La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Plena manlibro de Esperanta gramatiko (PMEG)

  • Verkinto: Bertilo Wennergren
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€37.27
  • Eldonjaro: 2005
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Ĉu rivalo de la ĉiam populara "Plena Analiza Gramatiko"?; Plena Manlibro estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.
  • Paĝoj: 696
  • Alto: 240 mm
  • ISBN: 0939785072
  • Recenzo:
    • De Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
    • De Toon Witkam: Konserveme renovigi? Jen la pruvo!
    • De Alen Kris: Amaraj provoj
    • PMEG: PMEG estas libro pri la gramatiko de Esperanto kaj estas tre ampleksa. Ĝi estas facila kaj klarlegebla, kaj montras multajn aspektojn kaj temojn pri nia bona lingvo. (Masago - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2017)
  • Pritakso: 6/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★★ Genie! Priskribi la Esperantan gramatikon el la vidpunkto de Esperanto (anstataŭ Eŭropaj lingvoj kiuj gramatike ne tute similas). ĉiu uzu! La "Flava biblio" de Eo, nepre havenda. (Bart Demeyere)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!


2006/07, p. 5
monato.be/2006/008993.php -

Senkaŝa sinnudigo

Ĉe serioza recenzisto oni supozas objektivecon aŭ almenaŭ strebadon al ĝi. Sed recenzi prilingvan libron estas, verŝajne, la plej tikla ekzerco, ĉar neniu kapablas esti tute objektiva pri tio; ĉiu havas propran sintenon, plej bone scias kaj juĝas sin plej kompetenta pri sia lingvo. Iuj – inter tiuj estas mi – pensas, ke la fundamenta gramatiko estas kompleta kaj sufiĉa, aŭ ke ĉiu gramatika problemo estas reduktebla al ĝi; aliaj, ke la vera esperanta gramatiko troviĝas en aliaj nunaj aŭ estontaj dikaj libroj.

Povas esti utile reemfazi, ke unu el la malmultaj karakterizoj, kiuj distingas planlingvon disde naciaj lingvoj, estas la fakto, ke en la planlingvoj la gramatiko ekzistas antaŭ la lingvo mem, la gramatiko naskas la lingvon. Kontraŭe, en la naciaj lingvoj la gramatiko estas klopodo kapti la ekzistantan (skriban aŭ parolan) lingvon en korseton da reguloj, kiuj tiel faciligas la lernadon de tiu lingvo. La gramatiko vere ne estas produkto de la Bona Dio, kaj Bertilo, verŝajne, konsentos, krom se li havas sekretajn ambiciojn pli altajn ol mi supozas. Do, ĉe ni ankaŭ postfundamenta gramatiko povas ekzisti, interalie kiel priskribo de fakta lingvouzo, kiel priskribo de la praktika solvado de tiklaj kazoj, de problemetoj, kiuj ne eksplicite estas traktitaj en la baza gramatiko! Cetere, mi konas kaj ofte (re)legis la lingvan respondon 140an, kie Zamenhof klare esprimas sian scion, ke ĉiam la homo kapablos lingve serpentumi.

Ĉu ne jam li diris en Proverbaro, ke plena objektiveco ne estas de tiu ĉi mondo? Se ne ... li hazarde forgesis diri.

Konklude: Sentu vin tute libera malakcepti mian vidpunkton, mi klopodos, tamen, honeste balanciĝi kaj rigardi ambaŭ pesiltelerojn.

Strategio

Por verki kompletan analizan recenzon mi bezonus, kompreneble, pli da spaco ol la tutan dikan Pomegon. Pomego??? Nu, ja, klare la aŭtoro instigas nin – ĉu modeste, ĉu ruze? – nomi sian gramatikon Pomego. Li diras tion en la teksto, sed ankaŭ pere de bildo sur la librojaketo kaj durkovrilo. Estu tiel! Li sekvas tie la Zamenhofan regulon, ke lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza. Mi supozas, ke la termino jam enradikiĝis per la elektronika versio.

Mia aliro estos jena: mi elektis kelkajn lastatempe renkontitajn gramatikajn ĝenaĵojn kaj esploros, ĉu ili estas traktitaj en la Pomego, kiel ili estas traktitaj kaj ĉu ili estas facile kaj rapide elfoseblaj, sen ke oni por tio trafoliumu la libron dum kelkaj horoj. Pomego ja nepre devos esti tia konsultverko, pli ol studlibro.

Nepraj helpiloj kaj gvidiloj do devas esti la enhavtabelo kaj la eventuala indekso. Kaj? Trifoje haleluja! Due, ĉar tuj estas al mi klare, en kiu paĝo mi espereble trovos miajn ses respondojn, trie, ĉar la indekso, tre ampleksa kaj klara, konfirmas mian supozon, kaj unue – nun eĉ Haleluja majuskla – ĉar Bertilo regalas nin per gramatiko, adaptita al, kaj deduktita el, ĝia lingvo! La terminologio estas logika kaj klara ... li uzas la ankaŭ PIV-ajn terminojn o-vortoj, a-vortoj, ... traktas rolmontrilojn, kunligajn vortojn, frazrolojn, difinajn vortojn. Iuj terminoj do estas nur en Esperanto-gramatiko uzeblaj, kaj jen, tiel devas esti! kaj devus esti ankaŭ por naciaj lingvoj, anstataŭ facilanime ĉion vole-nevole konstrui surbaze de klasika gramatiko, taŭga nur por klasika lingvo. En la libro troviĝas – ĉu por kontentigi pedantulojn? – gramatika vortareto, kie oni retrovos ankaŭ la tradiciajn terminojn.

Ĉu ne jam la majstro diris en Proverbaro: inter esperantistoj kriu esperante? Se ne ... li hazarde forgesis.

Konklude: Kiel li promesis, la libro ne estas nur por specialistoj, sed por ĉiutagaj esperantistoj. Tamen ankaŭ specialistoj trovos laŭ sia(j) gusto(j).

Elparolo

Iom antaŭe mi uzis la vorton „enhavtabelo”. Persone mi preferas enhavotabelo, ĉar plejmulto de la esperantistoj prononcus la sentransvokalan vorton kiel enhaftabelo. Tio ne tro gravas, ĉar ĝi ne kondukas al iu ajn miskompreno, kaj naŭdek elcentoj de la parolantoj eĉ ne kapablas kompreni aŭ eĉ akcepti, ke ili prononcas ne v sed f, kiel tre multaj daŭre eldiras set, sup kaj aput kaj ili eĉ restas konvinkitaj, ke ili klare diris sed, subapud. Ŝajne, Zamenhof sciis tion, kaj tamen enkondukis la vorton absolute kaj ne apsolute (aŭ abzolute). Kialoj pravaj estas facile diveneblaj.

Tamen min ĝenas zub, zed/zet, zupo. Ĝenas min, ke iuj manĝas la zupon. Kion diras Pomego? Nu, ĝi konstatas, ke tiaj elparoloj uziĝas; diras, ke iuj estas neĝustaj sed praktike akceptataj, ĉar ili ne kaŭzas miskomprenojn ... kaj por iuj kazoj konsilas eviti ilin. Klare Pomego diras, ke por tio ne ekzistas reguloj kaj ke oni faru laŭplaĉe. Eble iom tro pragmatisma sinteno, eble tro facila submeto al la homa facilamo? Oni foje komparu la nunan esperantan prononcon de iuj popoloj kun la antaŭa! Aliflanke, mi, tamen, ne pensas, ke tiun progreson ni dankas al severaj reguloj.

Traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj, duoblaj literoj, mallongigoj kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj. Mi ne trovis, bedaŭrinde, traktadon de la ebleco de transira o-vokalo en kunmetitaj vortoj, por eviti, ke esperantistoj parolu montlingvon (kun t, kaj plej ofte sola akcento sur mont).

Mi ne tute akordiĝas kun la konstato bertila, ke oni prononcas (prononcu) duoblajn konsonantojn duoble, ĉar praktike oni uzas glotigitan konsonanton kiel en la itala kaj la japana, sed restas, eĉ en rapida parolo, rekoneble, ke temas pri duobla konsonanto (aŭ almenaŭ ĝi diferencas de la unuopa). Cetere, temas pli pri vortuzo ol pri baza afero. Sed mi aplaŭdas la konsilon, ke oni uzu duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj (se necese). Mi aldonus ankaŭ la mencion, ke ofte oni povas eviti ilin pere de transira vokalo.

Karakteriza en la traktado, kaj laŭdinda, estas la Zamenhofeca toleremo kaj malemo al trudado de nepre obeendaj reguloj. Tia toleremo kaj preteco akcepti diversajn eblecojn estas tre nekutima en gramatikaj libroj sed esenca, laŭ mi, en Esperanto. Eble ĝi estas unu el la plej gravaj bazoj de nia fundamento kaj nepra kondiĉo por lingva sukceso. Kutime en gramatikoj regas la venĝema, regulema, punema, ordonema dio de la malnova testamento, ĉe ni regas la komprenema, bona, bonvola dio de la nova.

Ĉu ne jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke al ĉiu lingvoteritorio sia dio? Se ne ... li hazarde forgesis.

Konklude: Tre kompleta traktado, tolerema kun amikeca atentigo pri atingebla korekteco.

Valento de verboj

Gramatiklibroj ĝenerale uzas multe da paĝoj por klarigi transitivecon kaj netransitivecon... aŭ, laŭ la pli klara terminologio bertila objektajn kaj senobjektajn verbojn, sed plej ofte ili forgesas mencii, ke ekzistas ankaŭ nulvalentaj verboj, sensubjektaj verboj. Antaŭ iom da tempo estis interesaj diskutoj pri tio en la reto. Grava estas tiu fakto, ĉar ĝi klarigas, ke *frostinta/frostita lago ne eblas, ĉar frosti estas (normale) sensubjekta, do lago ne povas esti subjekto (aŭ objekto) de frosti.

Pomego traktas la temon, sed la listo de verboj povus esti pli vasta (mankas la indiko, ke normale ĉiuj verboj pri vetersituacioj estas sensubjektaj) kaj mankas la rimarko pri la adjektiva aktiva participo. Ĝi povus ankaŭ pli klare atentigi, ke ĉe adjektiva aktiva participo la koncerna substantivo estas subjekto de la verbo, dum ĉe pasiva ĝi estas ĝia objekto.

Sed ĉu Zamenhof ne jam diris en Proverbaro ke ankaŭ verbo nulvalenta povas esti talenta? Se ne... li hazarde forgesis.

Konklude: Kompletigoj estas eblaj, sed granda helpo en tio sendube estos la elektronika versio. Gramatiko, kiu enhavas ĝuste ĉiujn esprimojn kaj frazojn kiujn oni volas uzi... neniam ekzistos, kvankam iuj ĝuste tion deziras.

Ĉu anarĥiismo regas?

Oni povus esti tentata al la konkludo, ke Pomego estas anarĥiisma, ĉar ĝi lasas tro da libero. Tiu ideo, tamen, estus falsa. Bertilo deklaras sin fundamentisto (en la dua senco de PIV2005) kaj klare klopodas redukti ĉiujn problemetojn al la fundamentaj reguloj. Tiam oni alvenas ĉe la toleremo de Zamenhof, kiu vidis la lingvon kiel universalan interkomprenilon. Se via kunparolanto komprenas vin, same bone kiel en sia propra nacia lingvo (kio do ne nepre estas perfekte!), tiam ĉio estas en ordo. Superfluan n ne ĝenos kaj kompensos iu mankanta. Kaj la kazoj, kie severa regulo obeenda necesas, estas tre klare indikitaj. Kun iom da troigo oni povus diri, ke la libro alportas nenion novan. Kie estas do la utilo? Nu, mi estas tre kontenta havi ĝin, ĉar mia logiko, la homa logiko, ofte devojiĝas, ofte sekvas strangajn vojojn. Iam mi bezonis kelkajn tagojn por solvi la simplan problemon de la *frosti(n)ta lago, kaj mi ne hontas konfesi tion. Kiam mi trovis, per rezonado, la solvon, ĝi ja estis treege logika kaj klara. Sed neniu homo estas neerarema. Cetere, tiu fama lago estas kelkfoje trovebla en la bertila datenaro (ne en Pomego!).

Ĉu jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke al pacienca serĉanto ĉiam venas trovitaĵo? Se ne, li hazarde forgesis.

Konklude: Se daŭra streĉiga pensado ne estas via ŝatokupo, se vi deziras sekuran havenon por ankri vian ŝipon, vi trovos amikon en Pomego.

Elŝimigo de Fundamento

Esperanta gramatiko tuj montras sian sintenon al la Fundamento: aŭ ĝi tutsimple ignoras ĝin, aŭ ĝi montras ĝin kiel historian (hontindan?) ruinaĵon, aŭ ĝi serioze prezentas ĝin. Pomego serioze konsideras ĝin, daŭre en la teksto (multaj ekzemploj ankaŭ estas prenitaj el la Fundamento, kaj por ĉiu prunteprenita frazo la fonto estas klare indikita) kaj ankaŭ en la plena prezento de ĝi, en fina ĉapitro sed komplete (tio signifas kun listigo de ĉiuj gramatikaj elementoj/reguloj el la ekzercaro). Mi konstatis, ke multaj junaj esperantistoj estas tute ne informitaj pri la Fundamento kaj tute ne konas ĝin.

Kaj ĉu Zamenhof ne proverbis ke nekonate, neamate? Se ne, li hazarde forgesis.

Konklude: Pomego estas plene fundamentobea libro. La solaj lokoj, kie la aŭtoro deklaras iun formon erara, estas kiam iu formo vere estas nefundamenta, en plej strikta senco.

Bibliaj tekstoj

Iuj rimarkigos, ke mi uzis iom bibliecan stilon por priskribi laikecan verkon. Nu, vole-nevole la verko iĝos biblio por pluraj sekvontaj generacioj kaj sendube evoluos plie. Ĝi ne enombrigos PAG, ĉar tiu restos verko por gramatikemuloj, kiuj precipe deziras esplori, kiel oni en Esperanto povas redoni la serpentumaĵojn kaj fajnaĵojn de multaj naciaj lingvoj. PAG estas antaŭ ĉio, almenaŭ laŭ mi, klopodo de universala gramatiko pli ol pure esperanta. La pomo, cetere, igas min pensi pri la ĝardeno de Edeno, kien Adamo kaj Evo estis forsenditaj pro simpla unusola mordo de pometo. Ni, kontraŭe, ricevas Pomegon kaj enirbileton de paradizo, paradizo, kie oni respondas plej grandan parton de niaj demandoj. Kaj, cetere, la Majstro diris en Proverbaro, ke oni lasu al ĉiu sian maroton, aŭ se ne ... li hazarde forgesis.

Kompleza Ekonomika Kvalito

Mi komence demandis min, ĉu eble mia banko estas sponsoro de Pomego, ĉar mia banko uzas pomon – tamen kun formordita kavaĵo – kiel rekonŝildon. La prezo de la libro estas pli malalta ol tio, kion vi elspezus per elprintado de la elektronika versio (krom se vi havas la eblecon ŝteli la printadon en via firmao). Do nepre rapide mendu ĝin, eĉ se vi absolute ĉion scias pri gramatiko. Neniu valida kialo por ne fari tion estas imagebla.

Ĉu ne jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke avarulo kaj porko estas bonaj nur post la morto? Ne! Li ne diris tion! Li, amuze, misskribis kaj kalumniis malavarulon!

Nepre aĉetinda verko por absolute ĉiu, eĉ se gramatiko ne estas via maroto.

Petro Desmet'

Konserveme renovigi? Jen la pruvo!

NPIV en 2002, PMEG en 2005 – rigardante malantaŭen, niaj nepoj konkludos ke la 21-a jarcento komenciĝis bonege por la internacia lingvo, ĉar la verko de Wennergren faris Esperanton eĉ pli internacia ol ĝi estis antaŭe. En la 20-a jarcento PAG1 longe regis la gramatikan terminaron, ĉefe greklatin-devenan, je bedaŭro de japanaj kaj ĉinaj esperantistoj. Feliĉe, la purisma PMEG nun alportas freŝajn nomplatojn: O-vorto, A-vorto, multe-nombro, rolfinaĵo N, rolvorteto, objekta verbo, nombroj, helposignoj, sonimito ktp anstataŭ la klasikajn (substantivo, adjektivo, pluralo, akuzativo, prepozicio, transitiva verbo, numeraloj, interpunkcio, onomatopeo).
Senpretende la aŭtoro asertas ke li celis ordinarajn esperantistojn, kaj ke lia kreaĵo estas unuavice praktika lernilo. Kvankam oni povas pridubi la praktikecon por komencantoj de sepcentpaĝa volumo, la nova verko certe inspiros instruistojn kaj kursgvidantojn, kaj per ili estontajn generaciojn. Sed krome, la amplekso de PMEG, kune kun ĝiaj altaj gradoj de precizeco kaj klareco, faros ĝin favora fonto ankaŭ por lingvistoj kaj esperantologoj.
Por vera manlibro gravas ne nur la intelekta enhavo, sed same la enpaĝigo kaj prezentstilo: la uzanto volas rapide trarigardi paĝojn, apogi sin sur sisteme kaj klare titolitaj paragrafoj kaj subparagrafoj, facile distingi la specifajn vortojn en ekzempla frazo. Zorge elektitaj litertipoj, ĝusta uzo de aline-deŝovoj kaj dikliteroj – el nura vidpunkto de percepta ergonomio PMEG estas modele farita.
Juĝante la kvaliton de tiu ĉi granda verko entute, ni ne forgesu kiel ĝi dum ĉ. 10 jaroj maturiĝis: publike, antaŭ la okuloj de diversaj esperantistoj kaj aliaj interesitoj, sur la interreto, kie ĝi ankaŭ nun restas konsultebla (senpage, ĉe www.bertilow.com/pmeg/). La elstara paperlibra publikigo de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nun aspektas merita kronado post longa evoluperiodo, dum kiu la verkisto, ensorbante reagojn kaj kritikojn, iom post iom reĝustigadis kaj finverkis sian konstruaĵon.
Tamen notinde estas ke la moderna kulturo de nia interret-epoko ne malhelpis akademianon Wennergren resti solide sur la Fundamento. Prenu ekzemple la 11-paĝan §27, pri I-verboj, meze en la manlibro. Detala komparado kun PAG, kiu al ‘infinitivo’ dediĉas preskaŭ saman kvanton da paĝoj (sed disaj tra tiu libro), montras surprize multan enhavan samecon. Tion oni malkovras finfine, certe ne unuavide, ĉar kvankam la senca enhavo egalas inter la du, la eksplikstilo, la grupigo de subtemoj, la terminaro kaj la akcentoj diferencas. Kion PAG nomas ‘traktativa objekto’, PMEG titolas I-verbo kiel pri-komplemento2. Kio en PAG estas kaŝita malgrandlitere, en PMEG povas aperi en grasa subtitolo3.
Wennergren reordigis, renomis, reakcentis sed – ne maltrankviliĝu – li bone konservis la heredaĵan trezoron de antaŭaj generacioj. Li eĉ plifaciligis la aliron al ĝi: ĉiuj el la kelkmil Zamenhofaj ekzemploj en PMEG estas indikitaj ne simple per litero Z (kiel en PAG), sed per pli preciza font-indiko, ekz. ‘Rz.32’ referencas al p.32 de la Zamenhofa traduko de Gogol La Revizoro. El la sesdek referencitaj fontoj mem, kelkaj estas alireblaj ankaŭ per la reto (www.bertilow.com/tekstaro/). Kompreneble, inter la sennombraj lingvaj ekzemploj en PMEG estas ankaŭ multaj simplaj, faritaj de la verkisto mem. Ekzemplojn kun referenco al nuntempa fonto oni ne trovas. Tio iel konfirmas la konserveman karakteron de la verko – kion cetere Wennergren mencias tre klare en sia Enkonduko.
Al la kvalito de la manlibro kontribuas ankaŭ la ekvilibraj juĝoj de ĝia aŭtoro ĉe aferoj ekster la Fundamento aŭ rande de gramatiko. Ĉu temas pri Seksa signifo de O-vortoj (§4.2) kaj ties evoluo, ĉu pri Vortordo (Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo, §34.2.2)4, ĉu pri Propraj nomoj (§35), Wennergren ĉiam donas saĝan konsilon al la lingvo-uzanto. Samtempe li atentigas, se por iu fenomeno ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Tio aplikiĝas i.a. al majuskligo de (adjektivigitaj) propraj nomoj, sed ankaŭ al vortotranĉado kaj interpunkcio (Helposignoj, §1.2). Pri tio lasta mi tre ĝojas, ĉar mi ŝatas fojfoje forlasi komon antaŭ kiu!
Mi trovis du kazojn, en kiuj PMEG montriĝas eĉ pli Fundamenta ol PAG. Unu estas la silenta rezigno pri la vorteto far (fare de), kiun PAG siatempe laŭdis kiel tre oportunan formon por la subjekta suplemento. La alia koncernas la demandon Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj? (§13.3). Kvankam PAG, koncedinte la nefundamentecon de tio, jesis ĝin, PMEG eksplicite neas la demandon kaj do forpelas serion de eble jam hejmecaj vortetoj (aliu, alies, alie, aliel, aliom…). Tamen la paĝlonga argumentado pri tio aperas tre konvinka. Cetere, kaj PAG kaj PMEG malpermesas kelkiu (se unu-nombra).
La 116-paĝa parto pri vortfarado, afiksoj kaj kunmetaĵoj (§37-39) vere faras la manlibron plena. Tiu ĉi parto estas same alirebla kaj ĝisfunda kiel la frazgramatika. Ĝi komenciĝas per instruiva enkonduko pri la baza karaktero de radikoj (verb-, A- kaj O-karakteraj), pri kombinoj, interligaj finaĵoj, ŝajn-afiksoj ktp. Sekvas ampleksa pritrakto de unuopaj afiksoj, kun multaj ekzemploj kaj praktikaj konsiloj. Ĉi-rilate, tre oportuna cirkonstanco estas, ke la aŭtoro havas ankaŭ vortaristan kompetenton. Tio faras PMEG tiom pli fidinda.

Toon Witkam

Amaraj provoj


esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-pmeg.htm
PMEGAŭtente, la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, aŭ Pomego) estas ambigua verko. Jam la sukoplena pomego sur la kovrilo kontrastas kun la pragmata seko de scienca traktaĵo, kaj la titolo “manlibro” tute neglektas la parametrojn de sepcentpaĝa volumo, kies portebleco similas tiun de briko. Pri aliaj — pli esencaj — kontrastoj kaj kontraŭdiroj mi parolos, iom post iom, en tiu ĉi recenzo, kiu, konsiderante la objekton de nia studo, bezonas certan spacon.

Du aspektoj interesos nin speciale: didaktika, ĉar ni havas antaŭ ni lernolibron, t.e. tekstaron kun intensa konsekvenca mesaĝo kaj konkreta adresato, kaj propre lingvistika, ĉar ni sondos la materialon de la mesaĝo por laŭeble ekzameni ĝian sciencan identecon.

En la enkonduka ĉapitro B.Wennergren karakterizas PMEG-on kiel provon “klarigi la lingvon en facila maniero” al “ordinaraj Esperantistoj”. Pro tio li forlasas “la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj”. Sed li deklaras sin fidela al la lingva Fundamento kaj Zamenhofa lingvaĵo. Lia papera versio de PMEG estas riĉe prilaborita kaj korektita verko, aperinta rete komence de la 1990aj jaroj. Ĝi inkluzivas tri diversampleksajn partojn: skribo kaj elparolo, gramatiko kaj vortfarado, sekvatajn de pluraj aldonoj. Mi diru anticipe, ke malgraŭ la proklamita forlaso de la kutima perspektivo la aŭtoro restas sur la eŭroptradicia spaco gramatika, komencante per vortospecoj, pasante al frazpartoj por atingi rekte aŭ oblikve la terenojn de la sintakso. Tia refleksa tradiciismo, miaopinie, savas lin de eventuala plonĝo en la ĥaoson de amorfeco, ĝi donas certan skeleton al lia konstruo, kiu riskis resti amaso de unuopaj sencaj blokoj.

Post tiuj antaŭvojaj rimarkoj ni pasu kun laŭebla pacienco al nia ekskurso.

SKRIBO kaj ELPAROLO

La unua kontraŭdiro insidas la leganton en la fragmento pri majuskloj kaj minuskloj. Informinte pri kelkaj normoj de la majuskla-minuskla uzado la manlibro asertas: “Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj” (p. 15). Feliĉe, PMEG tamen devigas sin strikte uzi tute konkretajn regulojn, kiuj devias de la normo nur en la okazo de la popolnomoj (pp. 510–511). Iom subita estas ankaŭ la aserto, ekskludanta la majusklojn el la listo de normalaj literformoj (p. 15).

Post la priskribo de la literoj sekvas paragrafo pri helposignoj; ve, tro kurta, ĉar ĝi estas la sola loko en la libro, kiu traktas la interpunkcion. Kvin linioj pri la komo (p. 16) evidente ne sufiĉas por tiel ampleksa gramatiko (por komparo: al la neoficiala sufikso -ik- PMEG prezentas tutan paĝon, pp. 616–617).

Koncerne la fakon Elparolo oni povas konstati, ke PMEG aspektas pli simpatie, ol la klasika PAGE de Kalocsay kaj Waringhien, kvankam konfuzaj momentoj iom fuŝas la tuton. Foje oni renkontas sufiĉe strangajn konsilojn, ekzemple, ne prononci J kiel Ĵ (p. 27), kaj foje oni glutas tute krudajn “klarigojn” pri la prononco de L aŭ Ĥ (pp. 25, 27).

Ĝenerale, oni ne sukcesas multon konkludi surbaze de tiu parteto de la libro. Estas klare, ke la aŭtoro preferas priskribon kaj konsilon al kategoriaj formuloj. La esenca, propre gramatika materialo sin koncentras en la sekva parto.

GRAMATIKO en epizodoj

Problemoj komenciĝas de la komenco de la unua paragrafo. Laŭaŭtore, ĝi “klarigas, kiel nomiĝas la diversaj specoj de vortoj” (p. 35). Tiu neglekta vortkombino, bedaŭrinde, restos tipa por la tuta verko. Normale estus diri “…nomas diversajn specojn…” Tuj oni ekkonas fundamentan esencan dividkriterion de la gramatiko: ĝi partigas la vortojn en du klasojn — finaĵvortojn kaj vortetojn (p. 35).

Kiel oni povas diveni, la dua grupo inkluzivas prepoziciojn, pronomojn, numeralojn, konjunkciojn, senfinaĵajn adverbojn kaj interjekciojn. Tuj ni renkontas tiun ĉi liston, sed ha! — en kiuj vestoj! La prepozicioj estas markitaj per la nomo rolvortetoj, la numeraloj iĝis nombraj vortetoj, la konjunkcioj/subjunkcioj — kunligaj kaj frazenkondukaj vortetoj, la senfinaĵaj adverboj — diversaj E-vortecaj vortetoj. Pro stranga kaprico la aŭtoro indulgis nur la pronomojn, kiujn ja li povus titoli personaj vortetoj aŭ similinĝenie.

Konjekteble, la termino vorteto originas de relativa teoria mallongeco de vortoj senfinaĵaj, sed io en mi protestas, kiam mi devas asocii vorteton kun la silaboriĉaj anstataŭneniom.

Alian, pli seriozan riproĉon inspiras la didaktiko. PMEG proklamis sin facilmaniera instruilo por ĉiuj. Oni ne bezonas la aŭtoritaton de Jespersen kaj de Wahl por konsenti, ke “facila estas tio, kion oni jam konas”. Estas fakto, ke la klasika elementa gramatika terminaro bone konatas al ĉiu adresato de sinjoro Wennergren. Pro kio do oni entreprenis tiom radikalan, mallertan kaj penigan renomadon? Mi riskas supozi, ke la kaŭzo estas laŭmoda reformismo. Ĉi tie do mi bezonas eldiri la plej seriozan riproĉon al la sistemo de PMEG.

Estas neniu peko, se oni deziras esplori lingvan materialon per novaj sondmetodoj kaj laŭ novaj, nekutimaj aspektoj. Aldone tion instigas la pli ĝenerala, ne pure eŭropcentrisma karaktero kaj spirito de Esperanto. Sed tia tasko estas koncepta, serioza, tute neformala. Ĝi aludas studon de la naturo de signo, pli — la teknikon de la signokombino. Ĝi supozas analizon de la origino de gramatikaj signifoj kiel plej ĝeneralaj signelementoj… Neniu ekbrilo de tia temlumigo videblas en teorisimilaj obstrukcoj de PMEG. Nin ne trompu nova terminaro — ĝi estas nura kaj pura renomigo laŭ la jam ekzistanta gramatika anatomia skemo, aŭ — kio estas eĉ pli misa — ĝi estas nomaro de infanecaj anatomiaj ekzercoj tute naivaj.

Tia estas la divido de la gramatika materialo en du specojn, kiun PMEG prezentas kiel bazon.

Kio koncernas la renomigon, ĝia sola konsekvenco estas konfuzo. La leganto bezonas tempon por adapti sin al tiuj rolvortetoj kaj iliaj kunfratoj. Kiel obstina leganto mi pretas diri, ke tio estas atingebla. Sed kiel ano de la principo de neceso kaj sufiĉo mi diru, ke la entrepreno fuŝiĝis dekomence. Oni bezonas minimuman inventemon por nomi predikaton ĉefverbo kaj epiteton — priskribo. Ne estus malfacile renomi pli ĉirkaŭprene: punkton — pikmakulo, komon — vosteto: la rezulto restus sama, kosmetiko priservas surface.

Fininte la aferon signo — vorto sen iom ĝin komenci, PMEG rapidas engaĝi sintaksan elementon. Tio fariĝas per difino de la frazo. “Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson” (p. 36).

Por niaj celoj tute ne gravas konvencia termina diferenco inter frazo kaj propozicio, kiujn ni perceptu sinonime. Gravas, ke la difino de PMEG (1) plene preterpasas la gramatikan aspekton de la problemo, dum (2) neniu konsidero de antaŭfraza signa kombinado ankoraŭ aperis en nia vido. Ambaŭ mankoj devenas de unu: manko de gramatika semantika analizo.

Ĉiu, kiu prove resintezis signajn elementojn de la lingvo, devis rimarki nesufiĉon de simpla kombinado: por funkcii la sistemo bezonas certan enkondukon en la realon, ĝuste tiu konsistigas la esencon de la frazo. La nomita esenco estis perfekte konsciata de la klasikaj antikvaj gramatikistoj, kiuj ja donis al la enkondukata kombino la sencoportan nomon propozicio (propono). Unu simpla vorto propozicio entenas pli da senco, ol legio da aforismoj de la klaso, al kiu apartenas la difino de PMEG.

Ne estas facile komenti la fragmenton, kiu sekvas post la difino de la frazo. Ĝi estas sintaksa skizo, kie la predikato nomiĝas ĉefverbo, predikativo — perverba priskribo kaj vokativo — alvoko. Ĉi-foje indulgitas la subjekto kaj objekto. Bedaŭrinde, ne indulgitas la logiko. Ne nur logika, fizika prioritato de la subjekto estas evidenta. Se ne estus tiel, oni havus nenion por “enkonduki en la realon”. Malaperus la substrato de la frazo. Sed PMEG ne dubas krondekori la ĉefverbon. La priskriba difino de tiu “plej grava frazparto” (“vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS…”) kompletiĝas per la nocia: “Ĉefverbo montras, pri kia ago aŭ stato temas” (p. 36). Tuj oni aprecas la signifon de la averto pri finaĵoj. Ja sen ĝi, laŭ PMEG, oni decidus, ke en la frazo “Temas pri kanto” kanto estas ĉefverbo.

Ne malpli misgvidas la difino de alvoko. Ĝi estas “frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli” (p. 38). Fakte tio signifas, ke en la frazoj “Hej, venu!” kaj “Petro, legu!” hej kaj Petro ambaŭ prezentas la saman klason de vokativo.

De la sintakso PMEG denove zigzagas al morfologio kaj leksiko. Sekvas difino de la substantivoj (O-vortoj), kiuj hazarde, sed bonŝance markiĝas, kiel nomoj (p. 41), kaj stariĝas la temo de seksa signifo de O-vortoj.

La lernolibro sufiĉe prudente traktas la malfacilan temon, evitante ekscesojn de la populara kontraŭseksismo. Kvankam, eble, ne sen ties influo, ĝi tendencas al neŭtraligo de radikoj kaj metas en unu vicon la vortojn homino kaj studentino (p. 43). Ĉi-objekte mi konsilus al la leganto detalajn komentojn en Lingvaj respondoj de S. Pokrovskij (Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999).

La paragrafo pri la adjektivoj (A-vortoj) sin prezentas relative bonstata fragmento de la libro. Tiu poioma akumulo de pozitivo jam klinas al pli favora pritakso de la tuto, sed ne porlonge… La difino de la adverboj — “E-vortoj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.” — rekte ignoras ilian gramatikan sencon.

— Ĉu tiel? — diros Ordinara Esperantisto, adresato de PMEG. — Sed tago montras tempon, tri montras kvanton…

Samignoranta estas la termino rektaj priskriboj, kiun la lernolibro proponas anstataŭ la normalaj suplemento kaj epiteto. Ĝi aperas en la paragrafo “Frazpartoj” (p. 53), traktanta pri vortkombinoj. Videblas, ke la aŭtoro ne konceptas la aktivan specifon de la frazo. Epiteto ne egalas al priskribo, ĉar tiu lasta portas procesan (frazan) nuancon. Siavice vortkombinoj logike ĉeestas en la lingvo antaŭ la proceso de parolo, do, la termino frazpartoj misnomas la aferon.

Cetere, PMEG utile ekskursigas inter diversaj epitetoj kaj suplementoj… ĝis nova hibrido el priskriboj kaj nociaj difinoj. Ĉi-foje (p. 63) tiu traktas pri unu-nombro kaj multe-nombro, eleganta parafrazo de singularo kaj pluralo.

— Radiko per si mem ne esprimas nombron, — konstatas PMEG. Kaj ĝi pravas, sed nur en gramatika dimensio, pri kiu ĝi eĉ ne aludas.

— Pardonu, — diros Ordinara Esperantisto, — ekzistas radikoj mil, kaj mult, kaj ar.

Kaj daŭrigos relative glate la ekskurson, ĝis la paragrafo pri difiniloj.

DIFINILOJ

La paragrafo komenciĝas per kurta difino de la difina artikolo: “Ĝi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato (p. 73). La fina parto estas emfazita per la aŭtoro, kaj tre trafe, ĉar ĝi helpos al ni kompreni tro abundajn misuzojn, tuj aperontajn sur nia horizonto. Tiel mallonga difino havas avantaĝon de lakonismo, kaj PMEG ne deziras iujn aldonojn, sed por konservi la kurtecon ĝi bezonas aron da komentoj. Kaj baldaŭ ni vidos, per kio pagiĝas tiu mallongo.

La nesufiĉo de la difino sin manifestas per plej tipa frazo, ekzemple: “Lin forlasis la edzino”. La alparolato povas koni tiun edzinon, sed povas ŝin ne koni. Tamen la artikolo devas esti uzita (nature, se ne temas pri haremo). Kontraŭe, en la ekzemplo de PMEG “La multaj gastoj restis ĝis noktomezo” (p. 75) la tuto sonas normale senartikole (komence, sed artikole en la fino): “Multaj gastoj restis ĝis la noktomezo”.

Per aro da komentoj la aŭtoro de PMEG defendas sian reduktismon, kaj povas ŝajni, ke la nelerta komenca difino ne minacas je io pli serioza, ol epizoda konfuzo. La iom longa, sed elokventa ekzemplo de la paĝo 76 klarigas la situon.

— Ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon.

La aŭtoro de PMEG komentas: «La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: “Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe”. Se oni rakontus tion ĉi al homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la» (p. 77).

Tute kontraŭe, oni nepre uzus la en tiu ĉi okazo, se oni zorgus pri la identeco de la fragmento. Mi pardonpetas pri banalaj eksplikoj, sed mi disputas kun membro de la Akademio de Esperanto kaj devas esti sufiĉe pedanta.

La sonoriloj “de … preĝeja turo” signifus, ke en la urbeto estas pluraj turoj, kiuj sonorvokas, verŝajne aludus pri multkonfesieco de la loko; “en … preĝejon” signifus — ne nepre en la sian; “… homoj estis orname vestitaj” signifus “iuj homoj, aliaj — ne”; “iris kun … kantolibro” igus pensi pri certa nefirmeco en demandoj de kredo; pri la samo atestus la fina “por aŭskulti … predikon”.

Ni vidas la situon grave deformita sole pro hazarda nescio de hazarda priparolato…

La sveda lingvo havas artikolan difinadon, do ni ne povas suspekti sinjoron Wennergren pri iu intuicia surdeco ĉi-kaze; verŝajne temas pri ekscesoj de simpligo, kiuj foje puŝas nin sur trompajn vojojn.

Disvolvante la temon, la aŭtoro traktas pri la anstataŭ ĉiuj apogante sin sur tia ekzemplo: “Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo”. Sekvas la interpreto: “La Angloj ≈ ĉiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo” (p. 81).

Mi ĝojas pri la angloj de la mondo, kiuj devus certe iom nervoziĝi antaŭspektakle. Sed eĉ pli. Probable, multaj angloj de la delegacio ankaŭ ne partoprenus en la prezento; la kvanto tute ne gravas en nia kunteksto. Se du aŭ tri personoj el kvindek prezentus sin kiel aktoroj, ankaŭ tiuokaze oni rajtus diri — la angloj. Ĉar niaokaze oni volas diri, tute sen akcenti kvanton, ke la venonta spektaklo estas de la angla delegacio.

“En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leganto tute ne scias pri la aferoj”, — miras la gramatikisto de PMEG kaj pravigas tian “nenormalan uzon” per konsideroj de arta efekto. La citaĵo por ilustri estas: “La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro” (p. 83). Oni povas imagi kolektive administritan urbon kaj aldone urbestron en la stato, kiam li ne rekonas la lokon de sia ĉeesto. Sed oni konsentu, ke la efekto estus komika.

Foje oni ekvidas tutan fakon (ekzemple, “Imagata difiniteco”, p. 83), kiam ŝajnas, ke la aŭtoro ŝercas mistifikante la leganton per parodia diskurso.

Ceteraj sekcioj de la paragrafo ne provokas precipajn obĵetojn, sed iom malaperas en la ombro de la fundamenta fuŝo. Oni povas konsenti kun la aserto pri troa simpligo de la reguloj de la uzo de la antaŭ propraj nomoj (p. 84). Ŝajne, la fragmento pri la artikolo kun propraj nomoj estas la plej bone prilaborita kaj sukcesa parto de la libro.

ROLMONTRILOJ, VORTETOJ kaj iom plu

La plua ekspono ne ĉesas surprizi per kontrastoj. Pli-malpli ekvilibraj paragrafoj: pri la apostrofo (pp. 97–98), pronomoj (pp. 99–116), fragmentoj, kiel “N por mezuro” (pp. 124–132) kaj “Da” (pp. 144–150), staras najbare kun groteskaj konstruaĵoj, inter kiuj sin distingas la traktato pri rolmontriloj.

Rolmontriloj estas specialité de la cuisine de PMEG. Fakte ĝi estas originala parafrazo prisintaksa, kie “rolmontrilo” signifas tri servajn elementojn de la vortkombino: la finaĵon N, la prepoziciojn (rolvortetojn) kaj la pozician (“nenio”). Pri ĉi-lasta PMEG donas tre svagan ideon, kvankam — malgraŭ forta influo de la akuzativo — Esperanta sintakso aktive uzas pozician indikon. Anstataŭ “Mi dankas lin” ni rajtas diri “Lin dankas mi”. Sed “Mi dankas al li” jam ne permesas sen ŝanĝo de senco pure pronoman interŝanĝon. Prepozicio subkomprenas postpozicion, — la nevola kalemburo demonstras firman logikon de la klasika terminaro. Ĝenerale, Esperanta frazordo ofte postulas fiksitan lokon por tiu aŭ alia gramatika funkcio, kion sporade kaj senkonscie devas konstati ankaŭ PMEG.

Koncepta amorfeco kaj taŭtologia deveno de la rolmontrila doktrino estas abunde drapirita per diversaj elpensitaj klasifikoj ĉi-koncernaj. Sur la paĝoj 162–163 la lernolibro en naŭ subparagrafoj traktas pri multaj — plejparte fantaziaj — diferencoj en la sencouzo de la “rolvorteto” inter. Sur la pp. 198–202 flua vortabundo dissolvas la sufiĉe unuecan sencon de la prepozicio kun kaj tuj poste (pp. 202–204) tiun de laŭ.

Intertempe nova termina bizaraĵo sin prezentas al la spekto. En sia tipa “facila maniero” PMEG klarigas al Ordinara Esperantisto: “Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu rolmontrilo… Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj” (p. 218). Temas pri adverbo kun prepozicio. Baldaŭ (p. 229) ĝin akompanos senca analogo de radika adverbo sub la nomo E-vorteca vorteto.

Serio de radikaj adverboj pasas parade tra la paĝoj 229–279. Inter la ceteraj — la tabelvortoj. Mi konjektas, ke Ordinara Esperantisto preferus vidi ilin unutrupe, t.e. tabele. Ĉiuokaze, la didaktiko pri tio insistas, precipe se oni strebas al facila lernebleco. Ve, ili aperas poparte; krome, iuj el ili ja estas O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj (pp. 281–297).

Tiu defilado ne estas glatvoja. Dum la prezentado de apenaŭ kaj preskaŭ PMEG instruas, ke ili “estas ofte similaj. La diferenco estas, ke apenaŭ havas negativan nuancon. Ĝi emfazas, ke io ne estas atingita, ke ĝi ne sufiĉas. Preskaŭ havas pozitivan nuancon. Ĝi emfazas, ke mankas nur iomete, ke io tamen povas sufiĉi” (p. 263). Por vere senti la nuancon, mi proponas taksi du frazojn: “Li apenaŭ sukcesis envagoniĝi” kaj “Li preskaŭ sukcesis envagoniĝi”. Nia dua li restas sur la kajo kun tre klara negativa nuanco.

La prezentado de nur, sekcita en ses diverssencajn pecojn, daŭras sur tri paĝoj (268–270).

Tra tiu ĉi palisaro de klasifikoj ŝajnas hanti unu sama malsano, kiu igas ĥaosa ĉiun analizon, ĝi estas koncepta blindeco, nekapablo de klara distingo, fermanta la vojon al normala ĝeneraligo.

Fluas relative normalaj paragrafoj pri kunligaj, kombinitaj, ekkriaj, komparaj kaj neoficialaj vortetoj (pp. 299–326), kaj PMEG denove perdas la linion.

La fragmento pri Neado intermitigas taŭtologiojn (“Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo”, p. 327) kun eraroj (“Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaŭ la vorton ne, la frazo fariĝas pozitiva” (p. 328). La ĉi-okaza ekzemplo mem kontestas tiun aserton: “Ĝi ne estas nenies propraĵo”. Nenies signifas senmastra.).

La fragmento pri demandoj kaj respondoj entenas traktadon pri Okcidenta kaj Orienta sistemoj de respondo al negativaj demandoj (pp. 333–335), kiu prezentiĝas tute fantazia. Laŭ PMEG, al la demando “Ĉu vi ne volas kafon?” en konfirma okazo okcidente oni respondus Ne, kaj orienteJes. Kaj inverse, al la sama demando en dementa okazo okcidente oni respondus Jes, kaj orienteNe.

Certe, oni bezonas ĝustigi la geografiajn terminojn. Ne malpli certe, orienteŭropa ruso sin esprimas kiel okcidenta franco: Ne — en la konfirma okazo. Koncerne la inversan (dementan) okazon, la franco dirus Si (analogo mankas en Esperanto samkiel en la rusa), kaj la ruso dirus “(mi) volas”.

Tamen ambaŭ povus logike respondi Jes en la konfirma varianto, tio signifus konfirmon de la tuta frazo. “Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto”, — bondeziras PMEG. — Nereala propono. La parolanto mem elektas adreson de sia neo.

La sufiĉe bonstata paragrafo pri la numeraloj, nemiskompreneble nomitaj nombroj, finiĝas per la fako pri horoj, ve, ne tute bonstata momento en praktika Esperanto. De unu flanko oni ne povas nei, ke la komenca horo de la diurno estas la unua kaj la fina — la dudek kvara, de kio sekvas, ke 2:50 signifas kvindek minutojn de la tria. De alia flanko, ekzistas certa tradicio nomi 3:00 la tria, de kio rezultas, ke 2:50 signifas dek minutojn antaŭ la tria. Ĉi-koncerne PAG de Kalocsay-Waringhien konsilas ne uzi la unuan (tute racian) sistemon, kiun ĝi titolas germana (fakte multe pli ĝenerala). Mi opinias, ke reveno al la logiko, neniom pekanta kontraŭ la Fundamento, estus bona kontribuo al Esperanto, sed mi ne povas kondamni PMEG pro ĝia tradiciemo ĉi-rilate (pp. 357–358).

Sekvas eklektika paragrafo pri kvantaj vortoj, kie altiras atenton subita ataketo kontraŭ “tiom-kiom-ismo” (p. 364). PMEG koleras pro trouzo de la modelo “tiom forta, kiom vi” kaj zorgas, ke oni ne forgesu la dueton “tiel-kiel”. Psikologie tiu gramatika segmento moligas novan kontraston: la venonta paragrafo reforlasas la morfologion pro la sintakso. Ĉi-foje temas pri “specialaj priskriboj” (predikativoj, apozicioj ktp). Denove oni renkontas miskomprenon. PMEG kategorie ne vidas diferencon inter antaŭpropoziciaj kaj propoziciaj vortaj konstruoj, kvankam tio estas baza sintaksa divido vortokompleksa. La komplekso monato Majo (vidu p. 372) ne estas propre fraza (propozicia) konstruo, alivorte, ĝi ne estas priskribo.

VERBOJ kaj PARTICIPOJ, SINTAKSO

Fidela al sia kutimo, PMEG ne donas gramatikan difinon de la verbo, sed priskribas ĝian fizikan surfacon kaj proksimuman leksikan areon (“farado de ago aŭ estado en stato”, p. 379). La samo rilatas al la verbaj formoj kaj kategorioj. En kutima atmosfero de sistema ĥaoso PMEG pritraktas diversajn specialajn aŭ komunajn verbouzojn, el kio pacienca lernanto, certe, ĉerpos utilajn informojn (koncerne Ordinaran Esperantiston mi dubas, ĉu li estas ankoraŭ kun ni en nia longa vojo). Intertempe, ni atingas la kazon de la participoj kaj tuj stumblas je misformulo: leganta — tia, ke oni ankoraŭ legas (p. 397). Klaras, ke tiu karakterizo pli konvenas ne al aktiva, sed al pasiva participo: “… — tia, ke oni ankoraŭ legas ĝin”. Probable, la aŭtoro volis diri “tia, kia legas”, sed la eraro ripetiĝas kun -int- kaj -ont-.

Cetere PMEG kontentige interpretas la temon kaj trafe indikas etan sed veran problemon de Esperanto-gramatiko koncerne “O-finaĵojn participajn” (p. 401). Efektive, la formulo “komencanta kurso” povas signifi kaj komencan kurson, kaj tiun de komencanto. Similaj gramatikaj kongruoj ofte okazas en plej diversaj lingvoj, precipe en la analizaj, kia la angla, aŭ Occidental, de kie oni foje citas:

Un pantere amnestiat
Mult mutones condamnat,
— tradukata ordinare: “Unu pantero amnestiita multajn ŝafojn kondamnis”, — sed rajtas havi ankoraŭ kvin malsamajn tradukojn.

Pli serioza problemo de Esperanto estas tiu de pasivaj participoj it-at-formaj, pri kiuj PMEG traktas sur la pp. 405–406, 413 favore al la itisma solvo. Ĉi-koncerne mi povus aprobe ripeti replikon de Jouko Lindstedt, adresitan al PAG (Planlingvistiko, 1982, №1, p. 18), ke la praktika venko de la itismo havas ne menciitan en PAG originon: aspektan momenton, esprimitan per sufikso -it-.

Oni vane serĉas en PMEG eĉ mencion pri la gramatika kategorio de la aspekto. La plej grava problemo de Esperanto estas, ke en sia verba sistemo ĝi imitas slavan tritempan konstruon sen heredi la aspektan kategorion de slavaj verboj. Alternativo troviĝas en la latina dualismo Infectum-Perfectum, praktikata en la ĝermanaj kaj romanaj lingvoj. Tiu manko, tuj sentebla, provokis, de la tempo de Zamenhof, spontanan substituon de la perfekta kategorio per la simpla it-formo participa. Tiamaniera uzo de la it-formo iom pekas kontraŭ la logiko, sed iugrade solvas la problemon.

Ankoraŭ unu didaktika riproĉo kontraŭ la lernosistemo de PMEG koncernas ĝuste tiajn fundamentajn mankojn de la konsidero. La lernolibroj de la tipo de PMEG ne povas esti panoramoj deinternaj. Ili celas lernantojn, kiuj havas lingvajn stencilojn denaskajn, havas siajn ŝablonojn, bezonojn de esprimo, modelojn, diktatajn de la naskiĝlingvo. Do oni devas trakti Esperanton deekstere, anticipante eblajn nekomprenojn, klarigante alternativojn kaj avertante misuzojn. Ekzempla libro de tia destino estas franca “Les bases de l'espéranto” de Marc Bavant (Prague: KAVA-PECH, 2002). Libroj de la PMEGa amplekso povus ĝeneraligi kelkajn bazajn problemajn momentojn por prezenti ilin kun eblaj respondoj kaj rekomendoj. La aspekto estas ĝuste tia momento, antaŭmodelita en la menso de ĉiu hindeŭropano.

La paragrafo pri verboj kaj frazroloj komenciĝas per entuziasma himno al la ĉefverbo (predikato):

“Ĝi regas la gramatikon de la tuta frazo… estas kvazaŭ manuskripto de teatraĵo. Ĝi decidas, kiaj rolantoj povas aperi kaj kiajn rolmontrilojn ili havu” (p. 417). Konsternita de tiu vere animisma memdeterminado de ĉiopova ĉefverbo, Pacienca Leganto devas ege respekte studi la sekvontajn listojn de diversaj verboj.

Post la unua — triverba — sensubjekta listo situas vortaro de senobjektaj verboj, kiun komencas la verbo morti, akompanata de tia teksto: “La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon” (p. 418), kaj finas la verbo danci, komentata: “La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance”. Tuj oni vidas novan liston (de objektaj verboj): “vidi. La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata”.

Pasas pli ol duoncento da similaj glosoj, kiuj faras iom demencan impreson. Aŭ la aŭtoro petole ŝercas, aŭ Pacienca Leganto (kaj mi samkompanie) estas rigardataj kiel duonidioto(j), ĉe kiu(j) mankas plej elementaj konceptoj.

En ĉiu okazo konstateblas lista kaj glosa hipertrofio, kvankam iuj verboj efektive indas komenton.

Kun la komenco de propre sintaksa parto (p. 443) ni denove havas sub la piedoj pli-malpli firman grundon, en kiu tamen ne mankas marĉaj lokoj. Sur la paĝo 452 PMEG konstatas fatalece, ke “la vorteto ke ne vere montras ian signifon” kaj prezentas amason da specialaj uzoj de tiu subjunkcio. Pro kuriozo mi rigardis PIVon, kiu sin montris same dispersa. Ĉu oni vere ne rimarkas simplan komunaĵon: la subjunkcio ke enkondukas subfrazon, tutece respondantan al la demando kio(n)?

En la komentoj por kvazaŭ (pp. 488–489), modernigante la frazon de Zamenhof “Ili … faris mienojn, kvazaŭ ili laboras”, PMEG proponas tian analogon: “Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ laboras”. Ŝajne la modernigo ŝanĝis la sencon. Por ĝin revenigi oni devas forĵeti kvazaŭ.

Kiomgrade mallerta komputila skemeco obstrukcas la komprenon, oni povas vidi per la traktoj ĉirkaŭ antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo (pp. 496–497). Havante la originan frazon “Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto” PMEG penas solvi embarason de transformo, aperantan kun la aldono “Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo…” La diskutotaj daŭrigoj estas absurdaj: “… kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis al ŝi” kaj “… pri kiu Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi”. Denove spirito de demenco…

VORTFARADO

La paragrafoj pri propraj nomoj apenaŭ meritas ĉi-kuntekstan kritikon. Ili estas relative firmaj terenoj de la libro. Nova marĉo sin malkovras en necerta areo de vortfarado.

Antaŭ cent jaroj ĝuste la ĉirkaŭleksika disputo provokis la skismon en la Esperanto-movado. En certaj momentoj la elekto, al kiu sin klinis la adeptoj de origina Esperanto ne estis optimuma. La tento havi la simplan paron piloto-piloti malfermas la vojon al aliaj simplaj paroj, kies verbaj duonoj (homi, patrini, tabli) apenaŭ havas sencon.

Alia solvo, kiu neŭtraligus la kritikon de Couturat, ne neglektas la Fundamenton. Ĝi proponas la uzon de -um-: pilotumi, orumi ktp. Tiu solvo restas ĝis nun legitima, kaj mi ĝin rekomendas al adeptoj de pli konsekvenca lingvaĵo.

En la esenco, la disputo, ĉu la substantivo broso per simpla fakto de transiro en la kategorion de verbo ŝanĝas al la aga la substancan naturon de sia “ideo”, estas disputo pri la signifa volumeno de la kategorio de verbo. La angla lingvo donas ĉi-direkte kuraĝigajn ekzemplojn, sed mi ne trovas ilin imitendaj por Esperanto kun ĝia pli racionalisma leksika sistemo.

Fakte piloti nur ŝajnas pli kurta kaj oportuna formo, ĉar ĝi postulas la varianton pilotado (kun la monstra pilotadado logikperspektive), la dissencon en la formoj pilota kaj pilote (ĉu rilate al piloto, ĉu al piloti?) ktp.

PMEG ignoras la verajn problemojn de Esperanto-leksiko, ĝi kreas siajn proprajn.

“La vortelementoj O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj”, — asertas la lernolibro (p. 517), eĉ sen suspekti la ekziston de paradigmoj (O, A, E, I, estas vortklasaj finaĵoj, AS, IS, OS, US, U — paradigmaj).

“Kelkaj radikoj montras homojn, personojn… — glosas PMEG populare, — Aliaj radikoj montras bestojn… Aliaj estas kreskaĵoj.., iloj. Multaj radikoj estas nomoj de agoj…” (pp. 517–518).

Figursence gramatikaj radikoj povas ion montri. Sed ili ne povas esti kreskaĵoj. Kaj nomoj de agoj ili iĝas nur en certaj gramatikaj vestoj. (La lastan nuancon PMEG aludas en la fragmento “Kiel eltrovi la propran signifon de radiko” (p. 518), cetere, tipe konfuza epizodo.)

La konfuzo kun “verba” alfiksado signifa de certaj radikoj reproduktiĝas en PMEG “per klasika ekzemplo de la radikoj komb kaj bros” (pp. 518–519). Preterpase la lernolibro kritikas vortarojn (interalie NPIVon) pro nekonsekvenca prezento de radikoj: “Demonstraci aperas kiel O-vorto, sed demonstr kiel verbo, kvankam … ambaŭ estas agaj kaj preskaŭ samsignifaj” (p. 519). — Sed, jes, agaj … ne malpli agaj estas revolucitromb.

Listo de “verboj el neagaj radikoj” (pp. 524–526) povus ilustri embarason de komencanto (ne nepre de azia aŭ afrika origino), kiu ekdezirus racie koncepti, kial, ekzemple, hundi signifas “… agi kiel hundo”, sed fiŝi — “provi kapti fiŝon”. Samrajte li povus ja imagi la inversan. Feliĉe, tiu “ekonomia” vortfarado ankoraŭ ne tro abundas en Esperanto-parolado. Quod licet Jovi non licet bovi. La angla povas permesi al si hazardan derivadon, tiu estas apogata sur pluraj faktoroj de forto. Esperanto devas sin apogi sur aliaj faktoroj.

Parcelon de firma grundo ni trovos sur la tereno de vortigo de frazetoj (normalparole — de vortaj grupoj) kaj plu, ĝis la fino de la paragrafo (pp. 532–538), kie temas, interalie, pri “ŝajnaj kunmetaĵoj”, kurioza — bumeranga — konsekvenco de la principo de unusignifeco.

PMEG ne meritas akuzojn pro la galimatio, kiu iĝis, ve, tradicia ingredienco de rezonoj ĉirkaŭ Esperanta afiksado. Oni kutimas defendi puran aglutinecon de la vortfarado, kio supozigas kunmetadon de sencoj. Ankoraŭ Zamenhof preferis radike interpreti la afiksojn, kaj tio donas necesan aŭtoritaton al la nunaj aglutinistoj. Ŝajnas tamen, ke Zamenhof parolis pri radikoj iom figure, en instruaj celoj, por akcenti riĉan kombinkapablon kaj grandan liberecon de sia afiksa sistemo.

PMEG prudente solidariĝas kun la oficiala doktrino ĉi-koncerna (p. 539) kaj pasas al pli konkretaj aferoj. Se Ordinara Esperantisto descendos paraŝute ĉi-terenen (pp. 540–601) kun freŝaj atento kaj menso, li povos utile ekskursi informata pri sufiksoj, eble en tro malekvilibra maniero (tro detalige pri -ej-, -em-, sed tro mallonge pri -end-), kun iuj misglosoj (-er- markas ne konsistigan “parton”, sed konsistigas unuon; -eg- kaj -et- ne portas la sencon de plej, sed tiun de tre), sed ankaŭ bone instruata (pri -ig-, -ism-, -ist-, -an-).

Novtradicie, PMEG ne ŝatas la sufikson -um- en la okazoj, kiam “simpla sensufiksa verboformo … bone taŭgas”: ne butonumi, sed butoni, ne salumi, sed sali. Pri tiu “bona taŭgo” mi jam parolis supre.

Sekvas — samnivele — la serio de prefiksoj kaj plu — tre utila fragmento pri afiksecaj elementoj (pp. 601–610). Estas tamen momento, kiu surprizas. La tre moda kaj tre agresema kontraŭseksismo puŝas cedeman publikon adopti senmaske humiligajn vortformojn. Jen apud la vorto hundino aperas homino (p. 571), jen post virkato ekstaras virhomo (p. 603). Modere laŭmoda PMEG indulgemas al tiu bruteca frateco novleksika. (Tiu ekspansio de zoologia terminaro, certe, flatus al hundoj kaj katoj, kaj jen — ĝi flatas al iuj homoj.)

La gramatiko finiĝas per la paragrafo pri neoficialaj afiksoj — sendube utila kaj sendube tre demokratia (pp. 611–632). La libron akompanas riĉa aro de aldonoj, inter kiuj menciindas Gramatiko en la Fundamento kaj du gramatikaj vortaretoj, vere necesaj por traduki el la novparolo de PMEG.

Epiloge

Malgraŭ ampleksa kritiko, kiun mi prezentis ĉi-supre, mi ne povas plene kaj tute malaprobi la verkon de sinjoro Wennergren. Estas iom absurde legi sepcentpaĝan libregon sole por diri, ke ĝi tion ne meritas. Eble, sen esti recenzanto, mi preterlasus iujn epizodojn kaj ne tro atentus aliajn. Sed la enhavindekso povas tuj konduki al necesa loko ankaŭ tiun, kiu ne havas tempon aŭ intereson por konsumi la tuton. Kaj ne nur specialistoj, ankaŭ ordinaraj legantoj trovos en la volumo ion kuriozan kaj sufiĉe ofte — instruan.

Tamen mi bezonas diri mian suman juĝon, kaj ĝi estas negativa.

1) PMEG ne solvis sian didaktikan taskon de komunikado kun Ordinara Esperantisto, ĉar parolis konfuze kaj nekompreneble pri svagaj kaj nekomprenitaj aferoj. Serio de neologismoj, kiujn ĝi enkondukis pseŭdonovece, aldone ŝirmis la sencon kaj kreis problemojn, tute superfluajn por la bezonoj de “facilmaniera” lernado.

2) PMEG ne sukcesis adopti la gramatikan materialon de Esperanto, ne scipovis trafe prezenti ĝian sistemon, videbligi ĝiajn nodajn plektojn. Eĉ pli. Ĝi montris sin ignoranta aŭ miskompreniga en kelkaj gravaj gramatikaj momentoj, inter kiuj — la uzo de la artikolo kaj la aspekta problemo.

La pomego ne maturiĝis.

Fine mi dirus ankaŭ, ke, kontraŭ la intenco de la aŭtoro, la libro sin montris plej interesa por tiu neordinara leganto, kiu pretas lerni en malfacila maniero per eraroj de la aliaj.

Ŝajne, tio estas la lasta, resuma kontraŭdiro de PMEG.

Alen Kris

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.