La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Taglibro de nenifaranto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Taglibro de poezi-faranto


5, 2009
esperanto.net/literaturo/ba/taglibrnenifarantrec.html
Tiu ĉi poemaro de Nicola Ruggiero (Mola di Bari, 1986; esperantiĝis en 2000) ricevis kiel titolon la nomon de lia blogo, kie li kutimas afiŝi poemojn originalajn kaj tradukitajn. Tamen ne senmotive aŭ pro pigro li titolis sian unuan poemkolekton taglibro: ĝi estas ĝuste tio, taglibro... sed de poeto. La poemoj de nia juna italo prezentiĝas en tempa ordo kaj, se mi bone komprenas, en du partoj: ... ĉe vi, en Skarabantio kaj Dancanta stelo. La poemaro temas ĉefe pri enamiĝo, amo kaj elamiĝo. La unua parto, pri la longa kaj dolora elamiĝo je rava hungarino (ricevanta la vortludan nomon Amarilo) subtile orbitas ĉirkaŭ Skarabantio (modifita formo de Scarbantia, la malnova nomo de ŝia urbo en Hungarujo), kiam la aŭtoro aĝis 15-18 jarojn; la dua, ĉirkaŭ Polujo, de tiam ĝis 2008, kiam Ruggiero finstudis interlingvistikon (kaj E-literaturon) en la universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. Pluraj poemoj kunhavas daton kun indiko de tago kaj monato (tamen ne de jaro); la legantoj povas sekvi la poeton sur la diversaj stadioj de lia vivopado, ĝis okazas ŝanĝo en lia sinteno kaj do en la etoso kaj pejzaĝo: la poeto maturiĝas, kaj kun li la poemoj, ne nur tempe sed ankaŭ enhave kaj teknike.

Ruggiero konas vaste kaj profunde la klasikajn literaturojn grekan kaj latinan, ofte tra la prismo de hungaraj aŭtoroj kiel Attila József, Miklós Radnóti kaj Sándor Petofi; ankaŭ modernajn aŭtorojn kiel la greko Konstantinos Kavafis, pri kiu parte temas lia eseo La ĉerizarboj de Baldur Ragnarsson, en ĉi ties "eksplena verkaro" La lingvo serena. Pri liaj oftaj citoj, mencioj kaj aludoj je poetoj kiel i.a. Sapfo kaj Katulo oni legu la tre interesan kaj instruan enkondukon de Mauro Nervi, En mondo malklasika, kiu diras: "La klasika tradicio ne estas por Ruggiero modelo por imito, sed instrumento por rigardi kaj interpreti la mondon". Jen li aŭdace uzas klasikajn formojn por alegorie pripoemi la nunon, kiel en parolado inter Titir kaj Manolo, pri la bomboj en madridaj proksimtrajnoj en marto 2004, aŭ en pri la morto de Dafni, t.e. de William Auld.

Aliflanke, legante oni sentas, kiel ĉi juna poeto forĝas sian stilon. Mi, verŝajne tro postulema pri sonetoj, trovas la unuajn sonetojn de Ruggiero iom stil-ekzercaj, ne sufiĉe fluaj, kaj preferas al ili la eklogojn, la senrimajn poemojn (kiel la orakola koŝmaro) kaj la sonetojn de la dua parto; eble al tiu impreso kontribuas la fakto ke, en la finaj paroj da trioj de iuj pli fruaj sonetoj, la unua verso rimiĝas kun la sesa, distanco iom troa por mia orelo.

Rilate unuopajn vortojn, surprizis min lia neuzo de la italida "farniento"; eble utilus gloso ĉe "naskalo" (naskiĝtago; p. 42), " ‘stas" (estas; p. 46, 54), "mojosa" (moderne junstila; p. 52) kaj "ŝli" (ŝi aŭ li; p. 61). Necesus korekti "ambro" al "sukceno" (p. 19; okuloj el ambro?!); "po vorto, / kiso" al "por (ĉiu) vorto, / (po) (unu) kiso(n)" (p. 26); kaj "ĝis kiam" al "ĝis" (p. 31); tamen ne "sub kaŝtano" al "sub kaŝtanujo / kaŝtanarbo" (p. 50), ĉar temas pri sinekdoko.1)

Parenteze, Nervi mencias ke Ruggiero "probable estas la unua en la esperantlingva poezio kiu citas interreton: […] pro frida adiaŭa ret-letero"; nu, oni permesu al mi malmodeste mencii, sen pliaj esploroj, du versojn el mia poemo Perspektivo, de la jaro 2000 (en Saturno): "poŝtelefonoj restoracie / aŭ TTT ĉie ĉie".

Koncerne sian travivadon de tiuj en- kaj el-amiĝoj, en- kaj el-reviĝoj, en la unua parto Ruggiero jen nomas sin "nematura knabo, tamen / al vi enamiĝinta..." (p. 26) kies "vol’ sinĵeti kaptas / mian stultecon kaj naivon knaban" (p. 36); poste li insiste nomas sin eĉ "knaba knarplumisto" (p. 40). Tio eblas, ĉar, evoluinte, "li"2) turnas la rigardon retro kaj sentas sin kapabla priverki la ĵusan, la nelgan, la jam iaman sion. Bele li skribas en noto pri la amofino, ke "kulpas nur ĉi stranga socio kiu devigas nin pensi, ke je 18 jaroj ni jam estas plenkreskaj, maturaj kaj ke ni povas vere decidi pri nia estonto, sen havi verajn bazojn" (p. 43). Sed li jam ekkomprenis, ke indas rifuzi ĉion ĉi kaj ataki muelilojn donkiĥote (p. 40-41); ke post la bato oni "reekas pli fortaj ol antaŭe" (p. 38) "kaj post la stumblo, ek al nova danco" (p. 40). Kaj tiel ĉi, optimisme, ni transiras al la dua parto, unu el kies prozaj poemoj finiĝas per la anonca aŭ konstata frazo: "La vetero ŝanĝiĝas, kaj mi kun ĝi". Temas pri parto samtempe (paradokse?) pli leĝera kaj matura el ĉiuj vidpunktoj. Efektive, la legantoj povas atesti, ke Ruggiero forĝas samtempe sian stilon kaj sian personecon, daŭre antaŭen aŭ pli profunden, paŝon post paŝo. Ili rajtas konfirmi, ke li verkas, ĉu ne?, pri la vivo.

Ni legu specimene la konsterne klaran poemon se ĉi versoj povus (p. 60):

Ve, se ĉi versoj povus iel
doni al vi rideton eĉ mallongan,
mi skribus epopee, dolĉa nimfo.

Sed mi senpovas, ĉefe se vi foras,
mi ŝatus vin brakumi por elpreni
sur miajn ŝultrojn tiun grandan Bruon

kiu videblas tra l’ mien’ okula
al mi hurlanta sole en dezerto
homa, kaj ĵeti ĝin eksteren, for.

Konklude, Taglibro de nenifaranto estas ne verko mejloŝtona aŭ literature epokfara kiel La turoj de l’ ĉefurbo de Nervi aŭ Kantoj de Anteo de Mao Zifu, sed agrable surpriza, certe atentinda debuto de promesplene nova poeto, al kiu mi sincere, esperoze diras: Bonvenon al la rondo!


Piednotoj:

1 Laŭ freŝe ricevita informo, la dua korektita eldono aperas en 2009 (kiel la unua, en po 100 ekzempleroj).

2 Oni ne konfuzu la pronomon "mi" de ies poemo kun la poeto, des malpli kun la persono, la "sinjoro poeto" mem. Verkante pri si, poetoj vole-nevole rekreas, kun pli aŭ malpli da jen faktaj jen fikciaj elementoj, sian biografion, sian personecon. Aliflanke, ĉiu leganto kunfaras sian propran rekreon de "la poeto".

Jorge Camacho

El la kor’ de aŭtenta poeto


8, 2010
esperanto.net/literaturo/ba/taglibrnenifarantrecnr.html
Poeto estas homo stranga: li surmetas ian menslarĝigan lenson, tra kiu li alrigardas la mondon kaj sin mem aliperspektive. Ĉiu individuo ja havas sian lenson, kiu strabige lin igas percepti sian mondrealon, alĝustigitan al propraj inklinoj kaj dezirfluoj. Kaj juna poeto, pli ol ajna homo mezklere mergita en sia ĉiutageco, spektas sin mem kaj la disvolviĝantajn mondeventojn tra plej realomodifa prisma lensaro.

Ĉu eblas, dudekunua-jarcente, ankoraŭ poeti novisme kaj malbanale kaj tra ĉi tia lensaro eldiri sian mondperceptan, emocivekan poezian vizion? Eblas… Foje, tute neatendite, surhorizontas emerĝe el la diletanteca abundo de nia esperanta poetemo iu talentoriĉa voĉo, kiu onin impresas freŝe kaj surprize. Desplias la surpriza impreso, se temas pri vibranta voĉo de junulo decide alironta promesplene sukcesan poetan karieron.

Evidentas, ke la Taglibro de nenifaranto estas poemaro tuj altirinta la atenton de poeziemaj legontoj, ĉar senpere rimarkeblas la malbanala vortumo de iu mondrealo spektata de juna poeto tra spertoj enradikiĝintaj ĉe poeziaj tradicioj klasikdevenaj: la helena kaj la latina literaturoj.

Sed Nicola Ruggiero, surpaŝinte sulkojn de klasikismo, tamen promenas laŭ inversa vojo, laŭdire de lia klere komentinta antaŭparolinto Mauro Nervi. Sen aliĝi al – kaj disflue de – tiu tradicio, de ĝi inspirite, li vojas sian sentomondon, kaj sian mondrealon li priskizas per tembro nova kaj potencavoĉa, sur fono de klasikisme filozofiaj sinesprimoj.

La formo ne malpli ol la versenhavoj iel engreftiĝe sorbas inspiron el la humo de helenaj modeloj famiĝintaj. Fakte li ekigas sian poemaron per Alkaje #1, por nemiskompreneble mesaĝi al ni, kiom klasike trempita estas lia poeta edukiĝo. Kaj tuj uverturas signifodense, antaŭpaĝe, tiu duobla stelo de William Auld, kiu fulmrapide entrenas la junan italon en nian nuntempon sobrigan. Alkaje li kantas amon al knabino hungara, al ŝia rido lin Muze inspiranta poezie: ŝi poetino de la amo, kiu apenaŭ aŭskultas lian kanton….

Mi estas sola antaŭ l’ decida cel’:
ja estas malfacile amadi vin
dum ĉio fluas preter vivo… (p. 16)

kaj iu frida luno preteras kaj kaŝiĝas nokte, spektanto sensenta de homaj fatoj tra l’ jarmiloj: ĉi tion la poeto ne esprimas, sed ja subkomprenigas per tiu lasta verso:

kiam la luno kaŝiĝas nokte. (p. 16)

Sonetas majstre la mirinda surprizo de amo al junulino per versekvilibro el filigrana travideblo, per rimaj tembroj el sparkanta, miriga freŝeco esprimantaj sentelvokivajn emociojn, tra verssonoraj serenoj… Kisoj kaj kisdeziroj elĉenigas vibrojn el tenero kaj ĝojo…:

Mi vere kordeziras vin ekkisi
sur manoj, kaj tujege supreniri
silente ĝis la vangoj kaj ekbisi
kaj poste pri okuloj viaj miri,….. (p. 18)

kaj tute ne gravas, por la juna poeto, la kielo kaj la kiomo ĉe la amliga gekuno de kunesto, ĉar

Tute ja gravas, ke vi korproksimas.
Gravas, ke, ĉe l’ vekiĝo, la parfumon
de via korp’ mi flaru, la feliĉon
mi prenu sur vizaĝon kaj en koron…. (p. 20)

ĉar ja la amikino povas eĉ loĝi aliurbe kaj alitempe, ja la amanto vidas ŝin en la koloro de sia ĉiutageco. Kaj tamen la sentaj erupcioj submetiĝas, ĉe lerta poeto, al la frido racia de l’ versekvilibro, ĉar poezio estas, onidire, akrobataĵo lingva, ŝnurdancistaj ekvilibroj de sonoj kaj sencoj. Kaj tiun akrobatan vortekvilibron Nicola Ruggiero primastras plej adekvate, kvankam iu elstara nia poeto, kiel Mauro Nervi, iam asertis siapoeme, ke

… poezio
estas fizika lerto kaj sento de malpleno. (Havenoj)

Amo, per plej delikataj ektuŝoj de diverstembraj klavaroj, povas revibri esence kaj alude-eltrove per hajkaj esprimoj el koncizo japaneska, kiaj:

Min vin amegas
kiel la migdala arb’
dum ĉie martas….

kaj

Vi estas dista,
sed kiel mev’ de l’ maro:
mi ja revenos. (p. 21)

Naturfenomenoj kaj -scenoj plektas sin kun la korparolaj elvokivoj amaludaj, ĉar la amrepertuaro povas esti eta, kaj gitarludo sufiĉus por ĝin esprimi sent-satige, kvankam

Malhavas mi l’ feliĉon kiam sola
mi estas en ĉi ĉambro kaj gitaron
mi ludas… (p. 24)

Edukite ĉe la klasikaj literaturoj helena kaj latina, la juna italo mirinde alojas meditotrempe filozofiajn ekpensojn kun diafanaj emocioj, erotikan sparkon kurtadaŭran kun sento de intelekta multklopoda pensoĉeno, suferon pro amo perdita kun la dolĉo de ĉionsolva morto…
Plibele estus morti ol ami dum-milite,
ho dio, kiel povus mi ami dum ekstere
brulegas arbaj aroj kaj ĉiuj sin malamas (p. 33)

Sed ja ankaŭ, por sin pozitivige reellevi el angorprema momenta deprimo, eblas

reeki ami vivon por vere eki ami. (p. 30)


Ja ĉia vivosperto estas kvazaŭ kirlodanco tra la balo por la vivo, kaj post ĉiu stumblo indas kaj endas reekstari kaj sin alsvingi… ek al nova danco, por travivi sian tagon, trasperti sian vivrutinon, kiam plaĉe aŭ neagrable, ĝi povus al ni sin proponi. Sed tamen, … kaj tamenojn li trasentas akre, ĉar

Min naŭzas mia nekapablo esti
forĝisto de ĉi mia sorto, falon
en kutimecon timas mia vento
kiu ja blovas sen la devo resti. (p. 27)

La vivbatalo akras ankaŭ por juna homo, eble jam enamiĝinta kaj senrevigita de amdesapontoj ajnembuskaj, kaj li staras sola antaŭ l’ knalo kaj rimarkas spegule sian malgajecon, kaj la okulojn ruĝaj pro ponardaj larmoj de l’ senreviĝo. Kaj tamen la sezonoj alternas, al senreviĝo povus sekvi feliĉ-plenumiĝo, kiu ja sciu? Ja la estonto kuŝas liamane, ĉar

Vidu, ĉiu vintro
jame havos neĝon
el alia farbo…. (p. 45)

sed juna knabo povas sian vivovojon foje trasingulti, foje traesperi amoplene, sed refoje povas….

Kaŭre ĉe angulo
knabo ploras knanjon
sub kaŝtano nuda…. (p. 50)

kaj plu soli … kiel olivarbo / en kverkar’.

La virinallogo ĉiamestanta daŭre lin tiras priversi ŝin, la specialan amikinon, kiu ja ne ĝissatige sukcesas plenumi la amavidon de l’ junulo. Poeto en sia sparkaĝa vivintenso fojfoje trempitas am-implike en iu grizo – regno de la korvoj, kvazaŭ en iu cindrujo, kiu

… enkaŝas sagojn,
miajn misagojn…. (p. 62)

ĉar lia valizo plenas jam…. je viaj mornoj….


La grizoj malpuraj, la mornoj nordetosaj de urboj foraj, kie la poeto erarvagas sinserĉe povas respurigi lian vivfadenon….

En Varsovio, en la neĝ’ malpura
mi trovas min mem. (p. 62)

Eblas, ke li ekkriu sinkomprene ĉe fulma celtrafo de arkana ekrivelo pri doloro akraklinga, ajnaspeca, ĉar

Ne plu mi timas tion kio poste
okazos al mortalaj homoj, novaj
al vivo kaj sensciaj …. (p. 65)

kaj tamen

Malbon’ estos facile eltenebla
se longa, kaj se akra nur mallonga……(p. 65)

Jes ja, la vivoŝtormaj disblovigoj, kiuj tratempestas la animon dronantan en la tropezon de la vortoj, multklopode akuŝitaj ĉe la inspirofontoj poeziaj, kun influoj Auld'eskaj kaj de Kock'aj, kun aludoj Niĉeeskaj kaj Bodleraj…..Ĉu ties "Floroj de l’ malbono" rearomas en la versoj de Ruggiero prikantantaj la ĉiaman inon de l’ pasio ama?

Ŝi amas ĉiujn kiuj ŝin serĉas kaj
disdonas malavare plezuron kun
trankvilo…. (p.32)

ĉu, tamen, alkaja skando kun helenkultura fona respureblo ĉe Bodlera inspiro?

Aŭtenta poeto, eĉ se juna, ĉiam parolas el la abundo de sia koro, kaj tion lerte kaj elegante faras Nicola Ruggiero plej kredinde.

Nicolino Rossi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.