La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La silika hakilo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La arĝenta barko


17
esperanto.net/literaturo/ba/silikhakrec.pdf
vidu http://esperanto.net/literaturo/ba/silikhakrec.pdf

Probal Daŝgupto

La molo kaj la akro en la poezio de Jorge Camacho

Publikigita ĉe
http://www.beletraalmanako.com/boao/ba13/index.html
esperanto.net/literaturo/ba/silikhakilrec.html
Kiam, iumatene en oktobro, enŝaltinte mian oldan komputilon, mi legis retpoŝtan mesaĝon, kiu petis recenzon pri nova poemaro de Jorge Camacho, mi, verŝajne ne tute vekiĝinta kaj somnole plu torpora, mislegis la titolon La silka hakilo kaj surpriziĝis. Jen denove tiu mirige nekonformisma poeto ibera volas nin ŝoki kaj ĉuigi eĉ titole per kontraŭdira koncepto: apudigi epitete glitkaresan, softetuŝan adjektivon, elvokivan pri molo kaj softo silka al substantivo simbolanta akran, tranĉan fendilon hakilo. Sed ho ve! Post nur kelkaj tagoj, relegante la mesaĝon mi rimarkis la aliiĝon de silka al silika, ĉu pro iu komputilkoboldo? Plej verŝajne pro miacerbaj oldiĝintaj cirkvitoj. Kaj ĉio renormaliĝis al esprimo elvokiva pri prahoma, civiliza ekkulturiĝo de homo erectus al homo sapiens[1] tra tiu pralaborilo, tiu silika bifaco, pralulilo de la laborarta moderno.

Iel, subkonscie, la silksupla molo kaj la silikŝtona akro min mensangule trahantis dum la tuta tra- kaj re-legado de ĉi nova, kvina Camacho'a poemaro. Ĉi-poeme la kontrastoj tuj kaptas la atenton kaj scivolemon de la leganto, la kvazaŭ spegule kontraŭmetitaj vortsonoroj kaj signifovaloroj, preskaŭaj vortludoj, sed ludoj intelekte fajne poluritaj:


kampoj kaj domoj,
korpoj, koitoj,
bildoj aŭ vortoj,
murdoj kaj mortoj
(silkaj, silikaj),
idoj kaj dioj,
revoj kaj veroj,
pensoj, objektoj
ekse unikaj
- ĉio moneblas

(la mono, p. 23)

Jen alfaciĝas la kontureblo kaj konkreto, iela akro materia, aĵa, korpa, sensaca, en kontrasto al ia suplo, iela molo koncepta, reva, emocia, pensa, transtera, dieca. La konturebla konkreto de kampoj, domoj, korpoj, idoj, okbjektoj elvokivaj pri vivnecesaj strukturoj, bezonataj nutraĵoj, ŝirmodonaj lokoj, nemalhaveblaj iloj vivohelpaj; tamen ĉiuj redukteblaj valortakse al komuna, ĝenerala denominatoro: mono: jen la silika akro de l' vivbatalo ajnatempa, ajnaloka.

Sed ja ankaŭ, kontraste, la suplo, la senkontureco, la cedemo, la molo silka de vortoj, pensoj, veroj, revoj, dioj, bildoj elvokivaj pri eteraj, transmateriaj, emocivekaj energivorticoj nemezureblaj, nelokeblaj, ĉeestaj tensioj nevideblaj, transcendaj. Tamen en ĉi versoj, miatakse alte simbolhavaj, kuŝas plia elemento situanta vojmeze inter suplo kaj akro, la pura emocia ganglio estiganta vorticon da sentoj kaj sensacoj eksterraciaj, kies vortaj kleoj estas koitoj, murdoj, mortoj elvokantaj ĉu senracian, korpan, emocian ĝuon, ĉu sentoskuan angorpreman animdoloron: jen fakte plia, tria dimensio situanta inter la akro konturebla de la materia mondo kaj la molo svaga de la penso kaj imagivo homaj.

La poeto, en nur kelkfraza antaŭparolo, nin avertas, ke li emas, ĉi-libre, versi pri la rilatoj inter la homa mondo kaj la universo: miajuĝe inter la akra konfliktemo de nia hodiaŭa buntkultura kaj multpopola mondo, kaj la svage softa molo - por niaj imagkapablo kaj sentumoj - en la preskaŭ senkonsista nekontureblo de la lumjarmile profunda, senlime nemezurebla universo. Kaj tamen



la mondo glitis for el niaj manoj



dediĉe uverturas ĉi-volume Camacho, kaj li mantras omene per "n u m", t.e. naturo universo mondo, kvazaŭ per tiu hinduisma aŭ joga kreipova prasono OM aŭ AUM estiginta ĉies vivon universan; la vortsonoro, la parolo di-ecigita, sakrala komenco signofoplena por poeto tute malbigota kaj neinklina hosani al ajna religia doktrino. Kaj la parolo: la poeziaĵo la paroloj tuj implicas, poemarkomence, la poetan prikoncernan mediton. Li pretekstas, ke la inĝeniaj kaj imagoplene kreivaj inĝenieroj japanaj kapablis (ĉu kapablintus?) inventi mirindan aparaton


... kiu povas
retrovi kaj registri la parolojn
diritajn iam ajn

la paroloj lasas spuron nevideblan
kiel sulko de hieraŭa ŝipo
en la maro hodiaŭa; ...

per ĉi aparato ni elfosu kaj rafinu
el ilionoj, iliardoj da paroloj fordiritaj
la silabojn plej signifajn ...

(la paroloj, p. 14).

Jen kiel poeto ver- kaj vort-ama lasas sin envulti de la sonorsorĉo de ajnatempa kaj ajnalingva parolriĉo, ĉi dieca karakterizo, kiun nur homo, tutverŝajne, en la tuta universo posedas. Li eĉ aŭdacas plu paŝi, aŭ plu pensi transen, en tiun molon malkontureblan de la homa imagivo:


... laŭdire, la japanaj sciencistoj jam projektas
similan aparaton por retrovi kaj registri
la eterajn pensojn

(la paroloj, p. 14)

Ĉu vere la poeto prognozas ĉi diablan hom-inventeman maĥinacion, la forŝtelon de nia plej ena memo, la nudigon elmontran de niaj animo kaj intimo, tra teknologia progreso robotigonta eĉ homan pensopovon? Aŭ ĉu tia poezia kreivo estas tio, kion Baldur Ragnarsson en sia klera kaj atentinda postparola analizo nomas la organisma realismo de la Camacho'a poetiko? Nome, iu kreiva kunplekto de vivaĵoj kaj senvivaĵoj en kompaktan tuton, kiun subtenu la vorta dinamiko[2], helpanta al ni legi la poeziaĵon la silika hakilo, ĉi ŝtonan pralaborilon, kvazaŭ tekston epopean pri sennomaj bravuloj pratempaj, kiuj startigis nian civilizon.

Jen la akro survoje al homa progreso kaj individua emancipiĝo, kiu admirigu al ni ĉi ilon jam dekomence ĝenie perfektan


... el silika roko, per preciza frapserio perkutitan
al pura migdal', al tranĉa diamanto.

(la silika hakilo, p. 15)

Jen per vortelvokivo simpla sed potenca estas masonita monumento sentempa al la plej perferkta prasimbolo de la homa mondo, la mondo daŭre transformata kaj ŝanĝata far ĉi racia kaj rezona animalo antropa, universe unika. Sed la poeto, kiel ĉiu cetera ĉiutagulo bonvolema, konstatas kiom fordeviis nia raso de l' rekta progresvojo


en ĉi mondo
homoj buĉas homojn,
masakras, murdas senbezone ...

violento
regas la mondon
kiel unusola, plejpotenca di' ...

(la sento, p. 17)

Li konstatas kiom kruele akras kaj mave duras nia hodiaŭa homa mondo, post jarmillongaj surtavoliĝoj da plej diversaj civilizoj kondukintaj la homaron al ĉi nuna monda kunvivado, kie


kapitalistoj
sekcas, tenajlas nutraĵojn
per edroj kaj eĝoj metalaj...

kapitalistoj
per mono (plia lingvo)
kampojn,
korpojn,
mortojn
tradukas, metaforas ...

(la homaroj, p. 19)

kaj kiom konsterne misevoluis la homa aspiro al transcenda, eterna pluekzisto de la spirita, mensa dimensio en ĉiu homestaĵo: la religia koncepto de la vero di-koncerna:


unuveristoj
jen aplaŭdas
detruon de domoj kaj homoj per bomboj ĵetitaj de super la nuboj
kovarde

unuveristoj
jen aprobas
arde
sineksplodigon murdan fare de martir'

(la homaroj, p. 19)

Ĉi sombr-etosa konstato apenaŭ esperodona ĉerpas, plej verŝajne, sian originon el la venena viruso enestanta la homan memon senracian:


en ŝedo de l' animo
prete,
la venen'
de latentaj vortoj, agoj

(en la ŝedo, p. 29)

La lanta, sinua, dornoplena vojo kondukas ekde la homo inventinta la silikan hakilon al la homo dudekunuajarcenta, plej vastascie kulturiĝinta, kiu tamen riskas finceli al fina memdetruo, se


Ne nur kulturon,
arton, naturon,
homoj poluas,
murdas, detruas
- ankaŭ sin mem.

(Ke mi jam manĝis, p. 90)

La poezia konkretismo de Camacho registras, foje artisme, foje nur ŝajne platvorte, sed kun subitaj vortludoj kaj aludoj, la nekonformisman socikritikon skurĝantan ajnan unuveriston, ajnan blufulon, eĉ kelkajn en nia esperanta mondeto. En la mondo, en nia surtera paradizo artisme transforminde transformata, ekde la artlaborile genia silika hakilo ĝis nia softvare rezonanta komputilo, la homo sin suple adaptas por ĉion traĝui, molon kaj akron, bonon kaj mavon, pagadante altan prezon:


En ĉi mirinda paradizo
por ĉio oni devas pagi:
por manĝi, spiri, hipotezi
kaj por tranokti, por tratagi.

(novaj koploj, 3, p. 38)

Akraj estas la severaj Camacho'aj socikritikoj, nedampitaj la skurĝoj al la homa mondo, al la krueleco kaj stulteco de la homoj, al la kerna ekspluatemo kaj subprememo de registaroj kaj ŝtatopovaj aparatoj, ĉar


la mondo estas klinga labirinto,
ideala panoptiko
de tiranoj realaj ...

fekunda
je sklavoj kaj posedoj,
je sbiroj kaj dekretoj,
je ublietoj

(la mondo, p. 21)

Akras la kontrastoj inter la konfliktemo kaj nepacemo de la homa surgloba kunvivado brufara, kaj la muta universo, la kosma ĉiomo silenta, distanca, obstina kaj persista: la muto de la ŝtonoj, indiferentaj pri homaj destinoj,


la universo
havas do nul signifon, sencon, celon aŭ direkton
kiel stranda ŝtono

la universo
- ŝtono

(la universo, p. 18)

Ho, kiom tiuj ĉi versoj revokas al mia memoro la aliajn, samvibrajn, de nia granda itala poeto Giacomo Leopardi (1798-1837), kiu kantas splene pri la luno eternatempe spektanta, muta kaj sensenta, la surterajn homajn eventojn:


Vi, luno en ĉiel', kion vi faras?
Vi, silentema luno?
Leviĝas vi kaj klaras
kontemplante dezertojn; kaj subiras.
Ankoraŭ ĉu ne satas
laŭiri vi l'eternajn vojkanalojn?
Ĉu jam ne tedas vin, ĉu plu vi gvatas
dezire tiujn valojn? ...

Eĉ vi soleca, daŭre pilgrimanta,
tiom pensema, eble vi komprenas,
kio ĉi tera vivo
kaj sufer' nia, kaj suspiroj estas ...[3]

Tion nia itala poeto verkis fine de la jaro 1829, kiam jam ege malsana, li apenaŭ nutris sparkon da vivespero, kiu pravigu la homan ekziston, la daŭran sinplagadon de la homa specio. Simile, kaj tamen malsame, nia ibera poeto sentas la kosmon muta ŝtone, kaj nian mondon vivpulsanta home, iom malpli pesimisme ol Leopardi, sed ne tute ĝojodone kaj gajatone, ĉar la homo ekde ĉiam kruelas, mavas, plu konfliktemas kaj


la mondo estas lingva, simbola
spegul' de niaj timoj kaj deziroj
profundaj, praaj

homa la mondo

(la mondo, p. 21)

Poemarkomence alterne plektiĝas kaj ree sin disvolvas la molo de emocioj, sentoj, inklinoj, animvibroj kaj korsparkoj de la homa vivotuto, la nekontureblo de la hommensa kreivo, kaj de la nepra, nebremsebla kadukiĝo, oldiĝo kaj individua formalapero. Sed la mondo (la homaro) pludaŭras kaj vivas, laŭ la Auld'a eldiro


la celon ni plenumas
la celo nin konsumas

ĉar eterne daŭras la specio, ne la individuo. Tiel same eternatempe daŭras la universo, la roka akro de sferoj rotaciantaj tra la senlime sidera vakuo nemezurebla, neniel imagebla far eĉ plej akuta homcerba imagopovo. Ero de tiu sferaro senlimen disfluga estas nia eta tero, al kiu sin kroĉas, kiel manka, fragila mozaiko la mondo, t.e. la vivuloj kaj ties senĉesa aferumado kaj surtavoligado da konstruataj strukturoj, kiuj tamen apenaŭ kapablas penetri kelkacole internen, en tiun kernan fajromagmon, en la koron de nia vivŝpruce pulsanta planedo. Kaj spektate el la apenaŭ konceptebla foro de la sidera spacovasto, la homfaritaĵoj surteraj aspektas kvazaŭ cikatraj skrapetoj sur balena haŭto, por simboli kiom nenisignifaj estas la homaro kaj ties faritaĵoj antaŭ la faŭkanta vakuo de la kosma senlimo:


verdire
de la lun' videblas, nud-okule,
nul murego ĉina ...

... kaj estas niaj urboj kaj vojaroj
- sur balena haŭto ne cikatroj,
sed mizere grizaj skrapoj...

.... sed ĉi relikvoj,
ĉi vestiĝioj[4], spuroj, fosilioj
nur modeste, milimetre avangardas
survoje al la centro de la ter',
la magma, sune likva kor'
de ĉi planedo fremde subkuŝanta

(la tero, p. 24-25)

Kiom simpl-esprimaj kaj samtempe potenc-vorte efikaj estas ĉi versoj skizantaj veron nepretervideblan kaj la daŭre nesufiĉe konsideratan etsignifon de ĉiu unuopa viv-itinero.

En ĉi nereduktebla tensio, pli kaj pli koncepte akriĝanta kaj meditiga, de la penso kontraŭ la sentelŝpruco emocia, la poetika memo de Camacho unuflanke sorbas kaj ellaboras diverskulturajn konojn kaj diversfilozofiajn etikojn por ilin sintezi kaj reelmontri siaklee, aliflanke ĝi disfaldas vastaspire kaj malkliŝe sian fridpensan racion kaj akraklingan envortigon de propra senmentora observo kaj kritika analizo de la homa kondiĉo. Intelekta pensfrido filtras ajnan sensacon kaj emoci-elverŝon, ĉar timige lucida kaj revoforviŝa aspektas foje lia intelekta dissekco de la monda kondiĉo surtera...


Ho! - Ni povus vivi saĝe
en abundo kaj trankvilo
sed konstruis, anstataŭe,
mondon plenan je malriĉo,
vojon duran, senkompatan,
senparolan labirinton,
kie ni denaske drivas
en forgeso de la dioj
timegante ke ni falos
en abismon de feliĉo.

(Ho!, p. 94)

Ĉu tia en forgeso de la dioj ne aludas kaj implicas la kredemon de homamasoj je iu ĉiopova, eksterdimensia forto aŭ energifonto ĉion okulte reganta kaj tamen ia forto indiferenta pri homaj destinoj kaj krueloj homdevenaj? Sed forto tiela apenaŭ pravigeblas, kaj lucide rezona poeto kia Camacho skurĝas ajnan establitan religian kaston ekspluatantan la pratimon de la individuo antaŭ la nekonataĵo estonta, antaŭ la fina celo: morto. Sed li kapablas tion leĝere sendramigi, per preskaŭmoka okulumo:


Se l' vastan universon
konsistigas vakuo,
neniu miru
ke kristanoj plej saĝe
sian ĉefdion nomas
la eter-nulo.

(la nomo, p. 33)

Tiu vortludo, ĉi spegula vorto bifaca: eter-nulo/etern-ulo satire sendramigas kaj preskaŭ primokas kristanojn kaj ajnajn fidelulojn pro tro blinduma kredemo, foje senracie akceptita de homamasoj, kaj de la hierarkioj proprainterese ekspluatata, sed tio ankaŭ resendas al senkompromisa socidraŝa anatemado de la establitaj povoj subpreme eskpluatantaj popolojn kaj naciojn:


Malbenon al la reĝoj kaj la papoj!
Malbenon al la merda monarĥio,
al la ridinde hida eklezio,
al ĉiaj intelektaj okulklapoj!

Malbenon al la mastroj de la homoj!
Malbenon al pretekstoj por domini,
por onin eskpluati, elimini! ...

(Malbene, p. 81)

Tiun Malbenon! li adresas al ajnatipaj unuveristoj kaj al unuveraj dogmoj, ĉu religaj ĉu politikaj sed ankaŭ riproĉas nin mem, ĉar ni, la ordinara "ni", tro pigras kaj poltronas kaj trovas ĉiam lantaj aliies strebojn al plibonigo de la sociaj rilatoj, al firmigo de homaj rajtoj ĉe vast-areaj popoltavoloj, al flego de liberpensaj idearoj. Kaj dume ni pigrumas atende, ke aliuloj laboru por establi justan sociordon. Jen tutverŝajne alia faceto de la "organisma realismo" laŭ Ragnarsson, aŭ de la "poezia konkretismo" laŭ Mauro Nervi, ambaŭ karakterizoj spureblaj en la Camacho'a poetiko.

Ĉiu sensaco en lia poetiko iĝas ekvibro de la imagopovo, penso lucida, foje malkvietige lucida: ne maloftas akuŝo de vortsonoro eĥanta aludojn kaj subsignifojn surprizajn. El la revo kaj imagivo de la poeto elŝprucas, kvazaŭ fonto lirlanta, kvazaŭ erupto vulkana, la poezia parolo, la vortsonoro kiel muldite ellaborita lingvaĵo de la akro konkretisma kaj de l' molo revteksa.


Sur kalma sablo
per konkoj
infano ludas
sen tordoj pensaj
kiuj lin gvidus
miraĝe
al miskonkludoj. (p. 48)

Per poeziiloj malklasikaj, certe neparnasismaj, nia poeto masonas per ĉi poemeto, miatakse simbola pri la Camacho'a poetiko, monumenton, kvazaŭ solstaran menhiron al nova poezia arto: ĉiu unuopa vorto simpla, konkreta, signifoŝarĝita estas lokita tie, kie ĝi nepre situu, de kie ĝi disradias ĉirkaŭen, al la kunteksto, influon kuntrenan kaj aludan al pliaj subsignifoj, al pliaj ĉenreagoj meditigaj pri novaj surfaciĝontaj, eblaj mesaĝoj.

Sur kalma sablo, jen verŝajna strando sabloza, senhoma, prisemita per konkoj plurformaj, allogaj ludiloj por infano. Per konkoj / infano ludas mergite en sia ludmondo, ĉar tiuj konkoj estas eblaj feoj buntaj, kiuj popolas lian revmondon, lian memon senzorgan. Sed la infanludo, poetokule, havas subitan alinivelan perspektivon: sen tordoj pensaj la infano ludas netuŝite de pensopezo kutime envolvanta plenkreskulon. La poeton ĉuigas ne tiom la senzorga, idilia etoso, kie la infano ludadas, kiom la stato de infana memo, kiun tordoj pensaj, t.e. malgajaj, timodonaj pensoj ne premas, kaj do ne kondukas al malĝojo. Ĉar tiuj eblaj tordoj pensaj lin gvidus, povus lin konduki, per distordo de la vivrealo, al iu misrealo miraĝe fiktiva, kie miraĝ-e aludas al iu fatamorgane neĉeesta realo, sed ankaŭ al iu mir-aĝe, t.e dum la aĝo de la miro, la infanaĝo, perceptata realo.

Tiu miraĝ-e kaj mir-aĝe spektata realo riskas konduki la infanon al eraraj konkludoj pri la estonta vivitinero aŭ pri la tujtuja feliĉo-percepto. Do, al mis-konkludoj ja, sed ankaŭ, jen denova alinivela perspektivo, al mis-konk-ludoj, al ludado fuŝa per konkoj, al misludo konka, al iuj misaj konk-ludo kaj konklud-o.

Tiaĝenre situas ankaŭ kelkaj poemetoj malmult- aŭ unu-versaj kun eksparkoj da mirinda liriko, jam aperintaj en la antaŭa poemaro Koploj kaj filandroj:


Krom la mion kaj la sion,
psikologoj analizu
la mi-sion, la si-mion.

(Koploj, 32, p. 42 en Koploj kaj filandroj)




Leviĝas tra la valoj vento sorĉe sep-tembra.

(Unuversoj, p. 90, en Koploj kaj filandroj)

Ĉi plurnivele legeblaj kaj alisence kompreneblaj versoj plurdimensiigas la vortvaloron kunlude per la vortsonoro, kaj elvokas en la leganto mirsenton pri la ŝorĉo de vortotrezoro, kiu distie neatendite nin envulte surprizas. Ekzemple, la vento leĝere aŭ impete blovas tra la valoj kaj ludas orgenflutojn divers-tembrajn, sep-tembra-jn, alsorĉante blovmuzikon naturan, sed ankaŭ ja la vento estas plaĉa, frisk-varmete somerfina, do septembr-a, kiam septembro nialande, Italuje/Hispanuje, estas plaĉ-klimata monato. Indas rimarki, ke tiaj du- aŭ plur-nivele sencotrenaj vortkunmetoj reprezentas apartan karakterizilon de nia esperanta vostostoko: mi ne scias, kiom ĉi esprimoj povus ebligi kaj elvoki samspecan efikon en nacilingvo.

Opinieblas, ke la evoluo de la esperanta poezio alvenis al tiu punkto, kie la nuna leganto bezonus novajn, hermeneŭtikajn poezikleojn por plene trakompreni kaj elĝui tian poetikon, kia la Camacho'a, tian pluesploron en la meandrojn de la vortarta esprimivo.



La rilatoj inter la hommondo kaj la kosmo estas la ĉefa temaro de la unua parto en ĉi poemaro; dume, kiel la aŭtoro avertas antaŭvorte, aperas distie pluraj poezieroj duaklasaj, sed ne vere duaklase valoraj, ĉar foje inter tiuj scintilas perloj da liriko, kiaj


De steloj, planedoj
la lunrikoltilo
rikoltas
po eron da brilo.

De ni, dupiedaj,
jam
plian
lunon
da viglo.

(p. 44, sentitola)



rokon kranian
volvas karno ne maske
- muske

(p. 43, sentitola)

Enviciĝas ankaŭ epigramecaj kurtversaĵoj, kiuj memorigas al mi kelkatrajte la poezion de nia eminenta itala lirikisto dudekajarcenta Sandro Penna (1906-1977), sed la Camacho'aj estas mapli lirike revetosaj, pli faktecaj: ili tranĉas/fasonas juĝojn, konkludojn, nekliŝajn evidentigojn de faktoj kaj interhomaj rilatoj, kaj la ĉi-koncernan senmaskan poetan vidpunkton:



Civilizacio:
rulŝtuparoj supren-suben
aŭ foje - jen - sen movo.

(Civilizacio, p. 99)



ni nomu ĝin
milito interfrata
kvazaŭ eksplike.

en mialanda
1936
aŭ, nun, libie.

la kainaron
arme' habela
masakras lice.

(Fratmilitoj, p. 79)

Ĉi lasta poeziaĵo aparte altiras la atenton, ne nur enhave, sed ankaŭ forme, pro la forta asonanco de la tria verso en ĉiu strofo. Camacho tute ne estas poeto parnasisma diboĉanta per rimoj. Tiujn li aplikas modere, sed lerte, kie ili nepre bezonatas, kaj kie ili efike reliefigas la sencovaloron; foje, li metilerte sonorigas verson asonance, kiel hispanoj jam delonge kutimas poezii en sia nacia lingvo. Forme lia poemaro komenciĝas per versoj, en kiuj la tradiciaj interpunkciaj signoj apenaŭ ludetas rolon: iome servistinas knabineto Komo, tute mankas Sinjoro Punkto kaj sekve Majuskla Moŝto tute nekonatas, sed ja bele kaj instrue fadengvidas unuopa poemtitolo la leganton. Tamen, kiam duaparte jam ekkreskas, spite kaj obstine kiel freŝaj trudherboj, diversaj poezieroj duaklasaj (liaj Antaŭvortoj), subite restabiliĝas la tradicia interpunkcio, kvankam ĉi kaj tie forfalas la titolo.

Lia klopodo versi pri la rilatoj inter la homo kaj la universo, kiel li asertas uverture, ŝajnas ne nur sukcesa sed ankaŭ pensiga, kaj certe ĝi ne markas iun definitivan alvenpunkton. Mi kredas antaŭflari la eferveskon, kiu akuŝos estontajn rikoltojn .



[1] homo erectus, homo sapiens: (latine) du specioj de la biologia genro homo, resp. rekta homo kaj saĝa homo (NPIV) - Red.

[2] dinamika: (fig.) nefiksita, moviĝema, agema, vigla (ReVo; uzita ekzemple de Juan Régulo en Rikolto, p. 351, l.-9, kaj p. 436, l.-6: "la kapitalisma mondo ne estas statika sed dinamika kaj evoluema").

[3] El Kantoj 23, "Kanto dumnokta de paŝtisto vaganta en Azio", de Giacomo Leopardi - mia versa esperantigo, manuskripte.

[4] vestiĝio: (kiel en PIV ) la NPIVa "vestiĝo", t.e. restaĵo de io malaperinta, laŭ kies ekzisto oni povas imagi la antaŭan staton.

Nicolino Rossi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.