La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Testamente
Plena originala poemaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Spertoriveroj fluis en poezian maron


okt 2015
esperanto.net/literaturo/ba/testamentrec.html

Mao Zifu

Testamente


decembro 2018
revuoesperanto.org/testamente
La sudafrikan poeton de Kock mi sekvis konstante ekde liaj unuaj memeldonitaj broŝuretoj, ekstere modestaj sed profunde elvokivaj, kaj dum liaj daŭre ŝanĝataj klopodoj strebe al grandioza kaj ĉionentena eposo; min logis lia insista disiĝo de la dogmaj parnasismaj ŝablonoj, lia ĉirkaŭrigarda analizo, lia atento al la homo. Mi admiris lian kuraĝon poeti esperantlingve malgraŭ sia izoliteco for de la dinamisma nordhemisfera esperantista vivo, sen la varmo de la kongresa atmosfero kaj la allogo de la librostandoj (ankoraŭ neniam okazis UK en Afriko). Ankaŭ lia aliĝo al religio okazis, sekvante sian patrinon, enen de minoritato, la Adventistoj de la Sepa Tago. Liaj inspiraj temoj estas la Malnova kaj Nova Testamentoj, la greklatina mitaro, politikaj kaj kulturaj eventoj diverslandaj kaj diversepokaj, kiujn li travivis en izoliteco en kamparaj bienoj; veninte 55-jara unuan fojon al Eŭropo, ĉe vizito al mia hejmo, dum subĉiela vespera babilado li petis, ke mi indiku al li la polusan stelon, kiun li konis laŭliterature, sed ne laŭvide.
Testamente prezentas de de Kock la tutan poezian verkadon, kiu dum lia longa vivopado aperis tra naŭ unuopaj eldonaĵoj; krom tiuj, troviĝas fruaj poemoj aperintaj diversrevue antaŭ 1957 kaj postrikoltaj lastaĵoj de la jaroj 2012-2013; la aŭtoro intence ellasis prozaĵojn, kiuj ja estus abundaj, krom du-tri; kompare al lia valoro ne multaj parolis pri li, kaj ankaŭ tio estis rezulto de lia izoliteco. Lia poemaro Kvin elementoj (Akvo, Aero, Tero, Fajro, Tempo) verkita sub la aĝo de 30 jaroj, sed eldonita jardekon poste, enhavas jam tiun torente sintezan kunmeton de radikoj, kiu remburas la versojn per imagoj, kaj kiu fariĝis lia karakterizo: reradi (= ree turniĝi kiel rado); lingvoj transklaĉitaj, blankblankedaj paĝoj; blankantikvaj haroj, dum mi pezpiede erarpadas pli profunden en la vivokoton. Li havas amon al la homoj, sed netan kondamnon al la fiaĵoj de la homaro, jen rasismo, jen la krucmilito kontraŭ la Albigensoj, jen ajnaj subpremoj: ĉiu diktatur’ / flosas sur mar’ el sango.
De Kock iĝis rimarkita en la Sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento per la du kajeroj de Stafeto, Ombroj de la kvara dimensio (1961) kaj Fajro sur mia lango (1967); recenzoj estis jen forte favoraj, jen dubemaj; rezulte, la libroj estas ankoraŭ surmerkate de tiam (je prezo de malpli ol du kafoj). Kritikoj venis kontraŭ lia metriko, multe pli libera ol la normoj de la parnasistoj, kaj al kiuj li respondis en antaŭparoloj al postaj poemaroj. Sin mem li konsideras iela kunskolano de Boulton kaj Auld, kun kiuj li havis intensan korespondadon, sed ankaŭ lia samaĝulo Ragnarsson kuntaĉmentis venkante opozicion de la reganta poezia olimpo. Al la mitigita kaj kultata Kalocsay li ne teneras: Mi do kun la admir’ koleron flegis, / vin vortmartele, kiel epitomon / de idoligo celis, kaj vian Romon / Danuban – tro dikteman – protestegis. Estus tamen nejuste lin limigi al tiu generacio: kvankam li mem sin deklaras (kaj fakte estas) ĉiam sama en la etikaj principoj, multe li ŝanĝiĝas kaj laŭ la metrikoj eksperimentataj kaj laŭ la malfermiteco al la mondo, kiam li formigras el sia lando fariĝinta, laŭ li, rasisma inversdirekte (la iamaj dominantoj iĝis dominatoj, buroj perdiĝis kiel loka enmigrinta etno kaj disiris, parte ree al la origina Nederlando, parte al Usono). Lastatempajn kontaktojn li flegis kun poetoj pli junaj kaj, konstante, kun la aŭtoro de ĉi tiu recenzo al kiu li konfidis, por ajna okazo, la lastan redakton de sia eposo Konfikto de la epokoj, eposo, kiun de Kock konstruadis dum pli ol tridek kvin jaroj kaj kiun li deklaris definitive kompletigita nur per la versio de majo 2018. De ĝi tamen nur la unuajn tri librojn oni trovas en Testamente; la tuto, el kvin, aperos aŭtonome baldaŭ kaj kompletigos lian difinon kiel poeton. Pli multe li iĝis konata tra Japaneskoj (1982), kie li eksperimente defias sin mem en la diversaj japanaj mallongversaj juveletoj: utaoj, hajkoj kaj longutaoj. Saluton al la Suno (1983) estas eble lia plej impresa poemaro, kie alternas sombro kaj morto; jam ĉe aĝo ne maljuna, sed simple matura, venas nostalgiaj pensoj pri iamo. De Kock ne estas optimisto pri la homo entute; se kompari kun Auld, ĉi-lasta havas pli rozkoloran esperon pri la estonteco kaj pri la evoluo de la ‘infana raso’.
Vojaĝoj kaj aliaj poemoj kunigas bildojn de plej diversaj lokoj vizitataj dum longa vojaĝo tra Eŭropo, parte en Italio serĉe al spuroj pri L. Newell, kies poemojn li kolektis kaj eldonis.
Bienulo dum jardekoj en Sud-Afriko, nun de Kock loĝas en Usono, apud la edzino kun kiu li pasintjare celebris 60 jarojn da feliĉa kunvivado. Testamente rakontas pri tuta vivo (pronomo “mi” obsede ripetiĝas), kun inspiroj el multaj fontoj: 30-paĝa notaro helpas al kompreno de la ĉefverko. Li certe estas, se ne la unua, certe inter la du-tri plej signifoplenaj reprezentantoj de nia poezio.

Carlo Minnaja

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.