La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Prefere ne tro rigardi retro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sur poeziaj padoj de Eli Urbanová


2008. №11 (169)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-urban2.htm
Prefere ne tro rigardi retro / Eli UrbanovaPoezio de Eli Urbanová ne postulas rekomendon. La aŭtorino, ĉeĥino, partoprenas en la esperanta kulturo de la 1950aj jaroj. Multfoje premiita, aperiginta poemojn en multaj revuoj, rimarkita de esploristoj pri literaturo ŝi publikigis sep originalajn poemvolumojn: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996), El mia buduaro (2001) kaj Rapide pasis la temp' (2003). Kelkajn ŝiajn poemojn provizis per muziko komponistoj Bohdan Gselhofer, Otakar Marčík, Vlasta Šmejkalová kaj Rob Vetter. Ŝia aŭtobiografio Hetajro dancas (1995) vekis grandajn emociojn en Esperantio kaj ne nur, pro la sincereco kaj senpruda traktado de la intima vivosfero. Dramaktorino Eva Seemanová prezentis ĉapitron el ĝi Esperante kaj ĉeĥe kiel monodramon.

Prefere ne tro rigardi retro estas aŭtora elekto el la sep jam publikigitaj poemaroj. Ĝi enhavas ankaŭ valoran, instruigan biografion, kiu ampleksas tutan, abundan, multdirektan kaj multjaran, esperantan agadon de la aŭtorino.

Legante ankoraŭfoje poemojn de Eli Urbanová oni antaŭ ĉio konstatas neeblecon forgesi pri la retrorigardado. Formo de ili ne strebas mirkonsterni per la avangardaj rimedoj. Ordigita laŭ la tradiciaj principoj vortmaterialo kun regulaj ritme-rimaj skemoj, lerte aplikataj, korespondas kun “eternaj” temoj de la prikonsideroj. En ĉiuj sep volumoj kaj multaj, apartaj versaĵoj Eli Urbanová verkas unu poemon pri vivo de la virino, pri sia vivo. Ŝi mem konfesas:

Ne, mi ne havas multajn sciojn;
jen kion mi neglektis,
dum febre mi kolektis
impresojn, emociojn.
(Konfeso)
Tiujn impresojn kaj emociojn povas liveri al la sentema observantino ĉiu, eĉ la plej simpla travivaĵo aŭ percepto — rigardado de la propra vizaĝo en spegulo, damo surstrate, kiu “laŭ la modo kombis al si noblan nodon” — (Virino kun kofro), komodo el erika ligno, “tableto, kies tri apogiloj infre aspektas, kvazaŭ piedoj de bestio…” (El la antikva buduaro), konduto de la hundoj, disfloritaj peonioj, detaloj de la vesto:
Kian mi aĉetis tukon:
Verda estis ĝi kaj lila
kaj ol plumo pli facila,
nu, bela!
(Tuko)
Sed la ĉefan lokon inter la emocioj okupas amo en ĉiuj aspektoj — de singardema penso pri danĝero kontaktiĝi kun viroj tra unuaj, malkuraĝaj sentoj, kresko de pasio, al kiu povas domaĝi nek homoj, nek dudekgrada frosto, tra malcerteco ĝin konservi per sukcesaj kaj malsukcesaj streboj, tra la prava supozo, ke ĝi jam foriras — ĝis la nobla rezigno ornamita per la belaj rememoroj.
Saliko estas mi, saliko;
iom kaduka, iom verda,
jam rezignanta, mi plu perdas
la foliaron … Aĥ, amiko!
Rapide pasis temp' de rozoj.
(Saliko)
Ĉio ĉi jam estis esprimita. Jes. Sed priskribante ĉiujn fazojn de la naskiĝanta, matura kaj foriranta sento — la poetino neniam enuigas la leganton. Gravan rolon dum priskribo de diversaj am-situacioj plenumas la memironio, ĉiam memoranta pri ĉiutageco kaj ne rare pri fiziologio:
Ke ni nin amas, estis klare
sen ia ajn debato …
Kaj tamen se mi ne demetus
la robon el brokato,
li eble ĝis hodiaŭ sidus
en jako kaj kravato …
(“Virkato”)

Li la ĉemizon al mi kuspis …
Pri sia amo al mi flustris …
[…]
Li tiel avida min kisi.
Li iris for sole por pisi …
(Lasta amanto)

Ne mankas en poezio de Urbanová momentoj, de kiuj plenplene estus kontentaj feministinoj. Forte substrekata rajto de virino al la sendependo estas esprimita ne per agreso aŭ senkonsila ĝemo sed per subtila ironio, kiu agas pli forte:
Laŭ mia edz',
al kiu multajn dankojn,
de la gepatroj
heredis mi nur mankojn.
(Laŭ mia edz')

Nenio lia ŝin ekscitas
<…>
nek buŝo, ĉiam predikpreta.
Kondut' entute tro kvieta
<…>
Malvarma kiel mem marmoro
glitadas ŝi el vestkiraso …
<…>
dum ama akto sen ekstazo,
en ŝi eksplodas muta ploro.
(Frigida edzino)

Ĝue oni povas renkonti en tiuj versaĵoj motivojn el la popola kulturo, kiel en poemeto Rozo, kiu ekfloris ĵus pro penso pri la elektita amanto, aŭ pli minace, trans trarigardo de la popolaj konvinkoj kun speciale akcentita, forta seksardo direktita al satano — ĝis la morto sur ŝtiparo, en poemo Sorĉistino. Plaĉas ankaŭ libera uzo de la antikvaj elementoj en belegaj verkoj Antaŭ spegulo kaj Renkontiĝo.

Eli Urbanová ne estas indiferenta pri sociaj problemoj. Konvinkon, ke oni devas labori por la tuta homaro, pro gravaj kaj malpli gravaj malfeliĉoj de unuopaj homoj ŝi prezentas en Homoj kaj Ĝusta vojo. La plej esenca nepro preskaŭ neebla por ĝin atingi estas memkompreneble la paco:

min kostis nur tro multe da medito,
ĉu vere eblas mondo sen milito
(Ĝusta vojo)
Poemoj Kaj eksonoros sonoriloj kaj Tosto al Eŭropo estas viziaj revoj pri la tempo, en kiu universale ekregos la justa kaj stabila paco,
kaj vero estos parolata
kaj ne mensogo diplomata

Kaj eksonoros sonoriloj
kaj feste portos sin tra l' spaco:
Mir! Béke! Frieden! Pokój! Paco!

Verkanta vera esperantistino esprimas ankaŭ sian opinion pri la internacia lingvo Esperanto, favoran, diskutantan kontraŭ cirkulantaj, konataj de ni ĉiuj pritaksoj:
Ja kia forto! Kia vivo!
Kaj iu diras: Lingvo arta.
Verko kreita por arkivo.
Ne estas vero. Eĉ ne parta.
Ĉi lingvo defendos sin tutcerte pro sia flueco kaj bela melodio.

Pro la menciitaj kaŭzoj kaj pro la propraj ni legu la poezion de Eli Urbanová. Ni trinku kune kun ŝi la pezan vinon de la vivo brave kontraŭstarante al obstakloj de ekzisto kaj de amo. Ni, kiel ŝi, kolektu la travivaĵojn — tiujn pro kornikoj sur la vintra arbo kaj tiujn pro la apetitveka vira korpo en alkovo. La esperanta mondo sen ŝia poezio estus nekompareble pli malriĉa.

Lidia Ligęza

Hetajro versas


esperanto.net/literaturo/uea/urbanovarec.html

Tri poemarojn de Eli Urbanová (Ĉeĥujo,1922) oni konis ĝis la apero en 1995 de ŝia pasie membiografia romano "Hetajro dancas": "Nur tri kolorojn" (1960), "El subaj fontoj" (1981) kaj "Verso kaj larmo" (elektitaj poemoj, 1986). Pri la romano oni abunde parolis i.a. pro la ricevo de la OSIEK-premio, tamen eble ne ĉiuj atentis ke de tiam sekvis 5 pliaj poemaroj: "Vino, viroj kaj kanto" (1995), la dulingva ĉeĥa-esperanta "Peza vino" (1996), "El mia buduaro" (2001), la aŭtor-intence karierferma "Rapide pasis la temp’ " (2003) kaj la definitive antologia "Prefere ne tro rigardi retro" (2007). Mi devas nun prezenti la tri lastajn, eldonitajn jam en la nova jarmilo.

Kiel en ĉiuj verkoj de Urbanová, ankaŭ en "El mia buduaro" ĉeftemas la triopo Amo, Amoro kaj Poezio. Ofte tio konkretiĝas en rimajn versaĵojn pri unuopaj viroj, amataj aŭ amitaj de ŝi. Urbanová ja evitas la maŝinan, martelan parnasismon de kelkaj nuntempaj rusaj versistoj; tamen, se diri la veron, ŝi ne sukcesas atingi poezie imponajn altojn (aŭ profundojn) kaj foje la rezulto apenaŭ distingeblas de silabmezurita prozo kun rimoj. Mi trovas pli interesaj la prozajn partojn (kvazaŭ postĉapitre al "Hetajro dancas"), la poemojn represitajn el "Nur tri kolorojn" kaj poemojn kiel "Homoj", verkita pro instigo de Marjorie Boulton ("Mi ŝatus legi de vi pli universalan temon"), kun modela komenco:

Estas la urbo kiel maro
kaj homoj sur la trotuaro
kiel marondoj…

Homoj sennombraj… Kelkaj belaj!
Homoj kun siaj bagatelaj
zorgoj kaj ĝojoj…

Similan impreson mi havas pri "Rapide pasis la temp’ ", ankaŭ koncerne la prozajn erojn, el kiuj elstaras pro sia intereso la librofina "Letero al komencantaj poetinoj". Laŭlonge de la jaroj Urbanová versadis, insisteme kaj in-sisteme, pri sia vivo ama kaj amora, t.e. pri la vivo mem, kaj ĉiu nova verso rolis kiel nova, plia paĝo de ŝia membiografio. Nu, en tiu ĉi poemaro, escepte de "Nokta papilio" kaj "Amsezonoj" (kun tro da elizio por mia gusto), sendube la poemoj teĥnike plej bonaj estas tiuj verkitaj inter 1951 kaj 1958, kiel "Barkarolo" aŭ "Luna nokto".

Fine, "Prefere ne tro rigardi retro" proponas pecojn el la pli fruaj kolektoj, antologie. Iom surprize, poemoj legeblaj kvazaŭ prenite el "Verso kaj larmo" aŭ "Peza vino" venas fakte el ŝia unua poemaro, "Nur tri kolorojn", kies legadon mi emfaze rekomendas. Des pli ĉar ĝi, en la perfekta eldono de Juan Régulo kiel Beletra Kajero de Stafeto en 1960, ankoraŭ aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA, daŭre kaj freŝvoĉe prezentante la kulminon de ŝia kariero poezia.

Jorge Camacho

Kvazaŭ bilanco de vivo

Publikigita ĉe
L'Esperanto, julio-aŭgusto 2010
esperanto.be/fel/but/rec/pntrr.php?preso

La interna subtitolo estas: "Poemoj, kiujn vi konas, ĉu ne?" Efektive temas pri selekto el la sep poemaroj ĝis nun aperigitaj de la ĉeĥa poetino, nun 87-jara, ek de la unua Nur tri kolorojn ĉe Stafeto en 1960 ĝis Rapide pasas la temp' ĉe Kava-Pech en 2003. Literaturo kaj ĉefe poezio traarkas ŝian tutan vivon: jam kiel dektrijarulino ŝi verkas; post ne longe sep ŝiajn rakontojn aperigas kun laŭdo ĉefa gazeto. Poetino en la ĉeĥa, en Esperanto ŝi trovas sian ĉefan esprimilon: lerninte la lingvon en 1948, ŝi atingas dek du fojojn premiojn pro originala poezio. Profesie instruistino, sed abunde E-instruistino kaj aktivulino. Venkoj, premioj, partoprenoj en literaturaj juĝkomisionoj, akademianeco, honoraj membrecoj punktumas ŝian brilan karieron. Poemoj ŝiaj aperas en pli ol tridek periodaĵoj, kelkaj estas muzikigitaj, tradukojn ŝi atingas en ok lingvoj, inkluzive la italan.

La 130-paĝa libreto prezentas tre rigoran selekton. Tial oni povas bedaŭri, ke ne estas pli multaj de ĉi tiu fascina poetino, kiu sin spegulas tiel: Vizaĝ' de pupo, porcelane pala / do ne aparta; male: tre banala. / Ĝi morta ŝajnus certe se du astroj / (nigraj pupiloj, unu el kontrastoj) / ne brilus larĝe de sub okulbrovoj./ Kio alia? Jen fiaskas provoj / dum la serĉad' pri ĉarmo speciala. / Vizaĝ' de pupo, porcelane pala.

Amoro kaj erotiko estas ĉefaj temoj ĉe Urbanová; interna enrigardo (pronomo "mi" oftegas) sen prudo aŭ falsa pudoro malkaŝas al ni virinon plene vervan, ambezonan ankoraŭ en sia maljunaĝo. Ŝi faras bilancon pri sia vivo, sed sen nostalgio, sen bedaŭro: tristoj kaj ĝojoj, amoj kaj seniluziiĝoj, animo kaj korpo. Ŝi trapasis la generacion de Baghy, kies fidela disĉiplo ŝi estis, kaj de Auld; iuj trajtoj similigas ŝin al la frua Boulton. Leganto kiu maltrafis ŝiajn antaŭajn verkojn trovas ĉi tie specimenojn por proksimiĝi al vere intensa personeco.

Carlo Minnaja

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.