La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio

  • Verkinto: Gerrit Berveling
  • Speco: alia libro
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro glubindita ±€12.00
  • Priskribo: Impresoj el vojaĝo per la Transsiberia Trajno kaj el la lando de la 92a UK.
  • Paĝoj: 143
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2008
  • Recenzo:
    • Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio verkita: La titolo de la libro bone diras pri kio temas, Vojaĝimpresoj. La libro rakontas pri kio la vojaĝantoj travivas, pri kio malsimilas de ilia lando. Ĝi rakontas pri la kunvojaĝantoj, pri la manĝoj, pri la travivaĵoj dum la vojaĝo kaj dumkongrese.
      La lingvo estas simpla, kvazaŭ la verkisto sidas apud vi rakontanta pri siaj travivaĵoj kaj malfacilaĵoj. La temo estas vojaĝo kun esperantistoj al UK en Jokohamo, do vivanta bildo de nuntempa Esperantio.
      Estas bona libro por komencantoj en sumoo. (Koboldo (Svedio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2017)
    • De Mirtelo: Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio
    • De Montarano (Slovakio): Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio
    • De Valentin Melnikov: De Nederlando al Japanio kaj reen
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio


Septembro 2016
esperanto-sumoo.pl/recenzosep2016.html -
La nederlandano Gerrit Berveling rakontas pri la vojaĝo kiun li faris kun la edzino Madzy en 2007 al la Universala Kongreso en Jokohamo (Japanio). Ekde Moskvo (Rusio) ili partoprenis en karavano kiu vojaĝis per la Transsiberia Trajno ĝis Vladivostoko, kun halto de kelkaj tagoj ĉe la Bajkallago. Poste la Esperanto-karavano ŝipveturis al Japanio, kaj en kelkaj etapoj per buso al la kongresurbo. Priskriboj de organizitaj ekskursoj survoje, ĉiutagaj travivaĵoj, rimarkeblaj aferoj k.s. Mi legis duonon de la libro, plimalpli ĝis la komenco de la kongreso, kaj legos la ceteron en venonta Sumoo. Bela preparo por tiuj kiuj en 2017 (ne) intencas partopreni la komunan organizitan vojaĝon per la Transsiberia Trajno tra Rusio, por partopreni la kongresojn de SAT kaj/aŭ UEA en Seulo (Koreio) venontan someron.

Mi daŭrigis legi tiun ĉi libron, kiun mi komencis en la antaŭa Sumoo. Nun mi informiĝis pri iliaj diversaj travivaĵoj, ekskursoj k.s. dum la Universala Kongreso en Jokohamo. Montriĝas, ke la Nederlanda paro Gerrit kaj Madzy post la UK kun aliaj Esperantistoj ankoraŭ vizitis la Oomotan Centron en Ajabe: kelkaj paĝoj pri spertoj je tranoktado, ĉeesto de religiaj kunvenoj ktp estas same interesaj! Ankaŭ la reflugo tra Moskvo estas pritraktita. Priskribo de vojaĝoj, ekskursoj ktp, foje tre detale, en facile legebla lingvo.

Mirtelo

Vojaĝimpresoj el Siberio kaj Japanio


Januaro 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojan2018.html
Vojaĝpriskribojn mi preferas de mia infaneco. Kadre de la jubilea Eo-sumoo mi legis libron de la nederlanda verkisto Gerrit Berveling. Mi estis scivolema pri liaj spertoj kun la Transsiberia magistralo kaj kun la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo en la jaro 2007, ĉar mi mem antaŭ multaj jaroj voja?is per la plej longa fervojo en la mondo kaj ankaŭ mi kongresumis en Japanio. Mi kun ĝojo komencis legi la libreton celante kompari la spertojn de la aŭtoro al miaj spertoj. La libro konsistas el tri ĉefaj partoj. La unua priskribas la vojaĝon per la Transsiberia magistralo, la dua tuŝas la Universalan Kongreson kaj la tria parto estas dediĉita al Oomoto. Krom tio la enkonduko estas memsatara ĉapitro, en kiu la aŭtoro klarigas la diferencon inter memoraĵoj kaj taglibro: "... taglibron oni daŭre verkadas dum la koncernaj okazaĵoj, memoraĵojn oni verkas poste." Mi jam legis kelkajn taglibrojn el vojaĝoj kaj grandparte ili estas bone verkitaj kun multaj ilustraĵoj kaj aldonaĵoj, kiu al la legantoj proksimigis la vojaĝimpresojn de la aŭtoroj. Bedaŭrinde la verko de G. Berveling estas nur simpla taglibro, al kiu mankas kelkaj gravaj eroj de bona vojaĝpriskribo, eĉ skribita nur kiel taglibro. Ĉefe mankas fotografaĵoj kaj mapoj. Dum mia legado mi kelkfoje perdiĝis en la tempo, la datoj de unuopaj tagoj ne ĉiam estas klaraj. Bone estas priskribita la vivo en la vagono kaj la tuta trajno, ĝiaj reguloj kaj kutimoj. Kelkaj tipaj rusaj kutimoj ne estis al okcidentaj eŭropanoj kompreneblaj, sed vera vojaĝanto ofte devas akcepti hejmanojn kun ilia kulturo, eĉ li ne komprenus logike ĉiun kutimon. Rusio kaj rusoj, tio estas granda lando kaj granda nacio, kiu estas vere specifa. Mi, same kiel la aŭtoro, estas ano de eta nacio. En nia lando estas normale, ke diversaj infomoj estas skribitaj krom en la oficiala ŝtata lingvo ankaŭ en aliaj. Grandaj ŝtatoj tion ne devas fari, al ili sufiĉas informoj en ilia lingvo. Tio rilatas ne nur al Rusio, sed ankaŭ al Japanio, Usono kaj pluraj grandaj landoj. Pro tio mi ne komprenis la surprizon de la aŭtoro, kiu kelkfoje kun ironio konstatis, ke ie kaj tie estis informoj nur en la hejma lingvo, homoj komprenis nenion en la angla. Bonaj estas la notoj, kie la aŭtoro konstatas, ke la lingvoscio de la angla lingvo fakte ne estas tia larĝdisvastigita kiel oni propagande proklamas. La spertoj de la aŭtoro el la vojaĝo tra Siberio estas uzeblaj por estontaj vojaĝantoj, kiuj deziras travivi ion, kion ne eblas travivi en alia angulo de la Tero. La jokohaman kongreson la aŭtoro kaj lia edzino ĝuis en la kongresejo kaj dum ekskursoj enkalkulante tutagan ekskurson al Fuĵi-monto. La tria parto pri Oomoto post du interesaj ĉapitroj estis enuiga kaj mankas pli detala priskribo de la bazo de la kredo. Por Esperanto-sumooistoj la libro estas bona legado el la vidpunkto de simpla kaj komprenebla lingvo.

Montarano (Slovakio)

De Nederlando al Japanio kaj reen


n-ro 7
Mi elektis legi kaj recenzi tiun libron, ĉar estas interese vidi propran landon per okuloj de fremdulo, ĵeti “freŝan rigardon” al niaj ĉiutagaĵoj. Gerrit Berveling kun sia edzino Madzy kaj grupo de pli ol 20 geesperantistoj el diversaj landoj partoprenis la 92an UK en Jokohamo (2007), antaŭ tio traveturinte tutan Rusion – pli ol 9000 km, pli ol du semajnoj trajne kun kelktaga halto ĉe la lago Bajkal. Dumvojaĝe li verkis noticojn, surbaze de kiuj aperis la libro. Senteblas, ke al ambaŭ landoj la aŭtoro rilatas tre bonkore...

Vojaĝpriskribo – ne estas beletro. La libro estas interesa por tiuj, kiuj ankoraŭ neniam estis en Rusio kaj Japanio, por ekscii ion pri la landoj, ambaŭ sufiĉe ekzotaj por ordinara eŭropano. Certe indas legi skizojn pri landa historio kaj vidindaĵoj, ankaŭ impresojn pri pejzaĝoj. Vivaj observoj flanke de konkreta persono multe pli valoras, ol duonteoriaj priskriboj en diversaj gvidlibroj (eĉ se temas pri modiĝintaj lastatempe “ksenofobiaj gvidlibroj”). Cetere, tia vojaĝo kaj tia libro apenaŭ povus rezulti sen Esperanto... Alimaniere interesa la libro estas por tiuj, kiuj ja vizitis la landojn – por kompari impresojn kaj juĝi, kiu el la vizitintoj pli bonŝancis. Triamaniere interesa por loĝantoj de priskribataj landoj, kiel mi jam diris. Do iel interesa por ĉiu leganto...

Iam amuzas nin detala priskribo de aferoj tute ordinaraj, kiujn ni preskaŭ ne rimarkas pro kutimeco: ekzemple, aranĝon de vagono en rusia longdistanca trajno. Plej tipa necesejo en rusia vilaĝo preskaŭ ŝokas gastojn el civilizita Eŭropo: “primitiva tenejeto en la ĝardeno apud kelkaj tendoj: nur du truoj en la grundo kun ĉirkaŭe bretoj por ŝirmi onin el la rigardo de la aliaj. Nek akvo, nek papero. Nenio” (p.25). La aŭtoro honeste priskribas tion, kion ni konstante vidas – kaj ni konscias, ke io en Rusio vere estas stranga, nelogika kaj nenatura. Burokrateco, longa atendo, tro da formalaĵoj kaj kontrolo. Berveling skribas tute sincere. “Ŝajne, en Rusujo kion oni ne intence petis, aŭtomate estas nepermesita...” (p. 21) – iom troigite, sed grajno da vero enestas. Tamen mi ne certas, ke Rusio tiurilate estas unike maloportuna...

Same (eble eĉ pli) detale, la aŭtoro rakontas pri Japanio. Apenaŭ kredindas ke mi iam vizitos tiun landon – sed nun mi imagas la tiean vivon pli bone. Verdire, plurajn konkretaĵojn mi ĝis nun neniam legis aliloke. Pedanta priskribo de ĉio travivita: ĉio tro izolita, lokanoj ne komprenas la anglan lingvon (sed la “vasta publiko” obstine plu kredas, ke la internacia lingvo estas la [fuŝ]angla...), malkongruaj telefonoj, bank-aŭtomatoj kaj komputiloj – dankon pro la averto. Ankaŭ pri japanaj kutimoj, iom strangaj por ni eŭropanoj: dormi surplanke, devige demeti ŝuojn en ajna domo ktp. Pri specifa japana afableco, salutoj, ceremonioj. Aparta ĉapitro pri la religio Oomoto (havanta firmajn ligojn kun Esperanto), pri vizito de ties centro.

Ial la tempo ĉie estas indikita laŭ 12-hora, ne 24-hora sistemo – eĉ ne ĉiam klaras, ĉu temas pri mateno aŭ vespero.

Alilandanoj ofte kripligas lokajn nomojn, ankaŭ ĉi tie aperas “Mistlav” (Mstislav, p.14), riveroj “Irkiĉ” (Irtiŝ, p.20) kaj “Jenicej” (Jenisej, p.22), probable ankaŭ japanaj nomoj ne ĉie enordas... por indulgi s-ron Berveling mi povas diri, ke en iu vjetnama libro mi vidis multe pli amuzajn fuŝojn. La aŭtoro eĉ heroe reproduktis en la libro fragmenton de rusia trajn-horaro, kun cirile skribitaj nomoj de stacioj – eraroj tute ne multas...

Ĉio estas priskribita iom tro detale kaj pedante – kredeble, viroj en la tuta mondo razas sin pli-malpli sammaniere – do kial detaligi, se Rusio ne havas ian specifecon? Same, ne nepre necesis multfoje listigi, kion la aŭtoro kaj ties edzino aĉetis en iu butiko, manĝis en restoracio ks. Sed eble ankaŭ tio povas iun interesi...

Oni povus mallongigi la libron ĝis triono aŭ kvarono sen perdo de inform-enhavo – sed tio eble estus jam alia ĝenro...

Iom nekutima vortordo – predikato ĉiam frazofine; tamen ĝenerale flua fundamenta Esperanto, sen nemotivitaj katenoj. Bele trafa vorto: “ekpluiro”. Nekutimaj, sed tute logikaj kaj kompreneblaj esprimoj kiel “manĝaĵoj por en trajno”, “belaj speguletoj por en la mansako” ks. Tamen foje aperas tute nekonataj vortoj: “hilare amuze” (p. 95)...

Resume: bonkvalita libro, kontribuanta al diverseco de nia literaturo. En Esperanto ekzistu libroj de ĉiuj ĝenroj, por ĉies gustoj.

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.