La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ŝtupoj sen nomo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

ŜTUPOJ AL LA ARTNUBO

La ŝtupoj, laŭ la divido de la libro, estas tri, la progreso de 1a poeto evoluas al la "elpaŝo de estetikaj premisoj", t. e. al arto, kies "artforto kuŝas ne en sia kompreneblo aŭ klasigeblo laŭ la kanonaj principoj, sed ja en sia infektokapablo, en sia kontaĝeco." (El la enkonduko de Juan Regulo Perez.) Tia arto kiel nekutima kaj ne ĉiam logika komuniko dependas tute de tio, ĉu la sugestkapablo de la poeto povas krei en ni kunreagon, kiu eventuale kuŝas nek sur la intelekta nek sur la senta nivelo, prefere ĉe sensa, aŭ eventuale miksita ie inter tiuj tavoloj.

Baldur Ragnarsson ja batalas por sia esprimiĝo. Kiel Kalocsay mem konstatis laŭ la unuaj manuskriptoj de tiu ĉi volumo, la poeto havas sian forman pretecon, li do ne batalas por la forma esprimiĝo, sed lin pelas la esploro de ĉio, kio kuŝas kaŝita en vi, en mi kaj en ĉiu homo de la unua historia balbuto. Lia literatura lerto ligiĝas al la islanda humo, kie oni jam kulturis grandan kaj vortpuritanecan literaturon antaŭ longaj jarcentoj en la tempo de la historia aŭroro. Se oni provas ankoraŭ trovi unu karakterizaĵon, validan por ĉiuj, "sennomaj ŝtupoj" la poeto estas seriozulo, digna filo de maltrankvila epoko. Li estas pesimisto, sed lia pesimismo ne nutras apation, male utilan volon. Iel – tute ne en la kutima senco – Baldur Ragnarsson estas religiulo. Unu el la plej gravaj poemoj liaj estas la XIV-a (de la unua ŝtupo), kies lasta strofo diras:

... estu paca, animeto
ne malpli gravas vi ol ŝtona ĵeto.
Vi estas memorata, registrita
en l' Universala Protokolo mita
samkiel ŝtono, suno kaj kometo.

La Ŝtupoj sen nomo" estas animbiografio, projekciado de bildoj, kiuj ofte eĉ evitas la 6ildan plastikecon:

Ne vidu la nigron nek la blankon,
sed nur la cindran grizon, la nuancon
formantan inter ili la balancon
egaliĝantan pezon ambaŭflankan.

Tiu ĉi animbiografio estas ekscite interesa en ambaŭ partoj, kie la aŭtoro preparas sin al la nova vojo, kaj same sur la nova vojo, kie la arton ne plu ĉefe 1a kompreno, sed la resonado pruvas. Kompreneble ĝenerale la poezio de Baldur Ragnarsson tute ne estas popolkanto, t. e. ne estas papilie facila arto, sed ankaŭ la popolkanto troviĝas en tiu ĉi komplika animo:

Verŝas benon brila suno
sur la teron tra L' aero,
kisas monton dolĉa vento
blovetante zuman kanton.

Oni devas aldoni klarigojn ĉefe al la tria ŝtupo, kiu estas malplej alproksimigebla al meza leganto; ĝia profundo estas suferanta humanismo kaj ia pluso, kiun oni devas atingi per fortostrcĉo aŭ kiun oni atingas subite kaj ne plene konsciante pri la pensologiko. Kompreneble la arto same ne estas absoluta kiel ne la vidaĵoj de niaj okuloj kaj ĝia esenco ne povas dependi de tio, kiom da homoj povas ĝin sekvi, reagi ĝuste laŭ la intenco de la artisto. La granda arto kuŝas ĝuste en la kreo de tia efiko, en granda mezuro ĉiudirekten.

Nenie tiom forte min ekfrapis tia kunsonoro, kiel en la lasta poemo, kies dezertaj kaj disvagaj, marĉobildoj ne liĝas je regula pensĉenaro, sed kune kun la ŝajne senpense aldonita refreno vekas ian resonon, impreson de obstina mordetado, kiu restis el la vivo post iu granda kataklizmo; tiu ĉi eta vivo kaj por la intelektemuloj tiom idealkontrasta poemo kaptis min per sia majstra vortmagio tiel, ke mi legas ĝin tiomfoje, kiomfoje mi ekvidas la libron de Baldur Ragnarsson. Mi devas aldoni, ke laŭ miaj inklinoj same kiel Kalocsay, mi preferas la malpli altajn ŝtupojn de la poeto, kiujn li alpaŝis per same rimarkinda talento; sed la fakto, ke troviĝas tia efekto kaj oni povas esti "kontaĝita" de tio, donas aŭ donos tiun absolvon, kiun ĉiu vera artisto ricevas per kiu ajn aŭ sen kiu ajn ismo.

La libro aperis en la elprovite plaĉa maniero dc la Stafeto. La Picasso-ilustraĵoj, t. e. "infanaj" desegnaĵoj dc la artisto, per kiu li intence volis sin reenvivi en la infananimon, estas sendube interesaj, sed povas havi nenian rilaton al la poemoj de Baldur Ragnarsson.

Ferenc Szilágyi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.