La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sferoj 9

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Heĝo kaŝas la ĝardenon


angelfire.com/ok/stenjo/rec/sfer9rec.html
En la vasta pejzaĝo de literaturo krimromanoj kaj scienc-fikcio estas du paŝtejoj kun iom apartaj kondiĉoj. Kreskas tie kelkaj belegaj floroj inter densa trudherbaro. Ial tiuj du kampoj okupas nekutime vastan parton de la esperanta literaturo, originala kaj tradukita. Ĉu pro tio ke en ili ne regas elita kritikemo aŭ altaj postuloj pri kvalito? Aŭ eble ĉar tra ili kondukas klare markitaj padoj, kie oni ne facile erarvagas? Aŭ ĉu troviĝas ia agordo inter la artefarita pseŭdo-mondo de tiuj ĝenroj kaj la verda rondo familia? Mi lasas tiun spekulativan demandon al soci-psikologia studonto de la esperantistaro!

La scienc-fikcia formo aplikeblas por diversaj celoj. Ĝi povas esti ridiga spegulo aŭ masko, per kiu la aŭtoro prezentas sian imagon pri la nuno. Ĝi povas esti teatro de surrealismo, kie ensceniĝas homaj revoj, timoj, impulsoj. Ĝi povas esti fabelo de nia epoko, kun la rolo de tradicia fabelo prezenti eterne homajn demandojn, dilemojn, evoluon. Kaj kompreneble ĝi povas tutsimple esti fuĝo de realo nekontentiga.

Sferoj 9 enhavas 13 erojn de 13 aŭtoroj el sep landoj, tradukitaj el kvar lingvoj de ses personoj. Sep noveletoj, esperantigitaj de Liven Dek, konsistas grandparte el banalaĵoj - banalaĵoj en spacveturilo, banalaĵoj en tempo-maŝino, banalaĵoj en n-a dimensio. Ankaŭ la maniero rakonti ŝajnas al mi ne tre brila. La aŭtoroj pliparte ne kapablas vivigi siajn personaĵojn, surscenigi iliajn agojn, enkorpigi iliajn pensojn, nek aktivigi la imagpovon de la leganto, sed devas ĉion aserti, klarigi kaj motivi per tedaj vortoj. Kaj tio, kion ili asertas inter hiperspacaj saltoj kaj marsanoj, ŝajnas al mi apenaŭ pli interesa ol la jarraporto de urbeta esperantoklubo.

Sed la bukedo enhavas ankaŭ florojn pli flarindajn. Plej plaĉas al mi "Boate sur la lago Qumran" de Maurizio Viano, konvene esperantigita de Giulio Cappa. Tiu novelo havas originalecon, kaj en ĝi rolas ne ŝablonoj kaj maŝinoj, sed homoj kun deziroj kaj amaro, malvirtoj kaj afliktoj homaj. Ĝi kreas tension inter fantasto kaj ĉiutageco.

Ankaŭ en "La alabastra ĝardeno" de Cordelia mi trovis grajnon da originaleco. Ĝin prezentas Georgo Kamaĉo en esperanta lingvaĵo iomete scienc-fikcia. Nu, scienc-fikcio povas esti tereno konvena por lingva eksperimentado, kondiĉe ke tio spegulas la stilon de la originalo. Por mi persone tia "kuspita" lingvo tamen fariĝas heĝo, kiu parte kaŝas la alabastran ĝardenon.

Pluraj tekstoj, plej emfaze "Heredejo" de Emma Popik, tradukita de Wojciech Usakiewicz, esprimas sopiron retroen al malnovaj virtoj. Tio cetere ne tro raras en fantasto kaj scienc-fikcio - se temas pri interhomaj rilatoj la futuro ofte impresas tre malmoderne. (Foje eĉ mizogine, kion efike ekzemplis Liven Dek per sia originala novelo Liza en LF 148.)

En la tradukoj oni trovas relative malaltan frekvencon de lingvaj strangaĵoj - ekz. argumento anstataŭ temo kaj mispreno anst. eraro (L. Dek), ĉiom anst. ĉio (Cappa), ties anst. sia (Usakiewicz). Krome mi foj-foje demandas min, ĉu aperas komposteraro, lingva "lapso" influita de nacia lingvo, aŭ nekonata neologismo.

Konante nur malmulton de la pli fruaj volumoj de Sferoj mi tamen iomete miras, ke la eldonanto por tiu ĉi volumo elektis pliparte erojn de modesta kvalito.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.