La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sed nur fragmento

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: baza literaturo, originala verko, romano
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: libro kudre bindita ±€22.58
  • Priskribo: Biografia romano pri rusa antropologo en Suda Pacifiko fine de la 19a jarcento. Facile legebla rekreo de la lasta stadio de la koloniisma epoko, kiu enplektas ankaŭ prisciencan kaj prireligian filozofion.
  • Paĝoj: 448
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1987
  • Pezo: 670 g
  • Recenzo:
    • De Mark Fettes: Taglibroj de la nova kaj malnova mondoj
    • De Roland Platteau: Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro
    • De Don Harlow: Sed nur fragmento
    • De Poul Thorsen: Aj, Maklin!
    • De Jorge Camacho: Sed nur fragmento
    • De Rikardo Ŝulco: Sed nur fragmento
    • De Sten Johansson: Serĉante novepokan religion
    • De Gerrit Berveling: Esperantisma romano pri temo nemovada
    • De István Ertl: Trevor Steele: Sed nur fragmento
    • Sed nur fragmento: Mi ege ĝuis la legadon de la romano Sed nur fragmento de Trevor STEELE. Ĝi fontas el reala historio.
      Fine la deknaŭan jarcenton, rusa antropologo vojaĝas al "la Verda Insulo" por renkontiĝi kun ŝtonepokuloj. Li sukcesas establi bonajn rilatojn. Ĉiam ni deziras plu scii, tiom la rakonto tenas nin en vigla interesiĝo. (Shanjo (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Majo 2016)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Taglibroj de la nova kaj malnova mondoj


esperanto.net/literaturo/uea/adoleskrec.html

La Esperanta romanarto trairis kosman evoluon en la okdekaj jaroj. Fruaj kvalitaj kometoj, kiel La litomiŝla tombejo kaj Ombro sur interna pejzaĝo, montriĝis heroldoj de kvanta supernovao, kiu en 1987-88 lanĉis dekkvinon da novaj steloj. Jen du el la plej brilaj: hungaro kaj aŭstraliano, ligitaj per la elekto de plej malfacila tereno por sia debuto. Se en krimromano gravas la intrigo, en psikologia romano la karakteroj, en ideromano la originaleco - en la historia romano oni bezonas kunplekti ĉiujn tri, rekreante la apartaĵojn de difinitaj tempo kaj loko por legantaro, kiu plejparte konas nek tiun nek tiun ĉi. Tasko multoble malpli facila, fronte al la Esperanta diasporo.

Mi tamen kovas dubon, ĉu la aŭtoro de Adolesko vere verkis por nehungara legantaro. La libro modernisme skizas la unuajn dudekkelkajn jarojn en la vivo de Jozefo, ano de Miloĝio, naskita unu jaron post la Kvinjara Milito: sen ajna dubo, jen spegulbildo de Hungario en la 50-aj kaj 60-aj jaroj. Sed la leĝojn de la spegulo konus hungaro, kiu malantaŭ la fantaziaj nomoj kaj kaprica rigardo de infano palpsentus ion proksiman kaj konkretan. Eksterlandano preterstumblas la detalojn en mallumo.

Eĉ tia stumblanto povas tamen aprezi multon. Brile transsentiĝas la konfuziĝo de infano, kiu akceptas laŭvorte la asertojn de ĉirkaŭaj plenkreskuloj. Dum Jozefo plu kreskas, la konscienca senkompato de lia biografianto malkaŝas ĉiun plej etan honton en lia animo, ĉiun grizan grajnon de angoro. Tiaj ja multas. Edukita inter la betonaj certecoj de kristanismo kaj komunismo, Jozefo ekspertas, verkomeze, la erozian forton de la racio. Deproksime ni atestas la diseriĝon. Kvazaŭ eksperimenta fotisto, kiu serĉas taŭgan perspektivon, Vaha eternigas jen taglibran fragmenton, jen dentogrince mallertan poemon, jen kritikan komenton de iu konato - aŭ de pli aĝa Jozefo, kiu sardone rigardas sian iaman memon. Ne mankas humuro, aŭ pli ĝuste iu Baghy-eska grimaco pri la homa stulto. En tiaj detaloj la mezeŭropeco konstante subsenteblas.

Etoson tute alian ni trovas en la aŭstralia Sed nur fragmento. Per bildoj hele klaraj kiel la Pacifika aero, Steele rekreas la socion de 19a-jarcenta Brisbano kaj la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo tra la okuloj de rusa antropologo Barono Maklin. Sed tiu bunta fono estas nur scenejo. La kerno de Sed nur fragmento, same kiel de la hungara libro, koncernas la erozion de mondokredo. Maklin fervore dediĉis sin al kunkonstruo de la "Granda Mozaiko", universala registro de objektiva, empiria scio, kiu ebligos kompreni la mondon, Sed lia materiismo ne povas elteni la defion, kiun lanĉas sperto inter la indiĝenoj de la Verda Insulo. Kiel la adoleska Jozefo, tiel la adolta Maklin serĉas tra la ceteraj paĝoj la perditan "praŭdon" (Adolesko: ideologia certeco) - en laboro, en amo, en politiko, ĉiuj flue skizitaj de lerta plumo, kiu foje trempas sin en satira humuro. Cetere, ankaŭ tiu serĉo kondukas nin tra la paĝoj de taglibro.

Inter la du libroj troviĝas tamen la tuta terdiametro. Dubo ne indiĝenas en la pionira etoso de Suda Pacifiko: la skeptiko de Maklin trovas respondon en nova kosmologio kaj idealigita amo, kaj ne longe poste la fadenoj de la intrigo elnodiĝas en ne nepre feliĉan sed kontentigan finon. Tia klareco estas esence fremda al Adolesko. Sangaj jarcentoj apartigas Hungarion de la antipoda Nova Mondo; la sola ebla optimisma fino, en Eŭropo de la malfrua dudeka jarcento, estas nefermo de la parentezoj. Kaj jen la stilo de Vaha saldiĝas pozitive. La miksitaj periodoj kaj aŭtoraj voĉoj, la jam notita fantazio, plus iugrada malstabilo en la nomoj kaj datoj kunlaboras por lasi Jozefon pendi, sojle de la matura vivo, en libera nedifiniteco.

Se distron vi celas, elektu prefere la aŭstralian verkon, multe pli facile legeblan kaj pli bele eldonitan. En la taglibroj de Jozefo vi trovos anstataŭe defion, kunlabori mem en verkado de la romano. Se vi laciĝos pri kribrado de hazardaj notoj kaj kapricaj detaloj, tamen restos al vi la dorskovrila formpoemo. Sur unu paĝo ĝi resumas la esencon de la tuto.

Mark Fettes

Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro


2003. №11 (109)
esperanto-ondo.ru/R-steel2.htm

Trevor Steele verkas en bona, riĉa, nepre imitinda lingvo, unu el tiuj, kiuj evidentigas la elstarajn kvalitojn de Esperanto, kaj en kiuj oni trovas tiujn frandajn (kiel Claude Piron dirus), bildigajn, esprimriĉajn, mirinde kreitajn vortojn kaj esprimojn, kiuj estas la genio de Esperanto. Vidinte tiujn vortojn, pri kiuj oni neniam antaŭe pensis, oni trovas ilin tute memkompreneblaj, nemalhaveblaj, kaj oni notas ilin zorge!

Kaj la aŭtoro samlerte elfaras stilekzercajn paĝojn tiel en la vortumema frazado de humila kaj afekta duonklera farmbienisto kiel en rutine krudega babilado de du aliaj aŭstralianoj, plenplena je fi-vortoj, samlerte li vidigas foje la rakonton pere de la okuloj de diversaj rolantoj, do ĉiufoje malsame, ĉiufoje prezentante samtempe kaj la eventojn kaj la animstilon de tiu rolanto!

La rakonto enhavas, simile al Kiel Akvo de l' rivero de Raymond Schwartz, tutan bildon de la Eŭropa mondo; sed iom antaŭe (fine de la 19a jarcento) kaj ne en la interno, sed en la ekstero, tiu mondo kie la eŭropanoj mistraktis, malestimis, ekstermis la tiam diritajn “malsuperajn rasojn” — tiujn popolojn, kiuj, la scienco diris, estis nature malaperontaj, ĉar ili ja estas malsuperaj (ĉu ne?), nepre repuŝotaj laŭ la progreso kaj antaŭenirado de la Civilizacio, t. e. de la koloniaj entrudantoj.

Tiuj ideoj kaj tiu ekstermado, tiam partigitaj de ĉiuj eŭropaj landoj, ŝokis tiutempe tre malmultajn homojn, ja ili disvolviĝis en foraj landoj plenaj je nigrhaŭtuloj kaj nigrhaŭtulinoj (kaj nigrhaŭtulidoj); ĝis kiam iu, nomata Hitler, ekhavis la ideon efektivigi la samajn ideojn kaj la samajn praktikojn en Eŭropo mem. Kiam temis ne plu pri nuraj abstraktaj sovaĝuloj sed pri najbara butikisto, psikoanalizisto aŭ tajloro (kaj iliaj infanoj), multaj ekhavis tamen malsaman vidpunkton kaj komencis teruriĝi.

Do la rakonto prezentas al ni rusan scienciston Maklin, kiu iris tiutempe al Verda Insulo (temas pri Papulando) por esplori la “sovaĝulojn” kaj fakte por sekurigi tiun insulon al sia patrolando prefere ol al aliaj regnoj, kiel Britio aŭ Germanio, kiuj ankaŭ okulumis al ĝi! Oni sekvas lin poste en Aŭstralio, kie li malkovras multajn aferojn (ne mi malkovru al vi ĉiujn risortojn de la rakonto), precipe la kompatindajn restulojn de la tieaj aborigenoj.

Dum tiuj travivaĵoj li suferas konvertiĝon, kaj iĝas sindonema advokato de la rajtoj de tiuj “sovaĝuloj”. Ankaŭ pri alia kampo tiu sciencisma, materialista, sendiisma, raciismano suferas konsternigajn travivaĵojn — pri tio, kion oni nomas nun “parapsikologio”, “miraklaj” kuracadoj, antaŭsentoj, reenkarniĝo.

En tiu libro oni trovas ankaŭ amaferon kaj tragikecon de la vivo (“inter homo kaj sorto estas maro da larmo” — ĉu ne?), kaj iom da humuro, precipe pri “la egulo”, tiu servisto de Maklin, tre abunda je muskoloj, sed tre malabunda je cerbo, timema kaj mallaborema malgraŭ la forto, naive kaj mallerte ruza, memame senhonesta kaj cinika, sed kiun oni finfine, kiel Maklin mem, emas rigardi kun amuziĝo kaj simpatio pli ol kun incitiĝo!

Mallonge: tiu aventura kaj filozofa libro estas riĉiga kaj agrabla libro, nepre leginda.

Nur du epokmisaĵojn mi rimarkis en la buŝo de la personoj, t.e. esprimoj kiuj ankoraŭ ne ekzistis tiam: “kiĉo” kaj “aliaj dimensioj” (se mi ne eraras nur post Einstein komenciĝis tiaj fantazioj pri aliaj dimensioj).

Don Harlow diris, ke tiu verko estas unu el la plej bonaj romanoj en la Esperanta literaturo.

Li pravas.

Roland Platteau

Sed nur fragmento


n-ro 161, majo 1994
esperanto.net/literaturo/fo/fragmentrecdh.html -

Inter la epoko de Koperniko kaj tiu de Einstein, la universo estis nete meĥana; oni supozis, ke, provizite de ĉiuj koncernaj donitaĵoj, oni povus antaŭdiri la tutan estontan disvolviĝon de ĉio. Post Einstein aperis la kvantfizikistoj, i.a. Planck kaj Heisenberg kaj Schrödinger kaj Hawking, kiuj per la Principo de Necerteco lezis tiun meĥanecon. Kaj nuntempe grandparte regas la disciplino de Ĥaoso. En iu vera senco, nia kompreno de la universo revenas al siaj radikoj: la mistikismo.

Ĉi tiu romano spegulas la saman evoluadon, sed pere de la vivo de unusola homo: Barono Nikolaj Ivanoviĉ Maklin. En tiuj 448 paĝoj, kaj nur kelkaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engagiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco ... de sensignifeco ĝis la fina plenumiĝo: la morto.

Kiel juna studento, mistuŝita de la politikaj timoj de la cara registaro en Peterburgo kaj forte influita de unu sola meĥanista verko, La senenigma universo, Maklin migris al Heidelberg, kie li trovis sin en la grupo de disĉiploj ĉirkaŭ la fortpersoneca kaj meĥanisma sciencisto Kehl. Poste, dediĉante sian vivon al aldono de eroj al la "grandioza mozaiko" de la Kehl-a scienco, Maklin pluvojaĝis al "Verda Insulo" (NovGvineo) por tie antropologi, nur poste ekkonsciante, ke la rusa registaro, en la persono de lia mecenato Ĉefduko Dmitrij, volas uzi lin kiel trojan ĉevalon por aneksi la insulon. Ĝuste je lia alveno sur "Verda Insulo" komenciĝas la romano, kiu sekvas lin tra jaro sur la insulo, ekposteniĝo kiel estro de scienca stacio apud Brisbano en Kvinslando, kaj fine denove sur la Verda Insulo, kie li devas trovi ian metodon por protekti la tieajn homojn, kiujn li antaŭe lernis ami kaj - li supozas - kompreni, kontraŭ la imperiismo de la bismarka Germanio kaj la rabemo de la aŭstraliaj homkaperistoj.

Maklin ankaŭ lernas, ne pri virinoj, sed pri siaj propraj reagoj al ili, unue - kaj fine - en la persono de la bela verdinsulanino Ponigala, sed pli grave per enamiĝo kun Belinda Horne, la amatino de unu el liaj plej karaj amikoj, la juna angla instruisto kaj Kehl-ano Tom Layton. Liaj rilatoj kun la verdinsulanoj, kaj liaj postaj konstatoj pri la situacio de la aŭstraliaj indiĝenoj, kondukas lin de senpartia objektiveco ĝis iu humaneca konduto, kiel bone montras la afero de Dinosaurus Kalgulamanensis. Kaj plej grave, lian sintenon al la universo influas diversaj eventoj tute eksteraj al la Kehl-a mondvido, de la terura "nokto de Kodi" tra la meĥanece neklarigeblaj kapabloj de Belinda (kies kompreno pri la naturo de la universo estas konsterne simila al tiu de la recenzanto) ĝis la eksterordinaraj eventoj sub la tendego de la duone analfabeta usona pastro Elmer Zebediah Butler (ĉu "Elmer Gantry"?).

La romano estas multe pli bunta kaj eventoplena ol mi povas ĉi tie skizi ĝin. Mi taksas ĝin unu el la plej bonaj romanoj ĝis nun aperintaj en Esperanto.

"Ne nur pro eksterordinara amplekso kaj teknike plaĉa prezento, sed plie pro originaleco en la tem-elekto la verko de Steele apogeas en la abunda eldon-fluo dum la jubilea jaro. Ĝi estas rimarkinda produkto de profunda reserĉado - kaj nur fragmento de eblaĵoj. Unu el, por tiel diri. Nekredeble riĉa fonto."

(el la recenzo de Poul Thorsen, en Fonto 100, p. 28, aprilo 1989)

Don Harlow

Aj, Maklin!


n-ro 100, aprilo 1989
esperanto.net/literaturo/fo/fragmentrecpt.html

Antaŭ tia giganta, beletra fortostreĉo oni plurfoje emas agi kiel la verdinsulanoj en Nova Gvineo fronte al iu ajn simpla gesto de civilizo: loki laŭeble ĉiujn fingrojn en la buŝon! Mire kaj admire.

Ne nur pro eksterordinara amplekso kaj teknike plaĉa prezento, sed plie pro originaIeco en la tem-eIekto la verko de Steele apogeas en la abunda eldon-fluo dum la jubilea jaro. Ĝi estas rimarkinda produkto de profunda reserĉado - kaj nur fragmento de eblaĵoj. Unu el, por tiel diri. Nekredeble riĉa fonto.

Koncedo: La "intrigo" iomete lante disvolviĝas pro tre (tro?) fidela stilenpakigo en pluraj tavoloj: dokumentigo flanke de imagita bibliotekisto, prinotoj el taglibro kun versioj pli kaj pli intimaj. Sed eltenemo nepre pagas. Ne mankos agado nek ekscito! Ne mankos makabraĵoj kiel dissekcio al kompatinda korpo de fidela helpanto. El tio profitis nur la ŝarkoj ! Ne mankos ŝokoj de supernaturo en ĉapitroj kiel La nokto de Kodi kaj Insulte al ĉia logiko. La berserka furiozo kaj la aliaj magiaĵoj de l' indiĝena ĉefo Kodi, simisimila, kredeble allogos precipe brazilanojn, kiuj laŭdire (kaj eĉ laŭkonfirme) ofte travivas same frapajn okultajn misterojn. Legu dramon kun mediumoj, kiuj plenekstaze dialogas en por ili tute nekonata lingvo. Vuduismo?

Konvenas loza referato. Ĝi povas fariĝi nur tia konsidere aI 448-paĝa volumego kun rakontado tiom bunte fantaziplena kiom realisma.

Rusa ekspedicio trimembra surteriĝas en Nova Gvineo en la 1880-jaroj, kiam ankaŭ germanoj kaj aŭstralianoj fervoris koloniigi la regionon. La celo de la rusa scienculo estas senpasie studi la morojn de unu eble lasta popolo kun ŝtonepoka kulturo, sed vole-nevole li viktimiĝas en neeviteblaj kolizioj inter primitiveco kaj "civilizo".

Liaj taglibroj rivelas memon heziteman, preskaŭ timeman antaŭ taskaro sin trudanta al lia granda forta voko kun ties neatenditaj konfliktoj inter scienco kaj humanismo, ne sen personaj afliktoj kaj pasioj vundigaj.

Abundas antropologiaj/psikologiaj detaloj, ĉie en riĉa lingvo, ĉie en konscia rilato al individuoj kaj medio, ĉie ĝue elturniĝema. Svarmas trafaj provoj pri piĝinigo de nia lingvo, kaj spicas la stilon ridige belaĉa slango. Tiu humura subfluo efike kontrastas kun la serioza dokumentado. - Elstaras la figuro kaj ĵargono de Santamaria, servisto cinika, viktimo de kurioza filozofiado poltrona, pigre surpuga. Ĉu la tertremo lin masturbigas, aŭ ĉu pro lia masturbo okazas tertremo?

La rusa ĉefpersono, barono Nikolaj Ivanoviĉ Maklin, kun alta intelekto flegita de filozofiaj studoj en germana Heidelberg, navigas inter sia balasto de eŭropa moralo kaj tradicio, kaj la intense altiraj, mistikaj fortoj en naturpopolo. Kvankam darvinisto li devas agnoski, ke la homo ne nepre estas produkto de sia ĉirkaŭaĵo. Progreso eble konsistas en spito al tio. Evidente ne ĉio estas materi-baza. Riveliĝas spiritaj fortoj neatentitaj. Grade Maklin pasas de ateismo en "pormuzean religion" spertante ekzemplojn de makabra magio, demonismo, sanigo per mirakloj kaj eĉ reinkarniĝo: "Maklin mem estis konvinkita, ke li reaperos sur la tero. En tio li nur anticipis unu el la instruoj de la Iluminitoj de nia epoko. Estus interese konjekti, en kies haŭto li elektis reveni al ni, se hazarde li vivas inter ni nun. Eble unu el vi, karaj legantoj, retrovos vian memon sur ĉi tiuj paĝoj..."

La granda meza parto de tiu ĉi tute logika, personriĉa, vigla rakontado trovas lokon en Kvinslando, Aŭstralio, kies restantajn indiĝenojn mizerigis ankaŭ tie la blankula penetro. Certe tiuj aborigenoj nete ne havas kaŭzon fieri nek festi pro ĵusa 200-jariĝo de la blanka invado en tiun kontinenton. Jam en la epoko de Maklin tie disfloris politikaj skandaloj, kaj antaŭjuĝemo rasisma apud la urbo Brisbano. Parte sub influo de personaj elreviĝoj kaj malfeliĉoj - lia amatino, filino de ĉefministro, mortas - li decidis pluiri de pasivaj konstatoj al rezisto kontraŭ politika (germana kaj aŭstralia) imperiismo por reiri al "sia" amata Nov-Gvinea tribo, sed tute sen iluzioj li pereis tie pro blinda atenco dum mizera stato de malaria atako. Neniu komprenis la ruslingvan vorton sur liaj taglibroj: Bruligu! Feliĉe ne, ĉar tiel per liaj paperoj ni post 100 jaroj povas konstati, ke Maklin fakte vivis - eĉ se sub alia nomo: Nicolas Miklucko Mikluĥo-Maklaj. I.a. en Leningrado troviĝas liaj antropologiaj kolektaĵoj, ekz. la sinistra laringo-lango de tiu kompatinda servisto, nomita Knabo. Per la dissekcio Maklin volis esplori la strukturojn de "primitiva", miksrasa cerbo kaj kompari diversajn homajn "parolilojn". - Malfeliĉe ne unika ekzemplo de antaŭjuĝemaj hipotezoj "sciencaj".

Kompreneble plej legindas la NovGvinea parto de la romano (preskaŭ duono el la grandioza amplekso). Diligentege Trevor Steele ĉerpis el arkivoj tiun ĉi admirinde detalriĉan rerakonton pri la kurioza vivo de Maklin. Mem li ja estas redaktoro/instruisto/praktikanto de alternativa terapio en Brisbano. Sed pli grave: Li kontribuas per multaj personaj spertoj kaj ekzotikaj travivaĵoj - ankaŭ ŝajne el Brazilo - ĉie en supera lingva vestigo. Krome dum jaroj en Germanio li familiariĝis kun kelkaj germaneskaj filozofiaj elpensaĵoj, kiuj ludas amuzan subrolon.

Freŝaj kaj fremdaj ventoj blovas el ĉiu paĝo de tiu ĉi impona volumo, kiu digne reprezentas la kulturportantan valoron de Esperanto. Senĝene oni povas ĝin proponi por traduko en kiun ajn lingvon. Estus pionira venko por dram-dokumentiga ĝenro en la internacia lingvo.

Unu kritiketo: Mapo estus tre bonvena pri tiuj foraj regionoj, kaj apetitiga resumo facile trovus lokon sur la gape malplena postkovrilo.

Poul Thorsen

Sed nur fragmento


n-ro 161, majo 1994
esperanto.net/literaturo/fo/fragmentrecjc.html

La unua proza fikcia verko, kiun mi legis en esperanto, estis La vojaĝoj kaj aventuroj de Barono Münchhausen. La lasta, Sed nur fragmento, romano originale verkita de Trevor Steele, historiisto el Brisbano, kaj eldonita de Fonto en 1987 post plurjara atendo en diversaj tirkestoj. En 1987, kiam oni, ankaŭ mi, misprofetis lavangon da kvalitaj originalaj romanoj dum la komencaj naŭdekaj jaroj.

Sed nur fragmento rakontas al ni la vivon de rusa barono kaj antropologo, Nikolaj Ivanoviĉ Maklin, inter lia unua esplorvojaĝo al la Verda Insulo (Novgvineo) kaj lia morto jarojn poste, fine de l' pasinta jarcento. Parton de la romano konsistigas la du taglibroj de Maklin (la sciencista kaj la privata) kaj liaj leteroj al i.a. lia majstro Kehl.

Miaopinie la ŝlosila vorto en la romano estas "konflikto". Konflikto inter lia scienca kariero kaj la trudoj de politikistoj. Konflikto inter kultauroj, inter indiĝenoj kaj la eŭropaj koloniismaj landoj, aŭ de tiuj ĉi unu kontraŭ aliaj. Konflikto inter homoj (la fascina triangulo Maklin-Santamaria-Knabo), amkonfliktoj (ĉefe, sed ne nur, en la brisbanaj ĉapitroj). Oni sentas evoluon de la roluloj kaj de ilia situaciaro. Neniu vere estas tute tia, kia li ŝajnas. Dubo embuskas ĉie. Kaj dubo embuskas ĉefe en la daŭra konflikto inter ateismo kaj materiismo, unuflanke, kaj en la alia flanko, religio, spiritismo, kredo je senchava kosmo.

Interese, ĉu ne?, ke niaj plej gravaj aŭtoroj daŭre turnas sian atenton al la rolo de religio en ĉies vivo: la unuaj du romanoj de Karolo Piĉ, Adolesko de Blazio Vaha kaj multaj, multaj noveloj. Vivo, amo kaj morto: ĉu oni mortas tutaj? - jen la ambiciaj temoj, kiujn la romano prias.

Ankaŭ la stil' de Trevor Steele faras la verkon ambicia kaj impona. La aŭtoro plene majstras la lingvon kaj riĉe, malavare uzas ĝin. Dialektaĵoj, alilingvaj influoj ("la gombromitita brofesoro"), la fidialogo inter s-ro Appleby kaj s-ro Hobbes, amaso da sukaj esprimoj ("us-heroeco", "ĉjo-ĉjo-knabo", "jes-jes-ulo") kaj, entute, plej flua kaj viva prozo, modela por niaj aŭtoroj.

La romano tre distras: ĝi ja estas aventurromano, vojaĝ-priskribo spicita per humuraj anekdotoj kaj eroj da ironio. Krome ĝi meditigas ankaŭ pri aktualaj problemoj, kiel la kontraŭindiĝena apartismo en Aŭstralio, trafe enkorpigita de Olda Dick Richard Iangtry.

Sed nur fragmento ne ricevis ĝis nun la atenton, kiun ĝi meritas flanke de la publiko. Oni ignoras ĝin same kiel la Halejan kometon, kvankam ĝi estas unu el la plej gravaj romanoj iam ajn verkitaj en esperanto. Mi povas jam nun certigi, ke mi revenos al ĝi komete iam post ne multaj jaroj. Ĝis revido, barono Maklin!

Jorge Camacho

Sed nur fragmento


n-ro 161, majo 1994
esperanto.net/literaturo/fo/fragmentrecrs.html

"Nur fragmento" estas la vivo de la Rusa sciencisto kaj barono N. J. Maklin. Kompreneble, la vera rakontanto de tiu vivo estas la verkisto Trevor Steele, sed li restas ekster la romano kaj malaperas malantaŭ emeritita bibliotekisto, kiu estas la rakontanto ene de la libro. Tiu sinjoro iam trafas sur la taglibraj kajeroj de la barono. Por li ili fariĝas la materialo, el kiuj li rekonstruas ties vivon. La kajeroj estas duspecaj. Ili estas grandanombre sciencaj kaj raportas pri la esploraj laboroj de Makleno. Sed la malpli granda parto el ili estas privataj. Tiuj lastaj montras ne la sciencan gravecon, kiu restas ekster ĉiu dubo, sed la vere mirige homecan kaj eksterordinaran karakteron de la barono. Malreteneme li esprimas sin en ili. Per ili oni eniras metafizikan mondon, kies trajtoj estas miraklaj ne nur en la priskribita epoko de post 1871, sed restas tiaj eĉ en nia aktualeco, en kiu la stabila fizika mondo definitive diseriĝas.

La barono, akompanata de nur du servistoj, unu blankula, la alia miksrasa, komencas sian sciencan laboron sur la Verda Insulo, tropika lando ie inter la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Li kontaktiĝas kun la indiĝenaj kanibaloj, sukcesas gajni ilian konfidon kaj eĉ la sinceran amikecon de almenaŭ unu el ili, studas ilian lingvon, lernas mem uzi ĝin, kaj enkondukas la leganton en ankoraŭ plu vivantan civilizon el la ŝtonepoko. Tiel li streĉas vastegan arkon el la matenruĝo de la homa gento ĝis ties moderna vivo. Danĝeroplena kaj abnegacia estas la ekzistado sur la Verda Insulo. Minacas perfidoj kaj perfortoj flanke de la sovaĝuloj, minacas malsanoj kaj katastrofoj flanke de la naturo. Kiel sciencisto el la fino de la antaŭa jarcento Makleno estas pozitivisto. Li estas ateisto kaj konforma estas lia scienca lingvaĵo. Sed la lingvaĵo de la taglibro montras, ke ekzistas ankaŭ alia Makleno, kiu ne estas tute forigebla, subpremebla.

Sed sur nia ŝrumpanta planedo ne plu ekzistas izolulo. Eĉ sur la plej fora insulo ĉiu okcidentano neeviteble fariĝas bastiono, fariĝas pioniro de la ekspansiema imperiismo. Rusujo, tiam kapitalisma kiel la tiamaj grandaj potencoj, subtenas Maklenon, atendante de li senkondiĉan patriotismon. Sed en la profundo de sia animo la barono ribelas. Li tamen ne malpli ribelas kontraŭ egalaj tendencoj elirantaj el Britujo kaj la Bismarka Germanujo. Li estas amiko de la Verdinsulanoj kaj volas ŝpari al ili la sorton, kiun suferas pli aŭ malpli kruele ĉiuj kolonioj: Esti objekto de senkompata ekspluatado. La granda politiko kaj la barono sopirante justecon ne povas ne kolizii. Tio estas unu el la grandaj temoj, kiuj traplektas la tutan romanon.

Alia estas la kunpuŝiĝo de la ateisto Makleno kun enigmoplenaj fenomenoj, kiuj estas maldigesteblaj por lia raciema menso. A1 ili apartenas ekzemple la spirita elradiado de Engogu, ermito magiisto, kiu ĝuas grandan aŭtoritaton inter la indiĝenoj. A1 ili apartenas ankaŭ la eksterordinaraj spertoj pri trancaj statoj, kiujn li observas dum nokta kunveno de la sovaĝuloj, en kiu li estas invitata partopreni kaj pri kiu li verkas longan raporton titolitan "La Nekredeblaĵo". Kaj fine apartenas al ili ankaŭ analogaj fenomenoj, sur kiuj li trafas post sia reveno de la Verda Insulo kaj kiuj ne estas akordigeblaj kun lia materialisma mondkoncepto. Animomigrado, telepatio, religia amashisterio altrudiĝas, gajnas ne forigeblan influon kaj tamen rezistas al science klariga esplorado.

Tria temo, se entute tiu esprimo estas ĝusta, aŭ eventuale ni diru, tria aspekto de la romano estas la sinteno de Makleno kontraŭ la virinoj. Seksan vivon li ŝajne ne havas. Lia seksa impulso estas tute deturnita en sciencan labaron, kaj sen sentebla malfacileco li rezistas al la deloga amo de Ponigala, indiĝenino de nekutima beleco. Tamen ankaŭ Makleno iun tagon spertas profundan amon, kaj la rakontado de tiu amo, kvankam ĝi tiuĉiflanke de la tombo ne trovas plenumon, estas eble la plej bela parto de la romano.

En la teksto alternas rektaj alparoladoj de la rakontanta bibliotekisto al la legantoj kun ties kvazaŭ senpersonaj referatoj baziĝantaj precipe sur la privata taglibro de la barono kaj aliaj disponeblaj materialoj. Interŝoviĝas ne malmultaj, ofte plurpaĝaj citaĵoj el la taglibro mem. Tiu artisma tekniko permesas prezenti la baronon tiom de ekstere, ni diru objektive, kiom de interne, do subjektive. Tiel la intereso de la leganto restas vigla, kaj li mem ofte sentas sin konfrontita eĉ kun problemoj koncernantaj sian propran vivon.

Mi esperas, ke tiuj magraj aludoj pri la riĉa kaj ampleksa enhavo sufiĉas por peri almenaŭ vagan ideon pri la rakontada arto de Trevor Steele. Scienca esplorlaboro, socia vivo, prahistorio, parapsikologio, religio, politiko, reuniĝas por relieiigi la eksterordinaran vivon de eksterordinara homo, kiu, ne supozante sian proksiman finon, rigardis sian vivon eble valora, sed certe "nur fragmento".

Rikardo Ŝulco

Serĉante novepokan religion


esperanto.net/literaturo/roman/libr/fragmentrec.html

La debuta romano Sed nur fragmento de Trevor Steele vekis grandan atenton inter la legantaj esperantistoj. Tion ĝi ankaŭ meritas. Ĝi estas ampleksa romano originala, legebla, ekscita, en normala Esperanto. Kaj ĝi havas sukcesan romanan strukturon. Tro da Esperantaj romanoj jam fiaskis pro netaŭga konstruo aŭ komenciĝis bone sed perdiĝis survoje al misa fino. Sed nur fragmento eltenas postuleman legadon – kaj tiu juĝo ne limiĝas je la fortika bindo!

Por pli detalaj resumoj oni turnu sin ekzemple al la recenzo de Gerrit Bervelingtiu de Rikardo Ŝulco. Mallonge mi diru nur, ke ĝi temas pri fikcia rusa sciencisto Nikolaj Maklin, kiu en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj pasigas jarojn en Novgvineo kaj Aŭstralio pro scienca esplorado. La unua kaj tria parto okazas inter indiĝenoj en nordorienta Novgvineo, la dua plejparte en Brisbano, la ĉefurbo de Kvinslando.

La figuro Nikolaj Ivanoviĉ Maklin tre detale baziĝas sur la vera antropologo, zoologo kaj etnografo barono Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-88), kiu studis la faŭnon kaj popolojn interalie de Novgvineo kaj Oceanio dum la 1870-aj jaroj. Li poste ekloĝis en Aŭstralio, tamen ne en Brisbano sed en Sidnejo, fondis marbiologian stacion en Watsons Bay kaj edziĝis al filino de la ĉefministro de Novsudkimrio. Male al Maklin, li mortis dum vizito en Rusio, kaj lia vidvino postvivis lin. Liaj kolektoj troviĝas interalie en la Sidnejaj universitato kaj ŝtata biblioteko.

Fakte, pluraj eroj en la romano de Steele estas ĉerpitaj rekte el la vivo de Mikluĥo-Maklaj – ekzemple la bruligado de alkoholo por impresi novgvineanojn, la enamiĝo al filino de ĉefministro kaj la rolo de lia germana scienca kolego (romane Schniff, reale Finsch) je la germana anekso de nordorienta Novgvineo en 1884. Eblas legi pri Mikluĥo-Maklaj anglalingve ekzemple ĉi tie.

La talento de Steele krei fascinajn figurojn kaj konvinkajn scenojn en ĉi tiu lia unua romano estas mirinda. La barono Maklin mem estas la plej riĉe ellaborita figuro, tamen abundas aliaj interesaj kaj plurdimensiaj homoj. Eble oni tamen povus iomete bedaŭri, ke la virinaj portretoj emas esti pli unudimensiaj – ĉu sanktulino, ĉu anserino, ĉu seksa logilo.

Multaj el la medioj estas tre konvinke kaj ŝajne realisme prezentitaj. Oni vere sentas ĉeeston en Novgvinea pluvarbaro, inter Brisbanaj filistroj kaj sur Aŭstralia seka stepo. Kelkfoje ankaŭ etoso de la koncerna epoko stampas la rakonton – tamen eble en ne tre alta grado. Se oni ne ĉiam sentas la epokon tute klare, tio povas ŝuldiĝi al la karaktero de Maklin kaj kelkaj aliaj roluloj, sed pli pri tio poste.

Maklin estas natursciencisto, tamen mi ne atingis kompreni de kiu preciza fako. Kvankam liaj natursciencaj laboroj estas ofte menciataj, neniam aperas detala aŭ konkreta ekzemplo. Verŝajne la aŭtoro konsideris tion ne bezonata, ĉar ĝi ne estas la ĉefa temo de lia verko. Mi tamen iom bedaŭras tion, ĉar tiaj specifaj detaloj alportus plian realismon kaj konvinkan povon, kiu sendube efikus pozitive al la tuta rakonto. Nu, anstataŭ natursciencaj detaloj, en la Novgvineaj ĉapitroj aperas multege da materialo pri socia kaj kultura komparado de diversaj socioj. Precipe tio koncernas religiajn ideojn kaj ĝenerale la konceptojn de homa pensado. Krome aperas grava politika demando – la sinteno de Maklin al la koloniismo. Ankaŭ en la Aŭstralia parto grave rolas tiuj aferoj – religiaj kredoj, la koloniismo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Krome aldoniĝas amhistorio, kiu kunfandiĝas kun la aliaj temoj.

En ĉiuj menciitaj temoj Maklin laŭ mia opinio aperas kiel homo el nia epoko, apenaŭ kiel Eŭropa natursciencisto el la 19-a jarcento. Parte tio validas ankaŭ pri kelkaj el la malpli gravaj roluloj. Dekomence ĝisfine li malakceptas la imperiismojn rusan, britan kaj germanan. En Aŭstralio li faras demandojn pri la rajtoj de la aborigenoj, kiuj eĉ hodiaŭ en kelkaj rondoj povus ŝajni malkonvenaj. Politike li eble estas pli naiva ol vere moderna, sed ankaŭ tie oni trovas sintenon al demokratio ne tre tipan de rusa aristokrato en la 19-a jarcento.

Liaj modernaj ideoj pri indiĝenaj popoloj, inkluzive de la Aŭstraliaj aborigenoj, tamen spegulas veran sintenon de Mikluĥo-Maklaj, kiu efektive avertis kontraŭ koloniismo kaj blankula entrudiĝo kaj multe agis por defendi indiĝenajn popolojn.

Alia persono en la romano, kiu impresas iom nekutime en sia epoko, estas Belinda, kiu iĝas amatino de Maklin. Ŝia sendependeco estas malfacile imagebla en la burĝaro de 1880, kaj eble ŝi respondas pli multe al revo de nunepoka verkisto ol de tiama rusa nobelo.

Iom post iom dum la legado de Sed nur fragmento oni malkovras, ke ĝia ĉeftemo tamen estas nek scienco nek politiko, sed religio. Pli precize temas pri la serĉado de religio nova aŭ novepoka. Kiam temas pri tiu temo mi havas iomete pli grandan problemon akcepti la konvinkan povon de barono Maklin. Kaj laŭ mia scio tiuj partoj de liaj ideoj ne baziĝas sur vera modelo.

Komence Maklin estas ateisto. Fakte li impresas iom ridinde, kvazaŭ neofito kiu decidis esti ateisto sed ne ĉiam sukcesas plenumi sian decidon. Tamen li baldaŭ spertas supernaturajn travivaĵojn en Novgvineo kaj en Aŭstralio, kiuj pelas lin al ia religia kredo. Krome, lia bona amiko kaj scienca kolego Tom Layton "rakontis pri hindaj guruoj, kiuj pruvis antaŭ liaj okuloj, ke ili fakte povas kuraci per nura tuŝo, ricevi mesaĝojn per telepatio, antaŭvidi eventojn, kiuj poste realiĝis" (p. 244). Kaj plej grave, lia amatino Belinda havas metapsikajn kapablojn kaj fine varbas lin al ia spiritismo kaj metempsikozo. Eĉ la titolo de la romano aludas al tiu kredo: "nia ekzisto estas sencohava nur, se ni estas eternaj kaj spertas multajn ’dimensiojn’ kaj vivas en multaj diversaj roloj en ĉi tiu materia mondo. Mia nuna vivo estas, mi esperas, valora – sed nur fragmento" (p. 439).

La eŭropdevenaj kulturoj jam de unu-du jarmiloj baziĝas sur la kristana religio en diversaj formoj. Tiu kredo provizis al la eŭropanoj moralon, miraklojn kaj esperon pri postmorta vivo. En la lastaj jarcentoj tiu kredo tamen vaste paliĝis. Unuaj atencoj okazis fare de la naturscienco: Darwin metis simion kaj celakanton en la lokon de Adamo kaj Eva. Poste sekvis la soci-movadaj atakoj: Marx deklaris la revon pri eterna vivo opio de la popolo. Baldaŭ eĉ al ordinaraj homoj ekmankis certeco pri la transmondaj aferoj. Kreskanta popola eduko korodis la potencon de eklezioj kaj mitoj. Tamen la soifo je mirakloj restas ĉe multaj homoj. Samtempe vojaĝantoj komencis rakonti pri mirindaj kapabloj de orientaj saĝuloj. Se eŭropano hodiaŭ montras talenton supernaturan, oni supozas lin lerta iluziisto, sed se temas pri aziano, li sendube estas potenca guruo aŭ fakiro. La mirakloj, kiujn ne plu provizas la oficialaj eklezioj eŭropaj, estas serĉataj aliloke – en spiritismaj seancoj, en astrologio kaj precipe en ekstereŭropa magio. Estiĝis tielnomata "novepoka religiemo", kiun la tradiciaj klerikoj kelkfoje nomas "bufeda" – ĉiu individuo mem elektas la pladojn, kiuj plaĉas al li.

Fakte, la kredo kiu ĉe barono Maklin anstataŭas lian principan ateismon, kaj kiun peras al li precipe lia amatino Belinda, estas ĝuste de tiu novepoka speco. Iom da ŝamanismo, grajno da ekzorcado, kulero da spiritismo, pinĉpreno da palpo-kuracado, taso da renaskiĝado, manpleno da telepatio kaj klarvidado, kaj fine la panteisma sento ke ĉio devas esti ero de unu granda plano: "ĉio estas sencohava, se nur ni havas sufiĉe vastan perspektivon" (p. 432). "Pensoj kaj mesaĝoj seninterrompe pasas inter niaj dimensioj. Fiero pri ’originalaj’ ideoj estas sintrompo; la limoj de la homa personeco estas nek la eksteraĵo de la kranio, nek eĉ la limoj de la pensopovo. Se vi nur komprenus, ne estas limoj inter homoj, ĉiu homo estas samdimensia kun la Ĉio; sed inter la limoj de la Ĉio – kiuj ne estas limoj – okazas senĉesa ĉiudirekta fluego de pensoj" (p. 432).

La supraj vortoj venas al barono Maklin kiel spirita mesaĝo de lia mortinta Belinda en 1884. Kaj mi pensas, ke novepoka guruo povus esprimi tion tre simile en la jaro 2005. Ĝi ŝajnas al mi sufiĉe tipa vortumo de hodiaŭa okcidentulo, kiu perdis la hereditan kredon je mirakloj kaj sentas abstinencan mankon je ĝi. Kompreneble ĉiu leganto devas mem decidi, ĉu ĝi estas profunda saĝaĵo aŭ balbuta abrakadabro.

Se la Maklina religia kontribuo ŝajnas nuntempa, kion do diri pri lia politika strebado? Fakte li volas, ke la eŭropaj ŝtatoj rezignu sian koloniismon. Ili ne ŝtelu landon de la jamaj loĝantoj. Ili simple ne iru tien, sed lasu tiujn landojn al la indiĝenoj. Tio povus esti almenaŭ teorie ebla en la lokoj, kie jam ekzistis iaspeca ŝtata regado. Tie la eŭropaj ŝtatoj povintus pace interrilati kun la ekzistantaj regnoj. Sed ŝajnas al mi pli malfacile imagi similan sintenon en landoj kiel Aŭstralio kaj Novgvineo, kaj same en norda Ameriko. Fine Maklin tamen pretas kompromisi kun la historiaj faktoj kaj provi kunlaboron kun la germana koloniismo por savi tiom kiom saveblas al la indiĝenoj.

Tamen ŝajnas evidente, ke al Steele ne estis ĉefa afero, ĉu la sintenoj, kiujn li atribuis al Maklin, efektive estas kredindaj ĉe sciencisto el la 19-a jarcento, aŭ ĉu ili estas anakronismaj. Por li gravis diskuti kaj reliefigi temojn pri rasismo kaj homa egaleco en nia hodiaŭa mondo, kaj serĉi ian novepokan religion anstataŭ la jam perdita malnova.

Sten Johansson

Esperantisma romano pri temo nemovada


n-ro 161, majo 1994
esperanto.net/literaturo/fo/fragmentrecgb.html

Malofte en nia lingvo oni provas analizi la strukturon de romanoj. Tamen, jen almenaŭ supraĵe: tiu ĉi romano konsistas ei kvar ĉefaj partoj, kun prologo kaj epilogo ambaŭ tre maliongaj kaj krome eta interakto post la unua ĉefparto.

Prologo, interakto kaj epilogo havas kiel ĉefrolulon iun eksbibliotekiston, kiu siatempe ricevadis informpetojn rilate al mistera ruso barono Maklin; poste tamen la informpetanto ne serioze utiligis siajn petitajn materialojn por verki disertacion pri la koncerna ruso; la eksbibliotekisto intertempe pri li interesiĝis kaj nun estas feliĉa, ke fakte do nun li kapablos utiligi la kolektitan materialon por mem verki pri la ruso. Tion li faras. Kaj intere kaj jefine li prikomentas tion.

La ĉefaj partoj montras la baronon Maklin kaj ties vivon "SED NUR FRAGMENTE..." ĉar neniam eblas plene ĝisfunde ekkoni alies vivovojon. Partoj I "inter sovaĝuloj" kaj IV "hejmen" montras lin sur la Verda Insulo, iu ne pli precize indikita insulo pacifika; kiamaniere li laboras inter ŝtonepokuloj kiel antropologo. Partoj II "inter civilizitoj" kaj II "la postenulo" montras lin en Aŭstralio, kie li devas estri sciencan instituton, sed fakte kolizias kun la tiama tiea politiko.

Jen, tute skize, la strukturo ekstera de la verko.

Trevor Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas plene interesite kvazaŭ temus pri vojaĝpriskribo de vera antropologo. La rakontofluo estas tre kvieta komence de la libro; sed fine de sia restado inter la t.n. "sovaĝuloj" Maklin ekkonscias, ke okazas aferoj, kiuj neniel klarigeblas pere de lia tiuepoka nur pozitivisma scienc-percepto (Maklin vivas fine de l’ pasinta jarcento; do certasence temas pri historia romano, kvankam en la unua parto neniel tio ludas rolon). Li ekkontaktas kun religiaj kaj parapsikologiaj realaĵoj kiuj preterpasas lian komprenon.

Atakite de malario, li saviĝas en Aŭstralio, almenaŭ en tiama kolonio Kvinslando. (Nova kaj nekonata por mi estas la tiam ekzistinta streĉiteco inter la diversaj kolonioj aŭstraliaj: jen subite ekde parto II fariĝas historia romano!) La IIa parto montras la tiean superan tavolon de l’ socio, la politikajn ambiciojn, la familiajn etoson, idealojn, ktp. Interplektiĝas amhistorioj je diversaj niveloj. Ankaŭ Maklin enamiĝas. Unu el la plej kortuŝaj scen-serioj de la tuta verko - tra partoj II kaj III.

Post parto II radikale turniĝas la ekvilibro de l’ verko: la malrapide disvolviĝanta rakontstilo fariĝis pli impeta, pli obseda: la okazaĵoj sinsekvas pli haste kaj draste. Maklin kolizias kun la politike gvidanta persono de Kvinslando, kiu bedaŭrinde estas la patro de lia amatino... La kialo de l’ kolizio faras la verkon verŝajne tipe esperantisma. (Sed pri tio poste.) Krudaj vivrealoj igas lin decidi forlasi la "civilizitan" mondon por returniĝi al la Verda Insulo, al siaj "sovaĝuloj".

Parto IV: ree sur la Verda Insulo jen rezisto kontraŭ la kreskanta imperiismo de Germanio, personigita en iama kunstudento el Heidelberg. Aliflanke la origina medio, kiun ĉe sia unua vizito sur la Verda Insulo li estis trovinta, jam grave ekdifektiĝis per ektuŝo de l’ "Civilizo". La librofino kulminas en terura maniero.

Entute verko nepre leginda! Espereble mi iom vekis scivolon por ke vi mem eklegu la verkon...

Sed kio faras ĉi verkon "esperantisma romano", kiel mi ĝin titolis? Esperantismo ja ne estas nura okupiĝo, pri planlingvo nomata Esperanto; ĝi entenas multe pli: i.a. gravegas certa respekto antaŭ alies kulturoj, respekto antaŭ homoj de aliaj rasoj. Maklin estis ruso el la carisma periodo. Li estis edukita kun idealoj kiel "nia Eklezio" (= la rusa ortodoksa), "nia Patrio" (= Ruslando) super ĉio en la mondo, "nia Scienco" (= tiama pozitivismo) super ĉiuj veroserĉadoj de la universo. Kaj la verko konvinke lin portretas tia homo, serioza, sindediĉa, vivanta. Sed - kaj jen ekas la esperantisma temaro: li ekdubas, troviĝante inter la "sovaĝuloj", ĉu vere tiuj estas malpli kulturitaj ol eŭropkulturaj homoj (ekz liaj ambaŭ servistoj, el kiuj unu miksrasa), li pli poste serioze ekdubas pri sia heredita valorsistemo scienca - ĉu ne Shakespeare mem siatempe jam asertis ke "estas pli sub la ĉielo, Horacio, ol ni povas klarigi"? Pozitivismo montriĝas ne sufiĉa por klarigi la totalon de l’ realaĵoj okazantaj. Tio lin ege skuas.

Pliposte la konfrontiĝo kun politikuloj rilate la kreskantan eŭropan imperiismon donas al li heroecan staturon. Fakte, jam frue li kontraŭas kaŝe subbrulantan rusan imperiismon (Dimitrij intencas eluzi lian tiean restadon kiel senkulpigon por rusa anekso; Maklin malakceptas ĝin); pliposte sekvas la kvinslanda imperiismo, sed la germana montriĝas pli celtrafa. Maklin utiligas siajn sciencajn metodojn kaj konojn por pruvi ties malpravon: dissekcio de cerbo nigrula devas montri ke cerbe ĉiuj rasoj same valoras, kaj tio jam en la 70aj jaroj de l’ pasinta jarcento! Li rezonas iom laŭ la vortoj de l’ fama indiana tribestro, ke "kvazaŭ iu povus posedi la teron?" (p. 336); por li homoj gravas kaj iliaj kulturoj ĉar ĉiuj en si mem havas sian indecon. Jen kion mi nomas tie esperantisma idealo.

Alia afero kiu iel ilustras la samon, estas la interplektitaj vere grandioze stilitaj scenoj de unuflanke travivaĵo religia ĉe l’ "sovaĝuloj" (la nokto de Kodi, en parto I), kaj aliflanke la same racie ne eksplikebla "insulto al ĉia logiko" en parto III kiam temas pri la agado de kristana sekteca predikisto el Usono. Kvankam kulture kaj religie ambaŭ scenoj grande diferencas, tamen iel ili parencas inter si, montrante kiomgrade homoj diverskulturaj tamen rekoneblas reciproke.

Rilate la lingvaĵon mem kaj la rakontmanieron mi povas esti relative kurtavorta: la stilo estas ekzemplodone klasika, klara, pura; la rakontmaniero eluzas tre fakscie diversajn rimedojn kiujn neofte oni renkontas: Maklin ja estis verkinta siatempe, laŭ la libro, diversajn taglibrojn, unu por eldono, kaj unu tute private. Nia eksbibliotekisto, kiu verkas la tuton, uzas ambaŭ ĉi fontojn, do plurfoje rekte citas vortojn de l’ barono, samtempe li konas aliajn libroforme aperintajn verkojn de la barono, kiu ja siafake fariĝis gravega aŭtoritatulo. La citado okazas tiele, ke fojfoje oni absolute devas penadi por ankoraŭ konsciiĝi ke ne temas pri reale ekzistanta verkaro, kiun ĉiuminute oni povus ekpreni el sia biblioteko apuda, sed pri romano. - Aŭ ĉu eĉ tio estis nura blago kaj fakte Maklin reale verkadis tiujn eldonaĵojn?

Gerrit Berveling

Trevor Steele: Sed nur fragmento


retpaĝo

István Ertl

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.