La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Saltego trans jarmiloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Saltego trans jarmiloj


n-ro 12, 1924

"KOPAR" (K. Kalocsay)

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
Oni povus ĝin nomi fantazia farso. La ideo mem transporti homojn de nia tempo en alian epokon ne estas nova; ni citu nur la "Tempo-maŝino" de H.G. Wells. Sed la verko de Forge tamen havas sian originalon en la kurioza koncepto kaj petole bonhumora tono, uzata en ĝi.

Jen la resumo de l' temo.

Pasia aŭtomobilisto akcidente vundiĝas. Li rekonsciiĝas el sia sveno en mistera, izolita domo. Inventisto loĝas tie kun sia familio. Li inventis la CO radiojn dank' al kiuj oni povas laŭplaĉe malantaŭenpromeni en la tempo. La gasto estas invitata kunpromeni. Kaj la tuta domo kun ĉiuj loĝantoj reflugas rekte en la tempon de Nerono. Ni estas meze de "Quo Vadis" de Sienkiewicz. Grandaj miroj kaj timo flanke de la Romanoj pri la mirakloj de nia jarcento. Poste konfuzoj, kolizioj, danĝeroj. Fine pro minaco de katastrofo, urĝa reveno, en nian tempon.

Plastika kaj vigla stilo, facila kompreneblo, luda legeblo jen la bonaj flankoj de la verko.

La aŭtoro en "Abismoj" montris sian kapablon profundiĝi en homajn animojn ĉi tie li montris talenton pri interesa rakonmaniero, lerta plekto de bonhumoraj epizodoj, karikaturo, sprito, moko, fantazio, necesaj kvalitoj de bona Esperanta Romano.

Courtinat

Saltego trans jarmiloj

Publikigita ĉe
Germana Esperantisto 1925

Max Butin

Saltego trans jarmiloj

Publikigita ĉe
Pola Esperantisto 1924

Jan Kostecki

Tempo-saltoj sukcesaj

Tempovojaĝoj estas eterne ŝatata temo en verkoj fantastaj kaj scienc-fikciaj. Ankaŭ la Esperanta literaturo ja havas kelkajn ekzemplojn. Eble la plej sukcesa estas Saltego trans jarmiloj de Jean Forge (Jan Fethke) el 1924, do tre frua ekzemplo de tiu ĝenro, kredeble la unua en nia originala literaturo.

Eĉ homo modere klera pri logiko facile komprenas, ke tempovojaĝanto riskas implikiĝi en nesolveblaj embarasoj, se li ekzemple mortigas sian propran avon aŭ alimaniere ŝanĝas la historion. Multaj verkistoj dediĉas konsiderindajn klopodojn por eviti tiajn paradoksojn - vane, laŭ mi, ĉar ili prefere restu en sia propra epoko, se ili timas tiajn problemojn. Forge nur iufoje aludas tiajn riskojn. Entute li traktas la ĝenron kun granda facileco kaj gaja humoro. Kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro, tamen nenio kion oni prenu serioze. Ĝi estas nur kvazaŭ incenso en diservo aŭ paroladoj en geedziĝa festeno.

La romano havas kadran rakonton pri aŭtomobilema verkisto, la mio de la rakonto. Post akcidento li estas flegata en la domo de bizara inventisto Fromaĝi kun bela filino Maria kaj diversaj strangaj domanoj. Preskaŭ duono de la libro pigre pasas dum konvalesko de la mio kaj vojaĝ-preparoj de la domanoj, sed poste ni ekas en vigle vortica vojaĝo en Romon dum la epoko de Nerono, tuj antaŭ la granda incendio. Do, temas pri la tempo de Quo Vadis, kaj la sama, kiun ni spertas en La ŝtona urbo de Anna Lowenstein. En la rakonto de Forge ni tamen trovas tre malmulte da kulturhistoriaj informoj, sed des pli da amuzaj eventoj, tumultaj incidentoj, komikaj situacioj kaj ironiaj surprizoj. En la vojaĝo partoprenas la klasika filologo profesoro Sovaĝi, kiu ege elreviĝas pro la mizera latino parolata de la romanoj (do, de la Rom-anoj), same kiel aliaj inter la tempovojaĝintoj ŝokiĝas pro ilia ĝenerala konduto, plendas pri la manko de terpomoj en la Romaj vendoplacoj, aŭ suferas alimaniere.

Se oni volas serĉi seriozan temon en la farsa evento-ĉeno, tiu povus esti la maniero, kiel homoj malsame reagas al kultura ŝanĝo kaj kulturaj diferencoj, kun nekompreno, indigno, toleremo kaj fine adaptiĝo. Tio do estus temo hodiaŭ tre aktuala. Fakte la rakonto tamen ne temas tre multe pri la impreso de Romo al la nuntempuloj, sed pli multe pri kiel la nuntempuloj impresas la antikvajn romanojn. Multaj burleskaj scenoj sinsekvas, kaj iom post iom kreskas la minaco, ke Romaj gvardioj atakos la multkapablajn barbarojn, kiuj "falis de la ĉielo". Dume ni spertas ankaŭ erotikan epizodon inter la mio kaj juna romanino, kiu nature ĵaluzigas la 1900 jarojn pli junan Marian.

La fino de la romano estas iomete stumpa. Preskaŭ panike oni revenas en sian epokon, kaj nerimarkite la mio forlasas la domon de la inventisto.

Mi tre ŝatas la stilon kaj rakontmanieron de Forge en ĉi tiu verko. Ĝi estas leĝera, flua, humura. Oni facile imagas, ke li verkis ĝin ridante! Kvankam la ĝenro kaj la ĉefa intrigo estas jam multfoje uzita, li trovis proprajn originalajn ideojn kaj detalojn. La personoj kompreneble estas nura galerio de tipoj, tamen ili ŝajnas relative sukcesaj en sia speco.

La lingvaĵo kiel kutime ĉe Forge estas bona. Oni ja trovas kelkajn esprimojn kaj vortojn tipajn de frua Esperanto, kiel tiriĝas (= etendiĝas, p. 25), kokviro (= virkoko, p. 25, 191), arbetaĵo (= arbusto, p. 26, 38) kaj bulbo (= cepo, p. 112). Sufiksoj kiel -et, -eg, -ec ktp aperas iom tro abunde laŭ nuntempa gusto. Jen kaj jen regas ioma konfuziĝo pri la karaktero de verboj. Sed la frazoj fluas nature, facile kaj senĝene, montrante, ke Forge estis efektive frua reprezentanto de moderna Esperanto. Ankaŭ lingve li do faris iaspecan tempo-salton!

Sten Johansson

Saltego trans jarmiloj


1925

Georges Stroele

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.