La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Perversaj rilatoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tien kaj reen tra animsezonoj


29, jun 2017
esperanto.net/literaturo/ba/perversrilatrec.html

Jorge Camacho

Pensiga ironio


2016
esperanto.net/literaturo/lf/perversrilatrec.html

Carlo Minnaja

Prefere diru malmulte, sed bone


2019
esperanto.net/literaturo/uea/perversrilatrec.html

Victor Sadler estas ne nur multjara movada aktivulo (redaktoro de la revuo Esperanto 1962–74, Ĝenerala Direktoro de UEA 1980–83 kma.) sed ankaŭ atentinda poeto. Lia unua poemaro, iom stranga, “Memkritiko”, aperis en 1967. Poste li verkis nemulte – aŭ eble tre zorge kribris siajn verkojn antaŭ publikigo. Tamen 12 liajn poemojn W.Auld elektis por Esperanta Antologio (dua eldono 1984).

La nova poemaro Perversaj rilatoj: versaĵoj 1977–2015 aperis nur en 2015. Estis planita, ĉ. 1985, eldono de Sadlera poemaro ĉe “Fonto”, sed la aŭtoro mem “pasive rezistis” al tio. “Mi emas kredi, ke ekzistas la ĝenerala leĝo belarta, [...] ke la plimulto el oniaj verkoj ne meritas publikigon.” Jen valora ideo por multaj niaj poetoj! Se dum preskaŭ 40 jaroj la poemoj proponataj al ni okupis fakte nur 50 paĝojn, do certe dum nur deko da jaroj ne akumuliĝis sufiĉe da indaĵoj.

En la antaŭparolo la aŭtoro asertas, ke “...ekzistas du specoj de poezio. Unu speco parolas al difinita persono. [...] La alparolato povas esti ankaŭ la poeto mem, sed en alia tempo. [...] La alia speco [...] parolas de unu persono al multaj, kiel libro aŭ radio-elsendo. Poeto [...] estas kiel vendisto krianta en bazaro. Li [...] kredas, ke ie devas ekzisti interesiĝo pri liaj varoj; li nur ne scias, kiu [...] fariĝos kliento. [...] Mia vasta, nekonata legantaro eble do fartos kiel homo kiu elektis la ĝustan telefonnumeron sed ricevis miskonekton al intima, eĉ perversa konversacio de fremduloj, plena de enigmaj aludoj.”

Oni (precipe iber-skolanoj) scias mian malŝaton al la “avangarda” senrima-senritma poezio, sed ĉi-foje, malgraŭe, mi estas ravita. (Tamen, krom senformaj poeziaĵoj, la libreto enhavas 2 verajn sonetojn, kaj 5 kvazaŭsonetojn – sen rimoj, sed kun perfekta ritmo.) Multaj el la eroj de tiu poemfasko citeblas, mi elektu la plej-plejajn:

Mi / (kiam en la kuniklejo de via sako / vi furioze fosas pro bileto, kiu / tre verŝajne jam eskapis) / amas vin. // (Kien, cetere, vi metis / mian koron?) (p.14) – probable ĉiu edzo konsentos, almenaŭ en animprofundo.

“...ni rearanĝas nin por dormo / en pozo simbioza, kiel siama bebo” (p.18); “... vi riproĉas min pro “romantiko”, / kvazaŭ, spite ĉiujn onidirojn, / mi havus koron” (p.21); “ni paŝas en la ritmo de koito” (p.23); “ŝminkon vi ne bezonos, se sufiĉos / soneto por ruĝigi viajn vangojn. / Ĵetu do la spegulon – prenu min!” (p.27)... vere feliĉas tiu, kiu povas tiel paroli pri sia amo!

Sed aliflanke: “...ĉu vi konsideris, dudekjara, kiel / mallonge daŭras “daŭre”?” (p.15); “...min efektive ĝenis, / vojaĝantan inter viaj tempoj, / ke al via “ami” mankas futuro” (p.58, poemeto kun frapa titolo “Ata/ita”). Kaj, aliteme, en la poemo “Homo” (p.59) post plurfoja refrena ripeto “Kiel agrable esti homo!”, kun kreskanta impreso pro ripetiĝantaj rimoj, unu lasta linio draste ŝanĝas la etoson.

Victor Sadler majstras la lingvon. Esprimoj kiel “ni blinde tien-kaj-reenas” (p.23); “mia seruro sopiradas vian malŝlosilon” (p.34); “pendigis Vintro siajn glaciŝtrumpojn” (p.46) – aldonas freŝon al la suprecititaj pecoj kaj kreas unike propran etoson.

Verdire, kelkaj poemoj (tiuj sur pp.42-44,60) restis por mi nekompreneblaj. Probable mi trafis eldirojn “perversajn”, t.e. adresitajn ne al mi. La aŭtoro avertis ja. Eble vi komprenos tion, kion ne komprenis mi...

W.Auld en letero al V.Sadler (de 1982, citita en la antaŭparolo) skribis: “Eble vi taksos min kiel lupanoncintan knabeton, kiam mi esprimas al vi mian raviĝon pro viaj novaj poemoj. Sed kredu min: inter tiom da straso subite aŭroras al mi via aŭtentiko.” Apenaŭ io aldoneblas al la vortoj de nia skota majstro...

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.