La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Serĉu, kaj vi trovos!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Serĉu, kaj vi trovos


retpaĝo -

  
Por la relative nova, progresanta esperantisto, kiu volas trempi sian cerbon en io simila al, sed iom pli lingve evoluinta ol, Gerda Malaperis, ĉi tiu libreto estas sufiĉe bona elekto. La lingvaĵo estas nekomplika -- oni preskaŭ povus diri, primitiva. La longeco estas tolerebla -- ne nura novelo, sed ne sufiĉe granda por esti romano. Kie la vortprovizo de Lozgaĉev entenas ekz. "cikuto" kaj "muari", tiu de Nemere entenas ekz. "narkoj" (angle: "narcs").



  
La intrigo baziĝas sur interesa ideo, rivelita sufiĉe frue en la rakonto: bando da krimuloj kidnapis junan, konatiĝantan artiston kaj falsas lian morton por plivalorigi liajn artaĵojn; intertempe, ili igas al li krei novajn (sed kun antaŭlongaj datoj) por rikolti el lia postmorta famo. Sed li sukcesas signali, per unu tia pentraĵo, al sia fianĉino, ke li ankoraŭ vivas, kaj ŝi alvokas la policon por helpi. El la polico venas la juna detektivino Cora kaj ŝia partnero kaj subulo (se paroli nur metafore) Emil. La novelego rakontas la serĉadon por la malaperinta artisto fare de Cora kaj Emil.



  
Mi trovis la libron interesa kaj tralegis ĝin dum unu tago, dum liberaj periodoj (ĝi estis sufiĉe facile demetebla, laŭbezone). Mi tamen dubas, ĉu ĝi iam fariĝos perlo de la klasika Esperanta literaturo. La Nemere de ĉi tiu rakonto estas pli primitiva -- se mi rajtas regurdi la vorton -- ol tiu de ekz. La blinda birdo, Sur kampo granita kaj Febro -- eble ĉar la mallongeco de la formato ne permesas al li pli ol skizi la intrigon kaj la ecojn de la ĉefaj rolantoj. Cora estas -- se mi rajtas uzi la vorton -- harda; Emil estas naiva; pri ili ni scias, fine de la historio, malmulton pli ol komence de ĝi. La detektivado postulas simplan laboradon; mankas subitaj gravaj eltrovoj kaj mensaj inspiroj. Nu, tia estas la vera detektivado, sed ĝi povas esti iom teda en literaturaĵo...



  
Tamen, mi esperas, ke Nemere donos al ni almenaŭ unu plian, kaj eble pli longan, rakonton pri Cora (cetere, kiel elparoli ŝian nomon? en la angla lingvo, evidente "Kora", sed en Esperanto?) kaj Emil. Nemere lasis spacon por evoluo de speciala rilato inter tiuj du, sed tio ne okazis ĉi tie.



  
Denove -- ne altkvalita literaturaĵo, nur lingve facila, intereseta detektivromaneto. Sed ĝi povas esti utila kiel enkonduko al la leĝera literaturo por progresantoj.

Don Harlow

Amasprodukto


esperanto.net/literaturo/roman/libr/serctrovrec.html

En kelkaj verkoj de Nemere troviĝas krimintrigo, kiu formas parton de la rakonto. Liaj ekskluzivaj krimromanoj tamen ne estas multaj, eble nur du: Nesto de viperoj kaj Serĉu, kaj vi trovos! Tiu duopo havas komunajn trajtojn ankaŭ pri kelkaj ĉefaj detaloj de la intrigo.

Ne estas indikite, sed iel ŝajnas kvazaŭ la aŭtoro verkus la duan el tiu duopo por infanoj aŭ junuloj. La rakonto estas simpla kaj mallonga, kaj la aŭtoro prezentas ĉion kun ekstreme troigita eksplicito. Ankaŭ la ĉefrolantoj estas junaj, kaj unu el ili estas eĉ ege naiva.

La ĉefa intrigo estas, ke juna nekonata pentristo mortas en incendio. Lia deknaŭjara fianĉino Linna identigas lian kadavron. Postmorte li tuj famiĝas, aperas ĉiam pli kaj pli da pentraĵoj de lia mano, vendataj je alta prezo, sed iutage la mortinto helpopete telefonas al sia fianĉino. Ne decas ja riveli enigmojn de krimromano, tamen ĉi-libre la leganto jam sur paĝo 8 komprenas, ke la artisto tute ne mortis, sed estas malliberigita kaj devigata amasprodukti pentraĵojn.

La 23-jara detektivino Cora iom post la leganto - tamen longege antaŭ sia 21-jara kolego Emil - komencas suspekti ion. Ĉar male al Emil, Cora estas inteligenta, aplomba, bela, ineca, kaj grimpas dumetrajn murojn vestite en "bela somera robo", kies dekoltaĵo altiras la rigardon de ĉiuj viroj. Dume ŝi senĉese "ĵetas rigardon neniigan" al Emil, pro ties nekuracebla stulteco.

La aŭtoro promesas al ni eksciton. "Jen, jam ankaŭ lin kaptis la 'ciklono nomita Cora', kaj li nun jam povas fari nur unu: lasi sin drivigi de la futuraj eventoj. Certe li travivos kelkajn danĝerajn aventurojn, pri tio li tute ne dubis." (p. 19) Nu, ja okazos almenaŭ unu danĝeraĵo, kaj ni danku al la ĉiopova aŭtoro, ke la friponoj estas eĉ pli mallertaj ol la policistoj, ĉar alie ĉi murdenketo finiĝus fiaske.

La aŭtoro Istvén Nemere ja estas profesiulo kiu jen kaj jen en sia verkaro montris, ke li scias krei kredindan fikcion. Ĉi-verke li tute ne zorgas pri tio. Ŝajne la legantoj meritas eĉ ne la plej etan klopodon por akceptigi la scenojn. La prezento de la arta mondo kaj merkato de pentraĵoj havas nenion por fari ĝin realisma. Nek havas la priskribo de la polico aŭ ties metodoj. Sur paĝo 38-41 okazas tiel mise aranĝita gvatado de artvendejoj, ke oni povas nur lace suspiri legante ĝin. Post tiu misgvatado, oni legas pri Cora: "Sed surloke ŝin atendis granda surprizo: Linna kaj Emil malaperis, kvazaŭ ili estus falintaj en la teron." (p. 41)

Granda surprizo por kiu? Evidente, Nemere forgesis, kaj Cora forgesis, ke ŝi du paĝojn pli frue ĝuste taskis al Emil kaj Linna "prenu taksion kaj gardu plu" (p. 39). Sed, kara aŭtoro, la leganto ne forgesis tion.

Ĉi detektivoj ja ne kapablus malkaŝi eĉ dujarulon kiu ŝtelis el poto da konfitaĵo, damne! Por ankoraŭ fuŝi la aferon, ili igas la fianĉinon sendi mesaĝon al la kaptita pentristo per publika radioelsendo. La mesaĝo tekstas "eltenu!" Ĉu eble temas efektive pri sekreta mesaĝo de la aŭtoro al la leganto? Reale, tia mesaĝo neniel utilus al la kaptito, sed ja al la kaptintoj.

Kaj jen bagatelo, kiu montras ke Nemere tute malestimas siajn legantojn. Sur paĝo 9 la fianĉino Linna en sia laborejo ricevas telefonan alvokon pri la incendio. Sur paĝo 16 vokas iu alia, pri kio ŝi komentas: "Mi treege miris, ja ankoraŭ neniam okazis, ke iu min serĉis en la banko privatafere, laŭnome."

La plej granda fuŝaĵo de la intrigo tamen estas la identigo de la mortinto. Legante ke Linna identigis la kadavron de sia fianĉo, post kio li telefonas al ŝi, absolute ĉiu homo tuj postulas detalojn pri tiu identigo. Tio estas - ĉiu homo krom la detektivoj Cora kaj Emil. Tra la tuta libreto, tiu decida punkto estas simple neglektata de la aŭtoro.

Ne, István Nemere, amasproduktado fare de kaptita pentristo ne rezultigus grandajn artaĵojn, kaj io simila ŝajne validas pri amasproduktado fare de distrtita verkisto.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.