaj.

Rapide la romano famiĝis inter legantaj esperantistoj, kaj hodiaŭ (en 2001) ĝi estas sendiskute unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta literaturo.

Ombro sur interna pejzaĝo estas romano pri amrilato, sed ĝi komenciĝas je tiu momento, kiam la amo finiĝis - almenaŭ unuflanke, ĉe la alia, la kunulo. Ĝia temo estas la iom-post-ioma fado de la kuneco, kaj la klopodoj de la protagonistino alkutimiĝi, akcepti aŭ malakcepti, elteni, la staton de eksulino. La aŭtorino plenumas tion en tia majstra maniero, ke ĉiu homo, kiu iam trovis sin ies eksulo, devas rekoni la sentojn, la reagojn, la agojn. Kaj tamen ni ne povus eldiri ilin, ĉiuokaze ne tiel bele! La talento de Spomenka Štimec estas trovi ĝuste la plej trafajn kaj unike signifoportajn detalojn el miloj da bagateloj en la ĉiutaga vivo, konkretajn detalojn, kiuj vivigas la sentojn de la leganto pli ol mil senvivaj vortoj.

Spertu ekzemple, kiel ŝi igas la hejmajn objektojn atesti pri la ekskuneco:

Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu ĝin varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!

Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormiĝis.

Mateno grizigas la ĉambron. Li kutimis fermi ŝutrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas leviĝon.

- Vi devas mem fermadi ŝutrojn ĉiuvespere! - komentas la voĉo aferece.

Ankaŭ la medio de la romano estas malofta en la Esperanta literaturo - la nuntempo, la ĉiutaga vivo de veraj, normalaj homoj. La fakto, ke ĝi okazas meze de Esperantio, en plurnacia esperantista medio, kompreneble alportas plian valoron. Ĝi ja temas pri ni, kiuj renkontiĝas en kongresoj kaj festivaloj, enamiĝas, korespondas, klopodas kunvivi, elreviĝas...

Tra la verko regas tono de humanismo, kiun oni rekonas el aliaj verkoj, kiel la natura, propra sinteno de la aŭtoro. Al ĉiuj personoj en la verko, ankaŭ al la "mi", la aŭtoro estas senflata sed ne senkompata. Al mi profunde impresis la suba epizodo, memoro el la feliĉa tempo, kiam la paro ankoraŭ ne estis eksparo. Sed ankaŭ tiam troviĝis eksulino - alia virino - kaj jen sentu la vibrojn de ĵaluzo, kulpo, antaŭtimoj kaj - kolegineco:

Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konatiĝos kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi. [...]

- Ĉu vi volas ke ni vizitu ŝin hodiaŭ? - li demandis iun posttagmezon. Li ne diris ŝin, li uzis ŝian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. Ĝi iam okazu. Mi atendis dum li laĉis siajn ŝuojn. La laĉado ne longe daŭris. Mi ekdeziris ke ŝi ne estu hejme. [...]

Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?

Ĉu dum konversacio ne enŝteliĝas ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas ĝin kundividi. La fakto, ke mi ĝin enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri ilian vivon antaŭ ol en ĝi estis mi. [...]

Mi pensas pri tio kiom da fojoj Jan malfermadis konservaĵojn por ŝi. Vespermanĝo. Oni serĉas pri iu neŭtrala temo kaj trovas ĝin.

La lingvaĵo de Štimec estas tre simpla, sed riĉa je valoroj. El ĉiuj Esperanto-verkistoj, ŝi estas tiu, kiu kapablas eldiri plej multe per la plej simplaj rimedoj. Male al tro da aliaj, ŝi esence ne verkas per vortoj, sed per imagoj, situacioj, agoj, kiujn ŝi vestas per la plej proksime troveblaj vortoj - almenaŭ tiel ŝajnas. Kredeble la vero estas pli komplika. Kelkaj el la ĉapitroj de Ombro... estas reciklitaj noveloj, kiuj aperis ankaŭ en pli frua versio en la novelaro Vojaĝo al disiĝo (kiu tamen eldoniĝis pli malfrue, laŭ la lama logiko de Esperanta eldonado). Do, ni povas kompari la lingvaĵon de tiuj du versioj, kaj konstati, ke efektive Spomenka Štimec poluris sian lingvaĵon, kiu jam komence ja estis bela. Do, kiel ĉe multaj grandaj artistoj, ankaŭ ĉe ŝi eble la simpleco ne estas tiel simpla afero!

Post Ombro... ni ja ricevis ankoraŭ kelkajn romanojn, kiuj prezentas - membiografie aŭ ne - spertojn kaj memorojn el la intima vivo de romana protagonisto. Hetajro dancas de Eli Urbanová estas unika kreaĵo, precipe el forma vidpunkto. Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias kaj Adolesko de Blazio Vaha koncentriĝas je la junula evoluo. Fadenoj de l’ amo de Gerrit Berveling traktas amrilatojn iel duone persone, duone fantazie. Sed nedubeble la plej bona verko en tiu kampo ankoraŭ restas Ombro sur interna pejzaĝo.

Iuj recenzantoj - ekzemple Ĵak LePuil kaj Don Harlow - ja laŭdas la stilon de Stimec, sed trovas la enhavon banala, negrava. Sed la stilo neniel klarigas la pozicion de ĉi romano inter legemaj esperantistoj, precipe el iom pli junaj generacioj. Laŭ mi la klarigo estas, ke la aŭtoro per bela, konvena stilo rakontas sincere kaj trafe pri la vivo de ni ĉiuj. La leganto sentas, ke temas pri li aŭ ŝi mem.

Sten Johansson

Ni havas verkistinon


n-ro 55, aprilo 1985
esperanto.net/literaturo/fo/ombrrec.html

Mi ne konas ĉiujn eldonaĵojn de Edistudio, sed tiu ĉi tuj ekplaĉas pro la aspekto (grafika prezento, formato, litertipoj, kiuj kursive substrekas intimecon de la enhavo). Kun tia estetika kontento mi eniris la unuajn paĝojn de la libro kaj ekĝuis kreskon de la stato ĝis (mi ne kaŝas) admiro kaj ravo. Mi volas konfesi al vi pri la aventuro, kiu ne ofte okazas pro libro. Devas esti grava verko, necesas efektiva talento de la verkinto, ke mi preferu legi anstataŭ labori aŭ ripozi. Tio okazis kun Spomenka Ŝtimec. Mi prenis la libron kun simpatio, ĉar mi konas la aŭtorinon; krome logis la aspekto (bona laboro de la eldonisto). Sed frazo post frazo mi pli oportunigis la kuŝlokon, por ne pretervidi la bildojn, kiujn ŝi tiel bele skizis.

La aŭtorino rakontas pri sia esperantista vivo, en kiun enplektiĝis amo kaj kunvivado kun alikulturano. En senpera sperto de la paro naskiĝas nuancaj situacioj, en kiuj la stereotipo de ŝi ne kongruas kun tiuj de li kaj inverse. Tio naskas sentojn. La sentoj regas en ilia vivo kaj ... karakteziras la romanon. Eble post VIVO VOKAS de Stellan Engholm tiu ĉi OMBRO SUR INTERNA PEJZAĜO estas por mi la unua, en kiu la vivo pulsas per natura kaj varma ritmo. Ĝi estas esperantista vivo, realiĝanta per la internacia lingvo hejme aplikata far la homoj, kiuj renkontiĝis dank' al ĝi, kaj kiuj homiĝas per ĝi.

Admirinda estas la observo-kapablo de la aŭtorino, kiu konstruis la buntan mozaikan bildon per reliefaj eroj - varmaj, precizaj, imagigaj, sentivigaj - permesantaj identiĝi kun ŝi aŭ li, sed ĉefe kun ŝi - la persono finformita. Li ŝajnas ekzisti nur pro ŝiaj reagoj, skizata jen forte, jen apenaŭ, kiel en la vivo mem. Spite al ĝojaj momentoj, al opaj ekscitoj, en la romano regas etoso de tristeco, de malserena meditado, kiu esprimas suferojn de la lasita virino.

Tial en la klaran, videblan pejzaĝon enŝteliĝas la ombro, minacanta al la koloroj, al la ĝuoj, kiuj estis, kiuj pasis kaj lasis la guston de amaro. Tiu viro trovis alian virinon. La fakto preskaŭ banala pro sia ofteco ricevis per klavoj de Spomenka Ŝtimec delikatan dimension de digna sufero, pro kiu tremas manoj, mankas spiro, mankas dormpovo kaj amasiĝas afekcioj - de la plej simplaj agordoj ĝis la amo. Ĉio-ĉi rakontita per belaj frazostrioj, al kiuj oni emus aldoni aŭ sian propran agordon aŭ (ne malofte) majestan melodion.

Mi mencias klavojn, ĉar tajpilo rolas en ŝia vivo vere grave. Kiu verkas, tiu scias kiom malfacile estas prezenti sian homan rilaton al objektoj. La aŭtorino faris tion majstre, prezentinte sian revon posedi tajpilon kaj ĝian realigon kun (neeviteblaj) seniluziiĝoj. "Valentina" (ĉu Olivetti?) vivas pro tio kaj preskaŭ personiĝas - ankaŭ por la leganto. Des pli vigliĝas la homoj mem, kiujn ŝi volas montri. Malmultaj, private, intime, en etaj scenoj de aktivado kaj en profundaj ekpulsoj de ekzistado.

Mi legis la libron de la komenco ĝis la fino, enlitiĝinte post laciga tago. 141 paĝoj de la romano meritas tiun faron por ekvidi kaj la pejzaĝon de virina personeco kaj la ombrojn, kiujn jetas sur ĝin la senta malkoincido. Ni havas verkistinon, kiu (se ne pli frue pro sia porkultura laboro) ekekzistis per sia nuna faro: Ĝi povas esti interesa filmscenaro por kapabla reĝisoro, sed ĉefe ĝi estas bildostrio por pensanta leganto. La originala E-literaturo riĉiĝis per grava verko. Ni atendu la kontinuon.

Tyburcjusz Tyblewski

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.