La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio

  • Verkintoj: Yuan Zhen, Jiang Fang, Bai Xingjian. Elĉinigis: Hu Guozhu.
  • Speco: novelo
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €5.20
  • Eldonjaro: 1998
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Tri rakontoj: "La amo de fraŭlino Cui Yinqying", "La filino de Princo Huo", "La honordamo de sinjorino Li Wa".
  • Paĝoj: 80
  • Larĝo: 130 mm
  • Alto: 190 mm
  • Pezo: 64 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio

Mi sentis min iomete trompita kiam, leginte ĉi tiun libreton, mi kontrolis la ankaŭ lastatempe eldonita Noveloj de antikva Ĉinio kaj trovis tie ĝuste la samajn tradukojn. Nu, tamen. En ĉi tiu libro Hu, unu el la pli konataj anoj de la aktuala grupo de Esperanto-tradukantoj en Ĉinio (lia aktuala tasko estas, havebligi al Esperantlingvaj retanoj ĉiujn dek-du volumojn el la Mirrakontoj de PU Songling), aldonas kelkajn aĵojn ne troveblajn en la pli granda libro, klarigan antaŭparolon kaj tri rimportretojn de la "heroinoj" de la rakontoj (CUI Yingying, la princino HUO Xiaoyu, kaj la gejŝo LI Wa). La ilustranto ankaŭ aldonas tri belajn linidesegnaĵojn de la tri koncernaj fraŭlinoj.

I felt a little bit cheated when, after reading this booklet, I checked out the also recently published Noveloj de Antikva Ĉinio (Short Stories From Old China) and found the same translations right there. Oh, well. In this book Hu, one of the better-known members of China's current crop of Esperanto translators (his current project is making all twelve volumes of PU Songling's wonder tales available to Esperanto-reading netizens), adds some material not found in the larger volume, an explanatory preface and three rhyme portraits of the "heroines" of the stories (CUI Yingying, the princess HUO Xiaoyu, and the courtesan LI Wa). The illustrator also adds three nice line-drawings of the three ladies in question.

La tri historioj traktas tri tute malsamajn rilatojn inter viroj kaj virinoj dum la Tang-Dinastio (frue en la naŭa jarcento p.K.). Hu, en sia antaŭparolo, pretendas trovi atestojn pri evoluado ("progreso") en tiaj rilatoj, sed mi mem emas dubi -- unue, tri datenoj (cetere fikciaj) tro malmultas por pruvi ion, kaj due, eĉ se li pravas, tio pruvas nur, ke la evoluado estas dudirekta -- jam en la frua parto de ĉi tiu jarcento tiaj rilatoj ŝajne malprogresis; vidu ekz-e Aŭtuno en la printempo de Bakin.

The three stories tell three quite different tales of relationships between men and women during the Tang Dynasty (early ninth century). Hu, in his preface, professes to find some evidence of development ("progress") in such relationships, but I am doubtful -- first, three data points (all fictional) are too little to prove a point, and second, even if he were right, that only proves that evolution runs in two directions -- by the early part of this century such relationships appear to have regressed somewhat; see e.g. Bakin's Autumn in Springtime.

"La amo de f-ino Cui Yingying" de Yuan rakontas pri Yingying, kiu, ekprotektite -- kun sia patrino -- fare de sinjoro priskribata nur kiel "la instruitulo Zhang", komencas ion, kiu al mi ŝajnas sufiĉe malprofunda rilato kun li dum iom da tempo. Kiel ofte okazas, li forvagas kaj forlasas ŝin, krom se temas pri korespondado, kaj laŭgrade ilia rilato simple malaperas; ambaŭ geedziĝas kun aliuloj. La celo de la historio? Eble por permesi al Hu montri sian virtuozecon pri tradukado, ĉar la rakonto enhavas plurajn antikvajn kaj tre florecajn ampoemojn, el kiuj unu (atribuita de Yuan Zhen al iu Yuan Zhen) ampleksas entute sesdek versojn.

Yuan's "The Love of Miss Cui Yingying" tells the story of Yingying who, taken under the wing -- along with her mother -- of a gentlemen described only as "the learned Zhang," strikes up what struck me as a rather shallow relationship with him for some time. As often happens, he wanders off and leaves her alone, except for correspondence, and gradually their relationship simply disappears, both of them marrying other people. The point of the story? Possibly to allow Hu to show his virtuosity in translation since the story includes several old and very flowery love poems, one of them (attributed by Yuan Zhen to one Yuan Zhen) a full sixty lines in length.

Pli interesa, kvankam eble ne kiel intencis verkinto Jiang, estas "La filino de Princo Huo". Xiaoyu (Jado, ne malofta nomo -- vidu Ruĝdoma Sonĝo), la nelegitima filino de Princo Huo, ligiĝas kun alia instruitulo, la juna LI Yi. Li, kompreneble, je certa punkto forlasas ŝin, kaj ŝi efektive forvelkas, tre drame mortante okaze de lia reveno:

More interesting, though perhaps not the way author Jiang intended, is "Prince Huo's Daughter." Xiaoyu (Jade, not an uncommon name -- see Red House Dream), the natural daughter of Prince Huo, is paired off with another learned gentleman, the young LI Yi. Li, of course, abandons her at some point, and she basically pines away, dying most dramatically upon his return

Post momento, dekoj da pladoj kaj vino estis alsenditaj de ekstere. Kiam ĉiuj mirigte demandis de kie venis la frandaĵoj, ili eksciis, ke ĉio estis prezentita laŭ ordono de la juna bravulo [ne Li]. Oni do aranĝis tion sur tablo kaj alsidiĝis ĉirkaŭe. Jado, kvankam ŝi forturnis sin flanken de Li Yi, tamen tenis straban al li dum longa momento, kaj fine levis sian pokalon, verŝis la vinon surteren kaj diris: "Mi estas la plej malfeliĉa el virinoj, kaj vi -- la plej sendanka inter viroj! Ankoraŭ floraĝa, tamen mi jam devas morti kun rompita koro, ke mi neniam plu povos servi al mia kara panjo kaj mi devas forlasi por eterni miajn silkajn vestojn kaj muzikon! Ke mi mortu en doloro, tion kaŭzis via perfido. S-ro! Adiaŭ! Post morto mi certe fariĝos venĝa spirito, kiu lasos nenian pacon al viaj edzinoj kaj konkubinoj!"

After a moment, dozens of plates and wine were sent from outside. When all asked with astonishment from where these delicacies had come, they learned that everything had been presented by the young gallant [not Li]. So this was arranged on the table and they sat down around it. Jade, although she had turned her side to Li Yi, nevertheless squinted at him for a long moment, and finally raised her cup, poured the wine on the ground, and said "I am the unhappiest of women, and you -- the most thankless of men! Still in the flower of my life, I am forced to die of a broken heart, so that I can never again serve my dear mother and must leave forever my silk clothing and music! It is thanks to your betrayal, sir, that I must die in pain! Farewell! After death, I shall certainly become a vengeful spirit who will allow your wives and concubines no peace!"

Kaptante brakon de Li Yi per sia maldekstra mano, Jado ĵetis sian vinpokalon surteren, kaj, post kelkaj doloraj ĝemploroj, ŝi ekmortis.

Catching Li Yi's arm with her left hand, Jade threw her wine cup to the ground and, after a few painful gasps, dropped dead.

Laŭ mia opinio, operiginda sceno.

Worthy of grand opera at its finest, I think.

"La honordamo Li Wa" de Bai estas alia kaj, por mi, pli ŝatinda virino; verŝajne mi ŝatas predantinojn. En la antaŭparolo Hu nomas ŝin "putino", tamen en la rakonto mem li uzas la terminon "hetajro", kiu estas iom alisenca. Juna sinjoro de Xingyang, ĉi tie nomita nur (refoje) "instruitulo", iras al Chang'an por gajni, aŭ malgajni, riĉojn, kaj ekkaptiĝas de Li Wa, kiu, post iom da tempo, lasas al li nur la laŭproverba Barelo de Las Vegas por kaŝi sian nudecon. Kaj aferoj degeneras por la junulo de tiu punkto, sed -- ankoraŭ post iom da tempo -- li falas malsatmortante antaŭ la nova hejmo de Li Wa, kiu, rekonante lin (kaj verŝajne jam ekŝatinte tiun predaĵeton), ekregas lian vivon, rekonstruas lin kiel Steĉjon Austin, edukas lin por la imperiestra servo kaj donas al li spinon, kaj finfine edzigas lin por povi mastrumi lian hejmon. Feliĉan finon por, miaopinie, la plej bona virino en ĉi tiuj rakontoj.

Bai's "The Honorable Lady Li Wa" is a different and, to my mind, more likeable sort of woman; I guess I just like predators. Hu describes her in the preface as a "putino," an Esperanto word any Spanish speaker may be able to puzzle out (in the story itself, Hu uses the term "hetajro," which has a somewhat different meaning). A young gentleman of Xingyang, here known only as (again) "a learned man," goes to Chang'an to make, or waste, his fortune, and falls into the clutches of Li Wa, who after some time leaves him with only the proverbial Las Vegas barrel to hide his nekkidness. Things go downhill for the young man from there, but -- again after some lapse of time -- he collapses, starving, in front of the new home of Li Wa, who, recognizing him (and apparently having conceived a liking for this bit of prey), takes over his life for him, rebuilds him in a way that would have made Steve Austin proud, tutors him for the imperial service and gives him a backbone, and eventually marries him so that she can administer his household for him. A happy ending for, in my opinion, the very best of the three women in these stories.

Plaĉa libreto, kun malmultaj lingvaj kaj tajpaj eraroj (la plimultaj troviĝas en la rakonto de Jado).

A pleasant little book with very few linguistic and typographical errors (most of these being found in Jade's story).

Don Harlow

Ĉarme pri miljara amdilemo

La revuo kaj eldonejo Penseo en simpla volumeto prezentas tri amnovelojn el la ĉina Tang-dinastio, verkitajn ĉirkaŭ la jaro 800 p.Kr. de tri aŭtoroj – Yuan Zhen, Jiang Fang kaj Bai Xingjian. Kiel recenzanto mi preskaŭ havas vertiĝon pensante, ke dum miaj prapatroj lapidaris sur runŝtonoj, en Ĉinio oni verkis nuancitajn novelojn pri amo, la premo de sociaj konvencioj, kaj la malfacilo ŝanĝi sian sorton.

Komuna temo de la tri noveloj estas konflikto inter pasia amo kaj geedziĝo trudita de familio kaj socia rango. Tio ja por multaj homoj restas aktuala dilemo eĉ post 1200 jaroj! Troviĝas granda simileco inter la unua kaj dua rakontoj, kaj same inter la dua kaj tria kelkaj aferoj komunas. Tamen ĉiu novelo traktas la ĉeftemon malsame kaj disvolvas sian individuan stilon kaj karakteron. La leganto ricevas unu feliĉan kaj du malfeliĉajn finojn. Sume la rakontoj tre ĉarmas, kaj donas ege interesan bildon pri lando kaj epoko ne bone konataj de la plej multaj nuntempuloj.

La tradukinto Hu Guozhu aldonis simpatian kaj interesan enkondukon, kun multaj klarigoj kaj analizo pri la signifo de la verketoj. Li detale traktas ĉiun novelon sinsekve. Ŝajnas plej bone legi unue novelon, poste la koncernan parton de la enkonduko, ktp.

Ne eblas diri sincere, ke la lingvaĵo de la traduko tute glatas. Multaj nekutimaj formoj tamen ŝajnas akceptindaj, ĉar ili donas konvenan nuancon de fremdeco en tempo kaj spaco. Tio koncernas i.a. ne tute kutiman manieron uzi infinitivon: "portis lin reveni", "donacas ringon beni sorton". Iom pli ĝenas erara uzo de vortoj, kiel apenaŭ kie devus esti preskaŭ, ekspozo (=ekspono aŭ ekspozicio), viziti al iu (=viziti iun). Krome, la tradukinto ŝajne elfaris sian propran sistemon pri verbaj formoj, kiu ne tute kongruas kun la normo. Plej frapa estas la uzo de -is, kie devus esti -us aŭ -os en kondiĉaj frazoj. La teksto tamen legiĝas flue, kaj oni volonte eltenas la malglataĵojn por konatiĝi kun la rakontoj.

Teknike la libreto estas tre simpla. Svarmas preseraroj.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.