La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

7000 tagoj en Siberio

  • Verkinto: Karlo Ŝtajner
  • Tradukinto: K. Barković
  • Originala lingvo: kroata
  • Speco: historio
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €24.75
  • Eldonjaro: 1983
  • Priskribo: Libro verkita en la kroata de Karlo Ŝtajner, kiu rakontas en ĝi sian penon kiel politika malliberulo en Sovetunio, ĉefe en Siberio.

    Ĝin esperantigis Kreŝimir Barkoviĉ, kiu por tiu laboro ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002. La libro estis eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1983. La ĉina traduko estis farita pere de la esperanta teksto, kaj publikigita en 2004.

  • Paĝoj: 495
  • Alto: 240 mm
  • Notoj: Ilustrita, mapo
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

7000 tagoj en Siberio

Publikigita ĉe
SAT

Priskribo : En tiu libro Karlo Ŝtajner, sincera komunisto fidela al sia idealo kaj konscia ke tio, kio konstruiĝis en Sovetio ne estis socialismo, priskribis sian preskaŭ 20-jaran restadon en Siberia gulago.

Komento : Kreŝo Barkoviĉ ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002 por la traduko de tiuj verko. Ĉinlingva versio aperis en 2004 surbaze de tiu-ĉi esperantlingva traduko.

Recenzo :

Ni unue lasu paroli la aŭtoron :

"En la koncentrejoj de la NKVD, en la frostega dezerto de la malproksima nordo, ĉie kie miaj suferoj transpaŝadis homajn mezurojn kaj limojn, ĝermis en mi unu sola deziro : ke mi ĉion transvivu kaj ke mi rakontu al tuta mondo, kaj unue al miaj partiaj kamaradoj kaj amikoj, kiajn teruraĵojn mi suferis. ... mi timis ankaŭ ke maliculoj eluzos mian libron por kontraŭbatali socialismon. Tial mi provis montri ke tio, kio okazis en Sovet-Unio ne estas la konsekvenco de la socialismo, sed la perfido de la socialisma ideo. Tion pruvas la jaro 1939, kiam Stalin subskribis kontrakton kun Hitler, kiu estis kontraŭ socialismo kaj demokratio. Post la milito Stalino donis plian pruvon pri la perfido de la socialismo, kiam sub la firmo de Kominform atakis Jugoslavion minacante ĝian liberecon kaj specifan vojon al socialismo. Kion mi rakontas en ĉi tiu libro ne estas sumo de ĉio, kion mi travivis, sed nur parto malĝranda de tio, kio efektive okazis. Por rakonti ĉion, kion mi kun dek miloj da personoj travivis dum tiuj dudek jaroj en Sovetiaj koncentrejoj, mi devus havi superhoman memoron."

Kiu ne jam legis ĉi tiun travivaĵon de Karlo Ŝtajner ne povas havi imagon pri kio okazis malantaŭ la "fera kurteno". Usono uzis dum jaroj la laborpotencon de sklavoj por fari malagrablan, pezan kaj malsanigan laboron. Homoj kiuj estis kaptitaj en fora kontinento devas labori en mizeraj cirkonstancoj sur la plantejoj de la Suda Usono. Stalin havis sian propran manieron. Li enkarcerigis senkulpajn homojn en gulagoj. Sub la plej malhumanaj cirkonstancoj vivis milionoj da homoj, ofte konvinkitaj socialistoj kaj komunistoj en la laborkampoj de Siberio.

En ĉi tiu esperanto-traduko oni retrovas la momentojn de senespero sed ankaŭ de amikeco inter la viroj, kiuj pro hazarde devis kune vivi dum multaj jaroj. Dek mil el ili ne atingis la tagon de liberiĝo kiel Karlo Ŝtajner.

Malfermu la libron kaj sekvu Karlon Ŝtajner dum la 7000 taga restado en la koncentrejo de la "ruĝa diktatoro". Dum la vojaĝo tra Siberio de unu kampo al alia, de unu mizero koncentrejo al pli terura loko. Ne eblas flankenmeti la libron antaŭ fini la lastan paĝon. Lernu kiel facile nobla ideo kiu komunismo estas, povas reduktiĝi, en la mano de freneza diktatoro, al malhumana kontraŭ socialisma ilo.

Jakvo Ŝram

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.