La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Surklifa

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Inter la dek plej bonaj romanoj


esperanto.be/fel/mon/rec/surk.html -

Ĉi tiu estas rimarkinde interesa romano de rimarkinda verktalentulo. Ĝis nun la (pseŭdo)nomo Serĝo Elgo ne multe rolas en nia literaturo, sed ĉi tiu romano pruvas, ke li nepre meritas lokon apud, nu, se ne apud Trevor Steele, tamen tre proksime al li.

Surklifa estas dektektivromano, sed tio ne timigu neamantojn de tiu literatura ĝenro, ĉar la detektivo, Inspektoro Kramer, rolas nur kiel preteksto por reliefigi la verajn ĉefrolantojn en la romano. Efektive, li detektas nenion ­ eĉ ne estas certe, ĉu estas io detektinda, ĝis la plej lastaj paĝoj de la romano, kiam tiu demando trovas respondon.

Surklifa estas tre trafa priskribo de aro da rolantoj; ĉiu havas propran karakteron, neniu el ili estas kliŝa kartonaĵo kiel tre ofte okazas en krimromanoj. Leginte la libron, oni sentas koni plurajn tre verajn personojn, oni konas la internon de ilia psiko, iliajn emojn, iliajn timojn, iliajn idiosinkraziojn. Estas malfacile kredi, ke ili estas nur imagaĵoj, venintaj el la menso de la aŭtoro. Nepre ili ja ekzistis, ĉu ne? ­ Nu, verŝajne ne. Sed la aŭtoro tre bone konas la homan specion kaj ĝiajn detalojn.

Teme, la romano unue aspektas relative simpla. Okazas aŭtoakcidento, iu ne-tre-grav-ulo mortas. Ĉar la detaloj de la evento estas tre malklaraj, la polico devas rutine enketi.

Kio plej impresas, estas ke la aŭtoakcidento identas kun tia akcidento en precize la sama loko antaŭ kelka tempo. Ĉu nur hazarde? Se ne, do kial ne?

La unua mortinto estis la unua edzo de la relative juna virino Anna, kiu nun estas la edzino de la posedanto de Surklifa, eleganta domo, kiu situas, kompreneble, sur alta klifo. La vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata privata vojo, kaj la pereintaj veturigantoj de la aŭtoj ŝajne perdis regon de la aŭtoj; la aŭtoj veturis trans la randon de la klifo, eksplodis; mortis la veturigantoj. La unua mortinto estis la edzo de Anna. La dua mortinto estis vizitinta Annan.

Eble, ŝi povas informi, ĉu la vizitinto tro drinkis, ĉu li estis moroza, distrita, aŭ ĉu eble li simple trorapide veturigis la aŭton sur la ĝiroplena vojo? Anna povas doni nenian utilan informon. Ŝia nuna edzo tradormis la tutan eventon, do ankaŭ li nenion scias. Kelkaj klaĉuloj en najbara vilaĝo volonte donas detalojn, plejparte (aŭ eble tute?) elpensitajn.

Ni renkontas ankaŭ la fraton de Anna, Ivan, kiu ege malsimilas al ŝi aspekte. Ĉu eble li kaj lia fratino amoradis, kaj temas pri incesto? Ĉu eble tio estis la fono de la du akcidentoj? Se jes, kiel? Necesas koni la animojn de ambaŭ. La respondo estas interesa.

La klaĉemuloj en la vilaĝo ankaŭ estas bone priskribitaj. Ni legas pri unu el ili tre detale, viro kromnomata Belkrura (ĉar li perdis ambaŭ krurojn, kompreneble). Li fascinas inspektoron Kramer, kaj ankaŭ nin. Ankaŭ lian animon ni profunde ekkonas. Nu, li ne rolis en la akcidentoj; sed liaj klaĉaĵoj estas tre interesaj, kaj neanticipite utilaj.

Sufiĉe pri la temo de la romano. Por vere koni ĝin, necesas legi la romanon. Tio estos plezuriga por vi, ĉar ĝi rangas inter la dek plej bonaj originalaj romanoj de nia Esperanta literaturo. Do legu, kaj ĝuu.

Donald Broadribb

Ĝuinda ekstertempa etoso


esperanto.net/literaturo/roman/libr/surklifrec.html
Post Ŝia lasta poŝtkarto (1988) kaj La floroj de l’ krepusko (1995) jen Serĝo Elgo (Georges Lagrange) prezentas trian krimromanon. Rolas la sama policinspektoro Kramer, kaj samas ankaŭ la sennoma, Francio-simila lando, kiel en liaj pli fruaj romanoj.

En la rakonta intrigo temas pri aŭtoakcidentoj eble ne hazardaj, pri virino kun mistera historio kaj mistera nuno, pri homaj rilatoj eble aliaj ol ili unue ŝajnas. Tiu intrigo, kiel ofte en krimromanoj, estas sufiĉe malverŝajna kaj plena de nekredindaj koincidoj. Sed tio ne gravas. Gravas la lerto, per kiu la aŭtoro tamen teksas inter tiuj maldensaj varpoj riĉan vefton el personoj, medioj kaj agoj. Lagrange ja estas eble nia plej elstara dramisto, kaj tio rimarkeblas ankaŭ en ĉi tiu proza verko. Tre efike li konstruas scenojn kaj situaciojn, agigas kaj paroligas la rolantojn. Eblus eĉ diri, ke tio estas la plej grava valoro de Surklifa.

Same ĝuinda kiel la scenigo de okazaĵoj estas ankaŭ la tre aparta etoso, kiun la aŭtoro sukcesas krei sur ducento da paĝoj. Laŭ datoj kaj aĝoj de la rolantoj eblas dedukti, ke la agado okazas en nia tempo, fine de la jaroj 1990-aj. Tamen tio neniel senteblas etose, nek per konkretaj detaloj. Jen uziĝas neniu komputilo aŭ poŝtelefono, sed tajpilo antaŭmilita kaj surplaca telefonbudo. Jen minacas ne aidoso sed tuberkulozo. Jen troviĝas neniu eŭro, neniu Le Pen, neniu jarcentofino. La ĉefa socia konflikto restas inter katolikoj kaj komunistoj, kvazaŭ oni vivus en Don-Camillo-filmo kun Fernandel. La krizo de komunismo okazis en 1956, kaj homoj daŭre regurdas okazaĵojn de la dua mondmilito. Ĉiel oni imagas esti en la 50-aj aŭ fruaj 60-aj jaroj, se escepti nur solan KD-diskon. Kaj ĉi tiun mondon la aŭtoro pentras tre trafe. La leganto vere sentas ĉeesti tie, en anonima sed franceska lando, en neklara kvazaŭ ekstertempa epoko.

Lagrange sendube havas sian motivon por asigni la krimenketan taskon al tiel pala figuro kiel inspektoro Kramer. Tiu estas ne nur plumpe seninteresa ulo, sed krome li tiel pigre kaj fuŝe plenumas sian enketon, ke reala policisto pro tio nepre perdus sian postenon. Kompreneble, en la romano li finfine solvas la kazon, tamen ne per efika laboro, sed dank' al la ĉioscia aŭtoro. Nu, konata truko en krimromanoj ja estas igi la leganton senti sin pli sagaca ol la detektivo... Tamen, jen eble la ĉefa manko de ĉi romano: la intrigo disvolviĝas ne per interna logiko, sed per aŭtora interveno. Kramer okupiĝas nur pri ŝajne flankaj aferoj, neniom pri la okazinta "akcidento". Tio logikas nur al iu, kiu jam konas la solvon de la misteroj.

Kelkaj momentoj en la romano estas tre ekscitaj kaj atentokapte agoplenaj. Sed pliparte la verko kaptas la leganton per io alia - la trankvila, iomete griza kaj melankolia atmosfero, kaj per tre plaĉa stilo kaj tono de la verkisto. Kiel en La floroj de l' krepusko, ankaŭ en Surklifa Lagrange ŝatas iom prediki pri temoj flanke de la rakonto - ĉifoje ĉefe kontraŭ religio. En Surklifa li tamen taskis al tute konvena rolulo prezenti siajn ideojn - kripla maljunulo en trinkejo, kun la rolo de saĝa diranto de veroj en la verko. Se ne plaĉas tiuj predikoj, aŭ se ŝajnas mirige ke la ŝtata funkciulo Kramer havas tempon aŭskulti ilin, facilas foliumi unu-du paĝojn antaŭen.

Resume direblas, ke inter la Esperantaj krimromanoj Surklifa meritas grandan atenton kaj sufiĉe altan rangon.

Sten Johansson

Kvara kazo por inspektoro Kramer


n-ro 1136 / majo 2001
esperanto.net/literaturo/uea/surklifrec.html

Homoj estas neniam plene elkreskintaj infanoj. Ili ŝatas imagi sin aliu. Ĉi trajto kaj la instinkto "kio estas ĝi?" faras ilin detektivemaj. Eble proe (vorto kiun vi, kun prie, plie k.s. ofte renkontos en la libro) krimromanoj ĝuas ĉiean kaj ĉiaman popularecon.

Okazis akcidento. Neeviteble por krimhistorio, ekbrulas la demando: ĉu hazarda morto aŭ intenca murdo? Eble vi jam konjektas la respondon. Mi ne (mal)konfirmos ĝin, ĉar mi ne volas ke vi estu en pli bona pozicio ol mi mem, kiu ne supozis la veron kaj eksciis ĝin nur lastpaĝe... Sed mi ne bedaŭras tion, ĉar la tuta historio legiĝis sen tordo de la cerbo. Natura lingvaĵo, naturaj homoj, agoj, sentoj kaj rezonoj. Mi konatiĝis kun "Belkura", kiu mem prezentis sin tiel, kvankam... Ne, tion ĉi vi ekscios el la libro. Mi nur diros kelkajn liajn proprajn vortojn: "antaŭ mia akcidento mi laboris, mi manĝis, mi trinkis, mi foje drinkis (tamen malofte), mi fikis, dimanĉe mi vetis por la ĉevaloj, kiel tiuj ĉi tie, kaj mi voĉdonis, kiel konscia civitano (...) Kaj okazis la akcidento, kaj mi kuŝis tri monatojn en hospitalo, kaj nur tiam komencis demandi min: ‘Kion ci faraĉis en la vivo?"' La plej trafa demando por papiliece "longviva" neniaĵeto, ĉu? Ankaŭ inspektoro Kramer (jam seria, ĉar estas lia kvara enketokazo-romano) estas homo iom filozofiema, sed tamen viva. Venante al sia enketotino Anna (mirinda, enigma kaj sorĉisteca), li kontentigas ne nur sian profesian intereson. Ne, li tuj rimarkas ke "ŝiaj lipoj estis ja malhelruĝaj, preskaŭ brunaj, sed tio estis la malhelaj lipoj de sudulino. Bildo en unu sekundo trairis lian viran imagpovon: verŝajne ŝiaj cicoj estas same malhelaj, cicoj ankaŭ de sudulino."

Do, nedivenebla librofino kaj vivecaj karakteroj - kion deziri plu? Eble nenion, se vi estas nura krimroman...iulo. Sed por verda leganto la bildo estos sendube ne kompleta, se ni ne parolus pri la lingvaĵo. Jen kelkaj plukaĵoj: amo estas io tute alia, ne nur kunliteco; li tujis al Kramer; biera, apena, anstatigi (anst. "hieraŭa, apenaŭa, anstataŭigi"); aliel, alio, aliam, alies; vi sedos (=diros "sed" ); sur la ebeno arbaris la betonaj loĝtruoj; forsalutis (= ĝisrevidis); junedzino, kiu eniris la gean liton kiel ŝafido buĉejon; malrigli dialogon (kun iu ne ema paroli); Ĉu nur oldinaj rakontoj?; ili estis tramalsekaj; Korvarmeco. Kunvarmeco. Simple, feliĉo.

Tiom sufiĉas por doni impreson; tamen ne sufiĉas por recenzo kiel ĝenro, kiu devigas mencii ankaŭ negativajn erojn. Do, persone mi fojfoje antaŭvidis sekvon de tiu aŭ alia epizodo, kio ne laŭdindas ĉe enket-historio. Iam-tiam mi ne konsentus kun pluraj negaci-formoj (kiam la neatan vorton ne senpere antaŭis ne). Sed en ĉiuj ĉi kazoj mi rememoris jenan observaĵon: "Kio estas konsiderata eraro en produkto de lernanto, estas specifeco de stilo en verko de majstro". Ni restu tiu-vidpunkte. Bonlegon!

Aleksandr Melnikov

Surklifa


Novembro 2015
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2015.html
Serĝo Elgo (Georges Lagrange) estis franca verkisto, kiu skribis plurajn policromanojn. Tiuj romanoj rakontas la enketojn de la inspektoro Kramer.
La rakonto estas riĉa kaj viva, ĝi ankaŭ raportas la funkciadon de nia societo. Li portas juĝon kune lucida kaj sentema pri la homa kondiĉo.

Mortiga akcidento okazis sur la vojo, kiu direktas al la impona domo nomita "Surklifa". Aŭto fortrafis ĝiron, falis en ravino kaj ekbruliĝis. Ĝia kondukanto ĵus forlasis la belega Anna, la edzino de la domo posedanto.
Akcidento, sinmortigo, murdo? La sama fariĝo okazis kelkaj jaroj antaŭe.

Estas klaĉoj pri la domo kaj la belega Anna. Kramer kondukas enketon kaj malkonfusas iom post iom la vero inter la falso.
Li renkontigas al ni "Belkura", kiu diras sian regardon pri la vivo. Li partoprenigas nin en vera ama historio kaj ankaŭ montras al ni, ĝis io; la ambicio kaj la ĵaluzo povas konduki."

Daniel Calvos

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.