La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La sfinkso de Steplando

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

De siberia realo ĝis mediteranea revo


1992
esperanto.net/literaturo/uea/steprevrec.html

La sfinkso de steplando. V. A. Glazunov. Chapecó: Fonto, 1988. 111p. 21cm.

Insulo de revoj. Manjo Austin. Pizo: Edistudio, 1989. 93p. 21cm.

Du libroj, similaj kaj malsimilaj. En ambaŭ ni vojaĝas, vidas, sentas ĉion el la homa subjektiveco de la rakontanto. Ambaŭ same plenas je riĉaj, bildigaj priskriboj. Ambaŭ trovas dramon ne sur la monda scenejo, sed en la teatroj de ĉiutaga vivo. Ambaŭ forte ligiĝas al loko, medio kaj ties etoso. Kontraste, unu estas romano; la alia, novelaro. Unu pri "okcidentanoj", la alia pri la "oriento". Unu plejparte sukcesa, la alia malpli.

La sfinkso de steplando loĝas fore en centra Azio. Necesas iom da peno por atingi ŝin. Ni devas tralabori unue eneŭropan rakonton pri homoj en la dua mondmilito. Tiu simpla rakonto de homa malbonego, boneco kaj Esperanto portos larmojn al kelkaj (ekzemple al mi), kaj kraĉemon al tiuj kiuj malŝatas verdisman sentimentalon. Ne haltu tie, nia celo estas oriente. Ni migru preter la rivero Don', paĉjo al la rusa popolo. Tie ni renkontos nian gvidanton, scienciston kiu studas diversajn regionojn kaj transdonas al ni siajn spertojn. Pere de li ni renkontas la homojn kaj la teron, la viglan spiriton de la regiono. Sed antaŭen. La sfinkso atendas nin.

Fine ni atingas la stepon. En tiuj rakontoj pleje floras la libro. Per simpla, rekta stilo, nia sciencisto montras al ni kion li trovas: popolajn saĝon kaj miton, personajn timon kaj kuraĝon, pejzaĝajn belon kaj danĝeron, homan vivon. Tiuj rakontoj enhavas misteran kombinon, kiu igas la legadon ĝuplena dum ili enigas nin en alian malfremdiĝantan kulturon. La sfinkso ja estas tie, ni sentas ŝian animon malantaŭ ĉiuj okazaĵoj. La simpla, rekta stilo perfekte harmonias kun tia vivmaniero de la loĝantaro. Trudas sin pluraj neologismoj kvazaŭ malgraciaj fremdaj turistoj kiuj perdiĝis survoje al sia luksa hotelo. Feliĉe, ili kaj kunvojaĝantaj preseraroj, malglataĵoj kaj dubindaj gramatikaĵoj ne tro oftas.

Malsamspeca vojaĝo portas britinon al itala insulo de ŝiaj revoj. Facila flugo portas ŝin al la domo de amikino. Facile ŝi lasas edzon, infanon kaj facilan vivon por ferioj sur la rave bela meditaranea marbordo. Rapide ravas ŝin la vivo tie, kaj, speciale, specifa viro. Kio okazos?

Oni diras ke nenio kondamnas kiel malforta laŭdo. Tio embarasas min, ĉar mi ne vere volas kondamni, sed tamen mia reago al la libro estas ĉefe plendetoj kaj laŭdetoj. Jen pozitivaj aferoj: flua stilo, belaj imagoj, bonaj priskriboj. La intrigo disvolviĝas trankvile, taŭge al la feria etoso. Milde erotikaj epizodoj plaĉas. Nia britino Teresa intime kaj profunde priskribas siajn sentojn kaj emociojn. Sed tuj venas plendetoj. Ĉu la verkisto vere laboras por tabako-firmao, aŭ ĉu estas alia kialo ke oni priskribas fumadon tiom detale, sur preskaŭ ĉiu paĝo? Kiel Teresa povas tiom facile forlasi siajn morojn kaj kutimojn? Kaj inverse, ĉu ŝi povos reeniri la familion, sen ajna problemo, kiel implicas la fino? Ĉu la sentoj kaj emocioj, tiom bele priskribitaj, estas fine kredeblaj? Ĉu la multaj anglismoj aperas intence? Kial Esperantlingva Verkista Asocio kaj Edistudio elektis tiun libron por sia unua kunlabora premio/eldono? Ĉu estas io en la libro kion mi maltrafis?

Malgraŭ tiuj demandoj, mi ĝuis la legadon. La plendoj ne malhelpis la fluan pasadon de la paĝoj kaj eventoj. Mi ŝatis la rolulojn. Min altiris la mensbildoj. Estas ja bela revo. Eble taŭgas por legado dum la longaj horoj de ferioj en fremda lando, intrigo sen surprizoj kaj sen dramo, legata sur bela, varma strando, sub bluega ĉielo . . .

Nia vojaĝo tra du mondoj, du libroj finiĝas. La unua: sukcesa kaj plaĉa libro, iom pli profunda ol oni unue pensus. La dua: malpli sukcesa, malpli profunda ol la eldonistoj supozis, sed tamen, se vi foje deziros revi, plaĉa.

Derek Roff

Talentaj noveloj en bela stilo


retpaĝo

Ĉi tiu sola verko de Vladimir A. Glazunov enhavas naŭ novelojn rakontitajn en mi-formo kvazaŭ proprajn travivaĵojn. Sep el ili estas rakontoj de relative juna geologo dum sciencaj vojaĝoj en diversaj partoj de Sovetunio, precipe en la sudaj respublikoj.

Glazunov konstruas siajn novelojn kun granda talento, lia rakonta stilo estas mirinde plaĉa, flua kaj atentokapta, kaj ankaŭ la lingvaĵo estas bonega, samtempe riĉa, internacia kaj facile komprenebla. La noveloj enhavas ravajn priskribojn pri naturaj pejzaĝoj, fascinajn portretojn de interesaj homoj, kiuj vekas simpation de la leganto. Ankaŭ la ideoj kaj pensoj troveblaj en la rakontoj estas simpatiaj kaj homecaj.

Mi aparte mencias la novelon Belulino Ajsulú kiel sukcesan kombinon de malnova fabelo kun nuntempa realismo. La longa La paĉjo Don donas al ni belan portreton kaj vivhistorion plenan de amaro, tamen kun ĉefe pozitiva tono, kaj krome ĝi sukcese konatigas al ni la vivon ĉe la riverego Dono.

Ankaŭ la titola verko La Sfinkso de Steplando estas tre lerte farita, bela kaj fascina historio kun kelkaj tre originalaj eroj en la intrigo. Bedaŭrinde ĝiaj lastaj sep linioj iom detruas ĝin per sia ekstreme edifa turno.

Do, la novelaro havas ne nur pozitivajn flankojn, kaj ĝuste la edifa tono de kelkaj noveloj estas minuso. Legante ilin mi forte sentas, ke ĉio okazas en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kie ĉiuj homoj honestas kaj bonas, kaj nenio misas aŭ maljustas. Eble tio estas trajto de Soveta literaturo, tamen mi ne atendus trovi ĝin tiel malfrue kiel en 1988.

Oni trovas ankaŭ, precipe en La veneno de veratro, iom tro da sentimentaleco. La priskriboj pri Kaŭkazaj kaj Centraziaj regionoj kaj ties popoloj estas iom ŝarĝita de malnovstila admiro al la natureco, simpleco kaj vereco de tielnomataj naturaj popoloj, kaj de malŝato al la urba civilizo.

Alimán! Mi preferas
jurton al la palaco!
... ... ... ...
Mi preferas la selon
kaj la vojon nomadan
al komforta fotelo,
al la urba vivado
(p. 97)

Jen kiel versas al kirgiza knabino iu rusa poeto en La Ĉarmo de Ĉielmontaro, antaŭ ol revojaĝi hejmen al Moskvo!

Mi suspektas, ke ĉi novelaro estas malfrua ekzemplo el tradicia rusa literatura ĝenro de romantikaj vojaĝpriskriboj el foraj anguloj de la imperio. Ankaŭ en okcidento ja dum diversaj epokoj furoris verkoj de literatura ekzotismo.

Ĉe Glazunov la naturpriskriboj de la "ekzotaj" lokoj impresas iomete kiel turista admiro al belaj panoramoj, dum male la medio ĉe Dono aperas en pli matura, profundkona scenigo.

Kvankam la "mi" de la noveloj laŭdire vojaĝas labore, precipe pri geomorfologio, oni neniam rimarkas plenumon de iu ajn profesia tasko. Li marŝas, rajdas, veturas tra la pejzaĝo, sed ŝajne nur rigardas, miras kaj admiras, kaj krome interparolas kun la lokaj olduloj kaj belulinoj. Se temas pri konkreta laboro, ni efektive ekscias pli multe pri la vivo de kirgiza paŝtisto kaj de maljuna buisto sur Dono, ol pri la esploroj de nia geologo.

La komenca novelo, Ho mia kor', estas tute alispeca kaj prezentas hazardan renkontiĝon de "samideanaj" malamikoj sur batalkampo. Malgraŭ tiu temo, ĝi estas tre lerte kaj bonstile verkita. Ankaŭ la lasta novelo iom diferencas, ĉar ĝi estas nur kadro en kiu maljunulo prezentas humuran fabelon.

Malgraŭ kelkaj kritikoj, resuma prijuĝo pri La Sfinkso de Steplando povas esti nur tre pozitiva, precipe pro la bonega stilo kaj lerta konstruo de pluraj noveloj.

Sten Johansson

La sfinkso de steplando


n-ro 98, februaro 1989
esperanto.net/literaturo/fo/sfinkssteprec.html

Jen denaska rakontisto, kies unuan kolektaĵon FONTO povis publikigi. Jam iom konata al nia legantaro, Glazunov per ĉi modesta bukedo (nur 112 paĝoj, bedaŭrinde!) fariĝas subite unu el niaj nepre atentindaj prozistoj.

Estas bona tendenco, miakomprene, ke en la originalaj prozaĵoj ĉiam pli viv-apude senteblas la etoso de diversaj loĝujoj kaj kulturoj. Siatempe, ekzemple Inferio de Bulthuis povus lokiĝi kie ajn, nur ne en la ĉi-tieo. Aŭtoroj tiam foje emis nebule `ŝvebi' - sed nuntempe pli kaj pli dumlegade oni ricevas la impreson, ke "jen regiono aŭ popolo aŭ ĉirkaŭaĵo, kiun ankaŭ mi foje devus persone viziti"; ankaŭ Glazunov tiel vivreale priskribas, ke ni emas viziti la regionon de l’ "Paĉjo Don", aŭ de la kazaĥaj stepoj, krudaj sed siaforte ĉarme sorĉaj.

Kaj ĉiujn tiajn pejzaĝojn (kaj kiel fizika geografo li fake ĝisfunde konas ilin) li vivigas per homoj, kies karakteroj dum la disvolviĝo de la rakontetoj fariĝas kvazaŭ palpeblaj. Foje eĉ ŝajnas ke iun vi konas jam delonge. Tiel konvinke li lin pentras.

Origine ĉi novelaro estis anoncita sub la titolo Ho mia kor’ laŭ la unua rakonto. Ĝi trafe montras kiel skizofrenia estas nia mondo: homoj, tute ne persone konantaj unu la alian, kiuj dummilite provas pafmortigi sin reciproke - kaj vunditaj montriĝas esti... samideanoj! La Paĉjo Don, kiel ĉiuj vcre grandaj aferoj en la vivo intime ligiĝas kun profund-homa tragedio. Malkaŝi ĝin ne estus konvene - legu vi mern, kiel fartus Kuzmiĉ en la vivo rapide moderniĝanta, sed eterne la sama. La sprita respondo per kiu savis sian vivon la junulino Ajsulú, kiam minacis ŝin la sovaĝa ĥano, ne nur spritas, sed samtempe montras penetran komprenon de hom-animoj. Kaj la ŝtonero kiu ne kontentis en sia ekzistado, - nu bela parabolo por ... ja por kio? Por la esperanta `popolo', ĉu?

Ĉiujn 9 novelojn mi povus tiele ektuŝi. Kion fakte mi deziregus, estas, ke vi fariĝis scivolaj - ekhastu al via plejapuda libroservo - kaj tuj mendu ĉi libron antaŭ ol ĝi elĉerpiĝis. Ĉar se la sorto de libro iel rilatas al ĝia enhava valoro, tiu ĉi nepre baldaŭ debretiĝos!

Gerrit Berveling

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.