La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sur la linio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

… buki bal


1993: №2 (9).
esperanto-ondo.ru/R-online.htm

Ne tre facile akceptatas la rakontoj kaj noveloj en la recenzata volumeto. Precipe, se ilin perceptas leganto edukita per la sovetia "klasika" literaturo, kie ĉio devas esti senambigua: la nigra — nigra, la blanka — blanka, estas materio-realo de unu flanko kaj konsio, sonĝoj, revoj — de la alia; kaj miksi ilin ne eblas.

La verkoj de la libro karakterizelas kiel menso-realaj labirintoj. Labirintoj komplike plektitaj. La komplikeco pliiĝas ankaŭ pro lingva eksperimentado, al kiu la aŭtoro havas evidentan inklinon.

En Sur la linio respeguliĝas naturaj homaj deziroj, streboj kaj sentoj, tragedioj de militoj, deziro protekti siajn proksimulojn, amo, ĵaluzo, emo atingi harmonian vivon, profunde ekkoni la mondon kaj esencon de ties eventoj. Sed la netradiciaj rimedoj de Kamaĉo postlasas impreson de nerealisma, priskribita mondo.

La libro havigas senton, ke la aŭtoro verkas lude (aŭ ludas verke?). Kamaĉo ludas per la lingvo. Per la kompozicio. Per realeco kaj transrealeco. En vico de situacioj senteblas stila kaj spirita ĉeesto de Borges, kiu mem estis eminenta mistifikanto. Probable, tiu impreso aperas ne sen aŭtora intenco. Kaj ne vane en la libro rekte aperas la nomo de la argentinano (dudek ok tagoj sur ebeno blanka, sendestine).

Koncerne la senmajusklan eksperimentadon: en tagmeze ĝi estas sukcesa aŭtora trovaĵo — persono en psika hospitalo, ne havanta multan tempon, rapidas tajpi siajn pensojn pri eteraj fadenoj ligintaj homojn kun ties reuloj. La minuskla teksto eĉ fortigas la impreson pri suferiga malsufiĉo de l' tempo. Kaj la tajpanto atendas sian reulon en la psikejo, li kredas tiun nepre veni. Kredas kiel en leĝo de la naturo: "ĉar hazardo, koincido ne ekzistas. ekzistas struktura harmonio". Tiu ideo, cetere, tre proksimas al Borges (Loterio en Babelo).

Same eblas kompreni kaj pravigi la totalan minuskladon en kiam vento ne blovas. Foresto de majuskloj montras pli vivan fluon de l' konscio; tiu fluo direktas sin laŭ kanaloj, riveroj, riveretoj, rojoj, kiuj konsistigas la kompozicion de tiu novelo, kiu — cetere — estas eble la plej komplika por percepto en la volumo. Ja Kamaĉo provis (kaj nesensukcese) realigi la ideon de Borges pri verko, kiun eblas legi laŭ diversaj direktoj (Analizo de verkado de Herbert Quejn, Ĝardeno de diskurantaj padoj). La novelo estas konstruita tiel, ke ni provu apogi nin je skemeto.

La teksto konsistas el kvin fragmentoj. Sur la paĝoj la fragmentoj estas metitaj laŭ tri vertikalaj kolonetoj (I—III). La fragmentoj havas kvar transirajn horizontalajn pontojn inter la kolonetoj. Kiel klare videblas el la skemo, la teksto formas labirinton simetrian diagonale. Sekve ankaŭ legi eblas labirinte. Ni komencu per la natura(?) maniero (laŭ la vojdirektiloj). La fragmentoj, kiuj havas horizontalajn pontojn, lasas senstumblan transiron (necesas por momento fermi la okulojn por ne atenti la finojn de la lastaj frazoj) laŭ vertikala direkto malsupren. La fragmentoj 3 kaj 5 legindas laste kaj aparte.

Traleginte la novelon unuafoje, la leganto apenaŭ trankviliĝos: li/ŝi kombinos variantojn kaj elektos la propran… Cetere, se moligi la angulojn de la labirinto, ĝi similos al plektita ŝnuro (Dekstra bildo). Imageblas nevidebla parto de fadeno liganta la 3an kaj 5an fragmentojn — ĝi estas ligo senca, priskribo de teruraĵoj de futura milito en la 3a fragmento koincidas kun tiuj de iamaj eksaj aŭ imagaj militoj en la 5a fragmento.

Tre lakona kaj mirinde impresiva kiel mi transdonis mian sufoke pezan ŝarĝon ilustras la psikologian situacion kurte klarigeblan kiel "li malbone min rigardis". La detalo, kiel trairo tra vico de pontoj, diskrete kreas kredon, ke estas ebla kaj natura ankoraŭ unu ponto — ponto rigarda, per kiu eblas influi unu alian. Tamen en tiu ĉi rakonto, samkiel en dudek ok tagoj sur ebeno blanka kaj en venecio 1944 la minusklado ne ŝajnas pravigita.

La leganton povas amuzi ioma troo da fiziologiaj detaloj en kia la semo, kie insektologo sentas ĵaluzon al koitanta vir-insekto.

Temaro lingva kaj krea ne estas preterlasita: mensogo de l' okuloj, mensogo de l' oreloj kaj sendestine aspektas kiel parodioj aŭ pastiĉoj borgesaj (Biblioteko en Babelo kaj Libro de sablo). La temo de sendestine, rilato inter sonĝo kaj realo, neeviteble memorigas pri Transe de Lorjak aŭ Rondoj de ruinoj de Borges. Parodie aspektas priskribo de senlimaj bretoj bibliotekaj kun nur unutitola libro, kaj nenumeritaj paĝoj de libro kontraŭ Libro de sablo — vere, menade bal, buki bal.

De tempo al tempo oni povas ekhavi senton de preskaŭa transiro al alia realeco, al alia tavolo. Fajna lingvaĵo kreiĝas ne last-vice per abundaj kalemburaj aliteracioj, ofte rimitaj: tio donas kutiman ironian nuancon ("ĉagrenomieno", "agacogrimaco", "stretaj stratoj", "pozas loze kaj ripoze", "avenue kaj enue", "suno brilas, sino brulas" k. t. p.) Tiu lingvaĵo povas doni plezuron al la leganto kaj iel kompensas la impreson de manie uzata sufikso -iĉ-, kiu efikas sur la tradician legantaron samkiel sablero en okulo.

Sur la linio prezentas tavolon de la literaturo netradicia, "moderna", malfacile klasebla. Kamaĉo, kiu jam pli frue montris sin en Pandemonio, kuraĝe plurompas dogmojn stilajn kaj lingvajn, montras riĉajn eblojn de la lingvo. Sed por legi, kompreni kaj ĝui tiajn verkojn, la esperanta legantaro devas esti preparita. Intelekte. Mi ne kuraĝus konstati tiun pretecon reala.

Aleksej Birjulin

La mondo kiel puzlo


1991
esperanto.net/literaturo/uea/surlinirec.html

La enkonduko (de Fernando de Diego) kaj la postparolo (de Reinhard Haupenthal) ne ŝparas pri laŭdoj. Kiel modeloj citiĝas Poe, Eco, Kalocsay kaj Régulo Perez, kiel kvalifikoj uziĝas "superba, mirinda, brila, elstara". Kutime mi skeptikas pri la senco de tiaj koteriaj kunvenoj por reciproka laŭdo. Tamen ĉi-foje mi komprenas la skribintojn. Kiel malsatuloj, en kies manojn falis suka piro, niaj intelektuloj emocie iom ebriiĝas antaŭ nova kaj vere originala talento.

Ne pli ol piro ĝi estas, tamen, tiu ĉi kolekto de naŭ noveloj verkitaj tra kvarjara periodo. Same kiel ĉe piro, iuj partoj pli maturas ol aliaj. Sed niaj prozaj malsatantoj voros ĉion: de komenca rakonteto tra avangardaj eksperimentaĵoj ĝis la dolĉa fruktokarno en la fino. La lingvaĵo konstante logas pluen, per frapaj koncizaĵoj kaj surprizaj nuancoj, per pulsanta ritmo kaj majstra ekspluato de lingvaj latentoj. Eble en tia vesto neniu temo aspektus banale; sed ankaŭ enhave la aŭtoro multe progresis de post la naivaj hororaĵoj de Pandemonio (1987).

Efektive, jen fascina diverseco de situacioj. Atommilita postvivado, fantasta mondokrea mondo, frenezulejo kaj lasta egomania ago de postvenka Adolf Hitler, analfabeta legipovulo, mizogina entomologo, aleksandria verkisto timanta maldungon kaj lia dung-evita kaira ĝemelo. La kamaĉaj roluloj preskaŭ ĉiam solas: solaj, ili provas kunmeti la puzlerojn de sia ekzisto en ion sencohavan. Foje tia puzlado estas eksplicita. La rolulino de "Dudek ok tagojn sur ebeno blanka" devas eltrovi la regulojn de sia fantasta mondo; la viktimo de "Mensogo de ' okuloj, mensogo de l' oreloj" penas laŭvorte malĉifri la sekreton de la legipovo. Sed ofte la solvado de enigmoj enplektas la leganton, kaj la tri kolumnoj de "Kiam vento ne blovas", aŭdaca provo eskapi rakontan unudimensiecon, memorigas pri Joyce per sia aluda denseco.

Tiu karakteriza denseco, retrovebla en preskaŭ ĉiuj rakontoj, atestas pri vastaj horizontoj ĉe la aŭtoro. Kamaĉo jam konigis sin i.a. kiel senidulga recenzanto, kompetenta tradukisto (Astura bukedo), satira karikaturisto (Sub la signo de socia muzo), kaj politika engaĝito (Letero el Palestino). Dorskovrile li nun anoncas sin arabisto kun "granda interesiĝo pri la finnaj lingvo kaj kulturo". Eble tiu diversflankeco kaŭzas, ke liaj tekstoj estas ĉiam plurtavolaj. En alies manoj, "Mensogo . . ." iĝus parabolo pri totalismo, aŭ fabelo pri malica sorĉisto; la kamaĉa versio akceptas ambaŭ interpretojn, sed ne kaptiĝas de ili. Kaj la ermitan entomologon de "Kia la semo", la plej sukcesa rakonto en la kolekto, oni ŝatu aŭ malŝatu laŭ sia prefero: ia proza dio vivigis lin preter ĉiu ideologio.

Ĝuste tia sendependeco markas la grandan verkiston. Tio, kaj laboremo. Pri la dua de tiuj kvalitoj ni devas ankoraŭ reteni la juĝon, ĉar jena eta kolekto pli stimulas ol kontentigas la apetiton. Kun aliaj malsatantoj, mi voris kaj atendas.

Mark Fettes

Insektiĝo de la masklismo


retpaĝo

En sia unua verko, la kajereto Sur la linio, Georgo Kamaĉo kolektis naŭ novelojn verkitajn en la aĝo 20-25jara. La verko ne estas facile legebla, des pli ĉar la plej postulaj tekstoj aperas en ĝia unua parto. Camacho verkis plurajn el la noveloj en lingvaĵo densa, farĉita per vortoj maloftaj, novaj, preskaŭ esoteraj. La ĉefa malfacilaĵo tamen ne estas la lingvo, nek la senmajuskla ortografio, sed la stilo kaj rakontmaniero, kiu en kelkaj noveloj estas enigma, fermita. Plej facile alireblaj estas la lasta kvaropo de la kolekto. Ĉiuj naŭ noveloj tamen tre malsamas inter si.

La unua ero, antaŭtagmeze, estas mikrodramo okazanta en tago post nuklea milito, dum nuklea vintro. Ĝi estas densa laŭ stilo, sed enhave simpla, preskaŭ anekdota.

Simila sinprezento impresus efektive ĉiun ajn post longdaŭra subterumado sen kontaktoj kun alieuloj. Ĉefe se oni ne etopas, sed unusolas talpe. Tial li enlasis min plenfide.

Ĉu eble ankaŭ pro tio, ke mi ŝias? Li, sole sida sur senhoma strando de iea netrovebla insuleto, post vrakiĝo de la ŝipo sur kiu li plaĉe naŭtis, el la horizonto vidis iujn alboati. (p. 7)

En dudek ok tagojn sur ebeno blanka ni jam eniras pli enigman mondon. Pri kio ĝi temas? Mi vere ne scias diri certe. Eble pri la homa ekzisto kaj identeco, pri la rilato inter ideoj kaj materia mondo, eble eĉ pri la demando ĉu homoj estas unusolaj. En ĝi aperas iu ŝi, kiu per mensa forto kreas realajn objektojn en vitrino. Finfine ŝi aperigas eĉ... ne, prefere tion vi mem legu!

Sekvas tagmeze, bagatelo eble temanta kiel la antaŭa pri homa soleco aŭ ĝemeleco. En la leĝere absurda venecio 1944 ni spertas la statuiĝon de venkinta Hitler. Post ĝi, eble la novelo plej postula por la leganto - kiam vento ne blovas, kiu enhavas plurajn paralelajn rakontostriojn. Ĝi okazas en ia antaŭvespero de nuklea milito, aŭ ĉu ĉio disvolviĝas en la menso de knabo neniam dormanta? Aperas interalie aludoj al pentraĵoj de Bosch kaj Bruegel.

En la preskaŭ nur unupaĝa kiel mi transdonis mian sufoke pezan ŝarĝon ni trovas nin en Venecio kun kolera, incitita mio, kaj spertas, kiel li... jes, ĝuste transdonas tiun ŝarĝon. Tute alia etoso estas en mensogo de l' okuloj, mensogo de l' oreloj, kie Camacho imitas malnovan kronikon per stilo seka, retenita. Ĝi baziĝas sur sufiĉe simpla ideo, sed enhavas potencialon de simbolaj interpretoj. Ekzemple pri la adolesko kiel tempo, kiam la juna homo malfermas pordojn al pli vasta mondo, ĝis tiam ne alirebla al li.

En tute alia stilo la amuza, bunte frenezeta kia la semo prezentas al ni mizoginan entomologon, kiu kvazaŭ vikarie venĝas sin kontraŭ la inaro per observoj de mutaciita vir-manto - jen insektiĝo de la masklismo! Laste, en sendestine kunplektiĝas literaturo kaj vivo en leĝere kapturna maniero. Aperas interesa ideo, laŭ kiu la komputiloj donos al la literaturo alian rolon kaj uzon ol antaŭe.

Evidente Sur la linio ne estas legaĵo por eternaj komencantoj, eĉ ne por homoj kiuj nur meze regas Esperanton. Necesas ambicio kompreni kaj interesiĝo al literaturo por ĝui ĝin. Kiel jam dirite, la lingvo malfacilas, tamen la sola ĝena trajto estas ofta ripetado de la aborta sufikso -iĉ, kiu maksimume eble en la priinsekta novelo ŝajnas motivita. La kajereton krome kronas antaŭ- kaj postparoloj de de Diego kaj Iltis, sed ni esperu ke la juna Camacho post tiam sukcesis transdoni tiun "sufoke pezan ŝarĝon".

Sten Johansson

Sur la linio


1992
esperanto.net/literaturo/lg/surlinirec.html

Claus J. Günkel

Bona stilisto kiu havas ion por diri


n-ro 134, februaro 1992
esperanto.net/literaturo/fo/surlinirec.html

KUN granda plezuro mi povas rekomendi tiun ĉi libreton al nia literaturema publiko. Enestas naŭ prozaĵoj en tiu ĉi modesta kolekto; kiujn oni titolu novelo aŭ rakonto, tion mi volonte lasas al la legantoj.

Mi nur povas diri, ke precipe min trafis la denseco de l’ rakonta stilo: ne eblas legi nur por distriĝo, kvazaŭ entrajne, post farita labor'. Sed plenkonscie oni sorbu la disvolviĝojn - ofte rafinite malkutimajn kaj `kaptajn'.

Por doni ioman impreson - ĉar estus malafable al la aŭtoro, se tro konfidante mi kvazaŭ superfluigus la aĉetadon -, mi prenas "kiam vento ne blovas". Unuavide stranga teksto: en tri paralelaj kolumnoj densa vicigo da vortoj, sen ajna majusklo: tipografie tio efikas fremdige. Kie mi estas? Kien mi trafiĝis? Sed eklegante, kaj konstatante ke strukture la frazoj fluas relative konate, kutime, normale, oni iom post iom adaptiĝas, kutimiĝas. Turninte la paĝon, jen post duona komunolegado - subite ĝi etendiĝas dekstren kaj pluiras al la paĝobazo, sed nun ne plu maldekstre, sed paĝomeze! Intertempe el la nenio ekaperis nova kolumno da teksto duapaĝe, dekstre. Sammaniere pri pluraj ŝoviĝoj de kolumnoj! Ion tian almenaŭ mi ne konas el alia aŭtoro aŭ lingvo. Sed eble, ke ie surtere tion tamen oni jam faris. Kiu scias?

Kiel ajn - jam tiu ĉi grafika prezento en si mem estas tutnova. Kaj senchava ĝi nepre estas tiurakonte. Temas ja pri pluraj aferoj kiuj okazas paralele, samtempe, fakte sen ajna - ŝajne - interrilato. Temas pri tute persona tragedio, sed ankaŭ pri mondminaca katastrofo, ktp.

En la libreto, la citita novelo estas escepto. Sed fakte, ĉiuj ili estas esceptoj: unu estas letero. Alia estas senorden metitaj folioj el taglibro. Unu estas historiaĵo, el 1944. Alia estas satiro pri la homa socio kaj ries endoktrinigado. Alia okazos post pluraj jaroj...

Entute: libreto, kiun oni nepre atentu. Aŭtoro kvankam tre juna, jam konata. Li virtuoze regas la lingvon, preskaŭ gisrande de ĝiaj ebloj. Eventuale oni povus averti al li (se mi ne trokuraĝas), ke li ne tro ofte uzu -iĉ- ĉar almenaŭ al mi tiu novaĵo tute malplaĉas. Sed tio estas la sola lingva riproĉo kiun mi havus.

Ne enestas ĝenaj komposteraroj; la tre malmultaj kiuj troviĝas, ne malhelpas la komprenon. Nur iom mirigis min la formo `pentraĵo bosĥa' kaj `bildo bosĥeca'. Devas temi, mi supozas, pri verkaĵoj de l' fama artisto Jeroen Bosch el Nederlando. Sed nialingve li nomiĝas 'Bosch' (pr. 'bos') - do 'bosĥ' impresas strange. Sed post iom da cerbumado mi ĝin trovis. La senpera adapto de propraj nomoj en Esperanton ja havas siajn limojn, ŝajnas...

Tamen, kaj enkonduko kaj ppstparolo por tiel maldika libreto laŭ mi estas iom tro.

Gerrit Berveling

Sur la linio


1991:5
retpaĝo -

(1) Tiuj kiuj ofte legas diversajn Esperantajn gazetojn kaj librojn eble bone konas la nomon kaj verkaron de Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho). (2) Legantoj nur de la revuo Esperanto eble rekonas la nomon kiel tiun de multpremiita juna talento. Kaj (3) iuj en ĉi lasta grupo kaj ankaŭ aliaj eble tute ne rekonas tiun nomon en Esperanta kunteksto. Se vi ne apartenas al la unua grupo, jen via ŝanco finfine konatiĝi kun verkoj de tiu talento en oportuna formo. Jen kolekto de naŭ rakontoj aperintaj en diversaj revuoj sed ne antaŭe enlibrigitaj.

Kamaĉo naskiĝis en 1966 kaj esperantistiĝis en 1981. Ĉi rakontojn li verkis inter 1986 kaj 1991. En la Belartaj Konkursoj de UEA en 1989 li estis premiita kiel Nova Talento. En la B.K. de 1990 li gajnis kvin premiojn kaj unu honoran mencion. Do, sufiĉe meteora famiĝado, simila al tiu de Mauro Nervi, nur kelkajn jarojn pli aĝa.

La rakontoj havas ĝenerale fantaziajn aŭ sciencfikciajn temojn. La lingvaĵo kaj stilo estas ofte aŭdace eksperimenta. Eble la plej fama el liaj provoj estas lia konstanta uzo de la sufikso -iĉ/ por indiki la masklan genron: sinjoriĉo, amikiĉo, junuliĉo, ktp., kiel alternativoj al la ordinaraĵoj laŭforme seksismaj.

Tiu iĉo estiĝis analoga al la paro ino/njo. Do: iĉo/ĉjo. Ankoraŭ daŭras debato ĉu tiaj ŝanĝoj necesas en Esperanta medio same kiel ĉe aliaj lingvoj. Mi ne prijuĝu la aferon ĉi tie; sed tiu sufikso ja konformas iugrade al la Esperanta lingvosento kaj ŝajne estas la plej taŭga tia rimedo ĝis nun proponita.

Ankaŭ grafike Kamaĉo eksperimentas. En proksimume duono de la rakontoj, majusklaj literoj tute mankas (imite al la stilo ludovikita?). Tio iom ĝenas la tujan komprenon sed instigas al zorga legado. Kaj la plej komplika (kaj konfuza) grafika eksperimento troviĝas en la rakonto kiam vento ne blovas. Sespaĝa ĝi prezentiĝas en tri kolumnoj, unue klare apartigitaj. Sed dum la legado la presitaĵo subite transfluas dekstren en alian kolumnon kaj tiel daŭrigas sin ĝis posta alfluo denove dekstren al la tria kolumno. Post tio necesas kreskanta peno trovi la ĝustan sekvantaĵon kaj iam iel finlegi la rakonton. Eble ĉiu rakonto en la libro bezonas pli ol unu tralegon por esti komprenata. Sed ĉi tiu bezonas tion pli ol la aliaj.

Ĝenerale la verketoj laŭtlegiĝas bone. Kamaĉo lerte uzas diversajn asonancojn kaj aliteraciojn ("stretajn stratojn", "turista torento"); kaj la ritmo ene de unu frazo ofte fluas senĝene.

Skriboj de du gravuloj ĉirkaŭas la verkaĵon: Fernando de Diego enkonduke, kaj Artur E. Iltis en postparolo. Iltis komparas ĉi modestan libron kun la simile eta Mondo kaj koro de Kalmán Kalocsay antaŭ 70 jaroj, kaj li bonvolas al la madridano Kamaĉo similajn famiĝadon kaj postan retrotaksadon.

Ĉu la famo de Georgo Kamaĉo restados kaj kreskados? Vi mem legu ĉi libreton kaj partoprenu la decidon. Se plaĉos al vi la spertita mensostreĉo, dorskovrile aperas listo de aliaj kamaĉaĵoj jam aperintaj libroforme por via estonta ĝuado kaj cerbumado. Kaj ne nur pliajn skribaĵojn, sed ankaŭ desegnaĵojn liajn vi povos en iuj tiuj lokoj renkonti.

Ĉi tiu estas la dua ero de la nova Eldonejo Bero, nuntempe troviĝanta en Berklio de Kalifornio kaj estrata de Ionel Onet, Vicdirektoro de la ELNA Centra Oficejo. Ni bonvenigu kaj kuraĝigu ĉi enusonajn klopodojn prezenti al ni Esperantajn literaturaĵojn.

Reginald Jaderstrom


n-ro 43, 1992
esperanto.net/literaturo/lg/surlinisem.html

Reginald W. Jaderstrom

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.