La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Skabio

  • Verkinto: Sten Johansson
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €19.23
  • Eldonjaro: 2015
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Sten Johansson uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo.
  • Paĝoj: 179
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 220 mm
  • ISBN: 978-1-59569-300-6
  • Recenzo:
    • De Nikolao Gudskov: La tuta vivo rigarde el prizono
    • De Anina Stecay: Forpuŝitaj memoroj jukas
    • De Valentin Melnikov: Skabio
    • De Paulo Sérgio Viana: MOV01972
    • De Martine Freyddier: Skabio
    • Skabio: Sten Johansson verkis bonan psikologian romanon pri... jes, pri kio? Ĝis lastmomente ne klariĝas, ĉu la ĉefrolulo, Stefan, vere murdis aŭ mortigis aliajn homojn aŭ ĉu nur temas pri hazardoj. Ĉiu ĉapitro kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan. Pro tio, mi ja hezitas diri, ĉu la verko estas rekomendinda por komencantoj - laŭ lingvaĵo ĝi certe taŭgas por ili, sed ĉar la direkto de la rakonto estas iom komplika, mi dubas.
      Por aliaj la romano certe estas tre leginda! (Katinjo - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2015)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La tuta vivo rigarde el prizono


2016/01, p. 23

Sten Johansson estas unu el la plej fekundaj beletristoj en la nuna Esperantio, aŭtoro de pli ol deko da libroj. Skabio estas lia 8a romano. Tial mi ne devas speciale laŭdi la stilon kaj lingvaĵon de la libro – ili estas senriproĉaj kaj plaĉaj, kiel kutime por tiu aŭtoro. Estas uzataj pluraj neologismoj, sed ĉiuj klarigataj en glosaro fine de la teksto, kaj jam menciataj en diversaj vortaroj. Nu, duono el ili estas kompreneblaj el la kunteksto. Do ankaŭ tio ne elvokas iun specialan proteston eĉ de lingvaj puristoj. Tial por analizo de la libro necesas koncentriĝi nur je la enhavo.

Psikologia romano

La libro apartenas al la ĝenro de pure psikologia romano. La protagonisto Stefan partoprenas en renkontiĝo de la lernejaj samklasanoj, kiujn li ne vidis 25 jarojn, kaj poste li subite estas arestita pro tio, ke li post foriro de la aranĝo ĉu-murdis iun sian iaman kamaradon. Do li pasigas la tempon en izola karcero, dum daŭras la polica esploro.

Turmentoj de izolo kondukas lin al rememoroj pri la tuta vivo kaj ĉefaj personaj travivaĵoj. La teksto prezentas ilin ne sinsekve, sed poepizode en iom libera ordo, ĝenerale kondukante al ĉiam pli profunda pasinteco. El tiuj fragmentoj devus kolektiĝi, kiel mozaiko aŭ puzlo, plena bildo de lia vivo. Por psikologia romano necesus, ke tia bildo donu koheran komprenon pri la personeco de la protagonisto kaj (se temus pri krimo vere farita de li) – klarigu la internajn kaŭzojn de ĝi.

Ordinara viro

Tamen, laŭ mia percepto, tiel ne okazas. Ni plej ofte vidas pli-malpli ordinarajn travivaĵojn de pli-malpli ordinara viro, kiu ne estas tro bona aŭ tro malbona, kun certaj malfacilaĵoj pro la karaktero, jen miskomprenata de la proksimuloj, jen miskomprenanta ilin ... Sed nenio speciala. Poiomete klarigeblas, ke certaj malfacilaĵoj kaj misoj en lia komunikemo fontas en la infanaĝo, kiam lin forlasis la patrino, kaj en la adoleska aĝo, kiam li travivis de la patro tion, kion li taksis kiel plenan perfidon. Eble, tio estus bona materialo por psikoanalizo, sed ĝi tute ne klarigas, kial li trafis al tiu situacio, en kiu li troviĝis – al la prizono.

Kun lia persona karakterizo ankaŭ ne estas ligitaj liaj profesiaj okupoj pri demografio; la leganto povas eksupozi, ke la profesio por Stefan estas elektita de la aŭtoro nur por komuniki siajn proprajn ideojn pri certaj demografiaj kaj proksimaj problemoj! Sekve, la kohera bildo de la personeco ne rezultis, kaj en tiu senco la tasko de psikologia romano ne estas ĝis la fino plenumita, kvankam ĉiu aparta epizodo estas verkita majstre.

Skabio, kiu obsedas Stefanon en la prizono, estas jen menciata, jen tute forgesata de la aŭtoro, kaj ĝia simbola signifo por ion malkovri en la personeco de Stefan restas iom nebula. Tio, laŭ mi, montras, ke Sten Johansson estas pli granda majstro kiel aŭtoro de ne tro longaj rakontoj ol kiel romanisto.

Plusoj

Estas kelkaj ĝuigaj plusoj en la romano – malmultaj (bedaŭrinde!) akcesoraj pensoj de la aŭtoro pri iuj aferoj, ne havantaj rilaton al la enhavo. Ekzemple, al mi – eble, pro tio, ke mi, kiel Stefan, devas fojfoje instrui al studentoj sciencologion – tre plaĉis komparo de la filozofio de K. Popper kun unu ideo de Winnie-la-Pu: „Ŝajne li adoptis la Pu-an filozofion pri tio kiel serĉi kaj trovi. Iam Pu kaj amikoj ne trovis la vojon hejmen, sed ĉiam revenadis al la kavo, de kie ili ekiris. Tiam Pu proponis anstataŭe serĉi tiun kavon, por trovi ion, kion ili ne serĉis, kio eble estos tio, kion ili ja serĉis, ekzemple la hejmon.” (p. 35). Nu, mi nepre mencios tian traktadon al miaj studentoj sekvontfoje!

Do, ĝenerale, mi povas konkludi, ke la libro apartenas al la bonstila esperantlingva literaturo, sed kiel psikologia romano ĝi ne estas tre sukcesa.

Nikolao Gudskov

Forpuŝitaj memoroj jukas


okt 2015

Anina Stecay

Skabio

Sten Johansson, Skabio. Eldonejo: Mondial. ISBN: 9781595693006. 180 p., € 15.80

Nova libro de Sten Johansson “Skabio” same kiel liaj plifruaj libroj, traktas la vivon en nuna sveda socio, kun ĉiuj ties akraj kaj iam eĉ naŭzigaj problemoj.

La tuta romano (fakte, apenaŭ eblas nomi tion romano) estas meditadoj kaj rememoroj de la protagonisto Stefan, troviĝanta en arestejo, suspektata pri murdo de sia iama lerneja kamarado Fredrik.

La teksto ne estas dividita laŭ ĉapitroj, nur ie-tie asteriskoj signas salton al alia peco de pensoj kaj rememoroj. La fluo de la eventoj estas inversa: ni iras al ĉiam pli fora paseo, kun intermitoj de arestejaj ĉiutagaĵoj. Mi konfesu, ke mi ne estas ŝatanto de tia stilo – eĉ se (eble) ĝi estas moda nuntempe...



Ni pli kaj pli vidas, ke Stefan havas gravajn psikajn problemojn. Ne mirindas tiaĵoj en moderna Eŭropa (ankaŭ nordamerika) socio – sen materiaj problemoj, kun propagando de egocentrismo, kie ĉiu kutimas “preni de la vivo ĉion”. Jen kondamninda intima ligo de profesoro kun sia studentino – simila jam estis proskribita en plifrua romano de Johansson “Marina”. Jen io, kion ni opinias perversa – aŭ en Svedio jam ĉio ĉi normalas?

Malfacias distingi inter realo, obsedaj pensoj kaj eĉ halucinoj de Stefan, do ni ne povas kun plena certeco kompreni – ĉu li kulpas pri menciitaj krimoj (ne sole Fredrik estis viktimo, ankaŭ aliaj personoj), aŭ ne. Ni ne scias, ĉu li estos baldaŭ liberigita aŭ pasigos plurajn jarojn en prizono. Ni eĉ ne scias, ĉu la skabio, turmentanta lin, estas reala infekto, aŭ nur obseda ŝajno. La libro ne estas facila legaĵo, kaj nepre ne por ĉies gusto. Kelkloke aperas iom tro longaj rezonoj pri demografio, kvazaŭ la romano estus nur preteksto por komuniki la vidpunkton de la aŭtoro tiuteme.



Do mi – subjektive – opinias “Skabion” malpli sukcesa libro, kompare kun la plifruaj de Sten Johansson. Sed tio estas nur mia opinio.

Tamen la aŭtora stilo restas ĉiam modela, natura kaj flua. Johansson ĉiam trovas freŝajn esprimojn:

Li kelkfoje hisis kaj malhisis la tesaketon (p.11)
La griza kaj kriza laborista urbo (p.19)
La salono mem estis relative kruda kaj nuda (p.19)
kun sia espereble onta samlitulino (p.25)
Do li agas tute same kiel besto en kaĝo; li tigras aŭ leonas aŭ ĝenerale sovaĝbestas tien-reen, kvankam li estas nek besto nek sovaĝa. (p.76)
Li senŝeligis sin de la malsekaj vestaĵoj (p.91)
La vestoj estis tramalsekaj. (p.114)

– kaj multaj aliaj trafaj esprimoj.

Do legu, se vi ŝatas la stilon de la aŭtoro. Tamen mi avertis pri la enhavo. Aŭ eble vi eĉ ŝatas modernaĵojn kaj psikologiaĵojn, precipe kiam temas pri homoj kun, milde dirante, specifaĵoj de menso kaj konduto? Se jes, do jen libro por vi.

Valentin Melnikov

Valentin Melnikov

MOV01972

Publikigita ĉe
Jutubo, Paulo Viana, 22/8/2016

Paulo Sérgio Viana

Skabio


Septembro 2016
Agrabla legado pro la stilo kaj pro la rakonto.

Skabio estas psikologia romano pri krimo.
Stefan vekiĝas en malliberejo kaj atendas sen okupo. Lia pasinta vivo revenas al li kaj fojfoje lia atendo en prizono estigas angoron kaj mensan konfuzon.

Martine Freyddier

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.