La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sen titolo

  • Verkinto: Ivan G. Ŝirjaev
  • Kontribuantoj: Editoris: Herbert Mayer, Ed Borsboom
  • Speco: baza literaturo, originala verko, romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€21.00
  • Priskribo: La aventuroj de rusa Esperanto-pioniro en 1897-1898. Probable la plej frue verkita originala romano, kies manuskripto ĝis nun dormis en la internacia Esperanto-Muzeo de Vieno.
  • Paĝoj: 336
  • Larĝo: 165 mm
  • Alto: 240 mm
  • Eldonjaro: 1995
  • Pezo: 695 g
  • ISBN: 3-85182-023-1
  • Recenzo:
    • De Sergio Pokrovskij: Sincere kaj freŝe, kiel antaŭ 101 jaroj
    • De Colley: Esperantista Tchekov-o !
      La unua romano per Esperanto !
    • De István Ertl: Kiam La Espero sonis plej esperplene
    • De Sten Johansson: Inda monumento proza
    • De Claus J. Günkel: Lingvo kaj vivo
    • De Reinhard Haupenthal: 80 jarojn tro tarde
    • De Ludino (Francio): Sen titolo
    • Sen titolo de Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo de Iwan G. Ŝirjaev laŭ mi estas multflanke ege interesa. Ĝi priskribas verŝajne la lernejan jaron de la aŭtoro 1897/1898. Eble tiu-ĉi romanon estas la unua skribita en Esperanto. Ĉar li ne trovis eldoniston dum preskaŭ jarcento, neniu povis legi ĝin. Feliĉe en la Esperanto Muzeo en Vieno oni trovis la manuskripton. Sinjoro Ed.H.Mayer prizorgis la eldonon en kunlaboro kun Ed Borsboom en 1995. Per la libro oni lernas multe pri la laborego de la unuaj Esperantistoj en Rusio (Defio (Nederlando) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2019)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sincere kaj freŝe, kiel antaŭ 101 jaroj


1999. №12 (62).
esperanto-ondo.ru/R-siraev.htm

Mi ŝatas vojaĝi tra la tempo, kaj volonte akceptis la taskon recenzi la romanon de Ivano Ŝirjaev “Sen titolo” pri la lernojaro 1897/1898 el la junaĝo de Esperanto-pioniro kaj seminariano.

La romano komenciĝas per banala beletra kliŝo pri hazarde aĉetita manuskripto de iu nekonata “Pastro J. Ŝ…..v”. Evidente oni povas legi “Johano Ŝirjaev”, sed la aŭtoro plene rajtus malakcepti tiun identigon. La ĉefa romanpersono sin nomas “Joĉjo”, al kio en la romano respondas la plena nomformo “Jozefo”, ne “Johano”.

Do, la intenco de la Antaŭparolo estas klara kaj sufiĉas por pardoni la kliŝon: ĝi liberigas la aŭtoron, kiu povas jen identiĝi kun Joĉjo, jen sin de li distancigi. Tiom pli ke jam en la unuaj ĉapitroj oni trovas sin en la serioze sincera etoso de rusa literatura verko el la epoko de Tolstoj kaj Ĉeĥov.

Ne estas mia intenco min ridindigi per apudmeto de Tolstoj kaj Ŝirjaev, tamen … tamen ili ja apartenas al unu sama kultura tradicio, kaj la temo de “Infanaĝo”, la unua libro de Tolstoj, laŭteme iom proksimas al “Sen titolo”, eble la unua originala romano en Esperanto (en la Postparolo de la editoroj la leganto trovos detalan pridiskuton ĉu vere ĝi estas la unua).

Jen epizodo kiu unue pensigis min pri la “Infanaĝo” de Tolstoj:

La plej aĝa frato, kun profundpenseco kaj mokemo, tiom propraj al ĉiuj veraj instruituloj, klarigis, ke Esperanto estas unu el la t.n. artefaritaj lingvoj, kiuj naskiĝas kiel fungoj post pluvo, kaj … mortas atentata de neniu, kaj ke artefarita lingvo estas sensencaĵo, je kiu povas interesiĝi nur stultuloj. “Se vi deziras lerni fremdan lingvon, vi lernu la lingvon germanan”, — li aldonis, — “kaj Esperanton ni lasu al stultuloj …”

Tiom konvinkiga parolo de la “instruito” tamen ne havis la deziratan efikon; kontraŭe, ĝi nur pligrandigis la scivolon de la knabo, kiu ĉiutage aŭdis ke la frato, la onklo kaj la gepatroj nomis lin ĝuste “stultulo”, kaj tiu cirkonstanco havis decidigan signifon.

Tolstoj parolis pri “la dezerto de l' adolesko”; kaj Joĉjo,
Joĉjo havis karakteron kaŝeman kaj li ĝenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj … nun, kvazaŭ timante ion, kvazaŭ ne dezirante, ke oni submetu al mokoj lian lingvon (en sia animo Joĉjo nomis la lingvon ne Esperanto sed “mia lingvo”, ĉar ŝajnis al li, ke krom li neniu estas kapabla inde taksi ĝin kaj ŝati), li nenion diris eĉ al la patrino.
Esperanto okupas tre gravan lokon en la romano de Ŝirjaev, kaj ĝia efiko estas duflanka. Ni jam vidis ke ĝi altiris mokojn de la prudentuloj; poste ĝi kaŭzos al Joĉjo problemojn en la seminario kie li lernas. Aliflanke, ĝi konsolas kaj kuraĝigas lian animon, kaj malfermas al li la mondojn, geografian kaj socian, pri kiaj la humila seminariano neniam pensus.

Mi ne scias kiom da vero kaj kiom da fantazio estas en la rilatoj de Joĉjo kun Olnjo Veselov kaj la grafidinoj Trubaĉev. Tamen efektive, en tiu epoko Esperanto renkontadis ne nur mokojn de la skeptikuloj sed ankaŭ simpation de eminentuloj kaj altranguloj, precipe en la romantika socio rusa. (Fakte, la periodo inter 1896-1904 estis tre malagrabla por Esperanto en Ruslando. La antaŭe fonditaj kluboj malaperis, kaj malaprobo de la oficialuloj senteblas ankaŭ en la romano. Ni tamen parolas pri la sinteno de la intelekta elito, pri homoj kiel grafo Tolstoj, inter kiuj tiutempe oni pli ofte renkontadis favoran aprezon de Esperanto ol nun.)

Vere mirindas kiom facile kaj flue Ŝirjaev prezentas scenojn el la tiama rusa vivo. Oni facile rekonas la realaĵojn konatajn per la samtempaj rakontoj de Ĉeĥov, la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn (escepte la klasikisman Antaŭparolon, kies scenejo povus situi ie ajn en la mondo); kaj ĉio ĉi en tre normala, bona Esperanto. Precipe interesa estas la rakonto de popolano el ĉap. 40: sen ajna vulgaraĵo leksika aŭ gramatika Ŝirjaev tre klare sentigas la popolan parolmanieron. Li ne kripligas la vortojn (rimedo tro evidenta kaj tro uzata de mallertaj verkistoj), li atingas sian celon prezentante la profundan strukturon de la popola parolo (ripetoj, manko de logikaj ligiloj ktp). Fakte tio estas ankaŭ pli adekvata al la pensmaniero de la popolano, kiu ja neniel celis aĉigi sian parolon; tutsimple li sekvis alian, popolan parolnormon.

La romano entenas multe da tiaj ingitaj noveloj, rakontatajn aŭ verkatajn de la romanpersonoj. Per si mem ili ofte estas valoraj (kiel la ĵus menciita rakonto de popolano), sed ili konsiderinde bremsas la ĉefrakonton, precipe por la leganto moderna, kiun la televido kutimigis al pli efekta prezento de malpli komplika materialo.

Tamen esperantologie la romano estas tre interesa fonto. En la recenzata eldono la lingvaĵo de la aŭtoro estas iom korektita, kaj kiom la libro gajnis en la agrablo de facila legado, tiom ĝi perdis kiel fonto de scienca studo. Tio estas vera dilemo, ĉar la esperantistoj ne estas sufiĉe riĉaj por havi kaj sciencan, kaj faciligitan eldonojn (sed eble la Interreto povus helpi?). La editoroj resumis siajn ŝanĝojn en la Postparolo, tamen sen preciza lokindiko; tial mi ne povus citi frazon el la romano kaj certi ke mi citas lingvouzon de Ŝirjaev (kaj ne preferon de la editoro). Mi preferus ke ĉiu vorto ŝanĝita estu en iomete alia tiparo ol la ĉefteksto (nur iomete alia, tiel ke la diferenco ne ĝenu la legadon, ne saltu en la okulojn — sed estu tamen konstatebla se onin ekinteresis iu lingva detalo kaj oni ekzamenas la tekston de la frazo pli atente, eventuale kun lupeo).

Tio ne estus malfacila por la nuna tipografio, eĉ tute amatora. Bedaŭrinde, la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto; kaj la bindaĵo estas tiom nefortika, ke ĝi rompiĝis antaŭ ol mi finis la legadon.

Tamen mi sincere dankas al la eldonejo “Pro Esperanto” kaj al la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno ke ili savis el la pereo kaj disponigis al la publiko tre valoran verkon de Esperanto-literaturo.

Sergio Pokrovskij

Esperantista Tchekov-o !
La unua romano per Esperanto !


esperanto.net/literaturo/roman/libr/sentitolcrec.html
Ĉu vi konas "Sen Titolo" (tiel) ? la romano perdita/retrovita (eĉ la historio de la romano mem estas kortuŝa romano! neniam publikigita dumvive de la aŭtoro Ivan Ŝirjaev - unu el la plej fruaj esperantistoj, unu el inter la entuziasmaj junuloj de la 1890-aj jaroj! - ĝi estis retrovita far la bibliotekestro de la "Esperanto Muzeo en Vieno sur polvokovrita breto, kaj savita/publikigita unu jarcenton por la verkado!).
Fakte la aŭtoro prezentas ĝin, ofta artifiko beletra, kiel manuskripton trovita hazarde per brokantejo, kun letero de esperantisto, kiu ne volas, ke oni publikigu antaŭ sia morto, kaj diras , ke ĉio en ĝi estas vera (kaj eble ja la romano konjekteble estas almenaŭ parte, se ne tute, membiografia) kiel ia botelon ĵetetan al la maro, la maro de la nigra oceano de morto. Ne nur historia dokumento (pri la unuaj pioniraj jaroj de Esperanto, pri malnova Rusio, tiom malsimila kaj tiom simila, tiom ekzotika kaj tiom home proksima, pri la kapabloj de la lingvo ĵus kelkajn jarojn post sia kreado!) sed bone verkita, literature pensita, kortuŝa romano, kaj tragika fakte kiu lasas guston da cindroj en la koro kiam oni turnas la lastan paĝon (mi ne diras pli, jam estas tro! mi ne volas fuŝi la legadintereson!).
Tiu libro por provofrapo estas majstra frapo kiel dirus Corneille. Tute valora indas iĝi inter la klasikaĵoj de E-a literaturo.
Legu ĝin!

Kaj bela rakonto pri amo (eĉ se la rolulo naive ne konsciiĝas ke estas amo!) kaj pri feliĉa tempo, kiam la homoj estis pli sociemaj, pli spontanaj, pli karesemaj, kaj pli kisemaj ol en la nuna malserena epoko. Fakte unu el la plej gravaj instruoj de la legado estas ke nia epoko NE estas pli libera ol tiu, sed malpli.

(mi nur demandas min ĉu "la ĉerizarbejo" de Tchekov estis jam eldonita, kiam Ŝirjaev verkis sian "Sen Titolo" ? (Ankaŭ Tchekov verkis novelon tiatitola)

Colley

Kiam La Espero sonis plej esperplene


esperanto.net/literaturo/uea/sentitolrec.html
Ĉu marmora statuo restas artverko ankaŭ se ĵus skulptite ĝi sinkas al marfundo kaj neniam plu estas vidata? Tiun konatan demandon de estetiko sugestas la malmergiĝo de Sen Titolo, preskaŭ cent jarojn post sia ekesto – se kredi la hipotezon ke temas pri nia plej frua originala romano, verkita antaŭ La kastelo de Prelongo (1907) kaj Ĉu li? (1908) de Vallienne. Prezentante argumentojn pore kaj kontraŭe (sed konkludeme al jeso), editoro Mayer defias niajn filologojn.

Jen do unu el la Esperantuje ne maloftaj kazoj kiam kultura produkto ne sukcesas propra-tempe eniri la ĝeneralan kulturan fluon Esperantan, kaj montriĝas por la posteuloj kiel objekto historia. Ĉi-epoke ĝi ne plu kontribuos al la kohera kontinuo kultura, sed ĝi almenaŭ inspiru nian komunan konscion historian, nutrante ĝin per rakonto aŭtobiografia, de persona intimeco, el la pioniraj tempoj de Esperanto.

Eĉ realisto kun koro hardita de movadaj seniluziiĝoj ne rezistos la etosan ĉarmon de Sen titolo, de epoko kiam letero el fremda lando provokis admirojn kaj suspektojn, kiam la sperto ke svedoj kaj rusoj interkompreniĝas per Esperanto ŝajnis eksterordinara, kiam La Espero sonis plej esperplene… kiam la Fina Venko ŝajnis senprokrasta. Tial radias ia sekulara religieco el la romano de pastro Ŝirjaev, kiun ni legas pagane, eble kun sopiro ree kredi. Dumlege kuntrenas nin simpatio por la adoleskulo Joĉjo, seminariano en Jaroslavl antaŭ 99 jaroj, kies jun-arda, misiista vervo propaganda malfermas al li iom post iom pordojn en socia klaso al kiu li alie ne havus aliron.

La fantazio de Ŝirjaev, jam elmontrita en la novelaro La dormanta grafino kaj la romaneto La nova vivo (ambaŭ 1993), scias lerte teksi rakontojn foje felietonecajn, kun sortoturnoj pli-malpli kredeblaj. En ĉi tiu verko aŭtobiografie inspirita li ne bezonas tiom da imagemo, ĉar la viv-eventoj de la junuleto liveras pretan kadron. Laŭe de tiuj, ni atestas sinsekvon de studrondaj kunvenoj, de seminariaj ekzamenoj (ĉu Joĉjo sukcesos?), de promenoj kun knabinoj (ĉu Olnjo aŭ Sonjo lin ĉarmos?)... La rolantoj kaj figurantoj vive individuecas, sed necesas kono de la multtavola rusa socio tiutempa por plene kompreni iliajn agojn kaj manierojn.

La lingvaĵo kaj stilo de la romano apenaŭ perfidas la verko-daton, des malpli ke ili tempe kongruas kun ties temo. Sed, leginte sur p. 317 ke "la editoroj elektis... fari la necesajn etajn korektojn", oni fariĝas iom suspektema, malgraŭ ilia certigo pri "plej granda singardo". Laŭ ili, "eldoni la tekston sen ŝanĝoj... kontentigus la proksimume 30 sciencajn esplorantojn de la originala literaturo." Povas esti. Tamen, indekso de la teksto-modifoj je la fino de la volumo ne ĝenus laikan leganton sed utilus por esploremulo.

István Ertl

Inda monumento proza


esperanto.net/literaturo/roman/libr/sentitolrec.html
Dum nekonata periodo de 60-90 jaroj kuŝis manuskripto de ampleksa romano, unue ĉe la verkinto, poste ĉe Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Nur en 1995 ĝi fine aperis dank' al la editora laboro de Herbert Mayer. Tamen ne temas pri verko de nekonato, eĉ male. Ivan G. Ŝirjaev, plumnome Ivan Malfeliĉulo (1877-1933), estis konata kaj aprezata verkisto jam ekde la 1910-aj jaroj kaj ĝis sia morto. Aperis noveloj liaj en gazetoj, kaj li gajnis plurajn premiojn literaturajn. Malgraŭ tio, liaj pli ampleksaj verkoj aperis nur kadre de la serio Originala Literaturo Klasika de Pro Esperanto en la 1990-aj jaroj.

Ŝirjaev jam delonge estas konata kiel lerta novelisto kaj unu el la plej gravaj fruaj stilistoj de Esperanto. Nun eblas diri ankaŭ, ke li havis talenton de romanisto.

Sen Titolo estas verko parte membiografia, parte fantazia, okazanta en nordrusaj urbo, vilaĝo kaj bienego dum unujara periodo en la 1890-aj jaroj; krome aperas mallonga fina ĉapitro "Post dekkvin jaroj". Ĝia protagonisto estas Joĉjo, 17-18-jara junulo kiu studas ĉe seminario por iĝi pastro; li estas dua memo de la aŭtoro, kiu mem tiuepoke estis seminariano en Jaroslavlo ĉe norda Volgo. El la pluaj personoj de la rakonto plej gravas Olnjo, 16-17-jara filino de iama nobelo, knabino tre propraspeca, kiu ravas kaj konfuzas la naivan kaj timidan Joĉjon. La romano plenas de multaj aliaj personoj, ĉiu kun sia propra karaktero.

La ĉefaj temoj de Sen Titolo estas la junula evoluo de Joĉjo, liaj sentoj kaj sintenoj rilate al knabinoj, al gepatroj kaj aliaj parencoj, al diversranguloj en la urbo, kie li studas, plue lia ŝanĝata sinteno al urba kaj vilaĝa vivo; krome gravas Esperanto kaj la klopodoj kaj revoj de Joĉjo pri tiu nobla afero, kaj iomete ankaŭ konsideroj religiaj kaj sociaj en la antaŭrevolucia Rusio.

La romano ampleksas tre vastan gamon de epizodoj, personoj kaj medioj. Krom la ĉefa, normala rakonto, kie Joĉjo estas prezentata de ekstere, en li-formo, aperas ankaŭ pluraj ĉapitroj el lia taglibro, kaj krome prezentiĝas kelkaj noveloj aŭ rakontoj de du-tri el la personoj en la rakonto. Ĉiuj ĉi eroj tamen bone kunefikas por krei relative koheran rakonton, kvankam la rakonta fadeno ne estas tute rekta. Cetere, en dudeko da paĝoj la ĉefa rakonto tute forlasas Joĉjon por doni la antaŭan familian historion tre bizaran de Olnjo. Ĉiuj diversaj eroj tamen aperas en pli-malpli simila stilo, flua, facile legebla, kun multe da viglaj dialogoj. Do, ankaŭ la stilo igas la verkon kohera.

La socio, en kiu okazas la rakonto, estas tre tradicia, kaj la samo validas pri la sociaj prijuĝoj esprimataj en kaj per la romano. Ŝajnas, ke la altrangaj personoj estas plejparte tre noblaj, kvankam ne ĉiam same religiemaj kiel Joĉjo kaj aliaj simpluloj. Eĉ per lupeo ne eblas trovi ian socian kritikon aŭ ribelemon. Malgraŭ tio, la ege frapaj klasaj diferencoj estas senkaŝe prezentataj. Dum la patro de Olnjo kaj aliaj riĉuloj disŝutas rublojn po miloj, la gepatroj de Joĉjo distribuas ŝparitajn kopekojn inter siaj gefiloj. Konkludojn pri tio devas fari la leganto mem; tion faras nek Joĉjo, nek la aŭtoro.

Aliaj aferoj tamen ŝajnas malpli tradiciaj. La knabino Olga, kies patrino mortis, vivas en tre malkonvencia familio kun sia patro kaj ties amiko, kiun ŝi nomas "la paĉjo-doktoro". Ŝi mem estis edukita kiel knabo ĝis sia dekkvara jaro, kaj nun ŝi estas tre agema, iniciatema knabino kun liberaj kaj senĝenaj kutimoj, kiu ŝerce kaj mokete petolas kun eksaj kaj nunaj svatiĝantoj. En la romano tamen ne aperas aludoj pri erotiko.

Ŝirjaev ofte prezentas mediojn en tradicia romana maniero, per izolita priskribo sufiĉe detala:

Ĝi estis sufiĉe granda ĉambro, komforte meblita, en kies mezo staris bela skribotablo kun luksa skribilaro kaj kelkaj fotografaĵoj, inter kiuj Joĉjo tuj rimarkis portreton de Olnjo. Meze de la tablo en ordo severa kuŝis paperoj kaj kelkaj libroj. Du molaj apogseĝoj estis almovitaj al ĝi. Dekstre de la skribotablo, laŭlonge de la muro staris du libroŝrankoj, el kiuj tra la vitroj estis vidataj luksaj bindaĵoj de enciklopedio kaj aliaj libroj. Laŭlonge de la muro kontraŭa staris granda tablo longa de simpla laboro, ĉirkaŭita de seĝoj kaj sur ĝi jam senorde kuŝis amasoj da paperoj, sennombraj diversaj albumoj, novaj libroj, dikaj ĵurnaloj kaj ĵus ricevitaj gazetoj vesperaj. Apud la libroŝrankoj staris granda leda kanapo. (p. 92)

Kelkaj tiaj mediopriskriboj tamen estas tre trafaj kaj alportas al la leganto intensan senton de ĉeesto surloke. Tio validas ekzemple pri tripaĝa priskribo de kampara pejzaĝo, tra kiu Joĉjo piediras revenante vilaĝen post jaro en la urbo.

Ankaŭ personoj kelkfoje estas simile priskribataj je sia unua apero:

Li estis altkreska, kvazaŭĝiba, tute griza maljunulo kun ĉiam glate tondita kapo, razita vizaĝo, laŭlonge kaj laŭlarĝe kovrita de sulkoj profundaj, kun maldikaj kaj malsupreniĝantaj, kiel sakoj, vangoj, agla nazo kaj densaj, longaj grizaj brovoj, el-sub kiuj malafable rigardis okuloj severaj. (p. 23)

Tamen la plej gravajn personojn ni ekkonas ĉefe per ties faroj kaj diroj, per la interagado kaj dialogoj inter la diversaj figuroj:

- Ĉu vi jam amikiĝis kun la franca samideano? - ridetante diris Julia Andreevna, am-admirante la ĝojan, feliĉan vizaĝeton de la knabino. - Vi jam nomas lin Marĉjo!

- Ho, jes! Marĉjo, Marĉjo, Marĉjo!... Mi eĉ skribos al li jene... "Mia kara samideano Marĉjo!" Ke li skribu al mi "Olnjo", mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, ja ĉiuj min nomas Olnjo...

- Ho, Olnjo, Olnjo! - riproĉe diris Julia Andreevna. - Sed la leŭtenanto? Li ja freneziĝos pro ĵaluzo!

Julia Andreevna kaj Olnjo laŭte ekridis.

- Ĉi tio estas bagatelo, - la knabino daŭrigis gaje, - vi rigardu, rigardu, kion skribas al mi Marĉjo: "Mi kisas viajn manetojn kaj piedetojn!"

- Ho, mia Dio! Jen, oni tuj rekonas la francan ĝentilecon! Malfeliĉa leŭtenanto! - diris Julia Andreevna.

- Mi montros al li la poŝtkarton kaj tradukos tion ĉi, - diris Olnjo, ridante.

- Olnjo, vi estas senkora!

- Kaj pluajn leterojn mi ne tradukos al li, mi diros, ke li mem lernu la lingvon, se li volas scii, kion skribas al mi junuloj. (p. 88-89)

La romano estas plena de epizodoj memorindaj, iufoje amaraj, alifoje sukere dolĉaj, sed ofte amuzaj, eĉ burleskaj, kiel ekzemple du tre humuraj rakontoj pri Kristnaskaj maskovojaĝoj, en kiuj Joĉjo aperas maskite jen kiel pastro, jen kiel diablo. Entute, oni rimarkas neniun apartan respekton al ekleziaj aŭ religiaj aferoj ĉe la aŭtoro, la ortodoksa pastro Ŝirjaev.

La rakonto daŭras de julio ĝis la sekvajara julio. Por montri al ni la evoluon de Joĉjo dum tiu jaro en la urbo, la aŭtoro tre trafe igas lin dufoje - antaŭe kaj poste - renkonti vilaĝan knabinon Anjo:

"Kiel bonaj estas niaj fraŭlinoj vilaĝaj", li pensis, ĉiam suprenirante. "Ili tute ne similas al fraŭlinoj urbaj... al tiuj fierulinoj... Mi ne ŝatas ilin! Kial okazas tio ĉi, ke en ĉeesto de la lastaj mi ĉiam konfuziĝas, ne povas eldiri eĉ unu vorton, kaj en ĉeesto de tiaj belulinoj, kiel Anjo, mi estas vere bravulo" - li pensis, fiereme rektigante sian bruston enfalintan kaj bravule metante la ĉapelon sur la nukon. (p. 13)

Li fikse rigardis la vizaĝon de Annjo, kiun li opiniis antaŭe belulino, kaj kun malĝojo nun konstatis, ke nenio alloga, ĉarma estis en ŝia vilaĝana beleco, ke ŝiaj gestoj estis tute negraciaj kaj ŝiaj ŝercoj - vulgaraj kaj sovaĝaj. Tra nebulo li vidis la figuron de la alia knabino, vere belulino, gracia, bonedukita kaj ĉarma, sed nenio mirinda estis en tio, ĉar tiu knabino estis grafidino kaj Annjo - nur vilaĝanidino! (p. 256)

Tre grava trajto en la krea talento de Ŝirjaev estas lia kapablo tiel individue tajli siajn personojn, ke ili ekvivas en la konscio de la leganto. Li faras tion ne ĉefe per priskriboj, sed per iliaj manieroj agi kaj paroli. Tiel iom post iom aro da ĉefaj figuroj ekhavas firmajn konturojn kaj reale homajn ecojn. Joĉjo mem aperas sinĝena, naive impresiĝema revulo, tamen fojfoje brava knabo. Onjo estas flirtema, mokema, memstara, nekonvencia, samtempe varma kaj malavara knabino. Ŝia patro, sinjoro Veselov, ŝajnas originala, mense nestabila, sed bonvola kaj sincera, iel similanta personojn en Ĉeĥova teatraĵo. La leŭtenanto, rivalo de Joĉjo pri la favoro de Olnjo, estas fiera, sprita, aroganta, tamen bona amiko. Aparte komplika persono estas la onklo de Joĉjo, homo obseda, kaprica, postulema, preskaŭ paranoja, kiu finfine surprizas Joĉjon kaj la leganton per alia flanko de sia personeco.

La interseksaj rilatoj, kiuj tre gravas en la intrigo, estas esprimitaj en "senkulpa", senerotika formo. Malgraŭ tio la aŭtoro sukcesis enmeti multe da sensa volupto en scenon, kie Joĉjo okaze de ekskurso helpas Olnjon kaj du nobelajn fratinojn subeniri laŭ kruta deklivo:

La belulino komence sin apogis nur per la mano al la ŝultro de Joĉjo, per la alia mano subtenante la randon de sia bela vestaĵo, sed poste ŝi pro timo forlasis ĝin kaj jam per ambaŭ manetoj ĉirkaŭbrakis Joĉjon ĉe la kolo. Li uzis neverŝajnajn penojn por ne ekgliti kaj ne faligi la grandvaloran ŝarĝon kaj precipe por ne malpurigi ŝian vestaĵon, dume li sentis ŝian nekutiman proksimecon al si, la nerveman batadon de ŝia koreto kaj la molajn bonodorajn bukletojn, kiuj agrable tiklis lian vizaĝon.
[...]
Ŝi ne volis sekvi la ekzemplon de Olnjo kaj, gracie levinte iom la vestaĵon per la mano maldekstra, per la dekstra sin apogis al la brusto de Joĉjo. Li delikate prenis ŝin ĉe la talio kaj komencis jam je la tria fojo la vojon danĝeran. Ŝia vizaĝo beleta kaj ruĝiĝinta nun estis tre proksime de lia vizaĝo kaj ŝia spirado, kiel taga venteto varmeta, blovis ĝuste sur lian vizaĝon.
(p. 209-210)

Plejparte la rakonto estas tre optimisma kaj montras prosperojn en la vivo de Joĉjo, precipe pri lia Esperanta agado, kvankam de temp' al tempo okazas ankaŭ ĝenoj kaj perturboj. Ĉe la fino la romano tamen alprenas konsiderinde pli malhelan koloron, kiam Joĉjo disiĝas de sia amikino Olnjo. Evidente Ŝirjaev ne trovis tiun finon tute kontentiga, do li aldonis lastan ĉapitron, kie Joĉjo kaj Olnjo hazarde renkontiĝas post dek kvin jaroj. Ĉar la manuskripto restis neeldonita je la morto de Ŝirjaev, ne estas klare, ĉu tiu aldono estas samdata kun la ĉefa parto aŭ pli malfrua - eble je dek kvin jaroj? Ĉiel ajn, ĝi ne estas tute sukcesa, ĉar tro mallonga, pala kaj kun neklara intenco. Eble la aŭtoro volis mildigi la iomete amaran finon de sia romano, pri kio li tamen ne sukcesis. Sen Titolo do aliĝas al aro da Esperantaj romanoj kun ne tute trafa fino, tamen en ĉi tiu kazo la romano kiel tuto ne tre suferas pro tiu manko, kiu koncernas nur la ses lastajn paĝojn.

Jam diritas, ke la stilo de Ŝirjaev estas bonega. Per sia flua, internacia rakonta stilo kaj la viglaj, naturaj kaj atentokaptaj dialogoj li superas la plej multajn el siaj samtempuloj kaj plurajn el la nuntempaj verkistoj. Kvankam laŭ enhavo kaj tendenco la romano ŝajnas aparteni pli-malpli al la 19a jarcento, ĝia stilo kaj tono impresas certagrade pli moderne.

Malgraŭ tio, oni ja trovas kelkajn arkaikajn kaj eksmodajn detalojn en la lingvaĵo de Ŝirjaev. Facilas fari etan liston da tiaj. Anstataŭ arbustovepro aperas arbetaĵo (p. 11,12, 253), anstataŭ slede oni veturas per glitveturilo (p. 101, 114). Anstataŭ etendi Ŝirjaev uzas eltiri (p. 12, 18, 115), kvankam ni escepte trovas ankaŭ etendi (p. 11). Ni retrovas la ĉarman aldonita (= sindona, p. 15) kaj almiliti (= konkeri, p. 149). Nepetegebla (p. 178, 193, 233) ŝajnas signifi proksimume nepersvadebla. Plue ostaro (= skeleto, p. 155) kaj toasti (= tosti, p. 290). Alia eksmoda trajto estas la abundo de afiksoj ne tute necesaj. "Ŝiaj vangetoj diketaj estis pli ruĝetaj" (p. 223) al hodiaŭa leganto sonas iom komike. Necesas tamen diri, ke la arkaika odoro ĝenerale estas milda kaj cetere bone konformas al la traktata epoko, la 1890-aj jaroj.

Fakte, la manuskripto enhavis iom pli da malnovstilaj aŭ personaj trajtoj, kiujn la nunepokaj redaktantoj ŝanĝis. En ampleksa postparolo Herbert Mayer kaj Ed Borsboom mencias kelkajn tipojn de ŝanĝoj: aldono aŭ forigo de la, ŝanĝo de tabelvortoj je -ia al -iu, ŝanĝo de unu al iu en kelkaj okazoj, kelkfoja ŝanĝo de -inta al -anta.

Oni ja povas diskuti tian traktadon de la manuskripto, sed supozeble la decido revizii la tekston estis bona. Tre stranga tamen estas la enŝovo de dufoja "[tiel!]" en la romanan tekston (p. 192), kie Ŝirjaev evidente surprizis la redaktantojn. Jen vera stultaĵo kaj mistakso pri la rolo de beletra redaktanto!

Escepte oni trovas en la teksto ankaŭ verajn "malarkaikaĵojn", se tiu esprimo estas permesata. Jam en la unua ĉapitro, en la sepa linio, aperas la vorto dura. La frazo tekstas:

Laŭ la vojo, glate piedbatita kaj dura kiel ŝtono, malkrute malsupreniĝanta de la vilaĝo al la rivero kaj ĉirkaŭita ĉe ambaŭ flankoj jen de maljunaj abioj nigrecaj, kiuj malproksimen etendis super la vojo siajn branĉojn kvazaŭ manojn, jen de belaj betuloj kun molaj silkaj folioj kaj blanka ŝelo, rimarkebla de malproksime - laŭ tiu vojo malrapide iris Joĉjo, deksep-jara knabo maldika kaj altkreska. (p. 11)

Eĉ sen uzo de la vorto malmola, la frazo enhavas sepfoje la prefikson mal-, do oni povas kompreni, ke la aŭtoro volis eviti okan fojon. Sed de kie li ĉerpis sian dura? En Plena Gramatiko el 1935 Kalocsay-Waringhien mencias interalie dura kiel uzitan de "aliaj vortaristoj kaj aŭtoroj". Plej grave ili mem lanĉis ĝin en Parnasa Gvidlibro de 1932. Herbert Mayer kredas, ke Sen Titolo estas verkita ĉirkaŭ 1904 (escepte de la lasta ĉapitro). Se li pravus, dura estus jam sensacio. Nu, eble li ne pravas, aŭ eble tiu dura estas malfrua ŝanĝo en la manuskripto. Inter 2,1 milionoj da vortoj el 1891-1932 en Tekstaro de Esperanto, troviĝas neniu kazo de dura.

Alia moderna esprimo estas: "Instruistoj ope kaj dise marŝis" (p. 235). Tia memstara uzo de sufikso kaj prefikso hodiaŭ ja ege oftas, tamen al la cetere frua versio de Esperanto uzata de Ŝirjaev ĝi aldonas modernan spicon. Hodiaŭ ni apenaŭ konscias, kiel malofte oni uzis afiksojn memstare en la frua Esperanto. En Tekstaro de Esperanto troviĝas 14 disa kaj unu dise el inter 1920 kaj 1932, tamen neniu pli frua, kaj neniu opeopa. En la Zamenhofaj tradukoj de la fabeloj de Andersen oni trovas entute du foren (neniu fore) kaj du eta.

Tria surpriza esprimo estas "ŝi apenaŭ moviĝas sen alies helpo" (p. 61). Fakte, Plena Gramatiko mencias "B. Mudie, 1906" kiel fonton de la vorto alies, tamen refoje mi dirus, ke ĝi estas neatendita ĉe la "eksmoda" Ŝirjaev. En Tekstaro de Esperanto troviĝas neniu alies el la tempo de Ŝirjaev.

Kvankam la stilo ĝenerale estas tre internacia, oni tamen retrovas kelkajn rusismojn. Temas ekzemple pri uzo de mano en la senco brako (p. 41, 56, 90), juna homo por junulo (p. 89, 93, 124) kaj ankoraŭ en la senco jam (p. 55, 114, 126, 159). Tamen, la pezan frazaranĝon uzatan de multaj ruslingvanoj oni apenaŭ trovas ĉe Ŝirjaev.

Ĉe la verbo vesti aperas kiel rekta objekto ne nur homoj kaj korpopartoj, sed krome la koncerna vestaĵo, do vesti tie signifas surmeti - "vesti la palton" (p. 89), "vesti ankoraŭ gantojn kaj ĉapon" (p. 181). Tiu iom ĝena kutimo cetere tre oftas eĉ hodiaŭ.

Eblas kompari la lingvaĵon de Sen Titolo kun aliaj verkoj de Ŝirjaev, kies proksimuma estiĝotempo estas konata, ekzemple la novelo Tra la loko ensorĉita el 1912 kaj la romaneto La nova vivo el kelka tempo antaŭ 1927. Tamen ne facilas trovi evidentajn diferencojn lingvajn inter la diversaj verkoj. La lingvaĵo de la novelo el 1912 tamen eble impresas iomete pli malnovstila ol tiu de la du romanoj.

Sume kaj resume mi volas diri, ke Sen Titolo estas romano leginda kaj facile legebla, lerte konstruita, eble escepte de la fina ĉapitro, en stilo elstara, preskaŭ modela. Oni povas ja bedaŭri, ke ĝi ne estis eldonita tuj kiam verkita, negrave ĉu tio estis en 1905 aŭ 1930. Tamen nun ne indas plori pri tio; prefere ni ĝoju ke ĝia manuskripto mirakle transvivis ĉiujn Eŭropajn tragediojn kaj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi povintus esti giganta mejloŝtono en nia literaturo, sed reale ĝi estas inda monumento pri unu el la pioniroj de nia prozo. Kaj ankaŭ tio estas bela sorto!

Sten Johansson

Lingvo kaj vivo


n-ro 158/decembro 1995
esperanto.net/literaturo/lf/sentitol.html

Zorgeme mi alportis la hazardan akiron hejmen kiel sanktaĵon, kaj kun detenita spirado malfermis la pakaĵon.

Tio ne nur estas citaĵo el la antaŭparolo de la recenzata verko, sed trafe priskribas kiel mi ricevis ĝin de LF. Zorgemeco ja bone esprimas la manieron ĝin aliri. Zorgeme, ĉar oni tenas vivon en siaj manoj.

Kiel malimpresa estas la titolo, tiel impresa estas la enhavo: Sen Titolo - originala romano de Ivan G. Ŝirjaev. Ĝi dividiĝas en plurajn partojn: antaŭparolo, la romano mem kaj postparolo kun analizado kaj historiaĵoj. Ĉilastaj kondukas nin en la unuajn jardekojn de nia lingvo: la romano mem troviĝas en la jarduo 1897-98, kvankam S surpaperigis ĝin tre verŝajne nur ĉirkaŭ dek kvin jarojn poste.

Ivan (Johano) Genadieviĉ Ŝirjaev estis ruso kaj vivis de 1877 ĝis 1933. Grava parto de lia vivo, same kiel Sen Titolo, pasas en Jaroslavlo, industriplena urbego ĉe Volgo, nord-oriente de Moskvo. Li tie studis en la Religia Seminario, fariĝinte movadano en 1895, jam kiel junulo - same kiel multaj, multaj esperantistoj: de la lingvo, kiun kaj kies praformon Zamenhof jam komencis junule, ĉiam denove homoj en tiu vivperiodo estis kaj estas altirataj. Ŝirjaev - neniu alia ol tiu, kiu iniciatis la Enciklopedion de Esperanto kaj interalie tradukis Milito kaj Paco el Tolstoj.

La postparolo tre zorgeme - jen denove tiu vorto - traktas la historian fonon de tiu multfaceta esperantisto. Oni ĉiukaze sentas la amon al serĉado, kiu manifestiĝas en subĉapitroj kiel "Ĉu aŭtobiografio", "Datado", "Dokumentoj", "Sango kaj karno", "Ĉu la unua originala romano? (respondo: ne!)" kaj "Ĉu la unua originala romano? (respondo: jes!)".

Gratulon al Ed Borsboom kaj Herbert Mayer - kaj gratulon al Pro-Esperanto kaj IEMW. Ne estas troigo aserti, ke Sen Titolo 'servos al ni kiel fenestro al la tute unua periodo de nia lingvo kaj ĝia movado kaj revivigas la esperojn kaj aspirojn de la unuaj esperantistoj" (p. 311).

La antaŭparolo de la aŭtoro rakontas al ni historieton pri la hazarda trovado de la romano kiel dika paperligaĵo - ne tute malsame kiel ĝi jardekojn poste estis retrovita en Vieno por esti publikigita. Tiel miksiĝas la vera vivo kaj fikcio - same kiel en Sen Titolo mem, kies aŭtentaj elementoj okulfrapas. Oni tenas vivon en siaj manoj...

La unua originala aŭ almenaŭ unu el la unuaj originalaj romanoj en esperanto - kaj ni ankoraŭ povas ĝui ĝin. Tio estas grandioza eco de la Internacia, eco, kiun neniu alia projekto atingis.

La Fundamento kaj la disciplino de la esperantistoj ebligas, ke ni ankoraŭ hodiaŭ povas kompreni ĉiun vorton de ruso, kiu varbis, verkis kaj vivis antaŭ tuta jarcento. Kaj kiel kaze de vera lingvo ni tamen sentas tiujn cent jarojn, ĉar la lingvaĵo estas iel nepriskribeble arkaika: ja esperanto en sia kerno restas stabila, tamen evoluas, permesas diversajn stilojn, nivelojn kaj senteblajn nuancojn tia la tempoj. Oni tenas vivon en siaj manoj...

Sen Titolo irigas nin en la urbon, familion kaj tagojn de deksepjara knabo nomiĝanta Joĉjo. Jam sur la tria paĝo la unuan fojon aperas la vortoj esperantistoj kaj Esperanto. Joĉjo legas ĵurnalartikolon pri rusasveda kunveno kaj anoncon de lernolibro en tiu lingvo. Jen esperanto ankaŭ kiel lingvo kaj kiel kulturportanto.

Ĉie tra la libro troviĝas bone konataj trajtoj de nia Internacia. La unuan fojon renkonti la nomon "Esperanto". Teni sian unuan lernolibron en la manoj. Aliuloj primokas onin, ĉar oni okupiĝas pri ĝi. Kreiĝas spontanaj vortludoj, ekzemple: Kial lia nomo estas Felicin, sed ne Feliĉin? - Tio ĉi estus pli belsona kaj pli konforma al... (p. 208). Kanti esperante. Korespondi esperante. Verki esperante. Kontakti organizaĵojn. Kaj cetere.

Sed ĉio ĉi ne trompu, ke temas pri rakonto superŝarĝita per banalaj movadaĵoj. Ĝi precipe estas rakonto pri junulo, kiu amas sian ĉirkaŭaĵon, pri lia familia vivo, liaj kontaktoj, rilatoj, eventoj kun diversaj personoj, i.a. kun armeanoj, lia loĝado ĉe fremda familio kaj sentoj por la ĉiam denove aperanta Olnjo (parte Sen Titolo estas paĝoj el la Joĉja taglibro), pri vojaĝoj, pri vivo kaj pri morto - sed esperanto ĉie ludas gravan rolon.

Kiu el ni ne konas tion? Kiom da ne plu povas imagi siajn tagojn sen la vivpartnero ekkonita dum renkontiĝo, sen la leteramikoj, sen la diskutoj pri gramatikaĵoj, sen la vojaĝoj al kongresoj kaj amikoj? Pli ol ŝatokupo. Oni tenas vivon en siaj manoj... Kiu ne envias Ŝirjaev, kiu nomis sin Malfeliĉulo, sed havis la feliĉon povi skribi:

- Kiu verkis la himnon? demandis Olnjo.

- D-ro Zamenhof, la aŭtoro de la lingvo - respondis Joĉjo.

- Li estas vera poeto - diris Julia Andreevna. (p. 45)?

Jes, en lia epoko Zamenhof ankoraŭ vivis - kaj Joĉjo/Johano metas nin iomete en tiun tempon per Sen Titolo, permesante al ni partopreni. Mi ĝojus, se ĝi estus tradukita en etnajn lingvojn.

La frazoj facile fluas, ilia lingvaĵo estas leĝera, bone legebla kaj - kiel jam menciite - tipa por la pionira epoko de nia kara. La fojaj francaj, germanaj, latinaj kaj anglaj citaĵoj estas ĉiuj tradukitaj ĉapitrofine. Estas lingvaĵo kun iom pli da kunmetitaj kaj silabohavaj vortoj ol hodiaŭ, tamen neniu puŝu ĝin flanken kiel arkaikaĵon, sed tute male lernu de ĝi. Kiam necese, ni iom pli longe cerbumu pri kunmetaĵoj, ĉerpante el la belaj eblecoj de la lingvo, prefere ol tuj inventi neologismojn!

Ŝirjaev scias elĉerpi la lingvorimedojn. Sen Titolo certe estas pli freŝa kaj juneca ol multaj verkitaĵoj de nun. Ekleginte oni estas tirata ĝisfine tra la tuta libro.

Kia bona hazardo, ke tiu romano ne perdiĝis en la homara historio. Kia bona hazardo, ke same kiel Joĉjo mi iam aĉetis esperantan lernolibron - mi ĉiutage diras al mi mem.

Kia bona hazardo estas nia vivo - ĝi estas grandega romano sen titolo.

Claus J. Günkel

80 jarojn tro tarde


n-ro 200, 1997
esperanto.net/literaturo/fo/sentitolrec.html

Reinhard Haupenthal

Sen titolo


Marto 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzojmar2018.html
Tiu libro estas probable la unua originila romano en esperanto. Temas pri rusa junulo, kiu malkovris la lingvon "Esperanto" proksimume dum la jaro 1897. Tiu libro temas pri la vivo de ĉi-tiu junulo en sia familio, dum siaj studoj en la ruslanda urbo Jaroslavl, pri historio kaj Esperanto tiuepoke. Oni vidas la entuziasmon de ĉiuj kiuj lernis Esperanton sed ankaŭ la malkonfidon eĉ malamikecon de aliuloj.
La libro atestas la ĉiutagajn kutimojn, la sociajn ritojn, la progresojn kaj la vivnivelojn tiuepoke. Ankaŭ temas pri la grandaj diferencoj inter la vivkondiĉoj de la kamparuloj kaj la urbuloj.
La vortprovizo estas riĉa. Oni vidas, kiom Ludoviko Zamenhof proponis jam tiom kompletan vortaron. Kaj la aŭtoro Ivan G. Ŝirjaev miragas de lia verko, en kiu li fervore elvokas Esperanton, demandoj pri la konstruaĵoj de la lingvo kaj la malsamajn reagojn de la tiamajn ulojn.

Ludino (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.