La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pikniko ĉe vojrando

  • Verkintoj: Arkadij & Boris Strugackij
  • Tradukinto: Mikaelo Bronŝtejn
  • Originala lingvo: rusa
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €9.68
  • Priskribo: Temas pri unu el la plej popularaj verkoj de la fratoj, kies scienc-fikciaj romanoj iĝis klasikaĵoj de la rusa prozo. En neordinaraj cirkonstancoj sur la tero aperas Zono, kies fantasta potenco povas alporti al la homaro kaj bonon kaj malbonon.
  • Paĝoj: 191
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1996
  • Pezo: 175 g
  • ISBN: 5-7161-0027-9
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pikniko de eksterteranoj


decembro 1997
kniivila.net/?p=103
La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas la internacie plej konataj sovetiaj sciencfikciaj aŭtoroj, kaj en eksa Sovetio ĉiam novaj generacioj de legantoj malkovras la ravon de iliaj romanoj. Multaj el la verkoj de la fratoj Strugackij estas aparte popularaj inter gejunuloj, kiuj verŝajne ofte legas ilin kiel simplajn aventur-romanojn. Tamen la temaro de la fratoj Strugackij estas serioza kaj ebligas multnivelan interpretadon - tiel ankaŭ en “Pikniko”.

La scenejo de la romano estas la Zono, regiono transformita ĝis nerekoneblo post vizito de eksterteranoj. La strikte gardatan zonon esploras sciencistoj, sed ĝin kontraŭleĝe ekspluatas ankaŭ la “stalkeroj”. Tiuj spitas la teruraĵojn de la Zono por elporti kaj vendi utilajn objektojn postlasitajn de la vizitintoj.

La streĉa intrigo samtempe starigas multajn fundamentajn demandojn pri la naturo de la homo. Ankaŭ la vizitintaj eksterteranoj kompreneble estas alegorio de la senpripensa homa civilizo, aŭ eĉ de Dio. Neniu scias, ĉu efektive la Vizito havis iun celon, aŭ ĉu la Vizitintoj entute rimarkis la homojn. Eble temis nur pri ia hazarda pikniko ĉe kosma vojrando - pikniko post kiu la veturantoj lasis siajn rubaĵojn kaj pluveturis, eĉ ne pripensinte, ke la vizito povas tute ŝanĝi la sorton de la homaro.

La traduko de Mikaelo Bronŝtejn estas eble eĉ tro fidela - ofte oni povas laŭvorte retraduki en la rusan, kaj foje aperas parolturnoj, kiujn oni verŝajne ne facile komprenos sen scio de la rusa, ekzemple “Okuloj miaj ilin ne rigardus!” (p. 21.), “En ĉerko mi Eŭropon vidis” (p. 44). La ruseca vortordo de tempo al tempo malhelpas la legadon - nekutima vortordo ja povas bone funkcii kiel stila rimedo, sed tiam oni uzu ĝin nur kaze de nepra bezono, ne tra tuta libro.

Jam en 1992 aperis ĉe la sama eldonejo alia libro de la fratoj Strugackij, “Malfacilas esti dio”, en traduko de Aleksej Ĵuravljov. Ankaŭ en tiu traduko ofte ĝenas la klare sentebla influo de la rusa lingvo, sed krome Ĵuravljov de tempo al tempo faras klarajn gramatikajn erarojn. Tipa por rusaj esperantistoj estas lia ofta uzo de “por” anstataŭ “por ke”.

La intrigo en ambaŭ kazoj rapide fortiras la atenton disde la finfine ne tro ĝenaj lingvaj malglataĵoj, kaj certe la eldonejo meritas laŭdojn pro tio ke jam du verkoj de la mondfama aŭtoro estas atingeblaj por la esperantlingva publiko. Tamen eble indus venontfoje lasi kompetentan alilingvanon kontroli la tradukon.

Kalle Kniivilä

Pli bona ol la unua


1997: 5 (36)
esperanto-ondo.ru/R-strug2.htm

Pikniko ĉe vojrando, tradukita de Mikaelo Bronŝtejn, estas la dua volumo en la serio de verkoj de Arkadij kaj Boris Strugackij, kiun lanĉis la moskva eldonejo Impeto. Kiel la unua volumo ĉi-serie antaŭ kvar jaroj aperis Malfacilas esti dio en la traduko de Aleksej Ĵuravljov.

Mi ripetas, ke tradukoj el la rusa lingvo al esperanto estas farataj por alilingvanoj (Birjulin A. Malfacilas esti redaktoro // La Ondo de Esperanto. 1995: 3-4.), ĉar ruslingvanoj, eble krom kelkaj entuziasmuloj, preferas la aŭtentan tekston. Tial la traduko devas esti sufiĉe adekvata por transdoni ne nur la ĝeneralan enhavon de la verko, sed ankaŭ la spiriton kaj etoson de la homa vivo en eksterordinaraj kondiĉoj (sed ne la staton de homunkuleskaj manekenoj).

Ĉar la valoro de la Pikniko estas jam delonge agnoskita de la kritiko kaj de la legantaro, mi analizos nur la lingvan aspekton de la esperanta traduko.

La grava kaj serioza verko, kia estas la Pikniko montras al la atenta leganto, ke Mikaelo Bronŝtejn — multe konata kiel poeto kaj kanzonisto — debutas kiel proza tradukanto, kaj la bronŝtejna lingvaĵo havas senteblan kvanton da ruslingvaj trajtoj. (Mi konsilas, ke pri la tipaj devioj de la ruslingvaj esperantofonoj oni legu en la eseo de Aleksander Korĵenkov La rusa esperanto, kies unuaj du partoj aperis en la 1a kaj 2a kajeroj de Spektro en 1994.)

Unue (kaj tradicie) — la vortordo. Ĝi preskaŭ ĉie sekvas tiun de la originalo. Mi ne konsentas kun mia samurba esperantista redaktoro kaj eldonisto, kiu asertis, ke “… ni, ruslingvanoj, devas montri en esperanto por alilandanoj nian rusan parolmanieron en tradukoj, ĉar la originalaj verkoj estas verkitaj en la rusa lingvo”, ĉar:

— En esperanto formiĝis certa sintaksa modelo, en kiu la subjekto kutime antaŭas la predikaton, eĉ se la “tendara slango” de la ruslanda kaj sovetunia (eks)junularo imitis la rusan parolmodelon; la inversa vortordo en esperanto servas por emfazoj;

— La eventoj, priskribitaj en la Pikniko okazas ne en Ruslando, sed en fikcia lando, kaj ne estus logike, se personoj en la romano parolus rusmaniere.

Due. Nekorekta elekto de vortoj, ekzemple “ĝuste” en la senco “nome”, sed ne “precize” k. s. Ne mankas la “falsaj amikoj”, ekzemple, “alfo”, kiu laŭ PIV havas nur unu signifon: “nord-afrika herbo” (ankaŭ laŭ Esperanta-rusa vortaro de Bokarev “alfo” estas nur herbo) — en la recenzata traduko “alfo” havas astronomian sencon de la plej granda stelo en konstelacio.

Trie. La propraj nomoj, kiuj multas en la romano, estas transdonitaj sensisteme. Tial en la traduko apud “peugeot” estas uzata “lendrover”, la originala “Quasimodo” najbaras kun transliterigita Frankenŝtejn kaj Ŝelli k.t.p., k.t.p. Bizare aspektas Isaak (sed ne Isaac) Newton.

Pri forigo de tiuj malglataĵoj (la tradukinto probable ne havis PIVon kaj ne konsultis enciklopediojn) devus zorgi la redaktoroj, kaj reverse de la titolpaĝo oni povas legi, ke la libro havas unu respondecan redaktoron kaj tri kunredaktorojn. Se temas pri la propraj nomoj, mi ja kredas, ke la redaktoraro povis elekti specifan manieron por la Pikniko, sed ja krom “lendrover” kaj Quasimodo aperis “lendover” (paĝo 64) kaj Quazimodo (paĝo 113). La krisigno fine de la origine demanda frazo sube de la 6a paĝo fuŝis la sencon. Sed la plej okultrafa eraro troviĝas sur la kovrilo: en mia ekzemplero mistere mankas la “ĉapelo” super “Ĉe”.

La traduko de Bronŝtejn estas sendube pli bona ol tiu de Ĵuravljov. Ankaŭ la verko mem estas sendube pli trafe elektita. Por la sukceso de la eldonota tria volumo probable necesos malpli da redaktoroj, sed pli da atento al la redaktado, ĉar la redakta laboro montras rilaton kaj la (mal)estimon de la eldonistoj al la legantaro.

Ke la redaktoroj ja strebas al estimo pruvis amiko aĉetinta la saman libron — sur la kovrilo de lia ekzemplero la mankinta ĉapelo estis diligente alpentrita.

Aleksej Birjulin

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.