La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tagordo

  • Verkinto: Éric Vuillard
  • Tradukinto: Jean-Claude Roy
  • Originala lingvo: Franca
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €16.00
  • Eldonjaro: 2018
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: "La monstroj ne estas tiuj, kiujn ni kredas. Danĝeraj monstroj surmetas belajn kostumojn kaj kravatojn", kiel montras tiu ĉi premiita rakonto pri la komenco de la Tria Regno.
  • Specimeno: Dudek kvar ili estis, apud la mortaj arboj ĉe la riverbordo, dudek kvar nigraj, brunaj aŭ konjakkoloraj surtutoj, dudek kvar paroj da ŝultroj lanremburitaj, dudek kvar tripecaj kostumoj, kaj la sama nombro da pantalonoj kun pinĉofaldoj kaj larĝa orlo. La ombroj penetris en la grandan vestiblon de la palaco de la Asemblea prezidento; sed baldaŭ ne plu ekzistos Asembleo, ne plu ekzistos prezidento, kaj, post kelkaj jaroj, eĉ ne plu ekzistos Parlamento, nur amaso da fumantaj ruinoj.
  • Paĝoj: 165
  • Larĝo: 100 mm
  • Alto: 193 mm
  • Pezo: 156 g
  • ISBN: 978-3-490595-14-3
  • Notoj: Kun kromkovrilo.
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Leginda verko en neadekvata vesto


2019/11, p. 22

La prestiĝa francia literaturpremio Goncourt estas atribuata ĉiujare al la aŭtoro de „imagita verko proza”, kio normale signifas, ke ĝin ricevas aŭtoroj de romanoj. Sed kiam en 2017 la premion ricevis Éric Vuillard [erik vŭijár] pro la verko L'ordre du jour („Tagordo”), tio estis surprizo, interalie ĉar la verko ne estas romano de klasika speco. La aŭtoro mem nomis ĝin récit, do rakonto, kaj en ĝi li rakontas – kun granda imagpovo – serion da historiaj okazaĵoj.

Vigla kaj leginda

Temas pri okazaĵoj en Eŭropo antaŭ la dua mondmilito, dum la firmigo de la nazia reĝimo en Germanio, precipe rilate al la aligo de Aŭstrio al la germana regno kaj la fifamaj interkonsentoj munkenaj en la jaro 1938a. Ĉion ĉi Vuillard rakontas en vigla maniero, imagante la detalojn sed konstante aldonante pensigajn komentojn pri la rilato inter historia realo kaj la historia kompreno de la posteularo. Rezultas tre leginda verko, kiun konu ĉiu, kiu serioze interesiĝas pri la historio de tiu epoko.

Aparte memorindaj en la tuto estas rakontoj pri adiaŭa vespermanĝo, al kiu la brita ĉefministro Chamberlain invitis Ribbentrop, la eksiĝantan ambasadoron de Germanio, ĝuste en la vespero, kiam germanaj trupoj eniras la aneksatan Aŭstrion, kaj pri la munkena konferenco en septembro 1938.

Gratulinda iniciato

Kaj tiu iom speciala verko estas nun legebla ankaŭ en Esperanto. Gratulinda estas la iniciato traduki gravan lastatempan verkon, kaj mi alvokas al pliaj tiaj iniciatoj.

Sed necesas kun bedaŭro konstati, ke la traduko havas gravajn mankojn.

Makuloj

Stile la esperantlingva teksto iel sukcesas, bone konservante la ritmon de la vŭilara prozo. Tamen la tradukon makulas diversaj misoj: apenaŭ troveblas paĝo, en kiu mi ne sentas bezonon korekti aŭ plibonigi ion. Troas tro laŭvortaj tradukoj – fojfoje eĉ amuzaj, kiam aperas „naptuko” anstataŭ „tablotuko” – kaj esprimoj ne vere esperantlingvaj, ekzemple „blenditaĵo” (paŭse al franca blindé) anstataŭ la kutimaj „tanko” aŭ „kirasaŭto”. Kaj kiam mi legas pri ondolongo „dek ses cent kvardek ok metroj” (1648 m), mi min demandas, al kiu lingvo la tradukinto celis traduki, ĉar en Esperanto tiu vortoĉeno estas simple sensenca.

El intervjuo aperinta ĉe Esperanto aktiv' mi ekscias, ke la tradukinto havas ambiciojn pri pliaj tradukoj literaturaj. Mi povas nur rekomendi al li, en ontaj aferoj konsiliĝi ne nur ĉe sia amikaro sed ĉe vere spertaj uzantoj de la lingvo, kaj eventuale eĉ partopreni en kursoj aŭ laborgrupoj pri tradukado.

Brian Moon

Ili ankoraŭ rondiras ...


2019/03, p. 20

Tiu, kiu diris, ke oni ne aĉetu libron pro ĝia kovrilo, certe neniam imagis la bitlibran eraon. Ĉar oni ne estas plu devigata akiri paperan version, eldonistoj elturniĝas por ilin igi pli allogaj, kaj tio klarigas, kial mallongan tekston, kiel Ordre du jour de la franca aŭtoro Eric Vuillard, prezentas tiom impona (duobla) kovrilo, fidele reproduktita en alilingvaj tradukoj, kiel la esperanta. Estas ĝi unu el tiaj kovriloj, kiuj igas, ke ebla legonto sin demandu: „Ĉu la teksto mem meritas tiun luksan prezentadon?”

Kaj la respondo venas jam en la unuaj paĝoj: jen teksto, kiu kaptadas homojn, kaj – ĉu pro la iom hipnota fluo de la rakontado, ĉu pro la denseco mem de la temo – fakto estas, ke Tagordo devigas, ke oni ne legu ĝin haste, sed, kvazaŭ oni ĝuus raran vinon, lante, aprecante ĉiun noton de ĝia gusto. Tamen kiaj estas tiuj notoj? La plej amaraj.

Novas la celpunktoj

Tagordo rakontas sinsekvon de agoj, kiuj kondukis naziojn al potenco, unue en Germanio, poste, kun pli da historiaj detaloj, en Aŭstrio ktp. Ĝi klare montras strategiojn, uzatajn por atingi kaj teni la total(ism)an potencon en tiuj landoj. Tio, en si mem, estas nenia novaĵo, ĉar abundas tekstoj pri tiu terura temo. Novas ja la celpunktoj elektitaj de Vuillard, ĉar, anstataŭ ade ripeti tion, kion jam scias plimulto, ĝi fokusiĝas al tiuj, kiuj pleje gajnis kun la Tria Regno: la germanaj entreprenistoj, kiuj financis Hitleron, tiuj, kiuj poste uzis laborforton de sklavigitaj malplimultoj de la koncentrejoj.

La teksto same montras, kiamaniere naziismo strangolis sian unuan viktimon: Aŭstrion. Kaj ĉi-okaze la teksto, kvankam kerne literatura, akiras historiajn konturojn: oni kelkfoje devas gugli, kiu estis tiu aŭ alia, ĝenerale aŭstra, rolulo, kiu ne kapablis alfronti la hitlerajn fortojn. Tamen ne nur en tio la libreto surprizas nin: plej gape estas konstati la komplican silenton de la tiel nomataj „demokratiaj fortoj” antaŭ la naziaj atakoj sur aliaj eŭropaj teritorioj.

Tiel, fluante per rakontado iom fragmentita, kiu kelkfoje aspektas senlinia, tamen neniam seninteresa, legado povas iom ĝeni tiujn, kiuj preferas tuj vidi konkludon de la agadoj de la ĉefroluloj. Tamen tiutipa leganto ne trovos alian konkludon ol en libroj pri historio, li same ne trovos ĉefrolulojn, pro rapida ŝanĝo de scenejoj, kiu ja sekvas, krom la desuprajn tagordojn, la ordon de la tagoj, laŭ tempa linio, kio unuavide kreas el la rakonto aron da diserigitaj bildoj, ene de kiuj ludas kaj popolanoj kaj historiaj roluloj, kaj en kiu iel malfacilas trovi finan konkludon (kvazaŭ Historio havus moralon aplikeblan al homoj).

Ĉu fina konkludo?

Do ne estas moralo en la teksto? Ĉu, leginte ĝin, oni alvenas al nenia fina konkludo? Certe ja! Oni fine komprenas, kiom la hodiaŭa Eŭropo ŝuldas al la viktimoj de tiu silento, kaj oni ja povas rimarki, ke la silentintoj, aŭ pli bone, iliaj entreprenoj, estas ankoraŭ inter la plej grandaj kaj de Germanio kaj de Eŭropa Unio. Plie, restas ankoraŭ demando, kiun ne la aŭtoro faras, sed kiu per si mem resonas en ni, post legado de Tagordo: certe, devas tiuj entreprenoj pagi pro siaj antaŭaj krimoj, sed, plej grave, kiamaniere hodiaŭaj civitanoj, ne nur eŭropaj sed el la tuta mondo, povos kontribui, por ke tiuj krimoj ne plu ripetiĝu? Respondi al tia demando, kompreneble, estas persona tasko, sed, kontraŭe al la viktimoj, la entreprenistoj ankoraŭ rondiras kaj pretas financi novajn naziojn.

Honorinda faro

Se tio, kion mi ĵus diris, klarigas al ni, kial tiu libro ricevis la tradician literaturan Premion Goncourt (2017), kion ni diru pri ties esperanta versio? Ĉar la teksto ne estis ja simpla, kvankam unuavide ĝi aspektas tia, ĝia etoso estas tre lerte kaptita de la esperantiginto Jean-Claude Roy, kiu, en vere honorinda faro, kundividis sian „tradukan gloron” kun la amikoj, kiuj lin helpis en tiu tasko (oni ja scias, ke raraj estas tradukistoj, kiuj rekonas ricevon de helpo de aliaj). Sed Roy ankaŭ lasis al legantoj kaj recenzistoj kelkajn kaptilojn: oni trovas vortojn, kiel „impoŝto” kaj „veŝto”, kaj tuj pensas pri la jam kutimaj komposteraroj de esperantaj verkoj ... Tamen ne! Roy ja elektis tiujn vortojn, ĉar ili, krom esti taŭgaj, ebligas interesajn vortludojn al legonto (kaj, al lernanto, akiron de vortprovizo, oni devas diri). Resume: jen teksto, kiu trovis sian plej taŭgan tradukiston. Gratulon!

Fernando Pita

Tagordo de Éric Vuillard


Majo 2020
Dum la maja esperanto-sumoo 2020, mi legis libron titolitan Tagordo. Ĝi estas traduko de franca romano (L'ordre du jour), kiu gajnis la prestiĝan premion Goncourt en 2017. Ĝian legadon mi tre ŝatis kaj rekomendas. La stilo estas vigla sed foje iom kompleksa kaj similas al la prozo de la franca aŭtoro. La vortfarado estas riĉa kun neologismoj kaj mi foje bezonis vortaron. La verkisto lerte rakontas laŭ maniero pensiga kaj ironia, kiel kaj kial la mondo ne reagis kontraŭ la ekregado de la nazioj en Germanio en 1933 kaj ilia aneksado de Aŭstrio en 1938. Li elrevige denuncas kunlaboradon de industriestroj kaj submetiĝon de politikistoj pro timo, malkuraĝo, profitavido, kaj blinda mistaksado de danĝeroj de la naziismo. Tiel la tradukisto citas la filmiston Guillermo del Toro en sia antaŭparolo: "la monstroj ne estas tiuj, kiujn ni kredas. Danĝeraj monstroj surmetas belajn kostumojn kaj kravatojn". Ni nepre memoru, ĉar kiuj forgesas sian pasintecon, tiuj denove travivos ĝin!

Urso (Francio)

Tagordo de J.Borel


Majo 2019
Tiu libro gajnis la prestiĝan Goncourt-premion en 2017. Jam en 2019 ni povas legi la esperantan version brile tradukitan de Jean-Claude ROY, kiu laborigis siajn esperantistajn samklubanoj de Amieno dum pluraj monatoj, sed ne nur, ankaŭ li ŝvitigis eminentajn esperantistojn de la retaj grupoj "Lingva Konsultejo", "La Bona Lingvo" kaj eĉ sian rusan amikinon Nina.
La rezulto, laŭ ni, estas mirinde bona. Unua surprizo la esperanta versio de la libro havas la saman formaton, la saman bildon sur la kovrilpaĝo (Gustav Krupp) kaj la saman prezon (16 eŭroj) ke la franca originalo. Por la titolo, la franca lingvo bezonas kvar vortojn "L'ordre du jour", en la lingvo Esperanto unu vorto sufiĉas : TAGORDO.
La libro rakontas la anekson de Aŭstrio fare de Germanio. Legante la libron vi plene travivos tiun nigran periodon. En mallongaj 16 ĉapitroj, arte kaj erudicie cizitaj, vi malkovros ĉion sciindan ekde la "sekreta kunsido" de marto 1928 ĝis la fino de la milito kaj pluraj jaroj poste.
Nepre aĉetu la libron! legu kaj legigu ĝin!

Atrebato kaj Joga (Francio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.